Enkomputiligis Don HARLOW

Nia itala gvidisto

de Mark TWAIN

elangligis d-ro Kazimierz BEIN (Kabe)

(aperis en la Esperanta Legolibro)


Mi uzas ĉi tiun okazon por diri kelke da vortoj pri Mikel-Anĝelo Buonarotti. Mi ĉiam respektegis lin, tiun ĉi potencan genion, kiu estis granda en ĉio, kion ajn li faris: granda en la poezio, granda en la skulptado kaj arkitekturo. Sed mi ne deziras Mikel-Anĝelon por la matena, taga kaj vespera manĝo. Mi iafoje amas ŝanĝon. En Ĝenovo li donis ĉiujn planojn, en Milano -- li aŭ liaj lernantoj; li faris la planon de lago Komo; en Paduo, Verono, Venecio, Bolonjo oni aŭdas pri neniu (kompreneble de la gvidistoj), nur pri Mikel-Anĝelo. En Firenco li ĉion pentris, li donis planojn preskaŭ por ĉio, kaj se li okaze ne faris ion, li almenaŭ rigardis ĝin volonte, li sidis sur la ŝtono, kiun oni montras al ni. En Piso li faris planojn por ĉio, ekster la tiea turo, -- eĉ ĝin oni alkalkulus al li, se ĝi ne restus terure klinita. Li faris la planojn de la Livorna palaco kaj de l' impostejo en Ĉivita-Vekkja, li fine ... sed tio estas netolerebla: li faris la planon de sankta Petro, de Papo, de Panteono, de la uniformoj de l' papaj soldatoj, de: Tibro, Vatikano, Koloseo, Kapitolo, Tarpea Ŝtonego, palaco de Barberini, Johano Laterana, Kampanio, Vojo Appia, Sep montetoj, banejoj de Karakalla, akvokondukiloj de Klaŭdo, Kloako Maksima -- ĉi tiu eterna enuiga segilo faris la planojn de Eterna Urbo kaj se ĉiuj homoj kaj libroj ne mensogas, li pentris ĉion en ĝi. Mia kolego diris hieraŭ al la gvidisto: "Sufiĉe, sufiĉe, sufiĉe! Diru nenion plu! Prenu ĉion kune kaj diru, ke la Kreinto faris Italujon laŭ la planoj de Mikel-Anĝelo!"

Neniam dum mia vivo mi estis tiel kontenta, tiel trankvila, tiel plena de bena paco, kiel hieraŭ, kiam mi eksciis, ke Mikel-Anĝelo ne vivas plu. Ni eltiris ĉi tiun sciigon el nia gvidisto. Li kondukis nin tra mejloj da pentraĵoj kaj skulptaĵoj en la vastaj koridoroj de Vatikano, tra mejloj da pentraĵoj kaj skulptaĵoj en dudek aliaj palacoj; li montris al ni la grandan pentraĵon de la Siksta Kapelo kaj freskojn, kiuj sufiĉus por freskigi la tutan ĉielon, -- preskaŭ ĉio estis farita de Mikel-Anĝelo. Ni decidis uzi kontraŭ li rimedon, per kiu ni venkis jam multajn gvidistojn -- malsaĝo kaj idiotaj demandoj. Ĉi tiuj kreitaĵoj nenion suspektas -- ili tute ne komprenas la sarkasmon.

Li montras al ni figuraĵon kaj diras:

--Statuo bronza.

Ni rigardas indiferente kaj la doktoro demandas:

--De Mikel-Anĝelo?

--Ne, oni ne scias de kiu.

Li montras al ni la antikvan Forum Romanum. La doktoro demandas:

--Mikel-Anĝelo?

Mirego de l' gvidisto:

--Ne, mil jaroj antaŭ lia naskiĝo.

Egipta obelisko. Ree:

--Mikel-Anĝelo?

--Ho, mon Dieu, sinjoroj! Du mil jaroj antaŭ lia naskiĝo.

Li iafoje fariĝas tiel laca de la senĉesaj demandoj, ke li timas montri al ni ion ajn. La malfeliĉulo penis komprenigi al ni ĉiamaniere, ke Mikel-Anĝelo estas kulpa pro kreo nur de parto de l' mondo, sed ĝis nun li ne sukcesis. Ripozo estas necesa, por la okuloj kaj por la cerbo, lacaj de la senĉesa rigardado, por ke ni ne fariĝu idiotaj. La gvidisto do devas suferi. Se li ne ĝuas tion, des pli malbone por li. Ni amuziĝas tre bone.

Nun mi devas diri ion pri ĉi tiu neevitebla tedaĵo -- la Eŭropaj gvidistoj. Multaj homoj sopiras en sia koro de deziro rigardi la vidindaĵojn sen gvidisto, sed ĉar tio estas neebla, ili deziras almenaŭ utiligi lin kiel amuzon -- kompensaĵon pro lia teda societo. Ni atingis tion kaj ni estos feliĉaj, se nia metodo utilos la aliajn.

La Ĝenovaj gvidistoj tre ŝatas la amerikanojn, ĉar la trans- Atlantikuloj ekstreme miras kaj estas tre kortuŝitaj antaŭ la sanktaj restaĵoj de Kristoforo Kolumbo. Nia gvidisto komencis turniĝi ĉirkaŭ ni, kvazaŭ li estus englutinta risortan matracon. Li estis plena de viveco kaj malpacienco. Li diris:

--Iru kun mi, sinjoroj, iru. Mi montros al vi leteron skribitan de Kristoforo Kolumbo. Ĝi estas skribita de li mem, propramane! Iru!

Li kondukis nin en la urbodomon. Post tre impresa ŝlosilsonado kaj malfermado de seruroj oni malvolvis antaŭ ni la malnovan makulitan dokumenton. Ekbrilis la okuloj de l' gvidisto. Li dancis ĉirkaŭ ni kaj frapis la pergamenon per la fingro:

--Mi diris al vi, sinjoroj. Jen estas la skribo de Kristoforo Kolumbo. Li mem skribis ĝin, propramane!

Ni rigardis sen ia interesiĝo, indiferente. La doktoro tre detale ekzamenis la dokumenton kaj diris:

--Kia estas la nomo de l' sinjoro, kiu skribis ĝin?

--Kristoforo Kolumbo. Glora, granda Kristoforo Kolumbo.

Rea detala ekzameno.

--Ĉu li mem skribis ĝin?

--Li mem, Kristoforo Kolumbo, ĝi estas lia propra skribo.

La doktoro metis la dokumenton, dirante:

--Mi vidis en Ameriko knabojn dekkvarjarajn, kiuj skribis pli bone.

--Sed ĝi estas glora Kristof...

--Tio estas indiferenta. Tio ĉi estas la plej malbona skribo el ĉiuj, kiujn mi iam ajn vidis. Ne pensu, ke vi povas mirigi nin, ĉar ni estas alilandanoj. Ni ne estas malsaĝuloj! Se vi posedas bonajn belskribartaĵojn, montru ilin, se ne, ni veturu for.

Ni forveturis. La gvidisto tre senkuraĝiĝis, sed li decidis provi ankoraŭ unufoje. Li posedis ankoraŭ ion, kio, li esperis, miregigos nin.

--Sekvu min, sinjoroj! Mi montros al vi belegan, bonegan buston de Kristoforo Kolumbo, admiregindan, grandan, ravan!

Li alkondukis nin al vere belega busto, li saltis malantaŭen kaj stariĝis solene:

--Ho sinjoroj, rigardu! Belega, granda busto de Kristoforo Kolumbo! Belega busto, belega piedestalo!

La doktoro metis la monoklon, kiun li havis speciale por tiaj okazoj:

--Kia estas la nomo de l' sinjoro?

--Kristoforo Kolumbo, granda Kristoforo Kolumbo!

--Kristoforo Kolumbo? Granda Kristoforo Kolumbo? Kion li faris?

--Pro diablo, li eltrovis Amerikon!

--Li eltrovis Amerikon? Tio ne estas verŝajna. Ni ĵus venis de Ameriko. Ni nenion aŭdis pri tio. Kristoforo Kolumbo -- bela nomo. Ĉu li mortis?

--Ho, corpo di Baccho! Antaŭ tricent jaroj.

--De kio?

--Mi ne scias, sinjoroj, neeble estas diri.

--De variolo?

--Mi ne scias ĝin.

--De skarlatino?

--Eble, mi ne scias. Li nepre de io mortis.

--Ĉu liaj gepatroj vivas?

--N ... ne-e.

--Kie estas la busto kaj kie la piedestalo?

--Santa Maria. Jen estas la busto, jen la piedestalo.

--Jes, mi vidas, mi vidas, tre sukcesa kombinaĵo, efektive. Ĉu la sinjoro la unuan fojon troviĝis sur busto?

Sed la spritaĵo estis perdita por la alilandano -- la gvidistoj ne povas kompreni la Amerikan spritecon.

Ni provis tion ankaŭ kontraŭ la Roma gvidisto. Hieraŭ ni pasigis tri horojn en Vatikano, en ĉi tiu mondo de kuriozaĵoj. Preskaŭ ne eble estis kaŝi nian intereson, eĉ miregon. Tamen ni sukcesis. Sendube neniu alia vojaĝanto sukcese faris tion en la Vatikana muzeo. La gvidisto ekmiris, konfuziĝis. Liaj piedoj preskaŭ rifuzis porti lin, -- li tiel penis montri al ni neordinaraĵojn, sed vane. Ni nenie montris ian interesiĝon. Por la fino li resitigis ion, kio estis, laŭ lia opinio, la plej granda mirindaĵo--reĝan Egiptan mumion, verŝajne la plej bone konservitan en la tuta mondo. Li kondukis nin tien. Li estis tiel certa pri la sukceso, ke lia antaŭa entuziasmo revenis.

--Rigardu, sinjoroj! Mumio, mumio!

La monoklo aperis malrapide kaj serioze, kiel ĉiam.

--Lia nomo?

--Nomo? li ne havas nomon. Mumio! Egipta mumio!

--Ĉu li naskiĝis ĉi tie?

--Ne! Egipta mumio!

--Jes. Eble li estas franco!

--Li estas nek franco, nek romano. Li naskiĝis en Egiptujo.

--En Egiptujo? Mi neniam aŭdis pri Egiptujo. Iu fremda lando. Kiel li estas kvieta, kiel trankvila. Ĉu, ĉu li estas mortinta?

--Sacre bleu! Jam de tri mil jaroj.

La doktoro furioze turnis sin al li:

--Kion signifas tia konduto? Vi agas kontraŭ ni, kiel kontraŭ ĉinoj, ĉar ni estas alilandanoj kaj deziras lerni. Al ni vi provas montri viajn malnovajn skeletojn! Mil diabloj! Se vi posedas bonan, freŝan malvivulon, tuj donu ĝin! Se ne, pro Vaŝingtono, ni vin instruos!