Enkomputiligis Don HARLOW

La gnuroj el la muroj elvenas el

de R. Bretnor

elangligis Don Harlow


[Dum preskaŭ duona jarcento, en Usono la ideo "humura scienc-fikcio" estis preskaŭ sinonima kun la nomo de R. ("Reginald") BRETNOR. Bretnor ne tro ofte verkis, sed liaj malmultaj (kaj ĝenerale mallongaj) verkaĵoj, ĉefe aperantaj sur la paĝoj de The Magazine of Fantasy and Science Fiction, ege feliĉigis la legantojn.

Nuntempe oni pliofte ligas la nomon de Bretnor kun la multegaj vortludaj anekdotoj pri la kosma vojaĝanto Ferdinand Feghoot; kaj ankaŭ multaj aliaj entuziasmuloj foje strebadis daŭrigi la Raymond-Schwartz-eskajn aventurojn de la nelacigebla savanto de universoj kaj tordanto de vortoj; ankaŭ mi mem faris tion (en Esperanto, kompreneble).

Ne tiel konata kiel Feghoot estas la persono de Paĉjo SCHIMMELHORN, kiu la unuan fojon aperis en ĉi tiu preskaŭ klasika novelo, kiu aperis antaŭ preskaŭ 50 jaroj. Paĉjo Schimmelhorn ŝajne estis intencita kiel unufoja ĉefrolanto, sed ... oni ne povas subpremi tian ĥeniulon, kaj post kelkaj jaroj li reaperis en novelo pri sia egale preterordinara nevo, Eta Anton. En la daŭro de 30 jaroj, fakte, Paĉjo Schimmelhorn sufiĉe ofte aperis, ke fine Ace Books povis kompili tutan volumon pri li, La dosieroj Schimmelhorn, kiu enhavas aliajn klasikaĵojn kiel "Paĉjo Schimmelhorn kaj la tempo-ĉevaleto" (en kiu nia alia nova amiko, Kolonelo -- poste Generalo -- Polard konatiĝas kun Ĝengis ĥan kaj Generalo George Patton).

Por tiuj, kiuj scipovas la anglan lingvon, aliaj informoj pri Reginald BRETNOR kaj lia verkaro troviĝas ĉe

The Timeless Tales of Reginald Bretnor

Por doni al vi guston pri Paĉjo, jen la originala novelo, kiu komencigis la karieron de Paĉjo Schimmelhorn.

Noto pri la traduko: zorgaj legantoj rimarkos aludon al esperantista fenomeno ie en la novelo. En la originala versio, Paĉjo Schimmelhorn elvokis la gnurojn muzikante tre banalan usonan religian kanton "Come To the Church In the Wildwood" (Venu al preĝejo en la bosko), konatan de preskaŭ ĉiu eĉ meze religia usonano. Mi komencis traduki la koncernajn versojn, sed subite ekpensis: ĉu tio kreos la ĝustan etoson por Esperantlingvaj legantoj, kiuj tute ne konas tiun kanton? Verŝajne ne. Do mi elektis utiligi alian banalan kanton, konatan de preskaŭ ĉiu meze entuziasma esperantisto. En tiu mi sekvas la konsilon de iu, kiu iam proponis, ke kiam la opereto "Piratoj de Penzanco" venis al Usono, oni devis ankaŭ traduki la titolon al "Piratoj de Fort Lauderdale" aŭ io simila, por rekrei la originalan etoson en ĉi tiu lando.]


Kiam Paĉjo Ŝimmelhorn eksciis pri la milito kontraŭ Bobovio, li aĉetis saklunĉon, volvis sian sekretan armilon en bruna papero, kaj trafis la unuan aŭtobuson senperan al Vaŝingtono. Tuj antaŭ la tagmezo li aperis ĉe la ĉefa enirejo de la Buroo de Sekretaj Armiloj, kun siaj saklunĉo, barbo kaj fagoto.

Jes ja -- fagoto. Li malvolvis sian sekretan armilon. Ĝi similis fagoton. La malsameco ne evidentis.

Kaporalo Ĝeri Koliver, sur posteno ĉe la enirejo, ne sciis, ke malsameco ekzistas. Li nur sciis, ke la Buroo de Sekretaj Armiloj estas falsaĵo, kreita por misgvidi la frenezulojn, kaj ke ĝi estas aĉa posteno, kaj ke restos tuta posttagmezo antaŭ lia rendevuo kun Kanjo.

"Bonan matenon, zoldaĉjo!" muĝis Paĉjo Ŝimmelhorn.

Kaporalo Koliver palpebrumis al la du privataj soldatoj, kiuj sunumis sin kun li sur la ŝtuparo de la gardistejo. "Revenu Kristnaske, Sankta Nikolao," li diris. "Ni jam fermiĝis por inventariado."

"Ne!" Paĉjo Ŝimmelhorn sentis malkontentecon. "Tiel longe mi ne pofas resti for de mia laboro. Zetere, mi ĉi tie hafas sekretan armilon. Enlasu min!"

La Kaporalo faris rezignan geston. Oni tamen devas obei ordonojn. Ĉu frenezajn, ĉu ne, oni devas enlasi ilin. Li celis malantaŭ si kaj premis la frenezul-butonon, por pretigi la psiĥiatrojn kontraŭ eventualaĵoj. Tiam, kuntintante siajn ŝlosilojn, li marŝis al la pordego. "Sekretan armilon, ĉu?" li diris, malŝlosante ĝin. "Mi supozas, ke vi tute finos la militon antaŭ paso de semajno."

"Zemajno?" Paĉjo Ŝimmelhorn ridege tondris. "Zoldaĉjo, vi atendu! Ĝi finiĉos post du tagoj! Mi estas ĥeniulo!"

Kiam li trapaŝis, Kaporalo Koliver rememoris la regulojn kaj severe pridemandis lin, ĉu li posedas ĉe aŭ apud si eksplodaĵojn.

"Ho-ho-ho! Tio ne necesas, hafi egzplodaĵojn por zukcesi en milito! Do bone, vi prizerĉu min!"

La kaporalo priserĉis lin. Li priserĉis la saklunĉon, kiu enhavis unu ŝtopitan ovon, du sandviĉojn el ŝinkofolioj, kaj pomon. Li priserĉis la fagoton, skuante ĝin kaj trarigardante ĝin por certigi, ke ĝi estas malplena.

"Bone, Paĉjo," li diris, post la fino. "Vi rajtas eniri. Sed prefere vi lasu ĉe ni vian fluton."

"Ĝi ne estas fluto," Paĉjo Ŝimmelhorn korektis lin. "Ĝi estas gnurrpfeife. Kaj mi besonas ĝin, ĉar ĝi estas mia zekreta armilo."

La kaporalo, kiu volis pasigi unu-du horojn provante fluti "La iamo longe for" faris filozofian geston. "Barni," li diris al unu el la privataj soldatoj, "konduku tiun ulon al Fako Sep."

Kiam la soldato foriris, trenante Paĉjon Ŝimmelhorn malantaŭ si, li repremis la frenezul-butonon, du fojojn, por bonŝanco. "Kiel strange," li diris al si.

Kaporalo Koliver kompreneble ne sciis, ke Paĉjo Ŝimmelhorn diris la absolutan veron. Li ne sciis, ke Paĉjo Ŝimmelhorn vere estas geniulo, aŭ ke la gnuroj finos la militon post du tagoj, aŭ ke Paĉjo Ŝimmelhorn venkos.


Je dek minutoj post la unua horo, Kolonelo Paŭhatan Ferfeks Polard ankoraŭ povis danki pro tio, ke li tute ne scias pri la ekzisto de Paĉjo Ŝimmelhorn.

Kolonelo Polard estis longa kaj mallarĝa kaj ledeca. Li portis Peal-botojn, spronojn, kaj unu el tiuj prunkoloraj bluzoj, kiuj estis laŭmodaj ĉe Fortikaĵo Hŭaĉuka antaŭ pluraj jardekoj. Li ne fidis je sekretaj armiloj. Li eĉ ne fidis je atombomboj kaj tankoj, senresaltaj fusiloj kaj atakaviado. Li fidis je ĉevaloj.

La Pentagono revokis lin el emeriteco por komandi la Buroon de Sekretaj Armiloj, kaj li estis tute taŭga por tiu tasko. En kvar monatoj de lia deĵorado, nur unu inventisto -- homo kun aparte trafaj ideoj pri pakseloj -- estis transsendita al pli altaj eĉelonoj.

Kolonelo Polard sidis ĉe sia skribotablo, diktante al sia blonda sekretariino el malfermita ekzemplero de la "Moderna Porkopikado" de Major-Generalo Wardrop. Li akumuladis informojn por estonta verkaĵo propra, kun titolo "Glavo kaj Lanco en la Moderna Milito". Nun, meze de citaĵo detaliganta la virtaĵojn de la bengala lanco, li abrupte ekĉesis. "Fraŭlino Huper!" li anoncis. "Min subite trafis penso!"

Kanjo Huper snufis. Se li devis esti formala, kial li ne simple diru serĝento? Aliaj superaj oficiroj ĉiam nomis ŝin karadolĉulino, almenaŭ kiam ne apudestis aliaj. Fraŭlino Huper, tamen! Ŝi ankoraŭfoje snufis, kaj diris, "Jes, sinjoro."

Kolonelo Polard henis, verŝajne por klarigi la menson. "Mi povas deklari principon," li komencis, "ke la manio por tiuj tiel-nomataj sciencaj armiloj estas grava minaco al la sekureco de Usono. Malatentante la neŝanĝeblan sciencon de la milito, ni konstruas unu nepruvitan armilon post alia, kontraŭarmilojn kontraŭ tiuj armiloj, kontraŭkontraŭarmilojn, kaj -- kaj tiel plu. Plene armitaj de teorioj kaj deliraĵoj, ni baldaŭ staros impotentaj -- Ĉu vi aŭdis min, Fraŭlino Huper? Impotentaj -- "

Fraŭlino Huper klukridis kaj diris, "Jes, sinjoro."

"-- kontraŭ la impeto de iu Attila," kriis la Kolonelo, "iu moderna Gengis Ĥan ankoraŭ nenaskita, kiu forbalaos niajn fuŝteĥnikistojn kiel rubaĵojn kaj skulptos sian imperion per ĉevalistoj -- per ĉevalo kaj glavo!"

"Jes, sinjoro," diris la sekretario.

"Hodiaŭ," tondris la Kolonelo, "ni malhavas ĉevalistojn! Miliono da surĉevalaj muĵikoj povus -- "

Sed ne estis la destino de la mondo ekscii, kion povus aŭ ne povus fari miliono da surĉevalaj muĵikoj. La pordo malfermiĝis kun knalo. El la ekstera oficejo aŭdiĝis mallonga, akra krio. Diketa juna oficiro katapultiĝis trans la ĉambron, bremsis sin haltige antaŭ la skribotablo de la Kolonelo, freneze mansalutis.

"Hooo!" anhelis Kanjo Huper, rigardante per larĝaj bluaj okuloj.

La mieno de la Kolonelo subite ŝtoniĝis.

Kaj la juna oficiro sufiĉe rekaptis sian spiron por elkrii: "Dio mia, ĝi -- ĝi okazis, sinjoro!"

Leŭtenanto Hanson ne estis batalisto; li estis sciencisto. Li ne antaŭanoncis sin. Li envenis, nefrapinte, tre malmilitiste. Kaj -- Kaj --

"SINJORO!" muĝis Kolonelo Polard. "KIE ESTAS VIA PANTALONO?"

Ĉar al Leŭtenanto Hanson evidente mankis pantalono. Kaj ŝtrumpoj kaj ŝuoj. Kaj la ŝirita postaĵo de lia ĉemizo preskaŭ ne kaŝis la ĉifonigitan kalsonon.

"DO PAROLU, DAMNE!"

La Leŭtenanto vakmiene rigardis siajn malsuprajn membrojn, kaj relevis la rigardon. Li komencis tremadi. "Ili -- ili manĝis ĝin!" li ekdiris. "Tion mi provas diri al vi! Nur Dio scias, kiel li faras tion! Li estas pli-malpli okdekjara, kaj li estas ... estas laborestro en fabriko de kukol-horloĝoj! Sed ĝi estas la perfekta armilo! Kaj ĝi funkcias, funkcias, funkcias!" Li histerie ridegis. "La gnuroj el la muroj elvenas el!" li kantis, kunfrapante la manojn.

Nun Kolonelo Polard ekstaris de sia seĝo, transsaltis la skribotablon, kaj provis trankviligi Leŭtenanton Hanson per vigla skuado. "Hontinde!" li kriis al ties orelo. "Forturnu vin!" li ordonis al la ruĝiĝinta Kanjo Huper. "SENSENCAĴO!" li elbalgis kiam la Leŭtenanto volis babili ion pri gnuroj.

Kaj, "Kio estas zenzencaĵo, zoldaĉjo?" demandis Paĉjo Ŝimmelhorn ĉe la sojlo.

La Leŭtenanto nestabile indikis Kolonelon Polard. "Gnuroj estas zenzencaĵo!" li klakridis. "Li diris tion."

"Ha!" Paĉjo Ŝimmelhorn kolere rigardis. "Mi montros al vi, zoldaĉjo!"

La Kolonelo eruptis. "Soldaĉjo? SOLDAĈJO? Staru atente kiam mi parolas al vi! ATENTON, DAMNU VIN!"

Paĉjo Ŝimmelhorn, kompreneble, tute ne atentis. Li levis al siaj lipoj la sekretan armilon, kaj tra la ĉambro veadis la unuaj notoj de "La Espero".

"Sinjoro Hanson!" furiozis la Kolonelo. "Arestu tiun! Senigu lin de tio! Mi procesos! Mi -- "

Tiumomente, la gnuroj el la muroj elvenis el.

Estas malfacile, priskribi gnuron. Ĉu vi povas bildigi al vi muskoloran, musgrandan estaĵon, kun formo de apro, sed iel trembrila? Kun antaŭa kaj malantaŭa dikfingroj, kaj rozkolora, nuda vosto, kaj flavaj okuloj multe tro grandaj? Kaj kun tri kompletoj da akraj dentoj en la buŝo? Ĉu ne? Nu, tio estas bona priskribo -- krom ke neniu iam ajn vidis unu gnuron. Ili ne tiel aperas. Kiam la gnuroj el la muroj elvenas el, ili elvenas ĉie -- kiel lemingoj, sed multe pli leminge -- milionege.

Kaj ili aperas manĝante.

La gnuroj el la muroj elvenis el ĝuste kiam Paĉjo Ŝimmelhorn atingis " ... tra la mondo iras forta voko". Ili duone kovris la plankon, kaj duone manĝis la tapiŝon, antaŭ ol li finis "sur flugiloj de facila vento". Tiam ili antaŭenmarŝis al Kolonelo Polard.

Grimpante sur la skribotablon, la Kolonel komencis ĉirkaŭbatadi per sia rajdbastoneto. Kanjo Huper suriris dosierujon, levis sian jupon, kaj kriadis. Leŭtenanto Hanson, sekura pro sia jama suba nudeco, restis sur la planko kaj nesubulece ridaĉis.

Paĉjo Ŝimmelhorn ĉesis fluti por krii, "Ne ĝagreniĉu, zoldaĉjo!" Li rekomencis, farante muzikon ne tute rekoneblan -- muzikon, kiu iel ne similis muzikon.

La gnuroj tuj ekhaltis. Ili konsternite rigardis trans la ŝultrojn. Ili englutis la restaĵojn de la seĝkuseno de la Kolonelo, trembrilegis, naŭzete grakadis, kaj, turnante sin, malaperis en la murojn.

Paĉjo Ŝimmelhorn rigardis la botojn de la Kolonelo, kiuj estis surprize nedifektitaj, kaj murmuris, "Hm, do!" Li ŝate rikanis al Kanjo Huper, kiu tuj lasis refali la jupon. Li batis al si la bruston kaj anoncis, "Ili estas mirindaj, miaj gnuroj!"

"K -- ?" La Kolonelo montris indikojn pri profunda psiĥa traŭmo. "Kien ili iris?"

"Tien, de kie ili venis," respondis Paĉjo Ŝimmelhorn.

"Kie estas tie?"

"Tie estas hieraŭ!"

"Tio -- tio estas absurda!" La Kolonelo destumblis kaj falis sur sian seĝon. "Ili ne estis ĉi tie, hieraŭ!"

Paĉjo Ŝimmelhorn kompate rigardis lin. "Kompreneble ne! Ili ne estis ĉi tie hieraŭ, ĉar hieraŭ tiam estis hodiaŭ Ili estas ĉi tie hieraŭ, kiam hieraŭ estas jam hieraŭ. Estas malsame."

Kolonelo Polard apelacie rigardis Leŭtenanton Hanson.

"Eble mi povas klarigi, sinjoro," diris la Leŭtenanto, kies nervoj verŝajne trankviliĝis pro la dua vizito de la gnuroj. "Ĉu mi rajtas raporti?"

"Jes, jes, certe." Kolonelo Polard estis kiel dronanto celante flosantan fojneron.

Leŭtenanto Hanson altiris seĝon kaj -- dum Paĉjo Ŝimmelhorn iris por flirti kun Kanjo -- li komencis paroli per mallaŭta kaj tre serioza voĉo.

"Estas absolute nekredeble," li diris. "Ĉiuj rutinaj ekzamenoj indikas, ke li ne estas pli inteligenta ol altranga kreteno. Li ĉesis studi kiam li estis dek-unujara, faris sian metilernadon, kaj laboris kiel horloĝisto ĝis kvindek-kelkjaraĝo. Post tio, li estis purigisto en la Ĝeneva Instituto por Alta Fiziko, ĝis antaŭ kelkaj jaroj. Poste li venis al Usono kaj komencis sian nunan laboron. Sed gravas la ĝeneva periodo. Tie oni koncentris je ampleksigoj de la laboro de Einstein kaj Minkovski. Certe li aŭdis multon pri tio."

"Sed se li estas kreteno -- " La Kolonelo sciis pri Einstein, ke tiu estas tre profunda. " -- kiel tio valorus por li?"

"Jen la afero, sinjoro! Li estas konscie stultulo sed subkonscie geniulo. Iel, parto de lia cerbo sorbis la informojn, unuigis ilin, kaj rezultigis tiun fagotan aĵon. ĜĤi havas strangan L-forman kristaleton, kiu tuŝas la ŝalmaĵon, kaj kiam oni blovas, la kristalo ekvibras. Ni ne scias, kial ĝi funkcias -- sed ĝi ja funkcias!"

"Ĉu temas do pri -- nu -- la kvara dimensio?"

"Precize. Kvankam ni jam forlasis la hieraŭon, la gnuroj restas tie. Ili estas tie nun. Kiam tago fariĝas nia hieraŭo, ĝi fariĝas ilia hodiaŭo."

"Sed -- sed kiel li forigas ilin?"

"Li diras, ke li inversigas la saman muzikon, kaj tiel inversigas la efikon."

Paĉjo Ŝimmelhorn, kiu estis kuraĝiganta al Kanjo Huper palpi liajn muskolojn, turnis sin. "Vi atendu!" li ridegis. "Baldaŭ, per mia gnurrpfeife, mi dissendos al la malamiko! Ni fenkos en la milito!"

La Kolonelo restis nekonvinkita. "La aĵo estas neprovita, nepruvita! Ĝi -- nu -- bezonas pluan studadon -- ekzercadon -- testadon."

"Mankas tempo, sinjoro. Ni perdus la elementon de surprizo!"

"Ni faros kutiman raporton laŭ la kutimaj kanaloj," deklaris la Kolonelo. "Ĝi estas damninda maŝino, ĉu ne? Oni ne povas dependi de ili. Neniam povis. Tio kontraŭus la principojn de milito."

Kaj tiam Leŭtenanto Hanson ekinspiriĝis. "Sed, sinjoro," li argumentis, "ni ne batalos per la gnurrpfeife! La gnuroj estos nia vera armilo, kaj ili ne estas maŝinoj -- ili estas bestoj! La plej grandaj generaloj uzis bestojn en la milito! La gnuroj ne havas intereson pri vivantaĵoj, sed ili voras preskaŭ ĉion alian -- lanon, kotonon, ledon, eĉ plastaĵojn -- kaj iliaj nombroj estas astronomie grandaj. Se mi estus vi, mi tuj telefonus al la la Ministro!"

La Kolonelo momente hezitis -- sed nur momente. "Hanson," li decide diris, "via argumento estas solida -- tre solida!"

Kaj li ekprenis la telefonon.


Oni bezonis malpli ol dudek-kvar horojn por organizi Operacion Gnuro. La Ministro pri Defendo, post diskutado kun la Prezidanto kaj la Ĝenerala Stabo, persone alrapidis por estri la komencajn testojn de la sekreta armilo de Paĉjo Ŝimmelhorn. Antaŭ noktiĝo, oni sciis, ke la gnuroj povas:

     a. Kovri entute ĉion malpli ol ducent metrojn for de la gnurrpfeife antaŭ paso de dudek sekundoj,

     b. Senvestigi ĝishaŭte tutan plotonon da infanterianoj, subtenatan de ĥemiaj armiloj, dum unu minuto kaj dek-ok sekundoj,

     c. Engluti la enhavojn de kvin varejoj dum du minutoj kaj duono,

kaj,

     ĉ. El la muroj elveni el kiam oni muzikis per la gnurrpfeife laŭ zorge protektata kurtonda sistemo.

Ankaŭ evidentiĝis, ke ekzistas nur tri metodoj por mortigi gnuron -- mortpafi tiun, trempi tiun en likva fajro, aŭ faligi atombombon sur tiun -- kaj ke ekzistas tro multe da gnuroj por ebligi iun ajn el tiuj metodoj.

Antaŭ mateno, Kolonelo Paŭhatan Ferfeks Polard -- ĉar li estis la unusola supera oficiro kiu iam ajn vidis gnuron, kaj ĉar oni sciis, ke li estas spertulo pri bestoj -- fariĝis leŭtenant-generalo kaj ricevis komandon de la operacio. Leŭtenanto Hanson, lia helpanto, fariĝis majoro. Kaporalo Koliver fariĝis ĉefserĝento, supozeble pro tio, ke li ĉeestis kiam falis la manao. Kaj Kanjo Huper spertis mallongan sed baraktoplenan rendevuon kun Paĉjo Ŝimmelhorn.

Neniu estis kontenta. Kanjo plendis, ke Paĉjo Ŝimmelhorn havis la saman celon kiel la gnuroj, nur malsaman teĥnikon. Ĝeri Koliver, kiu ofte akompanis Kanjon, plendis, ke la maljuna sed muskoloza buteulo senhupigis lian Huper-hupilon. Majoro Hanson ekkonsciis pri la ebleco, ke iu krom la malamiko aŭskultos la Horon de Paĉjo Ŝimmelhorn.

Ankaŭ nekontenta estis Generalo Polard --

"Mi povus malatenti ĉion alian, Hanson," li acide diris, "krom tion, ke li nomas min 'soldaĉjo'. Tion mi ne toleros! La scienco de milito ne povas toleri sendisciplinecon. Mi parolis al li pri tio, kaj li nur respondis, 'Ĉio en ordo, zoldaĉjo. Vi nomu min Paĉjo.'"

Majoro Hanson disciplinigis sian mienon, kaj diris, "Nu, kial ne nomi lin Paĉjo, sinjoro? Cetere, la historio ĉefe konsistas precize el tiaj homecaj aferetoj."

"Nu, do -- Historio." La Generalo reflekte paŭzis. "Hm, eble jes, eble jes. Oni ĉiam nomis Napoleonon 'la eta Kaporalo'."

"Kio vere ĝenas min, Kolonelo, tio estas, kiel ni finos la aferon, sen ke niaj propraj popolanoj aŭskultos. Mi supozas, ke oni certe elpensis ion, alie oni ne estus programinta la -- la atakon je la kvina horo. Tio estos post nur kvar horoj."

"Via mencio rememorigas min," diris Generalo Polard, elvenante el sia revaro, "ke oni ja sendis memoraĵon -- Ho, Fraŭlino Huper, alportu al mi tiun memoraĵon el G-1! -- Dankon. Jen ĝi. Ŝajnas, ke oni decidis -- nu -- ĉifri la dissendon."

"Ĉifri ĝin, sinjoro?"

"Jes, jes. Kaj mi jam dissendis la operaciajn ordonojn. Spionoj raportis antaŭ kelkaj semajnoj, ke la malamikoj scipovas malĉifrigi ĉion, kion ni tiel dissendas. Kiam s-ro -- nu, 'Paĉjo' Ŝimmelhorn ekdissendos, ni ĉifros lin, sed ni ne dissendos la ĉifro-ŝlosilon al niaj homoj. Oni supozas, ke inter kvin kaj dek-kvin malamikaj aŭskultistoj aŭdos lin. Lia muzikado konsistigos Fazon Unu. Post la fino, oni malŝaltos la mikrofonojn, kaj li inverse muzikos. Tio estos Fazo Du, por malaperigi tiujn gnurojn, kiuj surloke aperos."

"Tio ŝajnas solida." Majoro Hanson sulkigis la brovojn. "Kaj tre lerte farita, se ĉio funkcios bone. Sed se kontraŭe? Ĉu ne estus bone havi alternativan planon?"

Li denove sulkigis la brovojn. Tiam, ĉar la Generalo ŝajne ne havis ideojn pri tiu afero, li foriris por plenumi siajn devojn. Li faris finan inspekton de la speciala sonizola ĉambro en kiu Paĉjo Ŝimmelhorn fagotos. Li organizis la observo-lukojn -- unu por la Prezidanto, la Ministro, kaj Generalo Polard; unu por la Stabestro, kun ties mara kaj aera kolegoj; alia por la Ĉefspiono; kaj la fina por la funkcianta stabo de Operacio Gnuro, ankaŭ por li. Je dek minutoj antaŭ la kvina, kiam ĉio estis preta, li ankoraŭ sentis malkvietecon.

"Tamen," li flustris al Paĉjo Ŝimmelhorn, eskortante tiun al la pordo de sorto. "Kion ni faru se viaj gnuroj eskapos? Vi ne povus muziki ilin en la murojn en, dum monato da dimanĉoj!"

"Ne ĝagreniĉu, zoldaĉjo!" Paĉjo Ŝimmelhorn fortike frapis lian dorson. "Mi hafas ankoraŭ unu trukon, kiun mi ne rifelis al vi!"

Kaj post tiu svaga kvietigo, li fermis malantaŭ si la pordon.

"Prete?" streĉe vokis Generalo Polard, je unu minuto antaŭ la kvina.

"Prete!" respondis Serĝento Koliver.

La streĉiteco kreskis. La sekundoj forsekundadis. La mano de la Generalo celis sabrotenilon, kiu mankis. Precize je la kvina --

"ATAKU!" kriis la Generalo.

Ruĝa lumilo ekbrilis super la mikrofonoj.

Kaj Paĉjo Ŝimmelhorn komencis fajfi "La espero".

La gnuroj, kompreneble, el la muroj elvenis el.


La gnuroj el la muroj elvenis el, kaj iliaj flavaj okuloj malsate ardis. Ili tapiŝis sur la planko. Ili komencis amasiĝi. Ili ondis ĉe la dikaj kruroj de Paĉjo Ŝimmelhorn, kaj iliaj etaj elektro-razilaj dentaroj furioze tondmaĉadis. Lia pantalono malaperis sub la inundo -- lia ŝaktabula jako, lia kravato, lia kolumo, la franĝo de lia barbo. Kaj Paĉjo Ŝimmelhorn, tute nekonsternite, levis sian fagoton for de la gnuroj kaj daŭre fajfadis. "En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko ... "

Majoro Hanson kompreneble ne povis aŭdi la gnurrpfeife -- sed li kantis tiun kanton en la Universala Kongreso, kaj nun la vortoj resonis en lia cerbo. Strofon post strofo, refrenon post refreno -- Lin trafis la terura penso, ke eble Paĉjo Ŝimmelhorn estos subigita, subsuĉita, dronigita en gnuroj ...

Kaj tiam li aŭdis la voĉon de Generalo Polard, ne plu stabila --

"P-prete, Fazo Du?"

"P-prete" respondis Serĝento Koliver.

Verda lumilo ekbrilis antaŭ Paĉjo Ŝimmelhorn.

Dum momento, nenio ŝanĝiĝis. Tiam la gnuroj hezitis. Ili maltrankvile rigardis retro trans la harozaj ŝultroj. Ili trembrilis. Ili komencis retiriĝi. Malantaŭen ili fluis, lasante Paĉjon Ŝimmelhorn sola, triumfanta, kaj nuda kiel birdido.

La pordo malfermiĝis, kaj li elvenis -- por esti gratulita kaj revestita, kaj (ĉagrene por Serĝento Koliver) por rifuzi manĝinviton al la Blanka Domo favore al rendevuo kun Kanjo Huper. Estis la fino de la aktivaj fazoj de Operacio Gnuro.

Sed en fora Bobovio regnis ĥaoso. Oni poste informiĝis, ke dek-unu scivolemaj malamikaj aŭskultistoj malĉifris la flutadon de la gnurrpfeife, kaj ke cunamoj da gnuroj inundis la dek-unu ĉefajn urbojn de la malamiko. Jam antaŭ la sepa kaj dek-kvin minutoj, escepte de kelkaj histeriaj landlimaj radiostacioj, Bobovio ne plu dissendis. Antaŭ la oka, bobovia milita aktiveco ĉesiĝis en ĉiu fronto. Je dudek minutoj post la deka, mireganta Gazetaro eksciis, ke oni atendas la tujan rezignon de Bobovio ... La Prezidanto ricevis komunikaĵon de la bobovia Marŝalisimo, kun peto pri permeso flugi al Vaŝingtono kun la Stabestro, la ministraranoj, kaj kelkaj parencoj. Kaj ĉu lia Moŝto la Prezidanto -- la Marŝalisimo komunikis -- bonvolos sendi iun al la flughaveno por renkonti ilin kun dek-naŭ usonaj pantalonoj, aŭ novaj aŭ brokantaj?

La fino de la Dua Mondmilito ne egalis. Tuj je ekvendo de la gazetoj -- BOBOVIO REZIGNAS! -- ATOMAJ MUSOJ VORAS LA MALAMIKON! -- STRATEGIO DE SVISA GENIULO VENKAS! -- la amasoj freneziĝis. De Majno ĝis Florido, de Kalifornio ĝis Kabo Kod, la lumiloj eklumis, alarmiloj kaj sonoriloj kaj hupiloj resonadis tranokte, milionoj da gorĝoj raŭkis pro kantado de "La espero".

La postan tagon, post kiam amasiĝintaj televidaj kameraoj dissendis al la tuta nacio la formalan subskribadon de la rezigna pakto, Generalo Polard kaj Paĉjo Ŝimmelhorn estis honorataj ĉe impona publika ceremonio.

Paĉjo Ŝimmelhorn ricevis dankegon de ambaŭ ĉambroj de la Parlamento. Li estis premiita per akademiaj honoroj de universitatoj Harvard, Princeton, M.I.T., kaj pluraj religaj kolegioj en Teksaso. Li mallonge paroladis pri kukol-horloĝoj, la gnuroj, kaj Kanjo Huper.

Generalo Polard, ricevinte diversajn enlandajn kaj eksterlandajn medalionojn, longe paroladis pri la uzado de bestoj en estonta militado. Li klarigis, ke la ĉevalo, el ĉiuj bestoj, plej taŭgas por ordinaraj militaj celoj, kaj li detale diskutadis multajn batalojn kaj kampanjojn, en kiuj ĝi estis provita kaj pruvita. Li volas komenci diskuti glavojn kaj lancojn kiam la tutan aferon ĉesigis la abrupta alveno de Majoro Hanson.

Hanson alvenis kun hurlantaj alarmiloj. Li lasis sian eskorton de militaj policanoj kaj transkuris la platformon. Pala kaj anhelanta, li atingis la Prezidanton -- kaj, kvankam li provis flustri, lia voĉo estis tamen sufiĉe laŭta por atingi la orelon de la Generalo. "La -- la gnuroj!" li elŝokis. "Ili estas en Losanĝeleso!"

La Generalo tuj respondis al la implicita postulo. "Atenton, mi petas!" li kriis al la mikrofonoj. "Finiĝis la nuna ceremonio. Vi rajtas -- nu -- ha -- FORIRI!"

Antaŭ ol la spektantaro povis reagi, li grupiĝis kun la homa nodo ĉirkaŭ la Prezidanto, kaj Hanson klarigis al ili, kio okazis. "Estis grupo de esploristoj! Ili inventis malĉifrilon -- novan -- pli bonan ol tiun de la malamiko. Ili ne sciis. Ili testis ĝin ĉe Paĉjo. Faris bendon. Hodiaŭ ili aŭdigis ĝin! Losanĝeleso estas invadita!"

Pasis longaj sekundoj de senespera silenteco. Tiam, "Sinjoroj," mallaŭte diris la Prezidanto, "ni estas en la sama situacio kiel Bobovio."

La Generalo ĝemis.

Sed, surprize por ĉiuj, Paĉjo Ŝimmelhorn gaje ridegis. "Ho-ho-ho-ho! Ne ĝagreniĉu, zoldaĉjo! Ni hafas ilin nur en Losanĉeleso, kie ne gravas! Zetere, mi hafas trukon, kiun mi ne rifelis!" Li ruze palpebrumis. "La gnurojn timikas unu afero -- "

"Pro Dio -- kio?" eldiris la Ministro.

"Ĝefaloj," diris Paĉjo Ŝimmelhorn. "Estas la odoro!"

"Ĉevaloj? Ĉu vi diris, ĉevaloj?" La Generalo ekentuziasmis. Fajro flamis en liaj okuloj. "ĈEVALISTOJN!" li tondris. "Ni bezonas ĈEVALISTOJN!"


Oni ne malŝparis tempon. Antaŭ paso de unu horo, Leŭtenant-Generalo Paŭhatan Ferfeks Polard, la unusola supera ĉevalista oficiro kiu sciis ion ajn pri gnuroj, avancis al la rango de Generalo de la Armeoj, kaj ricevis superan komandon. Majoro Hanson fariĝis subgeneralo, kiu statŝanĝo lasis lin iomete svenema. Serĝento Koliver fariĝis suboficiro.

Generalo Polard faris tujan kaj decidan agadon. Oni transprenis la tutan Aerarmean buĝeton por la jaro. Ĉion, kiu iel similis ĉevalon, selon, bridon, aŭ fojnon, oni sendis okcidenten en vagonaroj kaj ŝarĝaŭtoj. Antaŭaj ĉevalisto-oficiroj kaj -suboficiroj, ekdeĵorantaj malgraŭ aĝo aŭ fartaĉo, flugis kun malkontentaj aviadistoj al grupiĝejoj en Oregonio, Nevado kaj Arizono. Ĉiu kiu iam ajn vidis ĉevalon estis konskripciita. Meksikio alpruntis kelkajn plotonojn.

La Gazetaro ĝuegis la aferon. NUDAJ HOLIVUDAJ STELULINOJ BATALAS KONTRAŬ GNUROJ! ĉefis super multaj kovrilpaĝoj da fotaĵoj. Time dediĉis specialan numeron al Generalo de la Armeoj Polard, Jeb Stuart, Marŝalo Ney, Belisarius, la Atako de la Malpeza Brigado ĉe Balaklava, kaj AR 50-45, Lernejo De La Soldato Surĉevala Sen Armiloj. La Nacia Enketanto raportis, laŭ fidinda informinto, ke oni observis la fantomon de Generalo Kuster eniri la Oficiran Klubon ĉe Fortikaĵo Rajli, Kansaso.

Je la sesa tago, Generalo Polard havis preta por atako la plej grandan ĉevalistan hordon en la tuta historio de la mondo. Ĝiaj disciplineco kaj aspekto ne estis perfektaj. Ĝia ĉevalista kapablo estis, se paroli bonvole, nepreciza. Ĝia entuziasmo estis tamen granda, kaj --

"Neniam plu," deklaris la Generalo al ĵurnalistoj kiuj intervjuis lin en lia ĉefstabejo en Fenikso, "ni permesu al la politikistoj kaj longharaj teoriistoj persvadi nin forlasi la pruvitajn principojn de milito, kaj konfidi nian nacian destinon al -- al iloj."

Eltirante sian sabron, la Generalo indikis sian operacian mapon. "Nia strategio estas simpla," li anoncis. "La gnuraj fortoj preteriris la Mohave-Dezerton sude, kaj invadas Arizonon. En Nevado, ili koncentriĝas ĉe Reno kaj Virginiurbo. Ilia ĉefa atako tamen ŝajnas esti celanta la limon de Oregonio. Kiel vi scias, mi disponas pri pli ol du milionoj da ĉevalistoj -- pli-malpli tricent divizioj. Post unu horo, ili antaŭeniros. Ni igos la gnurojn retiriĝi en tri ĉefaj grupoj -- en la sudo, en la centro, en la nordo. Tiam, kiam ilia tenata tereno estos sufiĉe malgranda, Paĉjo -- nu, tio estas, s-ro -- Ŝimmelhorn muzikos per moveblaj disanonciloj."

Dirinte tion, la Generalo indikis, ke finiĝas la intervuo, kaj, surirante belegan grizan kastriton donitan al li de la civitanaro de Luivil, forrajdis por enaviadiliĝi cele al la fronto.

Ne necesas diri, ke lia konduko de la Milito Kontraŭ La Gnuroj montris plej altan nivelon de iniciativo kaj energio, kaj perfektan komprenon pri la neŝanĝeblaj principoj de strategio kaj taktiko. Kvankam kelkaj enviaj personoj en la Pentagono poste nomis la kampanjon "Rajdcirko de Poli", tamen restas fakta, ke li sukcesis atingi plenan sukceson post kvin semajnoj -- monatojn antaŭ ol Bobovio eĉ pripensis promesi sian Kvin-Jaran Planon por reenpantalonigi la loĝantaron. La teruritaj gnuroj estis nekontraŭstareble repelataj. Oni povis aŭdi ilian naŭzetan grakadon trans kilometroj. Ilia trembrilado nokte lumigis la ĉielon. En la sudo, kie ilia disvastiĝo estis limigita de dezertoj, tri inversaj flutadoj sufiĉis por malaperigi ilin. En la centro, kie la agado estis pli multa ol oni atendis, dek-sep estis bezonataj. En la nordo, deko sufiĉis. Ĉiun fojon la sono estis portita trans regiono de mil kvadrataj kilometroj per grandaj laŭtparoliloj muntitaj en eskortaj vagonoj aŭ portataj sur dorsoj. Oni registris sennombrajn kazojn de persona heroeco -- kaj Ĝeri Koliver, jam perdinte kvar pantalonojn, persone ricevis sian batalkampan oficirigon el la mano de Generalo Polard.

Kelkaj gnuroj kompreneble eskapis -- sed la katoj de la ŝtato, kiuj jam delonge miaŭadis pro frustriĝo, rapide malaperigis tiujn. Rilate la multenombrajn gajajn okazojn de sendisciplineco, kiuj okazis kiam la venkintaj soldatoj trairis la entute nudigitajn urbojn, tiujn la ĝojanta loĝantaro baldaŭ pardonis kaj forgesis.

Sekrete, por eviti la nereteneblan entuziasmon de admirantaj homamasoj, Generalo Polard kaj Paĉjo Ŝimmelhorn reflugis al Vaŝingtono -- kaj tri plenaj regimentoj kun eltiritaj sabroj necesis por fari vojon por ili. Ili tamen fine atingis la Pentagonon. Kun interkroĉitaj brakoj ili marŝis al la oficejo de la Generalo kaj tiam, ĉe la pordo, ili paŭzis dum momento.

"Paĉjo," diris Generalo Polard, indikante kun miro la gnurrpfeife-on, "ni faris Historion! Kaj, je Dio, ni faros pli da Historio!"

"Ja!" diris Paĉjo Ŝimmelhorn, enorme palpebrumante. "Sed ĉifespere, zoldaĉjo, ni faros ion alian! Mi hafas rendefuon kun Kanjo. Por vi, ŝi hafas amikinon."

Generalo Polard hezitis. "Ĉu tio -- nu -- ĉu ĝi ne estus malbona por -- nu -- disciplino?"

"Ne ĝagreniĉu, zoldaĉjo! Ni diros al neniu!" ridis Paĉjo Ŝimmelhorn -- kaj malfermen ĵetis la pordon.


Tie staris la skribotablo de la Generalo. Tie, apud ĝi, staris Subgeneralo Hanson, kun maltrankvila mieno. Ĉe unu muro staris Leŭtenanto Ĝeri Koliver, fie rikananta, kun poseda brako ĉirkaŭ la talio de Kanjo Huper. Kaj sur la seĝo de la Generalo sidis tre rigida maljunulino, en tre rigida nigra robo, frapetante la inksorbilon per tre rigida ombrelo.

Ekvidinte Paĉjon Ŝimmelhorn, ŝi tuj ĉesis frapeti kaj indikis lin per la ombrelo. "Do!" ŝi elkrakis. "Vi zupozas eskapi? Por detrui la belan fagoton de Kuzo Aŭgust kaj ludi kun la musoj, kaj kun la zoldatinjoj tikli-tikli?"

Ŝi turnis sin al Kanjo Huper, kaj ili interŝanĝis triumfan kaj interkomprenan virinan rigardon. "Estas bonŝance, ke vi telefonas, por informi min," ŝi diris. "Vi estas bona knabino. Vi povas vidi sub la falsajn ŝafajn felojn."

Ŝi ekstaris. Dum Kanjo ruĝiĝis, ŝi transiris la ĉambron, kaj ekkaptis de Paĉjo Ŝimmelhorn la gnurrpfeife. Antaŭ ol oni povus malebligi tion, ŝi elŝiris la ŝalmaĵon -- kaj subpiede pulvorigis la L-forman kristalon. "Nun," ŝi eldiris, "ne plu estos gnuroj kaj homoj-sen-pantalono-petolaĵoj!"

Dum Generalo Polard tute mirigite rigardadis kaj Ĝeri Koliver superece klukridis, ŝi firme kaptis povran Paĉjon Ŝimmelhorn ĉe la orelo. "Do ni iru hejmen!" ŝi ordonis, stirante lin al la pordon. "Kie ne troviĉas zoldatinjoj, kaj la domo bezonas farbon!"

Kun bedaŭranta mieno, Paĉjo Ŝimmelhorn senreziste foriris. "Adiaŭ!" li malfeliĉe postvokis. "Mi defas iri hejmen kun Panjo."

Sed, preterirante Generalon Polard, li faris sian kutiman palpebrumon. "Ne ĝagreniĉu, zoldaĉjo!" li flustris. "Mi eskapos denove -- mi estas ĥeniulo!"