Enkomputiligis Don HARLOW

La ĉarmo de Ĉielmontaro

de Vladimir GLAZUNOV

(aperis en Fonto n-ro 37; ankaŭ en la Nova Esperanta Krestomatio, kaj en La sfinkso de Steplando, novelaro de Vladimir GLAZUNOV)


Memore pri la rusa kaj Esperanta
poeto Konstantin Gusev,
kun kiu estis iritaj multaj vojoj.

         Ho, nomada sopiro
         mian koron disŝiras!
         Ĉu kapric', aŭ inspiro?
         Mi ne scias kaj miras.

                          K. GUSEV

1 La vizio de pratempo

Ni iras por serĉi taŭgan pasejon. Mi kaj Koĉjo. Estas frua mateno, kaj friska aero agrable nin vigligas. La suno ne ankoraŭ montriĝas el post la montosuproj, sed ĉielo jam helas blue. Ni vidas ĝin inter altaj belformaj piceoj. Ili staras dise. Rektaj kiel sagoj, kun branĉoj dense kuniĝintaj kaj la suproj pinte staraj, ili ŝajne pretas ekflugi. Ni aliras al unu el ili, kiu vidiĝas aparte gracia kaj bela. Koĉjo karesas ĝiajn brancojn kaj nomas ĝin "kara Legendulino"... Li diras, ke se li estus pagano, li nepre adorus ĝin kaj ĉiam venus al ĝi por klini sian kapon antaŭ tiu diino de la monta arbaro. La tuta ĉirkauaĵo ĉi tie aperas antaŭ ni antikva, legenda kaj sovaĝa. Eĉ stranga odoro de iu ne konata herbo faras al ni impreson pri antikvaj nomadoj. Kaj ni rimarkas, ke la vojo, la pado mem, sur kiu ni iras, estas pratempa: ĝi kondukas nin tre saĝe, evitante nenecesajn krutaĵojn, danĝerajn lokojn, aŭ ĉirkaŭirante iun ŝtonon -- ĉar ja dum jarcentoj multaj homoj uzis kaj flegis ĝin.

Baldaŭ la arbaro restas malsupre post ni, kaj jen estas vastaj herbejoj -- la famaj "ĝajláu" aŭ "ĝajlóo" de Tian-Ŝan-montaro. Buntaj floroj prezentas mirindan ludon de koloroj. Povas esti, pro tio kazaĥoj kaj kirgizoj nomis siajn montojn "alá-táu" kaj "alá-too", kio signifas "bunta montaro". Efiko de la ĉirkaŭa pejzaĝo estas tiom forta, ke ni emocie etendas la manojn unu al la alia.

Ankoraŭ ni ne vidas la plej altajn suprojn de la Ĉielmontaro. Ankoraŭ ni ne scias kio estas Tian-Ŝan. Verŝajne la antaŭaj rokoj kaŝas de ni la misteran montolandon. Ni ascendas pene kaj fine venas al malgranda ebenaĵo. De tie ĉi subite aperas magia bildo de la neĝe kovritaj montegoj. Ili etendiĝas vico post vico kaj malproksime fadas en blua vualo. Estas io aliplaneda en la tuta montaro pro la dense violkolora ĉielo kaj la suno, kiu lumegas, bruligas la haŭton, sed ne varmigas. Dio mia! Jen ĉi tie efektive estas Pratempo mem antaŭ milionoj kaj milionoj da jaroj.

Solaj ni staras fascinataj de la majesta elemento, kruela en sia blinda potenco. Tute solaj... Iu glaciiga sento de senelira izoleco ŝtele rampetas en niajn korojn.

Konsterna naturo de tiu ŝtona malvarma mondo akordiĝas kun profunda, morta silento. Ni aŭdas nenion. Pro tio ŝajnas, ke ni surdiĝis. Ne aŭdiĝas eĉ la movado de akvo ĉar ĉi tie ĝi filtriĝas nur per gutetoj sub la neĝaj tavoloj. Sed ni ne povas forlasi nian observejon, kvazaŭ ni mem estas ŝtonigitaj. Tamen iom post iom niaj okuloj fiksiĝas al detaloj de la panoramo. Ni trovas novajn formojn kaj kolorojn. Lumo kaj ombro ŝanĝas aspekton de la rokoj, diverse nuancigas briladon de la neĝo, pli akre desegnas la trajtojn de la krestoj kaj deklivoj. Jen ŝtono falas de krutaĵo. Ĝi ruliĝas, kraketas, forpuŝas la aliajn, kaj baldaŭ la intermonta valo tondras kaj eĥas pro krakegado de la stona torento. Ruĝbekaj monedoj, kredeble timigitaj de la bruego, alflugas al tiuj altaj lokoj, kaj ni aŭdas iliajn melodiajn voĉojn -- "kri-kri, kria-kria". Ni vigliĝas ĉar tiuj malmultaj sonoj, la birdoj kaj la lumfenomenoj ja atestas al ni, ke la malvarma ŝtondezerto vivas laŭ sia maniero.

Jam tedas nin la pasiva kontemplado. Ni ekiras. Koĉjo diras medite, demande, ĉu ni mem ne portas en ni la erojn de Pratempo. Jes, ni certe estas parto de tiu pratempa mondo, kaj neniam antaŭe ni sentis tiel profunde nian apartenon al la fortoj de Naturo, al ties Povo.

Koĉjo prenas sian notlibron kaj ion skribas. Mi scias, li verkas novajn versojn.

2 La sorĉo de alteco

Ni iras kaj iras sur la ŝtona surfaco - krak-skrap, skrap-krak, kaj fajreroj iam elflugas elsub la feraĵoj de niaj ŝuoj. Ni rimarkas subite, ke neniu pado plu estas videbla. Jen surprizo! Verŝajne neniu homo ankoraŭ iris en tiuj foraj lokoj, kaj nun la kompaso nura montras la direkton al nia bivako. Ni sentas ĝojon kaj fieron esti pioniroj. Tial ni kantas. De tempo al tempo ni haltas, ĉirkaŭrigardas, iom diskutas.

Fine ni venas al abismo, kiu dividas du montomasivojn kaj ekstaras ĉe la rando, sorĉe logataj de la terure aperta faŭko. Kvazaŭ en inkuba sonĝo ni volas nin movi for, sed ne povas. Niaj kruroj tremas kaj plumbe peziĝas. Tamen ĝuste al la kontraŭa masivo ni devas transiri por atingi la bivakon antaŭ la nokto, kaj Koĉjo montre etendas sian manon flanken. Tie vidiĝas mallarĝa, krestoforma muro, kiu ponte kunigas ambaŭ deklivojn de la fendego. Sed la muro estas tiom mallarĝa, kaj ambaŭflanke malfermiĝas tiaj abismoj, ke nek iri sur tiu ĉi "ponto", nek eĉ nur rigardi ĝin oni povas sen kortremo. Kion fari? Ni staras meditante. Kaj subite, je mia teruro, Koĉjo rapide faras kelkajn pasojn, saltas sur la kreston, ankoraŭ movas sin antaŭen kaj haltas.

-- Ni iru, -- li trankvile diras. -- Nur vi ne rigardu flanken.

Tiuj kelkaj paŝoj estas senrevenaj ĉar nek returni, nek kuspi sin plu eblas. Oni povas iri nur antaŭen. Sed kiel li iros ĉi tie kun siaj okuloj, apenaŭ vidantaj tra la dikaj vitroj, se li ofte stumblas eĉ sur ordinara vojo! La plej eta mismovo minacas je neevitebla pereo. Horloĝo tiktakas ĉe mia mano. Mia koro forte batas ĉe la gorĝo. Necesas ja tuj entrepreni ion. Tuj! Malfacile liberigante min de iu katena stuporo, mi diras kiel eble plej trankvile kaj konvinke:

-- Se vi ne sidiĝos tuj, mi iros al vi kaj nepre falos.

Koĉjo scias, ke mi estas malbona ekvilibristo, kaj malrapide sidiĝas sur la kreston. Mi elspiras libere, alpaŝas lin kaj ankaŭ sidiĝas same sur la ŝtonan dorson. Apogante nin per la manoj, ni komencas iom post iom moviĝi antaŭen. Absurdecon de tia "rajdado" ni perceptas nur ĉe duono de la vojo. Koĉjo ekridas la unua. Li ridas ĉiam laŭte kaj infekte. Kaj nun, manoj-ĉe-kokse, balancante la piedojn super la abismoj, li ridegas, ion krias, kaj eĥo portas niajn voĉojn super krutaĵoj de la montaro.

"Rajdinte" mallongan distancon, ni haltas, ĝuas vidaĵon de la ĉirkaŭaj montosupro; kaj ĉiufoje ekrigardante sub niajn piedojn, sentas strangan, fascinan logon de la terura profundaĵo.

Ĉe unu tia halto Koĉjo sin turnas al mi kaj montras malgrandan skarabeton. Ĝi diligente kaj sendepende rampas sur la malglata surfaco de ŝtono, jen pendante super la abismo, jen baraktante al supraj ŝtupetoj.

-- Vidu, -- li diras, -- ĝi ja tute neglektas la lokon. Ĝi estas tiom malgranda, kaj ĉio apude estas tiom grandega, ke ĝi indiferentas pri la loko kie ĝi troviĝas. Do ni imagu, ke ni ankaŭ estas skarabetoj en Universo, -- li daxurigas, -- kaj malatentu la lokon, kie ni nun estas.

Mi ne konsentas transformiĝi en skarabeton, kaj ni ekmovas nin plu. Jam proksime de la celo atingenda ni ekvidas, ke la muro estas pli larĝa ol ĝi estis ĉe la komenco, kaj niaj kruroj ne plu povas premiĝi al ĝiaj flankoj, sed tro mallarĝa por leviĝi kaj piediri sur ĝi. Tial ni ekrampas. Malvarmetaj strioj glitas sur niaj dorsoj ĉar ambaŭflanke apud niaj vizaĝoj apertas la senfundaj abismoj. Kaj ju pli malsupren penetras la rigardo tra blua nebuleto, des pli malheliĝas la truego ĝis fine la malvarma tenebro kaŝas ĝin tute.

Rapide ni trarampas la lastan distancon kaj alfrontas krutan deklivon kun elstarantaj rokoj. Nun estas problemo forlasi la "ponton". Ni leviĝas malrapidege, gardeme. Ni kroĉas nin per la manoj al fendoj kaj tuberoj de la rokego. Ĉiu glitmovo minacas per falego. Mi rigardas sur kapricajn interplektaĵojn de la vejnlinio; en la roko rekte antaŭ mia nazo, kvazaŭ trovante apogon kaj trankvilon en tiu spitanta solideco de la ŝtono. Kaj, kiam fine, ni atingas sendanĝeran lokon, ni senforte falas tute konsumitaj de la nervostreĉo. Post nelonga ripozo Koĉjo demandas:

-- Ĉu vi konsentus nun retroiri sammaniere?

Mi silente kapneas. Li ridas.

-- Kial vi ridas? -- nun mi demandas, iom ofendita.

Li ĵetas ŝtoneron, kiu malaperas en la abismo, kaj post iom da tempo reeĥas per kraketado el diablo scias kiu profundo.

-- Mi ridas pro ĝojo, ke ni restas ankoraŭ vivaj, -- Koĉjo respondas kaj komencas skribi en sia notlibro. Novajn versojn, mi ja scias.

3 Ĉielmontaro surprizas

Ni iras al nia bivako tra densa arbaro, descendante iom post iom. Dornaj arbustoj serioze tedas nin. Ili pikas niajn korpojn kaj ŝiras la vestaĵon. Sed ni kredas, ke post malbono ĉiam nepre venas bono. Bedaŭrinde ankau inverse. Tiuj du antipodoj ja alternas en nia vivo.... Jen ni ekvidas tre simpatian trogsimilan valeton, kiu krute kaj rekte malsuprenigas al apenaŭ videbla argenta strio -- la rivero. Ĝi fluas ĝuste laŭ la direkto al nia bivako. La "trogo" montriĝas al ni edena loko -- senarba kaj senarbusta, bonege irebla. Maldensa herbaro agrable susuras sub niaj piedoj. Supre, inter la regule desegnitaj bordoj de la valo, ni vidas sennuban ĉielon. Sed kiam ni komencas tiel ĝui la senpenan iradon, similan al senzorga promenado, aperas tiu "antipoda" plago, tiom stranga kaj mortdanĝera, ke ĉiuj niaj alpinistaj akrobataĵoj ŝajnas esti infana ludo kompare kun ĝi. Montgrimpado dependas de la grimpantoj mem, de ties lerteco kaj elekto, sed la fenomeno, kiu nin subite alfrontas, faras el ni verajn sklavojn de la sinjoro Sorto.

Subite ni aŭdas iujn frapegojn desupre kaj post momento ni vidas kiel saltante kaj tremigante la teron, ruliĝas al ni granda ŝtono. La situacio komplikiĝas ĉar ĝi flugas jen sur unu bordon de la trogo, jen galopas al la alia. Tial ni ne povas antaŭvidi ĝian vojon kaj serĉi la rifuĝon. Tamen instinkto igas nin fuĝi el tiu terura kegloludejo, kaj ni grimpe ĵetas nin supren laŭ la bordo. Dum ni baraktas, la ŝtono tondrumas pretere kaj jam tamburas ie en fora malsupro.

La dua ŝtono sekvas pli frue ol ni sukcesas iom suprengrimpi. Kun terura bruo ĝi alflugas al nia flanko kaj, desegnante kurban linion inter niaj korpoj, forsaltas same kiel la unua.

Fine ni elgrimpas sur randon de la trogo kaj, streĉe aŭskultante, atendas daŭrigon de la bombardado. Sed ĉio estas trankvila. Ĉu por longe? Almenaŭ nun ni povas cerbumi pri la kaŭzo de tiu atako. Nur unu cirkonstanco estas tute klara al ni: en la arbaro, de kie falas la ŝtonoj, ne estas iu ajn nuda masivo kun faleblaj ŝtonoj. Se ili falas de pli altaj rokhavaj lokoj, ili estus retenataj de arbotrunkoj. Post tia rezonado kio do restas al ni supozi? Certe ja iu konscie kaj celdirekte ĉasas nin, eligante la ŝtonojn elsub la grundo kaj plant-radikoj!

Koĉjo demetas siajn okulvitrojn, ne rapide frotas ilin, kvazaŭ intencante pli bone pririgardi la malarnikon, kaj min demandas:

-- Ĉu vi memoras ion el la lekcioj de nia estimata profesoro Nikolaj Nikolajeviĉ?

Li diras pri la profesoro, kiu gvidis en nia universitato la kurson de zoogeografio. "Ha, -- mi pensas, -- Koĉjo aludas pri kelkaj interesaj bestoj de Tian-Ŝan-montaro".

-- Ĉu la "blankungulo"? -- mi demandas, kaptante la divenigan penson.

- Do certe! Kiu krome ĵetadus ŝtonojn kontraŭ nin?

La "blankungulo" estas ĉi-tiea urso -- grandega kaj forta besto, kun longaj blankaj ungoj, kiu ŝatas sin distri per ŝtonĵetado kaj iam eĉ atakas tiamaniere. Estas konate, ke paŝtistoj translokas siajn jurtojn pro la celtrafaj bombardoj de la bestego.

Ni decidas plu descendi tra la arbaro, sed baldaŭ rezignis tiun pikilejon kaj denove malsupreniĝis en la trogvalon, esperante pri la mildigo de Blankungulo. Jes, ĉio estas en ordo kaj ni senĝene atingas la riveron. Tamen ĉi tie atendas tre malagrabla surprizo. Ni venas sur etan sablozan kabon formitan de la printempaj akvoj, fluantaj laŭ la trogo. De tiu kabeto ni povas iri nenien ĉar laŭlonge de la rivero ne ekzistas irebla plaĝo. La bordo ĉi tie krute falas rekte en la akvon. Restas nur denove ŝoviĝi tra la apudbordaj dornozaj densejoj, sed ne eblas eĉ imagi kiom da tempo ni bezonus por atingi la bivakon! Tiel ni trafas en duoblan kaptilon: resti celeblaj por la urso-bombardisto kaj pasigi la nokton en la plej malkonvena loko. Kaj intertempe jam aperas longaj montaj ombroj. Rapide krepuskiĝas, kaj la ondoj de humida malvarmo ĉirkaŭas nin minace. Necesas iamaniere aranĝi nian noktumon. Feliĉe ĉi tie kuŝas trunko de sekiĝinta arbo alportita de la rivero. Ni bruligas ĝin kaj pasigas longan malvarman nokton. Ni ne povas dormi ne nur pro malvarmo, kiu frostigas jen unu, jen la alian flankon de la korpo, sed ankaŭ ni devas deĵori atendante la "petolojn" de Blankungulo. Ni deklamas versojn, kantas, rememoras niajn antaŭajn vojaĝojn. Tiel la nokto pasas pli rapide. La fajro iom post iom estingiĝas. Por liberiĝi de la frostiga senmoveco, ni plenumas strangan improvizitan dancon, kaj en svaga lumo de la frua tagiĝo ni similas iujn sovaĝajn sorĉistojn. Ni iom varmiĝas, ankaŭ kuraĝigas nin kaj grimpas for de la trogo. La arbaro estas tenebra, dornoplena kaj malseka pro abunda roso. Bruado de la rivero kaj kompaso orientigas nin bone. Paŝon post paŝo ni trarompas la verdajn fortresojn, kaj post kelkaj horoj niaj kamaradoj ĝoje salutis nin.

4 Ĉe la fajro de paŝtistoj

En nia piedirado kaj grimpado tra foraj kaj sovaĝaj lokoj de Ĉielmontaro ni akiris necesan sperton, alkutimiĝis al ĉiutaga rutina ritmo. Inter ni nun tiom ofte audiĝas la vortoj "kresto", "pasejo", "supro", "roko", ke ties sono mem ŝajne akordiĝas kun peza tretado de niaj montŝuoj, kun ilia obtuza frapado sur ŝtono aŭ susurado sur gruzo. Kaj ni eksentis, ke io mankas al ni. Aperis iu maltrankvilo. Kio ĝi estis? Ĉu ŝteliris al ni la tiel nomata "Tian-Ŝana sopiro", la sento deprimiva, simila al nostalgio? Jes, tia spiritostato povas iam aperi, kaj tiu termino dum longa tempo estis uzata eĉ en la geografia literaturo. Sed baldaŭ ni komprenis, ke mankis al ni komunikiĝo kun homoj!

lun belan tagon fine ni ekvidis kirgizan ĉasiston, kiu ĉevale rajdis al ni. Poste montriĝis, ke li unua rimarkis nin de granda distanco per siaj akrevidaj okuloj. Li rapide algalopis, elseliĝis kaj ĝoje salutis nin per forta manpremo, bonveniga rideto kaj la vortoj, kiujn ni... ne komprenis.

-- Inĝeniero? Moskvo? -- li demandis.

-- Jes, -- ni respondis kaj fervore klinis niajn kapojn ĉar alie ni ne povis klarigi nian aperon en tiu fora valo inter la gigantaj montegoj. Plu sekvis ne malpli stranga "konversacio" per la manoj, fingroj kaj desegnaĵoj. Finfine klariĝis por ambaŭ flankoj, ke nia nova amiko estas paŝtisto, ke ni estas geografoj, ke li invitas nin kore al sia somera hejmo ĉe la paŝtejo. Ni danke akceptis la inviton.

Vesperiĝis kiam ni venis al la gastama jurto de Oruzbáj. La suno proksimiĝis al rokego de apuda monto, kaj oblikvaj radioj pitoreske lumigis la pacan bildon de la vasta herbejo kaj de la foraj deklivoj. Ĉi tie kaj tie nigraj ombrostrioj jam falis sur tiun verdan tapiŝon, sur la dise starantajn jurtojn de paŝtistoj. La aero rapide malvarmiĝis, kaj fumo de la vesperaj fajroj leviĝis trankvile kaj logante. Aŭdiĝis blekado de brutaro revenanta de malproksimaj gresejoj, gaja rido de ludantaj infanoj, laŭtaj vocoj kaj paroloj. Ĝuste estas la tempo, kiam ĉiuj rapidas eluzi ĝin antaŭ la baldaŭa trankvilo de la nokto.

Oni jam atendis nin. Ĉirkau la familia fajro "kolomtó" en mezo de la jurto kunvenis la familianoj, proksimaj najbaroj kaj ni, la rusaj gastoj. Multaj homoj tiel kolektiĝis. Sed ĉiu trovis lokon sur mola felto, ekaŭdis bonvenajn vortojn kaj ricevis bongustan regalaĵon. Aĥ, kian miraklan laktaĵon antaŭ ĉio preparis al ni la zorgema mastrino! "Ajrán" ĝi estas nomata. Oni preparas ĝin el kazeo kun boligita kaj malvarmigita lakto, kaj ĝi bonege servas por refreŝigi lacajn homojn.

Iom post iom klariĝis kiu estas kiu, kien kaj por kio ni iras, kiuj brutoj paŝtiĝas sur ĉi-tieaj gresejoj, kiom multaj ili estas. Kaj kiam venis nova gasto, kiu pli- malpli sciis paroli ruse, ni sciiĝis reciproke ankoraŭ pri multaj aliaj aferoj. Tiel longe daŭris la amika konversacio.

Jam nokto ekregis super la montaro. La lokaj gastoj foriris. Sur felmatracojn oni sternis al ni pure blankajn tolaĵojn, metis kusenojn el lanugo kaj zorgeme kovris nin per varmaj litkovriloj. Sed ne ĉiuj el ni tuj ekdormis. Tra la fumtruo de la jurto rigardis nin lontanaj steloj. Ie henis ĉevalo, iam apudaj arbedoj susuris pro la antaŭmatena venteto. Ne venas dormo en tia nokto. Ĝi ja estis tute neordinara por ni. Koĉjo turnas sin apud mi de flanko al flanko, ion balbutas kaj flustras ne aŭdeble. Poste li skribos pri tiu nokto en sia poemo ruslingva "La paŝtejoj de Tian-Ŝan-montaro":

Herbo friskas en vento,
ĝi per ros' akvumita...
Barb' de l' akva torento
per la roko kombita.

Nokto -- nigra ĉevalo
paŝtas sin en herbaĵo,
maĉas herbon en valo
de altega montaro.

Laŭte snufas kaj henas,
saltas supren ĝi alte.
Ĝin nenio retenas,
ĝi ja kuras senhalte!

Ĵetas stelon subite
al tremantaj folioj,
de l' aŭroro bridite
per la oraj radioj.

Super neĝ', super valo
hufe frapas krakete,
al ĉielo -- la stalo
Ĝi jam flugas impete.

Matene ni denove ĝuis la nomadan gastamon. Oni petis, ke ni gastu ankoraŭ -- "Nu, almenaŭ dum unu monato"... Karaj, bonkoraj homoj!

Estimata blankbarba maljunulo, popola bardo kun sia kordmuzikilo "komúz", speciale venis por adiaŭe kanti al ni. Multaj homoj, viroj kaj virinoj, liberaj de siaj ĉiutagaj okupoj, grandaĝaj kaj apud-patrin-jupaj infanoj ĉirkaŭis la maljunulon. Por ni oni elektis la plej oportunan lokon, zorgante, ke nenio ĝenu aŭ iel malhelpu nin. Tia estas ne skribita kaj rigore atentata regulo rilate al gastoj.

Baldaŭ ekregis silento, ĉies okuloj estis fiksitaj ĉe la bardo. Li ektuŝis la kordojn kaj komencis recitativon per la voĉo surprize forta, alta kaj bela.

-- Ĉu estas fabelo aŭ sonĝo? -- Koĉjo diris kaj ĉirkaŭrigardis la tutan bildon.

Grandega verda kaliko, kontrasta al la neĝe blankaj montosuproj sub la blua ĉielo, estis unika scenejo, kiun ni iam ajn vidis antaŭe.

El tradukaj diroj, disaj kaj aludaj, ni eksciis, ke la maljuna bardo rakontis pri historiaj peripetioj de sia popolo. Streĉitaj, atentoplenaj vizaĝoj, retenita spirado kaj subitaj erupciaj aklamoj atestis, ke vera fascino kaptis la tutan ĉeestantaron.

Kiam finiĝis la recitalo kaj ni jam estis forirontaj, Oruzbáj denove invitis nin al sia jurto por diri la lastajn vortojn de adiaŭo.

Tradicia "ŝirzak" -- buntkolora tapiŝo -- ornamis la loĝejon. Agrabla surprizo estis al ni filineto de la gemastroj Alimán, kiun ni ne vidis hieraŭ. Kun ruĝa kravato ĉirkaŭ la kolo, ŝi ĝoje salutis nin. Ŝi komencis paroli kun ni ruse, montris al ni siajn kirgizlingvajn lernolibrojn. En ŝiaj nigraj okuloj brilis sparkoj de intereso kaj amikemo. Ni donacis al ŝi skribilojn, kajerojn, bombonojn. Koĉjo vigle konversaciis kun ŝi, kaj kiam ili embarasiĝis por bone kompreni unu la alian, ili gaje ridis. La patro kontente kaj aprobe observis ilian konversacion, videble fiera pro avantaĝoj de sia filino. Subite li leviĝis kaj kore premis niajn manojn, dirante iujn vortojn.

-- Kion li diras? -- iu demandis.

La knabino ruĝiĝis pro la interveno kaj respondis:

-- Mia patro diras, ke klereco estas fonto ne elĉerpebla. Tiel nia popolo proverbas.

Neniu el ni povis tiam supozi, ke tiu konversacio difinos la sorton de la malgranda knabino. Ne sciis ankaŭ Koĉjo, ke post kelkaj jaroj li verkos poemon pri ŝi kaj titolos ĝin per ŝia infana kromnomo -- Alimán. Jen estas fragmento el tiu poemo -- pri la sonĝo de Alimán:

Tardas. Aero frida
plektas striojn de l' fumo...
Vento -- povra ŝafido
kaŭras ĉe la noktumo.

Sub glacia ĉielo
nigras nokt' de Tian-Ŝan.
Sur la pelto kamela
dormas nun Alimán.

Kaj apude kunestas
libroj, ruĝa kravato...
Sonĝo klare sugestas
kvazaŭ paĝo legata.

Sonĝo urbon konstruas
en la montaj penatoj --
vivo novas kaj bruas
en la domoj kaj stratoj.

En apudaj kioskoj
jen por via inspiro --
Puŝkin kaj Majakovskij,
Navoí kaj Ŝekspiro.

Ĉu Madrid aŭ Peruo,
tuta mondo senviza! --
Sonĝo alta kaj blua
en la jurto kirgiza...
Mia amiko por ĉiam ekamis la popolon kaj la montaron, vesperan friskon de gresejoj kaj gastaman varmon de la nomada fajro. Li ne povis subpremi en si la ĉarmon de Ĉielmontaro, kaj verve skribis plu en sia poemo:
Alimánl Mi preferas
jurton al la palaco!...

Mi preferas la selon
kaj la vojon nomadan
al komforta fotelo,
al la urba vivado.

...Alimán prenis paŝtistan fluton "ĉoór" kaj ludis al ni malgajan adiaŭan melodion. Ni ekiris nian pluan vojon akompanataj de multaj volontuloj.

Koĉjo silente iras apud mi. Rideto de profunda kontento heligas lian vizaĝon.

-- Vi scias, -- li diras, -- ŝajnas, ke mi aŭdas iun strangan, belan muzikon... -- Li eĉ haltas por momento, levas la manon kaj kvazaŭ atentigas min pri la sonoj aŭdataj.

Li verkas, mi scias tion.

5 La lastaj surprizoj

Oni ĝojas kiam celo estas atingita, sed post iom da tempo oni bedaŭras pri la ĉeso de sia strebado, pri iu perdita impulso, kiu aktivigas homon, puŝas lin antaŭen kaj antaŭen al novaj kaj novaj celoj atingendaj. Tial ni descendas de la ĉielaj montoj iom tristaj. Ni forlasas tiun foran, ĉarman ermitejon, ne certaj, ĉu ni revidos ĝin iam. Tamen baldaŭ ni vidas alian nekutiman pejzaĝon. Nia melankolio foriĝas. Ho jes, ĉar ni vidas la maron. La maron, kiu plaŭdetas alte en la montaro! Ĝi rebrilas sub la suno, lazura kaj kvieta. Fore, ĉe la horizonto, vidiĝas miraĝe neĝe kovritaj montoj, similaj al nuboj.

Neniam glaciiĝanta "Varma lago" (kirgize "Issik-Kul") efektive ja similas maron, kvinoble pli granda ol la fama lago Ĝeneva. La antaŭmontoj de Alpoj de Savojo bedaŭrinde ŝirmas la imponan grupon de la Monto Blanka, kaj oni ne povas vidi ĝin de sur la bela svislanda lago, sed ĉi tie, sur la bordo de "Kirgiza maro", etendiĝas aperta panorame grandioza monto-ĉeno pli ol 300 kilometrojn longa.

Post mallonga ripozo en apudborda vilaĝo, ni decidis iri plu dum nokto por eviti troan varmon de la sunplena tago. La ondoj facile plaŭdis ĉe niaj piedoj, agrabla brizo blovetis sur niajn vizaĝojn. Iom post iom krepusko densigis la ombrojn, vualigis konturojn de la bordo, kaŝis la apudan montaron. Ĉirkaŭaj altkreskaj gramenacoj nun aspektis kiel sovaĝa ĝangalo.

Ni marŝas ritme, pendolsimile. Unutone tintas gamelo, kroĉita al dorsosako, gruzo susuras sub la piedoj, ies bastono frapetas kontraŭ la ŝtonojn. Dormemo pli kaj pli nebuligas la konscion, kaj jen iuj sonĝeroj, malcertaj kaj svagaj, hantas en niaj laciĝintaj kapoj.

Fine dormo faligis nin en sekan, dezertan herbaron kaj nokto silenta kaj mistera nin protektis. Sed stranga estis nia vekiĝo: neniu el ni povis sin levi. Ne nur sin levi, ni ne povis eĉ moveti niajn rigidajn krurojn kaj brakojn! Ni kuŝis senhelpaj sub radioj de la suno, jam ardanta de la sennuba ĉielo. Kaj ĉirkaŭe ni ekvidis mirindan spektaklon, kvazaŭ iun strangan sonĝon aŭ fikciajn aventurojn de la fama barono Munkhaŭzeno: inter niaj sternitaj korpoj saltadis leporoj, en la aero jen kaj jen frapis flugiloj de fazankokoj, ie proksime gruntis aproj! Ve, la spektaklo ne plu videbla en la nuna tempo.

Iom post iom la panea stato pasis. Ni aliris la maron kaj banis nin en ĝi. Agrabla ĉirkaŭplaŭdo de akvo, kvazaŭ delikata silko, glitis sur niaj korpoj kaj tre baldaŭ tute refreŝigis nin. Denove la bela mondo malfermiĝis antaŭ ni, sed -- ho ve! -- nun por diri al ĝi nian lastam "adiaŭ".

6 Post multaj jaroj

Grizhara homo, fakestro de mondfama tag-gazeto malrapide aliras al indikita pordo kaj haltas kvazaŭ hezitante. Lia koro rapidigas la batojn ĉar tute eksterordinara renkontiĝo tuj estas okazonta. Fine li forte tiras la anson kaj eniras en la sunplenan ĉambron, duonfermante siajn vitrumitajn okulojn pro neatendita torento da lumo. Svelta, belvizaĝa virino renkonte ekpaŝas de la tablo. Dum momento ambaŭ silentas. Rigardante unu la alian, ili enspiras provizon de aero kaj eksplodas per reciprokaj aklamaj salutoj. Akademianino pri sciencoj, ĉefredaktorino de la Kirgiza Enciklopedio, iama filino de la paŝtista familio en la Ĉielmontaro, Alimán renkontis fine la amikon de sia infaneco -- la onklon Koĉjo...

Post nelonga konversacio, plena de emociaj rememoroj, aŭto jam haste portas ilin tra belega, floranta ĉefurbo de Kirgizio. Rapide restas post ili la muregoj de mallarĝa montofendo Boom kaj jen malfermiĝas la vasta panoramo de la "Kirgiza maro". Konata vojo al Koĉjo! Sed nun li ventrapide veturas sur luksa ŝoseo. Post iom da tempo la ŝoforo turnas la stirilon, kaj la aŭto direktiĝas al la valo. Tie ankaŭ bona vojo kondukas ĉiam pli kaj pli alten ĝis, fine, la aŭto haltas sur placeto.

Kiel en la tempo delonge pasinta, sur la verda herbejo vidiĝas jurtoj de paŝtistoj. Apude nun ankaŭ staras specialaj tendegoj -- melkejoj, laktaĵfarejoj, feltondejoj, vendejoj, ambulanco kaj nepra klubejo. Alimán kun fiera ĝojo ĉion montras al sia amiko. Li prenas ŝian manon kaj diras, ridetante iom ĝeneme:

-- Ĉu vi memoras, Alimán? Jen estas via sonĝo realiĝinta.