Euxropo Mutas... (Petöfi Sándor)

Euxropo mutas...

de PETÖFI Sándor

elhungarigis KALOCSAY Kálmán

X-Konvencio
Euxropo mutas, ree mutas:
revolucioj malaperis.
Honto! gxi kvietigxis kaj la
liberon por si ne konkeris.

Jen, la hungaron sola, sola
lasis popoloj de malbravo:
sur cxiuj manoj cxeno, sole
en la hungaraj brilas glavo.

Cxu do ni devas malesperi,
timigxi, droni en deprimon?
Ne, ho patrujo: gxuste tio
relevu al vi la animon!

Jes, nin animu, ke ni estas
nun en la mond' la lasta mecxo
brulanta, dum l' aliaj dormas
en nokto nigra kiel pecxo.

Se tra l' senlimo de la nokto
ne brilus nia lum' salute,
en la cxielo oni kredus,
ke l' tero malaperis tute.

Rigardu nin, Liber', agnosku
en ni popolon vian veran:
L' aliaj ecx ne riskas larmojn,
kaj sangon donas ni oferan!

Cxu, ke vi benu nin merite,
necesas do pli da postuloj?
En temp' de malfidel' ni restis
la lastaj, solaj fideluloj.

Latin-3
Eŭropo mutas, ree mutas:
revolucioj malaperis.
Honto! ĝi kvietiĝis kaj la
liberon por si ne konkeris.

Jen, la hungaron sola, sola
lasis popoloj de malbravo:
sur ĉiuj manoj ĉeno, sole
en la hungaraj brilas glavo.

Ĉu do ni devas malesperi,
timiĝi, droni en deprimon?
Ne, ho patrujo: ĝuste tio
relevu al vi la animon!

Jes, nin animu, ke ni estas
nun en la mond' la lasta meĉo
brulanta, dum l' aliaj dormas
en nokto nigra kiel peĉo.

Se tra l' senlimo de la nokto
ne brilus nia lum' salute,
en la ĉielo oni kredus,
ke l' tero malaperis tute.

Rigardu nin, Liber', agnosku
en ni popolon vian veran:
L' aliaj eĉ ne riskas larmojn,
kaj sangon donas ni oferan!

Ĉu, ke vi benu nin merite,
necesas do pli da postuloj?
En temp' de malfidel' ni restis
la lastaj, solaj fideluloj.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh1@donh.best.vwh.net>