Enkomputiligis Don HARLOW

Koboldeto kaj sinjorino

(Nissen og Madammen)

de Hans Christian ANDERSEN

eldanigis K. KNOPF

El Dansk Esperanto-Blad, Feb.-Apr. 1944


Vi certe konas la koboldeton, sed ĉu vi ankaŭ konas la sinjorinon, la edzinon de la ĝardenisto? Ŝi estis legemulino, parkere sciis poemojn kaj eĉ kapablis senpene mem verki poemojn; nur la rimoj, "la rimbelsonoj", kiel ŝi nomis ilin, kaŭzis al ŝi kelkajn malfacilaĵojn. Ŝi havis talenton por skribi kaj paroli, ŝi povus esti fariĝinta pastrino, almenaŭ edzino de pastro.

"La tero estas bela en sia dimanĉa robo!" ŝi diris, kaj tiun penson ŝi estis espriminta en prozo kaj "rimbelsonoj", eĉ en kanto, same bela kiel longa.

La seminariano s-ro Kisserup la nomo ja ne gravas -- kuzo de la ĝardenisto, iam vizitis ilin, li aŭskultis la poemon de la sinjorino, kaj lia sento estis profunde impresata. "Vi vere havas spiriton, sinjorina moŝto!" li diris.

"Sensenca babilaĵo!" diris la ĝardenisto, "ne imagigu al ŝi ion tian! Virino devas esti korpo, natura korpo, kaj prizorgi siajn kuirpotojn por ne bruldifekti la kaĉon."

"Tian bruldifekton mi forprenas per arda ligno", diris la sinjorino, "kaj bruldifekton sur vi mi forprenas per kiseto. Oni povus opinii, ke vi nur pensas pri brasiko kaj terpomoj, kvankam vi ankaŭ ŝatas florojn!" kaj tiam ŝi kisis lin. "La floroj estas la spirito!" ŝi diris.

"Zorgu pri via kuirpoto!" li diris kaj iris en la ĝardenon, kiu estis lia kuirpoto.

Sed la seminariano sidis ĉe la sinjorino kaj interparolis kun ŝi. Pri ŝia bela vorto, "la tero estas bela" li kvazaŭ faris predikon siamaniere: "La tero estas bela; faru ĝin obeema al vi, estas skribite, por ke vi regu ĝin. Unu regas per spirito, alia per korpo. Unu naskiĝis kiel surpriza ekkria signo, alia kiel interrompa streketo, tiel ke oni emas demandi lin, kion li efektive volas ĉi-tie. Unu fariĝas episkopo, alia nur malriĉa seminariano, sed ĉio estas saĝe aranĝita. La tero estas kaj restas bela en sia dimanĉa robo! Tio estas pensiga poemo de via sinjorina moŝto, plena de sento kaj geografio".

"Vi havas spiriton, s-ro Kisserup", diris la sinjorino, "multan spiriton, tion mi certigas al vi! Parolante kun vi oni fariĝas klara en la kapo".

Kaj tiamaniere ili daŭrigis interparoli, same bele kaj same bone; sed ekstere en la kuirejo ankaŭ estis iu, kiu parolis; tiu estis la koboldeto, malgranda grizvestita koboldo kun ruĝaj haroj; vi certe konas lin. La koboldeto estis sidanta en la kuirejo kaj rigardis en la poton; li paroladis, sed neniu aŭdis lin, krom la granda nigra kato, la "kremŝtelisto", kiel la sinjorino nomis lin.

La koboldeto estis tre kolera kontraŭ ŝi, ĉar ŝi ne kredis je lia ekzistado; tion li sciis. Kvankam ŝi neniam estis vidinta lin, tamen ŝi, kiu legis tiel multe, efektive devus scii, ke li ekzistas, kaj ŝi devus fari al li malgrandan komplezon. Ŝi neniam ekhavis la ideon, je kristnasko elmeti al li eĉ kulerplenon da kaĉo; kaĉon ĉiuj liaj prauloj estis ricevintaj eĉ de sinjorinoj, kiuj nepre ne estis tiaj legemulinoj, kaj ties kaĝo estis naĝinta en butero kaj kremo. -- La kato aŭdante tion fariĝis tute malseka ĉirkaŭ la barbo.

"Ŝi nomas min nura stranga ideo", diris la koboldeto, "tion mi tute ne povas kompreni. Ŝi sekve neas min! Tion mi ŝtelaŭskultis, kaj ĵus mi denove ŝtelaŭskultis; ŝi sidas ĉe la knabbatisto, la seminariano, kaj flustradas kun li. Mi diras la saman kiel paĉjo, ŝia edzo: Prizorgu vian kuirpoton. Sed tion ŝi ne faras. Nun mi dum bolado transfluigos la poton. Kaj la koboldeto blovis en la fajron, kiu ekflamis kaj ekbrulis. "Surre-rurre-rup!" kaj jen la kaĉo fluanta elfluis. "Nun mi eniros kaj pinĉos truojn en la ŝtrumpojn de paĉjo", diris la koboldeto, "mi volas fari en ili grandan truon, antaŭan kaj malantaŭan, tiam ŝi estas devigata ripari ilin, kondiĉe ke ŝi ne devas verki poemojn. Poemema sinjorino, riparu la ŝtrumpojn de l' edĉjo!"

Jen la kato ternis, ĉar ĝi estis malvarmumita, malgraŭ ke ĝi ĉiam havis pelton sur si.

"Mi malfermis la pordon de la manĝaĵejo", diris la koboldeto, "tie staras konfitita kremo, same dika kiel farungluaĵo. Se vi ne volas leki, tiam mi volas."

Ĉar estas mi, kiu ricevos la kulpon kaj la batojn", diris la kato, "tial lasu min leki la kremon!"

"Unue la kremon kaj poste la baton", diris la koboldeto. "Sed nun mi iros en la ĉambron de la seminariano, pendigos liajn ŝelkojn sur la spegulon kaj metos tiajn duonŝtrumpojn en la lavkuveton; tiam li kredos, ke la punĉo estis tro forta, kaj li sentos sin konfuzita. Ĉi-nokte mi sidis sur la ŝtiparo apud la hundejo kaj amuzis min inciteti la alligitan hundon, mi igis miajn gambojn subenpendi kaj pendole svingi. La hundo ne povis atingi ilin, kiel ajn alte ĝi saltis, tio ĉagrenis ĝin, ĝi senĉese bojadis, dum mi daŭrigis pendoli; estiĝis granda bruo. La seminariano per tio vekiĝis, levis sin trifoje kaj rigardis eksteren, sed li ne vidis min, kvankam li surhavis okulvitrojn, ĉar li ĉiam dormas kun okulvitroj."

"Diru miaŭ, kiam la sinjorino venos!" diris la kato. "Mi ne povas aŭdi bone, ĉar hodiaŭ mi estas malsana."

"Vi estas malsana pro lekemo!" diris la koboldeto, "forleku la malsanon; sed viŝu vian barbon, por ke la kremo ne restu pendanta en ĝi. Nun mi iros kaj ŝtelaŭskultos".

Kaj la koboldeto stariĝis al la pordo, kiu estis nur duonfermita; estis neniu en la ĉambro ekster la sinjorino kaj la seminariano. Ili interparoladis pri afero, kiu, diris la seminariano, estas tiel bela, ke oni en ĉiu mastrumo devus estimi ĝin pli alte ol la kuirpoton la spiritajn kapablecojn.

"S-ro Kisserup", diris la sinjorino, "nun mi tiuokaze montros al vi ion, kion mi neniam montris al iu viva estaĵo: miajn poemetojn! kelkaj ja estas iom longaj, mi nomis ilin 'rimbelsonoj de danlandulino', ĉar mi multege ŝatas altaĝajn vortojn."

"Oni vere devas ŝati ilin!" diris la seminariano,"oni devas ekstermi la germanajn vortojn el nia lingvo."

"Tion mi ankaŭ faras", diris la sinjorino; neniam vi aŭdos min diri "Kleiner" (bakaĵeto) aŭ "Butterdeig" (buterpasto), sed mi diras grasokuko kaj foliopasto."

Kaj ŝi prenis el la tirkesto skriblibron kun helverda kovrilo kaj du inkmakuloj.

"Estas multe da seriozo en tiu libro", ŝi diris."Mi havas plej fortan sentemon por malĝojo. Jen estas "Sopiro dum nokto". "Mia vespera ĉielruĝo" kaj "Kiam mi edziniĝis al Klemmensen", mia edzo; tiun vi ja povas transsalti, malgraŭ ke ĝi estas profunde sentita kaj pripensita."La devoj de mastrino" estas la plej bona poemo. Ĉiuj poemoj estas tre malĝojigaj, ĉar tio respondas al mia inklino. Unu nura poemo estas ŝercema; ĝi enhavas kelkajn gajajn pensojn, kiajn oni ja tiam kaj tiam ekhavas, pensojn -- ne ridu -- pri la profesio de poeto. Tion nur scias mi mem, mia tirkesto kaj nun ankaŭ vi, s-ro Kisserup! Mi ŝategas la poezion, ŝi ekokupas, fantaziigas, influegas kaj regas min. Tion mi esprimis per la surskribo "Koboldeto". Vi certe konas la malnovan kampar-superstiĉon pri domaj koboldetoj, kiuj vizitas la domojn. Mi imagas, ke mi mem estas la domo, kaj ke la poezio, la sentoj en mi, estas la koboldeto, la spirito, kiu regas; ties potencon kaj altecon mi prikantis en "Koboldeto", sed vi devas mane kaj buŝe promesi al mi, ke vi neniam malkaŝu tion al mia edzo aŭ iu ajn. Legu ĝin laŭte, tiel ke mi aŭdos, ĉu vi komprenas mian skribon."

La seminariano legis, kaj la sinjorino aŭskultis, kaj la koboldeto faris la saman; li ŝtelaŭskultis, kiel vi ja scias; li estis veninta ĵus, kiam la surskribo "Koboldeto" estis laŭtlegata.

"Tio ja koncernas min!" li diris. "Mi estas scivolema, kion ŝi skribis pri mi. Jes, mi pinĉis ŝin, prenis ŝiajn ovojn, ŝtelis ŝiajn kokidojn, forprenis la grason de la grasbovido. Eble la sinjorino ŝanĝis sian opinion!"

Kaj li ŝtelaŭskultis pintigante la buŝon kaj streĉante la orelojn, sed kiam li aŭdis lin legi pri la gloro kaj la potenco de la koboldeto, per ties rego super la sinjorino -- ni memoru, ke estis la poezio, al kiu ŝi celis, dum la koboldeto kredis, ke la surskribo celas lin mem -- tiam la etulo ridetis pli kaj pli, liaj okuloj ekbriletis pro ĝojo, kaj kvazaŭ aperis io distingita en liaj buŝanguloj. Li eklevis siajn kalkanojn, ekstaris sur la piedfingroj kaj fariĝis tuta colon pli granda ol antaŭe; li ege ĝojis pri tio, kio estis dirata pri la koboldeto.

"La sinjorino estas spirita kaj klereca. Kiel maljuste mi pensis pri tiu virino! Ŝi donis al mi lokon en siaj rimbelsonoj, kiuj estos presataj kaj legataj. De nun estu malpermesate al la kato trinki ŝian kremon tion mi mem faros. Unu ja trinkas malpli ol du, per tio oni povas ŝpari, kaj mi volas enkonduki ŝparecon kaj estimi kaj honori la sinjorinon!"

"Kiel multe li similas al homoj, tiu koboldeto!" diris la maljuna kato. "Se la sinjorino nur miaŭetas pri li, tiam li tuj ŝanĝas sian opinion. Ŝi estas ŝanĝanima, la sinjorino!"

Sed ne estis ŝi, kiu estis ŝanĝanima, sed la koboldeto, ĉar li estis homo.

Se vi ne povas kompreni tiun historieton, demandu iun, sed demandu nek la koboldeton, nek la sinjorinon.