Commentary by Waringhien. Translation by Don HARLOW
Estis ja tre malfacile al Couturat, kiu estis la inciatinto, la konstanta kasisto k la vera gvidanto de la Delegacio, aperi antaŭ ĝi kiel aŭtoro de lingva projekto -- eĉ se tiu projekto estus nur reformo de Esperanto. Tial li serĉis esperantiston, kiu konsentus prezenti la projekton en sia propra nomo; sed estis necese, ke tiu esperantisto imponu la amason de la samideanoj k havu la plej grandajn ŝancojn akiri ilin al sia entrepreno. Lemaire evidente ne havis la bezonatan prestiĝon. Couturat ekpensis al Beaufront, la "dua patro" de Esperanto, la plej severega konservativulo en ĉies okuloj: se tia persono elpaŝus kun bona k kontentiga sistemo de reformoj, oni povus esperi, ke li estos sekvata de la plimulto. Sed ĉu li konsentos? Couturat ekrilatis kun li pere de Moch, jam de longe akirita al la ideo pri reformoj, k mem unu el la plej malnovaj francaj esperantistoj, ĉefredaktoro de Espero Pacifista k sekretario de la K.K.K. It was indeed very difficult for Couturat, who was the initiator, the permanent treasurer and the real leader of the Delegation, to appear before it as an author of a language project -- even if that project was merely a reform of Esperanto. So he looked for an Esperantist who might agree to present the project in his own name; but it was necessary for that Esperantist to impress the mass of comrades and have the greatest chances to win them for his undertaking. Lemaire obviously did not have the necessary prestige. Couturat thought of Beaufront, Esperanto's "second father", in everyone's eyes the strictest of conservatives; if such a person were to step forth with a good and satisfying system of reforms, it might be hoped that he would be followed by the majority. But would he agree? Couturat had opened relations with him via (Gaston) Moch, who had long since been won over to the idea of reforms, himself one of the oldest French Esperantists, chief editor of Esperanto Pacifista and secretary of the Permanent Congress Committee
La motivojn de Beaufront ni povas nur diveni. Ni jam vidis, ke la afero de Hilelismo instigis lin fari por la unua fojo publikan opozicion al Zamenhof, k eble pli malpli klare montris al li eblon iel anstataŭi sur la lingva tereno la "majstron", jam devojiĝintan al ia religia utopio. Aliflanke, la perspektivo superi, per tiu decidiga elpaŝo, la novajn eminentulojn de la movado k rekonkeri la rangon, kiu estis la lia antaŭ la alveno de la "universitatanoj", ekplaĉis al li. Ĉar, je tiu momento, nek Couturat nek Beaufront verŝajne pensis pri skismo k kreo de aparta, rivala lingvo internacia. Ilia celo estis reformi Esperanton, de interne, por doni al ĝi pliajn ŝancojn esti oficiale akceptita de la mondo. Alia motivo estis, ke Beaufront havis en la kapo kelkajn favoratajn ideojn pri plibonigo de tiu aŭ alia detalo de la lingvo. Tian ĉevaleton vartas multaj esperantistoj; sed en la okazo de Beaufront, temis pri io pli grava: jam antaŭ sia varbiĝo li interesiĝis al la ideo pri internacia lingvo, k neniam li preterlasis unu okazon rememorigi, ke li "oferis" al Esperanto unu sian projekton, jam tute pretan -- la faman "Adjuvanto". We can only guess at Beaufront's motives. We have already seen that the Hillelism matter that encouraged him for the first time to publicly oppose Zamenhof, and might have showed him, more or less clearly, the possibility of in some way replacing on the linguistic terrain the "master" who had already detoured into some kind of religious utopia. On the other hand, he liked the possibility of overcoming, with this decisive step, the new eminences of the movement and reconquering the rank that had been his before the arrival of the "academics". Because, in that moment, neither Couturat nor Beaufront were apparently thinking a schism and creation of a separate and rival international language. Their goal was to reform Esperanto, from within, to give it more chances of being officially accepted by the world. Another motivation was that Beaufront had in his head several favored ideas about the improvement of this or that detail of the language. Many Esperantists nurse this tiny (hobby) horse; but in Beaufront's case, we're speaking of something more important: even before he was recruited (to Esperanto) he had become interested in the idea of an international language, and he never missed the chance to remind people that he had "sacraficed" a project of his own, already completely read, for Esperanto -- the famous "Adjuvanto".
Pri la ekzisto mem de Adjuvanto estis ofte dubate. La du solaj tekstoj, kiujn liveris Beaufront, estas jenaj, kiujn mi reproduktas pro ilia rareco: The very existence of Adjuvanto is often doubted. The only two texts that Beaufront delivered are the following, which I reproduce because of their rarity:
Home/Hejmen Letter from Lemaire to Couturat: 2.V.1907 Samples of Adjuvanto