Enkomputiligis Don HARLOW

La terura maljunulo

de H. P. LOVECRAFT

elangligis Donald R. BURLESON

(Aperis en ELNA Literatura Suplemento #1, p. 3)

(Rimarku: troveblas alia traduko de la sama novelo, fare de Karlo POV, en SFEROJ #9)

Estis la intenco de Angelo Ricci kaj Joe Czanek kaj Manuel Silva viziti la Teruran Maljunulon. Ĉi tiu maljunulo loĝas tute sole en tre antikva domo en Water Street apud la maro, kaj laŭdire estas kaj treege riĉa kaj treege malforta, ĉi tio formas situacion tre allogan por homoj de la profesio de Sinjoroj Ricci, Czanek, kaj Silva, pro tio, ke tiu profesio estis nenio malpli digna ol ŝtelo.

La enloĝantoj de Kingsport diras kaj pensas multajn aferojn pri la Terura Maljunulo, kiuj konservus lin preter la danĝero de la komplezoj de ĝentilhomoj similaj al S-ro Ricci kaj liaj kolegoj, malgraŭ la preskaŭ certa fakto, ke li kaŝas riĉaĵon de nedefinita grandeco ie ĉe sia mucida kaj grandaga loĝejo. Li estas, vere, tre stranga persono, laŭdire estinte ŝipestro de Orient-Hindujaj velŝipoj en sia plejeco; tiel maljuna, ke neniu povas rememori kiam li estis juna, kaj tiel silentema, ke malmultaj scias lian veran nomon. Inter la torditaj arboj en la antaŭa korto de sia antikva kaj neglektita loĝejo li konservas strangan kolekton de grandaj ŝtonoj, strange grupigitaj kaj pentritaj, tiel ke ili similas al la idoloj en iu obskura orienta templo. Ĉi tiu kolekto fortimigas la plejmulton de la etaj knaboj kiuj amas mokriproĉi la Teruran Maljunulon pri lia longa, blanka hararo kaj barbo, aŭ rompi la malgrandpanelajn fenestrojn de lia loĝejo per malicaj ĵetaĵoj; sed estas aliaj aferoj, kiuj timigas la pli maljunajn kaj pli scivolemajn homojn, kiuj ŝtelvenas al la domo por enrigardi tra la polvaj vitraloj. Ĉi tiuj homoj diras ke sur tablo en malplena ĉambro estas multaj strangaj boteloj, en ĉiu el ili eta peco da plumbo pendigita simile al pendolo per ŝnureto. Kaj ili diras ke la Terura Maljunulo parolas al ĉi tiuj boteloj, alparolante ilin per tiaj nomoj kiel Jack, Scar-Face Long Tom, Spanish Joe, Peters, kaj Maato Ellis, kaj ke kiam ajn li parolas al botelo la eta plumba pendolo interna faras iajn difinitajn vibradojn kvazau responde. Tiuj, kiuj estas observintaj la altan, malgrasan Teruran Maljunulon en ĉi tiuj interparoladoj ne denove observas lin. Sed Angelo Ricci kaj Joe Czanek kaj Manuel Silva ne havis Kingsportanan sangon; ili estis de tiu nova kaj heterogena fremda raso kiu kuŝas ekster la ĉarmita rondo de Novangla vivo kaj Novanglaj tradicioj, kaj ili perceptis en la Terura Maljunulo nur ŝanceliĝan, preskaŭ senpovan grizbarbulon, kiu ne povis piediri sen la helpo de sia nodplena bastono, kaj kies maldikaj, malfortaj manoj kortuŝe tremis. Ili vere, laŭ sia maniero, tre kompatis la solecan nepopularan ulon, kiun ĉiuj evitis, kaj al kiu ĉiuj hundoj strange bojis. Sed aferoj restas aferoj, kaj por ŝtelisto kies animo estas en sia profesio, estas logo kaj provoko en tre maljuna kaj tre malforta viro kiu havas neniun konton ĉe la banko, kaj pagas por siaj malmultaj necesaĵoj ĉe la vilaĝa butiko per hispanaj ormoneroj kaj arĝent-moneroj monfabrikitaj antaŭ du jarcentoj.

Sinjoroj Ricci, Czanek, kaj Silva selektis la nokton de la dekunua de aprilo por sia vizito. S-ro Ricci kaj S-ro Silva okupiĝus pri intervjui la kompatindan maljunan ĝentilhomon, dum S-ro Czanek atendus ilin kaj ilian supozeblan metalan ŝarĝon kun kovrita motorĉaro en Ship Street, apud la pordo en la alta malantaŭa muro de la grundoj de ilia gastiganto. La deziro eviti nenecesajn klarigojn, en la okazo de neatenditaj policaj entrudiĝoj, instigis ĉi tiujn planojn por kvieta kaj senparada foriro.

Kiel antaŭarangite, la tri aventuristoj malkune ekiris, por malhelpi iujn ajn malbone inklinajn suspektojn poste. Sinjoroj Ricci kaj Silva renkontiĝis en Water Street apud la pordo de la maljunulo, kaj kvankam ne plaĉis al ili kiel la luno suben brilis sur la pentritajn ŝtonojn tra la burĝonantaj branĉoj de la torditaj arboj, ili devis primediti aferojn pli gravajn ol nura vana superstiĉo. Ili timis ke eble estus neplaĉa laboro parolemigi la Teruran Maljunulon pri lia kaŝe amasigita oro kaj argento, ĉar maljunaj ŝipestroj estas atentinde obstinaj kaj perversaj. Tamen, li estis tre maljuna kaj tre malforta, kaj ili estis du vizitantoj. Sinjoroj Ricci kaj Silva estis spertaj pri la arto de fluparoligi nevolontajn personojn, kaj la kriegojn de malforta kaj escepte grandaĝa viro oni povas facile mutigi. Do, ili moviĝis ĝis la sola luma fenestro kaj aŭdis la Teruran Maljunulon infanece paroli al siaj boteloj kun pendoloj. Tiam ili surmetis maskojn kaj ĝentile frapis ĉe la vetermakulita kverka pordo.

La atendado ŝajnis tre longa al S-ro Czanek dum li senripoze malkvietumis en la kovrita motorĉaro apud la malantaŭa pordo de la Terura Maljunulo en Ship Street. Li estis pli ol ordinare molkora, kaj ne plaĉis al li la malbelegaj kriegoj, kiujn li estis aŭdinta en la antikva domo tuj post la horo aranĝita por la ago. Ĉu li ne estis dirinta al siaj kolegoj, ke ili kiel eble plej milde traktu la kortuŝan, maljunan mariston? Tre timeme li rigardis tiun mallarĝan kverkan pordon en la alta kaj hedero-vestita ŝtona muro. Ofte li konsultis sian poŝhorlogon, kaj miris pri la malfruiĝo. Ĉu la maljunulo mortis sen diri kie estis kaŝita lia trezoro, kaj ĉu plena serĉo necesiĝis? S-ro Czanek ne ŝatis tiel longtempe atendi en la mallumo en tia loko. Tiam li sensis mallaŭtan paŝadon aŭ frapeton sur la trotuaro interne de la pordo, aŭdis mildan fuŝpalpadon ĉe la rusta klinko, kaj vidis la mallarĝan, pezan pordon turniĝi internen. Kaj en la pala lumo de la sola nebrila stratlanterno li trostreĉis la okulojn por vidi kion liaj kolegoj alportis el tiu minaca domo kiu duonvidiĝis tiel proksime malantaŭe. Sed kiam li rigardis, li ne vidis tion, kion li atendis; ĉar.liaj kolegoj tute ne ĉeestis, sed nur la Terura Maljunulo kliniĝante trankvile sur sia nodplena bastono kaj ridetante malbelege. S-ro Czanek estis neniam atentinta pri la koloro de la okuloj de tiu viro; li nun vidis ke ili estas flavaj.

Etaj aferoj faras konsiderindan eksciton en etaj urboj, kaj pro tio la enloĝantoj de Kingsport parolis dum la tuta printempo kaj la tuta somero tiujare pri la tri neidentigeblaj kadavroj, terure tranĉegitaj kvazaŭ per multaj glavetoj, kaj terure disŝiritaj kvazaŭ per la piedpremo de multaj bot-kalkanumoj, kiujn la tajdo surbordigis. Kaj kelkaj homoj eĉ parolis pri aferoj tiel bagatelaj kiel la forlasita motorĉaro trovita en Ship Street, aŭ pri unuj aparte nehomaj kriegoj, verŝajne de vaganta besto aŭ transmigra birdo, aŭditaj nokte de maldormaj civitanoj. Sed pri ĉi tiu vana klaĉo la Terura Maljunulo tute ne interesiĝis. Li estis nature rezervema, kaj kiam oni estas maljunega kaj malforta, oni havas duoble fortan rezervemon. Krome, tiel antikva ŝipestro sendube vidis abundon da aferoj ege pli stimulaj en la foraj tagoj de sia nerememorita juneco.