Enkomputiligis Don HARLOW

La heliko kaj la rozarbo

de Hans Christian ANDERSEN

esperantigis laŭ anglalingva traduko Donald J. HARLOW


Ĉirkaŭ la ĝardeno etendiĝis heĝo el avelarbedoj; ekster la heĝo estis kampoj kaj herbaroj kun bovinoj kaj ŝafoj; sed meze de la ĝardeno staris floranta rozarbo, sub kiu sidis heliko, kies konko enhavis multon -- nome, la helikon mem.

"Nur atendu ĝis alvenos mia horo," li diris; "mi faros pli ol florigi rozojn, naski nuksojn, aŭ doni lakton, kiel la avelarbedo, la bovinoj kaj la ŝafoj."

"Mi atendas multon de vi," diris la rozarbo. "Ĉu mi rajtas demandi, kiam ĝi aperos?"

"Mi ne hastas," diris la heliko. "Ĉiam vi insistas rapidi. Tio ne ekscitas anticipadon."

La postan jaron la heliko kuŝis en preskaŭ precize la sama loko, en la sunlumo sub la rozarbo, kiu denove burĝonis kaj naskis rozojn same tiel freŝajn kaj belajn kiel antaŭe. La heliko duone rampis el sia konko, etendis siajn kornetojn, kaj reentiris ilin.

"Ĉio estas tute same kiel pasintjare! Neniom da progreso; la rozarbo ankoraŭ donas rozojn, kaj ne plu iras."

Pasis la somero kaj la aŭtuno; la rozarbo naskis rozojn kaj burĝonojn ĝis ekfalis la neĝo kaj la vetero fariĝis frosta kaj humida; tiam ĝi klinis sian kapon, kaj la heliko rampis en la teron.

Komenciĝis nova jaro; aperis la rozoj, kaj ankaŭ la heliko.

"Jam vi estas maljuna rozarbo," diris la heliko. "Vi devas rapidi por morti. Vi jam donis al la mondo ĉion, kiun vi havis en vi; ĉu tio multe gravis, jen demando, por kies pripensado mankas al mi la tempo. Sed tiom klaras kaj evidentas, ke vi faris nenion por via interna evoluado, aŭ vi estus produktinta ion alian. Ĉu vi volas ion diri por defendi vin? Vi baldaŭ estos nenio krom bastoneto. Ĉu vi komprenas min?"

"Vi timigas min," diris la rozarbo. "Pri tio mi neniam pensis."

"Ne, pri io ajn vi neniam penis pensi. Ĉu vi iam diris al vi, kial vi floris, kaj kial via florado okazas -- kial ĝuste tiel kaj ne aliel?"

"Ne," diris la rozarbo. "Mi ĝojante floras, ĉar mi ne povas aliel konduti. La suno brilis kaj varmigis min, kaj la aero freŝigis min; mi trinkis la klaran roson kaj la vigligan pluvon. Mi spiris kaj mi vivis! El la tero leviĝis potenco en mi, dum ankaŭ desupre mi ricevis fortikecon; mi sentis ĉiam noviĝantan kaj ĉiam kreskantan feliĉecon, kaj tial mi devis plu flori. Tia estis mia vivo; mi ne povis konduti aliel."

"Tre facilan vivon vi ĝuis," rimarkigis la heliko.

"Certe. Ĉio estas donita al mi," diris la rozarbo. "Sed ankoraŭ pli estas donita al vi. La via estas unu el tiuj profunde pensantaj animoj, unu el tiuj vere dotitaj mensoj, kiuj mirigas la mondon."

"Mi tute ne intencas tion fari," diris la heliko. "La mondo estas nenio por mi. Kiel mi rilatas al la mondo? Mi havas sufiĉon por fari pri mi kaj en mi."

"Sed ĉu ni ĉi tie sur la tero ne devas doni niajn plej bonajn partojn al aliaj, kaj proponi tiom, kiom ni povas? Verdire, mi donis nur rozojn. Sed vi -- vi, tiom riĉe dotita -- kion vi donis al la mondo? Kion vi donos al ĝi?"

"Kion mi donis? Kion mi donos? Mi prikraĉas ĝin; ĝi valoras nenion, kaj ne koncernas min. Laŭ mi, vi plu nasku rozojn; nenion alian vi povos fari. La avelarbedo nasku nuksojn, kaj la bovinoj kaj ŝafoj donu lakton; ili havas sian publikon. Mi havas la mian en mi mem. Mi retiriĝas en min kaj tie haltas. La mondo estas nenio por mi."

Tion dirinte la heliko retiriĝis en sian domon kaj ŝtopis la enirejon.

"Tio estas malĝojiga," diris la rozarbo. "Mi ne povas rampi en min, kiom ajn mi volus tion fari; mi devas plu naski rozojn. Tiam ili faligas siajn foliojn, kiujn forblovas la vento. Sed mi iam vidis, kiel oni metis rozon en la himnaron de la mastrino, kaj kiel unu el miaj rozoj trovis lokon sur la brusto de bela junulino, kaj kiel alian kisis la lipoj de infano pro la gaja ĝojo de la vivo. Tio estis bona por mi; ĝi estis vera beno. Tiuj estas miaj rememoroj, mia vivo."

Kaj la rozarbo daŭre floris pro naiveco, dum la heliko maldiligente kuŝis en sia domo -- por li, la mondo estis nenio.

Pasis jaroj.

En la grundo la heliko grundiĝis, kaj ankaŭ la rozarbo. Eĉ la suvenira rozo en la himnaro paliĝis, sed en la ĝardeno troviĝis aliaj rozarboj kaj aliaj helikoj. Tiuj lastaj rampis en siajn domojn kaj prikraĉis la mondon, ĉar ĝi ne koncernis ilin.

Ĉu ni relegu ĉi tiun fabelon? Ĝi estos tute sama.