Filino de la marĉa reĝo

de H. C. ANDERSEN

Eldanigis L. L. ZAMENHOF

Enkomputiligis HIROTAKA Masaaki

La cikonioj rakontas al siaj idoj tre multe da fabeloj, ĉiuj parolas pri marĉoj kaj marĉejoj; ili estas ordinare alkonformigitaj al la aĝo kaj al la komprenkapablo de la cikoniidoj. La plej malgrandaj idoj estas ravataj, kiam oni diras al ili nur "krible, krable, plurremurre!" Ili trovas tion treege amuza; sed la pli aĝaj jam postulas historiojn kun pli profunda enhavo, aŭ ili volas scii ion pri la familio. El la du plej antikvaj kaj plej longaj fabeloj, kiuj konserviĝis ĉe la cikonioj, unu estas konata de ni ĉiuj, la fabelo pri Moseo, kiu estis metita de sia patrino sur la akvon de Nilo, trovita de la reĝidino, ricevis bonan edukon kaj fariĝis granda homo, kies lokon de enterigo neniu scias. Ĉi tiun historion ĉiu konas.

La dua ankoraŭ ne estas vaste konata, eble pro tio, ke la loko de ĝia agado estas nia propra lando. La fabelo en la daŭro de mil jaroj estis transigata de unu cikonio-patrino al alia cikonio-patrino, kaj ĉiu el ili rakontis ĝin ĉiam pli bone, kaj ni ĝin nun rakontas plej bone.

La unua cikonia paro, kiu ĝin rakontis kaj kiu mem ludas rolon en ĝi, havis somerloĝejon sur unu traba domo en Jutlando, ne malproksime de Skagen. Ankoraŭ en la nuna tempo tie troviĝas grandega marĉejo, kiel oni povas vidi el la priskribo de la distrikto. En tiu priskribo estas dirite, ke tie antaŭe estis mara fundo, kiu tamen poste leviĝis. Kelkmejlan spacon okupas tiu marĉejo, ĉirkaŭita ĉiuflanke de malsekaj herbejoj kaj ŝanceliĝanta marĉa tero, kiu produktas nur malmulte da beroj kaj kelke da kriplaj arboj. Preskaŭ ĉiam super ĝi ŝvebas densa nebulo, kaj antaŭ ne tre longa tempo tie ekzistis ankoraŭ lupoj. Ĝi efektive meritis la nomon "Sovaĝa marĉejo", kaj oni povas imagi al si, kiel senvoja, plena de marĉoj kaj lagoj ĝi estis antaŭ mil jaroj. Koncerne la detalaĵojn oni jam tiam vidis tion, kion oni vidas nun: la trunkoj de la kanoj havis la saman altecon, la samajn longajn foliojn kaj violbrunajn plumformajn floraĵojn, kiujn ili havas nun; la betulo staris kun blanka ŝelo kaj blankaj, libere pendantaj folioj, kiel nun, kaj koncerne la vivantajn estaĵojn, kiuj tien venadis, la muŝo portis sian krepan veston laŭ la sama fasono, kiel nun, la koloro de la cikonio estis blanka kun nigra kaj kun ruĝaj ŝtrumpoj; sed la homoj en tiu tempo havis alian vestofasonon ol nun. Tamen kiu ajn el ili, ĉu li estis servutulo, ĉu libera ĉasisto, kuraĝis iri sur la marĉejon, tiu havis la saman sorton kiel nun, ili venis, enfalis kaj malleviĝis malsupren al la marĉeja reĝo, kiel oni nomis tiun, kiu regis malsupre en la granda marĉeja regno. Oni efektive povis lin nomi marĉeja reĝo, sed al ni ŝajnis pli bone uzi la esprimon marĉa reĝo; kaj tiel ankaŭ nomis lin la cikonioj. Pri lia regado oni sciis tre malmulte, sed tio eble estas la plej bona.

Proksime de la marĉejo, tute apude de la Limfjordo, staris la supre dirita traba domo kun masonita kelo, turo kaj tri etaĝoj. Sed sur la tegmento konstruis sian neston la cikonio, la cikonia patrino kuŝis sur la ovoj kaj estis tute certa, ke ŝi feliĉe elkovos.

Unu vesperon la cikonia patro iom tro longe estis eksterdome, kaj kiam li venis hejmen, li aspektis tre ekscitita kaj rapidema.

"Mi devas rakonti al vi ion tute teruran!" li diris al la cikonia patrino.

"Indulgu min!" ŝi diris, "memoru, ke mi kuŝas sur ovoj. Mi povus ektimiĝi, kaj tio efikas sur la ovoj!"

"Vi nepre devas tion sciiĝi!" li diris. "Ŝi venis ĉi tien, la filino de nia mastro en Egiptujo! Ŝi kuraĝis entrepreni la vojaĝon ĉi tien, kaj ŝi malaperis!"

"Ŝi, kiu estas el la gento de la feinoj! Rakontu do! Vi scias, ke en la tempo, kiam mi kovas, estas al mi malfacile atendi!"

"Vi vidas, patrino, ŝi tamen kredis al tio, kion diris la doktoro, kiel vi mem rakontis al mi. Ŝi kredis, ke la marĉeja floro de nia regiono povos helpi al ŝia patro; kaj tial ŝi alflugis ĉi tien en sia pluma vesto kune kun la du aliaj plumprincinoj, kiuj ĉiujare devis veni en la nordon, por sin bani kaj juniĝi. Ŝi alvenis, kaj ŝi malaperis!"

"Vi rakontas tiel terure malrapide!" diris la cikonia patrino, "la ovoj povas dume malvarmiĝi! Mi ne povas traelporti, kiam vi tiel turmentas mian paciencon!"

"Mi bone atentis!" diris la cikonia patro; "hodiaŭ vespere, kiam mi iris en la kanaron, kie la marĉa tero povas min porti, subite aperis tri cignoj. En la batado de la flugiloj estis io, kio diris al mi: "atentu, tio ne estas veraj cignoj, tio estas nur cignaj haŭtoj! Vi tion ja ekkonas, patrino, per la sento, tiel same kiel mi. Vi scias, en kio konsistas la vereco!"

"Kompreneble!" ŝi respondis; "sed rakontu do al mi fine pri la princino, jam tedis al mi ĉiam aŭdi nur pri cignaj haŭtoj !"

"Ĉi tie meze de la marĉejo troviĝas, kiel vi scias, siaspeca lago," rakontis plue la cikonia patro. "Se vi iom leviĝos, vi povas de ĉi tie vidi parton de ĝi. Tie apud la kanaro kuŝis trunko de alno. Sur ĉi tiu sidiĝis la tri cignoj, ekbatis per la flugiloj kaj rigardis ĉirkaŭen. Unu el ili deĵetis la cignan haŭton, kaj jen mi rekonis en ĝi la princinon de nia domo en Egiptujo. Ŝi sidis tie kaj havis nenian alian kovron sur si krom siaj longaj nigraj haroj. Mi aŭdis, kiel ŝi petis la du aliajn, ke ili gardobservu ŝian cignan plumaĵon, kiam ŝi subakviĝos, por deŝiri la floron, pri kiu ŝi pensis, ke ŝi ĝin vidas Ili kapjesis, ekflugis supren kaj levis kun si liberan plumveston. Strange, kion ili volas fari kun ĝi? mi pensis, kaj kun tia sama demando ŝi ankaŭ kredeble sin turnis al ili. Per siaj propraj okuloj ŝi devis vidi la krimon, kiu estis farata kontraŭ ŝi: kun ŝia plumvesto ili forflugis supren! "Subakviĝu!" ili kriis, "vi neniam plu flugos en cigna plumaĵo, vi neniam plu vidos Egiptujon! Restu en la sovaĝa marĉejo!" Kaj ili disŝiris ŝian plumveston en malgrandajn pecojn, tiel ke la plumoj flugis ĉirkaŭen, kvazaŭ ili estus neĝaj flokoj, kaj la du malbonaj princinoj forflugis."

"Terure" diris la cikonia patrino, "mi ne povas tion aŭskulti! Sed diru do, kio okazis plue?"

"La princino ploris kaj ploregis! Ŝiaj larmoj falis sur la trunkon de la alno, kaj subite ĝi komencis moviĝi, ĉar tio estis la marĉa reĝo mem, li, kiu loĝas en la marĉo. Mi vidis, kiel la trunko turniĝis, kaj jen plu ne estis trunko, sed longaj, de ŝlimo kovritaj branĉoj simile al brakoj etendiĝis supren. Tiam la malfeliĉa knabino ektimiĝis kaj saltis sur la ŝanceliĝantan marĉan teron, sed ĉi tiu ne povas porti eĉ min, des malpli ŝin. Tuj ŝi malleviĝis internen de la tero kaj la trunko de la alno iris tien kun ŝi, ĝi estis tio, kio ŝin tiris malsupren. Grandaj nigraj vezikoj montriĝis sur la supraĵo, kaj poste oni vidis plu nenian postsignon. Nun ŝi estas enterigita en la sovaĝa marĉo, neniam ŝi venos kun la floro en Egiptujon. Vi ne povus traelporti la vidaĵon, patrino!"'

"Similajn aferojn vi en ĉi tiu tempo ne devus rakonti al mi! Tio povas fari malutilon al la ovoj! La princino iel sin savos, ŝi facile ricevos helpon. Se tio estus iu el ni, vi aŭ mi, tiam kompreneble ĉio estus finita!"

"Mi iros ĉiutage kaj rigardos!" diris la cikonia patro, kaj li tiel agis.

Pasis longa tempo.

Unu tagon la cikonio ekvidis, ke el la profundo kreskis verda trunketo, kaj kiam ĝi atingis la nivelon de la akvo, elkreskis el ĝi folio, kiu fariĝis ĉiam pli kaj pli larĝa. Tute apud ĝi formiĝis burĝono, kaj kiam unu matenon la cikonio flugis super ĝi, la burĝono malfermiĝis sub la agado de la varmegaj sunradioj, kaj en ĝia mezo kuŝis ĉarma infano, malgranda knabineto, tiel pura, kvazaŭ ŝi ĵus eliris el bano. Ŝi estis tiel forte simila al la Egipta princino, ke la cikonio komence pensis, ke tio estas ŝi, kiu denove fariĝis malgranda; sed post pli longa pripensado la cikonio tamen trovis, ke estas pli kredeble, ke tio estas infano de ŝi kaj de la marĉa reĝo. Tial ĝi kuŝis en akvolilio.

"Ĉi tie ĝi ne povas resti!" pensis la cikonio, "en mia nesto ni jam sen tio estas en tro granda nombro, sed jen venas al mi en la kapon ideo! La vikingedzino ne havas infanon, kaj jam ofte ŝi deziris havi tion. Oni diras ja pri mi, ke mi alportas la malgrandajn infanojn, nun mi efektive unu fojon tion faros! Mi flugos kun la infano al la vikingedzino; kia ĝojo tio estos!"

Kaj la cikonio prenis la malgrandan knabineton, flugis al la traba domo, trabatis per la beko truon en la fenestra aperturo, kiu estis tirkovrita per veziko, metis la infanon sur la bruston de la vikingedzino, kaj poste ĝi flugis al la cikonia patrino kaj rakontis al ŝi ĉion, dum la idoj aŭskultis. Ili nun estis jam sufiĉe grandaj por tio.

"Vi vidas, la princino ne mortis, ŝi sendis sian infanon supren, kaj ĉi tiu nun estas en bona loko."

"Tion mi diris ja tuj en la komenco!" respondis la cikonia patrino. "Sed nun pensu iom ankaŭ pri viaj propraj infanoj! Baldaŭ estos la tempo por forveturi; mi sentas jam de tempo al tempo jukadon sub la flugiloj! La kukolo kaj la najtingalo jam forflugis, kaj la koturnoj, kiel mi aŭdis, antaŭdiras favoran venton. Kiom mi konas niajn infanojn, ili sukcese plenumos la marŝekzerciĝojn!"

Kian ĝojon havis vikingedzino, kiam matene post la vekiĝo ŝi trovis sur sia brusto la malgrandan belan infanon! Ŝi kisis kaj karesis ĝin, sed la infano terure kriis kaj baraktis per la brakoj kaj kruroj; videble ĝi tute ne estis en bona humoro. Fine ĝi endormiĝis de la plorado, kaj kiam ĝi tiel kuŝis, ĝi aspektis tre ĉarme. Al la vikingedzino estis tiel ĝoje kaj bone en la koro, ŝi antaŭsentis, ke nun ankaŭ ĝia edzo kun ĉiuj siaj militistoj venos tiel same neatendite, kiel la infano, kaj tial ŝi kaj la tuta domanaro havis tre multe da laborado, por ĉion meti en bonan ordon. La longaj diverskoloraj tapiŝoj, kiujn ŝi mem faris kun siaj servistinoj, kaj en kiujn ŝi enteksis la bildojn de siaj ĉefaj dioj, de Odin, de Thor kaj de Freia, estis nun pendigitaj kiel murornamaĵoj; la servutuloj devis frotpurigi la ŝildojn, kiuj servis por la sama celo, sur la benkojn oni metis kusenojn, kaj sur la fajrejo meze de la ĉambrego oni amasigis sekan brullignon, por ke oni povu tuj fari fajron. La vikingedzino mem forte laboris, tiel ke vespere ŝi estis tre laca kaj bone dormis.

Kiam matene ŝi vekiĝis, ŝi forte ektimiĝis, ĉar la malgranda infano malaperis sen postesignoj. Ŝi saltleviĝis, ekbruligis pecon da ligno kaj rigardis ĉirkaŭen, kaj jen ŝi ekvidis, ke sur la pieda parto de la lito kuŝis ne la malgranda infano, sed granda malbela rano. Ĝia aspekto elvokis ĉe ŝi grandan abomenon, ŝi kaptis pezan bastonon kaj volis mortigi la ranon, sed ĉi tiu rigardis sin per tiel neordinare malgajaj okuloj, ke la koro ne permesis al ŝi ekbati. Ankoraŭ unu fojon ŝi rigardis ĉiuflanken, la rano kvakis tiel timeme, kvazaŭ ĝi volus elpetegi de ŝi kompaton; ŝi ektremis kaj kuris de sia lito al la fenestro, kiun ŝi ekpuŝe malfermis. En la sama momento leviĝis la suno, ĵetis siajn radiojn rekte sur la grandan ranon en la lito, kaj subite montriĝis, ke la larĝa buŝo de la monstro kuntiriĝis kaj fariĝis malgranda kaj ruĝa, la membroj ricevis plej ĉarman formon, kaj jen tie kuŝis denove ŝia propra malgranda bela infano anstataŭ malbela rano.

"Kio tio estas!" ŝi diris; "ĉu mi havis malbonan sonĝon? Tio estas ja mia propra plej ĉarma elfa infano, ĝi, kiu kuŝas tie antaŭ mi!" Kaj ŝi kisis ĝin kaj alpremis ĝin al sia koro, sed la infano gratis kaj mordis kiel sovaĝa kateto.

Nek en tiu tago nek en la sekvanta venis la vikingo, kvankam li estis jam sur la vojo, sed li havis kontraŭ si la venton, kiu nun blovis, por peli la cikoniojn suden. Ĝojo de unu estas ofte malĝojo de alia.

Post kelke da tagoj kaj noktoj al la vikingedzino fariĝis klare, kia estas la afero kun ŝia malgranda infano. Terura sorĉo estis sur ĝi. En la tago ĝi estis bela kiel luma elfo sed havis malbonan, sovaĝan naturon; sed en la nokto ĝi estis malbela rano, silentema kaj kompatinda, kun malgajaj okuloj. Tie estis du tute malsamaj naturoj, kiuj alternadis kiel ekstere, tiel ankaŭ interne; ĝi venis de tio, ke la malgranda knabineto, kiun la cikonio alportis, en la tago posedis la eksteraĵon de sia patrino, sed samtempe la karakteron de sia patro, dum en la nokto ĝi montris sian parencecon kun li per la formo de sia korpo, havante la menson kaj koron de la patrino. Kiu povus forigi la potencon, kiun tie aperigis ia sorĉa forto? Tio kaŭzis al la vikingedzino zorgojn kaj afliktojn, kaj tamen ŝia koro estis alligita al tiu kompatinda estaĵo, pri kies stato ŝi pensis, ke ŝi nenion devas diri al sia edzo, kiam li revenos, ĉar alie li certe, konforme al la kutimoj kaj moroj, ordonus elĵeti la malfeliĉan infanon sur la landvojon, por ke ĝin prenu, kiu volos. Tion la koro de la bona vikingedzino ne povis permesi, tial ŝi decidis aranĝi, ke ŝia edzo vidu la infanon nur ĉe la lumo de la tago.

Unu matenon trans la tegmenton brue transflugis la cikonioj; dum la nokto tie ripozis pli ol cent paroj da cikonioj post la grandaj manovroj. Nun ili leviĝis, por flugi suden.

"Ĉiuj estas pretaj!" oni proklamis; "ankaŭ la inoj kaj infanoj!"

"Al ni estas tiel facile!" diris la junaj cikonioj. "Jukas kaj tiklas al ni en la piedoj, kvazaŭ nia korpo estus plena de vivantaj ranoj. Kiel belege estas, ke ni povas entrepreni vojaĝon eksterlanden!"

"Restu en la amaso!" diris patro kaj patrino, "kaj ne laboru tiel senĉese per via babilema beko, tio estas malsaniga por la brusto!"

Kaj ili ekflugis.

En la sama tempo aŭdiĝis sonado de kornoj super la erikejo, ĵus elŝipiĝis la vikingo kun ĉiuj militistoj. Ili revenis kun riĉa militakiraĵo de la Galla bordo, kie la popolo, same kiel en Britujo, kun timego kantadis:

           "Liberigu nin Dio, de l' sovaĝaj Normandoj!" 
Kia vivo, kia gajeco komenciĝis nun en la vikinga kastelo apud la sovaĝa marĉejo! Oni enportis la kruĉojn kun mielakvo en la ĉambregon, oni ekbruligis fajron, oni buĉis ĉevalojn. La odoro de rostaĵo plenigis ĉiujn ĉambrojn. La pastro konsekre aspergis la sklavojn per varma ĉevala sango; la fajro kraketis, la fumo leviĝis sub la plafonon, la fulgo gutadis de la traboj, sed al tio oni estis alkutimiĝintaj. Gastoj estis invititaj kaj ricevis luksan regaladon, intrigoj kaj malicaĵoj estis forgesitaj, oni festenis bonege, kaj por signo de bona humoro oni ĵetadis al si la ĉirkaŭmanĝitajn ostojn reciproke en la vizaĝon. La bardo, duone muzikisto kaj duone militisto, kiu partoprenis en la militiro kaj estis vidanta atestanto de la faroj, kiujn li prezentis, kantis al ili kanton, kiu gloris iliajn grandajn militajn agojn. Ĉiu verso finiĝis per la rekantaĵo: "La fortoj malaperas kaj la generacioj forpasas, al ĉiu venas la morto, sed eterne vivas glora nomo!" Ĉe tio ili ĉiuj frapadis la ŝildojn kaj marteladis per la tranĉilo aŭ per osto sur la tabulo de la tablo, tiel ke regis terura bruo.

La vikingedzino sidis sur la laŭlarĝa benko en la nefermita festena ĉambrego; ŝi havis sur si silkan veston, orajn braceletojn kaj sukcenajn perlojn. Ŝi estis en sia plej bona paradaĵo, kaj la bardo parolis en sia kanto ankaŭ pri ŝi, rakontis pri la ora trezoro, kiun ŝi alportis al sia riĉa edzo, kaj ĉi tiu estis ravita pri la bela infano, kiun li vidis nur en la tago en ĝia tuta beleco. La sovaĝeco, kiun oni vidis ĉe ĝi, plaĉis al li. La infano povus iam laŭ lia opinio fariĝi bonega ŝildknabino, kiu al neniu fortegulo devus cedi; ŝi ne palpebrumos, se lerta mano per akra glavo dehakos al ŝi la brovojn.

La kruĉoj de mielakvo estis malplenigitaj, kaj oni alportis aliajn. Tiam oni ne leviĝadis ankoraŭ tiel baldaŭ de festenado; la tiamaj homoj povis ion traelporti. En tiu tempo estis populara la proverbo: "La bruto scias, kiam ĝi de la paŝtejo devas reiri hejmen, sed malprudenta homo neniam konas la mezuron de sia stomako." Ho, oni ĝin konis tre bone, sed inter scii kaj fari estas diferenco. Oni ankaŭ sciis, ke amiko fariĝas teda, se li tro longe sidas en la domo de alia homo, sed malgraŭ tio oni restadis, ĉar viando kaj mielakvo estas bona aĵo. Estis gaje, kaj en la nokto la servutuloj dormadis en la varma cindro, trempadis la fingrojn en la grasa fulgo kaj lekadis ilin. Tio estis stranga tempo!

Ankoraŭ unu fojon en tiu jaro la vikingo entreprenis militiron, malgraŭ ke jam leviĝis la aŭtunaj ventegoj. Li iris kun siaj militistoj al la Brita bordo, kio, kiel li diris, estas ja "nur transe de la akvo". Lia edzino restis hejme kun sia malgranda knabino, kaj estis certe, ke la edukantino baldaŭ preskaŭ pli amis la malfeliĉan ranon kun la mildaj okuloj, ol la belulinon, kiu gratis kaj mordis.

La krudaj, malsekaj aŭtunaj nebuloj, antaŭ kiuj falas la folioj, kuŝis super la arbaro kaj super la erikejo; la birdosenplumulo, kiel oni tie nomas la neĝon, alflugis en densaj amasoj, la vintro alproksimiĝis. La paseroj okupis la neston de la cikonioj kaj mokridis siamaniere la forestantajn gemastrojn; kaj ĉi tiuj mem, la cikoniaj gepatroj kun ĉiuj siaj infanoj, kie ili nun estis?

                             * * 
                              * 
La cikonioj estis nun en Egiptujo, kie la suno lumis tiel varme, kiel ĉe ni en bela somera tago. Tamarindoj kaj akacioj floris ĉirkaŭe, la luno de Mahometo hele radiis de la templaj kupoloj, tiu aŭ alia paro da cikonioj sidis sur la graciaj turoj kaj ripozis post la longa vojaĝo. Grandaj svarmoj havis neston apud nesto sur la potencaj kolonoj kaj ruiniĝintaj arkaĵo; de temploj kaj sur forlasitaj lokoj. La daktilpalmo etendis sian ŝirman foliaron tre alte, kvazaŭ ĝi volus ludi la rolon de sunombrelo. La blankete-grizaj piramidoj estis distingeblaj kiel siluetoj en la klara aero en la flanko de la dezerto, kie la struto montris, ke li bone povoscias uzi siajn piedojn, kaj la leono kun siaj grandaj saĝaj okuloj sidis kaj rigardis la marmoran sfinkson, kiu kuŝis duone enterigita en la sablo. La akvo de Nilo estis retiriĝinta, la tuta fluejo estis plena de ranoj kaj prezentis por la cikonia familio la plej belan vidaĵon en ĉi tiu lando. La cikoniidoj pensis, ke tio estas trompo de la okuloj, tiel neesprimeble bela ili trovis la vidaĵon.

"Tiel estas ĉi tie, kaj tion ni havas ĉiam en nia varma lando!" diris la cikonia patrino, kaj la infanoj sentis tikladon en la stomako.

"Ĉu ni vidos ankoraŭ ion plu?" ili demandis; "ĉu ni penetros pli profunden en la landon?"

"Tie oni nenion plu povas vidi," diris la cikonia patrino. "Post la luksa regiono komenciĝas nur nepenetrebla arbaro, en kiu la arboj kreskas unu en la alian kaj per pikantaj volvekreskaĵoj estas ligitaj en ne malimplikeblan densaĵon, tiel ke nur la elefanto havas la eblon trafari al si vojon per siaj masivaj piedoj. La serpentoj tie estas por ni tro grandaj kaj la lacertoj tro rapidkuraj kaj viglaj. Se vi volus iri en la dezerton, vi ricevus sablon en la okulojn, se la afero iros bone, sed se ĝi irus malbone, vi trafos en sablan trombon. Ne, ĉi tie estas plej bone; ĉi tie ni havas ranojn kaj akridojn, ĉi tie mi restos kaj vi ankaŭ!"

Kaj ili restis. La maljunaj sidis en sia nesto sur la gracia minareto, ripozis kaj estis tamen tre okupitaj je glatigado de la plumoj kaj je pripinĉado de la ruĝaj ŝtrumpoj per sia beko. Poste ili elstreĉis la kolojn supren, salutis gravmiene kaj levis la kapojn kun la alta frunto kaj la delikataj glataj plumoj, kaj iliaj brunaj okuloj lumis tre saĝe. La cikoniaj fraŭlinoj promenadis gravmiene inter la sukplenaj trunkoj de la kanoj, ĵetadis kaŝitajn rigardojn sur la aliajn junajn cikoniojn, faradis interkonatiĝojn kaj englutadis ĉe ĉiu tria paŝo unu ranon aŭ svingadis tien kaj reen malgrandan serpenton, kio, kiel ili opiniis, tre bone alaspektis al ili. Ilia kaptitaĵo estis por ili tre bongusta. La junaj fraŭloj komencadis diversajn malpacojn, batadis unu la alian per la flugiloj, hakadis sin reciproke per la bekoj kaj faradis al si sangajn vundojn, kaj poste tiu aŭ alia fianĉiĝis, la junaj fraŭloj kaj la junaj fraŭlinoj; tio estis ja la vivocelo, kiun ili starigis al si. Ili konstruis nestojn kaj komencis poste denove malpacojn, ĉar en la varmaj landoj ĉiuj havas tre flamiĝeman naturon; tio tamen estis gaja kaj faris precipe al la maljunaj multe da ĝojo. En la okuloj de gepatroj ĉio ĉe la infanoj estas ja bone alaspekta. Ĉiutage ĉi tie estis suna lumo, ĉiutage oni havis sufiĉege por manĝi, oni povis pensi nur pri ĝojoj kaj plezuroj.

Sed en la riĉa palaco de ilia Egipta dommastro ne estis gaje. La riĉa potenca sinjoro, paralizita en ĉiuj membroj, kuŝis etendita kiel mumio sur lito en la granda salono kun la kolorriĉaj muroj. Parencoj kaj servistoj staris ĉirkaŭ li; senviva li ne estis, tamen oni ankaŭ ne povis vere diri, ke li vivas. La savanta marĉeja floro el la nordaj landoj, kiu devis esti elserĉita kaj deŝirita de tiu, kiu amis lin plej varmege, ĉiam ankoraŭ ne estis alportita. Lia bela juna filino, kiu en cigna vesto flugis trans landojn kaj marojn malproksime norden, estis neniam revenonta. "Ŝi mortis kaj malaperis!" raportis la du hejmen revenintaj virgulinoj. Ili elpensis tutan historion, kies enhavo estis jena:

"Kiam ni ĉiuj ŝvebis alte en la aero, nin ekvidis ĉasisto kaj ekpafis sagon sur nin. Li trafis nian junan amikinon, kaj malrapide, kantante sian adiaŭon, ŝi falis kiel mortanta cigno en la mezon de la arbara lago. Tie ni enterigis ŝin ĉe la bordo sub bonodora funebra betulo. Sed ni faris venĝon; ni alligis fajron sub la flugilon de la hirundo, kiu havis sian neston sub la kana tegmento de la ĉasisto; ĝi ekbruliĝis, kaj la domo forbrulis en helaj flamoj, en kiuj li pereis kaj kiuj lumis ĝis la funebra betulo trans la lago. Tie ŝi kuŝas, fariĝinte denove tero; neniam ĝi revenos en Egiptujon!"

Ili ambaŭ ploris, sed cikonia patro, kiu okaze estis aŭskultanto de tiu rakonto, frapis fortege per la beko.

"Mensogo kaj elpenso!" li diris. "Vere mi tre volonte enpuŝus al ili mian bekon en la bruston!"

"Por rompi al si la bekon!" diris la cikonia patrino. "Bele vi tiam aspektus! Antaŭ ĉio pensu pri vi mem kaj pri via familio; ĉio alia vin ne devas interesi!"

"Mi tamen morgaŭ sidiĝos sur la rando de la nefermita kupolo, kiam ĉiuj scienculoj kaj saĝuloj kolektiĝos, por konsiliĝi pri la stato de la malsanulo; eble tiamaniere ili pli alproksimiĝos al la vero."

Kaj la scienculoj kaj saĝuloj kunvenis kaj parolis multe tre multe, multvorte kaj edife, kion la cikonio tute ne povis kompreni, --- kaj por la malsanulo aŭ por lia filino en la marĉejo efektive nenio rezultis el tio, tamen malgraŭ tio ni povas iom aŭskulti tion, ĉar diversajn aferojn oni ja ofte devas aŭskulti.

Sed la plej grava nun estos aŭskulti kaj sciiĝi, kio okazis antaŭe, tiam ni pli bone komprenos la historion, almenaŭ ne malpli bone ol la cikonia patro.

"Amo naskas kaj subtenas la vivon, la plej alta amo naskas la plej altan vivon! Nur per amo povas esti savita lia vivo!" oni diris, kaj la scienculoj asertis, ke tio estis dirita eksterordinare saĝe kaj bone.

"Tio estas bela penso!" tuj asertis la cikonia patro.

"Mi ĝin ne tute komprenas!" respondis la cikonia patrino, "kaj la kulpo troviĝas ne en mi, sed en la penso. Cetere tio estas por mi tute indiferenta, mi devas pensi pri aliaj aferoj!"

Poste la scienculoj komencis profundpensan analizon de la esenco de amo. Ili klarigis, ke ekzistas diferenco inter la amo kiun sentas al si reciproke la gefianĉoj, kaj tiu amo, kiu alligas al si reciproke gepatrojn kaj infanojn, aŭ tiu, kiu en la kalikoj de la kreskaĵoj vekas la sopiron turni sin al la lumo de la suno; ĉio ĉi tio estis elmetata tiel detale kaj science, ke la cikonia patro neniel povis plu ilin sekvi, des malpli tion ripeti. Li fariĝis ĉe tio tute enpensigita, fermis duone la okulojn, kaj dum la tuta sekvanta tago li staris sur unu piedo. Estis al li tre peze porti sian instruitecon.

Tamen unu aferon la cikonia patro komprenis, ĉar li aŭdis, ke tion egale sincere esprimis simplaj burĝoj, kiel ankaŭ plej grandaj eminentuloj, --- ke por multaj miloj da homoj kaj samtempe por la lando estas malfeliĉo, ke la granda sinjoro kuŝas malsana kaj ne povas denove resaniĝi; ke estus feliĉo kaj beno, se li denove ricevus sian sanon. "Sed kie kreskas la floro, kiu povas ree alporti al li sanon?" Pri tio ĉiuj demandis, serĉis en sciencaj verkoj, en lumantaj bildoj de la steloj, en la vento kaj vetero, serĉis per ĉiuj eblaj rimedoj, kaj fine la scienculoj kaj la saĝuloj eltrovis, kiel ni diris, ke "la amo naskas kaj subtenas la vivon, la vivon de la patro," kaj per tio ili diris pli, ol ili mem komprenis. Poste ili ripetis kaj skribis kiel recepton: "la amo naskas kaj subtenas la vivon", sed kiamaniere oni povus pretigi la recepton, --- pri tio oni ne havis respondon. Fine ili venis al unuanima decido, ke la helpo devas veni de la princino, de ŝi, kiu amis sian patron per la tuta koro kaj la tuta animo. Oni fine trovis la rimedon, per kiu la helpo povus esti akirita, kaj en la serĉado pasis pli ol tuta jaro. Ŝi devis en novluna nokto, post la subiro de la luno, iri al la marmora sfinkso ĉe la rando de la dezerto, forrasti la sablon antaŭ la pordo en la piedo de la sfinkso kaj trairi la longan koridoron, kiu kondukas en la mezon de unu el la grandaj piramidoj, kie unu el la potencaj reĝoj de la malproksima antikveco, ĉirkaŭita de granda lukso, kuŝas en mumia ĉirkaŭkovro. Tie ŝi devis apogi sian kapon al la mortinto, kaj tiam estus malkaŝite al ŝi, kiamaniere oni povas akiri la vivon kaj savon por ŝia patro. Ĉion ĉi tion ŝi plenumis, kaj en sonĝo ŝi sciiĝis, ke el la profunda marĉo norde en la Dana lando --- la loko estis prisribita al ŝi tute precize --- ŝi devas alporti hejmen la lotusan floron, kiu en la profundo de la akvo estos ektuŝinta ŝian bruston. Tiu floro redonos al li la sanon.

Por tio ŝi flugis en cigna vesto al la sovaĝa marĉejo. Ĉion ĉi tion sciis la cikonia patro kaj la cikonia patrino, kaj nun ni scias tion pli precize, ol ni sciis antaŭe. Ni scias, ke la reĝo de la marĉo malsuprentiris ŝin al si, ni scias, ke por la siaj en la hejmo ŝi mortis kaj malaperis. Nur la plej saĝa el ili ĉiuj diris ankoraŭ, tiel same kiel la cikonia patrino: "Ŝi iel sin savos!" Kaj tion oni volis atendi, ĉar ion pli bonan oni ne sciis.

"Mi pensas, mi rabos al la du malbonaj princinoj iliajn cigajn vestojn!" diris la cikonia patro; "tiam ili ne povos veni al la sovaĝa marĉejo kaj fari malbonon. La cignajn vestojn mi kaŝos tie supre, ĝis por ili troviĝos uzo!"

"Kie do vi volas tie supre ilin kaŝi?" demandis la cikonia patrino.

"En nia nesto ĉe la sovaĝa marĉejo!" li diris. "Mi kaj niaj plej junaj infanoj ni povas ĉe la transportado reciproke nin subteni, kaj se ili fariĝos por ni tro embarasaj, dumvoje troviĝas ja multe da lokoj, kie ni povas kaŝi ilin ĝis plej proksima transmigro. Unu cigna plumaĵo estus sufiĉa por ŝi, sed du estas pli bonaj. Por vojaĝoj en la nordaj landoj oni devas ĉiam bone sin provizi!"

"Vi ne ricevos dankon pro tio!" diris la cikonia patrino; "sed vi estas ja la sinjoro! Nur en la tempo de kovado mi havas rajton de voĉo."

                             * * 
                              * 
En la vikinga kastelo ĉe la sovaĝa marĉejo, kien la cikonioj flugis en la printempo, al la malgranda knabino estis donita nomo. Oni donis al ŝi la nomon Helga, sed ĉi tiu nomo por tia spirito, kia plenigis la belan estaĵon, estis tro milda. Kun ĉiu monato la infano pli disvolviĝis, kaj en la daŭro de kelke da jaroj, dum kiuj la cikonioj regule faris la saman vojaĝon, aŭtune al Nilo, printempe al la sovaĝa marĉejo, el la malgranda infano fariĝis granda knabino, kaj antaŭ ol oni bone rimarkis, ŝi ekfloris kiel plej belega deksesjara junulino. Sed la bela ŝelo kaŝis en si malmolan kaj maldolĉan kernon; la junulino havis naturon pli sovaĝan, ol eĉ en tiu kruela malluma tempo oni povus ĉe iu trovi.

Estis por ŝi plezuro trempi siajn blankajn manojn en la varma sango de la oferbuĉita ĉevalo; ŝi tramordadis en sia sovaĝeco la kolon al la nigraj kokoj, kiujn la oferpastro devis buĉi, kaj al sia adoptinta patro ŝi diris tute serioze:

"Se venus via malamiko kaj ligus ŝnuron al la traboj de nia tegmento kaj levus ĉi tiun senpere super la ĉambro, en kiu vi dormas, mi vin ne vekus, eĉ se mi tion povus fari. Mi tion tute ne aŭdus, tiel ĉiam ankoraŭ bruas la sango ĉirkaŭ mia orelo, sur kiun vi donis al mi vangfrapon antaŭ kelka nombro da jaroj! Ho, mi havas bonan memoron!"

Sed la vikingo ne kredis al ŝiaj vortoj; simile al ĉiuj aliaj li estis blindigita de sia beleco, li ankaŭ ne sciis, ke la malgranda Helga ĉiutage ŝanĝiĝas interne kaj ekstere. Sen selo ŝi sidadis kiel kunkreskiĝinta kun la ĉevalo, kiu kuradis en plena galopo, kaj eĉ en plej granda danĝero ŝi ne desaltis de ĝi. Tute vestita ŝi ofte ĵetadis sin de la deklivo en la fortan fluon de la golfo kaj naĝadis renkonte al la vikingo, kiam lia boato estis alproksimiĝanta al la tero. De siaj belaj longaj haroj ŝi detranĉis al si la plej longan buklon kaj plektis al si el tio tendenon por la pafarko.

"Kion oni mem faras, tio estas bone farita!" ŝi diris.

La vikingedzino konforme al la tempo kaj kutimoj havis firman volon kaj fortan karakteron, sed en komparo kun sia filino ŝi estis milda, timema virino. Ŝi sciis ja ankaŭ, ke sur la terura infano kuŝas sorĉo.

Kiam la patrino estis en la subtegmento aŭ eliris sur la korton, Helgan tre ofte kaptadis la malbona fantazio sidiĝi sur la rando de la puto, bati ĉirkaŭen per la manoj kaj piedoj kaj poste ĵeti sin en la mallarĝan profundan puton. Tie ŝi konforme al sia rana naturo subakviĝadis kaj poste leviĝadis returne supren, grimpadis kiel kato kaj venadis, abunde gutigante akvon, en la salonon.

Tamen ekzistis unu ligilo, kiu retenadis Helgan, tio estis la vespera krepusko; tiam ŝi fariĝadis silenta kaj meditema, lasadis sin voki kaj konduki. Tiam la interna sento tiradis ŝin al la patrino, kaj kiam la suno subiĝis kaj ŝia ekstera kaj interna aliformiĝo plenumiĝis, ŝi sidadis silente, malgaje, en sia formo de rano; ŝia korpo tiam estis multe pli granda ol la korpo de ordinara rano, sed ĝuste ĉi tiu cirkonstanco pligrandigis la malbelecon. Ŝi aspektis kiel abomeniga pigmeino kun kapo de rano kaj kun naĝmembrano inter la fingroj. Io senfine malgaja kuŝis en la okuloj, per kiuj ŝi rigardis ĉirkaŭen; voĉon ŝi ne havis, nur sensonan kvakadon ŝi de tempo al tempo aŭdigadis, tute tiel, kiel aŭdigas infano, kiam ĝi ĝemas en sonĝo. Tiam la vikingedzino povis preni ŝin sur siajn genuojn, ŝi forgesis la malbelan formon, ŝi vidis nur la malgajajn okulojn, kaj ofte diradis:

"Mi preskaŭ dezirus, ke vi ĉiam estu mia muta rano. Pli malbona estas via aspekto, kiam via beleco brilas eksteren."

Ŝi skribis runojn kontraŭ sorĉo kaj kontraŭ malsano kaj ĵetis ilin sur la malfeliĉan estaĵon, sed pliboniĝo ne aperis.

"Oni ne povus pensi, ke ŝi estis tiel malgranda kaj kuŝis en akvolilio!" diris unu fojon la cikonia patro; "nun ŝi estas tuta homo kaj mirinde simila al sia Egipta patrino. Ĉi tiun ni neniam plu vidis! Ŝi ne saviĝis, kiel diris vi kaj la scienculoj. Ĉiujare mi flugis laŭlonge kaj laŭlarĝe super la tuta sovaĝa marĉejo, sed ŝi neniam donis ian signon pri si. Mi eĉ konfesos al vi, en la jaroj, kiam mi venis ĉi tien kelke da tagoj antaŭ vi, por ripari la neston kaj ordigi tion aŭ alian, mi ĉiufoje flugadis tien kaj reen tra tuta nokto, kvazaŭ mi estus strigo aŭ vesperto, ĉiam super la akvo ĉi tie, sed tute sen ia sukceso. Ĝis nun ankoraŭ kuŝas tute sen ia utilo la du cignaj vestoj, kiŭjn mi kun niaj infanoj trenis de Nilo ĉi tien; tio estis sufiĉe malfacila, ni bezonis por tio tri plenajn vojaĝojn. Nun ili jam de tre longa tempo kuŝas sur la fundo de nia nesto, kaj se iam okazos fajro, se la traba domo forbrulos, tiam ankaŭ ili malaperos!"

"Kaj malaperos nia bona nesto!" diris la cikonia patrino. "Pri tio vi pensas malpli ol pri la plumvestoj kaj pri via marĉeja princino. Vi devus prefere tuj malsupreniri al ŝi kaj resti en la marĉo. En rilato al via propra familio vi estas malbona patro, tion mi jam diris al vi, kiam mi la unuan fojon kovis. Ke nur la sovaĝa vikinga knabinaĉo ne pafu al ni aŭ al niaj infanoj sagon en la flugilojn! Ŝi ne scias ja, kion ŝi faras. Ni vivas ja ĉi tie de pli longatempe ol ŝi, tion ŝi devus pripensi! Ni neniam forgesas nian devon, ni donas ĉiujare nian imposton, plumon, ovon kaj birdidon, kiel la justeco kaj leĝo postulas. Ĉu vi pensas, ke tiam, kiam ŝi estas ekstere, mi kuraĝas iri malsupren, kiel antaŭe kaj kiel mi faradis en Egiptujo, kie mi komunikiĝadis kun la homoj tute familiare kaj enrigardadis en pladojn kaj potojn? Ne, mi sidas ĉi tie supre kaj koleras pri ŝi, tiu knabinaĉo! Kaj mi koleras ankaŭ pri vi! Vi devis tiam trankvile lasi ŝin en la akvolilio, tiam ŝi nun ne estus ĉi tie!"

"Vi estas multe pli estiminda ol via parolo!" diris la cikonia patro; "mi konas vin pli bone, ol vi mem vin konas!"

Kaj li faris salton, du fortajn batojn per la flugiloj, streĉis la piedojn malantaŭen kaj ekflugis pluen, aŭ pli ĝuste eknaĝis, tute ne movante la flugilojn. Kiam li estis jam sufiĉe malproksime, li faris ankoraŭ unu fortan flugilbaton, la suno prilumis liajn blankajn plumojn, kaj lia kolo kaj kapo streĉiĝis antaŭen. Oni povis samtempe admiri en li forton kaj energion.

"Li tamen ĉiam ankoraŭ estas la plej bela el ĉiuj" pensis la cikonia patrino, "sed mi tion ne diros al li."

                             * * 
                              * 
Frue, jam en la tempo de rikoltado, ĉi tiun fojon revenis la vikingo kun militakiraĵo kaj kaptitoj. Inter ĉi tiuj troviĝis juna Kristana pastro, unu el tiuj viroj, kiuj persekutis la malnovajn diojn de la nordaj landoj. El la lasta tempo oni ofte parolis en la ĉambrego kaj ankaŭ en la virina ĉambro pri la nova religio, kiu jam disvastiĝis en ĉiuj pli sudaj landoj kaj per la sankta Ansgario penetris jam eĉ alte norden. Eĉ la malgranda Helga aŭdis pri la kredo je la blanka Kristo, kiu pro amo al la homoj sin fordonis, por ilin savi. Tio, kiel oni ordinare diras, en unu orelon al ŝi eniris kaj el la dua eliris. Senton por amo ŝi, kiel ŝajnis, havis nur tiam, kiam ŝi en la ŝlosita ĉambreto ricevadis la mizeran formon de rano. Sed la vikingedzino aŭskultis, kaj ŝi sentis sin mirinde impresita de la rakontoj kiuj cirkuladis pri la filo de la sole vera Dio.

La viroj, kiuj revenis el la militiro, rakontis pri la belegaj temploj el ĉirkaŭhakitaj multekostaj ŝtonoj, kiuj estis konstruitaj por la honoro de tiu, kies ordono estis la amo. Kelke da pezaj oraj vazoj artiste faritaj oni alportis kun si hejmen, kaj ĉiu el ili eligadis strangan spican odoron. Tio estis incensiloj, kiujn la Kristanaj pastroj svingadis antaŭ la altaro, sur kiu neniam fluis sango, sed nur la konsekrita pano kaj vino aliformiĝadis en lian korpon kaj lian sangon, kiun li estis fordoninta por la ankoraŭ ne naskitaj generacioj.

La kaptitan junan Kristanan pastron, ligitan per ŝnuroj je la manoj kaj piedoj, oni metis en la profundan ŝtonan kelon de la traba domo. Bela li estis, "bela kiel Baldur", diris la vikingedzino, kaj lia suferado ŝin kortuŝis, dum la juna Helga postulis, ke oni tratiru al li ŝnuron tra la genuo kaj alligu lin al la vostoj de sovaĝaj bovoj.

"Tiam mi ellasus la hundojn. Hu, antaŭen trans la marĉo al la erikejo! Tio estus gaja vidaĵo!"

Tamen la vikingo ne volis, ke li ricevu tian morton, sed morgaŭ li, kiel neiganto kaj persekutanto de la altaj dioj, estis oferota sur la ŝtono de sango en la arbareto; nun la unuan fojon oni tie estis oferontaj homon.

La juna Helga petis la permeson, ke ŝi aspergu per lia sango la bildojn de la dioj kaj la popolon. Ŝi akrigis sian brilantan tranĉilon, kaj kiam unu el la grandaj furiozaj hundoj, kiuj en granda kvanto troviĝis sur la korto, transkuris super siaj piedoj, ŝi enpuŝis al ĝi la tranĉilon en la flankon. "Tio estas farata por elprovi!" ŝi diris. La vikingedzino afliktite rigardis la sovaĝan, malbonan knabinon, kaj kiam venis la nokto kaj ŝia filino aliformiĝis korpe kaj anime, ŝi kun malĝoja animo eldiris sian aflikton per varmaj vortoj.

La malbela rano kun la prisorĉita korpo staris antaŭ ŝi kaj fiksis sur ŝi siajn brunajn malgajajn okulojn, aŭskultis kaj --- kiel ŝajnis --- kun homa prudento komprenis ŝiajn vortojn.

"Neniam, eĉ antaŭ mia edzo, eliris el mia buŝo eĉ unu vorto pri tio, pro kio mi per vi nun duoble suferas!" diris la vikingedzino. "En mia koro loĝas pli da suferado pro vi, ol kiom mi mem povus pensi. Granda estas la amo de patrino, sed via koro ĉiam estis nealirebla por amo. Via koro estas malvarma kaj marĉa! Kiamaniere vi venis en mian domon?"

Tiam stranga tremo trakuris la korpon de la malbela estaĵo, kvazaŭ la vortoj ektuŝis ian nevideblan ligilon inter la korpo kaj la animo; grandaj larmoj aperis en ĝiaj okuloj.

"Via tempo de puno ankaŭ iam venos!" diris la vikingedzino; "terura ĝi estos ankaŭ por mi! Estus pli bone, se vi, estante ankoraŭ malgranda infano, estus elĵetita sur la landvojon kaj la malvarmo de la nokto lulus vin en la morton!" Kaj la vikingedzino ploris per maldolĉaj larmoj kaj kolere kaj afliktite eliris malantaŭ la ledan tapiŝon, kiu pendis malsupren de la plafona trabo kaj dividis la ĉambron.

La ŝrumpinta rano sidis tute sola en la angulo; ĝi estis muta, sed post kelka tempo ĝi eligis duone sufokitan ĝemon. Estis tiel, kvazaŭ en profunda doloro en la angulo de ĝia koro naskiĝis nova vivo. La malbela estaĵo faris unu paŝon antaŭen, aŭskultis, faris denove unu paŝon kaj kaptis per mallertaj manoj la pezan stangon, kiu estis antaŭsovita antaŭ la pordo. Senbrue ĝi eltiris la stangon, singarde ĝi forprenis la ŝtipeton, kiu estis ŝovita sub la anson. Poste ĝi prenis la brulantan lampon, kiu staris en la antaŭa parto de la ĉambro; estis tiel, kvazaŭ firma volo donis al ĝi forton. Ĝi eltiris la feran bolton el la fermita plankpordo kaj ŝtelece malsupreniris al la malliberulo. Ĉi tiu dormis. La rano ektuŝis lin per sia malvarma malseka mano, kaj kiam li vekiĝis kaj ekvidis antaŭ si la malbelan figuron, li ektremis kiel de malbona vizio. La monstro eltiris sian tranĉilon, distranĉis la ligilojn de la malliberulo kaj faris al li signon, ke li ĝin sekvu.

Li vokis sanktajn nomojn, faris la signon de kruco, kaj kiam li vidis, ke la figuro staras senŝange, li diris:

     "Feliĉa estas tiu, kiu agas prudente en rilato al malaltulo, la 
Eternulo lin savos en la malbona tago! --- Kiu vi estas?   Kiamaniere 
vi havas la eksteraĵon de besto kaj tamen estas plena de 
favorkoreco?" 
La rano faris al li signon kaj kondukis lin malantaŭ kaŝantaj tapiŝoj laŭlonge de malplena koridoro ĝis en la stalon, kie ĝi montris al li ĉevalon. Li saltis sur la ĉevalon, sed la rano ankaŭ sidiĝis antaŭe kaj tenis sin forte je la kolharoj de la besto. La kaptito ĝin komprenis, kaj en rapida trotado ili rajdis laŭ vojo, kiun li neniam povus trovi, eksteren al la libera stepo.

Li forgesis ĝian malbelan formon, li sentis nur la favorkorecon kaj kompaton de la Eternulo, aperigitan per ĉi tiu monstro; li eldiris piajn preĝojn kaj kantis sanktajn kantojn. Tiam ĝin atakis tremo; ĉu tio estis la forto de la preĝo kaj la potenco de la kantoj, kiuj ĉi tie sin elmontris, aŭ ĉu tio estis la malvarmo de la mateno, kiu estis jam proksima? Kion ŝi povis senti? Ŝi elrektiĝis, volis haltigi la ĉevalon kaj desalti, sed la Kristana pastro tenis ŝin per ĉiuj fortoj, laŭte kantis kanton, kiu povus forigi la sorĉon, kiu enigis ŝin en la malbelan ranan formon, kaj la ĉevalo pli sovaĝe ekkuris antaŭen, la ĉielo fariĝis ruĝa, la unua radio de la suno trarompis la nubon, kaj la klara lumfonto kaŭzis la aliformiĝon, ŝi denove estis la juna belulino kun la demona malbona spirito. Li tenis en siaj brakoj la plej belan junan virinon! kaj eksentis teruron pro tio, li desaltis de la ĉevalo kaj haltigis ĝin, pensante, ke nova pereiga sorĉaĵo blindigas liajn okulojn. Sed la juna Helga ankaŭ per unu salto estis sur la tero, la mallonga infana jupeto atingis nur ĝis ŝiaj genuoj; la akran tranĉilon ŝi eltiris el sia zono kaj ĵetis sin sur la surpriziton.

"Mi vin atingos!" ŝi kriis, mi vin atingos, kaj mi enpuŝos al vi la tranĉilon en la korpon! Vi estas ja pala kiel la morto! Sklavo! Senbarbulo!"

Ŝi atakis lin; en malfacila batalo ili luktis unu kun la alia, sed ŝajnis, ke nevidebla potenco donis forton al la Kristana viro. Li tenis ŝin forte, kaj la maljuna kverko tute apud lia flanko prezentis por li helpon, ĉirkaŭante kaj implikante ŝiajn piedojn, kiuj elglitiĝis sub ĝiaj duone elteriĝintaj radikoj. Tute apude de la loko de batalo ŝprucis fonto; li aspergis per la freŝa akvo ŝian bruston kaj vizaĝon, ordonis al la malpura spirito eliri kaj faris super ŝi krucosignon laŭ Kristana moro, sed la bapta akvo ne havas forton tie, kie samtempe el interne ne fluas fonto de kredo.

Kaj tamen li ankaŭ ĉi tie estis la pli forta; pli ol forto de viro kuŝis en lia agado kontraŭ la batalanta malbona potenco, kiun ĝi venkis. Ŝi mallevis siajn brakojn kaj rigardis kun admirantaj okuloj tiun viron, kiu ŝajnis al ŝi potenca sorĉisto, potenca en la sekreta arto. Mallumajn, fatalajn runojn li laŭte legis; misterajn signojn li faradis en la aero. Nek antaŭ la brilanta hakilo nek antaŭ la akra tranĉilo ŝi eĉ palpebrumus, se li tion svingus antaŭ ŝiaj okuloj, sed ŝi ektremis, kiam li faris al ŝi sur la frunto kaj sur la brusto la signon de kruco. Kiel malsovaĝa birdo ŝi nun sidis, klininte la kapon al la brusto.

Milde li parolis al ŝi pri la ama ago, kiun ŝi en tiu nokto faris rilate al li, kiam ŝi en la malbela formo de rano venis al li, disigis liajn ligilojn kaj rekondukis lin al la lumo kaj al la vivo. Ŝi ankaŭ, li diris, estas ligita, ligita per pli kruelaj ligiloj ol li, sed ŝi ankaŭ venos al lumo kaj vivo per li. Al la sankta Ansgario en Hedeby li ŝin venigos; tie en la Kristana urbo la sorĉo dissolviĝos. Sed li ne povas konduki ŝin tien antaŭ si sur la ĉevalo, eĉ se ŝi sidus trankvile kaj bonvole.

"Malantaŭ mi vi devas sidi sur la ĉevalo, ne antaŭ mi! Via sorĉa beleco havas potencon, kiu devenas el malbono, mi ĝin timas, --- kaj tamen mi venkos en Kristo!"

Li stariĝis genue kaj ekpreĝis pie kaj sincere. Ŝajnis, kvazaŭ la silenta arbara naturo per tio fariĝis sankta preĝejo, la birdoj komencis kanti, kvazaŭ ankaŭ ili apartenus al la nova komunumo, kaj la sovaĝa mento bonodoris, kvazaŭ ĝi volus anstataŭi altaron kaj incensojn. Laŭte li proklamis la vortojn de la Sankta Skribo:

     "La lumo el supre nin vizitis, por lumi al tiuj, kiuj sidas en 
la mallumo kaj en la ombro de la morto, por gvidi niajn piedojn al la 
vojo de la paco!" 
Kaj li parolis pri la sopirado de la kreitaĵo, kaj dum lia parolado haltis la ĉevalo, kiu estis portinta ilin en sovaĝa kurado, kaj movetadis la longajn trunketojn de la rubusarbeto, tiel ke la maturaj sukoplenaj fruktoj falis al la malgranda Helga en la manon kaj sin mem proponis kiel refreŝigaĵon.

Pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo kaj sidis tie kiel somnambulino, kiu ne vekiĝis kaj tamen ne vagas. La Kristana viro kunligis du branĉojn tiel, ke ili formis krucon, kiun li tenis rekte en la mano, kaj poste ili ekrajdis tra la arbaro, kie la denseco fariĝis ĉiam pli granda, la vojo ĉiam pli mallarĝa, kie la vojo fine eĉ tute ĉesiĝis. La prunelarbo baris al ili la vojon kiel bartrabo, kiun oni devis ĉirkaŭrajdi; el la fonto fariĝis ne fluanta rivereto, sed staranta marĉo, kiun oni ankaŭ devis ĉirkaŭrajdi. Forton kaj freŝecon elspiradis la pura arbara aero, kaj ne malpli granda forto fluis el la mildaj vortoj, kiuj sonadis en kredo kaj en Kristana amo, plenaj de kora deziro konduki al lumo kaj vivo ŝin, kiu estis jam venkita de la unua impreso.

La guto da pluvo, kiel oni diras, kavigas la malmolan ŝtonon, la ondoj de la maro iom post iom rondigas la angulecan pecon da roko, la roso de la Dia favorkoreco, kiu nun la unuan fojon falis sur la malgrandan Helgan, kavigis la malmolaĵon, rondigis la akraĵon. Estas vero, ke tuj oni tion ne povis rimarki, ŝi mem tion ne konsciis; ankaŭ la ĝermo en la tero ĉe la refreŝiga malsekeco kaj la varma radio de la suno ne scias ja, ke ĝi kaŝas en si kreskaĵon kaj floron.

Kiel la kantado de la patrino nerimarkeble restas en la menso de la infano kaj ĉi tiu imite balbutas la simplajn vortojn, ne komprenante ilin, ĝis ili poste fariĝas al ĝi pli kaj pli klaraj, tiel ankaŭ ĉi tie efikis la vorto, tiu Dia forto, kiu feliĉigas ĉiujn, kiuj kredas je ĝi.

Ili rapide forlasis la arbaron, trapasis la erikejon kaj denove senvojan arbaron, kaj vespere ili renkontiĝis kun rabistoj.

"Kie vi ŝtelis la belan pupeton?" ili kriis; ili haltigis la ĉevalon kaj detiris la du rajdantojn, ĉar ili estis en tre granda nombro. La pastro havis nenian alian batalilon krom la tranĉilo, kiun li estis elŝirinta el la manoj de la malgranda Helga, kaj per ĝi li kuraĝe batadis ĉirkaŭen. Unu el la rabistoj eksvingis sian hakilon, sed la juna Kristano feliĉe saltis flanken, alie li estus trafita, tamen la tranĉflanko de la hakilo penetris profunde en la kolon de la ĉevalo, tiel ke la sango elŝprucis fonte kaj la besto falis teren. Tiam la malgranda Helga, kvazaŭ vekita el profunda dormo, ektremis kaj ĵetis sin sur la ĝemegantan beston. La Kristana pastro stariĝis antaŭ ŝi, por ŝin defendi kaj ŝirmi, sed unu el la rabistoj frapis per sia peza fera martelo lian frunton, tiel ke ĝi frakasiĝis kaj la sango kaj cerbo ekŝprucis ĉirkaŭen; senviva li falis teren.

La rabistoj kaptis Helgan je ŝiaj blankaj brakoj; en la sama momento la suno subiris, la lasta radio estingiĝis, kaj ŝi aliformiĝis en malbelan ranon. La blankete verda buŝo dislarĝiĝis ĝis duono de la vizaĝo, la brakoj fariĝis maldikaj kaj mukaj, la manoj kun naĝmembrano dislarĝiĝis en formo de ventumilo! Tiam la rabistoj terurite ŝin ellasis; ŝi staris inter ili kiel malbela monstro, eksaltis laŭ sia rana naturo pli alten ol ŝia propra alteco kaj malaperis en la densejo. Tiam la rabistoj komprenis, ke ili havas aferon kun sekreta sorĉa forto, kaj kun timego ili forkuris de la terura loko.

                             * * 
                              * 
La plenluno leviĝis, baldaŭ ĝi komencis disĵetadi brilon kaj lumon, kaj el la arbetaĵoj elrampis la malgranda Helga en sia malbela rana haŭto. Ŝi haltis apud la kadavro de la Kristana pastro kaj apud sia mortigita ĉevalo kaj rigardis ilin per okuloj, kiuj ŝajnis larmantaj. La rana kapo eligis apartspecan kvakadon, kiel infano, kiu komencas plori. Ŝi ĵetis sin jen sur unu, jen sur la alian, alportis akvon en sia mano, kiu kaŭze de sia naĝmembrano fariĝis pli granda kaj pli kava, kaj verŝis sur ilin. Ili estis senvivaj, ili restis senvivaj! Ŝi tion komprenis. Baldaŭ povis veni la sovaĝaj bestoj kaj manĝi iliajn korpojn; ne, tio ne devis okazi! Tial ŝi elfosis kavon en la tero, tiel profunde, kiel ŝi povis, ŝi volis fari por ili tombon, sed por la fosado ŝi povis uzi nur fortan branĉon de arbo kaj siajn manojn; ĉe tio tamen la naĝmembrano inter la fingroj tiel streĉiĝis, ke ĝi disŝiriĝis kaj la sango komencis flui. Ŝi komprenis, ke ŝia laboro ne sukcesos. Tiam ŝi alportis akvon, lavis la vizaĝon de la mortinto, kovris ĝin per freŝaj verdaj folioj, altrenis grandajn branĉojn kaj metis ilin sur lin kaj ŝutis sur tion foliojn. Poste ŝi prenis la plej pezajn ŝtonojn, kiujn ŝi povis trovi, metis ilin super la senvivajn korpojn kaj ŝtopis la aperturojn per musko. Nun ŝi opiniis, ke la tomba monteto estas sufiĉe fortika kaj kontraŭgardita, sed dum tiu malfacila laborado pasis la nokto, la suno aperis, --- kaj jen la malgranda Helga staris en sia tuta beleco, kun sangantaj manoj kaj la unuan fojon kun larmoj sur la ruĝiĝantaj virgaj vangoj.

Tiam ĉe la aliformiĝo estis tiel, kvazaŭ en ŝi du naturoj batalas pri regado; ŝi tremis, rigardis ĉirkaŭen, kvazaŭ ŝi vekiĝis el terura sonĝo, alkuris al la gracia fago, por havi ian apogon, kaj poste subite ŝi simile al kato grimpis sur la supron de la arbo kaj forte alkroĉiĝis. Tie ŝi sidis kiel timeganta sciureto, sidis en la daŭro de la longa tago en la profunda arbara izoliteco, kie, kiel oni ja diras, ĉio estas senviva kaj silenta! Senviva! Flugis tie kelke da papilioj unu ĉirkaŭ la alia en ludo aŭ en malpaco; troviĝis tie tute apude kelke da formikejoj, el kiuj ĉiu estis loĝata de centoj da laboremaj estaĵeto;, kiuj svarmadis tien kaj reen. En la aero dancis sennombraj kuloj, svarmo apud svarmo; amasoj da zumantaj muŝoj preterflugis, libeloj kaj aliaj flugilaj bestetoj, la lumbriko elrampis el la malseka tero, la talpoj fosis, --- krom tio estis silente, senvive ĉirkaŭe, senvive en tiu senco, en kiu oni komprenas ĉi tiun vorton. Neniu atentis la malgrandan Helgan, krom la garoloj, kiuj flugis ĉirkaŭ la supro de la arbo, sur kiu ŝi sidis; kun kuraĝa scivoleco ili saltetis laŭlonge de la branĉoj ĝis ŝi. Unu ekrigardo el ŝiaj okuloj ilin forpelis, sed per tio ŝi ne fariĝis pli komprenebla por ili kaj ankaŭ ne por si mem.

Kiam la vespero alproksimiĝis kaj la suno komencis subiĝi, la alif^ormiĝo devigis ŝin denove moviĝi. Ŝi malleviĝis laŭ la trunko, kaj kiam la lasta radio de la suno estingiĝis, ĝi sidis malsupre en la ŝrumpinta formo de rano, kun disŝirita naĝmembrano sur la manoj, sed la okuloj radiis nun per tia bela brilo, kiun ili antaŭe ne havis eĉ en ŝia bela formo. Tio estis plej mildaj, piaj knabinaj okuloj, kiuj lumis el la rana masko; ili atestis pri ŝia profunda animo, pri ŝia homa koro. La belaj okuloj komencis verŝi larmojn, ploris per pezaj larmoj, kiuj malpezigas la koron.

Apud la aranĝita tomba monteto kuŝis ankoraŭ la kruco, kiu estis farita el branĉoj, la lasta faritaĵo de li, kiu nun estis mortinta kaj transirinta en alian mondon. La malgranda Helga ĝin levis, kaj, cedante al subita ideo, ŝi ĝin plantis inter la ŝtonoj super li kaj la mortigita ĉevalo. Ĉe la malĝoja rememoro ekfluis ŝiaj larmoj, kaj en tiu korstato ŝi gratis la saman signon sur la tero ĉirkaŭ la tombo, --- la plej bela enfermo, kiun oni povas imagi al si, --- kaj jen, dum ŝi per ambaŭ manoj gratis la signon de kruco, ŝia naĝmembrano defalis kiel disŝirita ganto, kaj kiam ŝi sin lavis en la fonto kaj kun granda miro vidis siajn blankajn manojn, ŝi denove faris la signon de kruco en la aero inter si kaj la mortinto. Tiam ektremis ŝiaj lipoj, tiam ekmoviĝis ŝia lango, kaj la nomo, kiun ŝi dum la rajdado tra la arbaro plej ofte aŭdis kantatan kaj parolatan, eksonis el ŝia buŝo. Ŝi ĝin elparolis: "Jesuo Kristo!"

Tiam defalis la rana ĉirkaŭkovro, ŝi estis la juna belulino, --- sed ŝia kapo lace kliniĝis, ŝiaj membroj bezonis ripozon, --- ŝi dormis.

Tamen ŝia dormo estis nur mallonga; en noktomezo ŝi vekiĝis; antaŭ ŝi staris la mortigita ĉevalo, radianta, plena de vivo; el ĝiaj okuloj kaj la vundita kolo lumis apartspeca brilo. Apud ĝi montriĝis la mortigita Kristana pastro. "Pli bela ol Baldur!" dirus la vikingedzino, kaj tamen li estis kvazaŭ en flamoj.

En liaj grandaj mildaj okuloj kuŝis tia alta seriozeco, ili proklamis tiel justan juĝon, lia rigardo estis tiel penetranta, ke mirinda lumo heligis la plej internajn korfaldojn de la elprovitino. La malgranda Helga tremis, kaj ŝiaj rememoroj vekiĝis kun tia forto, kiel tio iam fariĝos ĉe la lasta juĝo. Ĉio bona, kion oni iam faris al ŝi, ĉiu ama vorto, kiu iam estis parolita al ŝi, fariĝis kvazaŭ vivanta. Ŝi komprenis, ke la amo estis tiu forto, kiu ŝin tenis rekte en la tagoj de elprovado, en kiuj ni, naskitoj de animo kaj marĉo, agas kaj strebas. Ŝi komprenis, ke ŝi sekvis nur la impulsojn de siaj korinklinoj kaj ke per si mem ŝi nenion faris. Ĉio, kio estis donita al ŝi, ĉio staris sub pli alta gvidado. Ŝi kliniĝis profunde, humile, honte antaŭ tiu, kiu kredeble povis legi en ĉiu faldo de ŝia koro; kaj en tiu momento ŝi sentis kvazaŭ fajreron de la puriga flamo, fajreron de la flamo de la sankta spirito.

"Vi filino de la marĉo!" diris la Kristana pastro, "el marĉo, el la tero vi venis, --- nun vi leviĝos denove el la tero. La sunradio en vi, konsciante sian korpon, reiras al sia naskiĝfonto, ne la radio el la suno, sed la radio el Dio! Neniu animo pereos, sed longa estas la vojo tra la pasantaĵo, ĝi estas forkuro de la vivo al la eterneco. Mi venas el la lando de la mortintoj; vi ankaŭ iam transmigros el la profundaj valoj en la lumantan montolandon, kie loĝas la favorkoreco kaj perfekteco. Mi ne kondukas vin en Hedebyon al Kristana bapto, antaŭe vi devas krevigi la akvan kovron super la profunda marĉo, vi devas eltiri supren la vivantan radikon de via vivo, vi devas fari amajn agojn, antaŭ ol povos veni la konsekro."

Kaj li levis ŝin sur la ĉevalon kaj donis al ŝi oran incensilon, similan al tiu, kiun ŝi antaŭe vidis en la vikinga kastelo. Dolĉa kaj forta bonodoro fluis el ĝi. La nefermita vundo sur la frunto de la mortinto lumis kiel radianta diademo; li prenis de la tombo la krucon, levis ĝin supren, kaj nun ili ekflugis antaŭen tra la aero, super la bruanta arbaro, super la montetoj, en kiuj estis enterigitaj la grandeguloj kaj kie ili en la nokto sidis sur siaj mortigitaj ĉevaloj. La potencaj figuroj leviĝis, elrajdis kaj haltis supre sur siaj gigantaj tombaj montetoj. En la lunlumo brilis la ora ringo ĉirkaŭ ilia frunto, ilia mantelo flirtis en la vento. La drako, kiu gardis la trezorojn, levis sian kapon kaj rigardis ilin. La gnomoj rigardis de altaĵoj kaj el sulkoj, ĉie aperis ruĝaj, bluaj kaj verdaj lumoj, kiujn ili portis en la manoj; tiu gaja svarmado similis al la fajreroj en la cindro de forbrulanta papero.

Super arbaro kaj erikejo, riveretoj kaj marĉoj ili flugis ĝis la sovaĝa marĉejo; super ĝi ili ŝvebis en grandaj rondoj. La Kristana pastro levis alte la krucon, kiu malproksimen radiis oran brilon, kaj el lia buŝo sonis la kantado de meso. La malgranda Helga kunkantis, kiel infano akompanas la kantadon de sia patrino. Ŝi svingadis la incensilon, kiu eligadis altaran bonodoron tiel fortan, tiel miraklofaran, ke la kanoj per tio ekfloris. Ĉiuj ĝermoj rapide elkreskis el la profunda grundo, ĉio, kio havis vivon, streĉiĝis supren; simile al teksita flortapiŝo etendiĝis tavolo da akvolilioj, kaj sur ĝi kuŝis dormanta virino, juna kaj bela. La malgranda Helga pensis, ke ŝi vidas sin mem, sian spegulan bildon en la trankvila akvo. Tio, kion ŝi vidis, estis ŝia patrino, la edzino de la marĉreĝo, la princino de la regiono de Nilo.

La mortinta Kristana pastro ordonis levi la dormantinon sur la ĉevalon, sed ĉi tiu malleviĝis sub la ŝarĝo, kvazaŭ ĝia korpo estus nur kadavra tuko, flirtanta en la aero; sed signo de kruco faris la aeran fantomon fortika, kaj ĉiuj tri rajdis, ĝis ili atingis firman grundon sub la piedoj.

Tiam kokokriis la koko en la kastelo de la vikingo, kaj la fantomoj dissolviĝis en nebulon, kiun la vento forrulis; sed la patrino kaj la filino staris unu kontraŭ la alia.

"Ĉu tio estas mi mem, kiun mi vidas en la profunda akvo?" diris la patrino.

"Ĉu tio estas mi mem, kiun mi vidas en la brilanta ŝildo?" vive ekkriis la filino; kaj ili alproksimiĝis al si reciproke, brusto al brusto, brako al brako. Plej forte batis la koro de la patrino, kaj ŝi tion komprenis.

"Mia infano! Floraĵo de mia propra koro! Mia lotuso el la profunda akvo!"

Kaj ŝi ĉirkaŭprenis sian infanon kaj ploris; la larmoj estis la ama bapto de la malgranda Helga.

"En cigna plumaĵo mi venis ĉi tien kaj deĵetis ĝin!" rakontis la patrino. "Tra la ŝanceliĝanta marĉa grundo mi malleviĝis profunde en la ŝlimon de la marĉo, kiu fermiĝis ĉirkaŭ mi kiel muro; sed baldaŭ mi eksentis pli freŝan fluon; ia forto tiris min pli profunden, ĉiam pli profunden. Miaj palpebroj malleviĝis pro stranga dormemeco, mi ekdormis, mi sonĝis. Ŝajnis al mi, ke mi denove kuŝas en la Egipta piramido, sed ke antaŭ mi troviĝas ankoraŭ la ŝanceliĝanta alna trunko, kiu naĝis sur la supraĵo de la marĉo. Mi rigardis la fendojn de la arba ŝelo, kaj ili lumis per ĉiaj eblaj koloroj kaj akceptis la formon de ĉiaj eblaj hieroglifoj. La loko, kiun miaj okuloj fiksis, prezentis la ĉirkaŭkovron de mumio. Ĝi disŝiriĝis, kaj el ĝi eliris la miljara reĝo, la mumia figuro, nigra kiel peco, nigre brilanta kiel arbara limako aŭ kiel la grasa nigra grundo de la marĉejo; mi ne sciis, ĉu tio estas la marĉreĝo ĉu la mumio de la piramido. Li ĉirkaŭplektis min per siaj brakoj, kaj mi havis la senton, kvazaŭ mi devas morti. Vivon mi denove eksentis nur per tio, ke ia siaspeca varmo fariĝis sentebla sur mia brusto kaj sur ĝi malgranda birdo ekbatis per la flugiloj, pepis kaj kantis. De mia brusto ĝi flugis supren al la malluma, peza plafono, sed per longa verda rubando ĝi estis alligita al mi. Mi aŭdis kaj komprenis la tonojn de ĝia sopirado: Liberecon! sunlumon! al la patro! Tiam mi ekpensis pri mia patro en la suna lando de la hejmo, ekpensis pri mia vivo, pri mia amo! Kaj mi malligis la ligilon, lasis la birdon forflugi-hejmen al la patro. Depost tiu horo mi neniam plu sonĝis; mi dormis per peza kaj longa dormo, ĝis en la nuna momento tonoj kaj bonodoro min levis kaj liberigis!"

La verda rubando, kiu ligis la patrinan koron kun la flugiloj de la birdo, kie ĝi nun flirtis, kie ĝi kuŝis forĵetita kaj forgesita? Nur la cikonio ĝin vidis siatempe; la rubando estis la verda trunketo, la banto estis la brilanta floro, la lulilo de tiu infano, kiu nun plene elkreskis kiel perfekta belulino kaj denove ripozis ĉe la patrina brusto.

Kaj dum ili staris brako ĉe brako, la cikonia patro flugis ĉirkaŭ ili, poste ĝi sin direktis returne al sia nesto, prenis la cignajn vestojn, kiuj dum jaroj estis tie konservataj, kaj ĵetis po unu al ĉiu el la du virinoj. La plumaj kovroj firme ĉirkaŭfiksiĝis sur ili, tiel ke ili baldaŭ leviĝis de la tero en la formo de du blankaj cignoj.

"Nun ni reciproke intertraktu!" diris la cikonia patro; "nun ni povas nin reciproke kompreni, kvankam niaj bekoj havas malsamajn fasonojn. Estas tre feliĉe, ke vi venis hodiaŭ nokte; morgaŭ ni jam plu ne estas ĉi tie, la patrino, mi kaj la infanoj! Ni flugas suden! Jes, rigardu min bone! Mi estas ja malnova amiko el la Nila lando, kaj la patrino ankaŭ estas tio sama, kvankam ŝia beko ne ĉiam klakas tiel, kiel sentas ŝia koro. Ŝi ĉiam pensis ke la princino iel saviĝos! Mi kun la infanoj altrenis ĉi tien la cignajn vestojn! Ha, kiel ĝoja mi estas kaj kia feliĉo tio estas, ke mi estas ankoraŭ ĉi tie. Kiam komencos tagiĝi, ni forflugos de ĉi tie. Ni havas grandan societon da cikonioj! Ni flugos antaŭe, vi flugu ĉiam post ni, tiam vi ne forkliniĝos de la vojo. Mi kun la infanoj ankoraŭ speciale observos vin!"

"Kaj la lotusa floro, kiun mi devis alporti," diris la Egipta princino, "ĝi en cigna plumaĵo flugos ĉe mia flanko; la floron de mia koro mi havas ĉe mi, tiel mia tasko estas do plenumita. Hejmen! Hejmen!"

Sed Helga diris, ke ŝi ne povas forlasi la Danan landon, antaŭ ol ŝi ne estos vidinta ankoraŭ unu fojon sian adoptintan patrinon, la amplenan vikingedzinon. Ĉiu bela rememoro, ĉiu ama vorto, ĉiu larmo, kiun la adoptinta patrino estis plorinta, subite stariĝis klare antaŭ la animo de Helga, kaj en ĉi tiu momento ŝi preskaŭ sentis, ke tiun patrinon ŝi plej multe amas.

"Jes, ni devas flugi al la vikinga domo!" diris la cikonia patro; "tie atendas ja la patrino kun la infanoj! Kiel ili elmetos la okulojn kaj laborigos la klakbekon! Estas vero, ke la patrino nun ne parolas tre multe, ŝi parolas mallonge kaj koncize, sed ŝiaj sentoj estas pli bonaj ol kiel ŝi ŝajnigas. Mi tuj iom ekklakos, por anonci nian alvenon!"

Kaj la cikonia patro ekklakis per la beko kaj ekflugis kun la cignoj al la vikinga kastelo.

Tie ĉiuj ankoraŭ kuŝis en profunda dormo; nur malfrue en la nokto la vikingedzino endormiĝis. Ŝi kuŝis en granda timego pri la malgranda Helga, kiu jam de tri tagoj malaperis kun la Kristana pastro. Ŝi videble helpis al li saviĝi, ĉar la ĉevalo, kiu nun forestis el la stalo, estis ŝia. Per kia potenco ĉio ĉi tio plenumiĝis! La vikingedzino ekpensis pri la mirakloj, kiuj fariĝadis per Kristo kaj per tiuj, kiuj kredis je li kaj lin sekvis. La ŝanĝiĝantaj pensoj en ŝia sonĝo akceptis la formon de realaj bildoj. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi sendorme kaj meditante sidas ankoraŭ sur sia lito, dum ekstere sur la lando kuŝas densa mallumo. Aperis ventego, ŝi aŭdis la ruliĝadon de la maro okcidente kaj oriente, de la Norda maro kaj de la akvoj de Kategat. La grandega serpento, kiu ĉirkaŭtenis la teron en la profundo de la maro, konvulsie kuntiriĝis. Alproksimiĝis la nokto de la dioj, Ragnarok, kiel la idolanoj nomis la tagon de la lasta juĝo, kiam ĉio devis perei, eĉ la altaj dioj. La korno sonis laŭtege, kaj trans la ĉielarkon rajdis la dioj, vestitaj per ŝtalo, por batali la lastan batalon; antaŭ ili flugis la flugilhavaj ŝildistinoj, kaj en la fino de la vico estis la figuroj de la mortintaj gigantoj. La tuta aero ĉirkaŭ ili lumis en la brilo de la nordlumo, sed la mallumo fine venkis. Tio estis terura momento.

Kaj tute apude de la terurita vikingedzino sidis sur la tero la malgranda Helga en sia malbela formo de rano; ŝi ankaŭ tremis kaj alpremis sin al sia adoptinta patrino, kiu prenis ŝin sur la genuojn kaj tenis ŝin ĉirkaŭprenite plene de amo, kiel ajn abomeninda estis por ŝi la rana eksteraĵo. La aero resonadis de batoj de glavoj kaj de bastonegoj, de siblantaj sagoj, kiuj elverŝiĝis super ŝi kiel ĉion ŝutkovranta hajlego. Venis la horo, kiam la ĉielo kaj tero devis perei, la steloj devis fali kaj ĉio devis forbruli. Sed ŝi sciis ankaŭ, ke devas naskiĝi nova ĉielo kaj nova tero, ke greno devas ondigi tie, kie nun la maro ruliĝas sur la senfruktan sablan grundon, ke ekregos la nenomebla Dio kaj ke Baldur, la milda, la ĉarma, liberigita el la regno de la mortintoj, devas leviĝi al li. Li venis, la vikingedzino lin vidis, ŝi rekonis lian vizaĝon, --- tio estis la Kristana pastro, la kaptita.

"Kristo!" ŝi laŭte ekkriis, kaj ĉe la elparolado de la nomo ŝi metis kison sur la frunton de sia malbela rana infano. Tiam la rana haŭto defalis kaj la malgranda Helga staris tie en sia tuta beleco, milda kiel neniam antaŭe kaj kun radiantaj okuloj. Ŝi kisis la manojn de sia adoptinta patrino, benis ŝin pro ŝia tuta prizorgado kaj amo, kiun ĉi tiu havigis al ŝi en la tagoj de la mizero kaj de la elprovado; ŝi dankis ŝin pro la elparolo de la nomo, kiun ŝi ripetis: Kristo. Poste la malgranda Helga leviĝis en la formo de potenca cigno, majeste ŝi etendis siajn flugilojn, kaj kun bruo ŝi ekflugis supren, kiel kiam amasoj da migrantaj birdoj komencas sian vojaĝon.

Ĉe tio la vikingedzino vekiĝis, kaj de ekstere penetradis ankoraŭ al sia orelo la sama bruo de fortaj flugilbatoj. Ŝi sciis, ke tiam estis la tempo, kiam la cikonioj formigras; de ili kredeble venis la bruo. Ŝi volis ankoraŭ unu fojon vidi ilin antaŭ ilia formigro kaj diri al ili adiaŭ. Ŝi leviĝis, eliris sur la balkonon, kaj sur la supro de la tegmento de la flanka konstruaĵo ŝi ekvidis vicon da cikonioj, kaj de ĉiuj flankoj ĉirkaŭ la korto trans la altajn arbojn flugis grandaj balanciĝantaj amasoj, sed ĝuste antaŭ ŝi sur la rando de la puto, kie Helga tiel ofte sidadis kaj timigadis ŝin per sia sovaĝeco, sidis nun du cignoj kaj rigardis ŝin per siaj saĝaj okuloj. Tiam ŝi rememoris sian sonĝon, kiu staris ankoraŭ antaŭ ŝi tiel vive, kvazaŭ ĝi estus realaĵo. Ŝi pensis pri la malgranda Helga en formo de cigno, ŝi pensis pri la Kristana pastro kaj eksentis sin subite mirinde ĝoja en sia koro.

La cignoj batis per siaj flugiloj, klinis siajn kolojn, kvazaŭ ili ankaŭ volus esprimi sian saluton, kaj la vikingedzino etendis al ili siajn brakojn, kvazaŭ ŝi tion komprenus, kaj ridetis sub larmoj kaj diversaj pensoj.

Tiam kun flugilbatoj kaj klakado leviĝis ĉiuj cikonioj por la vojaĝo al sudo.

"Ni ne atendos la cignojn!" diris la cikonia patrino. "Se ili volas flugi kun ni, ili venu. Ni ne povas resti ĉi tie, ĝis ĉiuj birdoj estos formigrintaj. Estas ja io bela vojaĝi tiel familie, ne kiel la fringoj kaj batalkokoj, ĉe kiuj la viroj flugas aparte kaj la virinoj aparte. Parolante inter ni, tio tute ne estas konvena. Ha, kian strangan flugilbatadon havas tiuj cignoj!"

"Ĉiu flugas laŭ sia maniero!" respondis la cikonia patro. "La cignoj flugas en oblikva direkto, la gruoj triangule kaj la numenioj en serpentforma linio."

"Ne parolu al mi pri serpentoj, kiam ni flugas ĉi tie supre!" interrompis lin la cikonia patrino. "La infanoj ricevus apetiton, kiun ni ne povus kontentigi!"

                             * * 
                              * 
"Ĉu tie malsupre estas la altaj montoj, pri kiuj mi aŭdis?" demandis Helga en la cigna plumaĵo.

"Tio estas fulmotondraj nuboj, kiuj portiĝas sub ni," respondis la patrino.

"Kio estas tiuj blankaj nuboj, kiuj troviĝas tiel alte?" demandis Helga.

"La montoj, kiujn vi tie vidas, estas kovritaj per eterna neĝo!" respondis la patrino; kaj ili flugis trans la Alpojn al la blueta Mediteranea maro.

                             * * 
                              * 
"Afriko! La marbordo de Egiptujo!" ĝojkriis en sia cigna formo la filino de Nilo, kiam ili alte el la aero ekvidis blanketeflavan ondforman strion, ŝian hejmon.

Ankaŭ la birdoj ekvidis la celon de sia migrado kaj plirapidigis sian flugadon.

"Mi flarsentas Nilan ŝlimon kaj malsekajn ranojn!" diris la cikonia patrino. "Jam bone svarmas kaj jukas! Nun vi baldaŭ kontentigos vian tikladon de la palato. Vi ankaŭ vidos la marabuon, la ibison kaj la gruojn. Ili apartenas ĉiuj al nia familio, sed mankas al ili multe, por esti tiel belaj kiel ni. Ili tenas sin tre grandsinjore, precipe la ibiso. La Egiptoj ĝin tro eldorlotis, ili eĉ ŝtopas ĝin per bonodoraj herbaĵoj, kion ili nomas balzami. Mi preferas lasi ŝtopi min per vivantaj ranoj; mi pensas, tia estas ankaŭ via opinio, kaj ĝi estos kontentigita. Pli bone estas havi ion en la ventro, dum oni ankoraŭ vivas, ol servi al parado post sia morto. Tio estas mia opinio, kaj ĝi estas ĉiam ĝusta!"

"La cikonioj alvenis!" oni diris en la riĉa domo ĉe la bordo de Nilo, kie en la nefermita ĉambrego sur molaj, per leoparda felo kovritaj kusenoj kuŝis etendite la reĝa sinjoro, ne vivante kaj ankaŭ ne mortinte, esperante je la lotusa floro el la profunda marĉo en nordo. Parencoj kaj servistoj staris ĉirkaŭ li.

Kaj en la ĉambregon enflugis la du belegaj blankaj cignoj, kiuj venis kune kun la cikonioj. Ili deĵetis la blindige blankajn cignajn vestojn kaj jen tie staris du belaj virinaj figuroj, tiel similaj unu al la alia, kiel du gutoj da roso. Ili sin klinis super la palan kadukan maljunan viron, ili ĵetis malantaŭen siajn longajn harojn, kaj dum la malgranda Helga sin klinis super la avon, liaj vangoj ruĝiĝis, liaj okuloj ricevis brilon kaj nova vivo ekfluis tra la paralizitaj membroj. La maljunulo sane kaj plijunigite leviĝis. La filino kaj la nepino tenis lin en siaj brakoj kiel por ĝoja matena saluto post longa turmenta sonĝo.

                             * * 
                              * 
Ĝojo regis en la tuta palaco kaj ankaŭ en la cikonia nesto, sed en ĉi tiu ĝi estis kaŭzita ĉefe de la bona manĝaĵo, de la svarmado de ranoj; kaj dum la scienculoj rapide skizis per supraĵaj konturoj la historion de la du princinoj kaj de la saniga floro, kiu estis granda okazintaĵo kaj beno por la domo kaj la lando, la cikoniaj gepatroj rakontis la historion al sia familio en sia maniero sed nur tiam, kiam ili ĉiuj estis sataj, ĉar alie ili ja havus ion alian por fari ol aŭskulti historiojn.

"Nun vi ja fariĝos io!" flustris la cikonia patrino, "tio estas tre kredebla!"

"Ho, kio mi povus fariĝi!" diris la cikonia patro, "kaj kion do mi faris? Nenion!"

"Vi faris pli ol ĉiuj aliaj! Sen vi kaj niaj infanoj la du princinoj neniam plu revidus Egiptujon kaj certe ne rehavigus al la maljunulo la sanon. Vi fariĝos io! Vi certe ricevos doktoran titolon, kaj niaj estontaj infanoj tiam estos naskitaj doktoroj, kaj iliaj infanoj tiam atingos ankoraŭ ion pli. Cetere vi jam nun aspektas kiel Egipta doktoro, almenaŭ en miaj okuloj!"

La scienculoj kaj saĝuloj disvolvis kiel fundamentan penson, kiel ili tion nomis, kiu tiriĝis tra la tuta okazintaĵo, la sentencon: "Amo donas vivon!" Kaj la klarigon por tio ili donis en diversaj manieroj: "La varma sunradio estas la Egipta princino, ŝi malleviĝis al la marĉreĝo, kaj de ŝia ĉirkaŭpreno naskiĝis....!"

"Mi ne povas tiel precize ripeti la vortojn!" diris la cikonia patro, kiu aŭskultis de sur la tegmento kaj devis raporti pri tio en la nesto. "Ĉio, kion ili diris, estis tiel ŝraŭbita kaj komplikita, tiel terure saĝa, ke ili tuj ricevis rangojn kaj donacojn, eĉ la kuiristo ricevis grandan ordenon, --- tio estis kredeble pro la bona supo!"

"Kaj kion vi ricevis?" demandis la cikonia patrino; "ili ne devis ja forgesi la plej gravan, kaj tio estas vi! La scienculoj ĉe la tuta historio nur faris bruon. Sed via distingo espereble ankoraŭ venos!"

Malfrue en la nokto, kiam la paco de la dormo kuŝis super la denove feliĉa domo, la okuloj de unu persono ankoraŭ ne fermiĝis, kaj tio estis ne la okuloj de la cikonia patro, kvankam li supre sur unu piedo staris en la nesto kaj dormis gardstarante, --- ne, la malgranda Helga ankoraŭ ne dormis, ŝi elkliniĝis super la balkonon kaj rigardis en la klaran aeron supren al la grandaj lumantaj steloj, kiuj brilis pli klare kaj pli pure ol en la alta nordo kaj tamen estis la samaj steloj. Ŝi pensis pri la vikingedzino ĉe la sovaĝa marĉo, pri la mildaj okuloj de sia adoptinta patrino, pri la larmoj, kiujn ŝi ploris pro la malfeliĉa rano-infano, kiu nun en lukso kaj en stelbrilo staras ĉe la bordo de Nilo en la ĉarmega printempa aero. Ŝi pensis pri la amo en la brusto de la idolana virino, pri la amo, kiun ŝi montris al mizera estaĵo, kiu en formo de homo estis sovaĝa besto kaj en formo de besto estis abomeninda por la vido kaj por la ektuŝo. Ŝi rigardis la lumantajn stelojn, kaj ŝi pensis pri la brilo, kiun radiis la frunto de la mortinto, kiam ili flugis super la arbaro kaj la marĉo. Tonoj eksonis en ŝia rememoro, vortoj, kies elparoladon ŝi estis aŭdinta, kiam ili rajdis kune kaj ŝi sidis profunde emociita, vortoj pri la ĉefa fonto de la amo, de la plej alta amo, kiu ampleksas ĉiujn generaciojn.

Jes, kio ne estis donita, akirita, atingita! La pensoj de la malgranda Helga prezentis al si tage kaj nokte la tutan sumon de ŝia feliĉo, kaj ĉe la konsiderado de tio ŝi staris kiel infano, kiu rapide turnas sin de la doninto al la dono, al ĉiuj belegaj donacoj. Ŝi kvazaŭ dissolviĝis en la ĉiam pligrandiĝanta feliĉo, kiu povis veni. Per mirakloj ŝi estis ja levata al ĉiam pli alta ĝojo, al ĉiam pli alta feliĉo, kaj en tio ŝi unu tagon tiel perdis la orientiĝon, ke ŝi plu ne pensis pri la doninto. Tio estis la memfido de ŝia juneca spirito, kiu fordonis sin al ŝiaj fieraj revoj. Ĉe tio ŝiaj okuloj brilis; sed en tiu momento el ŝiaj revoj elŝiris ŝin granda bruo malsupre sur la korto. Ŝi rimarkis, ke tie du grandaj strutoj rapide kuras en malvasta rondo. Neniam antaŭe ŝi vidis tiun beston, tian grandan, tian mallertan kaj malgracian birdon; la flugiloj aspektis kiel pritranĉitaj, la birdo faris la impreson, kvazaŭ iu ĝin difektis, kaj ŝi demandis, kio fariĝis al ĝi. La unuan fojon ŝi aŭdis la legendon, kiun la Egiptoj rakontas al si pri la struto.

Bela iam estis ĝia gento, grandaj kaj fortaj ĝiaj flugiloj. Unu vesperon la potencaj birdoj de la arbaro diris al ĝi: "Frato, ĉu ni flugu morgaŭ, se Dio volos, al la rivero, por trinki?" La struto respondis: "Mi tion faros!" Kiam komencis tagiĝi, ili ekflugis, antaŭe alten, renkonte al la suno, la okulo de Dio, ĉiam pli kaj pli alten, la struto multe antaŭ ĉiuj aliaj. Plena de fiero ĝi flugis al la lumo. Ĝi fidis sian forton kaj ne la doninton de tiu forto; ĝi ne diris: "se Dio volos!" Tiam la anĝelo de juĝo fortiris la vualon de antaŭ la suno, kaj en la sama momento ekbrulis la flugiloj de la birdo; mizere ĝi falis sur la teron. G~i kaj ĝia raso neniam plu povas leviĝi; kiam ĝin atakas timo, ĝi komencas kuri kaj maltrankvile kuras ronde en mallarĝa spaco; tio estas averto por ni homoj, ke ĉe ĉiuj niaj pensoj, ĉe ĉiu entrepreno ni diru: "se Dio volos!"

Helga enpensiĝinte klinis sian kapon, rigardis la kuradantan struton, vidis ĝian timegon kaj vidis ĝian naivan ĝojon ĉe la vido de sia propra granda ombro sur la blanka lunlumita muro. Seriozeco profunde enradikiĝis en ŝia koro kaj menso. Riĉa, feliĉa vivo estis akirita, estis atingita, --- kio fariĝos nun, kio ankoraŭ venos? La plej bona, "se Dio volos!"

                             * * 
                              * 
En la unuaj tagoj de la printempo, kiam la cikonioj denove ekflugis norden, la malgranda Helga prenis sian oran braceleton, engravuris en ĝi sian nomon, alvokis per kapsigno la cikonian patron, metis al li la oran ringon ĉirkaŭ la kolon kaj petis lin, ke li transdonu ĝin al la vikingedzino, kiu vidos el tio, ke ŝia adoptita filino vivas, estas feliĉa kaj ĉiam ankoraŭ ame ŝin memoras.

"Estas peze ĝin porti!" diris al si la cikonia patro, kiam li eksentis ĝian ŝarĝon ĉirkaŭ sia kolo; sed oron kaj honoron oni ne devas forĵeti sur la vojon. Ili tie norde devos konfesi, ke la cikonio alportas feliĉon!"

"Vi alportas oron, kaj mi alportas ovojn!" diris la cikonia patrino, "sed vi alportas nur unu fojon, mi tion faras ĉiujare! Sed dankon neniu el ni ricevas! Tio ĉagrenas!"

"Oni havas la konscion de sia merito, patrino!" diris la cikonia patro.

"Sed tion vi ne povas porti ekstere sur la brusto!" diris la cikonia patrino; "gi donas nek favoran venton nek manĝaĵon!"

Kaj ili forflugis.

La malgranda najtingalo, kiu kantis en la tamarinda arbetaĵo, ankaŭ intencis baldaŭ forflugi norden. Tie ĉe la sovaĝa marĉejo la malgranda Helga ofte estis ĝin aŭdinta; ŝi volis sendi per ĝi sciigon pri si, ŝi komprenis ja la lingvon de la birdoj depost tiu tempo, kiam ŝi flugis en cigna plumaĵo. La najtingalo certe sin komprenos. Ŝi petis ĝin, ke ĝi flugu en la fagarbaron sur la Jutlanda duoninsulo, kie estis aranĝita la tombo el ŝtonoj kaj branĉoj, ŝi komisiis al ĝi peti ĉiujn malgrandajn birdojn, ke ili gardu tie la tombon kaj kantadu super ĝi kantojn.

Kaj la najtingalo forflugis, kaj la tempo forflugis!

                             * * 
                              * 
Ĉirkaŭ la rikolta tempo la aglo staris sur la piramido kaj ekvidis majestan karavanon de riĉe ŝarĝitaj kameloj kaj multekoste vestitaj armitaj homoj sur laŭte spiregantaj arabaj ĉevaloj. Tio estis belegaj blankaj ĉevaloj, iliaj ruĝetaj nazotruoj estis en senĉesa moviĝado, kaj iliaj grandaj densaj kolharoj pendis malsupren ĝis la maldikaj piedoj. Riĉaj gastoj, reĝa princo el Arabujo, bela, kiel princo devas esti, faris sian enveturon en la fieran domon, sur kiu la cikonia nesto nun staris malplena. Ĝiaj loĝantoj nun troviĝis ja en lando norda, sed devis baldaŭ reveni. Kaj ili alvenis ĝuste en tiu tago, kiam ĉi tie ĝojo kaj gajeco atingis la plej altan gradon. Edziĝofesta gajeco nun regis, kaj la malgranda Helga, en silka vesto kaj brilanta de juveloj, estis la fianĉino. La fianĉo estis la juna Araba princo. Ambaŭ okupis la honorajn lokojn ĉe la tablo kaj sidis inter la patrino kaj la avo.

Sed ŝi ne rimarkis la brunajn virajn vangojn de la fianĉo, sur kiuj krispiĝis la nigra barbo, ŝi ne rimarkis liajn fajrajn mallumajn okulojn, kiuj estis fiksitaj sur ŝi, ŝi rigardis eksteren, supren al la brilanta, fajreranta stelo, kiu radiis al ŝi el la ĉielo.

Jen ekstere en la aero eksonis fortaj flugilbatoj, la cikonioj revenis. Kiel ajn laca de vojaĝo estis maljuna cikonia paro kaj kiel ajn forte ĝi bezonis ripozon, ili tamen tuj flugis malsupren sur la balustradon de la verando, ĉar ili jam aŭdis, kia festo estas solenata. Ĉe la limo de la lando oni jam sciigis al ili, ke la malgranda Helga lasis ilin pentri sur la muro, ĉar ili ambaŭ apartenis ja al ŝia historio.

"Tio estas granda distingo por ni!" diris la cikonia patro.

"Tre malgranda!" diris la cikonia patrino, "malpli da honoro ili ja ne povis fari al ni!"

Kiam Helga ilin ekvidis, ŝi leviĝis kaj eliris al ili sur la verandon, por karesi al ili la dorson. La maljuna cikonia paro klinis la kolojn, kaj la plej junaj infanoj tion ankaŭ vidis kaj sentis sin honoritaj.

Helga rigardis supren al la brilanta stelo, kiu lumis ĉiam pli kaj pli hele. Kaj inter ĝi kaj ŝi moviĝadis figuro ankoraŭ pli klara ol la aero kaj tamen rimarkebla. Ĝi alŝvebis tute proksimen al ŝi; tio estis la mortinta Kristana pastro. Li ankaŭ venis al ŝia edziĝa festo, venis el la ĉiela regno.

"La brilo kaj la belegeco tie supre superas ĉion, kion konas la tero!" li diris.

La malgranda Helga preĝis tiel profunde, tiel kore, kiel ŝi neniam antaŭe preĝis, ke estu permesite al ŝi nur por unu sola minuto enrigardi, nur unu solan rigardon ĵeti en la ĉielan regnon al la Patro.

Kaj li levis ŝin al la eterna brilo, al la eterna belegeco; torento da tonoj kaj pensoj ŝin trafluis. Ne sole ekstere ŝin ĉirkaŭis brilo kaj ĉiela muziko, en ŝi mem ankaŭ eklumis kaj eksonis. Vortoj ne povas tion eldiri.

"Nun ni devas iri returne, oni rimarkis vian foreston!" li diris.

"Nur ankoraŭ unu rigardon!" ŝi respondis, "nur ankoraŭ unu mallongan minuton!"

"Ni devas reveni sur la teron, ĉiuj gastoj foriras!"

"Nur unu rigardon, la lastan!"

Denove la malgranda Helga staris sur la verando, --- sed ĉiuj torĉoj ekstere estis estingitaj, ĉiuj lumoj en la edziĝa ĉambro malaperis, la cikonioj malaperis, gastojn oni plu ne vidis, oni plu ne vidis la fianĉon, ĉio en la tri mallongaj minutoj estis kvazaŭ forblovita.

Tiam la malgranda Helga eksentis timon, kaj ŝi eniris tra la malplena granda ĉambrego en la plej proksiman ĉambron. Fremdaj soldatoj tie dormis; ŝi malfermis la flankan pordon, kiu kondukis en ŝian propran ĉambron, kaj dum ŝi pensis, ke ŝi staras en ĝi, ŝi staris ekstere en la ĝardeno; tiel antaŭe ja ne estis ĉi tie. Ruĝete lumetis la ĉielo, estis ĉirkaŭ komenciĝo de la tago.

Pasis nur tri minutoj en la ĉielo, sed granda nokto sur la tero.

Ŝi ekvidis la cikoniojn; ŝi alvokis ilin, parolis en ilia lingvo, kaj la cikonia patro turnis la kapon, aŭskultis kaj alproksimiĝis.

"Vi parolas nian lingvon!" li diris, "kion vi deziras? Kio vin venigis ĉi tien, vi fremda virino?"

"Tio estas ja mi, la malgranda Helga! Ĉu vi min ne konas? Antaŭ tri minutoj ni parolis unu kun la alia, tie sur la verando! "

"Tio estas eraro," diris la cikonio; "ĉion ĉi tion vi nur sonĝis!"

"Ne, ne!" ŝi ekkriis kaj rememorigis al li pri la vikinga kastelo, pri la sovaĝa marĉejo kaj pri la vojaĝo ĉi tien.

Tiam la cikonia patro palpebrumis per la okuloj. "Tio estas ja malnova historio, kiun mi aŭdis el la tempo de mia prapraavino. Jes, efektive ĉi tie en Egiptujo ekzistis iam princino el Danujo, sed antaŭ multaj centoj da jaroj ŝi malaperis en la vespero de sia edziĝo kaj ŝi neniam plu revenis! Tion vi povas legi eĉ sur la monumento ĉi tie en la ĝardeno. Sur ĝi estas ja skulptitaj cignoj kaj cikonioj, kaj tute supre staras vi mem en blanka marmoro."

Tiel efektive estis. La malgranda Helga tion vidis, komprenis kaj stariĝis surgenue.

La suno montriĝis, kaj kiel iam sub ĝiaj radioj faladis la rana ĉirkaŭkovro kaj montriĝadis la bela figuro, tiel nun en la lumo leviĝis bela figuro, pli klara, pli pura ol la aero, radio de lumo --- supren al la Patro.

La korpo disfalis en cindron; tie, kie ĝi estis starinta, kuŝis nun forvelkinta lotusa floro.

                             * * 
                              * 
"Tio estis ja nova finiĝo de la historio!" diris la cikonia patro; "tian mi ne atendus! Sed ĝi tre bone plaĉas al mi!"

"Kion diros pri tio la infanoj?" demandis la cikonia patrino.

"Jes, tio kompreneble estas la plej grava!" diris la cikonia patro.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>