Enkomputiligis Don HARLOW

Kaŝi ne estas forgesi

de Hans Christian ANDERSEN

esperantigis laŭ anglalingva traduko Donald J. HARLOW


Troviĝis malnova biendomo ĉirkaŭata de marĉa sulko kun levponto kiun oni mallevis nur malofte -- ne ĉiuj gastoj estas bonuloj. Sub la tegmento estis trapafeblaj truoj, konvenaj ankaŭ por elverŝi bolantan akvon aŭ eĉ fandiĝintan plumbon sur malamiko se tiu proksimiĝus. En la domo la ĉambroj estis tre altaj kaj havas trabajn plafonojn, kaj tio estis tre utila, pro la multo da fumo leviĝanta de la kamenfajro kie ardis la grandaj, malsekaj ŝtipoj. Sur la muroj pendis bildoj de kirasitaj kavaliroj kaj fieraj belrobitaj sinjorinoj; la plej eleganta ja promenadis vivante. Tiu estis Meta Mogen; ŝi estis la estrino de la domo, ŝi posedis la kastelon.

Je la vespero venis rabistoj; ili mortigis tri el ŝiaj subuloj kaj ankaŭ la korthundon, kaj ligis sinjorinon Meta al la hundejo per la hundoĉeno, dum ili mem gajis en la halo kaj trinkis la vinon kaj la bonan bieron el ŝia kelo. Sinjorino Meta nun estis ĉenita, ŝi eĉ ne povis boji.

Se jen! sekrete venis al ŝi la servisto de unu el la rabistoj; ili ne vidu tion, alie ili mortigus lin.

"Sinjorino Meta Mogen," diris la ulo, "ĉu vi ankoraŭ memoras, kiel mia patro, kiam via edzo ankoraŭ vivis, devis rajdi sur la ligna ĉevalo? Vi preĝis por li, sed tio ne utilis, li devis rajdi ĝis paraliziĝos la membroj; sed vi ŝteliris al li, same kiel mi nun ŝteliras al vi, vi mem metis ŝtonetojn sub liaj piedoj, ke ili apogu lin, neniu vidis tion, aŭ almenaŭ pretekstis ne vidi tion, ĉar tiam vi estis juna kaj gracia damo. Mia patro rakontis tion al mi, kaj mi ne forgesis! Nun mi liberigos vin, sinjorino Meta Mogen!"

Tiam ili venigis la ĉevalojn el la ĉevalejo kaj forrajdis tra la pluvo kaj vento por havigi al si helpon de amikoj.

"Tiel vi riĉe rekompencis la serveton, kiun mi faris al la maljunulo!" diris Meta Mogen.

"Kaŝi ne estas forgesi," diris la ulo.

Oni pendigis la rabistojn.

Troviĝis malnova biendomo, ĝi restas; ĝi ne apartenis al sinjorino Meta Mogen, ĝi apartenis al alia longtempe nobla familio.

Ni nun estas en la nuna tempo. La suno brilas sur la orkolora supro de la turo, etaj arbarhavaj insuloj bukede kuŝas sur la akvo, kaj sovaĝaj cignoj naĝas ĉirkaŭ ili. En la ĝardeno kreskas rozoj; la estrino de la domo estas mem la plej bela rozpetalo, ŝia radias pro ĝojo, la ĝojo de bonaj faroj; faritaj tamen ne en la vasta mondo, sed en ŝia koro, kaj kio estas tie konservita, tio ne estas forgesita. Kaŝi ne estas forgesi!

Nun ŝi iras de la biendomo al kamparana dometo sur la kampo. Tie loĝas kompatinda paralizita junulino; la fenestro de ties ĉambreto frontas la nordon, la suno ne atingas ĝin. La junulino povas vidi sole peceton de kampo ĉirkaŭata de alta barilo. Sed hodiaŭ la suno tie brilas -- la varmeta, bela suno de Dio estas en la ĉambreto; ĝi venas el la sudo trans la nova fenestro, kie antaŭe troviĝis la muro.

La paralizita junulino sidas en la varmeta sunlumo kaj povas vidi la arbaron kaj la lagon; la mondo vastiĝis, beliĝis, kaj nur pro unusola vorto de la bonkora estrino de la biendomo.

"La vorto estis tiel facila, la faro tiel eta," ŝi diris, "la ĝojo donita al mi estis senfine grandega kaj dolĉega!"

Kaj tial ŝi faras multajn bonfarojn, pensadas pri ĉiuj en la humilaj dometoj kaj en la riĉaj biendomoj, kie ankaŭ troviĝas afliktitoj. Tio estas kaŝita, sed Dio ne forgesas. Kaŝi ne estas forgesi!

Tie staris antikva domo; ĝi estis en la granda urbo kun ties densa trafiko. En ĝi estas ĉambroj kaj haloj, sed tiujn ni ne eniras, ni restas en la kuirejo, kie estas varmete kaj lume, pure kaj nete; la kupraj kuiriloj brilas, la tablo kvazaŭ polurita per abelvakso; la lavujo similas freŝe frotita viandotabulo. Tion faris unusola servistino, sed mankas al ŝi tempo, kvazaŭ ŝi volus iri al la preĝejo; ŝi portas sur la ĉapo banton, nigran banton por signifi funebradon. Sed ŝi havas neniun por funebri, nek patron nek patrinon, nek parencojn nek amaton. Ŝi estas malriĉulino. Iam ŝi estis fianĉino de malriĉulo; ili elkore amis unu la alian.

Iam li venis al ŝi kaj diris:

"Ni ambaŭ havas nenion! La riĉa vidvino en la kelo trans la strato proponis sin al mi; ŝi riĉigos min, sed vi estas en mia koro; kion vi konsilas al mi?"

"Mi konsilas, ke vi faru tion, kiu feliĉigos vin," diris la junulino. "Estu al ŝi agrabla kaj bonkora, sed memoru ĉi tion; ekde la horo de nia disiĝo, ni neniam plu revidos unu la alian."

Pasis jaroj; tiam ŝi unu tagon renkontis la antaŭlongan amikon kaj koramaton sur la strato; li ŝajnis malsana kaj mizera, kaj ŝi devis demandi lin, "Kiel vi fartas?"

"Entute riĉa kaj prospera," li diris; "la virino estas brava kaj bona, sed vi estas en mia koro. Mi faris mian batalon, ĝi baldaŭ finiĝos; ni ne revidos nin ĝis kiam ni renkontiĝos antaŭ Dio!"

Pasis semajno; ĉimatene lia pereo anonciĝis en la ĵurnalo, tial la junulino funebras! Ŝia iama amato forpasis kaj postlasis edzinon kaj tri stifinfanojn, laŭ la ĵurnalo; ŝajne estas fendo, sed la metalo estas pura.

La nigra banto signifas funebradon, la mieno de la junulino indikas la saman ĝis pli alta grado; ĝi estas konservita en la koro kaj neniam forgesiĝos. Kaŝi ne estas forgesi.

Jen tri historioj, tri folioj sur la sama tigo. Ĉu vi deziras ankoraŭ kelkajn trifoliojn? En la eta korlibro troviĝas multaj aliaj. Kaŝi ne estas forgesi!