Enkomputiligis Don HARLOW

La modelo de Pikman

H. P. LOVECRAFT

Elangligis Don HARLOW


Ne supozu min freneza, Eliot -- multaj aliaj havas antaŭjuĝojn pli strangajn ol la mian. Ridu do je la avo de Olivero, kiu rifuzas aŭtomobili. Se mi malŝatas tiun damnindan metroon, tio estas mia afero; cetere, ni atingis ĉi tien pli rapide per taksio. Metrointe, ni devus marŝi supren de Parko-Strato.

Mi scias, ke mi estas nun pli nervoza, ol kiam ni vidiĝis pasintjare, sed ne necesas pro tio hospitalumi pri mi. Ekzistas bonaj kialoj, Dio tion scias, kaj mi opinias min bonŝanca, ke mi restas mense sana. Kial la enketego? Vi antaŭe ne estis tiel pridemandema.

Nu, se vi insistas aŭdi, mi ne scias, kial ne. Cetere, eble tio utilos, ĉar vi skribadis al mi kiel ofendita gepatro, kiam vi eksciis, ke mi komencis foresti de la Arto-Klubo kaj eviti Pikmanon. Nun, post lia malapero, mi foje vizitas la klubon, sed miaj nervoj restas nesanaj.

Ne, mi ne scias, kien malaperis Pikman, kaj mi preferas ne konjekti. Vi eble supozis, ke mi havis apartan informon, kiam mi disiĝis de li -- kaj tial mi ne volas pripensi tion, kien li malaperis. La polico eltrovu, kion ili povos -- verŝajne malmulton, se juĝi laŭ la fakto, ke ili ankoraŭ ne scias pri la antikva Nordkvartala loĝejo, kiun li luis sub nomo Peters. Mi ne certas, ĉu mi mem povus retrovi ĝin -- kaj mi certe ne provus fari tion, eĉ en la tagmeza lumo! Jes, mi scias -- bedaŭrinde! -- kial li havis ĝin. Tion mi klarigos poste. Kaj mi opinias, ke antaŭ ol mi finos, vi ekkomprenos, kial mi ne informas la policon. Ili insistus, ke mi gvidu ilin, sed mi ne povus reiri tien, eĉ se mi konus la vojon. Tie estis io -- kaj nun mi jam povas nek uzi la metroon nek (kaj pri tio vi certe ridos) sobiri en kelojn.

Certe vi komprenas, ke mi ne disiĝis de Pikman pro tiuj samaj stultaj kialoj, kiuj forpelis plendemajn kadukulojn kiel D-ron Reid aŭ Joĉjon Minot aŭ Roswort. Malsana arto ne ŝokas min, kaj kiam homo posedas genion, kiel Pikman, koni lin estas honore por mi, ne gravas, kien kondukas lia arto. Bostono neniam posedis pli grandiozan pentriston ol Rikardon Upton Pikman. Tion mi komence diris, tion mi ankoraŭ diras, kaj mi neniam deviis eĉ unu centimetron, kiam li montris tiun "Manĝas Gulo". Memoru, ke ĝuste tiam Minot forlasis lin.

Sciu, ke necesas profunda arto kaj profunda komprenemo pri la Naturo por produkti artaĵojn kiel tiujn de Pikman. Ĉiu revukovrila gurdisto povas freneze disŝuti farbon kaj nomi la rezulton koŝmaro aŭ Sorĉista Orgio aŭ portreto de la Diablo, sed nur granda pentristo povas krei rezulton, kiu estas terura aŭ versimila. Ĉar nur vera artisto konas la veran anatomion de la teruro aŭ la fiziologion de la timo -- la precizajn liniojn kaj proporciojn, kiuj kunligiĝas kun latentaj instinktoj aŭ hereditaj memoroj pri timo, kaj la ĝustajn kolorkontrastojn kaj lumefikojn, kiuj vekas la dormantan senton de strangeco. Ne necesas, ke mi klarigu al vi, kial Fuseli-pentraĵo tremigas nin, kvankam ordinara fantomrakonta ilustraĵo nur ridigas nin. Tiuj homoj kaptas ion -- ion ekstervivan -- kiun ili povas dum sekundo transdoni al ni. Dore havis tiun kapablon. Sime havas ĝin. Angarola de Ĉikago havas ĝin. Kaj Pikman havis ĝin kiel neniu antaŭe havis ĝin, aŭ -- Dio volu! -- iam ajn poste havos ĝin.

Ne demandu min, kion ili vidis. Vi scias, ke en ordinara arto, estas mondvasta diferenco inter la viglaj, spirantaj estaĵoj desegnitaj laŭ Naturo aŭ modeloj, kaj la artefaritaj senvaloraĵoj, kiujn la komercaj etmensuloj laŭregule gurdas en dezerta ateliero. Nu, mi diru, ke la artisto de la vere stranga havas ian vizion, kiu kreas modelojn, aŭ elvokas verajn scenojn el la fantoma mondo, en kiu li vivas. Ĉiukaze li sukcesas krei rezultojn, kiuj malsamas de la dolĉtortaj sonĝoj de la falsulo same kiel la rezultoj de la vivo-pentristo malsamas de la galimatioj de korespondkursa karikaturisto. Se mi iam ajn vidus, kion vidis Pikman -- tamen ne! Jen, ni trinku antaŭ ol mi daŭrigos. Dio, mi ne resus vivanta, se iam mi vidus, kion vidis tiu homo -- se efektive li estis homo!

Vi certe memoras, ke vizaĝoj estis la specialaĵo de Pikman. Mi opinias, ke neniu alia post Goya povis meti tiom de la Infero mem en aron da trajtoj aŭ torditan mienon. Kaj antaŭ Goya, oni devas retroserĉi al la mezepokuloj, kiuj fabrikis la gargojlojn kaj ĥimerojn ĉe Notre Dame kaj Mont Saint-Michel, Multajn aferojn ili kredis -- kaj ankaŭ eble vidis, ĉar okazis kelkaj strangaj fazoj en la Mezepoko. Mi memoras, ke vi mem unu fojon, la jaron antaŭ via foriro, demandis al Pikman, de kie li ricevas tiajn ideojn kaj viziojn. Ĉu lia responda rido ne estis fieca? Parte pro tiu rido Reid forlasis lin. Vi scias, ke Reid ĵus interesiĝis pri kompara patologio, kaj estis plena de memgravaj "specialaj scioj" pri la biologia aŭ evolua signifo de tiu kaj tiu mensa aŭ korpa simptomo. Li diris, ke ĉiun tagon Pikman pli kaj pli repelas lin, kaj en la fino preskaŭ timigas lin -- ke ties trajtoj kaj mieno malrapide evoluas laŭ vojo, kiu ne plaĉas al li; laŭ vojo, kiu ne estas homa. Li multon diris pri manĝokutimoj, kaj diris, ke Pikman certe estas maksimume nenorma kaj ekscentra. Mi supozas, ke vi diris al Reid -- se vi kaj li iam korespondis pri la temo -- ke li permesas, ke la pentraĵoj de Pikman pikas liajn nervojn aŭ perturbas lian imagon. Mi mem ja tion diris al li -- tiam.

Sed memoru, ke mi ne forlasis Pikman-on pro io tia. Male, mia admiro por li daŭre kreskadis; ĉar tiu "Manĝas Gulo" estis granda atingo. Kiel vi scias, la klubo rifuzis eksponi ĝin; kaj mi povas aldoni, ke neniu volis aĉeti ĝin, do Pikman tenis ĝin en la hejmo ĝis sia malapero. Nun lia patro posedas ĝin en Salemo -- vi scias, ke Pikman devenas de antikva salema familio, kaj unu sorĉistino-prapatrino lia estis tie pendigita en 1692.

Mi alkutimiĝis ofte viziti Pikman-on, precipe post kiam mi komencis kolekti notojn por monografo pri stranga arto. Estis kredeble liaj artaĵoj, kiuj sugestis tion al mi, kaj cetere mi trovis lin fonto da datumoj kaj sugestoj, kiam mi komencis disvolvi ĝin. Li montris al mi ĉiujn siajn pentraĵojn kaj desegnojn; enklude kelkajn inkajn skizojn kiuj, mi vere kredas, instigus lian eksigon el la klubo se kelkaj klubanoj vidus ilin. Post nelonge mi estis preskaŭa disĉiplo, kaj dum horoj aŭskultadis, kiel lernejano, artoteoriojn kaj filozofiajn spekulativojn sufiĉe eksterordinarajn por kvalifiki lin por la Danvers- frenezulejo. Mia heroo-adorado, ligita kun la fakto, ke homoj ĝenerale komencis malpli intertrakti kun li, igis lin tre konfidema al mi; kaj unu vesperon li sugestiis, ke se mi estus sufiĉe nebabilema kaj ne tro timema, li montros al mi ion nekutiman -- ion pli fortan, ol la aferojn, kiuj li havas en la domo.

"Sciu", li diris, "ke ekzistas aferoj, kiuj maltaŭgas por Newbury- Strato -- aferoj, kiuj estas nekonvenaj ĉi tie, kaj kiuj cetere estas nekoncepteblaj ĉi tie. Estas mia celo, kapti la harmonojn de la animo, kaj oni ne trovas tiujn en latatempa aro de artefaritaj stratoj sur konstruita tereno. Back Bay ne estas Bostono -- ĝi ankoraŭ estas nenio, ĉar mankis al ĝi tempo por kapti memojn kaj allogi lokajn spiritojn. Se ĉi tie troviĝas fantomoj, ili estas la malsovaĝaj fantomoj de salmarĉo kaj malprofunda golfeto; kaj mi deziras homajn fantomojn -- la fantomojn de estaĵoj sufiĉe organizitaj por vidi inferon kaj kompreni tion, kion ili vidas.

"Artisto devas loĝi en la Norda Kvartalo. Se estetikulo sincerus, li tolerus la tenementojn pro la amaso da tradicioj. Je Dio, amiko! Ĉu vi ne scias, ke tiaj lokoj ne estis nure fabrikitaj, sed efektive kreskis? Generacio post generacio vivis kaj sentis kaj mortis tie, en epoko, kiam homoj ne timis vivi kaj senti kaj morti. Ĉu vi ne sciis, ke jam estis muelejo sur Copp-Monteto en 1632, kaj ke duono el la nuntempaj stratoj jam estis aranĝitaj antaŭ 1650? Mi povas montri al vi domojn, kiuj jam staras pli ol du jarcentojn kaj duonon; domojn, kiuj vidis tion, kio pulvorigus modernan domon. Kion la modernuloj scias pri la vivo kaj la fortoj subtenantaj ĝin? Vi nomas iluzio la sorĉadon de Salemo, sed mi vetus, ke mia kvaroble praa avino povus ĝuste informi vin. Oni pendigis ŝin sur Pendinga Monteto, dum Cotton Mather piaĉe spektis. Mather, damnu lin!, timis, ke iu sukcesos eskapi el tiu malbeninda kaĝo de monotoneco -- mi volas, ke iu estus sorĉinta lin aŭ nokte suĉinta lian sangon!

"Mi povas montri al vi domon, en kiu li loĝis, kaj alian, kiun li timis eniri, malgraŭ sia aŭdaca blagado. Li sciis aferojn, kiujn li ne kuraĝis skribi en tiu stulta Magnalia aŭ tiu infaneca Mirindaĵoj de la nevidebla mondo. Nu, ĉu vi scias, ke la tuta Norda Kvartalo iam posedis tunelan labirinton, kiu kunligis la domojn de iuj homoj, kaj la tombejon, kaj la maron? Oni procesu kaj persekutu super la tero -- ĉiun tagon okazis aferoj, kiujn oni ne povis atingi, kaj en la nokto ridis voĉoj, kiujn oni ne povis lokigi.

"Amiko, el dek restantaj domoj konstruitaj antaŭ 1700 kaj neniam poste movitaj, mi vetas, ke en ok mi povas montri al vi ion strangan en la kelo. Preskaŭ ne pasas monato, en kiu oni ne legas pri laboristoj, kiuj trovas brikŝtopitajn arkojn kaj putojn, kiuj kondukas nenien, en tiu kaj tiu antikva ejo, kiu detruiĝas -- oni pasintjare povis vidi tiaĵon de la supermetroo apud Henchman-Strato. Estis sorĉistinoj kaj tio, kiun alvokis iliaj sorĉoj; piratoj, kaj tio, kiun ili alportis de la maro; kontrabandistoj; kaperistoj -- sciu, ke en tiu antikveco homoj scipovis vivi, plivastigi la limojn de la vivo! Ne nur ĉi tiun mondon saĝulo povis ekkoni -- fa! Kaj kontrastu la hodiaŭon, kun cerboj tiel palrozaj, ke eĉ klubo da tiel nomataj artistoj tremas kaj konvulsias se bildo superas la sentojn de Beacon-Strata tetablo!

"La sola sava afero pri la nuntempo estas tio, ke ĝi estas tro damninde stulta por zorge demandi pri la pasinteco. Kion mapoj kaj registraĵoj kaj gvidlibroj vere diras pri la Norda Kvartalo? Ba! Supozeble, mi povas garantii konduki vin al tridek aŭ kvardek flankstratoj kaj flankstratretoj, norde de Princo-Strato, kies ekziston ne suspektas dek vivantaj homoj krom la fremduloj, kiuj svarmas en ili. Kaj kion scias tiuj italoj pri ilia signifo? Ne, Thurber, tiuj antikvaj lokoj bele sonĝas kaj superfluas per mirado kaj teruro kaj eskapoj el la ordinareco; tamen ne estas unu vivanto, kiu komprenas aŭ elprofitas ilin. Nu, estas nur unu vivanto -- ĉar ne por nenio mi fosadas en la pasinteco!

"Nu, vi interesiĝas pri tiaj aferoj. Kio, se mi dirus al vi, ke mi tie havas alian atelieron, kie mi povas senti la noktospiriton de antikva hororo kaj pentri aferojn, kiujn mi ne rajtus pensi en Newbury-Strato? Mi kompreneble ne diras tion al tiuj damnindaj kadukuloj ĉe la klubo -- Reid, damnu lin!, eĉ flustras, ke mi estas ia monstro sobsledanta laŭ la vojo de retroevoluado. Jes, Thurber, antaŭlonge mi decidis, ke oni pentru teruron krom belecon el la vivo; do mi iom esploris en lokoj, kie laŭ mia scio ankoraŭ vivas la teruro.

"Mi havas ejon, kiun, mi kredas, krom mi ne pli ol tri vivantaj norddevenuloj iam vidis. Distance ĝi estas ne longe for de la supermetroo, sed anime ĝi estas jarcentojn for. Mi luis ĝin pro la stranga, antikva brika puto en la kelo -- unu tia, pri kiu mi jam parolis al vi. La dometaĉo preskaŭ disfalas; neniu alia volus loĝi tie, kaj mi hontus informi vin, kiom malmulte mi pagas por ĝi. La fenestroj estas kovritaj, sed mi des pli multe ŝatas tion, ĉar mi ne deziras la taglumon por mia laboro. Mi pentras en la kelo, kie plej densas la inspirado, sed mi havas aliajn meblitajn ĉambrojn sur la teretaĝo. Siciliano posedas ĝin, kaj mi luis ĝin sub la nomo Peters.

"Nun, se vi kuraĝas, mi ĉinokte kondukos vin tien. Mi opinias, ke vi ŝatos la bildojn, ĉar, kiel mi diris, mi tie permesis al mi iomete liberiĝi. Ne estas longa vojaĝo -- mi foje piediras, ĉar mi ne volas allogi atenton per taksio en tia loko. Ni povas aŭtobusi de la Suda Stacidomo al Baterio-Strato, kaj post tio ne longas la promeno."

Nu, Eliot, post tiu oratoraĵo mi povis fari nenion krom reteni min de kurado, anstataŭ marŝado, al la plej proksima malplena taksio. Ni transiris al la supermetroo ĉe la Suda Stacio, kaj proksimume je la noktomezo ni sobiris laŭ la ŝtupoj ĉe Baterio-Strato kaj ekiris laŭ la malnova golfofronto apud Constitution-Kajo. Mi ne notis la krucostratojn, kaj ne povas diri al vi, al kiu ni turnis nin, sed mi certas, ke ne temas pri Greenough-Aleo.

Kiam ni fine turnis nin, ni devis grimpi tra la senhoma longeco de la plej antikva kaj malpura flankstrato, kiun en la tuta vivo mi iam ajn vidis. Ĝi havis disfalantajn gablojn, rompitajn etglacajn fenestrojn, kaj arkaajn kamenojn, kiuj siluetiĝis duone polviĝintaj kontraŭ la lunluma ĉielo. Mi dubas, ĉu videblis tri domoj, kiuj ne staris en la epoko de Cotton Mather, kaj unu fojon mi supozis vidi pintan firston de la preskaŭ forgesita antaŭmansarda speco, kvankam antikvaĵistoj insistas al ni, ke neniuj tiaj restas en Bostono.

El tiu flankstrato, kiu posedis nebrilan lumon, ni turnis nin maldekstren la same silenta kaj ankoraŭ pli mallarĝa flankstreto, al kiu tute mankis lumo; kaj post minuto turnis nin -- laŭ verŝajne obtuza angulo -- dekstren en la mallumo. Post nelonge Pikman elprenis torĉon kaj rivelis antaŭdiluvan, dekpanelan pordon, kiu montriĝis damninde vermoborita. Malŝlosinte ĝin, li eskortis min en nudan koridoron kun iam superba malhelkverka panelaro -- kompreneble simpla, sed tremveke sugestia pri la epoko de Andros kaj Phipps kaj la Sorĉado. Poste li gvidis min tra maldekstraflanka pordo, lumigis oleo-lampon, kaj petis, ke mi kondutu kvazaŭ hejme.

Nu, Eliot, mi estas, laŭ la vulgara esprimo, "harda homo", sed mi konfesu, ke min startigis tio, kion mi vidis sur la muroj de tiu ĉambro. Sciu, ke temas pri liaj bildoj -- tiuj, kiujn li povis nek pentri nek ekspozicii ĉe Newbury-Strato -- kaj li pravis, dirante, ke li "permesis al si iomete liberiĝi." Jen -- ankoraŭfoje trinku -- mi ĉiukaze devas! Ne utilas, ke mi provu priskribi ilin al vi, ĉar la terura, la blasfema hororo, kaj la nekredebla abomenindeco kaj morala fetoro venis el simplaj tuŝoj, tute ne klasifikeblaj per vortoj. Entute mankas la ekzotika tekniko, kiun oni vidas ĉe Sidney Sime, kaj la transsaturna pejzaĝo kaj lunaj fungoj, kiujn uzas Clark Ashton Smith por frostigi la sangon. La fonoj pliparte estis antikvaj tombejoj, densaj arbaroj, apudmaraj klifoj, brikaj tuneloj, antikvaj panelitaj ĉambroj, aŭ simplaj masonaĵaj kriptoj. La Enterigejo de Copp-Monteto, kiu devis esti nemultajn stratojn for de tiu mema domo, estis ofta sceno.

La frenezeco kaj monstreco venis de la antaŭaj figuroj -- ĉar la malsana arto de Pikman ĉefe traktis demonan portretadon. Tiuj figuroj malofte estis tute homaj, sed ofte ĝis iu grado alproksimiĝis al homeco. La pli multaj korpoj, kvankam pli-malpli dukruraj, emis klini sin antaŭen, kaj havis hundeskajn mienojn. La tekseco de la plimulto estis ia agaca kaŭĉukeco. Fa! Mi povas vidi ilin eĉ nun! Iliaj taskoj -- nu, ne petu de mi precizecon, Ili pliofte manĝis -- kion, mi ne diros. Foje li montris ilin en grupoj, en tombejoj aŭ subteraj koridoroj, kaj ili ofte ŝajnis batali pri sia predo -- aŭ, prefere, trezoro. Kaj kiel damnindajn mienojn Pikman ofte donis al la nevidantaj vizaĝoj de tiuj kadavraj predaĵoj! Foje la estaĵoj montriĝis, saltantaj tra malfermitaj fenestroj dum la nokto, aŭ kaŭrantaj sur la brustoj de dormantoj, rodante iliajn gorĝojn. Unu pentraĵo montris ringon da ili, bojantaj ĉirkaŭ pendigita sorĉistino sur Pendingo- Monteto; ŝia mortinta vizaĝo evidente parencis kun la iliaj.

Sed ne supozu, ke min preskaŭ svenigis tiu hida afero pri temo kaj sceno. Mi ne estas trijarulo, kaj similaĵojn mi ofte vidis. Temis pri la vizaĝoj, Eliot, tiuj malbenendaj vizaĝoj, kiuj rikanis kaj bavis el la pentraĵo kun la spiro de la vivo mem! Je Dio, amiko, mi vere kredas, ke ili ja vivis! Tiu naŭza sorĉisto vekis la fajrojn de l' infero en la farbo, kaj lia peniko estis koŝmaro-naska sorĉbastono. Donu al mi tiun karafon, Eliot!

Unu bildo nomiĝis "La Leciono" -- Dio kompatu min, ke mi iam ajn vidis ĝin! Aŭskultu -- ĉu vi povas imagi kaŭrantan rondon da sennomaj hundeskaj estaĵoj en tombejo, kiuj instruas al infaneto manĝi samkiel ili? La prezo de ŝanĝulo, mi supozas -- vi konas la antikvan miton pri tio, kiel la feuloj lasas siajn idojn en luliloj interŝanĝe por ŝtelataj homaj beboj. Pikman montris, kio okazas pri tiuj ŝtelitoj -- kiel ili maturiĝas -- kaj tiam mi komencis rimarki hidan parencecon inter la vizaĝoj de la homaj kaj nehomaj figuroj. En siaj gradoj de malsaneco inter la honeste nehoma kaj la subnorme homa, li volis starigi sardonajn ligon kaj evoluon. La hunduloj evoluis el homaro!

Kaj tuj kiam mi scivolis, kion li supozis pri iliaj junuloj forlasitaj kun homaro kiel ŝanĝuloj, mian okulon trafis bildo, kiu enkorpigis ĝuste tiun penson. Temis pri antikva Purecana dominterno -- ĉambro kun pezaj traboj, retaj fenestroj, kanapo, kaj mallertaj deksepajarcentaj mebloj, kun familio, kiu sidis dum la patro laŭtlegis el la Evangelio. Ĉiu mieno, krom unu, montris noblecon kaj adoradon, sed tiu unusola spegulis la mokemon de la Faŭko. Ĝi apartenis al homo jare juna, verŝajne filo de tiu pia patro, sed esence ĝi estis parenco de tiuj malpuruloj. Tiu estis ilia ŝanĝulo -- kaj en spirito de maksimuma ironio, Pikman donis al la trajtoj facile rimarkeblan similecon al la siaj.

Pikman jam lumigis lanternon en apuda ĉambro kaj ĝentile tenis la pordon malfermita por mi; demandante, ĉu mi volus vidi liajn "modernajn studojn". Mi antaŭe ne povis diri al li miajn opiniojn -- mi estis tro nekapabla paroli pro teruro kaj malŝato -- sed mi kredas, ke li bone komprenis, kaj sentis sin ege komplimentita. Kaj mi nun volas recertigi vin, Eliot, pri tio, ke mi estas nenia plorema panjo, hororante kontraŭ io ajn, kiu montras iometan devion de kutimaĵoj. Mi estas mezaĝa kaj konvene malnaiva, kaj mi opinias, ke vi sufiĉe bone konis min en Francio por scii, ke mi ne estas facile surprizebla. Ankaŭ memoru, ke mi preskaŭ regajnis la spiron kaj alkutimiĝis al tiuj timigaj bildoj, kiuj ŝanĝis kolonian Nov-Anglion al iuspeca akceptejo por la Infero. Nu, malgraŭ tio, tiu apuda ĉambro vere ekkriigis min, kaj mi devis kapti la pordon por eviti svenfalon. Tiu unua ĉambro montris amason da guloj kaj sorĉistinoj, kiuj invadis la mondon de niaj prapatroj; sed la nuna portis la hororon en nian ĉiutagan vivon!

Dio, ke tiu povis pentri! Jen iu studo, kiu nomiĝis "Metroa Akcidento", en kiu aro da fiaĵoj elgrimpas el iu nekonata katakombo tra fendo en la planko de la Boylston-Strata Metroo kaj atakas grupon da homoj sur la perono. Alia montris dancon sur Copp-Monteto inter la tomboj kun hodiaŭa fono. Kaj estis multaj vidoj en keloj, kie monstroj enrampas tra truoj kaj fendoj en la masonaĵo kaj grimacas dum ili kaŭras malantaŭ bareloj aŭ fornoj kaj atendas, ke la unua viktimo sobiru laŭ la ŝtuparo.

Unu naŭza pentraĵo ŝajne montris vastan sekcon de Beacon-Monteto, kie formikeskaj armeoj de tiuj mefitecaj monstroj ŝovas sin tra tuneloj, kiuj traretas la teron. Dancoj en la modernaj tombejoj estis libere montritaj, kaj alia koncepto iel ŝokis min pli ol ĉiuj ceteraj -- sceno en nekonata maŭzoleo, kie dekoj de la bestoj amasiĝas ĉirkaŭ unu, kiu tenas bone-konatan Bostonan gvidlibron kaj evidente laŭtlegas. Ĉiuj indikas difinitan frazon, kaj ĉiu vizaĝo estas tiel tordita pro epilepsia kaj reeĥa ridado, ke mi preskaŭ supozis aŭdi la monstrajn eĥojn. La titolo de la pentraĵo estis "Holmes, Lowell kaj Longfellow Kuŝas Enterigitaj en Monto Auburn".

Dum mi laŭgrade stabiliĝis kaj realĝustigis al tiu dua ĉambro da diableco kaj malgajeco, mi komencis analizi kelkajn el la punktoj de la naŭza malŝato. Unuavice, mi diris al mi, tiuj pentraĵoj repelis pro la plena nehomeco kaj senkompata krueleco, kiujn ili montris en Pikman. Li certe devas esti malamiko de la tuta homaro, por tiel ĝui la torturadon de cerbo kaj karno kaj la senvalorigon de la homa loĝujo. Duavice, ili teruris pro sia grandiozeco mem. Ilia arto estis tia, kia konvinkas -- vidante la bildojn, ni vidas la demonojn mem, kaj timas ilin. Kaj tute strange estis, ke Pikman ĉerpis neniom de tiu potenco el uzado de selektemo aŭ bizaraĵoj. Nenio estis svagita, tordita, aŭ kutimigita; randoj estis klaraj kaj vivecaj, kaj detaloj estis preskaŭ ĝisdolore difinitaj. Kaj la vizaĝoj!

Ne nuran artistan interpreton ni vidis; temas pri pandemonio mem, kristale klara en evidenta objektiveco. Jen ĉio, je Dio! La viro entute estis nek fantaziisto nek romancisto -- li tute ne provis doni al ni la kirlajn, prismajn efemeraĵojn de sonĝoj, sed malvarme kaj sardone reflektis iun stabilan, meĥanisman, kaj bone-establitan horor-mondon, kiun li vidis plene, brile, rekte, kaj senhezite. Dio scias, kiu mondo tiu povus esti, aŭ kie li ekvidis tiujn blasfemajn formojn, kiuj galopis kaj trotis kaj rampis tra ĝi; sed kio ajn estu la enigma fonto de tiuj imagoj, unu afero estis evidenta. Pikman en ĉiu senco -- koncepte kaj fare -- estis ĝisfunda, penklopoda, preskaŭ scienca realisto.

La gastiganto nun kondukas min tra la kelo al la vera ateliero, kaj mi fortikigis min kontraŭ ia infera provo inter la nefinitaj pentraĵoj. Kiam ni atingis la malsupron de la humida ŝtuparo, li turnis sian torĉon kontraŭ angulo de la vasta apuda malferma spaco, rivelante la rondan brikan muron de tio, kiu evidente estis granda puto en la tera planko. Ni paŝis pli proksimen, kaj mi ekvidis, ke ĝi certe diametras kvin futojn, kun muroj dikaj almenaŭ unu futon kaj starantaj eble ses colojn super la tera nivelo -- solida konstruaĵo de la deksepa jarcento, se mi ne grave eraris. Ĝuste pri tia aĵo, diris Pikman, li parolis -- apertaĵo al la reto da tuneloj, kiuj iam traminis la monteton. Mi senpripense rimarkis, ke ĝi ŝajne ne estis brikfermita, kaj ke peza ligna disko estis la evidenta kovrilo. Mi iomete tremis, pensante pri tiuj aĵoj, kun kiuj tiu puto estas ligita, se la frenezaj sugestoj de Pikman ne estis nuraj retoraĵoj; tiam mi turnis min por sekvi lin supren unu ŝtupon kaj tra mallarĝan pordon en ĉambron sufiĉe grandan, provizitan de ligna planko kaj meblita kiel ateliero. Acetilena torĉo donis lumon necesan por laboro.

La nefinitaj bildoj sur tripiedoj aŭ apogitaj ĉe la muroj estis same tiel teruraj kiel la finitaj supre, kaj montris la penajn metodojn de la artisto. Scenoj estis zorgege blokigitaj, kaj krajonitaj gvid-linioj montris la eteman ekzaktecon, kiun Pikman uzis por atingi la ĝustajn perspektivon kaj proporciojn. La viro estis elstara -- tion mi diras eĉ nun, sciante, kion mi scias. Granda fotilo sur la tablo ekscitis mian intereson, kaj Pikman informis min, ke li uzas ĝin por havigi scenojn por fonoj, tial ke li povu pentri ilin de fotoj en la ateliero anstataŭ devi porti la tutan kompleton tra la urbo por tiu aŭ tiu sceno. Li opiniis foton same bona kiel vera sceno aŭ modelo por daŭra laboro, kaj deklaris, ke li kutime uzas tiujn.

Estis io tre perturba pri la naŭzaj skizoj kaj duonfinitaj monstraĵoj, kiuj rikanis el ĉiu angulo de la ĉambro, kaj kiam Pikman subite senvualigis grandegan pentraĵon ĉe la muro for de la lumo, mi por savi la vivon ne povis reteni laŭtan kriegon -- la duan, kiun mi eligis en tiu nokto. Ĝi eĥis kaj reeĥis tra la senlumaj volboj de tiu antikva kaj nitra kelo, kaj mi devis engluti inundon da reagoj, kiuj minacis eksplodi kiel histeria ridado. Kompatinda Kreinto! Eliot, sed mi ne scias, kiom estis reala, kiom -- febra fantazio. Ŝajnas al mi, ke la tero ne povas posedi tian koŝmaron!

Ĝi estis kolosa kaj sennoma blasfemaĵo kun brilantaj ruĝaj okuloj, kaj inter siaj ostaj ungegoj ĝi tenis ion, kiu iam estis homo, ronĝante la kapon same kiel infano rodas konfitaĵon. Ĝi situis en ia kaŭro, kaj rigardante oni sentas kvazaŭ en iu momento ĝi povus faligi la tiaman predon kaj serĉi pli sukan manĝindaĵon. Sed, damnu! ne temis pri la horora temo, kiu faris tion senmorta fonto de paniko -- nek tio, nek la hunda vizaĝo kun la pintaj oreloj, vejnaj okuloj, plata nazo, kaj bavantaj lipoj. Ne temis pri la skvamaj ungegoj, nek pri la ŝima korpo, nek pri la duonhufaj piedoj -- nenio el tiuj, kvankam kiu ajn el ili povus frenezigi ekscitiĝeman homon.

Temis pri la tekniko, Eliot -- la damninda, malpia, kontraŭnatura tekniko! Mi neniam aliloke vidis la veran spiron de la vivo tiel fandita kun pentraĵo. La monstro estis tie -- ĝi rigardaĉis kaj ronĝis kaj ronĝis kaj rigardaĉis -- kaj mi sciis, ke nur ĉesigo de la leĝoj de Naturo iam ajn permesus al homo pentri tian aĵon sen modelo -- sen iu vido de tiu suba mondo, kiun neniam vidis iu ajn homo, kiu ne vendis sian animon al la Satano.

Alpinglita al vaka parto de la pentraĵo estis paperaĵo nun aĉe volviĝema -- verŝajne, mi pensis, foto, el kiu Pikman volis pentri fonon same tiel hida, kiel la koŝmaro, kiun ĝi devos emfazi. Mi etendis la manon por malvolvi kaj rigardi ĝin, kiam subite mi vidis Pikman eksalti kvazaŭ pafite. Li aŭskultis kun pekuliara intenseco ekde kiam mia terurita ekkriego vekis nekutimajn eĥojn en la senluma kelo, kaj nun li ŝajnis trafita de timo kiu, kvankam ne komparebla kun la mia, havis en si pli fizikan ol spiritan karakteron. Li eltiris revolveron kaj signalis, ke mi silentu, poste elpaŝis en la ĉefan kelon kaj fermis post si la pordon.

Mi supozis, ke dum momento mi estis paralizita. Imitante la aŭskultadon de Pikman, mi imagis aŭdi mallaŭtan rampsonon, kaj serion da grakoj aŭ batoj en iu direkto, pri kiu mi ne povis certi. Mi imagis grandegajn ratojn, kaj ektremis. Tiam aŭdiĝis mallaŭta klakado kiu, iel, hirtigis la harojn sur la nuko -- kaŝema, en mallumo serĉema klakado, kvankam mi ne povas priskribi tion per vortoj. Ĝi havis la sonon de peza ligno falanta sur ŝtonon aŭ brikon -- ligno sur brikon -- tio pensigis min ... pri kio?

Denove, pli laŭte. Aŭdiĝis vibro, kvazaŭ la ligno falis pli ol antaŭe. Jen akra, grata bruo, kriata sensencaĵo de Pikman, kaj la surdigaj eksplodoj de ĉiuj ses kartoĉoj, spektakle pafitaj kiel pafus leon-dresisto en la aeron, por efekto. Mallaŭtigita grako, kriĉo, bato. Poste la gratado de ligo sur briko, paŭzo, malfermo de la pordo -- je tio, mi konfesas, mi eksaltegis. Pikman reaperis kun fumanta armilo, malbenante la ŝvelintajn ratojn, kiuj amase loĝis en la antikva puto.

"Diablo scias, kion ili manĝas, Thurber," li grimacis, "ĉar tiuj arĥaaj tuneloj tuŝas tombejon kaj sorĉejon kaj marbordon. Sed kio ajn, ĝi ŝajne elĉerpiĝis, ĉar ili diable volis eskapi. Mi supozas, ke via kriado instigis ilin. Pli bone estas gardi sin en ĉi tiuj antikvejoj -- niaj ronĝuloj-amikoj estas la unusola malavantaĝo, kvankam mi foje opinias ilin pozitiva kontribuo por etoso kaj nuanco."

Nu, Eliot, jen la fino de la tiunoktaj aventuroj. Pikman promesis montri al mi la ejon, kaj Dio scias, ke li faris tion. Li gvidis min el tiu komplikaĵo da flankstratoj en alia direkto, ŝajne, ĉar kiam ni ekvidis lampostangon, ni estis enduonkonata strato kun monotonaj vicoj de miksitaj tenementoj kaj malnovaj domoj. Ĉarto-Strato, ĝi estis, sed mi estis tro konfuzita por rimarki, ĝuste kie ni trafis ĝin. Estis tro malfrue por trafi la Supermetroon, kaj ni marŝis en la urbocentron tra Hanover-Strato. Mi bone memoras tiun promenon. Ni turnis nin de Tremont al Beacon, kaj Pikman lasis min ĉe la angulo de Joy, kie mi deturnis min. Neniam plu mi parolis kun li.

Kial mi disiĝis de li? Ne estu senpacienca. Atendu, ĝis mi signalos por kafo. Ni jam trinkis sufiĉe de la alia, sed almenaŭ mi bezonas ion. Ne -- ne temis pri la pentraĵoj, kiujn mi vidis en tiu ejo, kvankam mi ĵuros, ke ili sufiĉus por elpeligi lin el naŭ dekonoj de la hejmoj kaj kluboj de Bostono, kaj mi supozas, ke vi ne plu scivolos, kial mi devas eviti la metroon kaj kelojn. Temas pri -- io, kiun mi trovis, la postan matenon, en mia jako. Vi memoras, la volvitan paperon alpinglitan al la terura pentraĵo en la kelo; tion, kiun mi supozis foto de iu sceno, kiun li intencis uzi kiel fonon por tiu monstro. La fina teruraĵo okazis, ĝuste kiam mi etendis la manon por malvolvi ĝin, kaj mi ŝajne senpripense ŝovis ĝin en la poŝon. Sed jen la kafo -- trinku ĝin nigra, Eliot, se vi estas saĝa.

Jes, pro tiu papero mi rezignis pri Pikman; Rikardo Upton Pikman, la plej granda artisto, kiun mi iam ajn konis -- kaj la plej fia estaĵo, kiu iam ajn transsaltis la limojn de la vivo en la faŭkojn de mito kaj frenezo. Eliot -- olda Reid pravis. Li vere ne estis homa. Aŭ li naskiĝis en stranga tenebro, aŭ li trovis metodon por malŝlosi pordon malpermesatan. Nun estas tute same, ĉar li foriris -- reiris al tiu fabela mallumo, en kiu plaĉis al li hanti. Jen, ŝaltu la lustron.

Ne petu, ke mi klarigu, eĉ konjektu, pri tio, kiun mi bruligis. Ankaŭ ne demandu, kio faris tiun talpecan krablo-sonon, kiun Pikman tiom volis atribui al ratoj. Estas sekretoj, vi ja scias, kiuj eble venas al ni de la epoko de malnova Salem, kaj Cotton Mather rakontas aferojn eĉ pli strangajn. Vi ja scias, kiel damninde vivecaj estis la pentraĵoj de Pikman -- kiel ni ĉiuj scivolis, de kie li imagis tiujn vizaĝojn.

Nu -- kaj tamen tiu papero ne estis foto de iu ajn fono. Kion ĝi montris, tio estis simple la monstra estaĵo, kiun li pentris sur tiu terura pentraĵo. Ĝi estis la modelo, kiun li uzis -- kaj ĝia fono estis nur la muro de la kela ateliero, preciza je detaloj. Sed je Dio, Eliot, ĝi estis foto de vivantaĵo.


gulo: homsimila estaĵo kiu nutras sin per homa karno. >Angla ghoul > Araba gol (demono).