Vojagxo en Esperanto-lando: Leciono 1

Boris Kolker

Membro de la Akademio de Esperanto

VOJAĜO EN ESPERANTO-LANDO

Perfektiga kurso de Esperanto

© Boris Kolker, 1995


Ĉi tiu dokumento uzas la kutimajn Esperantajn literojn laŭ la ordo difinita en ISO 8859-3. Se vi ne havas konvenan literaron por via maŝino, vi povas turni vin al la listo de Esperantaj literaroj ĉe Peter Broadribb en Aŭstralio por ricevi ĝin.

LECIONO 1

- Karaj membroj de nia Esperanto-klubo "Esperanto-lando"! Hodiaŭ, la 7-an de januaro, ni renkontiĝas unuafoje en la nova jaro. Laŭ la decido de la kluba estraro, niaj kunvenoj ĉi-jare okazos en merkredoj: unu kunveno estos dediĉata al prelegoj, konatiĝo kun la Esperanto-literaturo kaj lingva praktiko, la sekva - al alispecaj aranĝoj, kaj tiel plu.

- Hodiaŭ ni konatiĝos kun la historio de la apero de Esperanto. Ludoviko Zamenhof priskribis ĝin en ruslingva letero al Borovko [1], kiu, verŝajne, esti verkita por ruslingvaj legantoj de la libroj de la Moskva eldonejo "Posrednik". La Esperanta traduko, kiun faris Gernet [2] (kaj kiun, kredeble, redaktis Zamehof mem), aperis en la jaro 1896.

Ludoviko Zamenhof
KIEL NASKIGXIS ESPERANTO

La ideo, al kies efektivigo mi dediĉis tutan mian vivon, aperis ĉe mi en la plej frua infaneco kaj neniam min forlasadis.

Mi naskiĝis en Bjelostoko [3]. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj [4]; ĉiu el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tiu urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke diverseco de lingvoj estas la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion.

Iom post iom mi konvinkiĝis, ke ne ĉio fariĝas tiel facile, kiel prezentiĝas al la infano; unu post la alia mi forĵetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forĵeti. Sufiĉe frue ĉe mi formiĝis la konscio, ke la sola lingvo povas esti nur ia neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. Kaj mi komencis malklare revi pri nova, arta lingvo.

Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis [5] en infaneco. Sed kiam mi komencis ellernadi [5] lingvon anglan, la simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Sed la grandegulaj [6] vortaroj ĉiam ankoraŭ ne lasadis min trankvila.

Unu fojon, mi okaze turnis la atenton al la surskribo "Ŝvejcarskaja" (pordistejo) kaj poste al la elpendaĵo "Konditorskaja" [7] (sukeraĵejo) [8]. Tiu ĉi "skaja" ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi [5]. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub miaj piedoj. Sur la terurajn grandegulajn [6] vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj.

Mi komencis kompari vortojn, serĉi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstaŭigante tiun ĉi grandegon per unu sufikso, kiu signifas certan rilaton. Baldaŭ post tio mi jam havis skribitan [9] la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron. Mi rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia, - kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron.

En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama "lingwe uniwersala" kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da [10] ili estis forlogitaj de la ideo kaj de la frapanta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis ĝin ellernadi [5]. La 5-an de decembro 1878 ni ĉiuj kune festis la sanktigon de la lingvo [11].

Tiel finiĝis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankoraŭ 5-6 jarojn kaj dum tiu ĉi tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori ĝin praktike. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta praktike. Mi komencis evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo kaj penis rekte pensi en la lingvo neŭtrala. Poste mi rimarkis, ke la lingvo ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo.

Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Mi pretigis la manuskripton de mia unua broŝuro kaj komencis serĉi eldonanton. Sed tie ĉi mi renkontis la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraŭ multe devis kaj devas forte batali. Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan broŝuron en julio de la jaro 1887.

Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono kaj de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu ĉi publiko vidas en li fantaziuulon, homon, kiu sin okupas je "flankaj aferoj"; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon, kaj ... mi transiris Rubikonon [12].

L.L. Zamenhof. TAMEN LA AFERO PROGRESAS! (Plena verkaro de
Zamenhof, kajero 4). - Kioto, 1975, p. 27-35. Mallongigita.

- Kiel bildeca kaj pasia estas la rakonto de Zamenhof!


- Kaj nun ni konatiĝu kun alia historio pri la apero de Esperanto, kiun sprite, en biblia stilo, rakontis Izrael Lejzerowicz /Lejzero'viĉ/ (1901-1944), stelo de la intermilita pola Esperanto-movado. Tiu ĉi bonkora kaj gaja homo, same kiel milionoj da aliaj senkulpaj homoj, same kiel ĉiuj infanoj de Ludoviko Zamenhof, estis mortigita en faŝista koncentrejo en Pollando dum la Dua mondmilito nur pro tio, ke li estis hebreo.

Izrael Lejzerowicz
EL LA VERDA [13] BIBLIO

En la komenco la Senkorpa Mistero [14] kreis Volapukon [15]. Kaj Volapuk estis senforma kaj kaosa, kaj mallumo estis en ĝi. Kaj la Senkorpa Mistero diris: Estu lumo! Kaj fariĝis Esperanto. Kaj la Spirito vidis Esperanton, ke ĝi estas bona: kaj la Spirito apartigis Esperanton de Volapuk. Kaj la Spirito nomis Esperanton Eterna Tago, kaj Volapukon nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno - unu tago [16].

Kaj la Spirito diris: Estu firmaĵo en la lingvo. Kaj la Spirito kreis tiun firmaĵon. Kaj li nomis la firmaĵon regula akcento. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.

Kaj la Spirito diris: Kolektiĝu la reguloj gramatikaj en unu lokon, kaj aperu la firma grundo; kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito nomis la firman grundon Fundamento [17]. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj la Spirito diris: la Fundamento kreskigu verdaĵon [13], kiu naskas ĝojon: vortaron, kiu donas laŭ sia speco radikojn, kies semoj estas en ĝi mem, en la Fundamento [18]. Kaj la Fundamento elkreskigis verdaĵojn [13], laŭ sia speco: verdan lingvon [13] kaj verdan movadon [13], vortaron kaj arbon, kiu havas radikojn, kies semo estas en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.

Kaj la Spirito diris: Estu lumaĵo en la ĉiela firmaĵo, por apartigi Esperanton de mallumo. Kaj ĝi estu lumaĵo por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito faris la grandan lumaĵon por regi la mondon. Kaj la Spirito starigis ĝin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ĝi lumu sur la teron. Kaj la Spirito nomis la lumaĵon Verda Stelo [13]. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.

Kaj la Spirito diris: la vortaro aperigu moviĝantaĵon, vivajn estaĵojn kiuj fleksebligos la Lingvon. Kaj la Spirito kreis afiksojn, kiujn aperigis la vortaro [19], la sufiksojn kaj prefiksojn laŭ ilia speco. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj la Spirito benis ilin dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la vortaron. (Kaj tial afiksoj tiel multiĝas ĝis nun) [20]. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.

Kaj la Spirito diris: La vortaro aperigu vivajn estaĵojn, brutojn kaj vermojn. Kaj la Spirito kreis la neologismojn [21] kaj malfacilajn vortojn, laŭ ilia speco, por eterna turmento de la novaj verduloj [13]. Kaj la Spirito diris: Ni kreu potencan aferon, kiu respegulos nian internan potencon; kaj ĝi estu la akso de la lingvo kaj ĝi regu ĝian gramatikon. Kaj la Spirito kreis la Akuzativon; en formo de la finaĵo -N Li kreis ĝin [22]. Kaj la Spirito diris: Fruktu kaj multiĝu kaj plenigu la verdan lingvon [13] kaj regu super ĉiuj ceteraj reguloj de la Fundamento. (Kaj de post tiam ĉiuj verduloj [13] uzas la akuzativon en troa abundo) [22]. Kaj la Spirito diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn regulojn de la Fundamento. Ĝi estu por vi sanktaĵo [17]. Kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

Kaj estis finitaj la Fundamento kaj Radikaro kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj. Kaj la Spirito finis en la sepa tago sian laboron, kiun li faris, kaj li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun li faris. Kaj la Spirito benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis, legante la originalan literaturon [23], kiun li faris kreante.

I. Lejzerowicz. EL LA "VERDA BIBLIO".
- Budapest, 1978, p. 5-8. Fragmento.

- Ĝi estas efektive tre amuza kaj instrua historio. La simileco de la senco, formo kaj stilo inter la vera kaj verda Biblioj estas admirinda.


- Nun ni konatiĝu kun versaĵo de la poeto Vasilij Eroŝenko, la plej legendeca civitano de Esperanto-lando, pri kies vivo ni parolos iom pli malfrue [24].

Vasilij Eroŝenko
HOMARANO [25]

               Ekbruligis mi fajron en kor',
               Ĝin estingos nenia perfort' [26];
               Ekflamigis mi flamon en brust',
               Ĝin ne povos estingi eĉ mort'.
               Brulos fajr' ĝis [27] mi vivos en mond',
               Flamos flam' ĝis [27] ekzistos la ter'.
               Nom' de l' fajr' estas am' al homar',
               Nom' de l' flam' estas am' al liber'.

V. Eroŝenko. LUMO KAJ OMBRO.
- Toyonaka, 1979, p.19.


- Nia klubano Leopoldo Klimov antaŭ nelonge venis el Parizo, pri kiu li montros al ni sian videofilmon. Sed antaŭ tio li deklamos fascinan versaĵon de Leonard Newell [28] pri tiu fascina urbo.

Leonard Newell
PARIZO

              Postlasis mi la koron en Parizo,
                Nun restas mia koro trans la mar';
              Revenis mi al hejmo kun valizo,
                Enue vivi dum alia jar'...
              Sed koron mi postlasis en Parizo.

              Aĥ, kiom mi sopiras al Parizo!
                Eksaltas mia sango en la vejn';
              Urbego de gajeco kaj surprizo,
                De vino, kaj kafejoj apud Seine [29]
              Ĉielon spegulanta el turkiso [30].
                                 
              Printempe verdas arboj en Parizo,
                Bluetajn ombrojn ĵetas Notre Dame [31],
              Kaj kajoj malvarmetaj de Parizo
                Dormetas sub karesa suna flam'
              Ĝis brilos lampoj sub krepuska grizo.

              Tre belaj estas Moskvo kaj Kadizo [32],
                Berlino, Buda [33], Romo kaj Vien';
              Pli bela estas urbo sur Tamizo [34];
                Sed ravas min nur franca la siren'[35]:
              Min sorĉos ĝis la morto nur Parizo.

              Da rimoj elĉerpiĝis la provizo:
                Mi finu. Sed komprenu anĝelar':
              Post morto min atendos Paradizo,
                Sed iros al Ĉiel' nur ŝelo - ĉar
              Mi lasos mian koron en Parizo.       

L.N.M. Newell. KOLEKTITAJ POEMOJ.
- Manĉestro, 1987, p. 9.

- Sekvamerkrede, la 14-an de januaro, ni spektos kinofilmon pri Kubo, kiun faris niaj klubanoj dum la 75-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano. Vi povos konvinkiĝi, ke pravis Kristoforo Kolumbo, malkovrinto de Ameriko: "La lando plej bela, kiun homaj okuloj vidis". Bedaŭrinde, la vivoĝojaj kaj amikemaj homoj en Kubo ne vivas tiel bone, kiel ili meritas. Post la filmo funkcios tradukista kurso. Okazos lernado de novaj Esperantaj kantoj.

- Fine de la kunveno okazos la tradicia "lingva praktiko".


KOMENTARO

1. Borovko Nikolaj Afrikanoviĉ (1863-1913) - pioniro de Esperanto, lernis la lingvon en 1889 en Odeso.
2. Gernet Vladimir Aleksandroviĉ (1870-1929) - pioniro de Esperanto, lernis la lingvon en 1890 en Odeso, eldonis la gazeton Lingvo internacia, kiu anstataŭis la pereintan unuan gazeton La Esperantisto.
3. Prefere: Belostoko. La urbo tiam troviĝis en Rusia imperio, nun ĝi apartenas al Pollando.
4. Hebreoj - popolo, kiu loĝas nun grandparte en sia prapatrujo Israelo kaj ekster ĝi - precipe en Eŭropo kaj Ameriko, ĉefe en Usono.
5. Anstataŭ ellernadi nun oni preferas la simplan formon lerni.
6. Anstataŭ la malmoderna grandegulaj oni uzas nun gigantaj.
7. Tio okazis, verŝajne, en 1876. Sed la aŭtoritata tiutempa vortaro de la rusa lingvo de Vladimir Dal donas la formon konditerskaja, kiu estas uzata ankaŭ en la moderna rusa lingvo. La formo konditorskaja, eble, estas regionismo aŭ preseraro.
8. Prefere: dolĉaĵejo.
9. skribitaj.
10. el.
11. En 1968 en la grava akademia eldonejo "Nauka" (kiu en 1992 publikigis la popularan libron de Boris Kolker Lernolibro de la lingvo Esperanto. Baza kurso) aperis ruslingva libro de Ermar Svadost Kiel estiĝos universala lingvo kun tri redaktoroj, famaj sciencistoj: Eŭgeno Bokarjov (lingvisto kaj esperantisto), Mikaelo Kammari (aŭtoro de dogmeca oficiala universitata lernolibro de filozofio kaj kontraŭesperantisto) kaj Aleksandro Spirkin (aŭtoro de populara lernolibro de filozofio kaj neŭtralulo rilate Esperanton). La aŭtoro montris sin arda adepto de la ideo de artefarita lingvo kaj same arda kontraŭesperantisto. Demandita, kial li allasis en la libro tiom da maljustaĵoj kontraŭ Esperanto, Bokarjov ridete diris, ke tamen li atingis forigon de kelkaj kalumnioj, ekzemple, de tia frazo: "Kiam la gimnaziano Ludoviko Zamenhof finis sian projekton de internacia lingvo, li kunvenigis siajn kunlernantojn kaj organizis komunan drinkegadon".
12. akceptis senrevenan decidon.
13. La verda koloro simbolas la esperon kaj, sekve, ankaŭ Esperanton.
14. Aludo al la versaĵo de Zamenhof "Preĝo sub la verda standardo".
15. Volapük (Volapuko) - projekto de internacia lingvo, kun misformitaj kaj nerekoneblaj vortoj, kreita en 1879 de J.M. Schleyer /Ŝla'jer/ (1831-1912). En multaj lingvoj la vorto "Volapük" akiris la kromsignifon "aro da nekompreneblaj vortoj". Ankaŭ la esperantistoj, renkontante ion tute nekompreneblan, diras: "Tio estas por mi volapukaĵo".
16. Komparu la fragmenton el La Sankta Biblio en traduko de Zamenhof: "Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo. Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago".
17. Fundamento de Esperanto - verko eldonita de Zamenhof en 1905; konsistas el kvar partoj: Antaŭparolo, Gramatiko el 16 reguloj, Ekzercaro kaj Universala Vortaro. En la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo (1905), la Fundamento estis akceptita kiel netuŝebla bazo de Esperanto, en kiu neniu rajtas fari kiun ajn ŝanĝon. La Fundamento ludas la rolon, kiun en naciaj lingvoj ludas la tradicio. Ĝi helpas al Esperanto evolui per natura vojo, sed samtempe donas al ĝi unuecon kaj fortikan bazon por kontraŭstari ĝian disfalon en dialektojn.
18. La Universala Vortaro entenas vortojn en formo de iliaj radikoj, kiuj ebligas krei multege da novaj vortoj.
19. Krom radikoj, la Universala Vortaro entenas ankaŭ afiksojn, kiuj estas ege gravaj por la evoluo de la lingvo; vidu pri tio la tekston "La afiksoj de Esperanto" (leciono 6).
20. Post la publikigo de la Fundamento estis proponitaj multaj novaj afiksoj. Nur kelkaj el ili iĝis oficialaj.
21. Neologismo - nova (ofte neoficialigita) vorto en Esperanto.
22. La akuzativo ebligas liberan ordon de la frazo, kio faras Esperanton tre fleksebla lingvo. Sed ĉar en multaj lingvoj ĝi ne ekzistas, komencantoj ofte ne sufiĉe uzas ĝin (kio estas eraro) aŭ tro uzas ĝin (kio estas erarego).
23. kompreneble, en Esperanto.
24. en la leciono 20.
25. "La vorto homarano signifas membro de la homa familio" (Zamenhof).
26. Perforto - uzo de fizika forto, kiel rimedo trudi sian volon.
27. Prefere: dum.
28. Leonard Newell /Nju'wel/ (1902-1968) travivis tempestan, aventuristan vivon en pluraj landoj. Li loĝis ĉefe en Aŭstralio.
29. Seine - franca vorto prononcata proksimume kiel /Sen/. La aŭtoro, kredeble, prononcis ĝin kiel /Sejn/. Rivero, kiu trafluas Parizon. Esperanta formo: Sejno.
30. Turkiso - ne estas tur-kis-o (hm! stranga vorto!), sed turkis-o - blua juvelŝtono.
31. Notre Dame - pli ĝusta formo: Notre-Dame de Paris /Notr Dam de Pari'/: la ĉefa preĝejo en Parizo, ĉefverko de arkitekturo.
32. Hispana havenurbo sur Atlantiko.
33. Nun parto de Budapeŝto.
34. La rivero, kiu trafluas Londonon.
35. Fascinanta, danĝera virino.

LINGVA PRAKTIKO

Kiel naskiĝis Esperanto

1. La teksto estas verkita en la unua persono (Mi naskiĝis ..., mi konvinkiĝis..., mi rimarkis...). Mallonge rerakontu la ĉefan enhavon de la teksto en la tria persono (Zamenhof naskiĝis..., li konvinkiĝis..., li rimarkis...), foriginte detalojn.

2. Kion signifas la esprimoj: La vortaroj komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj kaj Mi subite eksentis la teron sub la piedoj ?

3. Kial la gramatiko de Esperanto estas malgranda kompare kun la gramatikoj de la naciaj lingvoj? Ĉu la malgrandeco de la Esperanta gramatiko malriĉigas la lingvon?

4. Kial multaj Esperantaj vortoj estas kompreneblaj por Eŭropanoj sen antaŭstudo?

El la "Verda Biblio"

5. Diru, ĉiufoje per unu frazo, kion faris la Spirito en ĉiu el la sep tagoj.

6. Trovu en la teksto terminojn de lingvoscienco.

Homarano

7. Kiu estas la ideo de la versaĵo?

8. Trovu la liniojn, en kiuj temas pri fajro; kaj la liniojn, en kiuj temas pri flamo.

Parizo

9. Trovu en la versaĵo la rimojn al la vorto "Parizo". Elpensu pliajn rimojn al tiu vorto.

10. Trovu la lokojn, kiuj esprimas fortajn emociojn.

11. Kial la aŭtoro amegas Parizon?

12. Provu (kial ne provi!) verki plian strofon por tiu ĉi versaĵo.

13. Rakontu pri la urbo, kiun vi pleje amas.

***

14. Klarigu en Esperanto, kion signifas la subaj vortoj (ek- zemple: misskribo - erara skribo, miskompreni - malĝuste kompreni):
Misaserti, misaŭdi, misfonto, misformi, misnormo, mispaŝo, miskriterio, mistero, mistrafi, misprononco, misuzi.

15. Finu la frazojn:

Amu domon novan kaj amikon... .
Eĉ la plej nigra bovino donas lakton nur... .
En arbaro li sidis kaj arbaron ne... .
En sia propra domo ĉiu estas granda... .
Kia demando, tia ... .
Malsato ne estas... .
Unua venis, unua... .
Se pri ĉio vi informiĝos, vi baldaŭ... .

16. Elpensu laŭeble multe da esprimoj, en kiuj la vorto "verda" havas nerektan sencon (ekzemple: verda patrioto, verda broŝuro, verda radio).

17. Ni prenu la frazon: Patriotismo estas ne nur fiero sed ankaŭ ekonomie normala vivo.
Jen ĝia modelo: ...o estas ne nur ...o sed ankaŭ ...e ...a ...o.
Laŭ tiu modelo elpensu unu aŭ kelkajn frazojn.

18. Oni povas fari en frazo diversajn transformojn, ekzemple: Mi forĵetadis el la vortaro vortojn, anstataŭigante (kaj anstataŭigis) (mi anstataŭigis) (por anstataŭigi) ilin (cele al anstataŭigo de ili) per unu sufikso.
Faru similajn transformojn en la frazo: Mi komencis evitadi laŭvortajn tradukojn, penante pensi rekte en la nova lingvo.

19. Temo por diskuto aŭ rakonto: Kion vi semas, tion vi rikoltos.

20. Kvizo pri Esperantaj temoj:

a) En kiuj urbo kaj lando naskiĝis Ludoviko Zamenhof?
b) En kiu jaro estis preta la lingvoprojekto Lingwe Uniwersala? Kiel Zamenhof festis la naskiĝon de la nova lingvo?
c) Kial Zamenhof ne publikigis tuj sian lingvoprojekton?
ĉ) Kiu estas la aŭtoro de la libro El la "Verda Biblio"?
d) Kiel finiĝis la vivo de la infanoj de Ludoviko Zamenhof?
e) Kio estas Volapük? Kiu estis ĝia kreinto? Kiam ĝi aperis? Kion signifas la esprimo "Tio estas por mi volapukaĵo"?
f) Kio estas la "Fundamento de Esperanto"? Kiam ĝi estis publikigita? Por kio ĝi servas? Kion vi pensas pri ĝia signifo?
g) En kiuj jaro kaj urbo okazis la 1-a Universala Kongreso de Esperanto?
ĝ) Kio estas neologismo en Esperanto?
h) Kio estas la simbolo de Esperanto?
ĥ) Kial la akuzativo estas grava en Esperanto?
i) Nomu elstarajn Esperanto-pionirojn el Odeso.
j) Kiuj estis du unuaj Esperanto-gazetoj?

La enhavon verkis:

Boris Kolker
1300 Superior Ave., #2109,
Cleveland, OH 44114, USA
Telefono/fakso (216) 579-9561
E-poŝto: gh090@cleveland.freenet.edu