La reveno de l' filo (Antoni GRABOWSKI)

La Reveno de l' Filo

de Antoni GRABOWSKI

Prologo al la Krakova Kongreso en 1912

X-Konvencio
Post foresto multejara
Venas filo mia kara;
El migrado cxiulanda
Venas filo mia granda!

    En kabano mankis pano,
    Do elmigris li, infano;
    Nun revenas beljunulo
    Al hejmlando, al Vistulo!

Kiel volus mi, patrino,
Premi lin al mia sino;
Doni volus mi festenon,
Por saluti la revenon.

Ve! ne mastras mi kabanon,
Nek liberan havas manon;
Mi, en mia propra domo,
Estas kvazaux fremda homo.

     Cxar al vi, fratin' pli agxa,
     Post kamplimo hejmvilagxa,
     Brilas, laux destino dia,
     Stel' alia, pli radia --

Do akceptu lin, fratino,
Per muziko kaj per vino!
Li ne vidu cxe l' festeno,
Kiel premas min -- cxagreno.
Latin-3
Post foresto multejara
Venas filo mia kara;
El migrado ĉiulanda
Venas filo mia granda!

    En kabano mankis pano,
    Do elmigris li, infano;
    Nun revenas beljunulo
    Al hejmlando, al Vistulo!

Kiel volus mi, patrino,
Premi lin al mia sino;
Doni volus mi festenon,
Por saluti la revenon.

Ve! ne mastras mi kabanon,
Nek liberan havas manon;
Mi, en mia propra domo,
Estas kvazaŭ fremda homo.

     Ĉar al vi, fratin' pli aĝa,
     Post kamplimo hejmvilaĝa,
     Brilas, laŭ destino dia,
     Stel' alia, pli radia --

Do akceptu lin, fratino,
Per muziko kaj per vino!
Li ne vidu ĉe l' festeno,
Kiel premas min -- ĉagreno.
(Tiu cxi Jubilea kongreso esperantista bedauxrinde ne povis okazi en Varsovio, kie naskigxis Esperanto)


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh1@donh.best.vwh.net>