Enkomputiligis Don HARLOW

La ventmuelejo

de Hans Christian ANDERSEN

esperantigis laŭ anglalingva traduko Donald J. HARLOW


Sur la monteto staris ventmuelejo, fiera laŭ aspekto, kaj fiera ankaŭ laŭ sinteno.

"Mi tute ne estas fiera," ĝi diris, "sed mi estas tre iluminita kaj ekstere kaj interne. Mi havas sunon kaj lunon por mia ekstera uzado, kaj ankaŭ por la interna; kaj mi cetere havas grasajn kandelojn, radaroleon kaj lanternojn, kaj vaksajn kandelojn. Mi rajtas diri, ke mi estas iluminita. Mi estas pensanta estaĵo, kaj tiel bone konstruita, ke estas tute bele. Mi havas en la brusto bonan aertubon, kaj mi havas kvar flugilojn situantajn sur la kapo, ĝuste sub la ĉapelo. La birdoj havas nur du flugilojn, kaj devas surdorse porti tiujn. Mi estas denaske nederlanda, tion oni povas vidi laŭ mia formo -- fluganta nederlandano. Tiaj estas estaĵoj supernaturaj, tion mi scias, kaj mi tamen estas tute natura. Ĉirkaŭ la brusto mi portas balkonon, kaj sub tio domĉambron; tie loĝas miaj pensoj. Mian plej fortan penson, kiu regas kaj regnas, alial nomas 'la Viro en la Muelejo'. Li scias, kion li deziras, kaj estas moŝto de la manĝo kaj la grio; sed li ankaŭ havas sian kunulinon, kaj ŝi nomas sin 'Patrino'. Ŝi estas la koro mem de mi. Ŝi ne ĉirkaŭkuras tiel stulte kaj mallerte, ĉar ŝi scias, kion ŝi deziras, ŝi scias, kion ŝi povas fari, ŝi estas zefire mola kaj tempeste forta; ŝi scias, kiel prudente komenci, kaj atingi sian celon. Ŝi estas mia mola humoro, kaj la patro estas mia malmola. Ili estas du tamen unu; ili nomas unu la alian 'Mia duono'. Tiuj du havas kelkajn knabetojn, junajn pensojn, kiuj povos kreski. La etuloj tenas ĉion orda. Kiam mi lastatempe, pro mia saĝeco, permesas, ke la patro kaj la filoj esploru mian gorĝon kaj la truon en mia brusto, por vidi kio okazas tie -- ĉar io en mi misfunkciis, kaj estas bone esplori sin, -- la etuloj faris teruran bruon. La plej juna saltis supren al mia ĉapelo, kaj tiom kriis tie, ke tio min tilis. La pensetoj povos kreski -- mi tre bone tion scias; kaj ankaŭ en la ekstera mondo venas la pensoj, kaj ne nur samspecaj, ĉar ĝis kie mi povas vidi, mi vidas nenion similan al mi mem; sed la senflugilaj domoj, kies gorĝoj ne faras bruon, ankaŭ havas pensojn, kaj tiuj venas al miaj pensoj, kaj amas ilin, kiel oni diras. Tio estas tre mirinda -- jes, ekzistas multaj mirindaĵoj. Io venis al mi, aŭ en min, -- io ŝanĝiĝis en la muelolaborado. Ŝajnas, kvazaŭ la unu duono, la patro, aliiĝis, ricevis pli bonan humoron kaj pli aman helpantinon -- tiel junan kaj bonan, tamen saman, nur pli afablan kaj bonan tra la tempo. La amara forpasis, la cetero estas multe pli komforta."

"La tagoj pluiras, la tagoj pli kaj pli proksimiĝas al klareco kaj al ĝojo; kaj venos tago, kiam ĉio finiĝos ĉe mi; sed ne entute. Mi estos malkonstruenda tial, ke oni povu rekonstrui min; mi ĉesos, tamen pluvivos. Fariĝi tute alia estaĵo, tamen resti sama, tio estas por mi malfacile komprenebla, kiom ajn iluminita mi estas pro suno, luno, graso, radaroleo, kaj vakso. Miaj antaŭaj lignaĵoj kaj brikaĵoj restariĝos el la polvo!"

"Mi esperas, ke mi povos reteni miajn antaŭajn pensojn, la patron en la muelejo, kaj la patrinon, grandajn kaj etajn -- la familion; ĉar tio mi nomas ilin ĉiujn, grandajn kaj etajn, la kunularon de la pensoj, ĉar mi devas, kaj ne povas reteni min de tio."

"Kaj ankaŭ mi devos resti 'mi', kun la gorĝo en la brusto, la flugiloj sur la kapo, la balkono ĉirkaŭ la korpo; alie mi ne konus min, ankaŭ aliaj ne konus min, nek dirus, 'Jen la muelejo sur la monteto, fiera laŭ aspekto, tamen tute ne fiera.'"

Tion diris la muelejo. Ĝi cetere diris multon pli, sed jen la pli grava parto.

Kaj la tagoj venis, kaj la tagoj pasis, kaj hieraŭ estis la fina tago.

Tiam fajro travis la muelejon. La flamoj soris alten, kaj batadis internen kaj eksteren, kaj mordadis la trabojn kaj tabulojn, kaj formanĝis ilin. La muelejo falis, kaj restis nenio krom amaso da cindroj. La fumo drivis super la sceno de la incendio, kaj la vento forportis ĝin.

Kio vivis en la muelejo, tio restis, kaj kio estis gajnita de ĝi tute ne rilatas al ĉi tiu historio.

La familio de la muelisto -- unu animo, multaj pensoj, tamen nur unusola -- konstruis novan, belegan muelejon, kiu plenumis sian celon. Ĝi tre simils la malnovan, kaj homoj diris, "No, jen la muelejo sur la monteto, fiera laŭ aspekto!" Sed ĉi tiu muelejo estis aranĝita pli bone, pli laŭ la modo ol la antaŭa, por montri progreson. La malnovaj traboj fariĝis vermoboritaj kaj spongaj -- ili kuŝis en polvo kaj cindroj. La korpo de la muelejo ne leviĝis el la polvo, kion ili antaŭsupozis. Ili supozis tion laŭlitere, kaj oni ne supozu tiajn laŭlitere.