Enkomputiligis Don HARLOW

Kiel Mihok instruis angle

de Julio Baghy

(Unue aperis en Dancu, marionetoj, Budapeŝto 1927)

(lastatempe troveblas en Nova Esperanta Krestomatio, ĉe UEA, Roterdamo, 1991)


Leŭtenanto Petroff singarde, iom post iom, ŝovis la kapon el sub la lana kovrilo, ĉirkaŭrigardis. Hela taglumo en la ĉambro. Ekstere sennuba ĉielo. Verŝajne frosto. Li rigardis la termometron. La enĉambra temperaturo estis dekkvin gradoj super la nulo.

- Brrr! Nur dekkvin gradoj... Ekstere estas certe minus dudek kvin...

Aperis antaŭ li la ekzercejo. Liaj dentoj ekklaketis. Li ĵetis rigardon al la senfajra forno, alian rigardon al la poŝhorlogo, vigle tiktakanta sur la apudlita ŝranketo kaj poste, kovrante sin per la lantukego li kuntiriĝis kiel piktuŝita raŭpo sub brasikfolio.

- Ankoraŭ tro frue... estus bone dormeti iom! -- kaj por provi tion li forte fermis la okulojn.

Senbrue, kiel la ombro, ŝtelis sin en la ĉambron lia servisto Miĥaelo Mihok, pala stangostatura militkaptito. Sub la dekstra brako li premis al si faskon da ligno, sub la maldekstra -- pajlaĵon en malnova gazeto, kaj en la manoj li tenis grandan samovaron. Li penadis paŝadi laŭeble senbrue kaj piedpinte. Ĉe ĉiu paŝknaro, glastinto, kulerfalo, seĝrenverso li time kaj respektplene palpebrumis al la lito, kie sub la kovrilo, kvazaŭ minace, montetiĝis la grasa kaj nenomebla parto de la sinjoro leŭtenanto.

Miĥaelo Mihok jam laŭnature estis timema, servema kaj ĝentila. La servemon kaj ĝentilecon li bone profitigis en sia civila profesio. Li estis tajlorlaboristo en provinca urbeto. Sed li ankaŭ estis timema. Precipe li timis leŭtenanton Petroff, kiun li konis nur de tri tagoj. Ho, kiaj tri tagoj! Vera malfeliĉo, ke oni komandis lin ĉi tien! Escepte kelkajn frazojn li ne komprenis la rusan lingvon. Bonvole li klopodis plenumi la dezirojn, sed la timo ofte paralizis liajn kapablojn. Ne mirinde, ĉar leŭtenanto Petroff estis fortika, grasa, bizonstatura kaj havis leonvoĉon. Certe li devas esti kruela tigro -- pensis Mihok.

Ĉiumatene kaj ĉiuvespere ili havis konversacion. Tiaj eĉ pli firmigis lian opinion. Petroff klarigis ĉion per man- kaj piedgestoj, per mimiko kaj diversaj akrobatagoj por komprenigi sin kaj dume aŭdigis leonvoĉon. Mihok streĉis sian atenton, igis ekfunkcii sian etan fantazion por diveni la signifojn de tiuj misteraj manovroj, kiujn faris kun plena energio kaj fervoro la leŭtenanta moŝto. Tamen sinsekvaj miskomprenoj maldolĉigis lian vivon. Nu kaj tiuj turmentaj kapdoloroj, kiuj sekvis la atentostreĉon!? Ankaŭ tio estis iom pli ol nenio.

Sed kial ne lernis Mihok la rusan lingvon? Pro du kaŭzoj. Unue, ĝis nun li nur vidis la rusojn, sed ne vivis inter ili; due, ĉar li vere ne havis lingvistan talenton. Krom tiuj du estis ankoraŭ tria. Li estis revemulo. Tiu ĉi revemo instigis lin lerni Esperanton. Oni instruis tion en la militkaptitejo. Li do komencis kaj finlernis ĝin. Oni ne povu diri hejme, ke dum longa foresto li ne profitis ion pli utilan ol tiu malbenita nazkataro, kiun li nepetite ricevis en la subteraj barakoj de Tockeo. Tiu ĉi lingvoscio estis triumfo por li, ĉar malgraŭ penoj kaj elspezoj li ne kapablis lerni fremdan lingvon. La mono ĉiam formigris kaj lia cerbo nur nigris. Sed nun eĉ lia revemo havis freŝan nutraĵon. Li posedas lingvon, kiu egalvaloras ĉiujn, ĉar ĝi estas parolata ĉie, kvankam ne de ĉiu. Sed tio estas pretera bagatelaĵo. Li sentis sin grava persono, pioniro de kulturmovado kaj en sia revo li jam fondis la "In-Tu-As-Es-Ta-He -n (Internacia Tutmonda Asocio de Esperantistaj Tajlorhelpantoj) kun speciala insigno: verda stelo, trapikita per pinglo kaj kudrilo. Li estos la prezidanto kaj tiam li provos sendanĝere svati la manojn de Rozinjo. Ho Rozinjo, Rozinjo, belega modpupforma filino de kruela majstro, kiu ofte mezuris la ulnon al lia dorso dum la lernojaroj, se vi konjektus la dolĉan sekreton de Mihok, tiam vi certe ne turmentus la patran koron per ĉiutaga "neniu edzinigas min... mi devas fariĝi maljuna fraŭlino kun papago kaj kun dekduo da katetoj". Pri la kruela majstro, kaj precipe pri la ulno subite venis ideo, kiun Mihok dorlote vartis en si. Li konsideris sin martiro de tiu ĉi movado. Ĉu ne estis martireco suferi vangofrapojn de kolonelo pro la kvinpinta stelo? Ccrte jes. La vangofrapoj koncernis verŝajne la kvinpinton kaj ne la koloron, sed tiaj bagateloj ne gravas. Martiro estos la edzo de la belega modpupforma Rozinjo... Tia vireto estis Miĥaelo Mihok.

Sed nun la neforpelebla realeco devigis lin servi ĉe tiu ĉi bizonstatura leonvoĉa leŭtenanto, kiu ĉiutage torturas lin per misteraj gestoj, grimacoj, nekompreneblaj akrobataĵoj. Hja, tia estas la sorto!

Li faris fajron en la forno, starigis la samovaron antaŭ ĝin, alĝustigis tubeton, kies finon li metis en la aperturon de la forno. Tie estis forta aertiro. Poste li pretigis ĉion por la sinlavado de la leŭtenanta moŝto; malplenan sitelon, sapon kaj glason da akvo.

Dume leŭtenanto Petroff transdonis sin al la kutima frumatena meditado pri la vivo, pri variado de ŝancoj. Antaŭ unu jaro en Petrograd li fiere paradis en sia nova uniformo sub fenestroj de bela vidvino de tiea komercisto. Li havis esperon kaj imponajn pagonojn, sed venis la revolucio kaj la vidvinon kune kun la kapitalo edzinigis prudenta komisaro. Liaj esperoj kaj pagonoj falis en la koton kaj la sinsekvaj bataloj pelis lin ĝis la ekstrema oriento. La pagonojn li denove havis, sed kia vivo?! Brrr! Li estas ja pacema kiel... kiel tajloreto kaj tamen ĉi tie... en la "inĝeniera bataliono..." Ĉe tiu vorto li ekmiris. Kial oni nomas ĝin "inĝeniera"? Eĉ unu inĝeniero ne troviĝas inter la oficiroj. Profesie li estas ja simpla dentisto, eĉ ne doktoro... La kapitano estas notario, la... Eble la kolonelo? Ne! Tute ne! Li havas kolbasfabrikon en Udinsk... Kial "bataliono"? Tridek ses oficiroj, kunpelitaj de revoluciaj ventegoj, jam estas bataliono? La soldataro konsistas el kvin dungitaj ĥinoj. Ili flegas ok mizerajn ĉevalojn en la staloj kaj ĉiumatene tiras du kanonojn sur la ekzercejon. Krome estas pli ol kvardek komanditaj militkaptitoj por servi ilin kaj kuiri nemanĝeblaĵojn por la oficiraj stomakoj... Bah, kia vivo? Pli profite estus eltiradi la dentojn de pacemaj veantoj en Petrograd ol ĉi tie tremadi por la propra vivo kaj ĉiutage prepariĝi por subitaj atakoj de bolŝevikoj... Kion fari? Jes, rifuĝi, sed kiel kaj kien?... Kaj ĉi tiuj dungitaj ĥinoj kaj komanditaj militkaptitoj eble...

Mihok plenumis sian taskon. Ĉio estis en ordo. Li paŝis al la lito, delikate tuŝis la leŭtenantan moŝton. Delikate, sed ne en feliĉa momento. La vigla fantazio de Petroff ĵus skizis teruran situacion, en kiu la ruzaj ĥinoj kun la militkaptitoj konspiris kontraŭ la oficiroj. Kiam Mihok ektuŝis lin, ĝuste en tiu momento li vidis sin trapikita de sia servisto. La tuŝon li sentis kaj por sin defendi kaptante la revolveron el sub la kusenoj li salte leviĝis kun domskua krio. La malfeliĉa Mihok pro teruro faligis la tason da teo, mortpale humile palpebrumis jen al la danĝera ilo, tenata kontraŭ lia brusto, jen al la terurtaŭzita mieno de la leŭtenanto.

Longminuta paŭzo. Petroff vidante la tremantan kapon de Mihok tuj embarasiĝis. Li sentis honton kaj, por kaŝi ĝin, laŭte ekridis. Mihok pensante, ke ridi estas devo, kiam la mastro ridas, ankau li altrudis mucidan rideton je siaj kurbiĝintaj lipoj. Lia mieno similis al tiu de citron-glutanto, kiu volas ŝajnigi, ke la citrono estas mieldolĉa. Petroff nun plengorĝe kaj sincere ridegis, ĵetis la revolveron sur la liton, rigardis la termometron. Ĝi montris dudek kvin gradojn.

- Haroŝo! (Bone!) -- li diris kaj enlitiĝis.

Mihok kun tremantaj manoj kolektis la rompitaĵojn, zorge forbalais la splitojn, por ke ili ne vundu la piedojn de la leŭtenanta moŝto, pretigis teon en la glason kaj el respektinda distanco proponis ĝin.

- Gospodin... eto ĉaj... ĉaj... pitj~ (Sinjoro, jen, teo, tetrinku!).

- Nu, haroŝo... blagodarju vas... (Nu, bone, mi dankas).

Petroff trinkis, Mihok staris ĉe la forno. Kun premegita koro li pripensis la ĵus forpasintan teruraĵon. Lia timemo vestis la estontecon en nigran funebron, ĉar li estis nun tute konvinkita, ke la sinjoro leŭtenanto estas tigro.

Dum la tetrinko Petroff projektis kelkajn planojn por la rifuĝo. Malagrable estus kuŝi traborite per kuglo, tiradi dentojn estus pli prudente. El la planoj taŭgis neniu. Hazarde lia rigardo trafis Mihok- on, dancanta je unu piedo al la alia kaj hundokule observante liajn movojn, kaj nova ideo venis, facile efektivigebla. Onidire la militkaptitoj baldaŭ hejmeniros. Estus bone vojaĝi kun ili en Eŭropon. Bedaŭrinde krom la rusa li ne konas alian lingvon. Nu li devas lerni! Sed de kiu? Memkompreneble de Mihok. Li estas eŭropano, aspektas inteligenta, li nepre devas scii kelkajn lingvojn. Tiu ĉi nepre tuj fariĝis lia fiksa ideo.

- Herr Mihok... govoritje pa germanski? (Sinjoro Mihok, ĉu vi parolas germane?) - li komencis leonvoĉe.

Mihok ektremis. Li komprenis nenion krom la vorto "germanski". Verŝajne la leŭtenanta moŝto bonvolis interesiĝi ĉu li vidis jam germanon? Li vidis ja. Kion fari? Eble ne estas kulpo vidi germanon kaj humiltone li informis la tigronaturan sinjoron.

- Da! (Jes!)

- Nu haroŝo... i pa francuski? (Nu bone kaj france?)

Mihok iom pripensis la demandon, esploris en siaj memoroj. Kie li vidis francon? Ah, jes! En la modgazetoj ĉe lia majstro. Certe tiuj bildoj figuris francojn, ĉar la gazeto venis el Parizo.

- Da, da! - li respondis post ioma konsidero.

- I toĵe pa angliski? (Kaj ankaŭ angle?)

Mihok embarasiĝis. Nun jam li tute ne komprenis la leŭtenantan moŝton, sed por daŭra pripensado li ne havis tempon, ĉar okuloj kvazaŭ trapikis lin. Li rapidis do respondi.

- Dadada!

- Ĉto dadada? (Kio jesjesjes?)

- Niĉevo! (Nenio!)

- Ĉto nicevo?

- Niĉevo dadadada njet! (Nenio jesjesjesjes ne!)

La sensenca respondo pruvis, ke Mihok miskomprenis lin, sed tamen Petroff pensis, ke eŭropano nepre devas paroli tiujn lingvojn. Mihok aspektas inteligenta, estas eŭropano, li do parolas tiujn lingvojn. Petroff provis alimaniere komprenigi sin. Li montradis al diversaj objektoj de la ĉambro kaj leonvoĉe demandis, pensante, ke la tono plialtigita helpas en la interpretado.

- Pa germanski... pa francuski... pa angliski?

Mihok iom post iom ekkomprenis pri kio temas kaj tiam elbalbutis la lastan frazon de sia rusa lingvoprovizo.

- Ja nje znaju! (Mi ne scias!)

Leŭtenanto Petroff ne volis kredi je siaj oreloj, eble li malbone aŭdis. La konsterniĝo kvazaŭ tondris en lia voĉo.

- Ĉto vi nje znajtje? (Kion vi ne scias?)

Pizograndaj ŝvitgutoj aperis ĉe la tempioj de Mihok. Li pensis, ke tiu ĉi terura homo certe mortpafos lin, se li ne scias ĉion, kio estas postulata. La malesperiga situacio donis al li genian ideon, kiu savos lian vivon almenaŭ por la momento. Kiam Petroff persistis plu en montrado kaj demandado, volante scii germane la vorton seĝo tiam li senhezite respondis.

- Das seĝungen.

- Pa francuski?

- Le seĵ.

- I pa angliski?

- The siĝ.

Petroff estis kontenta, sed por tute konvinkiĝi li komencis novan provon montrante tra la fenestro al tureto, kiu staris sur la ekzercejo de la urba fajrobrigado.

- Nu, Herr Mihok, pa germanski?

- Der turung.

- Pa francuski?

- La Eiffel.

- Pa angliski?

- Krevu tuj, se mi scias! -- eliĝis la amareco el Mihok.

- Krevutuj... Da, da, da... oĉĉĉen interesni (tre interese!)... Krevutuj...

La apetito de Petroff ĉiumomente pliiĝis por la fremdaj lingvoj. Li decidis formanĝi ilin. Per gestoj, grimacoj kaj akrobataĵoj li tuj klarigis al Mihok, ke li devos ĉe ĉiu sunleviĝo preni libron kaj instrui lin, kaj Mihok komprenis, ke li devas la sunon forŝteli de la ĉielo, meti ĝin en la Biblion kaj per la Sankta Libro li devos kelkfoje bati la kapon de la leŭtenanta moŝto. Sed kiel li kuraĝus fari tion? Bati la kapon de la sinjoro leŭtenanto?!

Petroff ellitiĝis, lavis sin per plenbuŝo da akvo kaj post la finvestado li amike frapetadis la ŝultrojn de Mihok, kiu preskaŭ terenfalis pro tiu ĉi intimaĵo. Kiam Petroff estis ekster la domo, li surgenue, kiel bona katoliko, promesis dekduon da kandeloj al Sankta Antonio, se li forkondukos lin sana kaj nekripligita el la manoj de tiu ĉi tigronatura sinjoro.

La tagoj pasis. Ĉiu mateno alportis sian kvarlingvan torturon. Petroff demandis, Mihok respondis kaj ĉe la fino li promesis ĉiam unu dekduon da kandeloj.

Iun tagon Petroff surprizis lin, ke li decidis lerni nur la anglan lingvon kaj li jam aĉetis kajeron, krajonon por noti ĉion necesan. Mihok sentis batadi la koron en sia gorĝo. Kion fari? Ĝis nun estis facile, ĉar la leŭtenanta moŝto nenion notis kaj forgesis ĉion ĝis la alia mateno. La kajero kaj krajono malebligas la devigatan trompon. Li decidis konfesi, ke lia angla scio egalas la nulon, sed en la lasta momento rigardante la bizonstaturan leŭtenanton li rememoris pri la revolvero kaj rezignis. Venu, kio devas veni! Ankoraŭ kelkaj funtoj da kandeloj pli aŭ malpli al Sankta Antonio ne multon diferencos kaj li sisteme komencis instrui Esperanton nomante ĝin angla lingvo.

Petroff montriĝis entuziasma anglofilo. Li diligente lernis ĉie: en la kazerno, sur la ekzercejo, en la oficira manĝejo, en la intima ĉambreto de... sed tio ne apartenas al tiu ĉi historio.

Foje dum promeno li rimarkis ilustritan revuon, kuŝantan sur la trotuaro. Kelkaj ĉifitaj folioj de la malnova "The London News". La titolo frapis lian atenton.

- Londono estas metropolo en Anglujo -- li komencis konkludadi -- tio estas certa. Nun ĉar la titolo diras "London", pli ol verŝajne la gazeto venis el London kaj se ĝi venis el London, sekve ĝi estas angla gazeto. Nu, ni kontrolu nin!

Li levis la foliojn, singarde glatigis ilin kaj provis legi kelkajn liniojn. Li ne komprenis. Iom ekscitite li rigardis ĉiujn paĝojn kun la espero, ke li trovos almenaŭ unu kompreneblan frazeton. Ne, ne kaj ne! Pro diablo, kiel povas okazi, ke eĉ vorteton li ne komprenis.

Konsternite li rapidis hejmen. Certe Mihok povos klarigi la kialon. Mihok estis puriganta liajn botojn kaj silente malbenadis la ciron, kiu bezonas tiom da kraĉoj. En Eŭropo oni purigas botojn per lakkremo kaj ne devas elsputadi la pulmon por fari la botojn spegulbrilaj. Petroff ekhaltis antaŭ li, iom hezitis kaj fine metis la foliojn antaŭ la nazon de Mihok.

- Kijo estas tijo ĉi?

Mihok iom indiferente rigardis la foliojn.

- Verŝajne gazeto.

Petroff eksplodis. - Nje verŝajnje, sed tutje certje... Sed kija, dijru Mihok, kija gazeto?

Mihok eklevis la ŝultrojn, gapis al la folioj, kiujn Petroff minace svingis antaŭ lia nazo.

- Mi ne scias, -- konfesis sincere Mihok.

- Vi nje scijas, Mihok, nje scijas? -- kriis Petroff kaj kunfrapis la manojn. -- Angla gazeto, Mihok, angla gazeto... Nun vi scijas.

Sub la haŭto de Mihok la frostotremo komencis kaŝludon.

- Ne diru, sinjoro leŭtenanto... ĉu vere?

- Sed jes, mi djiras... angla gazeto... Legu! The-London-nje-vs... Mi ne komprenjis eĉ vorton... Legu!

Mihok transprenis la foliojn, rigardis ilin kun terurstreĉitaj okuloj, sed post momento maŝinrapide fluis vortotorento el lia buŝo.

- Enlamondonvenisnovasento... tralamondoirasfortavoko... perflugilojdefacilavento...

Ĉe Petroff admiro sekvis la koleron kaj dubon.

- Vi scijas legi. Tutje bonje vi scijas legi! Kijel, ke mi nje scijas?

- Vi forgesis verŝajne, sinjoro leŭtenanto, ke la angloj ne tiel skribas, kiel ili parolas. Ekzemple, ili diras: "Bonan matenon, sinjoro" kaj ili skribas "The Szentantalkam, segits meg!" (hungare: Sanktantonĉjo helpu min!) Ĉu vi komprenas? -- kaj por konvinki la miregantan leŭtenanton pri sia pravo li serĉis inter la ilustraĵoj unu, kiu figuris ekzotikan tribestron kaj anstataŭ la subbilda teksto li komencis legi la Historion de Homaro el lernolibro de E. Privat. Tion li sciis parkere kaj la teksto, se iom lame, tamen taŭgis: "Kiam la maljuna reĝo de Persujo mortis, lia filo, la juna princo Zemir eksidis sur la tronon..."

Petroff kontentigite foriris. De tiu tago Mihok skrupule atentis la horizonton, ĉu ia anglo ne aperos por renversi ĉion? Tiuokaze la leutenanta moŝto certe ekspedos lin afrankite al la alia mondo... eble sen kapo. Ĉiutage li promesis novan dekduon da kandeloj kaj pasis longaj monatoj sen notinda okazintaĵo.

Petroff jam bonege parolis la anglan lingvon kaj ankaŭ Mihok rekonis en sia leŭtenanto la ĝeneralan bonkorecon de la rusoj kaj flameman entuziasmon por belo kaj bono. Li decidis konfesi sian kulpon, se venos bona okazo.

Okazo venis, sed ne bona, ĉar homo projektas, Dio direktas. Ĵus kiam li ne estis preparita por eventualaĵoj, venis hejmen Petroff kun fremda rusa oficiro. La malfeliĉa Mihok sentis sian kuraĝon paralizita kiel en la unuaj tagoj.

- Mihok, parolu kun tiu ĉi sinjoro, sed tuj! -- komencis Petroff kaj lia voĉo tremis pro la retenitaj kolero kaj indigno. Li asertas, ke li parolas angle... Parolu kun li angle... Tiun anglan lingvon mi ne komprenas.

La haroj stariĝis sur la kapo de Mihok. Nu Sankta Antonĉjo nun helpu -- li komencis preĝi en si, -- kvintalon da kandeloj mi bruligos por vi post hejmreveno. Li klare vidis, ke nun la pentvoĉa konfeso neniel utilos. Se li komencis ĉi tiun altruditan tragikomedion, li devas finludi ĝin. Nur la impertinenteco povas helpi kaj Antonĉjo. Riskante ĉion je unu kubĵeto li ŝajnigis trankvilon.

- Kie kaj de kiu lernis la sinjoro tiun ĉi anglan lingvon?

- Ĉi tie, de soldato el la amerika armeo.

- Ah, jes! -- Mihok plenblovis sin. La timo, kiel multajn, faris lin aŭdaca en la minutoj de danĝero. Li mem ne konjektis, ke tiom da kuraĝo nestas en li. Kun rideto li daŭrigis. -- La sinjoro lernis la amerikan dialekton de la angla lingvo, dum ni parolas la klasikan lingvon de la londona aristokrataro. Jen la diferenco... Je mia Dio, mi tre ŝatus paroli ankaŭ tiun lingvon, sed mi pensis, oni devas scii unue la klasikan, la aristokratan, kaj poste la popolan... ĉu ne, leŭtenanta moŝto?

La kolero de Petroff vaporiĝis, forflugis kaj eĉ aprobe li balancis la kapon. Tre imponis al li la aludo pri aristokratoj. Li interpretis la vortojn de Mihok, sed la fremda oficiro dube ridetis kaj faris demandon. Petroff tradukis.

- Kie oni povas uzi ĉi tiun lingvon ekster la aristokrataj kvartaloj de London, se la popolo parolas alian lingvon?

En Mihok vekiĝis la propagandisto.

- Ĉie! En ĉiu lando de la mondo! Eĉ en tiu ĉi urbo!! Ĉu vi ne volas kredi? Mi pruvos tion. Bonvolu veni kun mi dimanĉe en la urbon kaj konvinkiĝu, kiu valoras pli: via amerika dialekto aŭ nia klasika angla lingvo?

Petroff denove interpretis kaj ili decidis, ke dimanĉe triope vizitos la urbon.

Mihok sincere ĝojis, sentis sin pli facila, ĉar li estis sur la plej bona vojo malkaŝi ĉion sen fiasko. En la urbo estis granda societo, kie ĉiudimance amase kunvenis babiladi la esperantistoj. Vera internacia societo: germanoj, bulgaroj, turkoj, hungaroj, japanoj el la diverslandaj armeoj; ĉarmaj virinoj, agrablaj viroj el la urbo mem.

Mihok zorge preparis sin por la publika konfeso. Ĉe la pordego de la domo ankoraŭ unu funto da kandeloj kaj Mihok kondukis sian leŭtenanton kaj la fremdan oficiron en la societon. Ilin surprizis la diversnacieco kaj tiu amika intimeco, kiu kvazaŭ sklavigis la vizitantojn. Mihok prezentis ilin al ĉiu ĉeestanto aparte.

Jen turko, alparolu lin! Jen polo, alparolu ŝin! Jen ĥino, alparolu lin! Jen japano, alparolu lin!

Petroff havis kapturnon pro feliĉo, ke li komprenis ĉiujn kaj estis komprenata de ĉiuj. Male lia akompanato, ĉar escepte du amerikanajn soldatojn neniu komprenis lian "dialekton". Li estis devigata rekoni, ke la "aristokrata" angla lingvo superas la popolan.

Kaj Mihok en solena silento publike konfesis sian kulpon, petis indulgon de leŭtenanto Petroff, kiu pro ia neklarigebla sento forgesis pri ĉio ĉirkau si kaj kun vera rusa flamemo li ĉirkaŭprenis sian serviston, kisis trifoje lian buŝon por sigeli la fratecon... Tiel instruis Mihok la anglan lingvon kaj tiel fariĝis Petroff entuziasma samideano.

Tamen la fino de ĉi tiu historio ne estas tre kontentiga. Mihok, kiel bona katoliko, du jarojn laboris por la kandeloj, promesitaj al Sankta Antonio kaj dum tiu tempo la belegan modpupforman Rozinjon edzinigis lia kolego. Tiam li riproĉis iomete Sanktan Antonĉjon, sed kiu scias, ĉu ne la sanktulo savis lin el tiu infero, en kiun la alia falis. Ni scias nur, ke Mihok restis sola kun la revo "fondi la In-Tu-As-Es-Ta-He"-n kun speciala insigno: verda stelo, trapikita per pinglo kaj kudrilo.


Noto de la Retestro: Tamen, ne supozu, ke Mihok estas destinita al tute soleca vivo. En postaj jaroj li trovos sian vivkunulinon, kiel vi povas vidi en la novelo Fraŭlino Degel.