Enkomputiligis Don HARLOW

Malica princo

de Hans Christian ANDERSEN

eldanigis K. KNOPF

El "Dansk Esperanto-Blad", novembro 1942

(kun danko al Lars KROMANN, kiu provizis ĝin por ĉi tiu TTTejo)

Vivis iam malbonvola kaj senbrida princo, kiu konstante celadis venki ĉiujn landojn en la mondo kaj timegigi ilin per sia nomo. Li invadis ilin fajre kaj glave. Liaj soldatoj tretdetruis la grenon sur la kampoj kaj ekbruligis la domojn de la vilaĝanoj, tiel ke la ruĝa flamo lekis la foliojn for de la arboj kaj la fruktoj pendis rostitaj sur la nigraj bruldifektitaj branĉoj. Pli ol unu kompatinda patrino kaŝis sin kun sia nuda mamsuĉanta infano malantaŭ fumanta muro. Sed la soldatoj serĉis ŝin, kaj se ili trovis ŝin kaj ŝian bebon, komenciĝis ilia satana ĝojo. Eĉ ne malicaj fantomoj kapablas fari pli grandan malbonon. Sed la princo mem opiniis, ke ĉio progresas ĝustmaniere. De unu tago al la alia pliiĝis lia potenco. Ĉiuj timadis lin, kaj la feliĉo akompanis lin en ĉiu el liaj agadoj. El la konkeritaj urboj li forrabis oron kaj grandajn trezorojn. En lia regno amasiĝis riĉeco nekomparebla al iu aliloke. Nun li igis konstrui pompajn kastelojn, preĝejojn kaj arkadojn, kaj ĉiu homo, kiu vidis tiujn belegaĵojn, ekdiris "Kia granda princo!" Ili tute ne pensis pri la mizero, kiun li estis aldoninta al aliaj landoj, ĉar ili ne aŭdis ja ekĝemojn kaj la plendojn en la forbruligitaj urboj.

La princo rigardis al sia oro kaj siaj belegaj konstruaĵoj kaj pensis la saman kiel la popolamaso: "Kia granda princo! Sed mi devas havi pli, multe pli. Neniu potenco estu egala aŭ pli granda ol mia". Li militis siajn najbarojn kaj venkis ilin ĉiujn. Kiam li veturis tra la stratoj, li katenis la subigitajn reĝojn per oraj ĉenoj al sia veturilo; kaj kiam li kaj liaj korteganoj sidis ĉe la manĝotablo, ili devis kuŝi antaŭ iliaj piedoj kaj preni la pecojn da pano, kiujn oni alĵetis al ili.

La princo starigis sian statuon sur ĉiuj foirejoj kaj en la reĝaj kasteloj. Li eĉ volis, ke ĝi staru en la preĝejoj antaŭ la altaro de Dio. Sed la pastroj diris: "Princo, vi estis granda, sed Dio estas pli granda, ni ne kuraĝas fari tion."

"Bone", diris la malica princo."Tiam mi ankaŭ subigos Dion!" Kaj en sia aroganteco kaj stulteco li konstruigis komplikitan ŝipon, per kiu li povis veturi tra la aero. Ĝi estis tiel multkolora. kiel la vosto de pavo kaj ŝajnis esti garnita de mil okuloj, sed ĉiu okulo estis pafiltubo. La princo sidis en la mezo de la ŝipo; li nur bezonis premi risorton, tiam elflugis mil kugloj, kaj la pafiloj estis tuj reŝargataj. Cent fortaj agloj estis jungataj al la ŝipo, kaj tiamaniere li flugis kontraŭ la sunon. La tero kuŝis jam profunde malsupre; en la komenco ĝi kun siaj montoj kaj arbaroj aspektis nur kiel plugita kampo, kie iom da verdaĵo rigardetas el sub renversita herboteraĵo; poste ĝi similis al ebena landkarto, sed baldaŭ ĝi estis tute kaŝita de nebulo kaj nuboj. Alten pli kaj pli flugis la agloj. Jen Dio elsendis ununuran el siaj sennombraj anĝeloj, kaj la malica princo pafis mil kuglojn kontraŭ lin, sed ili kiel hajlo puŝiĝis returne de la brilaj flugiloj de la anĝelo. Unu sangoguto, vere nur unu sola, degutis de la blanka ĉefplumo, kaj tiu guto falis sur la ŝipon. en kiu la princo sidis. Ĝi enbruliĝis neforviŝeble, pezis tiel multe kiel funtocento da plumbo kaj tiregis la ŝipon malsupren al la tero. La fortaj flugiloj de la agloj disrompiĝis, la vento muĝis ĉirkaŭ la kapo de la princo, kaj la nuboj ĉirkaŭe, ekestintaj de la forbruligitaj urboj, ekhavis formon de minacantaj estaĵoj similaj al mejlgrandaj kankroj, kiuj etendis siajn fortajn prenilojn kontraŭ li, same kiel terenruliĝantaj rokpecoj kaj fajroŝprucantaj drakoj. Duonmorta li kuŝis en la ŝipo, kiu fine restis pendanta inter dikaj branĉoj en la arbaro.

"Mi volas venki Dion", li diris, "mi ĵuris tion, mia volo estu plenumota!". Dum sep jaroj li nun konstruigis komplikitajn ŝipojn por veturi tra la aero, kaj li forĝigis fulmoradiojn el la plej malmola ŝtalo: ĉar li volis eksplodigi la fortikaĵon de la ĉielo. El ĉiuj siaj landoj li kunigis militarmeojn tiel grandajn, ke ili kovris kelkajn kvadratmejlojn, se ili staris viron apud viro. Ili eniris la strangajn ŝipojn, kaj la reĝo estis alproksimiĝanta al sia ŝipo.

Tiam Dio elsendis aron da kuloj, nur unu etan kularon. Ĝi ekzumis ĉirkaŭ la reĝo kaj pikis liajn vizaĝon kaj manojn. Kolere li elingis sian glavon, sed li frapis nur en la malplena aero, la kulojn li ne povis trafi. Nun li ordonis, ke oni alportu altvalorajn tapiŝojn, kiujn oni devis volvi ĉirkaŭ li. Tra tiuj neniu kula pikilo povis penetri. Oni faris, kion li estis ordoninta. Sed unu kulo sidiĝis sur la plej internan tapiŝon, rampis en la orelon de la reĝo kaj pikis lin en ĝi. Tio brulis kiel fajro. La veneno penetris en lian cerbon. Li liberigis sin, perforte detiris la tapiŝojn, deŝiris siajn vestojn kaj dancis nuda antaŭ la brutalaj sovaĝaj soldatoj. Sed tiuj mokis la frenezan princon, kiu volis ataki Dion kaj estis venkita de unu sola kuleto.