La Rememoro jam fora

Mozaiko el utaoj kaj hajkoj

de MIJAMOTO Masao


Por legi la version Latin-3 vi bezonos tiuspecan literaron, haveblan cxi tie.

X-Konvencio

Sur sablo stranda
suspiris sxi sopire
sub sun sudlanda.

Sur blanka duno
sub la printempa suno
min logis reve
Lob-nor kaj Louxlan sxvebe.
Ho, romantik' de l' juno!

Cxu brulas vundo
sur via kor' ankoraux?
Printempas nun do.

Mi inon murdas!
kosxmar' rompigxis. Sxajnas,
narcis' nur surdas.

Ponard' oscilas
sur sxia brust' enpike.
-- Printemp' deliras.

Post pluv' printempa
per plena pur' profilas
pagod' pratempa.

Vespero tremas
cxe ino malskrupula,
kaj roz' gxermemas.

Cxu tia estas
cxe l' fino la virino?
min roz' sugestas.

Herbar' sin rulas
cxe mia splen' julia --,
pilon' ajxuras.

Cxu l' am', ekzemple,
similas al dianto
floranta temple?

Malvola veo
el marcxa amo! altas
Kasiopeo.

La firmamento
lazuras sur la plagxo,
zefiro mildas
al mia splen' senfina.
Auxtunas hejmvilagxo.

Alrampas ondoj,
forrampas, blankas sxauxme,
cxiel' auxtuna
sur dun' langvore plumbas.
Cxu sxi min amas aux ne?

Cxe sombra bosko
pri am' eterne juna
mi jxuris kun sxi.
De tiam kiom pasis?
Ho, mia rev' auxtuna!

Mi grimpe venis
apenaux senanhela
al lok' konata,
sed la auxtun' jam fridas
sur la ruin' kastela.

Cxe l' fin' auxtuna
glacia pluv' plu dauxras
sub plumb' cxiela.
Cxu plenda besto splene
eterne en mi kauxras?

Mi iru foren,
al insulet' sovagxa
por ke mi mortu
sur fremda negxa tero!
Forsxauxmis rev' junagxa.

Negxfloko falis
al mia febra vango
per frid' pli splena.
La rememoro foras,
ne bolas jam la sango.

Langvoro cindra
en kor' krizagxa kreskas
sub nubo vintra.

Latin-3

Sur sablo stranda
suspiris þi sopire
sub sun sudlanda.

Sur blanka duno
sub la printempa suno
min logis reve
Lob-nor kaj Loýlan þvebe.
Ho, romantik' de l' juno!

æu brulas vundo
sur via kor' ankoraý?
Printempas nun do.

Mi inon murdas!
koþmar' rompiøis. Þajnas,
narcis' nur surdas.

Ponard' oscilas
sur þia brust' enpike.
-- Printemp' deliras.

Post pluv' printempa
per plena pur' profilas
pagod' pratempa.

Vespero tremas
æe ino malskrupula,
kaj roz' øermemas.

Æu tia estas
æe l' fino la virino?
min roz' sugestas.

Herbar' sin rulas
æe mia splen' julia --,
pilon' a¼uras.

Æu l' am', ekzemple,
similas al dianto
floranta temple?

Malvola veo
el maræa amo! altas
Kasiopeo.

La firmamento
lazuras sur la plaøo,
zefiro mildas
al mia splen' senfina.
Aýtunas hejmvilaøo.

Alrampas ondoj,
forrampas, blankas þaýme,
æiel' aýtuna
sur dun' langvore plumbas.
Æu þi min amas aý ne?

Æe sombra bosko
pri am' eterne juna
mi ¼uris kun þi.
De tiam kiom pasis?
Ho, mia rev' aýtuna!

Mi grimpe venis
apenaý senanhela
al lok' konata,
sed la aýtun' jam fridas
sur la ruin' kastela.

Æe l' fin' aýtuna
glacia pluv' plu daýras
sub plumb' æiela.
Æu plenda besto splene
eterne en mi kaýras?

Mi iru foren,
al insulet' sovaøa
por ke mi mortu
sur fremda neøa tero!
Forþaýmis rev' junaøa.

Neøfloko falis
al mia febra vango
per frid' pli splena.
La rememoro foras,
ne bolas jam la sango.

Langvoro cindra
en kor' krizaøa kreskas
sub nubo vintra.

                              -- Belartaj Konkursoj 1963, 
                                 Unua Premio
                                 Aperis en Monda Kulturo
                                 Aýtuno, 1963