Krokodila Rok'

Krokodila rok'

de Thierry Salomon

Adapto de la paroloj de Bernie

Muziko de Reggie

X-Konvencio

Mi memoras kiam Esperanto junis,
Kun samideanoj ni kongresumis,
Amuzigxis kaj sxategis tion
Havis mi propran PIV kaj krestomation.

Sed la plej mirinda sperto,
Estis vojagxi per pasporta servo.
Dum la anglan balbutis la aliaj,
Ni babiladis per la internacia.

Rekantajxo

Nu, tio povis esti io strangeta,
Cxar la lingvo ne estis konata.
Oni konsideris nin frenezulojn
Kaj kelkfoje ecx sektulojn.

O IJK, IS, ktp,
Kiam kunvenis preskaux milopo,
Kaj regnis nekomparebla etoso.

piv piiiiiiiv piiiiiiv piv piv piv piv
piiivvv piv piv

Sed pasis la jaroj,
kaj ekfuroris Esperanto,
en televido,politiko kaj komercado.
Longaj sopiroj je tempoj pioniraj
originaleco kaj parolantoj malnombraj.

Sed ili ne mortigos la gxojon ni havis
Kiam internacie ni renkontigxis,
Eble por ke la originaleco dauxras
La klingonan lerni oni devas.

Latin-3

Mi memoras kiam Esperanto junis,
Kun samideanoj ni kongresumis,
Amuziĝis kaj ŝategis tion
Havis mi propran PIV kaj krestomation.

Sed la plej mirinda sperto,
Estis vojaĝi per pasporta servo.
Dum la anglan balbutis la aliaj,
Ni babiladis per la internacia.

Rekantaĵo

Nu, tio povis esti io strangeta,
Ĉar la lingvo ne estis konata.
Oni konsideris nin frenezulojn
Kaj kelkfoje eĉ sektulojn.

O IJK, IS, ktp,
Kiam kunvenis preskaŭ milopo,
Kaj regnis nekomparebla etoso.

piv piiiiiiiv piiiiiiv piv piv piv piv
piiivvv piv piv

Sed pasis la jaroj,
kaj ekfuroris Esperanto,
en televido,politiko kaj komercado.
Longaj sopiroj je tempoj pioniraj
originaleco kaj parolantoj malnombraj.

Sed ili ne mortigos la ĝojon ni havis
Kiam internacie ni renkontiĝis,
Eble por ke la originaleco daŭras
La klingonan lerni oni devas.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh1@donh.best.vwh.net>