La Goethe-paĝo (Johann Wolfgang von GOETHE)

KELKAJ POEMOJ

de Johann Wolfgang von GOETHE

Elgermanigis KALOCSAY Kálmán

El Tutmonda Sonoro, Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1981, paĝoj 370-378

La sorĉlernanto
La ratkaptisto
La reĝo en Thule
La sorĉlernanto

La sorĉmajstro aĝa fine
iris for el hejmo sia!
La spiritojn nun rutine
regos mi per vort' magia.
Lernis mi la vortojn,
artojn de la Sci',
nun per spiritfortoj
mem miraklos mi.

Iru, venu,
plue, plue,
ke dikflue
kaj laŭcele
akvoj fluu, kaj ke plenu
la banujo anbudŝvele!

Balail' maljuna, venu!
Vestu vin, jen la ĉifonoj!
Longe servis vi, nun penu
min obei, laŭ ordonoj!
Kapo kresku sure,
sube kruroj du,
kun sitelo kure
marŝu al la flu'!

Iru, venu,
plue, plue,
ke dikflue
kaj laŭcele
akvoj fluu, kaj ke plenu
la banujo abundŝvele!

Jen, al bord' ĝi kuras salte!
La river' jam atingita!
Venas ĝi kaj plu senhalte
kuras post la verŝ' subita!
Duan fojon venas
ŝvelas la banuj'!
Hu, la vazoj plenas,
eĉ tro plenos tuj.

Ĉesu kuro!
Superflua
estas plua
akvoporto!
Ha, sed kio?! Ve, teruro!
Mi forgesis ja pri l' Vorto!

Ho, pri l' vorto sorĉopova:
ke ĝi estu kiel iam.
Jen ĝi ree! Ke l' malnova
balailo estus vi jam!
Sed ĝi portas plue,
verŝas ĝi sen fin'!
Ve, cent fluoj brue
ĵetas sin sur min.

Tion ĉi mi
ne eltenos,
mi ĝin ĉenos!
Ve, perfido!
Mi komencas treme timi!
Kiaj vangoj, kia rido!

Ido de l' infera gento!
Dronu do la dum' sufoke?
Super sojloj, jen, torento
jam kuregas ĉiuloke!
Balail', fripono!
Surda por la pet'!
Nulo krom bastono!
Estu jam kviet'!

Ĉu eĉ spite
ĝi ne haltos?
Mi alsaltos,
ĝin atakos!
Aĉa ligno, vin subite
en du partojn mi dishakos!

Jen ĝi venas, ree portas!
Hu, mi ĵetas min atake!
He, koboldo, nun vi mortas!
L' akra klingo trafas krake!
Ha, bonega trafo!
Tranĉis ĝi en mez'!
Ho, esper' de l' savo!
Spiras mi sen pez'!

Ve, terure!
Ambaŭ partoj
post eksaltoj
servi pretas,
kaj jam kuras rapidkrure.
Altpotencoj! Vin mi petas!

Kia kruro! Per malseko
ŝtupoj dronas, ĉambroj plenas!
Abomena inundego!
Helpon, Majstro! Jen -- li venas!
Estro! Eksufokis
min dan!gero, ve!
Mi spiritojn vokis
kiel peli re?

Balailo!
Al angulo!
Ĉio: nulo!
Spirit-fortoj!
Vin alvoku por utilo
nur la Majstro per sorĉvortoj!

La ratkaptisto

Jen mi, konata vagkantisto
kaj multvojaĝa ratkaptisto.
Ĉi tiu urb' de granda fam'
min bezonegas nepre jam.
Kiom ajn ratoj en la keloj,
kaj estu krome eĉ musteloj:
purigos ja la urbon mi,
min devos sekvi ĉiuj ĉi.

Estas la gaja vagkantisto
kelkvfoje eĉ infankaptisto.
Eĉ plej sovaĝan dresas li
per orfabela melodi'.
Kaj kiel ajn la knabo spitas,
knabino kiel ajn hezitas,
la kordsonor' de mia lir'
devigos ĉiujn je postir'.

Estas la lerta vagkantisto
okaze eĉ knabinkaptisto,
neniam lasis urbon for
sen rabo de virina kor'.
Kaj eĉ knabino la plej kruda
kaj eĉ virino la plej pruda,
per sorĉaj kordoj, kanta rav',
fariĝos mia ama sklav'.


La reĝo en Thule

En Thule reĝo tronis,
fidela ĝis la fin'.
Mortante al li donis
orpokalon amatin'.

Pli karan li ne havis,
dum ĉiu festregal'
l' okulojn larmoj lavis
post eltrinko de l' pokal'.

Kaj kiam li rekonis,
ke venas vivo-fin',
kastelojn li disdonis,
kaj ĉion, sed ne ĝin.

Kaj estis reĝa festo
kun kavalira ar'
en alta, praa nesto:
en la fortikaĵ ĉe l' mar'.

La reĝ' ekstaris, trinkis
li laste, ĝis la fund',
drinkul' maljuna, svingis
la pokalon al profund'.

Li fali, fali vidis
kaj droni ĝin en la flu'.
L' okuloj ekrigidis.
Li neniam trinkis plu.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh1@donh.best.vwh.net>