Peco da perlovico (Hans Christian ANDERSEN)

Peco da perlovico

de H. C. ANDERSEN

Eldanigis L. L. ZAMENHOF

Enkomputiligis HIROTAKA Masaaki

1.

La ĉefa linio de la Danaj fervojoj ligas Kopenhagon kun Korsor. Ĝi estas belega peco da perlovico, kolekto da tiaj perloj, da kiaj Eŭropo nun havas tiel grandan abundon. La plej valoraj perloj el tiu granda perlovico estas nomataj: Parizo, Londono, Vieno, Neapolo. Tiu aŭ alia homo eble opinias, ke tiuj grandaj urboj ne estas la plej belaj perloj el tiu vico, aŭ li montras anstataŭ tio ian nekonatan urbeton, kiu estas lia naskiĝloko, kie loĝas liaj karaj. Jes, ofte tio estas nur malgranda bieneto, malgranda domo, kaŝita inter verdaj bariloj, unu punkto, kiu kvazaŭ forflugas, kiam la vagonaro preterkuras.

Kiom da perloj troviĝas en la perlovico de Kopenhago ĝis Korsor? Ni rigardu ses, kiuj en la okuloj de la plejmulto aperas kiel la plej rimarkindaj. Malnovaj rememoroj kaj eĉ kantoj donas al tiuj perloj brilon, tiel ke ili lumante vivas en niaj pensoj.

Ĉe la monteto, sur kiu staras la kastelo de Frederiko la Sesa, kie Oehlenschlager travivis sian vivon, brilas en luksa arbara regiono unu el tiuj perloj, dua kabano de Filemono kaj Baŭcido, la ĉarma hejmo de du amindaj gemaljunuloj. Ĉi tie loĝis Rahbeck kun sia edzino Camma; ĉi tie, sub ilia gastama tegmento, en la vivdaŭro de tuta generacio kolektiĝadis ne malmulte da herooj de la spirito el la agema kaj brua Kopenhago; ĉi tie estis fondita hejmo por la spirito, --- kaj nun.... Ne diru: "ha, kia ŝanĝo!" Ne, eĉ nun ankoraŭ tio estas hejmo de la spirito, varmejo por malsanemaj kreskaĵoj! La flora burĝono, kiu ne estas sufiĉe forta por disvolviĝi, tamen enhavas en si, kvankam kaŝite, ĉiujn ĝermojn por folioj kaj semo. Ĉi tie la suno de la spirito lumas en bone vartatan hejmon de la spirito, vivigas kaj vigligas. La mondo de ĉirkaŭe radias tra la okuloj en la neesploreblan profundon de la animo. La hejmo de la idiotoj, ĉirkaŭata de homa amo, estas sankta loko, varmejo por la malsanema kreskaĵo, kiu devas denove esti plantita kaj ekflori en la ĝardeno de Dio. La plej malfortaj koncerne la spiriton nun estas kolektataj tie, kie iam renkontiĝadis la plej grandaj kaj fortaj, interŝanĝadis siajn pensojn kaj leviĝadis supren, --- supren leviĝas ankaŭ nun ankoraŭ la flamo de la animoj en la dua kabano de Filemono kaj Baŭcido.

La urbo de la reĝaj tomboj ĉe la fonto de Hroar, la malnova Roskilde, kuŝas antaŭ ni. La graciaj turpintoj de la preĝejo leviĝas super la malalta urbo kaj speguliĝas en Isefjord. Nur unu tombon ni ĉi tie elserĉos, ni ĝin rigardos en la emajlo de la perlo. Ĝi ne estas la tombo de la potenca reĝino de la Unio, Margareto, ne, interne de la tombejo, antaŭ kies blanka muro ni tute proksime preterflugas, troviĝas la tombo, nevalora ŝtono ĝin kovras. La reĝo de la orgeno, la granda Dana romantikisto, ĉi tie dormas, la verkinto de niaj plej belaj popolaj kantoj. Roskilde, urbo de la reĝaj tomboj, en la brilo de via perlo ni pririgardos la simplan tombon, sur kies ŝtono estas elhakita liro kaj la nomo: Weyse.

Nun ni venas al Sigersted apud la urbo Ringsted; la fluejo de la rivero estas malprofunda; la flava greno kreskas tie, kie albordiĝis la boato de Hagbarth, ne malproksime de la virgulina turo de Signes. Kiu ne konas la legendon de Hagbarth, kiu pendis en la kverko, kaj pri la kaĝo de Signes, kiu staris en flamoj, la legendon pri la forta amo?

"Belega Soro, ĉirkaŭkronita de arbaro!" Nun la silenta monaĥeja vilaĝo ricevis travidon tra la muskokovritaj arboj. Kun okuloj de juneco ĝi el la akademio trans la lagon rigardas al la mondvojo, aŭdas la ĝemadon de la drako-lokomotivo, kiu flugas tra la arbaro. Soro, vi perlo de la poezio, vi kaŝas en vi la polvon de Holberg! Simile al potenca blanka cigno ĉe la profunda arbara lago staras via kastelo de instruiteco, kaj supren al ĝi simile al blanka astrofloro en la arbaro lumas malgranda domo. Piaj kantoj sonas el ĝi malproksimen super la landon, tie estas parolataj vortoj, kiujn aŭskultas eĉ la vilaĝano kaj per ili konatiĝas kun la malaperintaj tempoj de Danujo. La verda arbaro kaj la kantado de la birdoj estas ligitaj inter si, kiel la nomoj Soro kaj Ingemann.

Pluen al la urbo Slagelse! Kio speguliĝas ĉi tie en la emajlo de la perlo? Malaperis la monaĥejo Antvoskov, malaperis la riĉaj salonoj de la kastelo, eĉ ĝia solece staranta forlasita flankparto. Tamen unu malnova signo ankoraŭ staras, ĉiam renovigata, ligna kruco tie sur la altaĵo, kie en la legenda tempo Hellig Anders, la pastro de Slagelse, vekiĝis, transportita tien dum unu nokto el Jeruzalem.

Korsor, --- ĉi tie naskiĝis vi, kiu donis al ni:

                "Miksinte ŝercon kun seriozaĵo 
                En kantoj pri la Zelandano Knut."   
Vi, majstro en vortoj kaj spritaĵoj! La malaperantaj malnovaj remparoj de la forlasita fortikaĵo estas nun ĉi tie la lastaj videblaj atestantoj de la hejmo de via juneco. Kiam la suno subiras, iliaj ombroj montras al la loko, kie staris la domo de via naskiĝo. De ĉi tiuj remparoj vi vidis, kiam vi estis malgranda, kiel "la lun' post la insulo malleviĝas", kaj vi tion senmortigis per via kanto, vi, kiu vagadis tra la labirinto de la mondo kaj trovis, ke
                "Nenie rozoj estas tiel ruĝaj, 
                iliaj dornoj tiel nesenteblaj, 
                Nenie la lanugo tiel mola, 
                Kiel en nia dolĉa infaneco." 
La ĉarmaj kantoj de la bona humoro kaj spriteco! Ni plektas al vi florkronon el asperuloj, ĵetas ĝin en la maron, kaj la ondoj portos ĝin al la golfo de Kil, sur kies bordo kuŝas via polvo. Ĝi alportos al vi salutojn de la juna generacio, salutojn el la gepatra urbo Korsor, kie finiĝas la perlovico.

2.

"Ĝi estas efektive peco da perlovico, la distanco inter Kopenhago kaj Korsor," diris la avino, kiu aŭdis la voĉlegadon de tio, kio estas skribita supre. "Almenaŭ por mi ĝi estas perlovico kaj fariĝis tia antaŭ pli ol kvardek jaroj," ŝi diris. "Tiam ni ne havis vapormaŝinojn; por traveturi tiun vojon, ni uzis tiom da tagoj, kiom da horoj vi nun uzas. Tio estis en la jaro 1815; tiam mi havis la aĝon de dudek unu jaroj; tio estas bela aĝo, kvankam en la tridekaj jaroj oni ankaŭ havas ankoraŭ ĉarman aĝon, ho tiel benitan! En la tempo de mia juneco veturi al Kopenhago estis pli granda maloftaĵo ol nun, al tiu urbo super ĉiuj urboj, kia ĝi estis en niaj okuloj. Miaj gepatroj volis post dudek jaroj denove fari tie viziton, kaj mi estis veturonta kun ili. La vojaĝon ni priparolis jam dum jaroj, kaj nun ĝi devis efektiviĝi! Ŝajnis al mi, kvazaŭ. komenciĝas tute nova vivo, kaj en certa rilato por mi efektive komenciĝis nova vivo.

Oni kudris, oni pakis, kaj kiam ni efektive devis jam ekveturi, kiom multe da bonaj amikoj venis por diri al ni adiaŭ! Granda estis la vojaĝo, kiun ni havis antaŭ ni! Antaŭ tagmezo ni en la Holstinia kaleŝo de miaj gepatroj elveturis el Odense, tra la tuta strato konatoj kapsalutis nin el la fenestroj, preskaŭ ĝis ni elveturis tra la urba pordego. La vetero estis belega, la birdoj kantis, ĉio estis plezuro kaj ĝojo, oni forgesis, ke la vojo ĝis Slyborg estos longa kaj laciga. Ĉirkaŭ la vespero ni tie alvenis; la poŝto estis venonta nur en la nokto, kaj pli frue la pramŝipo ne foriras; tial ni iris sur la ŝipon. Tie, kiel malproksimen ni povis vidi, kuŝis antaŭ ni la granda akvo, silenta kaj trankvila. Ni kuŝiĝis en niaj vestoj kaj dormis. Kiam mi vekiĝis frue matene kaj iris sur la ferdekon, estis tia nebulo, ke sur nenia flanko ni ion povis vidi. Mi aŭdis, kiel la kokoj krias, ŝajnis al mi, ke la suno leviĝas, ke la sonoriloj sonoras. Kie ni povis esti? La nebulo leviĝis, kaj tiam montriĝis, ke ni ĉiam ankoraŭ troviĝas apud Slyborg. Pli malfrue en la tago fine leviĝis neforta vento, sed rekte en kontraŭa direkto. Ni krozis kaj krozis, kaj fine ni havis la feliĉon, ke tuj post la dekunua horo nokte ni atingis Korsoron, uzinte dudek du horojn, por traveturi la kvar mejlojn.

Estis al ni agrable eliri sur la teron; sed estis mallume, la lampoj brulis malklare, kaj al mi, kiu neniam antaŭe estis en iu alia urbo krom Odense, ĉio aperis tiel tute fremda.

"Vidu, ĉi tie naskiĝis Baggesen!" diris mia patro, "kaj ĉi tie vivis Birckner."

Tiam la malnova urbo kun siaj malgrandaj domoj por unu fojo aperis al mi pli hela, pli aminda kaj pli granda; krom tio ni estis tiel ĝojaj, ke ni denove havas firman teron sub la piedoj. Dormi tamen mi ne povis, miaj pensoj estis okupitaj de ĉio nova, kion mi depost antaŭhieraŭ jam vidis kaj travivis.

La sekvantan matenon ni devis frue leviĝi; ni havis antaŭ ni ĝis Slagelse malbonan vojon kun maloportunaj montoj kaj kun multe da truoj, kaj transe de tiu urbo kredeble ankaŭ ne estis multe pli bone; kaj tamen ni tre volis alveni en la Kankrejo sufiĉe frue, ke ni povu ankoraŭ dum la tago iri al Soro kaj viziti Emilon de Moller, kiel ni lin nomis. Tio estis via avo, mia formortinta edzo, la preposto; li estis tiam studento en Soro kaj ĵus trapasis sian duan ekzamenon.

Post tagmezo ni alvenis en la Kankrejo; ĝi estis tiam multe vizitata loko, la plej bona gastejo sur la tuta vojo, kaj plej ĉarma regiono, kiel vi ĉiuj devas konfesi, ĝi estas ankoraŭ nun. Brava mastrino tie regis, sinjorino Plambek, ĉio en la domo brilis kaj fulmis de pureco. Sur la muro pendis sub vitro kaj en kadro letero de Baggesen al ŝi, ĝi certe meritis, ke oni ĝin rigardu. Por mi ĝi estis granda rimarkindaĵo. Poste ni iris al Soro kaj trovis tie Emilon. Vi povas kredi, ke li tre ĝojis, kiam li vidis nin, kaj por ni estis ne malpli granda ĝojo vidi lin; li estis tiel bona kaj atentema! Kun li ni pririgardis la preĝejon kun la tombo de Absalon kaj kun la ĉerko de Holberg; ni pririgardis la malnovajn surskribojn de la monaĥoj kaj transŝipiĝis trans la lagon al "Parnaso". Tio estis la plej bela vespero, kiun mi memoras. Mi estis tute konvinkita, ke se oni ie en la mondo povas verki poeziaĵon, tio devas esti en Soro, en tiu paco, en tiu belegeco de la naturo. Poste ni iris malsupren laŭ la tiel nomata vojo de la filozofoj, la bela soleca vojo laŭlonge de la marbordo ĝis la Kankrejo ĉe la granda landvojo. Emilo restis kaj manĝis kun ni, miaj gepatroj trovis, ke li fariĝis tre saĝa kaj aspektas tre bone. Li promesis al ni, ke post kvin tagoj li estos ĉe sia familio en Kopenhago kaj kune kun ni; tio estis ja la festo de Pentekosto. La horoj en Soro kaj en la Kankrejo apartenas al la plej belaj en mia vivo.

La sekvantan matenon ni forveturis tre frue, ĉar ni havis ĝis Roskilde longan vojon kaj devis alveni tie sufiĉe frue, por povi ankoraŭ pririgardi la preĝejon. Krom tio la patro intencis viziti vespere malnovan lernejan kolegon. Tio ankaŭ estis farita. La nokton ni pasigis en Roskilde, kaj en la sekvanta tago, sed ne pli frue ol tagmeze, ĉar tio estis plej mizera, plej multe elveturita vojo, kiun ni devis traveturi, ni alvenis en Kopenhago. Proksimume tri tagojn ni uzis por veni de Korsor al Kopenhago; nun vi povas traflugi la saman vojon en tri horoj. La perloj ne fariĝis pli valoraj, tio ne estis ebla, sed ilia laĉo fariĝis nova kaj admirinda. Mi restis kun miaj gepatroj en Kopenhago tri semajnojn; kun Emilo ni estis kune dum tutaj ok tagoj, kaj kiam ni poste revojaĝis al Funen, li nin akompanis ankoraŭ de Kopenhago ĝis Korsor. Tie ni fianĉiĝis, antaŭ ol ni disiĝis. Tial vi povas bone kompreni, ke mi ankaŭ nomas la vojon de Kopenhago ĝis Korsor peco da perlovico.

Poste, kiam Emilo ricevis oficon de pastro en Assens, ni edziĝis; ni ofte parolis pri la Kopenhaga vojaĝo kaj pri tio, kiel bele estus fari ĝin ankoraŭ unu fojon, sed baldaŭ naskiĝis via patrino, poste ŝi ricevis gefratojn, kaj tiam estis tiom multe por varti, flegi kaj priatenti; kaj kiam la patro estis promociita kaj fariĝis preposto, ĉio ĉi tio estis ĝojo kaj beno, sed en Kopenhagon ni ne venis. Neniam plu mi tien venis, kiel ajn ofte ni pri tio pensis kaj parolis, kaj nun mi fariĝis tro maljuna, mi ne havas plu la forton, por elteni fervojan vojaĝon; kaj tamen mi ĝojas pri la fervojoj. Estas vera beno, ke oni ilin havas. Nun vi povas des pli rapide veni al mi! Nun Odense ne estas ja multe pli malproksima de Kopenhago, ol en mia juneco ĝi estis de Nyborg. Vi povas nun tiel same rapide flugi al Italujo, kiom ni devis uzi da tempo, por vojaĝi al Kopenhago! Jes, tio havas valoron! Kaj tamen mi restas hejme, mi lasas la aliajn vojaĝi, lasas ilin veni al mi! Vi tamen ne devas rideti, ke mi sidas tiel trankvile! Mi havas antaŭ mi alian, multe pli grandan vojaĝon ol via, multe pli rapidan ol la vojaĝoj per fervojo: kiam Dio volos, mi veturos supren al la avo, kaj kiam vi estos plenumintaj vian laboron kaj sufiĉe ĝojintaj en ĉi tiu benita mondo, tiam --- mi scias --- vi ankaŭ venos al ni supren, kaj tiam ni tie supre parolos pri la tagoj de nia surtera vivo. Sed eĉ tie, tiel same kiel nun --- vi povas tion kredi al mi, infanoj --- mi diros: "La vojo de Kopenhago ĝis Korsor estas vere peco da perlovico."



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>