Enkomputiligis Don HARLOW

Tra Tempo kaj Spaco kun Ferdinando Feguto

de Don HARLOW

Laŭ personoj inventitaj de Reginald Bretnor


Oni ofte forgesas, ke Ferdinando Feguto scipovis ankaŭ Esperanton; kaj ke iam, per sia scipovo de Esperanto, li sukcesis savi la Teron de aliplanedaj invadintoj. Tio okazis kiam Feguto hazarde vizitis la jaron 2319 dum invado fare de nekonataj aliplanedanoj. Feguto tuj transportis sin al la ĉefsidejo de la Tera Defenda Forto, kie li krize konferencis kun Aerflotestro Kaŝita kaj Armeestro Stoliĉnaja.

"Neniel ni povas defendi nin kontraŭ la invadintoj!" kriis Kaŝita. "Mi alsendis eskadron de miaj plej kapablaj raketistoj. La malamikaj defendraketoj tute ne rimarkis tiujn ĝis ili tre proksimiĝis, sed tiam ili turnis sin, kvazaŭ unuanime, kaj per bonege kunordigataj manovroj ili sukcesis detrui niajn batalraketojn sen ia ajn perdo."

"Simile okazis al la armeo!" ploris Stoliĉnaja. "Mi ordonis atakon fare de la tuta siberia armeo. La malamikoj atendis ĝis kiam ili atingis la tranĉeojn de la invadintoj, kaj subite ilia tuta armeo eltranĉeiĝis kaj en perfekte ordigita manovro frakasis nian armeon. Kion do fari?"

Feguto pensis momenton, kaj poste ordonis: "Retiru viajn armeojn kaj batalraketojn, kaj ataku per longdistancaj obusoj kaj misiloj."

Tiu strategio bone funkciis. La malamiko ŝajnis ne rimarki la alproksimiĝantajn misilojn kaj obusojn ĝis kiam ili estis tre proksimaj, kaj jam ne povis defendi sin. Post gravaj perdoj, la malamikoj enŝipiĝis, lanĉiĝis, kaj poste neniam plu vidiĝis sur la Tero.

"Via strategio savis nin, Feguto!" gratulis Kaŝita. "Sed per kia genia ekkompreno vi sciis elpensi ĝin?"

"Tute facile, sinjoroj," diris Feguto. "Per viaj observoj de la malamikaj manovroj, mi povis tuj konstati, ke ili fakte ne estis ili, sed tiu. Simple temis pri formika intelekto -- unusola animo en multaj korpoj. Tial vi povis vidi la unuaniman manovradon, la kunordigitecon de la atakoj."

"Sed pro kio ili ne povis vidi niajn longdistancajn atakojn ĝis tiuj estis tro proksimaj por defendado?"

"Tio estas, sinjoroj, grava difekto de la formika intelekto," Feguto klarigis. "Ili ne povas vidi aferojn, kiuj ne okazas tre proksime. Komprenu, ke tiuj multkorpaj estaĵoj devas funkcii ... tre mi-ope."