Enkomputiligis Don HARLOW

La papilio

de Hans Christian ANDERSEN

esperantigis laŭ anglalingva traduko Donald J. HARLOW


Iam estis papilio kiu deziris edzinon, kaj, kiel oni povas supozi, li volis elekti iun tre belan elinter la floroj. Li rigardis, per tre kritikema okulo, ĉiujn florarojn, kaj eltrovis, ke la floroj kviete kaj modeste sidis sur siaj tigoj, precize kiel devas sidi fraŭlinojn antaŭ fianĉiĝi; sed ili estis multenombraj, kaj ŝajnis, ke lia serĉado fariĝos tre teda. La papilio ne ŝatis tro ĝeni sin, tial li forflugis por viziti la lekantetojn. La francoj nomas tiun floron "Margarita," kaj ili diras, ke la lekanteto kapablas antaŭdiri. Geamantoj deplukas la foliojn, kaj plukante ĉiun folion, ili demandas pri siaj geamatoj, tiel: "Ĉu li aŭ ŝi amas min? -- Arde? Malatente? Ege? Iomete? Tute ne?" kaj tiel plu. Ĉiu parolas tiujn vortojn en sia lingvo. Ankaŭ la papilio venis al Margarita por demandi, sed li ne plukis ŝiajn foliojn; sur ĉiun el ili li premis kison, pensante, ke per afableco oni ĉiam pli bone sukcesos.

"Kara Margarita lekanteto," li diris al ŝi, "vi estas el ĉiuj florvirinoj la plej saĝa. Mi petas, diru al mi, kiun floron mi elektu kiel edzinon. Kiu edziniĝos kun mi? Sciante tion, mi tuj flugos al ŝi kaj proponos geedziĝon."

Sed Margarita ne respondis al li; ŝin ofendis, ke li nomis ŝin virino kiam ŝi estis nura knabino; kaj ja estas granda malsameco. Li duan fojon demandis ŝin, kaj trian; sed ŝi restis muta, kaj respondis eĉ ne per unu vorto. Tiam li ne plu atendis, sed forflugis, por tuj komenci sian amindumadon. Tio okazis fruprintempe, kiam la krokusoj kaj galantoj plene floris.

"Ili estas tre belaj," pensis la papilio; "ĉarmaj fraŭlinetoj; sed iom formalaj."

Tiam, kiel ofte faras la junuloj, li serĉis la pli aĝajn fraŭlinojn. Li flugis al la anemonoj; tiuj estis por lia gusto iom maldolĉaj. La violo, iom sentimentala. La limonfloroj, tro etaj, kaj cetere, ili estis tiom granda familio. La pomfloroj, kvankam ili aspektis kiel rozoj, floris hodiaŭ, sed eble forfalos morgaŭ, okaze de la unua vento trablovanta; kaj li supozis, ke geedziĝo kun unu el tiuj eble daŭros tro mallonge. La pizofloro plej plaĉis al li; ŝi estis blanka kaj ruĝa, gracia kaj svelta, kaj estis unu el tiuj domaj fraŭlinoj, kiuj estas belaj kaj povas utili en la kuirejo. Li pretis proponi al ŝi geedziĝon kiam, tute apud la fraŭlino, li vidis pizujon, kun velkinta floro dependanta.

"Kiu estas tiu?" li demandis.

"Tiu estas mia fratino," respondis la pizofloro.

"Ĉu, do; kaj vi iam similos ŝin," diris li; kaj li tuj forflugis, tute konsternite.

Lonicero pendis el la heĝo, plene floranta; sed ja estis tiom da similaj fraŭlinoj, kun longaj vizaĝoj kaj flavecaj haŭtkoloroj. Ne; ŝi tute ne plaĉis al li. Sed kiun li do ŝatis?

Pasis printempo, kaj somero alproksimiĝis al sia fino; venis aŭtuno; sed li ankoraŭ ne decidis. La floroj nun aperis en siaj plej belegaj roboj, sed tute vane; mankis al ili la freŝa, aromeca etoso de la junaĝo. Ĉar la koro petas aromecon, eĉ kiam ĝi jam ne estas juna; kaj tio estas nur malfacile trovebla en la dalioj aŭ la sekaj krizanetemoj; la papilio do turnis sin al la surtera mento. Vi scias, ke al tiu plantaĵo mankas floro; sed ĝi estas entute dolĉa -- aromoplena de kapo ĝis piedo, kun flora odoro sur ĉiu folio.

"Mi akceptos ŝin," diris la papilio; kaj li faris al ŝi proponon. Sed la mento staris silente kaj rigide, aŭskultante lin. Ŝi finfine diris,

"Amikecon, mi petas; nenion pli. Mi estas maljuna, vi estas maljuna, sed ni povas tamen vivi unu por la alia; sed pri geedziĝo -- ne; ni ne ridindigu nin je nia aĝo."

Kaj tiel okazis, ke la papilio tute ne trovis edzinon. Li malŝparis tro da tempo, elektante, kio ĉiam estas malbona ideo. Kaj la papilio fariĝis maljuna fraŭlo.

Jam estis malfrue en la aŭtuno, kun pluva kaj nuba vetero. La frosta vento bloviĝis trans la kurbajn dorsojn de la salikoj, tial ke ili denove knaradis. Ne estis vetero por flugi en somera vestaĵo; sed bonŝance la papilio ne estis en ĝi. Li hazarde trovis ŝirmon. Tio estis en ĉambro varmigita de forno, tiel varme kiel en somero. Li povis ekzisti ĉi tie, li diris, sufiĉe bone.

"Sed ne sufiĉas nur ekzisti," li diris, "mi bezonas liberecon, sunlumon, kaj floreton kiel kunulinon."

Tiam li alflugis fenestrovitron, kaj lin vidis kaj admiris tiuj en la ĉambro, kiuj kaptis lin kaj trapinglis lin en skatolo da kuriozaĵoj. Ili ne povis fari pli por li.

"Nun mi sidas sur tigo, same kiel la floroj," diris la papilio. "Tio ne estas plaĉa, certe; mi imagas, ke ĝi iom similas edzecon; ĉar ĉi tie mi estas, fiksite." Kaj per tiu penso li iomete konsolis sin.

"Tio ŝajne estas tre malbona konsolo," diris unu el la plantaĵoj, kreskanta en poto, en la ĉambro.

"Ha," pensis la papilio," oni tamen ne povas fidi tiujn enpotajn plantaĵojn; ili tro proksime rilatas kun la homaro."