Odo al Najtingalo

de John Keats (1795-1821)

elangligis John Francis

aperis en Belarto 1, aprilo 1958

X-Konvencio

La kor' doloras, kaj obtuzo stringas
La sensojn, kvazaux mi gxis lasta guto
Trinkis dormigan drogon, aux eksinkas
Al Lethe-flu' post sorbo de cikuto:
Ne pro envio pri felicxa vi,
Sed pro ekstaz' je via gxojoviglo, --
Ke vi, driad' kun flirt-flugila sorcxo
En iu harmoni'
De verd' arbara kaj ajxura nigro,
Himnas someron per facila gorgxo.

Ho, nun glutadi vinon, kiu kusxis
Kolde matura en profundo kela,
Kvazaux kampar' kaj Flora jam gxin tusxis,
Danco, provenca kanto, gxoj' sunhela!
Ho, por pokalo de la varmo suda,
Plena de l' flameflusa Hipokreno
Kun perlaj blazoj en sparkanta pluro
Kaj busxa punc' postgluta.
Trinkadi, migri de la mondosceno,
Kaj kun vi drivi al arbar-obskuro.

Fordrivi for, solvigxi, kaj forgesi,
Kion vi ecx ne lernos inter frondoj:
Kiom lacego povas nin opresi
Cxi tie, kie gxemas homaj rondoj;
Kie hargrizon skuas degenero,
Juno paligxas, kaj sin spektre cxerkas;
Kie ekpenso mem jam estas zorg' aux
Ecx surda malespero,
Kie okuloj de la Belo velkas,
Kaj Am' rezignos tiujn depost morgaux.

For! for! al vi mi fugxos, sen sankcio
De Bakhxo kaj panteroj; sed en soro
Laux nevidebla flug' de Poezio
Malgraux la cerbaj stulto kaj langvoro.
Cxu jam kun vi? Do nokto nun teneras,
Kaj Lun-Regxino sidas jam sur trono
Kun siaj stelaj silfoj cirkauxantaj;
Sed tie cxi malhelas,
Krom kiam de cxielo lumfantomo
Filtrigxas tra la verdaj vojoj antraj.

La florojn cxe l' piedoj mi ne vidas,
Nek kia estas brancxa aromato,
Sed en balzama nokto sin perfidas
La dolcxoj, kiujn dotas cxi monato
Al herbo, bosko, kaj fruktarbo kruda;
Blanka kratago kaj eglanterio;
Violoj velkaj sub folikiteloj;
Kaj maja bel' atuta:
Embria roz' kun rosa sekrecio --
Zuma je musxoj dum somervesperoj.

Auxskulti en mallumo! Mi tre ofte
Glitemis al brakum' de Morto lula,
Flatante lin per amaj rimoj softe,
Ke li min prenu al la sfer' nebula.-
Kaj nun por morto sxajnas ja l' okazo:
Ekcxesi cxe l' noktmezo sendolore,
Dum vi elversxas elokventon vian
En kia trilekstazo!
Vi kantus plu, sed mia auxd' ignore
Pri via rekviem' surdadus tiam,

Sed ne por morto vivas vi tretite
Sub mil generacioj gxis sufoko;
Cxar nuna vocxo flutis retrocite
Al rego kaj regat' en praepoko.
Eble la sama kanto, kiu trilis
Tra l' kor' de Ruta, kiam nostalgie
gxi ploris inter fremda greno, sola;
La sama, kiu psilis
Magiajn vitrojn super maro, kie
Sxauxmadis gxi en fea lando fora.

Fora! La vorto mem funebre tonas
Tirante min de vi al la rutino.
Adiaux! Fantazio ne imponas
Tiom forloge -- elfa trompulino!
Adiaux do! la tristaj notoj ondas
Preter proksimaj kampoj, trans rivero,
Laux montdekliv'; gxis transa valo migras,
Kaj ombrojn sondas,
Cxu estis ili songxo aux hximero?
Post tiu kant' cxu dormas mi, aux viglas?

Latin-3

La kor' doloras, kaj obtuzo stringas
La sensojn, kvazaŭ mi ĝis lasta guto
Trinkis dormigan drogon, aŭ eksinkas
Al Lethe-flu' post sorbo de cikuto:
Ne pro envio pri feliĉa vi,
Sed pro ekstaz' je via ĝojoviglo, --
Ke vi, driad' kun flirt-flugila sorĉo
En iu harmoni'
De verd' arbara kaj aĵura nigro,
Himnas someron per facila gorĝo.

Ho, nun glutadi vinon, kiu kuŝis
Kolde matura en profundo kela,
Kvazaŭ kampar' kaj Flora jam ĝin tuŝis,
Danco, provenca kanto, ĝoj' sunhela!
Ho, por pokalo de la varmo suda,
Plena de l' flameflusa Hipokreno
Kun perlaj blazoj en sparkanta pluro
Kaj buŝa punc' postgluta.
Trinkadi, migri de la mondosceno,
Kaj kun vi drivi al arbar-obskuro.

Fordrivi for, solviĝi, kaj forgesi,
Kion vi eĉ ne lernos inter frondoj:
Kiom lacego povas nin opresi
Ĉi tie, kie ĝemas homaj rondoj;
Kie hargrizon skuas degenero,
Juno paliĝas, kaj sin spektre ĉerkas;
Kie ekpenso mem jam estas zorg' aŭ
Eĉ surda malespero,
Kie okuloj de la Belo velkas,
Kaj Am' rezignos tiujn depost morgaŭ.

For! for! al vi mi fuĝos, sen sankcio
De Bakĥo kaj panteroj; sed en soro
Laŭ nevidebla flug' de Poezio
Malgraŭ la cerbaj stulto kaj langvoro.
Ĉu jam kun vi? Do nokto nun teneras,
Kaj Lun-Reĝino sidas jam sur trono
Kun siaj stelaj silfoj cirkaŭantaj;
Sed tie ĉi malhelas,
Krom kiam de ĉielo lumfantomo
Filtriĝas tra la verdaj vojoj antraj.

La florojn ĉe l' piedoj mi ne vidas,
Nek kia estas branĉa aromato,
Sed en balzama nokto sin perfidas
La dolĉoj, kiujn dotas ĉi monato
Al herbo, bosko, kaj fruktarbo kruda;
Blanka kratago kaj eglanterio;
Violoj velkaj sub folikiteloj;
Kaj maja bel' atuta:
Embria roz' kun rosa sekrecio --
Zuma je muŝoj dum somervesperoj.

Aŭskulti en mallumo! Mi tre ofte
Glitemis al brakum' de Morto lula,
Flatante lin per amaj rimoj softe,
Ke li min prenu al la sfer' nebula.-
Kaj nun por morto ŝajnas ja l' okazo:
Ekĉesi ĉe l' noktmezo sendolore,
Dum vi elverŝas elokventon vian
En kia trilekstazo!
Vi kantus plu, sed mia aŭd' ignore
Pri via rekviem' surdadus tiam,

Sed ne por morto vivas vi tretite
Sub mil generacioj ĝis sufoko;
Ĉar nuna voĉo flutis retrocite
Al rego kaj regat' en praepoko.
Eble la sama kanto, kiu trilis
Tra l' kor' de Ruta, kiam nostalgie
ĝi ploris inter fremda greno, sola;
La sama, kiu psilis
Magiajn vitrojn super maro, kie
Ŝaŭmadis ĝi en fea lando fora.

Fora! La vorto mem funebre tonas
Tirante min de vi al la rutino.
Adiaŭ! Fantazio ne imponas
Tiom forloge -- elfa trompulino!
Adiaŭ do! la tristaj notoj ondas
Preter proksimaj kampoj, trans rivero,
Laŭ montdekliv'; ĝis transa valo migras,
Kaj ombrojn sondas,
Ĉu estis ili sonĝo aŭ ĥimero?
Post tiu kant' ĉu dormas mi, aŭ viglas?



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh1@donh.best.vwh.net>