Enkomputiligis Don HARLOW

La viro senpatria

de d-ro Edward Everett HALE

elangligis E. L. ROBINSON kaj Don HARLOW


(Tradukita en 1907 de E. L. Robinson, Albuquerque, Nov-Meksikio, kun permeso de la verkinto, D-ro Edward Everett Hale. Ĝisdatigita kaj korektita en 1994 de Don Harlow)

Antaŭparolo de la dua tradukinto:

Kiam mi estis knabo, ni ĉiuj konis almenaŭ la nomon de ĉi tiu klasika usona novelo, kaj la pliparto el niaj gepatroj eĉ legis ĝin. Sed en la nuna tempo, ĝi estas grandparte forgesiĝinta, des pli pro tio, ke la patriamo, krom se temas pri la (ŝtate vartata) senpripensa speco, ŝajnas esti eksmoda, almenaŭ en Usono kaj aliaj okcidentaj landoj.

Mi ne scias, kiam mi decidis traduki la verkaĵon en Esperanton, sed mi povas trovi ian mencion pri tio en la postparolo de mia The Esperanto Book, kiun mi komencis verki jam en 1987. Mi ankaŭ ne scias la kialon -- eble la malfeliĉa historio de Felipo Nolan streĉis ian kordon en mia brusto, kaj eble mi sentis ian ligon inter lia historio kaj tiu de la esperantista heroino Verda Majo, kiu ankaŭ devis forlasi sian landon kaj pasigi la ceteron de la vivo sur fremda tereno.

Sed en 1990 mi hazarde renkontis, en la arĥivejo de ELNA, iun epizodon el felietona prezento de la novelo en tre frua usona Esperanto-revuo. Finfine, en 1994, post aĉeto de skanilo kaj literlega programo, mi pruntis la koncernajn revuojn, enkomputiligis la novelon kune kun anglalingva versio kiun mi pruntis de mia fratino, kaj komencis poluri la originalan tradukon, kiun faris s-ro E. L. Robinson antaŭ preskaŭ naŭ jardekoj.

Mi menciu ĉi tie, ke estas iom konsterne por mi rimarki, kiel efektive bona estis la traduko de Robinson. En diversaj lokoj li utiligis arĥaajn gramatikajn strukturojn (ekz. "kelke da" kie "kelkaj" pli ĝustas). En multaj lokoj li simple transsaltis frazojn, kiuj enhavis specialajn terminojn, por kiuj verŝajne mankis al li Esperantajn ekvivalencojn ("arbo" anstataŭ "delta poplo", "diversaj insektoj" anstataŭ "centipedoj kaj blatoj", "diversaj kartludoj" anstataŭ la ses nomitaj en la suba traduko). Kaj li foje uzas jam arĥaiĝintajn parolturnojn. Sed la gramatikaj eraroj preskaŭ tute mankas. Kiam oni rememoras, ke Esperanto efektive penetris en Usonon nur proks. en 1905, kaj ke la traduko devis esti jam preta antaŭ la fino de 1906 (por komenci aperi en The American Esperanto Journal, numero de januaro, 1907), oni povas senti sufiĉe grandan surprizon, kaj iom da admiro pri la rapide lernebleco de la lingvo. Des pli pro tio, ke Robinson loĝis en sufiĉe fora kaj izolita parto de Usono -- tiutempe, Nov-Meksikio estis eĉ ne ŝtato, sed ankoraŭ "sovaĝa" teritorio (kvankam, oni konfesu tion, eŭropanoj loĝis tie antaŭ ol ili loĝis en Bostono kaj Novjorko...).

La originala verkinto de la novelo, Edward Everett Hale, kiu verkis en la dua parto de la 19a jarcento, nuntempe estas ĉefe memorata ĝuste por ĉi tiu historio. Sciencfikciaj entuziasmuloj eble rememoros, ke li ankaŭ verkis la unuan novelon pri artefarita satelito, "La brika luno"; sed mi dubas, ĉu iu lastatempe legis ĝin. La nuna historio evidente devenas pli-malpli de la periodo de la interna milito de Usono, kaj estas interese rimarki, kiel la historio de Nolan paralelas la historiojn de la ĉefaj ribelantoj de tiu periodo, homoj kiel Kolonelo Lee kaj Senatano Davis, kiuj fariĝis la regantoj de la Konfederacia Ŝtataro de Ameriko dum ties kvarjara ekzisto. Rimarku, cetere, ke Hale sukcesis fari unu frapon kontraŭ la institucio de sklaveco, kiu estis unu el la proksimaj kaŭzoj de tiu ribelo.

Mi cetere menciu du ĉefajn ŝanĝojn, kiujn mi faris en la verkaĵo de Robinson. Lia nomo estis "La viro senpatruja". En la nuna tempo, la -I- pseŭdosufikso por lando ŝajnas esti pli moda ol la malnova -UJ- sufikso; do mi tiel ŝanĝis ĉiun mencion de "patrujo" al "patrio". Cetere, Robinson ĉiam nomis nian landon "la Unuigita Ŝtataro" kun adjektiva formo "Amerika"; mi kompreneble ŝanĝis ĉiun tian mencion al "Usono" kaj "usona". Kvankam Gaston Moch, redaktoro de Espero Pacifista, inventis tiun nomon jam en 1904, ĝi verŝajne ne penetris en Usonon mem ĝis poste. Aliflanke, mi lasis lian "kapitano" anstataŭ "ŝipestro", ĉar en la tiutempa Floto la du terminoj, la ranga kaj la funkcia, estis pli-malpli sinonimaj (troviĝis kapitanoj, kiuj ne estris ŝipojn, sed malofte troviĝis ŝipestroj, kiuj ne estis kapitanoj). Mi ankaŭ forigis kelkajn klarigajn frazojn, kiujn Robinson mem enŝovis, plej evidente en la epizodo pri la sklavŝipo, kie ili estis evidente intermetitaj por montri la malsuperecon de la negroj; tiu purigemo mia ne estas simpla ekzemplo de Politika Korekteco, sed okazas nur pro tio, ke la koncernaj frazoj ne aperis en la originala anglalingva novelo -- Hale (kiel Nolan) verŝajne vidis negrojn kiel homojn kaj ne kiel subhomojn.

Do, jen la novelo. Mi esperas, ke vi ĝuos ĝin.


Mi supozas, ke tre malmultaj el la neseriozaj legantoj de la Novjorka Heroldo de la 13a de Augusto, 1863, rimarkis, en obskura angulo, ĉe la "Nekrologoj", la jenan anoncon:

"Nolan. Mortis, sur la usona korveto Levant, Latitudon 2g 11' S., Longitudon 131g Ok., 11an de Majo, Felipo Nolan."

Mi hazarde rimarkis ĝin, ĉar mi estis grundinta ĉe la malnova Misia Domo en Mackinaw, atendante vaporŝipon de la Lago "Superior", kiu ne volis alveni, kaj, dume, mi avide legis ĉion el la aktuala literaturo kion mi povis trovi, eĉ ĝis la "nekrologoj kaj nuptoj" en la Heroldo. Mia memoro pri nomoj kaj homoj estas bona, kaj la leganto, daŭrigante, vidos, ke mi havis sufiĉe da kialo por rememori Felipon Nolan. Estas centoj da legantoj, kiuj estus haltintaj ĉe tiu anonco, se.la oficiro de la Levant kiu ĝin raportis, estus elektinta jene ĝin skribi: "Mortis, de Majo la 11an, La Viro Senpatria." Ĉar estis kiel La Viro Senpatria ke kompatinda Felipo Nolan estis ĝenerale konata de la oficiroj, kiuj prizorgis lin dum ĉirkaŭ kvindek jaroj kaj, cetere, ankaŭ de ĉiuj viroj, kiuj vojaĝis sub ilia komandado. Mi kuraĝas diri, ke troviĝas multaj viroj, kiuj vintrinkis kun li ĉiun duan semajnon, dum trijara krozo, kiuj neniam sciis, ke lia nomo estas "Nolan", aŭ ke la kompatindulo efektive eĉ havas nomon.

Hodiaŭ oni povas fari malutilon al neniu, rakontante la historion de tiu povrulo. Sufiĉe da kialoj estis ĝis nun, ekde kiam finiĝis la reĝimo de Madison, en 1817, por la plej severa sekreteco, la sekreteco de la honoro mem; inter la sinjoroj de la floto, kiuj sinsekve prizorgis Nolanon. Kaj certe indikas bonecon por la esprit de corps de la profesio kaj por la persona honoro de ĝiaj anoj, ke al la gazetaro la historio de tiu viro estas tute nekonata -- kaj ankaŭ, mi kredas, nekonata al la nacio ĝenerale. Mi havas kialon por supozi, pro iaj kontroloj, kiujn mi faris ĉe la Flota Arĥivejo kiam mi deĵoris ĉe la Buroo de Konstruado, ke ĉiu oficiala raporto pri li estis bruligita kiam Ross bruligis la publikajn konstruaĵojn en Vaŝingtono. Unu Tucker aŭ eble unu Watson, prizorgadis Nolanon fine de la milito; kaj kiam, reirinte de sia krozado, li raportis en Vaŝingtono al unu Crowninshield -- kiu deĵoris en la Flota Ministrejo kiam li revenis -- li eksciis, ke la Ministrejo malatentas la tutan aferon. Ĉu ili vere sciis nenion pri la afero, aŭ ĉu temis pri iu "Non mi ricordo" elektita kiel politika manovro, tion mi ne scias. Sed ĉi tion mi ja scias, ke ekde la 1817, kaj eble antaŭ tiu jaro, neniu flota oficiro menciis Nolanon en sia krozraporto.

Sed, kiel mi diris, sekreteco ne plu necesas. Kaj tial ke la kompatindulo jam ne vivas, ŝajnas al mi, ke indas rakonti iomete el lia historio, por montri al la hodiaŭaj junaj usonanoj, kion signifas esti Viro Senpatria.


Felipo Nolan estis tiel elstara juna oficiro kiel troveblis en la "Legio de la Okcidento", kiel oni tiam nomis la okcidentan parton de nia armeo. Kiam Aaron Burr faris sian unuan rimarkindan militiron al Nova Orleano en 1805, li renkontis, ĉe la Fortikaĵo Massac, aŭ ie norde laŭ la rivero, laŭ volo de l' Satan', tiun gajan, lertan, inteligentan junulon; ĉe manĝofesto, mi opinias. Burr rimarkis lin, interparolis kun li, promenadis kun li, unu-du tagojn vojaĝetis kun li en sia platboato, kaj, por mallonge diri, ravis lin. Dum la sekvanta jaro, la vivo en la kazerno estis tre kvieta por kompatinda Nolan. Li foje profitis la permeson donitan de la gravulo, ke li skribu al tiu. Longajn, longvortajn, rigidstilajn leterojn la povra junulo skribis kaj reskribis kaj kopiis. Sed eĉ ne unu linion la gaja trompanto respondis. La aliaj junuloj en la garnizono lin mokis, ĉar li oferis al tiu nereciprokata amo por politikisto la tempon, kiun ili dediĉis al Monongahela, kaprico, kaj alta-malalta-fripono. Oni ankoraŭ ne konis Burbonon, eŭĥron, kaj pokeron. Sed unu tagon, Nolan sin venĝis. Tiun fojon Burr devenis laŭ la rivero, ne kiel advokato serĉanta lokon por oficejo, sed kiel maskita konkerinto. Li venkis, mi ne scias kiom da prokuroroj; li manĝis ĉe, mi ne scias kiom da publikaj bankedoj; li estis heroldita en, mi ne scias, kiom da lokaj Ĉiusemajnaj Argus'oj, kaj la famo rakontis, ke li havas armeon post si kaj imperion antaŭ si. Estis rimarkinda tago -- lia alveno -- por kompatinda Nolan. Burr ne estis en la fortikaĵo eĉ unu horon, kiam li alvokis lin. Vespere li petis, ke Nolan akompanu lin en sia boateto, por montri al li kanaron, aŭ deltan poplon -- efektive, por lin delogi; kaj fine de la velvojaĝeto, Nolan estis tutkorpe kaj tutanime varbita. De tiu tempo, kvankam li ne ankoraŭ ne sciis gin, li vivis kiel Viro Senpatria

Kion Burr intencis, kara leganto, tion mi ne scias pli bone ol vi. Tio ne koncernas nin ĝuste nun. Sed kiam la granda katastrofo okazis, kaj Jef ferson kaj la tiutempa Familio de Virginio entreprenis rompi sur la rado ĉiujn eblajn Klarencojn de la tiutempa familio de Jorko, per la granda perfido-proceso ĉe Riĉmondo, kelkaj el la malpli gravaj en la fora Valo de Mississippi, tiam pli fora de ni ol estas Golfo Puget estas hodiaŭ, enkondukis similan novaĵon sur sia provinca scenejo; kaj por plezure pasigi la someron ĉe Fortikaĵo Adams, arangis, kiel amuzaĵojn, aron da armeaj procesoj kontraŭ la tieaj oficiroj. Unu post la alia la koloneloj kaj majoroj estis juĝitaj, kaj, por plenigi la liston, jen estis Nolan, kontrau kiu, la Ĉielo scias, ekzistis sufiĉe da pruvoj -- ke tedis lin la militservo ke li pretis malfideli al la ĝi, kaj ke li obeus iun ajn ordonon ajn por marsi ien ajn, kun iu ajn, kiu lin sekvus, se nur la ordono portus la subskribon, "Komandita de I.ia Moŝto A. Burr". La procesoj malrapide pluiris. La ĉefkulpuloj eskapis -- ĉu juste, ĉu maljuste, tion mi ne scias. Nolanon oni pruvis sufiĉe kulpa, kiel mi diris. Sed vi kaj mi, kara leganto, neniam estus aŭdinta pri li, se ne okazus tio, ke, kiam la tribunala prezidanto demandis de li, fine de la proceso, ĉu li volas diri ion por montri, ke li ĉiam fidelis al Usono, li freneze ekkriis:

"Damnu Usonon. Mi deziras neniam plu aŭdi pri Usono!"

Mi supozas, ke li ne sciis, kiom la vortoj ofendis maljunan Kolonelon Morgan, prezidanto de la tribunalo. Duono el la oficiroj sidantaj en ĝi servis tra la Revolucio, kaj riskis la vivojn, por ne mencii la kolojn, por tiu ideo mem, kiun li tiel senpripense malbenis pro sia frenezeco. Siaflanke, li maturiĝis en la tiutempa Okcidento, meze de la "Hispana Konspiro", "Orleana Konspiro", kaj la ceteraj. Li edukiĝis en plantejego, kie la plej bona socio estis tiu de hispana oficiro aŭ Franca komercisto de Orleano. Lia edukiĝo, tia, kia ĝi estis, perfektiĝis dum komercaj vojaĝoj al Vera Cruz; kaj mi pensas, ke li diris al mi, ke lia patro iam dungis anglon kiel privatan tutoron dum unu vintro en la plantejego. Li pasigis duonon da sia juneco kun pli aĝa frato, ĉasante ĉevalojn en Teksaso, kaj, mallonge, "Usono" estis apenaŭ realaĵo por li. Sed li estis nutrata de "Usono" dum ĉiuj jaroj de sia militista servado. Li ĵuris je sia kristana honoro fideli al "Usono". Estis "Usono", kiu donis al li la uniformon, kiun li portis, kaj la glavon ĉe lia flanko. Ne, kompatinda Nolan, estis nur tial, ke "Usono" vin elektis kiel unu el siaj konfidindaj honoratoj, ke "A. Burr" ŝatis vin eĉ je pezo de pajlero pli ol la platboatistojn, kiuj veturigis lian arkboaton por li. Mi ne senkulpigas Nolanon; mi nur volas klarigi al la leganto, kial li damnis sian patrion kaj deziris neniam plu aŭdi ĝian nomon.

Li aŭdis ĝian nomon nur unu plian fojon. Ekde tiu momento, de Septembro la 23a, 1807, ĝis lia mortotago, Majo la lla, 1863, li neniam denove aŭdis ĝian nomon. Dum tiu duonjarcento kaj pli li estis viro senpatria.

La maljuna Morgan estis, kiel mi diris, terure ofendita. Se Nolan estus komparinta Georgon Vaŝingtono al Benedikto Arnold, aŭ ekkriinta "Dio savu la Reĝon Georgo," Morgan ne pli estus suferinta. Li alvokis la tribunalon en sian privatan ĉambron, kaj revenis post dek kvin minutoj kun tole blanka vizaĝo, por diri:

"Senliberulo, aŭdu la decidon de la tribunalo! La tribunalo decidis, ke, se aprobos la Prezidanto, vi neniam plu aŭdu la nomon Usono."

Nolan ekridis. Sed neniu alia ridis. Maljuna Morgan estis tro solena, kaj la tuta ĉambro dum unu minuto meznokte silentis. Tiam Morgan pludiris:

"Sinjoro Marŝalo, konduku la malliberulon en armita boato al Orleano, kaj transdonu lin al la flota komandanto tie."

La Marŝalo faris la ordonojn, kaj la malliberulon oni kondukis el la juĝejo.

"Sinjoro Marŝalo," daŭrigis maljuna Morgan, "certigu, ke neniu mencios Usonon al la malliberulo. Sinjoro Marŝalo, transdonu miaj salutoj al Leŭtenanto Mitchell ĉe Orleano, kaj petu, ke li ordonu, ke neniu menciu Usonon al la malliberulo dum li estos enŝipe. Vi ricevos viajn ordonojn skribajn de la ĉivespere deĵoranta oficiro. La tribunalo estas fermita sen tago."

Mi ciam supozis, ke Kolonelo Morgan mem portis la tribunalan registraĵon al Vaŝingtono, kaj klarigis ĝin al Sinjoro Jefferson. Certe estas, ke la Prezidanto aprobis ĝin -- certe, tio estas, se mi povas fidi la virojn, kiuj diras, ke ili vidis lian subskribon. Antaŭ ol la Nautilus atingis la nordan atlantikan marbordon de Orleano kun la malliberulo enŝipe, la kondamno estis aprobita, kaj li estis viro senpatria.

La plano tiam elektita estis pli-malpli sama kiel tiu ĉiam poste sekvata. Eble ĝin inspiris la neceseco sendi lin sur akvo de Fortikaĵo Adams kaj Orleano. Al la Flota Ministro -- certe la unua Crowninshield, kvankam tiun homon mi ne memoras -- oni petis meti Nolan'on en registaran ŝipon kiu faros longan krozadon, kaj ordoni, ke li estu tiom enfermita tie, ke li nepre neniam vidu aŭ priaŭdu la landon. Tiutempe ni havis kelkajn longajn krozadojn, kaj la Floto estis tre nefavorata; kaj, ĉar la pliparto de tiu ĉi historio estas tradicia, kiel mi jam klarigis, mi ne certas, kien li unue krozadis. Sed la komandanto, al kiu oni lin konfidis -- eble Tingey aŭ Shaw, kvankam laŭ mia memoro temis pri unu el la pli junaj oficiroj (ni ĉiuj estas sufiĉe maljunaj nun) -- reguligis la konduton kaj antauzorgojn de la afero, kaj laŭ ties plano ili estis plenumitaj, mi supozas, ĝis Nolan mortis.

Kiam mi estis dua oficiro de la Intrepid, kelkajn jarojn poste, mi vidis la unuan leteron de instrukcioj. Mi ĉiam bedaŭras, ke mi ne kopiis la tuton. Ĝi tamen tekstis pli-malpli jene:

"Vaŝingtono,
(kun dato, kiu certe estis
malfrue en 1807).

"Sinjoro: Vi ricevos de Leŭtananto Neale la personon de Felipo Nolan, antaŭ nelonge leŭtenanto en la armeo de Usono.

"Tiu homo, juĝate en milita proceso, blasfeme esprimis la deziron, ke li 'neniam plu aŭdu pri Usono'.

"La Tribunalo juĝis, ke lia deziro estu plenumata.

"Por la nuna tempo, la plenumo de la ordono estas konfidita de la Prezidento al tiu ĉi Ministrejo.

"Vi akceptu la malliberulon en via ŝipo, kaj lin tenu tie kun tiaj antaŭzorgoj, kiaj malebligos lian eskapon.

"Vi provizu al li tiaj loĝejon, mangaĵojn, kaj vestaĵojn kiel konvcnas por oficiro de lia estinta rango, kvazaŭ li estus pasaĝero en via sipo aferante por sia registaro.

"La sinjoroj en la ŝipo faru tiajn aranĝojn, kiaj al ili plaĉos, pri lia kunestado. Nenia ajn ofendo estu farata kontraŭ li, nek oni rememorigu al li, ke li estas malliberulo.

"Sed neniel li aŭdu pri sia lando aŭ vidu informojn pri ĝi; kaj vi precipe avertu ĉiujn oficirojn komandatajn de vi, ke ili zorgu, ke. inter la diversaj favoroj eble donacotaj, ĉi tiu regulo, kiu rilatas lian punon, neniam estu malatentita.

"La Registaro intencas, ke li neniam revidu la landon, kiun li malagnoskis. Antaŭ la fino de via krozado, vi ricevos ordonojn, kiuj efektivigos tiun ĉi intencon.

"Kun estimo,

W. Southard, pro la
Flota Ministro."

Se mi nur estus konservinta tiun tutan dokumenton, ne troviĝus interrompo en la komenco de mia skizo de ĉi tiu rakonto. Ĉar Kapitano Shaw, se efektive estis li, ĝin transdonis al sia posteulo-ŝarĝito, kaj tiu al la sia, kaj mi supozas, ke la komandanto de la Levant eĉ hodiaŭ posedas ĝin, kiel sian aŭtoritaton por teni tiun viron en tiu ĉi nesevera mallibereco.

La regulo alprenita en ŝipoj, en kiuj mi renkontis "la viron senpatrian" estis, mi kredas, transdonita ekde la komenco. Neniu manĝogrupo ŝatis konstante lin havi, ĉar lia ĉeesto malebligis interparoladon pri hejmo aŭ pri eventuala rehejmiĝo, pri politiko aŭ leteroj, aŭ paco au pri milito -- malebligis duonon de la babilado, kiun viroj ĝuas marvojaĝante. Sed oni decidis, ke estus tro severe, se li neniam renkontus nin ceterajn, krom por saluti; kaj ni fine arangis unu sistemon. Oni ne permesis al li interparoli kun la ordinaraj maristoj, se oficiro ne ĉeestis. Kun la oficiroj li senrezerve interkornunikis tiom, kiom li kaj ili volis. Sed li modestiĝis kvankam iujn li favoris: mi estis unu. Ankaŭ, la kapitano ĉiulunde invitis lin tagmangi kun li. Ĉiu manĝogrupo siavice invitis lin. Laŭ la grandeco de la ŝipo, oni kunmanĝis kun li pli-malpli ofte. Li matenmanĝis ĉiam en sia propra kajuto -- kiu estis tiel situanta, ke gardanto aŭ iu deĵoranto povis vidi la pordon. Kaj kion ajn ceteran li manĝis aŭ trinkis, li manĝis aŭ trinkis sole. Iam, kiam la maristoj havis ian amuzaĵon specialan, estis permesite al ili inviti "Vakbutonulon", kiel ili nomis lin. Tiam Nolan venis kune kun oficiro, kaj oni malpermesis al la maristoj priparoli hejmon dum li ĉeestis. Mi kredas, ke la teorio estis tio, ke bonfaras al ili vidi lian punadon. Ili nomis lin "Vakbutonulon", tial ke, kvankam li ĉiam elektis porti regulan armean uniformon, oni ne permesis al li porti sur ĝi la armean butonon, pro tio, ke ĝi portas aŭ la ĉefliterojn aŭ la insignon, de la lando kiun li malagnoskis.

Mi memoras, ke nelonge post kiam mi aliĝis la floton, mi estis sur la bordo kune kun kelkaj el la pli aĝaj oficiroj de nia ŝipo, kaj de la Brandywine kiun ni renkontis ĉe Alexandria. Ni ricevis permeson iri al Kairo kaj la Piramidoj. Dum ni antaŭenrajdis, (oni tiam veturis sur azenoj), kelkaj el la sinjoroj (ni junuloj tiam nomis ilin "Donoj", sed tiu esprimo jam delonge aliiĝis) ekparolis pri Nolan, kaj iu el ili klarigis la sistemon alprenitan ekde la komenco rilate liajn librojn kaj liajn ceterajn legaĵojn. Ĉar al li preskaŭ neniam estis permesite elŝipiĝi, ec kiam la ŝipo restadis kelkajn monatojn en la haveno, lia tempo lin terure enuigis; kaj al ĉiu oni permesis pruntedoni al li librojn, se tiuj ne estis eldonitaj en Usono, aŭ ne aludis ĝin. Tiaj libroj estis sufiĉe oftaj tiam, kiam alihemisferanoj priparolis pri Usonon same tiel malmulte, kiel ni nun priparolas Paragvajon. Li ricevis preskaŭ ciujn alilandajn gazetojn, kiuj eniris en la ŝipon; sed oni devis antaŭe kontroli ilin, kaj eltranĉi ĉiun reklamon aŭ mistrafintan alineon, kiu aludis Usonon. Tio foje povis esti iom kruela, kiam la dorso de la eltranĉitaĵo eble estis same senkulpa kiel Hesiod. Tute meze de unu el la bataloj de Napoleono aŭ de unu el la paraladoj de Canning, povra Nolan povis trovi grandan truon, car sur la dorsa flanko de tiu paĝo de tiu ĵurnalo videblis anonco pri ŝipo al Novjorko aŭ fragmento el depeŝo de la Prezidento. Mi diras, ke jen mi la unuan fojon aŭdis pri tiu plano, pri kiu mi poste sciis sufiĉe kaj eĉ pli ol sufiĉe. Mi rememoras la fakton, ĉar kompatinda Phillips, kiu estis en la grupo, tuj post kiam oni aludis la legadon, rakontis okazintaĵon ĉe la Kabo Bonespera dum la unua vojaĝo de Nolan; kaj tio estas la sola, kion mi scias pri tiu vojaĝo. Ili haltis ĉe la Kabo, kaj interŝanĝis ĝentilaĵojn kun la angla Flotestro kaj kun la ŝiparo; kaj fine, forvojaĝonte je longa krozo laŭ la Hindia Oceano, Phillips prunteprenis multajn anglajn librojn de iu oficiro, kio tiam, same kiel nun, estis granda bonŝanco. Inter ili troviĝis, laŭ Diabla aranĝo, "La kanto de la lasta ministrelo", kies nomon ĉiuj el ili jam aŭdis, sed kiun preskaŭ ĉiuj el ili vidis. Mi kredas, ke ĝi estis eldonita antaŭnelonge. Nu, neniu supozis, ke estas risko trovi ion pri Usono en tiu, kvankam Phillips asertis, ke Shaw detranĉis "La Tempeston" el la ŝekspiraĵoj antaŭ ol li donis tiujn al Nolan, ĉar li diris "Bermudo devus aparteni al ni, kaj je Jupitero ĝi ja apartenos al ni iam." Do oni permesis al Nolan aliĝi al ilia rondo unu posttagmezon, kiam aro da ili sidis sur la ferdeko fumante kaj deklamante. Oni ne tiel ofte faras tiajn aferojn nuntempe, sed, kiam mi estis junulo, ni pasigis multe da tempo tiamaniere. Nu, okazis, ke Nolan siavice transprenis la libron kaj deklamis al la ceteraj, kaj li tre bone povis deklami, kiel mi scias. Neniu en la rondo konis eĉ verson de la-poemo, nur ke ĝi temis tute pri magio kaj nordangla kavalireco, kaj okazis antaŭ mil jaroj. Povra Nolan legis senĉese tra la kvina strofaro, ĉesis minuton kaj trinkis ion, kaj rekomencis sen eĉ penseto pri tio, kio sekvos.

"Ĉu homo tiel senanima spiras,
Ke neniam al si li eldiras," --

Ŝajnas neeble al ni, ke iu ajn aŭdis tion nur la unuan fojon, sed tiel okazis je ĉiuj tie; kaj kompatinda Nolan mem plulegis, ankorau senkonscience aŭ aŭtomate:

"Jen mia propra, patra land'!"

Tiam ĉiuj eksciis, ke io misas; sed li intencis fini, mi supozas, iomete paliĝis, kaj antauen ĵetis sin:

"Kies koro neniam interne brulis
Kiam la paŝojn li hejmen turnis
Post vago longa sur fremda strand';
Se tia spiras, jen, vi priaŭdos,"

Jam ĉiuj sinjoroj multe ekscitigis, volante, ke ili iel povu igi lin turni du pagojn. Sed por tio li ne pensis sufiĉe rapide; li tusegis, karmeziniĝis, kaj plulamis:

"Neniu kantisto lin prilaŭdos;
Malgraŭ sia rango, fiera nomo,
Riĉeco senlima laŭ vol' de homo,
Malgraŭ titoloj, potenco, pov',
En si mem koncentrita -- "

kaj tiam la povrulo eksufokiĝis, ne povis plulegi, sed subite ekstaris, ĵetis la libron en la maron, malaperis en sian kajuton, "kaj je Jupitero," diris Phillips, "ni ne revidis lin dum du monatoj. Kaj mi devis elpensi ian mizeran senkulpigon por tiu angla ĥirurgo, kial mi ne redonis al li la libron de Sir Walter Scott."

Tiu anekdoto montras proksimume la tempon, kiam la braveco de Nolan paneis. Komence, oni diris, li fanfaronadis, traktis sian malliberecon kiel nuran farson, pretekstis ĝui la krozadon, kaj simile; sed Phillips diris, ke, post kiam li revenis el sia kajuto, li neniam plu estis la sama homo. Li neniam plu deklamis, se ne temis pri la Biblio aŭ Ŝekspiro aŭ alia libro, pri kies enhavo li certis. Sed ne nur estis tio. Li ankaŭ neniam plu kondutis kun la aliaj junuloj kiel unu el ili. Li poste restis ĉiam timema, kiam mi lin konis, tre malofte parolis, se oni ne alparolis lin, krom al kelkaj malmultaj amikoj. Lia mieno okaze feliĉiĝis -- mi memoras aŭdi lin, jam maljunan, elokventi pri io sugestita al li de unu el predikoj de Flechier -- sed kutime li havis la nervozan, lacan aspekton de korvundito.

Kiam Kapitano Shaw revenis hejmen -- se, kiel mi diris, temis pri Shaw -- iom surprize al ĉiuj la ŝipo atingis unu el la Insuloj Windward, kaj restis pli-malpli apude dum unu semajno. La junuloj diris, ke la oficiroj enuiĝis pro salmanĝaĵoj, kaj intencis ĝui testudo-supon antaŭ ol hejmenveni. Sed post kelkaj tagoj la Warren venis al la sama rendevuejo; ili interŝanĝis.signalojn; ĝi sendis al Phillips kaj al tiuj hejmenirontaj viroj leterojn kaj ĵurnalojn, kaj sciigis ilin, ke ĝi estas ironta eksteren, eble al la Mezmaro, kaj transprenis Nolanon kaj liajn posedaĵojn en la revenboato por provi sian duan krozon. Li aspektis tre vake, kiam oni komandis al li pretigi sin por transiri al ĝi. Li sufiĉe bone konis la cielsignojn por scii, ke ĝis tiu momemto li iradis "hejmen". Sed jen klara atestaĵo pri io, kion li eble ne pripensis -- ke por li estas nenia hejmeniro, ec al malliberejo. Kaj tiu estis la unua el proksimume dudek tiaj transprenoj, kiuj pli-malpli frue kondukis lin en duonon el niaj plej bonaj ŝipoj, sed kiuj ankŭ malproksimigis lin dum la tuta vivo almenaŭ cent kilometrojn de la lando, pri kiu li esprimis la deziron neniam plu aŭdi.

Eble okazis dum tiu dua kruzo -- certe okazis en la Mezmaro -- ke S-ino Graff, la famekonata sudusona belulino tiutempa, dancis kun li. Ili restis longan tempon en la Golfeto Napola, kaj la oficiroj estis tre intimaj kun la anglaj flotanoj, kaj okazis grandaj festenoj, kaj niaj oficiroj decidis aranĝi grandan balon en la ŝipo. Kiel ili povis fari tion en la Warren, mi tutcerte ne scias. Eble ĝi ne okazis en la Warren, aŭ eble la sinjorinoj ne okupis tiom da spaco, kiom ili okupas nuntempe. Ili volis uzi la kajuton de Nolan por io, kaj ili tute ne volis fari tion, ne invitinte lin al la balo; la kapitano do permesis, ke ili lin invitu, se ili prenos sur sin la respondecon, ke li ne interparolu kun malĝustaj personoj, "kiuj eble donos al li informojn". Tial la balo okazis, la plej bela festeno, mi kuraĝas diri, iam ajn konata; ĉar mi neniam aŭdis pri batalŝipa balo, kiu ne estis tia. Kiel sinjorinojn ili disponis la familion de la usona konsulo, unu-du vojagantinojn, kiuj kuraĝis tiel foren aventuri, kaj belan aron da afablaj anglaj fraŭlinoj kaj matronoj, eble la Grafinon Hamilton mem. Nu, diversaj oficiroj helpis unu la alian per amika kunstarado kaj interparolado kun Nolan, por certigi, ke neniu alia interparolu kun li. La dancado sprite progresis, kaj post iom da tempo eĉ la junuloj honorgvardiantaj je Nolan ĉesis timi ian fuŝon. Nur kiam iu anglino -- eble Grafino Hamilton, kiel mi diris -- postulis aron da "usonaj dancoj", okazis strangaĵo. Tiutempe ĉiu kontradancadis. La nigraj muzikantoj, tute propravole, diskutis inter si, ĝuste kio estas "usonaj dancoj", kaj komencis per la "Virginia Rilo", post kiu ili muzikis "Monmoskon", kiu siavice devis, en tiu periodo, esti sekvata de "La Malnova Dektrio". Sed ĝuste kiam Riĉjo, la muzikestro, frapetis por ekmuzikigi la violonojn, kaj antaŭen sin klinis, por diri, guste laŭ la nigrula maniero, "'La Malnovan Dektrion', Sinjoroj kaj Sinjorinoj!", kiel li antaŭe diris, "'La Virginian Rilon', mi petas!' kaj "'Monmoskon', mi petas!" la servanto de la kapitano tuŝis al li la ŝultron, murmuris al li, kaj li ne anoncis la nomon de la danco. Li nur riverencis, komencis la arion, kaj ĉiuj ekdancis. La oficiroj instruis al la anglinoj la paŝarojn, sed ne diris al ili, kial ĝi ne havis nomon.

Nu, tiu ne estas la historio kiun mi komencis rakonti. Dum balo daŭris, Nolan kaj niaj junuloj fariĝis tute senembarasaj, kiel mi diris -- tiom, ke ŝajnis tute ordinare por ke li riverencu al tiu belega S-ino Graff, kaj diru:

"Mi esperas, ke vi ne forgesis min, Fraŭlino Rutledge. Ĉu mi havos la honoron de danco?"

Li tiel rapide agis, ke Fellows, kiu staris apud li, ne povis malhelpi lin. Ŝi ridis kaj diris:

"Mi jam ne estas Fraŭlino Rutledge, Sinjoro Nolan, sed mi tamen dancos," kapjesis al Fellows, kvazau por diri, ke li lasu s-ron Nolan sub ŝia prizorgado, kaj lin forkondukis al la loko kie la danco formiĝis.

Nolan kredis, ke jen lia bonŝanco. Li konis ŝin en Filadelfio kaj renkontis ŝin aliloke, kaj jen Disendaĵo. Oni ne povis paroli dum kontradancoj, kiel dum kotiljonoj, aŭ eĉ dum valsaj paŭzoj, sed ekzistis eblecoj por langoj kaj sonoj, krom por okuloj kaj ruĝiĝoj. Li komencis pri ŝiaj vojaĝoj, kaj Eŭropo, kaj Vesuvio, kaj la francoj, kaj tiam, kiam ili jam dancis laŭ la vico kaj havis tiun longan paroltempon funde de la vico, li aŭdace diris, iomete pala, ŝi diris, kiam ŝi rakontis al mi la historion jarojn poste:

"Kaj kian novaĵon vi aŭdas de hejmo, S-ino Graff ?"

Kaj tiu belega ino trarigardis lin! Jupitero! kiel si trarigardis lin!

"Hejmo!! S-ro Nolan!!! Mi kredis, ke vi estas la viro, kiu deziras neniam plu aŭdi pri hejmo!" Kaj ŝi marŝis rekte laŭ la ferdeko al sia edzo, lasante kompatindan Nolanon sola. Li ne plu dancis. Mi ne povas orde rakonti lian historion; neniu povas nun, kaj, vere, mi ne provas.

Jen la tradicioj, kiujn mi ordigas, laŭ mia kredo pri ili, el la mitoj rakontataj pri tiu homo dum kvardek jaroj. La mcnsogoj rakontataj pri li estas sennombraj. La junuloj kutimis diri, ke li estas la "Fermaskulo", kaj povra Georgo Pons mortis, kredante, ke tiu estas la verkinto de "Junius", tiel punata pro sia fama kalumnio pri Thomas Jefferson. Pons ne estis tre klera pri lahistorio.

Pri la milito temas pli fcliĉa rakonto ol iu ajn el tiuj, kiujn mi jam rakontis. Tio okazis baldaŭ poste. Mi aŭdis tri aŭ kvar versiojn de ĉi tiu historieto, kaj ĝi eble okazis pli ol unu fojon. Sed en kiu ŝipo ĝi okazis, tion mi ne scias. Tamen, en unu el la grandaj fregatdueloj kontraŭ la angloj, en kiu la floto vere baptiĝis, okazis, ke kuglego de la malamikoj rekte trairis unu el la kanonlukoj, kaj tuj mortigis la oficiron mem de 1a kanono kaj la plimulton el la kanonistoj. Nu, vi rajtas diri kion Vi volas pri la kuraĝo, sed tio ne estas alloga vidaĵo. Sed dum la nemortigitoj sin levis, kaj dum ili kaj la hclpantoj de la ĥirurgo forportis la kadavrojn, aperis Nolan sen sia jako kun la ŝargilo en la mano, kaj, kvazau li estus oficiro, aŭtoritate ordonis al ili -- kiuj iru al la "virkokejo" kun la vunditoj, kiuj restu kun li -- tute gaje, kaj kun tia maniero, kia certigis la homojn, ke cio estas bona kai finos bone. Kaj li propramane finis ŝargi la kanonon, aranĝis ĝin, kaj petis al la kanonistoj pafi. Kaj tie li restis, kapitano de tiu kanono, gajigante la kanonistojn, ĝis la malamikoj rezignis, dum la kanono malvarmiĝis, kvankam tiel li estis ĉiam malkaŝita antaŭ la pafado de la malamikoj, montrante al ili pli facilajn metodojn por trakti la pezajn kuglegojn, ridigante la novulojn pri siaj propraj fuŝoj, kaj kiam la kanono remalvarmiĝis, ŝargante kaj pafante ĝin duoble tiel ofte kiel iun alian kanonon en la ŝipo. La kapitano marŝis antaŭen por kuraĝigi la pafistojn, kaj Nolan tuŝis la ĉapelon kaj diris:

"Mi montris al ili, kiamaniere ni faras tion en la artilerio, sinjoro."

Kaj en ĉi tiu parto de la historio ĉiuj legcndoj akordas. La komandanto diris:

"Mi vidas tion, kaj mi dankas vin, sinjoro; kajmi neniam forgesos ĉi tiun tagon, sinjoro, kaj ankaŭ vi neniam forgesos ĝin, sinjoro."

Kaj post la fino de la tuta afero, kiam li tenis la glavon de la anglo, meze de la bruo kaj ceremonioj sur la ferdeko, li diris:

"Kie troviĝas S-ro Nolan? Petu al S-ro Nolan, ke li venu."

Kaj kiam Nolan venis, li diris:

"S-ro Nolan, ni ĉiuj estas tre dankaj al vi hodiaŭ; vi ja estas unu el ni hodiaŭ; vi estos menciita en la depeŝoj."

Kaj tiam la mal junulo demetis sian ceremonian glavon, kaj donis gin al Nolan, kaj igis al tiu surpreni ĝin. La viro, kiu rakontis al mi tion, ĝin vidis. Nolan ploris kiel bebo, kaj tute prave. Li ne portis glavon depost tiu infera tago ĉe Fortikaĵo Adams. Sed ĉiam poste, je ceremoniaj okazoj, li portis tiun antikvan glavon francan de la komandanto.

La kapitano ja menciis lin en la depeŝoj. Oni ĉiam diris, ke li petis, ke Nolan estu pardonita. Li skribis apartan leteron al la Ministro pri Milito. Sed tio neniam fruktiĝis. Kiel mi diris, proksimume en tiu tempo oni komencis malatenti la tutan aferon ĉe Vaŝingtono, kaj la mallibereco de Nolan komencis daŭrigi sin pro manko de iu, kiu haltigos ĝin sen novaj ordonoj de hejmo.

Mi aŭdis, ke li estis kun Porter, kiam tiu ekposedis la Nukuhivajn Insulojn. Ne la nuna Porter, komprenu, sed la tiama Porter, 'lia patro, Essex Porter -- tio estas, la tiama Essex Porter, ne la nuna Essex. Kiel artileria oficiro, kiu servis en la Okcidento, Nolan sciis pli ol iu ajn el ili pri fortikaĵoj, embrazuroj, ravelinoj, palisaroj, kaj ĉiuj similaĵoj; kaj li tutkore laboris por starigi tiun baterion. Mi ĉiam opinias, ke estas bedaŭrinde, ke Porter ne lasis lin tie por komandi kun Gamble. Tio certe estus solvinta ĉiujn problemojn pri lia puno. Ni estus retenintaj la insulojn, kaj nuntempe havus almenaŭ unu stacion en la Pacifika Oceano. Ankaŭ niaj francaj amikoj, kiam ili ekdeziris tiun malgrandan akvoprovizejon, trovus ĝin antaŭe okupita. Sed Madison kaj la Virginianoj kompreneble forĵetis ĉion.

Tio okazis antaŭ preskaŭ kvindek jaroj. Se Nolan estis tiam tridekjara, li kredeble estis ĉirkaŭ okdekjara kiam li mortis. Li aspektis sesdekjare, kiam li havis kvardek jarojn. Sed ŝajnis al mi, ke li neniam poste ŝanĝiĝis eĉ je harero. Kiel mi bildigas al mi lian vivon, laŭ tio, kion mi aŭdis kaj vidis pri ĝi, li certe vizitis ĉiun maron, sed preskaŭ neniam la teron. Li certe konis, almenaŭ formale, pli el la oficiroj en nia servo ol iu ajn vivanta viro. Li iam diris al mi, kun gravema rideto, ke neniu en la mondo vivas tiel laŭregule kiel li. "Vi scias, ke la junuloj nomas min 'La Fermaskulo', kaj vi scias, kiel okupita li estis." Li diris, ke legi la tutan tempon ne estas pli bone ol fari ion alian la tutan tempon, sed ke li legas entute kvin horojn ĉiutage. "Tiam," li diris, "mi aranĝas miajn notkajerojn, skribante en ili je difinitaj horoj-pri tio, kion mi legas, kaj mi enmetas en tiuj miajn ĉerpaĵo-librojn." Tiuj estis ja tre kuriozaj. Li havis ses aŭ ok, pri diversaj temoj. Estis unu pri Historio, unu pri Natura Scienco, unu, kiun li nomis "Diversaĵojn". Sed ili enhavis ne nur eltranĉaĵojn el ĵurnaloj. Ili havis pecetojn de plantaĵoj kaj rubandoj, alligitajn konkojn, kaj skulpetitajn pecetojn el osto kaj ligno, kiujn li instruis al la maristoj tranĉi por li, kaj ili estis belege ilustritaj. Li desegnis admirinde. Li havis tie kelkajn el la plej humuraj desegnaĵoj, kaj ankaŭ kelkajn el la plej patosaj, kiujn mi iam ajn vidis en mia vivo. Mi scivolas, kiu havas la kajerojn de Nolan.

Nu, li diris, ke la legado kaj liaj notoj estas lia profesio, kaj ke ili okupas kvin horojn, respektive du horojn en ĉiu tago. "Tiam," diris li, "ĉiu homo devus havi ne nur profesion sed ankaŭ distraĵon. Mia Natura Scienco estas mia distraĵo." Tio okupis ankoraŭ du horojn el ĉiu tago. La maristoj kutimis alporti al li birdojn kaj fiŝojn, sed dum longa krozado li devis kontentiĝi per centipedoj kaj blatoj kaj tiaj estaĵetoj. Li estis la sola naturamanto, kiun mi iam renkontis, kiu sciis ion pri la kutimoj.de la muŝo kaj la moskito. Ciuj tiaj homoj povas diri al vi, ĉu ili estas LepidopteraSteptoptera; sed diri kiel forigi ilin, aŭ kiel ili eskapas kiam oni provas frapi ilin -- nu, pri tio Linneaus sciis tiom malmulte, kiom Johano Foy, la idioto.

Tiuj naŭ horoj estis la ĉiutaga "okupado" de Nolan. Dum la cetera tempo li promenadis aŭ paroladis. Ĝis li maljuniĝis, li ofte supreniris sur la velŝnuraro. Li ĉiam daŭrigis sian ekzercadon, kaj mi neniam aŭdis, ke li malsaniĝas. Se alia malsaniĝis, li estis la plej amema fleganto, kai li sciis pli ol duono el la ĥirurgoj. Tiam, se iu malsaniĝis aŭ mortis, aŭ se la kapitano deziris tion, li estis ĉiam preta legi preĝojn. Mi jam diris, keli bele deklamis.

Mia propra konateco kun Nolan komenciĝis ses aŭ ok jarojn post la angla milito, dum mia unua krozo post kiam oni nomis min suboficiro. Tio estis dum la unuaj tagoj de nia Sklav-Komerca Traktato, dum la "Reganta Familio", kiu estis ankoraŭ la Familio de Virginio, ankoraŭ havis ian sentimentecon pri la submetado de la hororoj de la Meza Transiro, kaj oni foje faris ion pri ĝi. Ni vojaĝis en la Suda Atlantiko pri tiu afero. Ekde la tempo, kiarm mi eniris la ŝipon, mi opinias, ke mi supozis Nolanon ia laika pastro -- pastro kun blua jako. Mi neniam demandis pri li. Ĉio en la ŝipo estis stranga al mi. Mi sciis, ke nur flavbekulo faras demandojn, kaj mi supozas, ke mi kredis, ke troviĝas "Vakbutonulo" en ĉiu ŝipo. Ni invitis lin tagmanĝi kun ni en nia grupo ĉiusemajne, kaj oni nin avertis, ke tiun tagon ni ne priparolu hejmon. Sed se oni estus ordoninta, ke ni diru nenion pri la planedo Marso, aŭ pri la Readmono, mi ne estus demandinta la kialon; estis multaj aferoj, kiuj ŝajnis al mi egale malraciaj.

Mi unue ekkomprenis ion pri "la viro senpatria" unu tagon kiam ni kaptis aĉan skuneton kiu portis sklavojn. Oni sendis oficiron por ekkomandi ĝin, kaj post kelkaj minutoj li resendis sian boaton por peti, ke oni sendu al li iun, kiu scipovas la portugalan. Ni ĉiuj transrigardis la relon, kiam mesaĝo alvenis, kaj ni ĉiuj deziris, ke ni povu interpreti, kiam la kapitano demandis, kiu parolis portugale. Sed neniu el la oficiroj povis tion fari, kaj ĝuste kiam la kapitano estis sendonta antaŭen por informiĝi, ĉu iu el la maristoj povas, Nolan prezentis sin kaj diris, ke li kun plezuro interpretos, se la kapitano deziras tion, ĉar li komprenas la lingvon. La kapitano dankis al li, preparis alian boaton por li, kaj estis mia bonsorto iri en tiu boato. Kiam ni alvenis tien, videblis tia sceno, kian oni malofte vidas, kaj neniam volas vidi. Malpuraĵoj senfinaj, kaj ĥaoso diskuranta meze de la malpuraĵoj. Ne estis multaj negroj, sed por komprenigi al tiuj malmultaj, ke ili estas liberaj, Vaughan estis liberiginta ilin de la brakaj kaj maleolaj katenoj, kaj pro oportuneco, fiksis tiujn al la ŝipanoj. La negroj estis, pliparte, ekster la holdo, kaj svarmis sur la aĉa ferdeko; cetra kerno ĉirkaŭis Vaughan, kaj alparolis lin per ĉiu dialekto, kaj dialekta ĵargono, de la zuluaj klaketoj gis la pariza de Beledeljereed.

Kiam ni atingis la ferdekon, Vaughan derigardi6 de la barelego, sur kiu li desperante ekstaris, kaj diris:

"Pro amo al Dio, ĉu iu povas komprenigi ion al ĉi tiuj povruloj? La maristoj donis al ili rumon, kaj tio ne kvietigis ilin. Mi du fojojn faligis tiun grandulon, kaj tio ne trankviligis lin. Kaj poste mi parolis la ĉoktalingve al ĉiuj kune, kaj pendigu min se ili ne komprenis tion same bone kiel ili komprenis la anglan."

Nolan diris, ke li povas paroli portugale, kaj oni elvenigis unu aŭ du belaspektajn Kru-homojn, kiuj, kiel oni jam informiĝis, antaŭe laboris por la portugaloj ĉe la marbordo de Fernando Po.

"Diru al ili, ke ili estas liberaj," diris Vaughan. "Kaj diru ankaŭ, ke tiuj friponoj estas pendigotaj tuj kiam ni havos sufiĉe da ŝnuro."

Nolan "enhispanigis tion" -- nome, li klarigis ĝin en tia portugala, kian la Kruhomoj povis kompreni, kaj ili siavice al tiuj el la negroj, kiuj povis ilin kompreni. Tiam okazis tiaj ĝojkrio, fermado de pugnoj, saltado kaj dancado, kisado la piedojn de Nolan, kaj ĝenerala kurado al la barelego por spontana adorado de Vaughn, la deus ex machina de la afero.

"Diru al ili," diris Vaughan, tute kontenta, "ke mi portos ilin ĉiujn al Kabo Palmas."

Tio ne riceviĝis tiel bone. Kabo Palmas estis efektive tiel fora de la hejmoj de la plimulto el ili, kiel Nova Orleano aŭ Rio de Ĵaneiro -- tio estas, ili tie estus poreterne apartaj de siaj hejmoj. Kaj iliaj interpretantoj, kiel ni povis kompreni, tuj diris, "Ah, non Palmas", kaj komencis proponi senfinajn aliajn rimedojn per tre laŭta parolado. Vaughn iom ĉagreniĝis je tiu rezulto de lia liberaleco, kaj entuziasme demandis al Nolan, kion ili diris. La gutoj elstaris sur la pala frunto de kompatinda Nolan, dum li silentigis la homojn, kaj diris:

"Li diras, 'ne Palmas'. Li diras, 'Reportu nin hejmen, reportu nin al nia lando, reportu nin al niaj domoj, reportu nin al niaj etuloj kaj niaj virinoj.' Li diras, ke li havas maljunajn patron kaj patrinon, kiuj mortos, se ili ne lin revidos. Kaj tiu diras, ke li lasis ciujn siajn samfamilianojn malsanaj, kaj remis malsupren al Fernando por peti, ke la blanka kuracisto venu kaj helpu ilin, kaj ke tiuj diabloj lin kaptis, ĵus kiam li povis jam vidi sian hejmon; kaj ke li neniam ekde tiu tempo vidis iun ajn el sia hejmo. Kaj tiu diras," Nolan elŝokis, "ke li ne aŭdis eĉ vorton de sia hejmo dum ses monatoj, dum li estis mallibera en damninda barako."

Vaughn ĉiam diris, ke li mem griziĝis, dum Nolan trabalbutis tiun interpreton. Eĉ mi, kiu komprenis nenion pri la pasio koncerna, ekvidis, ke la elementoj mem fandiĝas pro la varmego, kaj ke la doloro al iu estos granda. Eĉ la negroj mem ĉesis hurli, kiam ili vidis la angoron de Nolan kaj la preskaŭ egalan kunsentan angoron de Vaughan. Tuj kiam li povis paroli, li diris:

"Diru al ili, ke jes, jes, jes; diru al ili, ke ili iros al la Montoj de la Luno, se ili volas. Eĉ se mi devos stiri la skunon tra la Granda Blanka Dezerto, ili iros al hejmen!"

Kaj Nolan iel diris tion. Kaj tiam ili ĉiuj rekomencis kisi lin, kaj deziris froti lian nazon per la iliaj.

Sed li ne povis longtempe toleri tion, kaj ricevinte de Vaughan, permeson reiri, li manalvokis min malsupren al nia boato. Kiam ni reklinis nin en la postŝnuraro kaj la boatistoj ekremis, li diris al mi: "Junulo, lasu, ke tio montru al vi tion, kion signifas esti sen familio, sen hejmo, kaj sen patrio. Kaj se vi estos iam ajn tentata diri vorton aŭ fari ion ajn, kio starigos barilon inter vi kaj via familio, via hejmo kaj via lando, preĝu, ke Dio en tiu momento forprenu vin hejmen al sia ĉielo. Ne forlasu vian familion, knabo; forgesu, ke vi posedas memon, dum vi faru ĉion por ili. Pensu pri via hejmo, knabo, skribu al ĝi kaj sendu donacojn al ĝi kaj parolu pri ĝi. Ĝi estu des pli kaj pli proksime al via pensado, ju pli kaj pli malproksimen de ĝi vi devas forvojaĝi; kai rapidegu reen al ĝi, kiam vi estos libera, kiel tiu nigra sklavo nun faras. hodia~. Kaj por via lando, knabo," kaj la vortoj raŭkis en lia gorĝo, "kaj por tiu standardo," kaj li mansignis al la ŝipo, "neniam revu pri io krom servi al ĝi, kiel ajn ĝi komandos, eĉ se la devo kondukos vin tra mil inferoj. Ne grave, kio okazos al vi, ne grave, kiu flatos aŭ mokos vin, neniam rigardu alian standardon, neniam lasu pasi nokton, en kiu vi ne preĝos al Dio, ke li benu tiun stardardon. Memoru, knabo, ke malantaŭ ĉiuj homoj, kun kiuj vi rilatas, malantaŭ la oficiroj, kaj la registaro, kaj eĉ la popolo, estas la Lando Mem, via Lando, kaj ke vi apartenas al Ĝi same kiel vi apartenas al vIa propra patrino. Subtenu Ĝin, knabo, same kiel vi subtenus vian patrinon se tiuj jenaj diabloj kaptus ŝin hodiaŭ!"

Lia kvieta, malmola pasio timigis min, preskaŭ ĝismorte, sed mi povis elbalbuti, ke je ĉio sankta mi tiel faros, kaj ke mi neniam pensos fari alie. Li ŝajnis preskaŭ min ne aŭdi, sed li diris, preskaŭ flustre, "Ho, se nur iu estus dirinta tion al mi, kiam mi estis samaĝa kiel vi!"

Mi opinias, ke ni poste tiel amikiĝis pro tiu duonkonfido, kiun mi neniam dismalkaŝis. ĉar mi neniam ĝis nun rakontis ĝin. Li ĉiam restis afabla al mi. Li ofte restis eksterlite, aŭ eĉ ellitiĝis, nokte, por promeni laŭ la ferdeko kune kun mi dum mia gardodeĵoro. Li klarigis al mi grandan parton el mia matematiko, kaj mi suldas al li mian emon al matematiko. Li pruntedonis al mi librojn, kaj helpis al mi pri mia legado. Li neniam plu aludis tiel rekte sian historion, sed de unu aŭ alia oficiro mi sciiĝis, dum tridek jaroj, tion, kion mi nun rakontas. Kiam ni forlasis lin en Haveno Sankta Tomaso, fine de nia krozo, mi bedaŭris tion pli ol mi povas diri. Mi ĝojis rerenkonti lin en 1830; kaj en la posta vivo, kiam mi supozis havi almenaŭ iom da influo ĉe Vaŝingtono, mi movis la ĉielon kaj la teron por efektivgi lian liberigon. Sed tio similis al la elkarcerigo de fantomo. Oni ŝajnigis, ke ne estas tia homo; kaj efektive neniam estis. Oni ankoraŭ tion diras ĉe la Ministrejo! Eble ili ne scias. Tiu ne nestas la unua afero en la servo, pri kiu la Ministrejo ŝajne scias nenion!

Ekzistas rakonteto, ke Nolan iam renkontis Burr-on en unu el niaj ŝipoj, kiam grupo da usonanoj vizitis ĝin sur la Mezmaro. Sed tion mi kredas mensogo; aŭ prefere ĝi estas mito, ben trovato, enhavanta vortan eksplodegon, per kiu li sinkigis Burr-on, demandante al tiu, kiel plaĉas al li esti "sen patrio". Sed estas klare, laŭ la historio de Burr, ke neniu tia afero povis okazi, kaj mi mencias ĝin nur kiel ekzemplon de la historietoj, kiuj sin disvastigas, kiam ajn funde troviĝas la minimumo da mistero.

Tiamaniere povra Felipo Nolan ĝuis la plenumon de lia deziro. Mi scias nur unu sorton pli teruran; temas pri la sorto rezervita por tiuj kiuj devos fine sin ekzili de sia patrio ĉar ili provis ĝin ruinigi, kaj kiuj samtempe devos vidi la prosperon kaj honoron al kiu ĝi leviĝos, puriginte sin de ili kaj de iliaj miskondutoj. La deziro de povra Nolan, kiel ni ĉiuj kutimis lin nomi, ne ĉar lia puno estis tro granda, sed ĉar lia pento estis tiel evidenta, estis precize la deziro de ĉiu Bragg aŭ Beauregard kiu perfidis sian ĵuron soldatan antaŭ du jaroj, kaj de ĉiu Maury aŭ Barron kiu perfidis sian maristan. Mi ne scias, kiom ofte ili pentas. Mi tamen scias, ke ili faris ĉion, kion ili kapablis, ke ili havu nenian patrion, ke ĉiuj honoroj, asociacioj, memoroj, kaj esperoj apartenantaj al "patrio", estu diserigitaj kaj disĵetitaj al la ventoj. Mi ankaŭ scias, ke ilia puno, dum ili travegetas la reston de la vivo en aĉaj Bulonjoj aŭ Placoj Leicester, kie estos ilia destino ĝismorte mallaŭdi unu la alian, havos la tutan angoron de tiu de Nolan, kun la aldona doloro, ke ĉiu, kiu vidos ilin, vidos ilin por malestimi kaj malbeni ilin. Kiel la lia, ilia deziro estos plenumita.

Li, kompatindulo, pentis pri sia malsaĝecon, kaj tiam virece rezignis antaŭ la sorto, kiun li petis. Li neniam intence plimultigis la malfacilaĵojn aŭ problemetojn de la tasko de tiuj prizorgantaj lin. Misaĵoj ja okazis, sed neniam ili okazis pro lia kulpo. Leŭtenanto Trŭton diris al mi, ke kiam Texas estis aligita oni prudente diskutadis, ĉu ŝtelprunti la belan maparon de Nolan kaj elranĉi la ŝtaton Texas el ĝi -- el la mapoj de la mondo kaj de Meksikio. Oni jam eltranĉis Usonon, kiam oni aĉetis por li la maparon. Sed oni voĉdonis, kaj prave, ke fari tion efektive rivelus al li, kio okazis, aŭ, kiel Harry Cole diris, pensigus al li, ke Maljuna Burr sukcesis. Tial Nolan tute ne kulpis pri tio, ke granda fuŝo okazis ĉe mia manĝotablo, kiam, dum mallonga tempo, mi komandis la korveton George Washington ĉe Suda Ameriko. Ni flosis sur la Rivero La Plata, kaj kelkaj oficiroj, kiuj elŝipiĝis kaj ĵus revenis, amuzadis nin pcr rakontoj pri siaj aventuroj, kiam ili provis rajdi la duonsovaĝajn ĉevalojn de Bonaero. Nolan sidis ĉe la tablo, kaj ŝajnis neordinare sprita kaj parolema. Iu rakonto pri falo rememorigis lin pri unu el liaj propraj aventuroj kiuj okazis tiam, kiam li kaptadis sovaĝajn ĉevalojn en Texas kune kun sia aventuramanta kuzo, en tempo kiam li eble estis brila knabo. Li rakontis la historieton tre entuziasme -- tiel entuziasme, ke dum momento super la tablo ŝvebis la silento, kiu ofte sekvas bonan rakonteton, kaj ĝin fine rompis Nolan mem. Ĉar li tute senkonscie demandis:

"Mi petas, kio okazis pri Texas? Post kiam la meksikianoj sendependiĝis, mi opiniis, ke la provinco Texas rapide antaueniros. Ĝi vere estas unu el la plej belaj regionoj de la mondo; ĝi estas la Italio de tiu ĉi kontinento. Sed mi nek vidis nek aŭdis unusolan vorton pri Texas dum preskaŭ dudek jaroj."

Ĉe la tablo estis du Texasaj oficiroj. Nolan neniam aŭdis pri Texas pro tio, ke Texas kaj ĝiaj aferoj estis eltranĉataj el liaj ĵurnaloj ekde kiam Austin komencis sian koloniadon, tiel ke, kvankam li legis pri Honduraso kaj Tamaulipas, kaj, ĝis antaŭ nelonge, pri Kalifornio, tiu virga provinco, en kiu lia frato tiom vojaĝis, kaj, mi kredas, mortis, por li ĉesis ekzisti. Waters kaj Williams, la du Texasanoj, malĝoje rigardis unu la alian kaj provis ne ekridi. Edward Morris fiksis la atenton al la tria ĉenero de la ĉeno al la lustro de la kapitano. Watrous ekkonvulsiis pro ternado. Nolan mem eksentis ke io misas, li ne sciis kion. Kaj mi, kiel tabloestro, devis diri:

"Texas jam ne estas sur la mapo, s-ro Nolan. Ĉu vi vidis la kuriozan historion de Kapitano Back pri la Bonveno de Sir Thomas Roe ?"

Post tiu krozo mi neniam plu revidis lin. Mi skribis al li almenaŭ du fojojn ĉiujare, ĉar dum tiu krozo ni fariĝis eĉ konfidence intimaj; sed li neniam skribis al mi. La aliaj oficiroj informas min, ke en tiuj dekkvin jaroj li maljuniĝis tre rapide, kio certe ne estas surpriza, sed ke li restis la sama afabla, neplendema, silenta suferanto kiu li antaŭe estis, tolerante kiel eble plej kuraĝe la punon elektitan de li -- eble iom malpli sociema kun la novaj oficiroj kiujn li ne konis, sed ŝajne eĉ pli volema servi kaj kunamiki, kaj instrui la junulojn, el kiuj kelkaj ŝajnis lin adori. Kaj nun la aminda maljunulo laŭdire mortis. Li fine trovis hejmon, kaj patrion.

Skribinte ĉi tion, kaj ankoraŭ pripensante, ĉu aŭ ĉu ne mi aperigos ĝin kiel averton al la junaj Nolanoj kaj Vallandighamoj kaj Tatnalloj de la nuntempo, mi ricevis de Danforth, deĵoranta en la Levant, leteron rakontantan pri la finaj horoj de Nolan. Ĝi forigas ĉiujn miajn dubojn, ĉu rakonti tiun ĉi historieton.

Por kompreni la komencajn vortojn de la letero, la neprofesia leganto devas memori, ke post 1817 la situacio de ĉiu oficiro prizorganta Nolanon estis plej tikla. La registaro ne renovigis la ordonon de 1807 pri li. Kion do oficiro faru? Ĉu liberigi lin? Kio, do, se la Ministrejo kulpigus lin pro malatento al la ordono de 1807? Ĉu teni lin? Kio, do, se Nolan iam liberiĝus kaj procesus pri falsa malliberigo aŭ kidnapo kontraŭ ĉiu homo, kiu iam prizorgis lin? Mi trudis kaj premis tiun argumenton al Southard, kaj mi havas kialojn por supozi, ke aliaj oficiroj same faris. Sed la Ministro ĉiam diris, kiel oni tiel ofte faras en Vaŝingtono, ke apartaj ordonoj ne estos donitaj, kaj ke ni agu laŭ la propraj juĝoj. Tio signifas: "Se vi sukcesos, oni subtenos vin; se vi malsukcesos, oni malagnoskos vin." Nu, kiel Danforth diras, tio jam estas en la pasinteco, kvankam eble oni povos fari kriman proceson kontrau mi surbaze de la klarigo mem, kiun mi nun faras.

Jen la letero:

Levant, 2g 2' Sude kaj 131g Okcidente.

"Kara Fred: Mi provas trovi la koron kaj la vivon por sciigi vin, ke jam estas finite por nia kara Nolan. Mi estis kun li dum ĉi tiu vojaĝo pli ol mi iam antaŭe estis, kaj mi povas nun tute kompreni, kial vi tiel priparolis la maljunan karulon. Mi povis vidi, ke li ne estas fortika, sed mi tute ne supozetis, ke la fino staras tiel proksime. La kuracisto tre zorge observadis lin, kaj hieraŭ matene venis por sciigi min, ke Nolan nebone fartas, kaj ne eliris el sia kajuto -- kion mi tute ne rememoris de antaŭe. Li permesis, ke la kuracisto venu kaj vizitu lin tie kuŝantan -- la unuan fojon kiam la knracisto estis en lia kajuto -- kaj li diris, ke li deziras vidi min. Ĉu vi memoras la misterojn, kiujn ni junuloj kutimis krei pri lia ĉambro en la antaŭlongaj tagoj de Intrepid? Nu, mi eniris, kaj tie, certe, la kompatindulo kuŝis sur sia liteto, afable ridetante dum li etendis al mi la manon, sed ŝajnante tre malfortika. Mi ne povis ne ĉirkaŭrigardi, kio montris al mi, kian kvazaŭan adorejon li faris el la kesteto, en kiu li kuŝas. La Stelstria Standardo estis trifaldita super kaj ĉirkaŭ portreto de Washington; kaj li estis pentrinta majestan aglon, kun fulmaro flamanta el la beko. kaj kun talonoj ĉirkaŭprenantaj la tutan terglobon, kiun la flugiloj ombris. La maljuna karulo rimarkis mian rigardeton kaj diris, malgaje ridetante, 'Jen, vidu, ke mi havas patrion!' Kaj tiam li indikis al la piedo de la lito, kie mi ne antaŭe vidis grandan mapon Usono, kiel li desegnis ĝin laŭ memoro, kaj kiun li havis tie por ĝin rigardi dum li kuŝis. Interesaj, strangaj antikvaj nomoj estis sur ĝi, grandliteraj: 'Teritorio Indiana', "Teritorio Misisipia', 'Teritorio Luiziana' kiel, mi supozas, niaj patroj lernis tiajn aferojn. Sed la maljnnulo enflikis ankaŭ Texason, li etendis sian okcidentan landlimon al la Pacifika Oceano, sed ĉe tiu marbordo li nenion difinis.

"Ho, Danforth," li diris, "mi scias, ke mi estas mortanta. Mi ne povos reveni hejmen. Certe vi nun diros ion al mi? Ne! Ne! Ne parolu ĝis mi diros tion, kion vi certe scias, ke ne troviĝas en tiu ĉi ŝipo, ke ne troviĝas en Usono -- Dio benu ĝin! -- homo pli lojala ol mi. Ne povas ekzisti homo, kiu tiom amegas la gloran flagon, kiom mi, aŭ kiu tiom preĝas por ĝi, kiom mi, aŭ tiom esperas por ĝi, kiom mi. Estas nun tridek kvar steloj en ĝi, Dan forth. Mi dankas al Dio pro tio, kvankam mi ne scias iliajn nomojn. Neniam oni forprenis eĉ unu; mi dankas al Dio pro tio. Mi scias per tio, ke neniu Burr iam ajn sukcesis. Ho, Danforth, Danforth," li elĝemis, "kiel simila al noktaĉa premsonĝo ŝajnas la knaba ideo pri persona famo aŭ aparta regado, kiam oni rerigardas al gi post tia vivo kia la mia. Sed diru al mi -- diru al mi ion -- diru al mi ĉion, Danforth, antaŭ ol mi mortos!"

"Ingham, mi ĵuras al vi, ke mi sentis min monstro, ke mi ne antaŭe diris ĉion al li. Ĉu danĝere aŭ ne, ĉu problemige aŭ ne, kiu mi estis, por tiom longe tirani super tiu kara, sankta maljunulo, kiu jam antaŭ jaroj repagis, per la tuta plenkreskula vivo, la frenezecon de knaba perfido? 'S-ro Nolan,' mi diris, 'mi diros al vi ĉion, pri kio vi demandos. Sed, kie mi komencu?'

"Ho, la benata rideto kiu ekmienis sur lia blanka vizaĝo! Kaj li premis al mi la manon kaj diris, 'Dio benu vin! Diru al mi iliajn nomojn,' li diris, kaj li mansignis al la steloj sur la flago. 'La lasta kiun mi scias estas Ohio. Mia patro loĝis en Kentucky. Sed mi divenis je Michigan kaj Indiana kaj Mississippi -- tie estas Fortikaĵo Adams. Jen dudek. Sed kie troviĝas la dek kvar aliaj? Mi esperas, ke vi ne distranĉis iun el la ekzistantaj.'

"Nu, jen ne malbona teksto, kaj mi diris al li la nomojn kiel eble plej laŭvice, kaj li petis al mi depreni lian belan mapon kaj desegni ilin kiel eble plej bone, per mia krajono. Li treege ĝojis pri Texas -- rakontis al mi, kiel lia kuzo mortis tie, desegnis oran krucon apud la loko kie, li supozis, la tombo de la kuzo staris, kaj li estis jam konjektinta pri Texas. Tiam li tre ĝojis, vidante Kalifornion kaj Oregonion. Tion, li diris, li suspektis, parte ĉar oni neniam permesis al li elŝipiĝi sur tiun marbordon, kvankam la ŝipoj tiom ofte estis tie. 'Kaj la maristoj,' li ridante diris, 'reportis multon krom peltojn.' Tiam li turnis sin al la pasinteco -- Dio, kiom longe! -- por demandi pri la Chesapeake, kaj kiel oni traktis Barron-on, ĉar li kapitulacis al Leopard; kaj ĉu Burr iam reprovis -- kaj li grincis la dentojn pro la sola pasio kiun li elmontris. Sed post momento tio finiĝis, kaj li diris, 'Dio pardonu min, car mi certe pardonas lin.' Tiam li demandis pri la antaŭlonga milito -- rakontis al mi la veran historion pri sia komandado de la kanonon en la tago kiam ni kaptis Java'on -- demandis pri kara maljuna David Porter, kiel li nomis tiun. Tiam li pli trankviliĝis, kaj tre feliĉis audi min rakonti dum unu horo la historion de kvindek jaroj.

"Kiom mi deziris, ke estus iu kiu ion scius! Sed mi faris laŭ mia kapablo. Mi rakontis al li pri la angla milito. Mi rakontis pri Fulton kaj la naskiĝo de la vaporŝipo. Mi rakontis pri maljuna Scott, kaj Jackson -- rakontis al li ĉion, kion mi rememoris pri la Rivero Mississippi, kaj Orleano, kaj Texas kaj lia propra kara Kentucky. Kaj kion, vi supozas, li demandis? 'Kiu komandis la Legion de la Okcidento!' Mi respondis, ke la temas pri tre brava oficiro kun la nomo Grant, kaj ke, laŭ lastaj novaĵoj, li estas starigonta sian ĉefsidejon ĉe Vicksburg. Tiam, 'Kie estas Vicksburg?' Mi kalkulis tion sur la mapo, ĝi kusas eble cent mejlojn, pli-malpli, norde de lia iam Fortikaĵo Adams, kaj mi supozis, ke Fortikaĵo Adams certe jam estas ruinaĵo. 'Ĝi certe estas ĉe la plantejego de Vick, apud la Montetoj Juglandaj,' li diris; 'nu, jen vera ŝanĝo!'

"Mi diru al vi, Ingham, ke estis malfacile mallongigi la historion de duona jarcento en tiu interparolo kun malsanulo. Kaj mi jam ne scias, kion mi diris al li -- pri la migrado kaj ĝiaj rimedoj -- pri vaporŝipoj, kaj fervo joj, kaj telegrafoj -- pri inventaĵoj, kaj libroj, kaj literaturo -- pri la kolegioj kaj West Point kaj la Flota Akademio -- sed kun la plej strangaj intervenoj, kiujn oni povus aŭdi. Komprenu, temis pri Robinson Kruso, kiu faras la amasigitajn demandojn de kvindek ses jaroj!

"Mi memoras, ke li neatendite demandis, kiu estas la nuna Prezidento. Kaj kiam mi sciigis lin, li demandis ĉu Kara Abe estas filo de Generalo Benjamin Lincoln. Li diris, ke li renkontis maljunan Generalon Lincoln, estante nur knabo, okaze de iu traktato kun la Indianoj. Mi diris, ke ne, kaj klarigis, ke Prezidento Lincoln estas kentukiano, kiel li mem, sed mi ne povis informi pri la familio; li estis memkreito. 'Bone!' kriis Nolan; 'pri tio mi ĝojas. Pensante kaj scivolante pri tiaj aferoj, mi opiniis, ke nia danĝero kuŝas en la daŭrigo de regula heredeco inter la ĉefaj familioj.' Tiam mi komencis paroli pri mia vizito en Vaŝingtono. Mi rakontis pri mia konatiĝo kun la oregonia Parlamentano, Harding; mi rakontis pri la Instituto Smithsonian, kaj la Ekspedicio Esplora; mi raktonis pri la Parlamentejo, kaj pri la statuoj por pedimento, kaj pri la Libereco de Crawford kaj la Washington de Greenough. Ingham, mi diris ĉion kion mi povis elpensi, kiu montros la grandecon de lia patrio kaj ĝian prosperon; sed mi ne povis igi mian buŝon diri al li eĉ vorton pri tiu ĉi damninda ribelo!

Kaj li sorbis ĝin, kaj ĝuis ĝin pli ol mi povas esprimi. Li pli kaj pli silentiĝis, tamen mi neniam supozis lin laca aŭ malfortika. Mi donis al li glason da akvo, sed li nur malseke igis la lipojn, kaj petis, ke mi ne foriru. Tiam li petis, ke mi alportu la presbiteranan 'Libron de Publikaj Preĝoj', kiu tie kuŝis, kaj ridetante diris, ke ĝi malfermiĝos je la ĝusta loko -- kaj tiel okazis. Tie videblis lia duobla streko ruĝa, de supro malsupren laŭ la paĝo. Kaj mi surgenuiĝis kaj legis, kaj li diris kun mi, 'Pro ni mem, kaj pro nia patrio, ho bonvola Dio, ni dankas Cin, tial ke, malgraŭ niaj multenombrajaj malatentoj de Ciaj sanktaj leĝoj, Ci daŭrigas al ni Ciajn mirindajn bonfarojn' -- kaj daŭre ĝis la fino de tiu dankpreĝo. Tiam li turnis la foliojn ĝis la fino de la sama libro, kaj mi legis la vortojn pli konatajn de mi: 'Plej kore ni petegas, ke Ci per Cia favoro rimarku kaj benu Cian servanton, la Prezidenton de Usono, kaj ĉiujn aliajn aŭtoritatulojn' -- kaj la cetero el la episkopala kolekto. 'Danforth,' li diris, "mi ripetadas tiujn preĝojn nokte kaj matene, jam kvindek kvin jarojn.' Kaj tiam li diris, ke li ekdormos.

"Li min klinigis super sin, kaj min kisis, kaj li diris, 'Serĉu en mia Biblio, Danforth, post mia forpaso.' Kaj mi foriris.

"Sed mi tute ne supozis, ke temas pri la fino. Mi supozis, ke li estas laca kaj dormos. Mi sciis, ke li feliĉas, kaj mi deziris, ke li ripozu sola.

"Sed post unu horo, kiam la kuracisto kviete eniris, li trovis, ke Nolan ridetante jam elspiris sian vivon. Li tenis ion ĉe la lipoj. Estis la medaliono de lia patro en la Ordeno de la Cincinnati.

"Ni serĉis en lia Biblio, kaj tie troviĝis slipo en laloko, kie li signis la tekston:

"'Ili deziras landon, eĉ ĉielan; tial Dio ne hontas esti nomata ilia Dio, ĉar Li preparis por ili urbon.'

"Sur tiu slipo li skribis:

"'Entombigu min en la maro, ĝi estas mia hejmo kaj mi ĝin amas. Sed ĉu iu bonvolos starigi ŝtonon je mia memoro ĉe Fortikaĵo Adams aŭ en Orleano, por ke mia senhonoreco ne estu pli ol mi povos elporti? Skribu sur ĝi:

"'Memore al

"'FELIPO NOLAN,

"'Leŭtenanto en la Armeo de Usono.

"'Li amis sian patrion tiom, kiom neniu alia homo
"'amis ĝin: sed neniu alia homo meritis
"'malpli de ĝi.'"