Enkomputiligis Don HARLOW

En la anaskorto

de Hans Christian ANDERSEN

esperantigis laŭ anglalingva traduko Donald J. HARLOW


Anaso iam alvenis de Portugalujo, sed kelkaj diris, ke ŝi venis el Hispanujo, kio estas preskaŭ la sama afero. Ĉiukaze, oni nomis ŝin la "portugala", kaj ŝi deponis ovojn, mortis, manĝiĝis, kaj jen fino por ŝi. Sed ankaŭ la anasidojn elrampintajn el la ovoj oni nomis "portugalaj", kaj pri tio oni povas dubi. Sed el la tuta familio restis sole unu en la anaskorto, kiun oni pli bone nomu bienkorto, ĉar oni allasis kokojn, kaj la virkoko tre malamike ĉirkaŭpromenadis. "Li ĝenas min per sia laŭta kokerikado," diris la portugala anasino; "li tamen estas bela birdo, oni ne povas nei tion, kvankam li ne estas viranaso. Li devus moderigi sian voĉon, same kiel tiuj birdetoj kiuj kantas en la limonarboj, tie en la ĝardeno najbara, sed tian arton oni akiras sole en ĝentila ĉirkaŭaĵo. Tiel dolĉe ili tie kantas; estas plezurege aŭskulti ilin! Mi nomas tion portugala kantado. Se mi havus tian kantbirdeton, mi afable kaj ame kiel patrino traktus ĝin, ĉar tio estas en mia naturo, en mia portugala sango."

Dum ŝi parolis, unu el la kantbirdetoj renversiĝinte plonĝis de la tegmento al la korto. La kato ekĉasis lin, sed li eskapis de tiu kun rompita flugilo, kaj tiel ekfalis en la korton. "Ĝuste tia estas la kato, ega malbonulino," diris la portugala anasino. "Mi memoras ŝian konduton kiam mi mem havis idojn. Kial rajtas tia estaĵo vivi, kaj vagadi sur la tegmentoj. Mi kredas, ke en Portugalujo oni ne permesas tiajn aferojn." Ŝi kompatis la kantbirdeton, same kiel ĉiuj aliaj anasoj kiuj ne estis portugalaj.

"Povra estaĵeto!" ili diris, unu post alia, alvenante. "Ni certe ne povas kanto; sed en ni troviĝas agordaro, aŭ io simila; ni povas senti tion, kvankam ni ne priparolas ĝin."

"Sed mi povas paroli," Diris la portugala anasino; "kaj mi faros ion por la etulo; tio estas mia devo." Kaj ŝi paŝis en la akvotrogon, kaj tiom forte batadis siajn flugilojn kontraŭ la akvon, ke la birdo preskaŭ dronis pro la duŝo; sed la anasino havis bonkoran intencon. "Jen bonfaro," ŝi diris; "mi esperas, ke ĝi servos kiel ekzemplo por la aliaj.

"Pep, pep!" diris la birdeto, ĉar pro la rompiteco de unu flugilo, li nur malfacile povis forskui la akvon; sed li bone komprenis, ke la bano estis bonintenca, kaj li diris, "Vi estas tre bonkora, sinjorino." Sed li ne deziris duan banon.

"Mi neniam pensis pri mia koro," respondis la portugala anasino, "sed mi scias, ke mi amas ĉiujn miajn kunestaĵojn, escepte la katinon, kaj neniu povas esperi, ke mi amos ŝin, ĉar ŝi formanĝis du el miaj anasidoj. Sed bonvolu konduti kvazaŭ hejme; estas facile aranĝi sian komforton. Mi mem venas el eksterlando, kiel vi povas vidi de mia plumara vestaĵo. Mia viranaso estas ĉi tie indiĝena; li estas alirasa; sed mi ne fieras pro tio. Se iu ĉi tie povas vin kompreni, mi povas kun certeco diri, ke tiu estas ĝuste mi."

"Ŝi estas plenplena de 'Portulaktuko'," diris ordinara anaseto, kiu estis sprita. Ĉiuj ordinaraj anasoj opiniis la vorton "Portulaktuko" bona ŝerco, ĉar ĝi havis sonon similan al "Portugalujo". Ili puŝis unu la aliajn, kaj diris, "Kvak! Tio estis amuza!"

Tiam la ceteraj anasoj komencis rimarki la birdeton. "La portugaloj certe havas grandiozan lingvofluon," ili diris al la birdeto. "Niaflanke, ni ne volas plenigi niajn bekojn per tiaj longaj vortoj, sed ni egale trovas vin simpatia. Se ni faros nenion alian, ni povas promenadi kun vi, ĉie, kaj ni opinias, ke farante tion ni faros tre bone."

"Vi havas belan voĉon," diris unu el la plej aĝaj anasoj; "certe estas ege kontentige por vi, ke vi povos doni tiom da plezuro. Mi certe ne povas juĝi vian kantadon, do mi tenos la bekon fermita, kio estas pli bone ol babili sensencaĵojn, kion faras aliaj.

"Ne tiom ĝenu lin," interrompis la portugala anaso; "li bezonas ripozon kaj flegadon. Mia kantbirdeto, ĉu vi deziras, ke mi pretigu por vi ankoraŭ banon?"

"Ho, ne! ne! bonvolu lasi min sekiĝi," petegis la birdeto.

"La akvoterapio estas por mi la sola kuraco kiam mi malsanas," diris la portugala. "Ankaŭ amuziĝo estas tre bonfartiga. La kortbirdoj el la kvartalo baldaŭ aperos por viziti vin. Inter ili troviĝas du ĉinaj; (1) ili portas plumojn sur la kruroj, kaj estas tre kleraj. Oni venigis ilin de longe for, sekve mi traktas ilin kun pli granda estimo ol la ceterajn."

Tiam alvenis la kortbirdoj, kaj hodiaŭ la virkoko kondutis sen malĝentileco. "Vi estas vera kantisto," li diris, "vi faras per via voĉeto kiom eble plej multe; sed se oni volas dissciigi sian ekziston, necesas pli da bruo kaj tonalteco."

La du ĉinajn tre ravis la aspekto de la kantbirdeto. Liaj plumoj estis tre taŭzitaj de la bano, tial li ŝajnis al ili kiel ĉina kortbirdeto. "Li estas ĉarma," ili diris al si, kaj komencis flustre konversacii kun li, uzante la plej aristokratan ĉinan dialekton. "Ni estas samrasaj kiel vi," ili diris. "La anasoj, eĉ la portugala, estas ĉiuj akvobirdoj, kion vi certe rimarkis. Vi ankoraŭ ne konas nin -- malmultaj konas nin, aŭ ĝenas sin por konatiĝi kun ni, eĉ ne la kortbirdoj, kvankam ni estas naskitaj al pli alta socia kasto ol la pliparto el ili. Sed tio ne ĉagrenas nin, ni trankvile iras nian vojon inter la ceteraj, kies ideoj certe ne estas niaj; ĉar ni rigardas la feliĉan flankon de ĉio, kaj parolas nur bonaĵojn, kiuj foje estas tre malfacile troveblaj, kie bono ne ekzistas. Escepte nin kaj la virkokon, estas neniu en la korto, kiun oni povus nomi talenta aŭ ĝentila. Oni povas diri tion eĉ ne pri la anasoj, kaj ni avertas nin, birdeto, ne fidu je tiu jena, kun la mallongaj vostoplumoj, ĉar ŝi estas ruza; tiu kurioze markita, kun la misaj strioj sur la flugiloj, estas miskondutanto, kaj neniam permesas al iu ajn venki en disputo, kvankam ŝi mem ĉiam eraras. Tiu grasa anaso diras malbonaĵojn pri ĉiu, kaj tio kontraŭas niajn principojn. Se ni povas diri nenion bonan pri iu, ni diras nenion. La portugala estas la sola iom klera, kun kiu ni povas dividi amikecon, sed ŝi estas pasia, kaj tro multe parolas pri 'Portugalujo'."

"Mi scivolas, pri kio tiuj du ĉinaj kune flustras," flustris unu anasino al alia. "Ili ĉiam faras tion, kaj ĝi ĝenas min. Ni neniam parolas kun ili."

Nun alvenis la viranaso, kaj li supozis, ke la kantbirdeto estas pasero. "Nu, mi ne komprenas la distingon," li diris. "Ŝajnas tute sama al mi. Li estas nura ludilo, kaj se homoj deziras ludilojn, nu, ili havu, mi diras."

"Ne atentu liajn deklarojn," flustris la portugala. "Li estas lerta pri komercaj aferoj, kaj ĉe li komerco antaŭas ĉion. Sed nun mi kuŝiĝos kaj ripozos. Tio estas nia devo, ke ni fariĝu bele grasaj por balzamiĝi inter salvio kaj cepoj kaj pomoj." Ŝi do kuŝigis sin sub la suno kaj palpebrumis per unu okulo; ŝi havis tre komfortan lokon, kaj estis mem tiom komforta, ke ŝi ekdormis. La kantbirdeto okupiĝis dum iom da tempo pri sia rompita flugilo, kaj finfine ankaŭ li kuŝiĝis, tre proksime al sia protektantino. La suno lumis brile kaj varme, kaj li ekkonsciis, ke temas pri tre bona loko. Sed la kortbirdoj de la kvartalo ĉiuj restis maldormaj, kaj, verdiri, ili vizitis la anaskorton simple kaj sole por trovi manĝaĵojn por si. La ĉinaj la unuaj foriris, kaj la aliaj kortbirdoj baldaŭ sekvis ilin.

La sprita anaseto diris pri la portugala, ke tiu maljunulino ricevas tre "aman anasidon". La ceteraj anasoj priridis tion. "Ama anasido," ili flustris. "Ho, tio estas ege 'sprita'!" Kaj tiam ili ripetis la antaŭan ŝercon pri "portulaktuko", kaj deklaris tion ege amuza. Tiam ĉiuj kuŝiĝis por dormeti.

Jam longan tempon ili kuŝis dormantaj, kiam subite io ĵetiĝis al la korto por ilia manĝo. Ĝi falis kun tia knalo, ke la tuta grupo ekvekiĝis kaj plaŭdis per la flugiloj. Ankaŭ la portugala vekiĝis, kaj kuris al la alia flanko; tion farante, ŝi tretis sur la kantbirdeto.

"Pep," li elkriis. "Vi tre forte surtretis min, sinjorino."

"Nu, do, kial vi kuŝas antaŭ mi?" ŝi respondis. "Ne estu tiel sentiva. Mi mem havas nervojn, sed mi ne elkrias 'pep'."

"Ne koleru," diris la birdeto. "La 'pep' glitis el mia beko sen mia antaŭscio."

La portugala ne atentis lin, sed komencis manĝi kiel eble plej rapide, kaj satigis sin. Fininte, ŝe ree ekkuŝis, kaj la birdeto, volante esti agrabla, komencis kanti.

"Ĉirp kaj pep
Pro rosera glimet',
En la horoj de suna printempo
Mi kantos kiel eble plej bone
Ĝis mi ekripozos
Kun la kapo malantaŭ la flugilo."

"Nun mi deziras ripozi post mia manĝo," diris la portugala. "Vi devas konformi al la reguloj dum vi restos. Mi volas nun dormi."

La birdeto estis konsternita, ĉar li bonkore intencis la kanton. Kiam la sinjorino poste vekiĝis, tie li staris antaŭ ŝi kun iom da greno, kiun li trovis, kaj surterigis ĝin ĉe ŝiaj piedoj; sed, ĉar ŝi malbone dormis, ŝi kompreneble havis malbonan humoron. "Donu tion al koko," ŝi diris, "kaj ne ĉiam staru antaŭ mi."

"Kial vi koleras min?" respondis la kantbirdeto. "Kion mi faris?"

"Faris!" respondis la portugala anasino. "Via esprimmaniero ne estas ĝentila. Mi devas atentigi vin pri tio."

"Hieraŭ la suno brilis ĉi tie," diris la birdeto, "sed hodiaŭ estas nube kaj la aero estas densa."

"Vi scias malmulton pri la vetero, mi opinias," ŝi respondis. "La tago ankoraŭ ne finiĝis. Ne staru tie kun stulta mieno."

"Sed vi rigardas min same kiel la kruelaj okuloj rigardis kiam mi hieraŭ falis en la korton."

"Impertinentulo!" kriis la portugala anasino. "Ĉu vi volas kompari min al la kato, tiu predbesto? Mi havas eĉ ne guton da malica sango. Mi subtenis vin, kaj nun mi instruos al vi ĝentilecon." Tion dirinte, ŝi ekmordis kontraŭ la kapo de la kantbirdeto, kaj li falis mortinta sur la teron. "Nu, do, kion signifas tio?" ŝi diris. "Ĉu li ne povis toleri eĉ tian bektuŝeton, kian mi donis al li? Tiam li certe ne konvenis por ĉi tiu mondo. Mi kondutis al li kiel patrino, mi scias tion, ĉar mi havas bonan koron."

Tiam la virkoko el la apuda korto enŝovis sian kapon kaj vapormotorlaŭte kokerikis.

"Via kokerikado min mortigos," ŝi kriis. "Jen, vi kulpas. Li perdis sian vivon, mi preskaŭ perdas mian."

"Ne multe da li kuŝas tie," observis la virkoko.

"Priparolu lin estime," diris la portugala anasino, "ĉar li estis klera kaj bonkonduta, kaj li povis kanti. Li estis ama kaj afabla, kaj tio estas eco same malofta en bestoj kiel en tiuj nomantaj sin 'homoj'."

Tiam ĉiaj anasoj amasiĝis ĉirkaŭ la mortinta birdeto. Anasoj havas fortajn pasiojn, ĉu temas pri envio, ĉu kompato. Tie estis nenio enviinda, do ĉiuj montris grandan kompaton, ankaŭ la du ĉinaj. "Neniam plu ni havos alian kantbirdeton inter ni; li estis preskaŭ ĉina," ili flustris, kaj poste ili ploris kun tia laŭta klukada bruo, ke klukadis ankaŭ ĉiuj aliaj kortbirdoj, sed poste la anasaj vagis kun okuloj pli ruĝaj. "Ni mem havas korojn," ili diris, "neniu povas nei tion."

"Koroj!" ripetis la portugala, "vi ja havas, preskaŭ same teneraj kiel tiuj de la anasoj en Portugalujo."

"Ni rpipensu trovi ion por satigi nin," diris la viranaso, "jen la plej grava afero. Se unu el niaj ludiloj rompiĝis, nu, ni havas multajn aliajn."


Piednoto

(1) En la angla traduko, kiun mi utiligis por la traduko, ĉi tie oni skribis "Cochin Chinese", t.e. sudvjetnama; sed poste oni skribis nur "Chinese", t.e. "ĉina", do mi uzis tion (temas pri du tute malsamaj aferoj).