Enkomputiligis Don HARLOW

La teujo

de Hans Christian ANDERSEN

eldanigis K. KNOPF

El "Dansk Esperanto-Blad", decembro 1942

(kun danko al Lars KROMANN, kiu provizis ĝin por ĉi tiu TTTejo)

Ekzistis iam malmodesta teujo, kiu estis tre fiera pro sia porcelano, sia longa beko kaj sia larĝa tenilo. Ĝi havis kaj ion antaŭe kaj ion malantaŭe, nome la bekon antaŭe kaj tenilon malantaŭe, pri tio ĝi tre fanfaronadis. Sed ĝi ne parolis pri sia kovrilo, ĉar ĝi estis disrompita; ĝi estis vinktita kaj havis difektojn, kaj pri sia difekto oni ne ŝatas paroli, tion ja sufiĉe faras la homoj. La tasoj, la laktujo kaj la sukerujo, entute la tuta teservico, certe memoras kaj priparolas la facilrompeblecon pli multe ol la bonan tenilon kaj la belegan bekon, tion sciis la teujo.

"Mi bone konas ilin", ĝi diris ĉe si mem, "mi sufiĉe konas mian difekton kaj mi konscias ĝin, en tio konsistas mia humileco kaj mia modesteco; difektojn ni ĉiuj havas, sed mi ja ankaŭ havas talenton. La tasoj ricevis tenilon kaj la sukerujo kovrilon, sed mi ricevis ambaŭ kaj krome objekton, kiun ili neniam ekhavos, nome bekon, kiu igas min reĝino sur la tetablo. Al la sukerujo kaj al la laktujo estas permesate esti servistinoj de bongusto, sed mi estas la donanto, la konsilanto; mi disvastigas benon inter la soifanta homaro; en mia interno estas prilaborataj la ĥinaj folioj en bolanta akvo."

Ĉion tion diris la teujo en sia memfida junaĝo. Ĝi staris sur la kovrita tablo kaj estis levata de plej delikata mano; sed la plej delikata mano estis mallerta, la teujo falis teren kaj la beko derompiĝis, ankaŭ la tenilo derompiĝis. Ne utilas paroli pri la kovrilo, ĉar ĝi jam sufiĉe estas priparolita. Svena kuŝis la teujo sur la planko, kaj la bolanta akvo elfluis. Estis forta puŝo, kiun ĝi estis ekhavinta, kaj la plej severa afero estis, ke ili ridis, vere ridis pri ĝi, sed ne pri la mallerta mano.

"Tion mi certe ĉiam rememoros", diris la teujo, kiam ĝi poste rakontis sian vivhistorion al si mem. "Mi estis nomata invalido, metata en angulon kaj la sekvan tagon fordonacata al virino, kiu petegis pri iom da graso al tagmanĝo. Mi venis al malriĉuloj, kie estis kompleta muteco; sed kiam mi staris tie mia pli valora vivo komenciĝis. Komence oni estas ia objekto, sed poste oni fariĝas alia. Oni enigis teron en min; tiel ke mi havis la impreson kvazau oni enterigus min. Sed en la teron oni metis bulbon. Kiu enmetis ĝin kaj kiu donis ĝin, mi ne scias; ĝi certe devis estis anstataŭo por la ĥinaj folioj kaj la bolanta akvo kaj krome anstataŭo por la derompitaj tenilo kaj beko. La bulbo kuŝis en la tero, do en mi; ĝi estiĝis mia koro, mia vivanta koro, kian mi neniam antaŭe havis. Ekestis vivo en mi, povoj kaj fortoj. La pulso batadis kaj la bulbo ĝermadis; ĝi estis krevonta pro la multo da pensoj kaj sentoj, kiuj elkreskigis floron -- ĝin mi vidis, kaj portis, kaj mi forgesis min men en ĝia beleco. Estas bena faro forgesi sin mem pro la aliaj. Ĝi ne dankis kaj memoris min -- oni admiris kaj laudegis nur ĝin. Mi estis ege ĝoja pri tio; kiom ĝoja do devis esti la floro! Unu tagon mi aŭdis iun diri, ke ĝi meritas pli bonan poton. Oni batduonigis min, kio multe dolorigis min, sed la floro estis translokata en pli belan poton, -- kaj mi estis elĵetata en la korton, kaj ĉi-tie mi estas kuŝanta kiel malnova potopeco -- sed al mi restas la rememoro, kiun mi ne povas perdi."