Rokkantoj de Patrick BRUEL
(Afisxis Thierry Salomon)

Jen unuaprovaj (sen rimoj, sen ritmo) tradukoj de du kantoj de
la franca rokkantisto Patrick BRUEL.

PLACO DE LA GRANDAJ HOMOJ


Se ni rendevuus post dek jaroj    		
Samtagon, samhoron, sampomoj     	 
Ni vidos kiam ni havos tridek jarojn 		
Sur la stupoj de la placo de la grandaj homoj   

La tago venis kaj ankau mi      		 
Sed mi ne volas esti la unua      		
Se ni ne plu havos ion por diri kaj se kaj se...
Mi chirkau^rondas la kvartalon    		 
Strange kiel printempa krepuskulo  		
Rememorigas pri la sama antau dek jaroj 	
Trotuaroj eluzitaj per la malaltaj rigardoj    	  
Kion mi faris kun tiuj jaroj ?        		
Mi ne flotis trankvile sur la akvo 		
Mi ne nag^is kun la vento en la dorso  		
Lasta rekta streko, strato Soufflot  		
Kiom c^eestos 4, 3, 2, 1, 0 ?      		


Rekantaj^o :

Ni diris rendevuon post dek jaroj  		  
Saman tagon, saman horon, saman pomojn  	    
Ni vidos kiam ni havos tridek jarojn     	    
Sur la stupoj de la placo de la grandaj homoj 	    

Mi tiom ofte volis s^in                        	    
C^u la bela Severine rigardos min?                  
Eric volis esplori la nekonscion                   
C^u li revenas al la supraj^o de tempo al tempo ?  
Mi iomete timas trairi la spegulon                 
Se mi ne irus ? Mi erarus je unu vespero           
Antau^ antikvaj^a vendejo,                          
Mi imagas la retrovadojn de la amikeco             
"Vi ne s^ang^ig^is, kion vi ig^as ?"                
Vi edzig^is kaj havas tri idojn                  
Vi sukcesis, vi estas kuracisto                      
Kaj vi Pascale, c^u vi c^iam ridas pro nenio?"     

Mi konis altajn kaj malaltajn tajdojn       	   
Kiel vi, kiel vi, kiel vi                           
Mi renkontis tempetojn kaj ekblovegojn             
Kiel vi, kiel vi, kiel vi                           
C^iu mortita amo, al nova lokon faris
Kaj vi, kaj vi, kaj vi ?                            
Kaj vi Marko qui ambiciis simple                   
Esti felic^a en la vivo                             
C^u vi sukcesis vian veton ?                        
Kaj vi Francois kaj vi laurence kaj vi Marion ,    
Kaj vi gege...kaj vi bruno kaj vi Evelyne          
Nu estas mirinde amikoj !                           
Ni nin c^ion diris, ni manpremas                    
Ne eblas meti dek jarojn sur la tablon              
Kiel la skrablajn literojn                          

En vendfenestro mi vidas la refleton                     
De liceanino malantau mi                            
Se shi foriras maldekstren mi sekvos shin           
Se estas dekstren... atendu min !                   
Atendu min! Atendu min! Atendu min!                

LA KNABINO DE LA FLUGHAVENO


Sidanta en enflugc^ambrego
De du horoj mi provas
Legi libron, mi ec^ ne kapablas
Diri al vi pri kio temas.

La knabino sidanta antau mi
Prenas foran mienon,
Eble ec^ s^i prenas la saman flugon kiel mi,
Eble ec^ s^i iras al la sama urbo kiel mi.

Rekantaj^o
La knabin', la knabin', knabin' de la flughaveno,
Pri tiu knabin', knabin' mi ankorau pensas.

Atentu, nun oni vokas aviadilon, eble s^ian,
Mi esperas ke s^i ne ekstaras, mi fermas la okulojn, silentas,
1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10 mi malfermas ilin :
S^i ne movig^is, nun s^i rigardadas min, estas tute blue.

Dio, kion mi povus fari
Por doni al mi gravecon
Se mi prenus skribilon por noti c^ion kion mi pensas
Mi similus al poeto kaj eble s^i s^atus tion
Kaj ec^ se estas malbonege, ne gravas s^i ne legos!

Kelkajn frazojn en la vivo oni ne forgesas,
Por mi estos "flugo por Kingston, pordon B".
S^i ekstaris kun roza sako sur la s^ultro
Kaj c^irkaurigardis la halon.

Se s^i ne ridetintus al mi, mi estintus savita,
Plie tiu rideto kiu diras "estas la vivo!"
Kiam s^i malaperis malantau la blua panelo
Nur restis al mi la memoraj^o de s^iaj okuloj


Mi tamen devas rakonti la finon :
S^i malaperis, promenis en mia memoro,
Kiam la stivardino* petis mian enflugkarton
Mi sen pripensi donis ghin.

En la aviadilo, c^iam pensanta pri la roza sako,
Mi rimarkis ke mankis al mi la eta karton roza
Sur kiun mi skribis, certe mian plej belan verkon...
Rezulte ne plu knabino, ne plu chefverko !

(Stivardina voc^o :)

"La kantisto s^atus danki al la stivardino
 pro redoni la enflugkarton por ke tiu kanto povas ekzisti."




Rdlt :
Cxu la vorto "stivardino"ekzistas ? Kio estas plej bona vorto ?

					Thierry.