La Strig' kaj la Kato
La Strig' kaj la Kato en verda boato
ekvelis kun kargo abunda,
mielo por mangxi kaj mono por sxangxi
en Angla bileto kvinpunda.
Sub nokta stelaro kun eta gitaro
ekkantis la Strig' pro inklin',
"Ho bela vi Kato! Ho mia amato!
Ho Kato vi ravas ja min,
ja min,
ja min!
Ho Kato vi ravas ja min!"
La Kat' aklamanta "Vi bird' eleganta!
Vi kantas cxarmege ulule!
Ho ni geedzigxu! Hezit' ne estigxu!
Sed havas da ringoj ni nule!"
Tra jaro plus tago ekestis vojagxo
al land', kie kreskas bonguj',
kaj jen en arbaro renkontis la paro
Porkidon kun ring' en naztru',
naztru',
naztru'.
Porkidon kun ring' en naztru'.
"Jen unu sxilingo por via nazringo!
Cxu bone?" La Porko kvitigis.
La tagon pli poste la paron senkoste
Kok' Hinda sur monto jxurligis.
De ment' la foliojn kaj cent cidoniojn
ili mangxis per runca kuler',
festenis lunlume kaj dancis brakume
sur plagx' en la nokta aer',
aer',
aer'.
Sur plagx' en la nokta aer'.
LIRO Eduardo
Tradukita de PEJNO Simono
Noto: La radikoj "bong'o", kaj "runc'a"
havas neniun konatan signifon.
Rugxgorgxo
Kiu murdis Rugxgorgxon? Kiu estos skribisto?
Mi, la Pasero, Mi, la Alawdo,
Per sago tra l' aero, Se hele, kun lawdo,
Mi murdis Rugxgorgxon. Mi estos skribisto.
Kiu vidis lin morti? Kiu tomben lin portos?
Mi, la Museto, Milvo ekmiis,
Per l' okuleto, Ne nokte li kriis,
Mi vidis lin morti. Mi tomben lin portos.
Kiu kaptis la sangon? Kiu cxeffunebranto?
Mi, la Fisx' diris, Mi, la Kolombo,
En pelvon gxi iris, Mi ploros cxe l' tombo,
Mi kaptis la sangon Mi cxeffunebranto.
Kiu faris la drapon? Kiu portos la cxerkon?
Mi, l' Aglo, solene Ni tri la Parvolo,
Gxin kudris fadene, Gekokoj, kun volo,
Mi faris la drapon. Ni portos la cxerkon.
Kiu fosos la tombon? Kiu lawtsonorigos?
Mi, la Guf', tuj Mi la Virbovo,
Per trulo de mi, Ne manku tirpovo,
Mi fosos la tombon. Mi lawtsonorigos.
Kiu rolos la pastron? Cxiuj birdoj de l' aero
Mi, la Korniko, gxemis kaj ploris,
Kun libro, prediko, Awdinte pri l' afero
Mi rolos la pastron. Rugxgorgxo ekmortis.
El la Angla
Tradukita de PEJNO Simono
Oldo
Oldo grumbla kaj junec'
Ne logxloke kunas;
Juno plenas je vivgxoj',
Oldon zorgoj punas.
Juno - jen somera tago,
Oldo - vintra plago;
Juno - jen somera ravo,
Oldo - vintra kalvo.
Juno cxiam arlekenas,
Oldo spiri penas.
Jun' dancema, oldo vea;
Jun' sovagxa, old' obea.
Juno arda kaj awdaca,
Oldo frida, fortolaca.
Oldon abomenas mi.
Jun' pro vi amsvenas mi.
Junulin', ho mia am'!
Oldo, mi vin spitas.
Sxafistin', rapidu, jam
Law mi vi tro hezitas.
SxEKSPIRO Vilhemo
Tradukita de PEJNO Simono
La Regno de Nenie
La regno de Nenie nestas Neniu nun pro cxi afero,
sur la mara fundo. punbatota estu!
La regxo Cxiukaze estas, Nesolahomo! Al karcero!
Neniu, korteghundo. Neplu! Domarestu!
Regxino jen, Neniukaze, La regxo Cxiukaze pie
je statur' pigmeas. regas per humano,
Per cigna kolo sxi emfaze kaj tial regxon de Nenie
cxion kape neas. amas popolano.
Nesolahom', kortegmarsxalo, Mi mem kutimis iri foje
ventotrinkdibocxas, tien tiam kaj
en domo (cxe Nenies stalo) trapasis mi Neniufoje
gruzodore logxas. iam dum la Maj'.
Rezidas ankaw Olga Neplu Nesolahom' post min rigardis
cxe Nesolahomo. kalme kaj trankvile
Sxi cxiam visxas por ke eblu Neniu ueste oston gardis
puro en la domo. dekstre cxebarile.
Funebron sxi kuiras gxoje, La regno de Nenie nestas
gxemojn sxi altrancxas, sur la mara fundo.
kaj en kastel' Neniufoje La regxo Cxiukaze estas,
jen Neniu mangxas. Neniu, korteghundo.
La kat' Neniam tumultigas
cxe Nesolahomo.
Neniun oni prikulpigas El la Germana
nun je gxia nomo. Tradukita de PEJNO Simono
Dormkanto por Mirjam
Dormu infano, dormu - malfruas.
Vidu, la suno lit-rendevuas,
Post la montaro gxi mortas en rugxo.
Suno kaj morto - al vi mankas jugxo,
Lumon kaj brilon vi vidas surface.
Dormu, vi havos mil sunojn donace,
Dormu infano, infan' dormu pace!
Dormu, la vento vespera nun blovas.
Fonton aw celon ekkoni - cxu povas?
Nigraj la vojoj obskuras, infano,
Kasxe de vi kaj de mi, de la klano.
Solaj ni marsxas, marsxadas blindule,
Estas neniu neniun kunule.
Dormu infano, dormu lulule!
Dormu infano, awskultu ne plu.
Gravas por mi, sed por vi estu bru',
Bruo de l' vento aw fluo de l' roj',
Vortoj - cxu gajno de vivpasa voj'?
Kion mi gajnis, enfosu kun mi,
Rajtas heredi neniu do cxi.
Dormu infano, ekdormu nun vi!
Mirjam, cxu dormas vi, Mirjam filino?
Bordoj ni nuras kaj fluas en sino
Sang' de l' estintoj - estontojn gxi naskas,
Sango prapatra fieras, senrastas.
Kiu solecu en korpo patria?.
Vivo de vi estas vivo ilia.
Mirjam ekdormu, infan' - vivo mia!
BER-HOFMANO Rikardo
Tradukita de PEJNO Simono
La Korvo kaj la Vulpo
Frawlo Korvo, jen arbopinte,
Tenis enbeke fromagxon.
Frawlo Vulpo, tiun spurinte,
Vocxis allogan omagxon.
"He, saluton, sinjoro Korvul'.
Vi bela! Vi rava! Vi gxu' por l' okul'!
Sincere, se via fanfaro
Egalus al via plumaro,
Vi estus fenikso de l' boska popol'."
La Korvo gxojegis cxe tiu parol'.
Li por najtingali
La bekon malsxlosis, igante la predon elfali.
La Vulpo gxin kaptis kaj diris "Bona mosxto,
Ke flatado je l' kosto
De l' awdintoj nur vivas, lernu vi nu.
Valoras fromagxon do tiu instru'."
La Korvo, konfuza kaj honta,
Malfrue nun jxuris pri klero estonta
DELFONTENO Jxano
Tradukis PEJNO Simono
Invito al gxardena festo
Cxu vi jam vidis mian gxardenon
inter la domoj cxi?
Semis ja rondan verdan razenon,
bedojn da floroj mi.
Nun mi invitas veni festenon
meze de florharmoni'
mian najbaron kantu li henon
lawde al cxi poezi'.
Tamen substreke, mi ne azenon
blindan ignoran sen kri',
ne preparitan ricevi la benon,
pregxi fervore al Di' ...
... volas aw sxatas. Ek nun Edenon
strigo per vortlitani',
flatu papage en la antenon
sentan de pomppapili'.
Lawdu laweble, al cxio Amenon,
miru senfine kun pi',
placxu ne kracxu vian venenon,
pensu nur fi! c'est la vie!
hi, hi!
PEJNO Simono
Solimano Grigxis
Solimano Grigxis
Lundon naskigxis,
Mardon nomigxis,
Mekredon edzigxis,
Jxaudon malsanigxis,
Vendredon gravigxis,
Sabaton mortigxis,
Dimancxon entombigxis.
Tiel finigxis
Solimano Grigxis.
Trans cxielarko
Ie - trans cxielarko
super ni,
sxvebas land' onidira
law iu poezi'.
Ie - trans cxielarko
kisas sun',
revoj iam riskitaj
igxas por ni plenum'.
Al stelo iam pregxos mi
kaj noktaj nuboj tage tuj
disigxos,
cxagrenoj bombonumos for,
super firstoj mia sor',
nu tion vi vidos.
Ie - trans cxielarko
cerule'
flugas arkon cxielen,
ve, kial mi, mi ne?
***
Teksto de E. Y. Harburg
Muziko de Harold Arlen
Tradukita de Pejno Simono
ceruleo = Guiraca caerulea = bluebird
Fantom' Hamleta
Jen Gustavo Renro, la skipestro La kolegoj ludis kun ekzakto,
de la Togenburga urbteatro. cxar nun Renro dorma ne plu gxenis.
Famaj - lia senmakula vesxto, Sed li venis! - Dum la neksta akto,
lia rolo kiel heropatro. kie li neniam apartenis!
Cxiuj, ecx spertuloj lawdojn vocxis, Cxe l' edzino li sur piedo prancis,
inoj taksis lin ankoraw sporta. kaj de l' filo spadon disen tretis,
Gxenis nur, ke Renro ja dibocxis, kaj kun Ofelino bluson dancis,
law monujo, en ebrio forta. kaj la regxon en parteron jxetis.
Dum vespere la "Hamleto" scenis, Cxiuj tremis kaj lawpove fugxis,
devis li fantomon patran roli. tamen tion sxatis la publiko.
Ve, ebria li de l' tombo venis Kiel tondro la aplawdo mugxis,
kaj komencis cxian folon foli! kio estis tie cxi uniko.
Ho Hamleto konsternigxis skue, Kaj la Togenburganaro jxuras,
cxar la spektro ne lawtekste ludis. ke la verko nun ne plu obskuras.
Tuj la scenon oni finis frue.
Renro miris, kial oni trudis.
Kasxe de kulisoj oni provis
liberigi lin de la ebrio,
sternis kaj kusenojn sub lin sxovis. KESTNERO Eriko Kestnero
Sed Gustavo dormis jam dum tio. Tradukita de PEJNO Simono
Cirkulero al neaktivaj Esperantistoj
Awdu! Mi ne konas vin Kolektantoj de posxtmarkoj,
kaj vi do malpli konas min! incxasantoj viraj sxarkoj,
Do nek la Francan, nek Germanan, metiistoj, korusknaboj,
Anglan, Rusan, nek Hispanan, de Hindujo ecx nababoj,
ambaw ni pritraktas same majfestenaj eksregxinoj,
Esperanton ege ame. senlaboraj gogoinoj.
Kaj ni (eble iom honte) Cxiujn ligas nur rezisto
volas helpi ke estonte kontraw NEEsperantisto
oni uzas en la mondo homo de solida deco,
Esperanton. Fulmotondro! teda, stulta normaleco.
Kial do ne vi cxeestas Ne konanta la plejmulto
kie ni aliaj nestas. pri la Zamenhofa kulto.
Inter rondo de spertuloj Venu nun al nia rondo
verdajxistoj kaj steluloj, alloganta anakondo
batalantaj donkiqotoj, preta por vin cxirkawbraki
nesaveblaj idiotoj. kaj etose vin stomaki.
Homoj kun ide' eterna Ni akceptas cxiun pie
brilaj pro sanktec' interna. kiu venas neebrie.
Babilantaj profesoroj, Petas mi, ke sen hezito
elokventaj bussxoforoj, vi nun venu law invito.
infanigxaj maljunuloj, Kredu se vi plu preferos
frumaturaj flavbekuloj, resti hejme, ni oferos
almozuloj de la stratoj, pupon trapikitan pingle
spiritistoj kun konatoj. al diablo nekstmitinge!
Purigistoj de fumtuboj, Se la stilo vin ne gxenas
belulinoj el konkuboj, kaj vi vere al ni venas,
kolektistoj de debetoj, mi promesas levatoron
dommastrinoj kun edzetoj, nuben por forgesi horon
princoj, popoj, gxentlemanoj, inter birdoj babilemaj
komunistoj kaj joganoj pri aferoj cxiutemaj.
PEJNO Simono