Enkomputiligis Don HARLOW

Ne ordinara ter'

de Donald J. HARLOW


Ŝi estas ne ordinara Ter',
Akvo, ligno aŭ aer',
Sed insul' Merlina de Magi'
Kien pilgrimos vi kaj mi.
Rudyard Kipling
Kanto de Puck

Vekiĝas la maljunaj

Liajn sonĝojn trafadenis la Tempo, kaj la koloro de tiu fadeno estis la Homo.

Jarojn li dormis, jarcentojn. La pliparto el lia gento jam dormis pli ol mil jarojn, tiam, dum nuboj el karbofumo drive obskuris la malkreskam lunom kaj la vastan verdan landon retis kaj ligis per dekmil fadenoj el ŝtalo kaj betono la nenombreblaj milionoj da liliputanoj, kiuj tie svarmis. En liaj longaj sonĝoj, kiuj transnuanciĝadis de arba verdeco al mara blueco kaj fine ĝis fusila grizeco, ŝajnis al li, ke nenion tiuj grandkorpaj idoj de la Patrino, tiuj kun la velkintaj animoj, timis entrepreni. Cerbojn ili havis, kaj fortecon, kaj ne mankis al ili kuraĝo, tion li koncedis al ili: ili kun egala kuraĝo sondis la profundecon de la maroj kaj la internojn de la ĝangaloj kaj la fridan maldensecon de la supra aero. La fiŝojn ili nomis, kaj la florojn, kaj la stelojn mem.

Kaj ili poluadis la marojn per siaj rubaĵoj, senigis la landojn de la turantaj arbaroj, elĉieligis la grandajn sorantajn liberajn aglojn.

Malbona estis, ke ili jaron post jaro buĉadis siajn samrasanojn. Hontinda estis, ke ili brutece kaj senkiale surtretadis magion kaj misteron. Fia estis, ke ili entreprenadis ekstermi siajn gekuzojn, la aliajn idojn de la Patrino. Sed komploti la detruon de la Patrino mem -- tio estis nek tolerebla...

...nek tolerota.

Inter liaj grizaj sonĝoj, plej griza estis tiu pri la frostaj koridoroj, ŝtalaj kaj vitraj kaj betonaj, kilometro post kilometro da sterila, senviva labirinto pli terura ol tiu, kiun li iam konis en Knossos. Por li, la Homa nomo de tiu loko ne havis signifon. Eble Ŝu-ning, aŭ Miĉuringrad, aŭ Fortikaĵo Detrick, (1) aŭ eĉ Monteto Porton. (2) Tie promenadis Homoj, pro siaj senformaj kiteloj same grizaj kaj senvivaj kiel la ĉirkaŭaj senvivaj koridoroj. Ili sencele formikadis, paroladis dirante neniom, senplezure ridetis. Kaj en tiu plej griza sonĝo ili eraris. Eta vitra ujo, ne pli granda ol lia montrofingro, ekfalis kaj disfrakasis sur tiu glaciece griza kahela planko. Li sonĝis homon surgenuan, kiu senrezulte frotegis je tiu senforma kaj malseka makulo surplanka, kaj la mieno de tiu homo estis ĉizita el timoŝtono pro la scio, kiun li enportis. En tiu sonĝo la malsekaĵo kreskis kaj disvastiĝis, ensorbante la homon kaj la koridorojn kaj ĉiujn ĉirkaŭaĵojn; kaj, disvastiĝante, ĝia koloro sangeciĝis, kaj la tuta sonĝo ruĝiĝis, kaj la homo hurlante ekbrulis.

En la sonĝo tiu hurlo senlime plilaŭtiĝis, ĝis ĝi fariĝis plena ĥorego kun sep miliardoj da senesperaj voĉoj. Tra du longaj jaroj, dum la koloro de la Homo fariĝis sanga skarlato, li sonĝis tiun hurladon, kiu ŝvelis, maksimumis, kaj malkreskis. Li sonĝis kadavrojn, kiuj fandiĝis kiel vakso en flamoj, sonorilojn, kiuj elsonoris la nomojn de tiuj miliardoj da fuĝantaj animoj. Kaj finfine la skarlato paliĝis kaj la Homa voĉo, kiu jam kreskadis dum mil jaroj, malkreskis ĝis senforta fona susurado, kaj sonĝoj reverdiĝis. Kaj tiam venis la horo de la vekiĝo.

Kaj, oscedante, li vekiĝis.

Kiel ĉiam, la jaroj nur pezetis sur li. Ne la unuan fojon li devis longe dormi por eviti problemojn; kaj, supozeble, ne la lastan fojon. Li rektiĝis en la spaco, kiun la arbo estis lasinta por li, kaj li sentis la rustecon de dormo forflokiĝi de liaj artikoj. Turnante kaj tordante sin, li liberigis sin laŭ konata maniero. Momentojn li staris tie inter la ŝtonoj kaj radikoj, en la bona bruna pura grundo, nuda kiel je la naskiĝo -- antaŭ tiom da tempo! -- kaj la maniero de sia gento li disetendis siajn perceptojn. Arbojn li sentis, solidajn kaj malrapidajn, kaj la obstinam cedemom de herboj. Kiel ĉiam, birdoj faradis siajn taskojn, kaj vulpoj, kaj vermoj sagantaj tra la eterna mallumo. Li trovis cervojn kaj babilantajn sciurojn, sovaĝajn hundojn kaj katojn, la ledecan flegmon de bovoj, la lanan afablecon de ŝafoj ... kaj tie, sub la arko de Suno kaj Luno, la nelaŭtan eĥon de homa malespero -- kaj espero.

Li nuligis la gardsorĉon ĉe siaj vestaĵoj kaj tiuj armiloj, kiujn li bezonis. Rememorante la lastajn sonĝojn, li sorĉis al si Ŝajneton por malpli evidentigi siajn kovraĵojn. Tiam, ĉeflanke zoninte sagujon kaj ĉeŝultre pendiginte sian pafarketon, li petis al la arbo malfermi elirejon el lia kaŝejo.

La arbo protektinta lin estis pranepino de tiu kverkino, kiu ombris lin kiam li ekkaŝis sin antaŭ tiom da tempo. Ĉirkaŭe videblis aliaj, disaj praidoj ŝiaj, sed neniu estis tiel alta aŭ tiel vasta kiel la supre staranta gigantino. Li eksentis nostalgion pro la arbaro, kiun li iam konis tie, kiam Homoj preferis la altajn lokojn. Nun ĝi jam delonge malaperis, por anstataŭiĝi de la regule ondadaj verdaĵoj de farmbienoj, la fremda rekteco de la heĝoj. Sed la herbaro jam fariĝis longa kaj nezorgata, dum kelkaj sezonoj netondita, kaj jam foriris kun siaj malaperintaj mastroj la pliparto de la bovoj kiuj lastatempe furaĝis tie. La tuta lando estis senhoma kaj sovaĝiĝanta. Estis esperebla, ke la arbaro iam revenos.

Lia menso serĉis aliajn de lia gento, tie en tiu senhoma lando. Ili ĉiam estis solecaj, ermitecaj , neniam gregemaj, preferantaj vivi kaj vagi sole, malaperintaj unu post alian en siajn kavajn tumulojn por cedi antaŭ la Homo dum ties disvastiĝado tra la mondo, nur nebule aperantaj en ties postaj legendoj. Nun restis neniuj troveblaj. Li traserĉis ilin en la rememoroj pri siaj sonĝoj. Jes, tamen, ili ankoraŭ vivis, kvankam en tiu lando ĉiuj certe dormis. Trans la Mallarĝa Maro en la Okcidento, kelkaj maldormis, kaj eĉ en tiu malfrua epoko okazis foja interagado inter la du Gentoj tie, ĉe la limo de Civilizo, kie renkontiĝis Kamparo kaj Arbaro; en tiu lando la Homoj nomis lian popolon liporĥano. (3)

Li elpaŝis elsub la vastaj, ŝirmaj branĉoj de la antikva kverkino. La supera ĉielo grizis kaj nebulecis pro sentrajtaj nubostrekoj kiuj malrapide kaj pacience drivis el la sudokcidento. La situon de la suno indikis pli brila makulo, iomete okcidente de la sudo. Pri la sezono li ne povis certi, sed la alteco de la suno klarigis al li, ke temas pri printempo aŭ aŭtuno. La kverkino elektis por li unu sezonon, lasante al tri oraj folioj preterŝvebi lian vizaĝon en la brizeto.

Ankoraŭfoje lia percepto serĉis Homojn, kaj trovis ilin, sude sur la malalta kresto, kiu limis tiun grandan kampon. Kun ĝoja fajfo li forkuris kontraŭ la venteton.

La kverkino rigardis lin transdancanta la suprojn de la alta herbaro dum li fuĝis suden de sia longa sonĝado.


Renkonti la junajn

Unue, videblis la longa tablo. La Kolonelo sidis ĉe la pinto, kun rokeca, nekaŝema vizaĝo, kiu belis en fortika, patreca maniero, kiu identigis lin eĉ en civila kostumo. Ĉirkaŭ la tablo, aliaj vizaĝoj estis stompitaj; la voĉoj venantaj el ili estis nura babilado, sensenca. Tio ne gravis.

Ĉi tie oni ne festas la Dankdonon, Daĉjo, diris la Kolonelo. Sed ĝi estas iel unu el tiuj aferoj, kiuj kunligas niajn landojn.

Gravis, kompreneble, la manĝo. Ĝin enportis Panjo kaj Cintia. Unue venis la cilindro el oksikoka marmelado, sange ruĝa, vibranta sur sia telero, riĉe acida. Poste venis la pizoj, tumulo da malhelverdaj globetoj, ĉiu plena kaj rondo, kun riveretoj da flava butero -- vera butero! -- defluanta laŭ la deklivoj. Kaj poste, monto da kirlitaj terpomoj, densaj kaj kremecaj, nur sufiĉe buloplenaj por pruvi, ke ili venis el la tero kaj ne el ia kartona skatolo. Cintia demetis du lignajn pletojn da freŝe bakita blanka pano, ankoraŭ varma, kun netranĉitaj krustoj kiuj restis malmolaj kaj forflokemaj. En bovlo troveblis la ekstra ŝtopaĵo, densa kaj bruna, kun maloftaj pecoj de grizverda celerio kaj kelkaj pinĉoj da salvio. Kaj finfine, sur grandega blublanka salikĝardena telerego, venis la dek-kilograma Lordo de la Festo mem -- virmeleagro, kuirita ĝis brila orbruneco per horoj da zorga ŝmirado.

Ho! diris Daĉjo Carey. Li sentis la salivon ariĝi en la buŝo.

La babilantaj voĉoj retiriĝis, mallaŭtiĝis, kunfandiĝis ĝis ili fariĝis nenio krom fora zumado en la menso, poste redisiĝis al siaj komponantoj. Li aŭdis la sufloradon de la vento en herbaro kaj branĉoj ... la foran sonon de preĝejaj sonoriloj ... unusolan homan voĉon.

"Nu, almenaŭ iu ankoraŭ vivas tie, Daĉjo."

Daĉjo bedaŭrante permesis al la Kolonelo kaj Panjo kaj Cintia reiri tien, kie ili nun loĝis. Li esperis, ke tio estis ĉe la dekstra mano de la Eternulo.

Li rigardis la aluminian paton. Ĝi portis nigran kruston pro misuzado kaj mispurigado. La kvar pecoj de lardo siblis kaj kraketis gaje, kvankam eble ne tro pure, dum li meĥanisme movis kaj removis ĝin super la fajreto.

Li rigardis la viron, kiu ĵus parolis kun transatlantika akĉento tiel simila al la lia. Li vidis altan, malgrasan formon, kun profundaj grizaj okuloj, nigra hararo kalviĝanta ĉe la tempioj kaj jam grize nuancita, nigra stoplo sur ledecaj vangoj kaj prusimila mentono. La viro portis ĉifitan, ĉifonan, migre makulitan anorakon, kiu eble estis iam verda. Li staris kun senkonscie heroeca pozo sur la kapoto de bruligita aŭto, priserĉante la sudorienton tra binoklo.

La sonoriloj estis foraj, kun sono mallaŭta pro distanco. Daĉjo sciis, ke ili sonoras la malaperon de tago kaj vivmaniero. En iliaj tonoj aŭdeblis malfeliĉeco.

"Certe," li diris kun sia plata akĉento. "Supozu, ke antaŭ la komenco de la Morto loĝis tie pli-malpli dumil, kaj vi povas kalkuli, ke inter kvindek kaj ducent homoj ankoraŭ loĝas tie."

Li ĉirkaŭrigardis kaj dum sekundo pripensis ilian situon. Tie ili estis sur eĝo, kiu devenis al la oriento kiel longa, larĝa, platformo falanta el la pli alta tereno de la norda Cotswold-a Montetaro. La vojo, sur kiu ili ripozis, estis gudra, sed sub la pavimo estis parto de la longa vojo, kiu siatempe kondukis de la fora sudokcidento al la vastaj stepoj de la lando nun malaperinta sub la ondoj de la Norda Maro. Uzita de la homoj de antikveco, la Silika Popolo, la Tasa Gento, Gojdeloj kaj Britonoj, poste Romianoj kaj Saksoj kaj Normandoj, en lastaj jaroj oni rekovris partojn de ĝi por aŭtomobiloj. Sed jam la herbaro tufis tra fendoj apud la flankoj. La vojo estis post nelonge malaperonta.

Li frostotremante pli forte kovris sin per sia ventŝirmaĵo, kaj per la libera mano metis alian ŝtipon sur la fajro. "Tom, la jaro finiĝas. Prefere ni simple preteriru ĉi tiun kaj marŝu senpere al Banbury. Ni povos atingi ĝin post nura tago! La Koalicio certe estos jam stariginta sian motorparkon; ni povos eĉ veturi al Londono..."

"Diable, ni eĉ ne povas certi, ke oni finfine sukcesis starigi tiun motorparkon; kaj eĉ se ili sukcesis, ni ne povas certe, ke tio helpos al iu." La altulo, demetinte la binoklon, montris malgajan mienon; la heroa pozo subite ekaspektis nur patose. "Ĉu vi rememoras, ke oni antaŭ du monatoj dinamitis pontojn super la riveroj kaj kanaloj? Kaj pri tio mi tute ne kulpigas ilin..." Li voĉo mallaŭtiĝis.

"Tom, vi ĉiutage parolas pli kaj pli same kiel tiuj kamparanaĉoj," Daĉjo diris kun malestimo en la voĉo. "Kial kulpigi sciencon kaj teĥnikon pri ĉio, kion ili faras? Komprenu, Tom, teĥniko -- sole teĥniko! -- povas savi nin de nova kaj senfina epoko malluma. Ni simple ne povas forlasi ĝin! Por kio, cetere, oni starigis la Koalicion? Nur por reteni tion, kion ni jam havas!"

Tom lace depaŝis de la ruinigita veturilo. Tiu disputo ne estis nova por ili. "Jen la jam delonga refreno, Daĉjo. Fidu do -- la scienco solvos. Ĉiam, kiam oni solvas unu problemon per teĥniko, oni inventas tute novan amason da novaj, kaj aferoj simple malboniĝas."

"Malboniĝas, ĉu?" Daĉjo koleris, kaj preskaŭ sentis naŭzon. "Diablo ĝin prenu, Tom! Ĉu vi deziras, ke ni reiru al la epoko de agra laboro, dekses horojn tage, jaron post jaro? Ĉu vi deziras, ke ni mortu tridekjaraj, kiel homoj kutimis antaŭ jarcento?"

Tom rigardis siajn botojn. "El tiuj vivantaj antaŭ du jaroj, pli ol duono mortis antaŭ la trideka jaro. Pli ol du miliardoj mortis antaŭ la dudeka!"

"Tio estis nura fuŝo!" Daĉjo insistis. "Simpla eraro! Venontfoje ni ĉiuj estos pli saĝaj -- ni ne same fuŝos ..." Li eksilentis. Tom rigardis super lia kapo, al punkto norde de la ŝoseo. Daĉjo malrapide turnis sin kaj demetis la paton.

La rigardanto elvenis elinter la arbovico aliflanke de la ŝoseo. Defore, li estis nedistingebla de aliaj homoj: nigra hararo, grizaj okuloj, vulpeca vizaĝo kies kadron formis franĝo de naturaj bukloj. Li portis iom ĉifan kompleton de ordinaraj vestaĵoj.

Kaj li estis alta eble unu metron.

"Nu ... bonan posttagmezon," Daĉjo lamis. "Ĉu plaĉus al vi veni al ni?"

"Dankon pro la plezuro," diris la etulo. Li transiris la vojon, post kontrolo dekstre kaj maldekstre por aŭtoj -- iom afekcia gesto, Daĉjo pensis, en la cirkonstancoj. Li eksidis apud Daĉjo, tute kvazaŭ li estus posedanto de la regiono, post unua enketa rigardo al Tom.

"Kiu vi estas?" Daĉjo senkompromise demandis. "Vi aspektas kvazaŭ vi ĵus eskapis el cirko."

"Daĉjo ..." Tom ekdiris.

Lin silentigis la facila gesto de la etulo. "Ja, la junulo pravas. Sed mi ne 'eskapis', laŭ via formulo. Restas nenio el la Granda Cirko de Maxwell krom mi kaj unu ĉevalistino, kiu ekiris al sia hejmo en Carlisle -- hejmo, kiun, mi timas, ŝi ne trovos -- kaj lasis al mi prizorgi min mem. Bonvolu pardoni min pro la sintrudo, sed mi supozis, ke -- solaj en ĉi vasta, senhoma lando -- al vi ne malplaĉos kunulo. Robin estas mia nomo -- Robin ... nu, Daly, kvankam jam dum multaj jaroj oni konas min Robin Eta." Li anticipante paŭzis.

Al Daĉjo ŝajnis, ke Tom estas perdita por koversado. Sed Tom en tiu tempo ofte ŝajnis perdita. Kiel multaj aliaj, li perdis siajn apogilojn en la ĝenerala disfalo de la Okcidenta civilizo. "Nu ... plaĉas al ni konatiĝi kun vi, Robin," li fine respondis. "Daĉjo ... ĉu sufiĉas nia lunĉo por tri?"

Daĉjo rigardis la kvar ŝrumpitajn lardaĵetojn. En lia tornistro restis du netuŝitaj boligitaj ovoj ... "Mi ja pardonpetas," diris Robin, nee gestante, "sed la viandon de la porkoj mi ne tuŝas. Religia malpermeso. Mi tamen dankas."

Kontenta, ke la vizitanto ne kaperos la lunĉon, Daĉjo returnis sin al siaj "preparoj". Tom ekkaŭris apud Robin, samniveligante la okulojn kun tiuj de la etulo. "Mi petas pardonon pro tio, ke ni ne estos bonaj kunuloj. Ni revenas de tralanda enketado por la Koalicio de Urbaj Konsilioj, kaj la ekskurso estis longa kaj ... laciga. Nun kiam ni revenas al nia Londona centro, ni ambaŭ estas iomete streĉitaj. Cetere, mi estas Tom Rowan kaj mia partnero estas Daĉjo Carey."

"Halo," Daĉjo diris seninterese. Al li ne multe plaĉis ekstra kunulo -- aparte ne pigmea vagabondo, kiu, kvankam eble ne malsata en la nuna momento, tamen certe havos graŭlan ventron post nemultaj horoj.

"Laŭ via akĉento," Robin zorge diris, "vi ambaŭ estas longe for de la hejmoj."

"Jes, nu ... ni ambaŭ estis en la Aerarmeo, Usona, tio estas ... iasence." Tom ŝajnis barakti kun si por kunteni siajn pensojn. Pli kaj pli freneza, Daĉjo pensis. "Mi estis teĥnika serĝento ĉe la lanĉejo de Supra Heyford; Daĉjo estis la filo de la Komandanto." Li facile faldis siajn krurojn por lotuse eksidi, kaj rigardis la femurojn kvazaŭ li ĵus trovis ion eksterordinaran en la umbiliko. "Antaŭ du jaroj, eble ne tiom ..." Daĉjo povis vidi, ke li estas eniranta la duontrancon, kiun li uzis por rememori. "Estis mia tria deĵoro en Britio; antaŭe mi estis sur posteno ĉe Hillingdon, poste ĉe la nova responda bazo en Chesham Bois. Ĉifoje ni havis propran domon, belan, iomete norde de Bicester. Cetere ne luaĵon, sed la propran dometon, por mi kaj Sunjo kaj niaj du gefiloj, Jeĉjo kaj Denjo. Jeĉjo estas sesjara, kaj Denjo estos kvarjara en decembro ..."

"Ĉu vi do montros al li iliajn fotojn?" Daĉjo sarkasme demandis. Tiam li sentis la ekrigardon de Robin kaj ekvelkis kiel aŭtuna folio. Li faligis la okulojn, provizore ekhontante. Sed Tom ne aŭdis lian komenton. Tom, li sciis, neniam aŭdis ion ajn, kiun li ne volis aŭdi.

"Nu, kiam la Morto unue ekestis ... nu, kiam homoj simple ekkuŝis la amase mortis sur la kontinento, oni decidis tuj evakui nin. Sunjo kaj la infanoj forflugis, kaj mi estis finanta ordigadon ĉe la kvara eskadro de batalaviadiloj -- mi estis programita por evakuiĝo la postan tagon! -- kiam la unuaj kazoj aperis en Londono, Southampton, Manĉestro -- kaj Oksfordo. Oni kvarantenis nin. Ni poste aŭdis, ke tio ne helpis; la Morto trafis ankaŭ Usonon, unue ĉe la Okcidenta Marbordo, poste ĉie. Naŭdek-kvin procenta infektado, kvindek-procenta formorto. Verŝajne ĝi jam malaperis; mi ne aŭdis pri kazoj dum preskaŭ unu jaro. La mano de la Eterunulo ..."

"La mano de la bioteĥnikistoj," Daĉjo intervenis. "Ili mortigis ĝin per tajlita kontraŭviruso. Io inventita de la ĉinoj."

"Tion mi ne aŭdis," diris Robin. "Sed vi diris, ke mortis kvindek procentoj. Mi komprenis ..."

"Vi scias, kio poste okazis," Tom daŭrigis, kvazaŭ li ne aŭdis la interrompon. "La Morton sekvis la Granda Morto. Ĉio paneis. Mankis manĝaĵoj en la metropoloj. La kloakoj superplenis. Mankis elektro -- tro malmultaj homoj sanis por funkciigi la centralojn, mankis distribukapablo por petrolo kaj karbo. Ĉie malsanoj -- tifo, ĥolero, eĉ pesto. Anarĥio, bataloj, eĉ hommanĝado. Kiam oni finfine sukcesis restarigi ian ordon -- kaj tiu damninda vintro estis ege longa kaj malvarmega! -- nu, mi hodiaŭ taksas, ke malpli ol miliono da homoj restas vivantaj sur ĉi tiu insulo. Kaj en Usono ... nu, estas nura bonŝanco, ke Sunjo, Jeĉjo kaj Denjo postvivas."

"Kiel do," Robin diris, kaj Daĉjo povis aŭdi la zorgon kun kiu li proponis tiun demandon, "vi restas ĉi tie, kaj ne kun via familio trans la maro?"

"Ne eblas," Tom diris. "Ni tute ne povas komuniki kun Usono jam pli ol unu jaron, ne post la finaj stadioj de la Morto, kiam Majno malaperis."

"Do kiel vi scias ..." Robin ekĉesis, kiam li vidis la kapneon de Daĉjo. Tio tamen ne gravis; Tom Rowan neniam aŭdis tiun demandon. Ne gravis, ke li estas ido de raciisma kulturo; pri tiu temo, lia raciismo jam paneis.

Daĉjo sentis la kutiman miksaĵon de kompato kaj malestimo. Li ekstaris kaj paŝis trans la fajreton al sia kamarado, kaj elforkis lardon el la malpura pato sur la manojn de Tom. Varma graso gutis laŭ ties manartikoj por plumakuli la jam malpurajn manikojn, sed tiu ŝajne ne rimarkis la provizoran, malkreskantan doloron; dum momento lia menso estis longe for, trans la maro, en la sunsubiro. Sen konscio pri manĝaĵo kaj ĉirkaŭaĵoj, li meĥanisme maĉis erojn el la magra porcio de lardo. Daĉjo, pli singarde -- li cetere estis filo de kolonelo -- elprenis du pecojn de kruda bruna pano el sako kaj faris ian sandviĉon.

Robin permesis al Tom kelkajn momentojn por retiri sian atenton al la vera mondo antaŭ ol li ree parolis. "Kio do pri tiu via enketado? Kio estas tiu 'Koalicio de Urbaj Konsilioj'?"

"Kio?" Tom levis la okulojn, poste rerigardis siajn grasmakulitajn manojn, nun malplenajn. Li sekigis ilin sur la malpuraĉaj pantalonkruroj. "Ho. La Koalicio de Urbaj Konsilioj estas konfederacio de urbaj registaroj, sub gvido de Londono, Manĉestro, Birminghamo kaj Southampton. Ili pretendas, ke ilia celo estas 'konservi la benojn de scienco kaj teĥniko tra ĉi tiu malfacila periodo de restarigo'. Mi supozas, ke per tio ili volas diri, ke ili intencas refari la samajn erarojn. Ili restarigas la malnovan registaron; ili jam havas novan reĝon, Georgo Sepa, antaŭe Vicgrafo de io. Ni estas unu el pluraj teamoj komisitaj por sondi la sintenon de la lando, aparte de la kamparo."

"Kaj kian sintenon vi trovis?" Robin interesite demandis.

"Idiotoj, mi opinias," Daĉjo diris al la fajreto. "Kiam oni parolas kun tiuj homoj pri la nova registaro, ili respondas, 'Ho, ja, sed tiuj en London neniam faris nenion por mi.' Aŭ: 'Pli da tiuj damnindaj maŝinoj kaj tiuj damnindaj malsanoj, mi s'pozas, kaj mi tute ne rilatos kun ili.'"

Tom turnis sian kapon al sia juna kunulo. "Sed Daĉjo, ĉu vi ne povas kompreni ilian sintenon? Dum almenaŭ kelkaj jaroj, nur la urboj profitos el teĥnologio; rilate la kamparon, temos nur pri prenu! prenu! prenu! fare de Londono kaj ties satelitoj."

Daĉjo elfosis manplenon da grundo de la flanko de la ŝoseo kaj uzis ĝin por frotpurigi la paton, furioze forviŝante grason. Dum kelkaj momentoj, neniu diris ion ajn. La supra ĉielo jam iomete malheliĝis malantaŭ la nubaro; en tiu sezono, la nokto alvenos sufiĉe frue.

Daĉjo fine parolis. "Tom, se vi opinias, ke la Koalicio provos trompi la kamparanojn -- se vi volas subteni ilin kontraŭ ni -- kial, pro Diablo, vi ne simple restos ĉi tie kun ili?"

Tom donis al li la unuan vere stabilan rigardon, kiun li vidis ĉe sia kunulo en longa tempo. "Eble mi faros tion, Daĉjo," li malrapide diris. "Eble mi faros ĝuste tion."


En la urbeton

SUTTON OVERLETHE: ... preskaŭ ne rimarkinda, krom se temas pri ĝia bela krucoforma normanda preĝejo. Vidu aparte la belegan baptan fonton. La paganeca Joĉjo-en-Bosko, kiu rigardas elinter la folioj en unu el la muraj reliefoj, povas esti posta aldono ... malgranda bierejo produktas iom el la plej bona elo en la suda Mezlando...
-- Ekster Londono, p. 316.

Ili pakis siajn magrajn posedaĵojn en siaj ĉifaj kaj makulitaj tornistroj kaj ekiris laŭ la ŝoseo. Post cent metroj ili atingis dekstraflankan transirilon, kaj kadukan verdan signon, kiu tekstis:

SUTTON OVERLETHE   1,63 km

Robin interesite rigardis al Tom. Ankaŭ Daĉjo scivolis. "Kiuj do estas Dan kaj Consuelo Harris?"

"Tio estas antaŭ via epoko," Tom diris. "Dan estis juna leŭtenanto, antaŭ kvar jaroj, riparoficiro ĉe la lanĉejo de Chesham Bois. Li frue eksiĝis kaj akceptis laboron kiel subestro de la Leyland-fabriko en Banbury. Li kaj Consuelo translokiĝis ĉi tien, al Sutton Overlethe. Sunjo kaj mi vespermanĝis kun ili unu-du fojojn antaŭ ... antaŭe."

Daĉjo rezigne levis la manojn. "Ĉu do ekzistas ebleco, ke eĉ unu el ili ankoraŭ vivas?" Sed tio estis lia fina pafo. Tom ne respondis, sed simple transgrimpis la herbokaŝitan transirilon. La du ceteraj tuj sekvis; Robin mem simple transsaltis la muron. Poste la tri vicis malsupren tra la alte kreskinta aliflanka kampo.

De tiu malkruta deklivo ili povis facile vidi la tutan valon de la Rivereto Lethe. La urbo mem estis antikva vilaĝo el brunaj ferŝtonaj domoj kun tegmentoj el griza ardezo, kiu komplementis la fojan flavan makulon, kiu indikis pajlon. Ĝi situis en la malprofunda valo inter ilia eĝo kaj tiu iom sude, kaj ĝin ĉirkaŭis verdaj kampoj, kies herbaro estis longa kaj taŭzita pro manko de tondado. Nun la vento fortikiĝis el la sudokcidento, kaj Daĉjo povis vidi ondojn sur la kampoj, fluaĵojn de blanko sur verdo, en la ekblovoj. Aliflanke de la urbo, en valo sub la valo, kie la Rivereto Lethe malaperis en densa veprejo el kverkoj kaj fagoj kaj rubusoj, serpentumante orienten al la valo de la Rivero Ĉervel, staris vico de altaj brunaj ŝtonaj kolonoj, fingroj kiuj celis la ĉielon.

"Diable, kio estas tiuj?" demandis Daĉjo. "Neniam mi vidis ilin en la gvidlibroj."

"Ja," diris Robin, "ili similas monumentojn al diaĵo. Ĉu simboloj de fekundeco?"

"Fervojapogiloj," diris Tom. "Antaŭ multaj jaroj, ĉi tie trairis relvojo inter Adderbury kaj Chipping Norton. Oni forigis ĝin dum la alĝustigo de la kvindekaj jaroj, kiam Beeching estis Transportministro." Nekonsekvence: "Kial oni nomas ĝin Rivereto Lethe? Ĉu la akvoj laŭmite alportas forgeson kaj pacon?"

Kaj Robin kaj Daĉjo ridetis; psiĥe rivela estis la elektitaj vortoj de Tom. "Mi opinias, ke ne," respondis la etulo. "Multas la kreto en la montetoj, kaj eble, kiam la pluvo falegas, la rivereto blanketas -- lakte. Lethe simple estas formo de antikva etimo, kun senco lakto."

La piedvojo estis preskaŭ kaŝita en la longa herbaro, sed Daĉjo ne sentis ĝeniĝon pri tio; estis nekredeble, ke la agristo ekaperos por skoldi ilin se ili devojiĝos. Ili sekvis ĝian ŝajnan direkton eble cent metrojn, ĝis ili atingis la sudorientan verton de la kampo; tiam, turninte sin suden kaj transirinte la sudan limomuron, ili sekvis alian ŝtonan muron malsupren trans duan kampon kaj ankoraŭ unu transirilon. Post duona kilometro ili trafis sulkitan, herbokovritan grundan vojon, kiun borderis rubusoj kaj sovaĝaj rozoj. Tiu vojo kondukis ilin orienten laŭ malkruta deklivo, al la jam-nevidebla vilaĝo.

Post kilometro ili trafis alian ĉefvojon. Dum ilia promenado suden sur la gudreca pavimo, domoj komencis ambaŭflanke videbli. La pli multaj ŝajnis malplenaj; la kadroj kavis kiel blindaj okuloj, kiuj volis fikse rigardi tion estintan kaj malestantan. Kelkcent metrojn post la unua domo, la vojo duiĝis antaŭ la elbruligita kadavro de domo, kiu eble iam estis malgranda trinkejo. La dekstra branĉo kondukis suden, trans la Rivereto Lethe kaj supren laŭ aliflanke aleo. La alia branĉo, mallarĝa strateto, turniĝis orienten kaj forkondukis inter du vicoj de la brunaj ŝtonaj domoj kun la tegmentoj el griza ardezo.

Cent metrojn laŭ tiu ĉefa strato -- cetere, la malmultaj stratsignoj fiksitaj ĉe la anguloj de kelkaj el la domoj, tekstis Ĉefa Strato -- ili antaŭis belegan longan ferŝtonan domon, altan je du etaĝoj, kun bele pinta tegmento kaj mansardoj kun densa bruna pajlo. Tie ili renkontis la unuan loĝanton. Tiu estis knabeto, eble dekjara, kiu pelis kvar aŭ kvin bovinojn okcidenten laŭ la vojo. La tri marŝantoj surpaŝis la trotuaron, cedante la vojon al la knabo kaj ties bovaj gardatoj. Atinginte ilin, li ekhaltis kaj fikse rigardis. Ne multas la vizitantoj ĉi tie, Daĉjo pensis.

"Bonan posttagmezon," Tom ĝentile diris al li. La knabo diris nenion, kaj laŭgrade lia miranta mieno fariĝis singarda. "Ĉu vi bonvolos diri, kie troveblas gesinjoroj Harris?"

"Ne konas," la knabo diris, preskaŭ malŝate.

"Ili loĝas ĉe la Ĉefa Strato..."

"Jenas Ĉefa Strato," la knabo diris, "sed ne konas ilin."

Tom ŝajnis senpacienca, sed diris nenion pli. "Devas ek," diris la knabo, "kaj enbrutejigi, alie Paĉjo min surpugos." Li duontimante ekrigardis Robinon, kaj poste, ne atendante ian respondon, li flirtis sian frapilon kaj pelis la bovaron laŭ la vojo al la ruina trinkejo.

La rigardo de Tom sekvis la foriranto. "Venu do!" Daĉjo insistis kaj, ne haltante por kontroli, ĉu oni sekvas lin, li ekiris laŭ la strato.

Trans malgranda monteto, kaj eble cent metrojn malsupren, ili atingis la centron. Maldekstre, sur alta gazono punktita de altikvaj kaj disfalantaj tomboŝtonoj, staris la vilaĝa preĝejo, granda krucoforma konstruaĵo kun la kutima kvadrata normanda sonorilturo. La ferŝtonaj muroj aspektis antikve kaj pale. Aliflanke de la vojo staris du trinkejoj, unu apud la alia, kaj ili dividis parkadejon same kiel ili iam certe dividis aĉetantojn. Unu el ili -- la maldekstra -- povis esti kiu ajn el cent aŭ mil aliaj samspecaj trinkejoj, kiujn Daĉjo vidis tra Anglio. Sed jam malaperis ĝia identiga signo, kaj kavaj fenestroj senlume gapis al li. La alia trinkejo, antikva bruna konstruaĵo kies ardeza tegmento estis verda pro musko, ankoraŭ havis siajn fenestrojn. La signo pendanta super la pordo tekstis La Plena Luno en orecaj gotaj literoj sur ruĝa fono. Antaŭe, flanke de la senaŭta parkadejo, staris du rondaj blankaj metalaj tabloj. Ĉe unu el tiuj sidis tri malmunuloj, ĉerpetantaj el siaj vitraj kruĉoj da klara bruneta elo. Ili levis la rigardojn kiam Daĉjo alproksimiĝis. Sur iliaj vizaĝoj li vidis tiun saman sekreteman mienon, kiun li komencis ligi kun la kamparaj postvivintoj, tie en la okcidento de Anglio.

"Bonan Post'on," unu el ili kontraŭvole diris. Tiu estis maldika homo kun rokeca vizaĝo, maldensa blanka hararo, kaj mise grandaj kaj mise purigitaj ĉemizo kaj pantalono. Lia aĝo povis esti ioma inter kvardek kaj okdek. Liaj okuloj ankaŭ tuŝis je Tom kaj Robin. Dum momenteto, surprizo ŝajne evidentiĝis, kiam li vidis la etulon. Poste revenis la sekretemo. "Mistrafis? Serĉas iun, ion?"

Tom konfuzite ĉirkaŭrigardis. "Ŝajnas esti la ĝusta loko," li diris, "sed mi tute ne memoras..."

"Mi estas Daniel Cary," Daĉjo diris, "kaj jen Tom Rowan. Kaj Robin Daly," li aldonis, rememorante la etulon. "Ni serĉas la hemon de..." Li turnis sin al Tom.

"Dan Harris," Tom diris.

La maljunulo gravece kapjesis. "Vi ja 'stas usonanoj, detrans la akvo," li diris. "Ne aŭdis, ke Londono jam ... kion diris radio, Samuel?"

"Re-starigis kontakton," zorge elparolis alia viro.

"Ja, tion." Li reklinis sin kaj reĉerpis el sia elo.

"Fakte, ne," Tom diris. "Ni venis de la militbazo ĉe Heyford. Ni nun revenas de enketo, kiun ni faris favore al la Koalicio de Urbaj Konsilioj. Eble oni jam vizitis vin; ni nur haltis por kontroli pri kelkaj delongaj geamikoj."

"Ja." La viro drenigis la kruĉon. "Tiu venis. Ni ne komfortigis lin." Li batis la tablon per la kruĉo. "Bedaŭrindas, ke Johaĉjo devas porcii bonan elon." Dum momento, li ŝajnis mezuri ilin per la okuloj. Tiuj okuloj rapide transtuŝis Daĉjon, kaj la junulo ektremis pro la subita sento, ke, dum nura sekundo, oni pesis lin kaj iel trovis lin subnorma. Al Tom tiuj okuloj plej longe rigardis. "Knabo, ĉu plaĉas al vi arboj?" la maljunulo demandis.

Tom ŝajne ne sentis tiom da surprizo antaŭ tiu demando, kiom sentis Daĉjo. "Kiam mi estis knabo en Oregonio, mi dorlotis duglasiidon."

"Vera Druido, Georgo," diris unu el la du ceteraj viroj, kaj li ekridis. Oni ne povis interpreti malicon en tiu rido.

"Ja." Georgo dummomente ŝajnigis pensadon. "Vi venis je bona tago, knabo. Dan 'arris loĝis ĝuste trans la vojo." Li indikis la lastan domon en vico de murdividaj domoj, plej najbaran al la preĝejo, duetaĝan ferŝtonan konstruaĵon kun duobla pordo sur la fronto inter grandaj mansardaj fenestroj, kurtenplenaj. "Lin trafis la Morto."

La vizaĝo de Tom paliĝis, kaj lia kapo falis iomete. "Tiom da!" li flustris. "Diable, tiom da! Kial ni devis..."

La viro klinis sin antaŭen super la tablo kaj rigardis supren al la vizaĝo de Tom. Ĉe la flankoj de lia buŝo ekaperis nura sugestio de rideto. "Tamen vi bonŝancas, knabo," li diris. "Preskaŭ ne cent nun loĝas en la vilaĝo, sed unu el ili estas Consuelo 'arris." Ankoraŭfoje li indikis la domon. "Ŝi estas ĝuste nun 'ejme kun..." Denove aperis la sekretema mieno, sed ĉifoje Daĉjo sentis, ke kun la sekretemo estis alta estimo. "...kun Sinjorino Blanka."

"Dankon," Daĉjo diris. "Ni kontrolos..."

Li turnis sin al la strato, kaj tiumomente ekmalfermiĝis la duobla pordo kaj malalta, diketa formo elpaŝis sur la unusola ŝtupo kaj levis la manon por enombrigi al si la okulojn. Ŝi staris momenton tie kaj poste, ekkriante, desaltis sur la trotuaron kaj malpeze kuris sur la straton, ne atentante la cetere senekzistan trafikon. "Tom!" ŝi kriis. "Tom Rowan! Ha, Tom!"


Afabla vespero

"Mi plej sopiras," Consuelo mallaŭte diris, " -- krom mian Dan -- la sonorŝanĝojn."

La vespermanĝo estis jam delonge surtabligita -- iom da bovaĵo en maldensa saŭco, kelkaj brasiketoj, plenventro da terpomoj, ankoraŭ tepida glaso da boligita lakto -- kaj nun ili sidis en la salono. Ekster la granda fenestro, pala oranĝa lumo ankoraŭ iluminis la Ĉefan Straton kaj la transstratajn konstruaĵojn. En La Plena Luno oni jam fajrigis la vesperajn kandelojn en la publika trinkejo, kaj kvin aŭ ses geviroj jam trairis la pordon. La privata trinkejo restis senluma. La preĝejaj sonoriloj resonis dum eble dudek sekundoj, kaj post kiam ili ĉesis, Consuelo estis rigide sidanta sur sia vertikaldorsa ligna seĝo, kun oreloj aŭskultantaj. Daĉjo demandis pri la kialo.

Ŝi estis virino en la frua parto de la kvara jardeko, nebela sed kun plena, vigla vizaĝo kun profundaj brunaj okuloj, agleca nazo kiu konvenus por majao, longa nigra hararo. Kvankam ŝiaj mezuroj, aparte ĉe la kokso, estis sufiĉaj, oni ne povus honeste nomi ŝin grasa; sed Daĉjo konjektis, ke ŝi iam estis, kaj, kun antaŭ-Morta kvanto da manĝaĵoj, povus denove esti tia. Li kredis detekti la spureton de ia latineca akĉento kiam ŝi parolis, sed pri tio li ne povis certi. Ŝi ne portis formalajn vestaĵojn -- malnovan bluzon, bluĝinzon kaj sandalojn iom kadukajn -- sed li atendis nenion pli bonan. Tiutempe, neniu posedis novajn vestaĵojn, krom se temis pri kelkaj homoj en la metropoloj, kie oni zorge porciigis la stokojn.

"La sonorŝanĝojn," ŝi ripetis. "Antaŭe, je ĉi tiu vespero de la semajno oni aŭdigis la sonorŝanĝojn ekzerce por la dimanĉo. Oni povis tinti la sep sonorilojn dum ĝis duono da horo, kaj neniam ripeti la saman sinsekvon." Ŝi suspiris. "Tio estis bela. Tiom estas perdita..."

"Sed malmulto valora, mia kara." La pli juna virino, kiun oni prezentis laŭ la nomo Andred White, sidis sur malnova troremburita fotelo kontraŭ Daĉjo. Inter ili, Tom kaŭris ĉe ŝiaj piedoj, blovante al kelkaj ardaj braĝoj por revivigi la fajron.

Por Daĉjo, Andred White estis enigma. Ŝi estis helblonda, kun eble dudek-kvin jaroj, maldika kvazaŭ ŝi malsategus, kun longaj kruroj, mallarĝa kokso, kaj mametoj senzorge kaŝitaj sub ĉifaj, malpuraj vestaĵoj similaj al tiuj portataj de Consuelo. Ŝia konduto similis tiun de neniu, kiun Daĉjo renkontis post la Mortego. Ŝi estis trankvila kaj malkaŝa pri siaj sentoj. En la metropoloj -- almenaŭ en London -- homoj estis retiriĝintaj en sin preskaŭ ĝis paranojo. En la kamparo, vilaĝoj posedis komunuman animon, kiu mankis en London, sed la entuta komunumo ŝajnis starigi psiĥan barilon kontraŭ la ekstero. Andred montris nenian malfidon al aliaj; tiel, ŝi estis nekutimulo en tiu disfalanta mondo.

Sed lin pleje surprizis ŝia poa traktado de la tri vizitantoj. Al Robin ŝi proponis la atenditan surprizitecon, sed poste ŝi ridetis, kaj ŝajnis pli rapide akcepti lin ol la ceterajn, malgraŭ lia nekutima aspekto. Kiam Tom daŭre babiladis pri sia familio en Usono, ŝi nur kapjesis kun ia kuracista neinteresiteco, kvankam Daĉjo certis, ke ŝi komprenas, ke pri almenaŭ tiu unusola temo li estis tute freneza. Kaj kiam Daĉjo provis komprenigi ŝin pri la neceso subteni la daŭrigadon de teĥniko en Britio dum la venontaj jaroj, ŝi simple rigardis lin kvazaŭ li mem estus freneza.

"Teĥniko," ŝi diris kun sia kulturita aristoktrata akĉento, "ja meritas lokon en la mondo, pri tio mi konsentas. Sed mi opinias, ke tiu loko estas nek ĉi tie nek ĉi tiam."

Consuelo, aŭtomate konsentante, kapjesis, poste iom kaŝe rigardis la lokon, kie ŝia stereofoniilo sidis, forlasita kaj polvokovrita, sur breto. "Sed mi ja sopiras je Vaughan Williams," ŝi simple diris.

"Ankaŭ mi, kara," respondis Andred. "Por mi, la Kvina Simfonio, la lastaj notoj de Ijob, tiuj enhavas la kvintesencon de la brita lando. Sed vi iam reaŭdos ilin. La muziko restas. Kaj, kio ajn alia perdiĝos aŭ konserviĝos, ĉiam vivos tiuj, al kiuj plaĉas muziki. Orkestroj en la metropoloj..."

"Vi do pretas marŝi pli ol cent kilometrojn al Londono nur por aŭdi koncerton, ĉu?" Daĉjo nekredante demandis. "Ĉu ne estus pli facile, simple refunkciigi la elektrajn centralojn, por povi aŭdi kompaktdsikon, kiam ajn vi volas?"

"Tio certe estus pli oportuna," Andred diris. "Sed en la nunaj cirkonstancoj mi certe estus preta fari tian vojaĝon -- tre malofte -- nur por aŭdi koncerton, eĉ se mi devus piediri. Mi opinias, ke por mi tio havus pli grandan signifon ol la disko aŭ kasedo, kvankam tiujn mi povus laŭvole aŭdi."

Daĉjo ekronkis. Li ne volis esti malĝentila antaŭ sia gastigantino -- kaj ŝajnis al li, ke jam la domo apartenas tiom al Andred kiom al Consuelo, ne gravas kiaj vortoj troviĝas sur la katastro -- sed ankaŭ ŝajnis al li, ke Andred White estis konvertito al tiu moderna Ludismo, kiu epidemias en la brita kamparo, kaj li ne trovis ŝian sintenon simpatia.

Vidante la kontraŭstaron sur lia mieno, ŝi klinis sin preter Tom kaj metis la pintojn de la fingroj sur la frunton de Daĉjo. Li provis retiriĝi, sed ŝajna elektra ŝoketo trakuris lin, de fronto ĝis piedfingroj. Malaperis tiu sento, kaj li subite sentis sin pli trankvila ol dum pluraj monatoj. "Povra Daĉjo," ŝi ronronis al li. "Sciu, ke mi posedis mian propran kolekton da muzikaĵoj, hejme en Susekso. Mi havis elektran stebilon, kaj aŭtomobileton, kaj komputilon, kaj ĉiujn el tiuj belaj meĥanismoj, kiuj faris la vivadon tiom oportuna kaj facila por ni. Kaj mi ja amis ilin, kaj mi ja sopiras ilin! Sed Daĉjo, vi devas kompreni: ili jam malaperis, kaj dum longa tempo -- eble por ĉiam -- ili ne revenos!"

"Ili jes revenos!" Daĉjo preskaŭ furioze diris. "Ni revenigos ilin. Ni havas telefonilojn kaj kelkajn radio-dissendilojn ... ni tre baldaŭ refunkciigos la fervojan sistemon ... ni havas sufiĉon da aviada hejtaĵo por fojaj flugoj de malgrandaj aviadiloj ... ni povos ree fabriki fekundigaĵojn kaj kontraŭinsektaĵojn ..."

"Kaj fusilojn, atomarmilojn, artefaritajn virusojn," ŝi aldonis, "por teni Brition libera? Daĉjo, estas tio, kiu rezultos el la celoj de la metropoloj! Ĉu vi ne komprenas? Ĉio alvenas kune, en unu granda pakaĵo!"

"Tio ne necesas," li insistis.

"Tio jes necesas," ŝi diris. "Al tio kondukis nia vivmaniero: la kredo, ke se oni povas fari ion, oni rajtas fari tion, oni devas fari tion. Se la metropoloj rekonstruos la malnovan civilizon, ni denove havos tiun tutan teruran pakaĵon."

"Kion vi do proponas?" Daĉjo demandis. "Ni bezonas atomcentralojn, ĉar ne plu ekzistas facile alirebla petrolo -- kaj kun la centraloj venas la bomboj."

"Neniam mi estis unu el tiuj," Andred mallaŭte diris, "kiuj argumentis kontraŭ la bezono de atomcentraloj. Sed mi ne deziras la bombojn -- kaj nun, kiam ni estas nur malmultaj, kiuj dependas de la mondaj rimedoj, mi preferus resti sen la centraloj ol devi toleri la bombojn." Tiam ŝi abrupte turnis sian atenton al Robin, kiu kviete sidis apud la fenestro, aŭskultante la ceterajn. "Kara amiko, mi esperas, ke vi ne sentas vin neglektata. Mi kredas..."

Robin klinis la kapon, ne atendante la finon de la frazo. "Vi ja pravas, Sinjorino White," li afable diris.

"Mi supozis, ke ni ne devos longe atendi. Do io malnova revenas al nia lando?" En ŝia voĉo aŭdiĝis entuziasmo, kiun Daĉjo ne povis kompreni.

"Io malnova vekiĝas en nia lando," li korektis ŝin. "Ĝi neniam estis for. Ĉu vi ne povis senti ĝin?"

"En la fagaj arbaroj ... dum venta tago sur la montetoj ... foje. Neniam en Londono, neniam en Brajtono." Dum momento ŝi silentis. Tiam: "Ĉu vi do scias, kio mi estas?"

"Mi scias. Vi estis en miaj sonĝoj -- vi kaj aliaj. Vi memoris -- kaj vi ĉiam estis tie, kiam aliaj bezonis vin."

Daĉjo tute ne sciis, kio okazas, kaj ankaŭ Tom ŝajnis konfuzita de la konversado. Consuelo estis klininta sin antaŭen sur sia seĝo, kun granda intereso aŭskultante tiun dialogon. "Ĉu ni do estas ... samaj ... kiel en viaj rememoroj?"

Robin ekridis. "Ĉu do gravas, Sinjorino? Kio venis el Afriko kun la maŭroj -- kaj antaŭ ili, en Afrikon kun la Dukorna Makedono -- tio neniam perdiĝis. Sed ĝi ankaŭ neniam estis ĉio. Tiuj, kiujn mi konis antaŭ jarmilo, trovus viajn agojn strangaj -- sed ili komprenus la kialojn de ili. Tiuj, same kiel vi kaj mi, ĉiuj estis Ŝiaj gefiloj."

"Ni estas malmultaj ..." murmuris Andred.

"Kiel vi ĉiam estis, ĉiam estos," Robin diris. "Sed vi hodiaŭ denove havas influon. Mi opinias, ke vi saĝe uzos ĝin."

"Mi provos. Ĉiam mi provas." Ŝi trarigardis la fenestron. Nun la suno jam entute malaperis, kaj la sola lumo venis de la kandeloj en La Plena Luno kaj de la apuda kameno. "Vi scias, kiun vesperon estas..."

"Mi scias," diris Robin. "Ni ne retenu vin ..."

"Mi iros post horo. Ni transprenis ilian preĝejon por ni. Cetere," ŝi diris, preskaŭ sindefende, "tiu estis nia loko longe antaŭ ol ili ŝtelis ĝin ... kaj ni ne intecas sakrilegion kontraŭ ilia Dio ..."

Consuelo ekrigardis al Tom, poste, deflanke, al Daĉjo. "Ĉu vi povas diri ... ĉu iu el ili ..." Ŝian voĉon nuancis maltrankvileco.

Robin preskaŭ nepercepteble kapgestis al Tom. Tom ridetis kvazaŭ li duone komprenis. Andred suspiris. "Tiel estu. Mi duone esperis ..." Ŝi rigardis la rideton sur la lipoj de Consuelo, kaj kapjesis. "Tiel estu," ŝi ripetis. "Consuelo, mi opinias, ke vi eliru por promeni iomete kun Tom. Mi restos ĉi tie por ankoraŭ iomete akompani Daĉjon."

Daĉjo volis proteste ekstari. Consuelo tuŝis lian manartikon. "Mi petas, Daĉjon. Tom, bonvolu veni kun mi -- mi ja volas spiri iom da freŝa aero."

Obee, kvazaŭ hipnotite, Tom -- kiu preskaŭ tute ne parolis dum la tuta vespero -- ekstaris kaj ekiris al la pordo. Daĉjo rigardis dum la du eliris kaj malaperis en la noktan nigrecon.

"Kaj nun, Daĉjo," diris Andred, ree malstreĉiĝante, "parolu al mi iomete pri tiuj aferoj, kiujn vi renkontis dum via vojaĝo."


La iniciato

Ke ŝi estu taŭga persono, taŭge prepariĝinta.
-- Libro de Ombroj

Tiun nokton, malmultan kandeloj brulis en la eta ŝtondoma vilaĝo; la plimultaj domoj estis senhomoj, kaj tiuj okupataj ŝajnis dormi. La mallarĝaj stratoj kaj pli mallarĝaj flankstratetoj estis plenaj de fantomoj -- du mil fantomoj, Tom pensis, kaj ĉiuj staris ĉirkaŭ li. Kiam la vento ĝiris al la nordokcidento, fridiĝante pro la alvenanta vintro, kaj la nuboj superaj fendiĝis kaj disfalis kiel ovoŝelo kiu disfrakasas por liberigi la kokidon, la nordaj steloj ekbrilis, palaj kaj neflagraj, kiel la okuloj de tiuj du mil fantomoj. Tom tiris sian anorakon pli proksima ĉirkaŭ li; Consuelo ektremis en la malnova pluvmantelo, kiun ŝi surprenis, kaj li protekte metis brakon sur ŝiaj ŝultroj.

Dum iom da tempo ili diris nenion, nur vagadis laŭ la Ĉefa Strato kelkajn petrojn, poste maldekstren kaj dekstren laŭ la flankstratetoj. Foje ili kunpuŝiĝis inter la nudaj dorsoj de domoj; foje troviĝis bariloj kaj heĝoj kaj kampoj ĉe ambaŭ flankoj. Consuelo finfine rompis la silenton. "Pasis longa tempo, Tom."

Tom diris nenion. Consuelo dum minuto silentis, poste daŭrigis: "Kion vi nun intencas fari?"

Tom pensadis dum momento. "Mi supozas, ke mi iros al Banbury," li kontraŭvole diris, "kaj poste reiros al Londono. La Koalicio deziros la rezultojn de nia enketo ..."

"Ĉu vere?" ŝi dube demandis.

Li tuj komprenis ŝin, kaj kapneis en la senlumeco. "Ne. Nenion, kiun ni diros al ili, ili volos aŭdi. Ni ja vidis, ke la kamparo -- almenaŭ ĉi tie, en la okcidento -- estas fermita kontraŭ ili. Kompreneble, se ne temas pri militisma agado, kaj mi opinias, ke tion ili ne kapablas."

"Estos same en la nordo kaj la sudo, kaj en Orienta Anglio." Ŝi promenadis apud li, silente, dum kelkaj minutoj, senpene egalante liajn longajn paŝojn per siaj mallongaj kruroj. Poste: "Tom? Kion vi volas fari?"

Ne hezitante por pripensi: "Resti ĉi tie. Labori ĉi tie. Forgesi."

"Ni neniam povos forgesi," ŝi diris. "La pasinteco estas tro granda parto de nia nuno. Sed kelkaj el ni esperas lerni de ĝi. Robin ŝajne opinias, ke vi povos helpi nin je tio."

"Kiu," li demandis, "estas Robin? Kaj kiuj estas 'kelkaj el ni'?"

"Robin? Mi ne certas. Mi kredas, ke li estas nur persono -- alispeca persono, tamen -- kaj samtempe li estas simbolo, pruvo por ni, ke realeco troviĝas en nia agadmaniero -- kvankam eble temas pri realeco malsama ol tiu, kun kiu vi kaj mi maturiĝis. Kiuj estas 'kelkaj el ni', tion mi ne rajtas diri al vi. Mi nur rajtas diri, ke, se vi volas aliĝi al ni, oni postulos, ke vi kondutu laŭ maniero, kiu foje ŝajnos infanceco, stulta, por vi; kaj vi finfine kredos je aferoj, kiuj nun ŝajnas strangegaj aŭ eĉ neeblaj. Kaj fine vi laboregos, same kiel faras mi kaj Andred. Sed oni neniam permesos, ke vi forgesu." Ŝi paŭzis. "Ĉu vi volas esti kun ni?"

"Mi scias nenion pri 'ni'," li respondis. "Ĉu via grupo estas io evoluinta reage al la Mortego? Ĉu vi estas iaj teĥnikofobiuloj?"

"Ni ne estas principe teĥnikofobiaj -- pensu pri tio, kion Andred diris al Daĉjo en mia salono. Kaj ni ne evoluis post la Mortego -- ni ekzistas jam pli longe ol tio. Sed nur tion mi povas nun diri al vi, Tom; la ceteron vi devos fide akcepti. En nia laboro, ni ĵuris sekretecon."

"Religia afero," li konjektis.

"Religia afero," ŝi konsentis.

"Kaj por fariĝi parto de vi, mi devos fariĝi vera kredanto, ĉu?"

"Por fariĝi parto de ni, vi devos esti preta labori. Viaj kredoj estas via propra afero. Ni nur deziras, ke vi iomete aktoradi kun ni. Eble vi lernos kelkajn aferojn."

"Kaj se mi ne sukcesos?" li demandis.

"Vi sukcesos," ŝi konfide diris. "Kiuj ne sukcesos, tiujn ni ne invitas."

"Kiam mi devos decidi?"

Ŝi turnis siajn okulojn al la steloj. "Se vi akceptos nin, vi ne reiros al Londono, eĉ ne al Banbury -- almenaŭ, ne nun. Via laboro estos ĉi tie, kaj ĝi komenciĝos ĉinokte."

Li volis pripensi la aferon, lerni pli pri tiu afero, al kiu aludis Consuelo, sed iel ŝajnis al li kvazaŭ la decido estas jam farita por li antaŭlonge, eble en iu alia vivo. Ĉi tie, li pensis, troviĝas io, ie, al kiu li povus ligi sin, ne konfliktanta kun liaj kredoj pri tiu terure ŝanĝebla mondo, en kiun li estas ĵetita kiel novnaskito. Li senhezite turnis sin al ŝi kaj diris, "Jes."

Ili do pluvagadis, kaj kun plena fido, kiu mirigis lin, ŝi sciigis lin pri sia grupo, pri ĝiaj faroj, pri ĝiaj celoj, kaj se li poste ne povis rememori ĝuste kion li lernis tie sub la frosta lumo de Polaris, okazis tiel ĉar ŝajnis al li, ke li ĉiam sciis tion. Poste ŝi pridemandis lin pri li, pri Sunjo kaj la gefiloj, kaj li tute vole respondis. Ili longtempe paroladis pri liaj kredoj, liaj deziroj, liaj intencoj.

Aŭdinte kion ŝi diris, li tute ne deziris retiri sian akcepton de ŝia grupo kaj ĝiaj celoj. Sunjo toleros tion, li opiniis, kaj Jeĉjo, kaj Denjo. Ili plenkore aprobos. Kiam ili revenos de Usono kaj vidos la rezultojn de liaj agoj ...

Ili promenadis laŭ la Ĉefa Strato, preter la domo. Tom seninterese trarigardis la fenestron kaj vidis, ke Daĉjo kaj Robin ankoraŭ silente sidas antaŭ la fajro. Andred jam estis for. Tiam ili jam forlasis la domon kaj estis apud la preĝeja gazono. "Envenu," diris Consuelo. "Ni eniros de malantaŭe."

Ili algrimpis sur la gazonon kaj promenadis al la malantaŭo de la preĝejo, zorge preterirante la antikvajn tomboŝtonojn. Multaj el tiuj ankoraŭ staris, kvankam sur la plimulto la legendaĵoj estis abraziitaj ĝis glateco; kelkaj kuŝis sternitaj sur la tero. Malantaŭ la preĝejo, en la lumo de la nove leviĝinta luno, Tom rimarkis solan tumulon, eble sesdek centimetrojn altan kaj kun diametro trimetra, sur kiu kreskis fageto. "Tiu estas tre antikva," Consuelo informis lin, rimarkinte lian rigardon. "La tumulo kreiĝis antaŭ, nu, tri aŭ kvar mil jaroj -- eble samtempe kun Stonehenge. Vi scias, ĉu ne, ke en la frua mezepoko estis eklezia kutimo konstrui tiujn krucoformajn preĝejojn sur tiaj altaĵoj, pro tio, ke ili estis jam sanktejoj de pli antikvaj religioj, longe antaŭ ol alvenis la kristanismo, kaj la Eklezio simple konfiskis ilin por si."

"Ĉu la jena preĝejo devenas de tiu tempo?" Tom demandis.

Ŝi ridis. "Ne, nur de la dek-kvara jarcento. Sed antaŭ tio, troviĝis ligna preĝejo ĉi tie."

Ŝi kondukis lin tra malantaŭa pordo al ĉambro ŝajne dediĉita al vestado. Meze de spaco lumigita de kandeloj staris metala kuvo plena de vaporvarma akvo. Du iomete malpuraj blankaj roboj pendis de hokoj sur la apudporda muro. Viŝtukoj staris en stako sur la planko sub ili. "Malvestu vin kaj trempu vin," ordonis Consuelo. "Vi cetere bezonas banon, kaj pli ofte vi ne povos bani vin ĉi tie. Varma akvo preskaŭ mortis kun la Morto."

Li neklarigeble ne sentis ian timemon senvestigi sin antaŭ ŝi. Eble pro tio, ke ŝi tute ne atentis lin dum li faris tion. Kiam li sidiĝis en la kuvo, ĝuante la senton de la varma akvo elporiganta la semajnojn da malpuraĵoj kaj ŝvito, ŝi tre facile demetis siajn bluzon kaj brustotenilon, poste forigis sandalojn, bluĝinzon kaj kalsonon, kaj staris tie, kiel naneca Venuso de Willendorf, antaŭ li. Li ree sentis surprizon pro tio, ke -- malgraŭ monatoj da senvirineco -- li sentis nenian vekiĝon.

Ŝi ŝajnis senti liajn pensojn. "Ne estas la ĝusta tempo," ŝi trankvile diris. Poste, per ekzercita ekmovo, ŝi surprenis unu el la tolaj roboj kaj ĉetalie ligis ĝin per blanka ŝnuro. "Kiam vi finos," ŝi diris, "surprenu la alian. Mi revenos por vi post kelkaj minutoj. Ĝuste nun, mi devas plenumi devojn. Ne elvenu ĝis mi venos por vi."

Post ŝia foriro, li kuŝis en la kuvo dum kelkaj minutoj, dormetante en la kontentiga varmeco. Li volus tiel malstreĉiĝi la tutan nokton, sed li finfine konsciis, ke la kuvo estas malgranda, la akvo malvarmiĝas. Tute taŭgas la nuno, li pensis, kaj ekstaris. La aero estis malfruoktobre frosta, kvankam iom da varmeco provizis la seso da kandeloj. Li elpaŝis sur la lignan plankon, prenis viŝtukon, kaj komencis sekigi sian haŭton. Foriginte ĉiun guton de akvo, li alprenis la robon kaj baraktis por surpreni ĝin, tirante ĝin de super la kapo laŭlonge de la korpo. De la hoko teninta la robon pendis taliŝnuro simila al tiu de Consuelo; li uzis ĝin por kuntiri la talion, trifoje volvante ĝin ĉirkaŭ si antaŭ ol li fine povis ligi ĝin sen postlasi trenaĵojn. Kiam ĝi estis ligita, la robo sentiĝis loza kaj komforta super kaj sub la talio, kvazaŭ ĝi estis speciale farita por li.

Diablon, li subite ekpensis, rememorante iam legitan libron. Mi estas rolanto en romano de Dion Fortune.

Li atendis, tiam, kaj kiel Consuelo sugestis dum ilia promenado, li pasigis la tempon sidante sur la planko kaj pripensante Sunjon kaj Denjon kaj Jeĉjon, altajn ondajn verdajn anglajn montetojn kaj etajn anglajn vilaĝojn kaŭrantajn ĉe iliaj piedoj, aŭtunan aeron kaj la aromon de lignofumo leviĝanta el kamenoj en valoj oraj pro la jarŝanĝo.

La pordo mallaŭte apertiĝis. "Jam estas tempo," Consuelo diris. Ŝi etendis al li kusenkovraĵon. "Jen kapkaŝilo. Kovru vian kapon. Malgraŭ ĉiaj tentoj, ne levu ĝin."

Li vole obeis. Kiam la kusenkovraĵo ekkovris lian kapon, li eksentis flagrantan oranĝan nebulon -- la diskretajn kandelflamojn transformigitajn de la teksaĵo al unu malakra ĉionkovra brileto. Li sciis, kiam ŝi kaptis lian manon kaj gvidis lin tra la pordon, ke kiam li denove povos ree vidi, ĉio estos ŝanĝita kaj la mondo estos refarita. Tiom da fido li havis je ŝi.

Malgraŭ la kovriĝo de sia kapo, li povis distingi kelkajn aĵojn. La nova ĉambro estis pli varma, kvazaŭ apude brulus fajro. La tretoj de liaj nudaj piedoj ŝajnis krei eĥojn ĉe foraj muroj. Kaj li aŭdis la mallaŭtan spiradon de kelkaj homoj.

Consuelo signalis al li, ke li haltu, per retena mano sur lia ŝultro. Dum momenteto, nenio okazis; tiam li sentis subitan ekpikon super la koro, ne sufiĉe profundan por eligi sangon, eĉ ne por penetri la tolan robon, sed sufiĉe forta por minaci. Ne timu, li diris al si, sed lia koro tamen plirapidigis sian takton.

Voĉo: Andred White. "Vi staras sur la sojlo de la Alia Mondo. Ĉu vi kuraĝas transiri?"

Li senvoĉe kapjesis. Lia maldekstra cerbo informis lin, ke temas pri simpla aktorado; lia dekstra cerbo sciis, ke io mirinda okazas.

Andred diris: "Se ne, estas la horo forturni vin." Momenta silento: atendo. Li rifuzis rezigni. "Ĉu vi havas la pasvortojn?"

Consuelo estis informinta lin pri ili. En tiuj cirkonstancoj, li komprenis ilian signifon. Li klinetis sin antaŭen, prezentante sin pli penetrebla al la persono tenanta la ponardon, kaj diris la kvin necesajn vortojn.

Oni forprenis la ponardon de lia brusto. "Serĉanto, vi estas bonvena ĉi tie," Andred diris. Consuelo instigis al li antaŭeniri kelkajn dekonmetrojn. Io moviĝis malantaŭ li, poste antaŭ li, kaj li aŭdis momentan sonon de metalo sur ligno. Surpriza estis la eksento de la malgrasa korpo kaj etaj mamoj de Andred kontraŭ li. Oni levis la malsupran parton de la kusenkovraĵo kaj ŝiaj lipoj tuŝis la liajn kun preciza minimumo da pasio -- kaj estis kvazaŭ elektrero eksaltis de unu al la alia. Ĉe li estis io pli viveca ol li memoris de la fajrolumigita salono.

"Tio," ŝi diris, "estis la fina pasvorto." Refalis la kusenkovraĵo.

Consuelo gvidis lin ankoraŭ unu-du metrojn, poste haltigis lin. Dum kelkaj momentoj Andred alparolis lin, ripetis multon el tio, kiun jam diris Consuelo, sed pli forte, pli ordoneme. Post nelonge ŝi finis, kaj tiam li sentis palpadon ĉe la piedoj. Iu ligis liajn manojn malantaŭ la dorso, kaj alian ŝnuron -- aŭ parton de la sama -- oni utiligis por kuntiri la kapkaŝilon ĉe la nuko.

Oni igis lin mallerte stumbli ĉirkaŭ cirklo, kvar fojojn haltante; ĉiun fojon, Andred kriis al iu nevidebla -- li tamen povis senti ties ĉeeston -- "Mi alvokas vin agnoski, ke Thomas fariĝos Pastro en nia Metio!"

Ĉe la kvina stadio, ŝi diris: "Surgenuiĝu, Thomas." Li obeis kaj aŭdis la tintadon de sonorileto super la kapo. Afablaj manoj helpis lin restariĝi kaj li aŭdis ŝin diri, de malsupre: "Thomas, en aliaj kredoj oni postulus al vi, ke vi surgenuiĝu antaŭ via Majstro; sed en nia Metio oni instruas servadon kaj humilecon, kaj tial ni surgenuiĝas antaŭ vi."

Provizore estis silente, kaj li sentis tuŝadon de manoj ĉe diversaj lokoj, kvazaŭ tajloro mezurus lin por kompleto -- aŭ mortovualo. Oni finfine lasis lin dum momento; tiam du manoj premis liajn ŝultrojn, kaj li devis denove surgenuiĝi. Io ektuŝetis liajn maleolojn. La sonorileto denove tintadis -- kun iomete malsama tono -- tri fojojn. Andred diris: "Ĉu vi nun pretas ĵuri, ke vi por ĉiam fidelos al nia Metio?"

Tom ekglutis. "Mi pretas," li diris.

"Antaŭe, vi estas purigenda." Consuelo jam informis lin pri tio, kaj li fortikigis sin, sed li sentis nur, ke io plurfoje falis malpeze sur lian dorson. Evidente la purigado estis simbola, ne substanca. Revenis la voĉo de Andred. "Ĉu vi ĉiam pretos helpi viajn Gefratojn en nia Metio?"

"Ĉiam."

"Ripetu do laŭ mi ..." Kaj, laŭ ŝi, li ĵuris ĵuron pli sencohavan por li ol siatempe estis "por konservi kaj defendi".

Denove manoj tuŝadis liajn maleolojn, kaj li subite liberiĝis; oni malligis la ŝnuron ĉe la kolo, kaj forlevis la kapkaŝilon. Li trovis sin en la navo de la preĝejo. Ĉiuj sidlokoj estis jam forigitaj, kaj la planko estis nuda trans plurmetra distanco. Malantaŭ li, oni skrenis la altaron -- respekte al la krucifikso? li scivolis.

Li staris interne de cirklo zorge aranĝita sur la planko per longa blanka ŝnuro; ĉe kvar punktoj laŭ la periferio staris brulantaj kandeloj senkoloraj. Meze de la cirklo estis kvadrata altaro; sur ĝi sidis aliaj kandeloj kaj aĵoj. Kun li en la cirklo estis Andred, Consuelo, kaj maljuna blankhara anglo, kiun li ne rekonis. Ekster la cirklo estis du aliaj: George de la trinkejo kaj knabino eble dek-okjara. Ĉiuj portis la blankajn tolajn robojn.

Andred staris antaŭ li kaj li atendis, sed estis evidente, ke la ceremonio ankoraŭ ne entute finiĝis. Ŝi sanktigis lin per kelkaj substancoj -- simbolaj de la kvar elementoj, li supozis -- kaj finis per alia el tiuj eksterordinare vivecaj kisoj. Lasinte ŝin, li retiriĝis kaj momenton rigardis en tiujn cejane bluajn okulojn. Laŭ lia spino ekkuris subita frostotremo. El tiuj okuloj rigardis lin io, kio ne estis Andred White -- almenaŭ, ne nur Andred White.

Ŝi rigardis lin kun amo kaj kompato, kiuj estis teruraj ĉar ili estis senfundaj. Ĉu vi do volus fuĝi de Mi? ŝi demandis.

Kiel do? li respondis. Kien mi fuĝu?

Ŝi ridis. Jen saĝeco, Thomas. Vi vere estas unu el Miaj -- ili, kiuj nomas sin saĝaj.

Andred, kiu estis pli-ol-Andred, iris malantaŭ lin kaj malligis liajn manojn. Kiam ŝi revenis, li povis vidi, ke denove ŝi estis nura Andred. Ŝi ankoraŭfoje kisis lin kaj diris, "Mi nun salutas vin, nome de nia Diino kaj nia Dio ..." Ŝi nomis tiujn por li. "... nove kreita Pastro en nia Metio." Poste, kondukante lin vice al ĉiu el la kvar kandeloj: "Aŭdu, ho Potencaj, ke Thomas estas sanktigita Pastro kaj Frato en nia Metio."

Ŝi tranĉis enirejon laŭ kiu la du ekster la cirklo eniru la rondon, poste revenis al li, brakumis lin, varme kisis lin. "Bonvenon en nia Rondo, Frato Thomas. Mi estas Andred." La ceteraj siavice bonvenigis lin, la virinoj per kisoj, la viroj per simplaj brakumoj. Consuelo portis la nomon Kerridwen en la Rondo; la maljunulo nomiĝis Dougal. George de la trinkejo havis la nomon Konn, kaj la dek-kelkjarulino estis Serena.

Li supozis, ke li iam scios iliajn ĉiutagajn nomon. Sed en la nuno, li sciis, kio estas grava.


Alparoli la vivantojn

La postan horduonon oni dediĉis al rito, gvidata de Andred kaj Dougal, kies rilaton kun la jarfiniĝo rekonis Tom. Andred poste levis sian manon por peti silenton. "Mi opinias, ke taŭgas," ŝi diris, "ke Thomas venas al ni je ĉi tiu nokto el ĉiuj noktoj, je ĉi tiu nokto kiam la mortintoj, se ili volas tion, povas trapenetri la vualon inter la mondoj, paroli al la vivantoj, montri al ni la sekvendajn vojojn." Ŝi rekte rigardis al Tom ĉe la okuloj. "Ne, Thomas," ŝi diris, responde al lia neparolata demando. "Ni komprenas kelkajn el la sekretoj, pri kiuj vi pensas, sed ni en la Metio ne uzas la Arton Nekromancian; ni ne ŝtelas la sanktajn mortintojn el iliaj tomboj por uzado en nia Arto. Se je ĉi tiu nokto de la Saveno -- vi konas ĝin laŭ la nomo de la Vespero de la Sanktuloj -- ni ne evitas aŭskulti, informiĝi, ĉu niaj mortintoj, niaj amataj mortintoj, volas diri ion gravan al ni." Ŝi ridetis al li. "Kompreneble, estas ĉiam eble, ke la mortintoj, ĉar ili estas mortintaj kaj tial ne interesitaj pri niaj aferoj, tute ne parolas, kaj tio, kion ni aŭdas, leviĝas el niaj propraj subkonsciecoj. Pri tio, vi mem devos fine juĝi. Ni ne proponas pruvaĵojn, kaj ni ne faras asertojn." Ŝi denove turnis sin al la ceteraj. Kun grava kaj trista voĉo ŝi diris: "Mi certas, ke en ĉi tiu jaro el ĉj jaroj, ĉiu el ni havas iun amatan mortinton, kun kiu ŝi volos paroli."

"Kiel mi faru tion?" Tom demandis. "Neniam antaŭe mi konversadis kun mortintoj."

"Pozu komforte por meditado," ŝi diris al li. "Fermu la okulojn, iom pripensu viajn mortintojn, kaj lasu veni ... kio venos. Aŭskultu, kio estas en via koro."

Li obeis kaj tuj trovis sin sinkanta en tiun lacecon, kiu trafluis lin kiam ajn li komencis rememori Sunjon kaj la gefilojn. Defore, kiel la muĝadon de la maro, li povis aŭdi la eternan tamburadon sistol-diastolan, kaj tio ŝajnis al li eterna simfonio de la tuta mondo.

Sonjo ... li scivolis, kion ŝi nun faras. Ĉu ili fine trafis Novjorkon? Aŭ Kalifornion? Aŭ ĉu jam ne validis tiuj politikaj limoj? En Usono post-Morta certe oni nur malfacile funkcias...

Vi devas pripensi tiujn mortintojn, kun kiuj vi volas paroli, li diris al si, profunde en la menso.

Mi pripensas Sunjon, li respondis. Sed ŝi ne mortis.

Kompreneble ne, la voĉo diris al li. Se ŝi estus mortinta, vi ja scius tion.

Kaj se ŝi estus mortinta, ŝi nun parolus kun mi, ĉar mi pripensas ŝin.

Kompreneble, kara ... se mi estus mortinta. Sed mi ne mortis, ĉu?

Ne, elkriis lia menso, tute ne. Tio ne eblas! Estas nur mia menso, kiu parolas kun si! Mi volas aŭdi vin, kaj tial en mia imagivo tio okazas...

Nu, eble, kara, diris la voĉo. Sed estas malfacile distingi, ĉu ne? Eble via subkonscio simple respondas al vi ... kaj, tamen, eble Andred pravas, eble tamen estas mi. Eble mi mortis. Ĉu vi ne povas konfesi tiun eblaĵon?

Vi ne mortis, vi ne mortis! li kriis kun silenta angoro. Vi ne povis morti! Vi iris hejmen, vi postvivis, niaj gefiloj postvivis!

Nu, jes, mi kredas, ke Denjo postvivis, la povrulino, diris la voĉo. Pri mi kaj Jeĉjo, mi ne povas certi ... kaj ankaŭ ne vi. Vi menso povas trompi vin...

Donu al mi ian pruvaĵon, li petis, diru al mi ion, kiu pruvos, ke estas vi, diru al mi ion, kiun nur ni du povas scii.

Ha, la voĉo diris, tio estus tre facila. Estas tiom da aferoj ... sed tio pruvas nenion, kara Tom. Eble vi mem ĉerpus ĝin el viaj propraj memoroj. Ne, Tom, eble mi mortis, eble ne, sed vi neniam scios, ĉu? Vi neniam scios.

Interne de sia menso li ploregis pro malfeliĉeco kaj frustriĝo.

Sed pripensu matematike, la voĉo urĝis. Kioma estas la probableco? Unu el dudek, ke mi postvivis, unu el ok mil, ke ni ĉiuj postvivis. Ne, kara, frontu la fakton: mi mortis, Jeĉjo mortis, eble eĉ Denjo mortis -- eĉ se temas nur pri via subkonscio kaj tute ne pri mi. Ni ĉiuj mortis.

Sed kion mi faru se vi tamen mortis? Ŝajnis al li, ke li ne povas kaŝi sian angoron.

Demandu al Andred, la voĉo diris, aŭ al Consuelo. Ili povos gvidi vin. Consuelo bezonas iun, ĉar Dan mortis, kaj Andred bezonos iun kies fortikeco povos helpi al Consuelo, kiam ŝi estos foririnta al iu alia loko. Kaj Tom, ĉar ĉio nun estas klara por mi, mi antaŭvidas...

Kion vi do antaŭvidas? li demandis.

Mi povas diri al vi nur tiom ... kaj ne forgesu, ke mi eble estas nenio krom la voĉo de via subkonscio, kiu parolas kun vi. Kara, nun ŝajnas al mi, ke duono de la estonteco de Britio -- kaj eble de la mondo! -- kuŝas en viaj manoj, kaj en tiuj de Consuelo kaj de Andred kaj de tiuj malmultaj, kiuj kredas kun vi. Duono de la estonteco, kara!

Kaj pri la alia duono?

Li povis preskaŭ senti ŝian afablan rideton. Tio apartenas al Daĉjo Carey kaj al tiuj similaj al li. Vi gardas saĝecon; ili gardas scipovon.

Sed ili eraras, li insistis. Ili terure, terure eraras! Estis ili, kiuj mortigis vin!

Ne, ŝi mallaŭte diris. Estis la Morto, kiu mortigis min, kaj ne Daĉjo Carey. Kaj, kiel diris Daĉjo, estis la teĥniko, kiu fine mortigis la Morton. Ne, Kara; ili ne eraras. Nur ili ne tiom pravas, kiom ili supozas. Ili ankoraŭ ne komprenas, ke ekzistas pli en la mono ol tio, kion ili povas pesi kaj mezuri. Sed ili devas resti, retenantoj de la menso kaj scipovo de la mondo. Kiam alvenos la horo, estos ili, kiuj instruos al via popolo tiun scipovon -- se vi evitos, ke via popolo tro apartiĝu de la ilia.

Kaj kion, li demandis, ni rekompence instruu al ili?

Tio ne gravas ĝuste nun, ŝi diris, kaj vi ankoraŭ ne povus kompreni. Kiam alvenos la tempo, via praidoj scios. Mi diras al vi nur, ke vi devos povi instrui ĝin al ili se vi deziras, ke neniam plu iuj aliaj Sunjoj kaj Jeĉjoj mortu en ankoraŭ unu Granda Morto.

Dum momento lia menso estis vaka, kaj li baraktis por revenigi ŝin, kvazaŭ li volis rememori ian gravaĵon. Tiam: Kara, mi devas iri. Vivu, kara, faru tion necesan...

Kaj nia historio do finiĝas? li amare ekkriis en sia menso.

Dum momento li ŝajne povis aŭdi ŝian longtempan, konatan ridadon. Tiam, malaperante en la distanco, ankoraŭ unu frazo: Kara, nia historio neniam finiĝos...

"Sunjo!" li elkriis, malfermante la okulojn. Andred staris antaŭ li, kun la kapo klinita al unu flanko. Apud ŝi, Consuelo, triste ridetis al la planko. Li sciis, li supozis, kun kiu ŝi parolis.

"Ŝi tamen mortis," li diris al neniu difinita persono. Tiu estis simpla deklaro de fakto, fakto kun kiu li de nun povos vivi.

"Jes, ni sciis tion." La voĉo de Andred estis mallaŭta, sed li povis aŭdi la bonkoran -- kaj ne plu senfinan -- kompaton en ĝi. "Mi estas feliĉa, ke vi nun povas akcepti tion."

"Ĉu tio estis mia propra menso?" Tom demandis. "Aŭ ĉu ŝi vere parolis kun mi?"

"Pri tio," Andred diris, "vi mem devos konkludi."


Kvazaŭ en sonĝo

Tom kaj Consuelo estis for jam duonan horon, kaj silenteco plenigis la ĉambron. Andred ekstaris kaj ridetis al Daĉjo. "Mi devos mem eliri dum unu-du horojn," ŝi diris al li. "Daĉjo, tre plaĉos al mi se vi ĉivespere ne eliros el ĉi tiu domo." Ŝi turnis sin al Robin. "Ĉu vi bonvolos resti kun li?"

"La aliaj ankoraŭ ne vagas," li diris, "cetere nia vivmaniero ne estas la via. Kiam la printempo alvenos ... sed ĉivespere, kontentigos min iom malstreĉiĝi ĉi tie."

"Bone. Gardu la knabon, mi petas."

"Plezure, Sinjorino."

Daĉjo tuj ekstaris. "Tamen, atendu ..."

Andred paŝis al li, staris sur la piedfingroj, kaj kisis lian frunton. "Dormu iomete, Daĉjo, kara," ŝi diris, kaj dum momento ŝi neklarigeble memorigis lin pri lia patrino. "Tio estos bona por vi. Mi certe revenos post unu-du horoj, kun Tom kaj Consuelo." Tiam, antaŭ ol li povus denove protesti, ŝi marŝis al la pordo, malfermis ĝin, kaj malaperis en la nigran nokton.

Post fermo de la pordo, li nekapable residiĝis. "Ne ĉagreniĝu," Robin diris. "Ŝi neniel intencas dolorigi vin."

Daĉjo rifuzis respondi. Dum iom da tempo, li silente ignoris la alian, kaj Robin siavice ne montris inklinon paroli. Finfine, Daĉjo enuiĝis pri atendado. "Mi iros al la trinkejo," li diris, ekstarante.

"Vi lastatempe ne rigardis tien," Robin mallaŭte diris. "La trinkejo frue fermiĝis ĉivespere. Temas pri la Vespero de Ĉiuj Sanktuloj, kaj la vilaĝanoj preferes sidi sekure en siaj domoj."

"Dio mia!" Daĉjo murmuris, malestime. "Superstiĉoj kaj timo! Revenas la Epoko de Senlumo!"

"Ĉu povas esti," diris Robin, "ke vi ne distingas inter fido kaj superstiĉoj, estimo kaj time? Ĉu vi mem kredas nenion, respektas nenion?"

"Mi kredas pri racieco," Daĉjo diris. "Mi respectas scion."

"Eble racieco havas aliajn formojn, scio aliaj specojn, ol tiujn, kiujn vi konas." Li rigardis Daĉjon kun netradukebla mieno. "Daĉjo, bonvolu sidiĝi."

"Ne." Daĉjo ekiris al la pordo. "Ŝi menciis la preĝejon. Mi iros ..."

"Daĉjo," diris Robin kun trankvila, stabila voĉo, "sidiĝu." La vibroj de lia voĉo iomete profundiĝis, ĝis ĝi komencis resonacii kun la nervoj de Daĉjo. "Je Ŝia nomo mi komandas vin!"

"Fikiĝu," respondis Daĉjo. Sed lin subite trafis, ke daŭri iel ofendus ne nur ĉi tiun senkulpan etulon, sed ankaŭ Andredon; kaj la memoro de ŝia gracia beleco ektiris lian koron. Li preskaŭ povis vidi ŝin antaŭ li, riproĉanta: "Ĉu estis tro, Daĉjo, ke mi petis, ke vi restu en la domo nur du horojn?"

Li povis fari nenion por malkontentigi ŝin. Sentante sin malsaĝa, li decidis reiri al sia seĝo kaj sidiĝi.

Robin ridetis al li. "Pli bone, Daĉjo. Nun ... ĉu ne estus bone iomete dormi, kiel proponis Sinjorino White?"

"Mi ne volas ..." Li rigardis la fajreton kaj oscedis. "Eble vi tamen pravas," li konfesis. "La tago estis longa." La cetera ĉambro jam estis en ombroj, kaj dum li rigardis la flamoj malkreskis kaj mortis, postlasante rufajn braĝojn en la kameno, kaj mallumo alrampis de ĉiu flanko, obskurigante ĉion krom tiun palan ruĝan brileton ... Li reklinis sin, turnis sin iomete al unu flanko, fermis al si la okulojn.

Iel estis nura paŝo de tiu malluma ĉambro al la trenvojo apud la Kanalo Oksforda, kaj de aŭtuno revene al printempo, kie la suno altis sur la matena ĉielo kaj lia patro marŝadis apud li. "Pli rapide," ordonis la Kolonelo. "Ni devas hodiaŭ atingi al Banbury."

"Mi dormas kaj sonĝas, ĉu ne?" Daĉjo trankvile diris.

"Nedubeble." La Kolonelo klukridis.

"Tiu bastardeto dormigis min!"

"Komanda voĉo," diris la Kolonelo. "Mi fojfoje aŭdis ĝin; ĝi estas ia magio, kiun mi volus scipovi. Ĉu mi iam rakontis al vi pri la fojo, kiam mi vidis la suneklipson?"

"Ne," diris Daĉjo, ŝatante la voĉon de viro, kiu mortis jam antaŭ pli ol unu jaro. "Ne, patro, sed rakontu al mi."

"Okazis en loko nomata ... nu, mi forgesas la nomon, nun, sed tio estis en la ŝtato Vaŝingtonio, kie oni konstruis tiun replikon de Stonehenge. En 1979 aŭ 1980, se mi bone rememoras. Tie estis multaj strangaj homoj en strangaj vestaĵoj. La ĉielon kovris nuboj, kaj oni forpelis ilin -- temis pri iu aŭ alia magia kanto."

"Tiajn aferojn mi ne kredas," Daĉjo diris.

"Filo mia, mi kredas je tio, kio funkcias," diris la Kolonelo. "En tio, pli bone sekvi vian Patron. Ĉiuokaze, la luno drivis antaŭ la sunon, kaj la tuta lando senlumiĝis, kaj baldaŭ oni povis vidi la flamojn, kiuj brulis ĉirkaŭ la luno. Ĝuste apud mi estis ulo -- ordinara persono, krom se temis pri ia sutano, kiun li portis -- parolanta kun maroka virino. 'Jen la Buloj de Bailly,' li diris kun tute ordinara voĉo, 'kaj nun oni povas vidi la koronon. Temperaturo estas pli ol miliongrada, sed varmoportanta gaso estas tiom maldensa, ke oni frostmortus se oni ŝirmus sin de la sunradioj.'

"Ĝuste tiam, iu televidisto antaŭ ni decidis kamerai la strangulojn, kaj ekfunkciigis siajn lumilojn kontraŭ niaj okuloj, meze de la fina nordamerika plena suneklipso de la jarcento. Mi ne sciis kion fari, sed mia pastro-najbaro levis sian dekstran brakon, etendis sian fingron al tiu televidisto, kaj tondris per voĉo, kiu fendigis lensojn: Malŝaltu tiujn lumilojn! Filo mia, tiu ja estis magia komanda voĉo. Tiu televidisto ne disputis, nur malŝaltis tiujn lumilojn, kaj tuj."

"Li supozeble ekrimarkis sian malĝentilecon," diris Daĉjo.

"Filo mia, estas la tasko de tiaj homoj, esti malĝentilaj. Necesis vera magio por igi tiun viron malŝalti siajn lumilojn, sen kontraŭargumento."

"Tiajn aferojn mi ne kredas," Daĉjo ripetis. Li profunde enspiris la frostan matenan aeron, sentante la molan aromon de kreskaĵoj en nazo kaj gorĝo. Ankaŭ sonĝojn li ne kredis, sed ĉi tion li ne volis delasi. Longe for sonoris preĝeja horloĝo. Du anasoj seninterese preternaĝis. "Kie estas Tom?" li demandis. "Ankaŭ li estis survoje al Banbury."

"Serĝento Rowan havas novan komision," diris la Kolonelo. "Ĝi estas grava komisio de speco, kiun povas plenumi nur suboficiro. Vi kaj mi, filo mia, ni pluiros al Banbury. Tom restos."

"Tio estas bedaŭrinda," Daĉjo diris. "Ni iel ĝuis nian kunan ekskurson, kvankam li estas iomete freneza. Tiuj stultaĵoj pri la problemoj de teĥniko ..."

La Kolonelo haltis, levis platan ŝtoneton, kaj saltigis ĝin trans la kanalon. "Ha, mi tre ŝatis fari tion, kiam mi estis juna. Bone, ke mi ne forgesis kiel fari ĝin. Daĉjo, Tom eraras, pri tio mi konsentas kun vi, sed ankaŭ vi iel eraras. Ĉu vi iam pensis, ke, sen teĥniko, la Morto ne estus okazinte? Kaj se ni ne estus tiom dependinta de ĝi, la sekvanta Granda Morto estus evitebla."

"Ho, Patro!" elkriis Daĉjo. "Certe ne vi fariĝis unu el tiuj Ludistoj!"

"Kompreneble ne," li diris. "Mi estas kreitaĵo de mia epoko, same kiel vi. Mi amas mian aŭton kaj mian kameraon kaj mian komputilon. La teĥniko faras la vivon ne nur tolerebla sed ankaŭ ĝuebla. Sed oni devas ĝuste uzi ĝin."

"Do diru al mi, Patro ... kiel ni povas scii ĝuste uzi ĝin?"

"Tiu estas la problemo," konfesis la Kolonelo en perplekso. "Mi ne scias. Ankaŭ ne aliaj. Eble iam iu scios. Sed tiu devos pripensi la teĥnikon, rigardi ĝin, tamen ne dependante de ĝi."

"La urboj ..." dirid Daĉjo, kaj li ĉesis dum momento. "La Koalicio ... ni ne povos pluvivi sen teĥniko."

"Tion mi komprenas," koncedis la Kolonelo. "La homoj en la metropoloj bezonas ĉian teĥnikaĵon haveblan por vivteni sin. Kio sekvigas, ke ili neniam povos lerni, kiel ĝuste uzi ĝin."

"Ĉu ni do lasu ĉion por la Ludistoj?" Daĉjo acide demandis.

"Ne, filo mia," la Kolonelo diris, "ĉar tiam restus tute neniom da teĥniko, kaj la homa civilizo malevoluus. Oni neniam plu povus celi la stelojn."

"Kia do estas la solvo?" Daĉjo demandis.

Domboato aperis sur la kanalo antaŭ ili, moviĝanta al ili. Ĝi estis gaje farbita per ruĝo kaj nigro, same kiel multaj similaj. La Kolonelo flirtis la manon al ĝi, kaj ĝi turnis sin al la bordo. Li turnis sin al Daĉjo. "Vi havas duonon el la respondo, Daĉjo," la Kolonelo diris. "Vi havas la teĥnikon. Tom havas la ŝlosilon por la alia duono ..."

"Diru al mi, Patro, kion havas Tom," Daĉjo scivoleme diris. "Tiam ni povos preteriri la stultaĵojn kaj atingi la solvon."

La Kolonelo kapneis. "Mi ne scias, kion havas Tom, Daĉjo; tio estas ekster mia sperto. Verdire, ankaŭ li ne scias. Se iu el ni scius tion, ĉi tiu insulo supozeble ne devus trasperti tion, kion ĝi devos suferi dum la venontaj unu-du jarcentoj. Sed vi kaj mi -- kaj cetere ankaŭ Tom -- ni ne povas trafe aliri la problemon. Tion vi kaj mi neniam povos fari. Eble Tom. Aŭ la gefiloj de Tom. Ili devos fari tion ..."

La domboato atingis la bordon kaj la Kolonelo suriris ĝin. "Mi devos reiri al la militbazo, Daĉjo," li diris. "Baldaŭ komenciĝos granda ekzerco ... sed vi pluiru al Banbury, filo mia, kaj plenumu vian devon. Taskoj atendas. Ili atendas nin ĉiujn." Daĉjo senkapable staris tie dum la domboato, sen alia persono en ĝi, glate formoviĝis laŭ la kanalo, al la sudo. Tiam la kanalo malaperis, kaj antaŭ ol liaj okuloj refermiĝis, li komprenis, ke li rigardas bedon el malbrilaj ruĝaj braĝoj ...


Sekvi du vojojn

Kun armeo el imagoj
Kiujn mi komandas,
Kun fajra lanc' kaj ĉielĉeval'
Mi la mondon vagabondas.
-- Ami Tom Frenezan

Iu skuadis lin ĉe la ŝultro. Li malfermis dormodolorajn okulojn por trovi sin turnita sur la seĝo, fronte al la larĝa fenestro. Tra ĝi torentis sunlumo. Li jam ne sidis sur la ligna seĝo, sed kuŝis dissterne en la multe pli komforta fotelo de Andred.

Andred mem staris apud li, vestite en ŝaktabula flanela laborĉemizo iom kaduka, kaj la sama bluĝinzo, kiun ŝi antaŭe portis. Unu ŝia mano kuŝis sur lia ŝultro; per la alia ŝi tenis teleron kun malgranda porcio de kirlitaj ovoj kaj lardo. En la lumo de la postaŭtuna mateno ŝi ne plu estis tiel bela kiel li supozis ŝin je la antaŭa vespero; nur pala, malgrasa virino, elĉerpita ne tiom pro antaŭaj okazaĵoj, li pensis, kiom pro estontaĵoj. "Mi opinias, ke eble vi volas ĉesi fasti," ŝi diris.

"Dankon," li kontraŭvole diris. "Kie troviĝas la aliaj?"

"Consuelo jam eliris por prilabori nian ĝardeneton," ŝi diris. "Jam alvenas vintro, kaj ni devos fini la rikolton kaj iomete lozigi la grundon. Matenmanĝu." Ŝi donis la al li la teleron. "Vi ne restos hodiaŭ?"

"Mi pensas, ke ne," li diris al ŝi. "Ni devas ekiri. Restas tasko por ni en London, kaj ju pli baldaŭ ni atingos ĝin, des pli rapide ni povos fini ĝin kaj pluiri al aliaj taskoj."

Dum li manĝis, ŝi sidiĝis sur la planko antaŭ li, krucigante la krurojn, antaŭ la eta solidkarba fajro. "Mi opinias, ke Tom ne iros kun vi, Daĉjo," ŝi nelaŭte diris. "Li trovis lokon por si ŝi tie."

Daĉjo paŭzis momenton, poste daŭrigis sian manĝadon. "Mi divenis tion," li post nelonge diris. "Eble mi jam delonge komprenas, ke lin kaptos tiu senespera revo de vi kamparanoj."

"Vi vere kredas, ke ni retropaŝas, ĉu ne, Daĉjo?" diris Andred, tristece. "Aŭ -- honestu pri tio! -- ĉu vi simple ne povas konfesi, ke per malsamaj vojoj oni tamen povas eble atingi la saman celon?"

"Vi," li diris, "volas vivi en mondo, kiu neniam ekzistis. Vi kredas je la belaĵoj de la kampara vivado, la ŝanĝiĝado de sezonoj, naturaj manĝaĵoj nevenenitaj de kontraŭinsektaĵoj, eble eĉ je magio."

Ŝi klinis sian kapon, sed diris nenion.

"Ho, mi bone komprenas," li diris al ŝi. "Antaŭ kelkaj jaroj, kiam ni ĉiuj estis sufiĉe riĉaj kaj sufiĉe komfortaj por povi pagi la koston de romantikismo, ankaŭ mi estis iomete tia. Nu, pripensu tion: kampara paradizo en kiu ĉiuj vivas per la fruktoj de la tero, en granda, vasta, varma domego. Nu, la vivo ne estas tia, Andred. Ĝi neniam estis, kaj ĝi neniam estos. Vi ĉiuj kondamnas vin -- mi opinias, ke se vi povus vi kondamnus la tutan mondon -- al kotaj dometaĉoj kaj senespera laborego. Sen fekundigiloj, sen traktoroj, sen elektro, vi perlabore ostigos viajn fingrojn kaj ĝibigos viajn dorsojn kaj blindiĝos pro tranokta penado, nur por havigi al vi sufiĉe da manĝaĵoj por ne malsatmorti -- fojfoje. Kaj infanoj! Pripensu la bebojn, kiuj mortos en siaj luliloj ĉar mankas al vi modernaj medikamentoj. Tion la metropoloj volas eviti! Ne necesas retroiri; ankoraŭ estas ebleco atingi la stelojn. Sed post kelkaj jaroj, jam estos malfrue!"

"Daĉjo," ŝi diris, "mi pensas, ke vi miskomprenas nin. Ni scias, kion ni devos suferi dum la venontaj jardekoj ... eĉ jarcentoj. Nu, aferoj ne estos tiel malbonaj, kiel vi ŝajne opinias, sed ĝis iu grado vi pravas. Ĉu vi scias, kio mi estis, Daĉjo? Mi estis tre kontenta juna dommastrino, kaj mia edzo -- sukcesa juna advokato -- provizis al mi ĉjn modernajn oportunaĵojn, kiujn mi bezonis por liberigi min de la kutima laborego de la dommastrino. Nuntempe Consuelo kaj mi laboregas pli-malpli dek-unu horojn ĉiutage, plantante, senigante je trudherboj kaj rikoltante nian ĝardenpecon -- ne multe da tereno, sur kiu kreskigi manĝaĵojn por unu jaro -- mastrante la domon, foje laborante en la trinkejo, purigante la vestaĵojn. Ni scias, ke ĉi tie ni neniam havos utopion.

"Ni -- tio estas, ni ekster la metropoloj -- volas ne poreterne rifuzi vian teĥnikon, sed lerni vivi sen ĝi, provizore stari for de ĝi kaj rigardi ĝin tial, ke iam ni sciu kiel plej bone vivi kun ĝi. Intertempe, vi devos teni ĝin vivanta -- kaj ni devos nutri vin. Finfine, ni denove estos unu popolo."

"Tiu ideo estas nesukcesigebla," Daĉjo diris, redonante al ŝi sian nun malplenan teleron. "Kie estas mia tornistro?"

"Ĝi tamen sukcesos," ŝi diris al li. "Ĝi devos sukcesi. Ĉar se ĉiu elektos vian vojon, tiam ni finfine devos ankoraŭfoje suferi la Grandan Morton, ripete kaj porĉiame; kaj se ĉiu elektos nian vojon, tio estos la fino de la celado al la steloj kaj ni senspure malaperos el la mondo. Sed danke al ĉiuj dioj, Daĉjo, kaj la via kaj la miaj, nia mondo estas granda, nia universo pli granda, kaj estas spaco por ni ĉiuj, senatente al niaj kredoj." Ŝi montris la pordon. "Via tornistro atendas piede de la ŝtuparo. Tom estas transstrate, ĝuante matenan trinkaĵon kun George Selby." Ŝi ekstaris kaj metis la teleron sur la kamenbreton; tiam, streĉante sin, ŝi kisis lin sur la lipoj. "Fartu bone, Daĉjo. Ni ni domaĝas al vi la vojon, kiun vi devos sekvi; mi petas, ke vi ne domaĝu al ni la nian."

Nenion alian li povis diri. Irante en la koridoron, li prenis sian tornistron, surŝultrigis ĝin, kaj eliris tra la pordon.

Tom sidis ĉe unu el la blankaj tabloj kun Robin kaj la sama maljunulo, kiu la antaŭan tagon direktis ilin. Ekvidante Daĉjon, li mansalutis la knabon. "Daĉjo!" li kriis. "Venu ĉi tien!" En lia voĉo estis pli da gajeco ol Daĉjo aŭdis ĉe li ekde la Morto.

Li transiris la straton sed ne sidiĝis. "Mi komprenas, ke vi restos, Tom," li mallaŭte diris.

"Jes ja," Tom diris, kaj Daĉjo imagis, ke lia mola, mezatlantika akĉento jam malaperas favore al la malrapide, densa, kampara akĉento de la vilaĝanoj. "Kaj mi ege bonŝancas! Mi laboros kun George je ties ĝardenpeto, helpos lin je la bovoj, kja helpos lin provizi brullignon al la vilaĝo dum la vintro. Kompreneble, George elektos la detondeblajn arbojn; mi ankoraŭ ne scipovas fari tion." En lia voĉo aŭdiĝis vera entuziasmo.

"Ja," koncize diris George, ĉerpante el sia matena elo. "Sed vi lernos."

"Poste ..." Tom daŭrigis. " ... nu ... Consuelo kaj mi havas ian interkonsenton ... vi komprenas."

"Kion pri Sunjo?" Daĉjo sarkasme demandis.

Tom rekte rigardis al li la okulojn kaj mallaŭte diris: "Sunjo mortis, Daĉjo. Ŝi mortis jam antaŭ longa tempo."

Daĉjo provis respondi tiun rektan rigardon, sed antaŭ la silenta, kaj tute sana, inteseco, kiun li devis fronti, liaj okuloj falis. Li metis la alian rimenon sur la liberan ŝultron kaj alĝustigis la tornistron. "Nu, Tom, mi deziras al vi bonan ŝancon. Vi ja scias, ke mi opinias, ke via decido estas erara, sed ... nu, estas via decido. Eble ni revidiĝos."

Tom ekstaris kaj etendis la manon. "Mi kredas, ke ne, Daĉjo. Sed, ĉu vi akceptas tion, ĉĴne, mi ankaŭ deziras al vi -- kaj al la metropoloj -- bonan ŝancon." Li rigardis al Robin, kiu estis desaltinta de sia seĝo, kaj nun staris apud Daĉjo. "Ĉu ankaŭ vi iros?" En lia voĉo aŭdeblis surpriziĝo.

"Dum iom da tempo. Thomas, dum iomete da tempo." Robin rigardis superen al Daĉjo. "Vi akceptos min, ĉu ne?"

"Kun plezuro," Daĉjo diris, ankaŭ kun surprizo. Li kaptis la manon de Tom, emfaze premis ĝin dum momento, poste turnis sin kaj formarŝis, eĉ ne rigardante malantaŭen la du virojn antaŭ la trinkejo aŭ la altan brunan normandan preĝejon aŭ la duetaĝan domon kun la larĝaj fenestroj. Malgraŭ siaj malpli longaj kruroj, Robin facile egalis lian marŝrapidecon.

Unu straton for laŭ la Ĉefa Strato, kie la valo de la Rivereto Lethe kaj la ŝtonaj fervojapogiloj ambaŭflanke de ĝi ekaperis inter domoj, Robin montris la foran veprejon. "Se vi preferus pli belan vojon," li diris, "troveblas antikva piedirejo laŭ la Rivereto Lethe; ĝi kondukos vin preter Collington kaj al la aŭtoŝoseo tri-ses-unu sudokcidente de Bloxham. En la aŭtuno, tiu vojo estas bela kaj freŝa, kun fluanta akvo kaj malfruaj beroj, kaj multe da ombroj en kiuj ripozi ..."

"Mi preferas sekvi la ĉefvojon," Daĉjo diris. "Tiel mi nek malŝparos tempon nek perdos la vojon."

"Mi atendis, ke tio estos vi prefero," Robin diris, seke klukridante kun ia bedaŭra sono. "Mi ja atendis tion."

Ili kune formarŝis al Bloxham, Banbury kaj London. Malantaŭ ili la sonoriloj en la preĝeja turo kantis mallongan, finfinan adiaŭon.


Piednotoj

(1) Fortikaĵo Detrick -- usona centro de biomilitaj eksperimentoj.
(2) Monteto Porton -- brita centro de biomilitaj eksperimentoj.
(3) liporĥano -- irlanda koboldo.