Enkomputiligis Don HARLOW

La kardo

de Hans Christian ANDERSEN

eldanigis A. THOMSEN

El "Dansk Esperanto-Blad", 1940/5

(kun danko al Lars KROMANN, kiu provizis ĝin por ĉi tiu TTTejo)

Ĉe la riĉa biendomo estis ĉarma, bone flegita ĝardeno kun eksterordinaraj arboj kaj floroj; la gastoj de la biendomo esprimis sian ravon koncerne al tiuj; la loĝantoj de la kamparo kaj la proksimaj urboj venis ĉiujn dimanĉojn kaj festajn tagojn petante permeson rigardi la ĝardenon, kaj eĉ la lernantoj alvenis por tiaj-ĉi vizitoj.

Ekster la ĝardeno, ĉe la palisaro kontraŭ la vojo, staris grandega kardo; ĝi estis tiel granda, ke ĝi bone povus esti nomata kardoarbeto, tiom ĝi etendis sin el la radiko en diversajn branĉojn. Neniu ĝin rigardis escepte la maljuna azeno, kiu tiris la veturilon de la melkistinoj. Ĝi etendis la kolon kontraŭ la kardo, dirante: "Vi estas bela. Mi povus manĝi vin.". Sed la ligilo ne esti tiel longa, ke la azeno povis atingi ĝin.

En la biendomo estis granda societo, nobela parencaro de la ĉefurbo, junaj, ĉarmaj knabinoj, kaj inter ili fraŭlino de malproksime; ŝi venis de Skotujo, ŝi estis de alta deveno, riĉa pri bieno kaj oro, -- fianĉino dezirinda, diris pli ol unu juna sinjoro kaj ankaŭ la patrinoj.

La junaj sinjoroj kaj sinjorinoj bruegis sur la herbobedo ludante kroketon; ili promenis inter la floroj, kaj ĉiu de la junaj knabinoj prenis floron kaj metis ĝin en la butontruon de unu el la junaj sinjoroj. Sed la juna, skota fraŭlino rigardis longtempe ĉirkaŭen, rifuzis kaj rifuzis; neniu de la floroj ŝajnis plaĉi al ŝi.

Tiam ŝi rigardis super la balustradon; ekstere staris la granda kardoarbeto kun siaj ruĝ-bluaj floroj. Ŝi vidis ilin, ridetis kaj petis al la filo de la biendomo preni unu de ili por ŝi.

"Ĝi estas la floro de Skotujo", ŝi diris; "ĝi brilas en la blazono de mia lando, donu ĝin al mi."

Kaj li alportis la plej belan, pikinte siajn fingrojn kvazaŭ sur la plej akra dorno de rozo.

La kardofloron ŝi metis en la butontruon de la junulo, kaj li sentis sin tre honorata. Ĉiu de la aliaj junaj sinjoroj estus volonte donanta sian pompan floron por porti tiun-ĉi, donitan de la belaj manoj de la skota fraŭlino.

Kaj kiel la filo de la biendomo sin sentis honorita, tiel ankaŭ la kardoarbeto; ĝi sentis kvazaŭ roso kaj suno trairis ĝin.

"Mi estas iom pli, ol kiom mi kredas", ĝi diris interne. "Mi certe devus esti interne de la palisaro kaj ne ekstere. Oni estas lokita strange en tiu-ĉi mondo, sed nun mi havas almenaŭ unu de la miaj interne de la palisaro kaj eĉ en la butontruo."

Al ĉiu burĝono, kiu aperis kaj ekfloris, ĝi rakontis ĉi-tiun okazaĵon.Post kelkaj tagoj la kardoarbeto aŭdis ion -- nek de homoj, nek de birdpepado, sed de la aero mem, kiu kaptas kaj vasten redonas la sonon, eĉ de la plej sekretaj vojetoj de la ĝardeno kaj de la ĉambroj de la biendomo, kie fenestroj kaj pordoj estas malfermitaj. Tio, kion aŭdis la kardoarbeto, estis, ke la juna sinjoro, kiu ricevis la kardofloron de la mano de la bela, skota fraŭlino, nun ankaŭ estas ricevinta la manon kaj la koron. Estas bela paro, bona partio.

"Tion mi kunmetis", opiniis la kardoarbeto, pensante je la floro, kion ĝi donis al la butontruo. Ĉiu floro, kiu aperis, eksciis tiun-ĉi okazaĵon.

"Mi certe estos plantata en la ĝardenon", pensis la kardo, "eble mi estos metata en poton, kiu premas; tio certe estas la plej honoriga."

Kaj la kardoarbeto pensis tiel vigle je tio, ke ĝi diris plene konvinkite: "Mi venos en poton."

Ĝi promesis al ĉiu malgranda kardofloro, kiu aperis, ke ĝi ankaŭ venos en poton, eble en butontruon, la plej alta pozicio, kiun ili povus atingi; sed neniu venis nek en poton, nek en butontruon. Ili trinkis aeron kaj lumon, lekis sunbrilon dum la tago kaj roson nokte, floris kaj ricevis viziton de la abeloj kaj de la ojstro, kiu serĉis la doton -- la mielon de la floro. Ili prenis la mielon, sed forlasis la floron.

"Rabistkanajlaro", diris la kardoarbeto, "se mi nur povus trapiki ilin -- sed mi ne povas."

La floroj klinis la kapojn kaj malfortiĝis, sed novaj floroj aperis. "Vi venas kiel alvokitaj", diris la kardoarbeto. "Mi atendas dum ĉiu minuto, ke ni venos interne de la palisaro."

Kelkaj naivaj lekantoj kaj plantagoj aŭskultis je ĝi kun profunda admiro, kredante ĉion, kion ĝi diris.

La maljuna azeno je la veturilo de la melkistinoj ŝtelrigardis la florantan kardoarbeton ĉe la vojbordo, sed la ligilo estis tro mallonga por ke ĝi povu atingi ĝin.

Kaj la kardo pensis tiel longtempe je la kardo de Skotujo, al kies parencaro ĝi sin kalkulis, ke ĝi fine imagis, ke ĝi estas veninta de Skotujo, kaj ke ĝiaj prapatroj mem estas kreskintaj en la blazonon de la regno. Estis granda penso -- sed granda kardo ja rajtas havi grandan penson.

"Oni estas ofte de tiel altranga familio, ke oni ne kuraĝas scii tion", diris la urtiko kiu kreskis proksime; ĝi ankaŭ havis senton, ke ĝi povus fariĝi iu noblaĵo, se ĝi estus traktata juste.

La somero pasis, kaj la aŭtuno pasis; la folioj falis de la arboj, la floroj ekhavis fortajn kolorojn, sed malfortan odoron.

La junaj abioj en la arbaro ek havis sopiron je kristnasko -- sed estis longa tempo ĝis kristnasko.

"Jen mi estas ankoraŭ", diris la kardo. "Estas kvazaŭ neniu pensas, pri mi -- kaj tamen estas mi, kiu kunigis la partion; ŝi fianĉiniĝis -- kaj edziniĝis antaŭ ok tagoj. Sed mi ne faras paŝon, ĉar mi ne povas."

Kelkaj semajnoj pasis. La kardo nun portis sian lastan, solan floron. Ĝi estis granda kaj dika; ĝi estis ĝerminta proksime de la radiko. La vento blovis malvarme, la koloroj kaj la pompo malaperis; sed la kaliko aperis kiel arĝentumita sunfloro, granda kiel la kaliko de la artiŝoko.

Tiam la juna paro venis en la ĝardenon; ili nun estis edzo kaj edzino. Ili iradis laŭlonge de la palisaro, kaj la juna edzino rigardis super ĝin.

"Tie estas ankoraŭ la granda kardo", ŝi diris, "sed ĝi ne plu havas floron."

"Jes, -- jen estas la fantomo de la lasta floro", li diris, montrante al la arĝentuma resto de la floro, kiu mem estis floro.

"Ĉarma ĝi ja estas", ŝi diris. "Tia floro devas esti tranĉota en la kadron ĉirkaŭ nia bildo."

Kaj denove la junulo devis salti super la palisaron por depreni la kardokalikon. Ĝi pikis liajn fingrojn, ĉar li ja estis nominta ĝin "Fantomo". Ĝi venis en la ĝardenon, en la biendomon kaj en la ĉambregon; tie staris bildo: "la junaj geedzoj". En la butontruo de la edzo kardofloro estis pentrita. Oni parolis pri tio kaj pri la kardokaliko, kiun ili nun alportis, la lasta, nun arĝentuma, kardofloro, kiu estis tranĉota en la kadron.

Kaj la aero forportis vasten la paroladon.

"Jen, jen! kion oni povas travivi!" diris la kardoarbeto. "Mia unuenaskita floro venis en butontruon kaj mia lasta en kadron. Kien mi venos?"

Kaj la azeno staris ĉe la vojbordo, ŝtelrigardante ĝin.

"Venu al mi, amatino. Mi ne povas veni al vi, la ligilo ne estas sufiĉe longa."

Sed la kardoarbeto ne respondis; ĝi fariĝis pli kaj pli pensema; ĝi pensadis. Kaj ĝi pensadis ĝis la kristnasko -- kaj tiam la penso ekfloris.

"Kiam la infanoj estas interne, tiam la patrino toleras stari ekstere de la palisaro."

"Estas honeste pensite", diris la sunradio. " Vi ankaŭ ricevos bonan lokon."

"En poto aŭ en kadro?" demandis la kardo.

"En fabelo", diris la sunradio.

Jen la fabelo.