Enkomputiligis Don HARLOW

Prezidenta kandidatiĝo

de Mark TWAIN

elangligis Donald J. HARLOW


Mi jam pli-malpli decidis kandidatiĝi por la Prezidenteco. Nia lando deziras kandidaton, kiun ne povas ĝeni enketo pri lia antaŭa historio, pro kio malamikoj de la partio ne kapablos elterigi ion ajn kontraŭ li, kiun antaŭe sciis neniu. Se oni en la komenco scias la plej aĉajn informojn pri kandidato, paneos ĉiu provo surprizi. Nun mi kandidatiĝos kun malkaŝa historio. Mi komencos konfesante ĉiun mian fiagon, kaj se iu Parlamenta komitato volas snufi mian biografion, esperante eltrovi iun kaŝan kaj fatalan krimon tie sekretigitan, nu -- ĝi snufu.

Por komenci, mi konfesu, ke mi ĉasis reŭmatisman avon mian en arbon, vintre de 1850. Tiu estis maljuna, kaj ne spertis grimpi en arbojn, sed kun la senkora brutaleco, kiu estas ĉefa eco mia, mi elpelis lin tra la antaŭa pordo en la nokta robo per ŝprucpafilo, kaj igis lin suprenkuri aceron, kie li restis la tutan nokton dum mi ŝprucpafis liajn krurojn. Tion mi faris pro lia ronkado. Mi faros same se mi iam ajn posedos denove avon. Mi estas same malhumana nun kiel en 1850. Mi honeste agnoskas, ke mi fuĝis dum la Batalo ĉe Gettysburg. Miaj amikoj provis glatigi tiun fakton, asertante, ke mi tion faris por imiti Vaŝingtonon, kiu eniris la arbaron ĉe Valley Forge por preĝi. Tio estis mizera provo senkulpigi min. Mi rekte celis la Tropikon de Kancero ĉar mi timis. Mi deziris, ke oni savu mian landon, sed mi preferis, ke temu pri alia 'oni'. Se sapvezikan reputacion oni povos gajni nur ĉe la buŝo de kanono, mi pretas iri tien por ĝi, se la kanono estas malŝarĝita. Se ĝi estas ŝarĝita, mia nefleksebla kaj porĉiama celo estas, transsalti apudan barilon kaj iru hejmen. Mia senvaria intenco en milito estas, savi el ĉiu batalo preskaŭ duoble pli da homoj ol mi gvidis en ĝin. Tio ŝajnas al mi Napoleone grandioza.

Miaj financaj ideoj estas plej firmaj, sed ili eble ne plimultigos mian popularecon ĉe subtenantoj de la inflacio. Mi insistas pri la speciala supereco nek de papera nek de dura mono. En mia vivo la gvida kaj baza principo estas, preni kian ajn mi povas.

Pravas la klaĉo, ke mi enterigis mortintan onklinon sub mia vito. La vito bezonis sterkon, mia onklino bezonis enterigon, kaj mi dediĉis ŝin al tiu alta celo. Ĉu pro tio mi ne taŭgas Prezidentiĝi? Tion ne deklaras la Konstitucio de nia lando. Neniun alian civitanon oni supozis maltaŭga por tiu ofico simple pro tio, ke li ricigis siajn vitojn per mortintaj parencoj. Kial oni selektu min kiel unuan viktimon de absurda antaŭjuĝo?

Mi ankaŭ konfesas, ke mi ne estas amiko de la malriĉuloj. La malriĉulojn en sia aktuala stato mi opinias tiom da senutilaj rimedoj. Distranĉite kaj ĝuste enladigite, ili eble utilos por grasigi la indiĝenojn de la kanibalaj insuloj kaj plibonigi nian komercon kun tiu regiono. En mia unua kunsido mi rekomendos leĝproponon pri la temo. Mia kampanjokrio estos: 'Sekigu la malriĉan laboriston; kolbasigu lin.'

Jen la plej aĉaj partoj de mia historio. Per ili mi prezentos min al la lando. Se mia lando rifuzos min, mi reiros. Sed mi rekomendas min kiel fidindan homon -- homon, kiu komencas ĉe la bazo de absoluta fieco kaj proponas resti monstra ĝis la fino.