Enkomputiligis Don HARLOW

SANGAVIDO

de Dion FORTUNE

elangligis Don HARLOW


[Dion Fortune, kiu naskiĝis Violet Firth (1890-1946), estis unu el la ĉefaj personoj en esoteraj rondoj en la anglalingva mondo, dum la unua duono de la 20a jarcento. Oni nuntempe memoras ŝin pro la starigo de la esotera kristana grupo Frataro de la Interna Lumo, pro pluraj gravaj esoteraj informlibroj (i.a. Psiĥa Sindefendado kaj La mistika Ĥabalo) kaj pro kelkaj interesaj esoteraj romanoj. Ŝi ankaŭ verkis, en 1922, serion da noveloj, kiuj kolektiĝis poste sub la titolo Sekretoj de d-ro Taverner; la nuna estas unu el ili. Taverner, laŭ ŝi, estis vera persono, kaj la eventoj en la noveloj vere okazis. Alan Richardson (Magio de la 20a Jarcento kaj la Antikva Religio) identigas lin kun iu Theodore William Carte Moriarty, unu el la instruintoj de Dion Fortune.]

I

Neniam mi povis decidi, ĉu d-ro Taverner estu la heroo, ĉu la malheroo de ĉi historietoj. Ke li estis homo de la plej sindonaj idealoj, tio ne estis neebla, sed pri la praktikado de tiuj idealoj li estis absolute senskrupula. Li ne evitis la leĝojn, li simple ignoris ilin, kaj kvankam edukega estis la eskvizita tenereco, per kiu li traktis siajn kazojn, tamen li foje uzis tiun lian mirindan psiĥologian metodon por frakasi animon, eklaborante same tiel kviete kaj metode kaj bonvole, kiel se li celus resanigi la pacienton.

Tre simpla estis la maniero, per kiu mi konatiĝis kun tiu stranga homo. Liberigite el la R.A.M.C. mi vizitis medicinisto-peranton kaj demandis, kiuj postenoj haveblas.

Mi diris: "Mi venis el la armeo kun nervozo. Mi serĉas trankvilan lokon, kie mi povas resaniĝi."

"Similan serĉas ĉiu," diris la komizo.

Li penseme rigardis min. "Mi scivolas, ĉu plaĉus al vi provi iun lokon, kiun ni jam delonge peras. Ni alsendis kelkajn kandidatojn, sed neniu volis resti."

Li sendis min al unu el la flankstratoj de Harley-Strato, kaj tie mi konatiĝis kun tiu homo, kiun, ĉu bonan ĉu malbonan, mi ĉiam opiniis la plej granda pensanto, kiun mi kiam ajn konis.

Alta kaj malgrasa, kun pergameneska mieno, li povis esti aŭ tridek- kvinjara aŭ sesdek-kvinjara. Mi foje vidis lin ambaŭaĝa en unu horodaŭro. Li tuj trafis la celon.

"Mi bezonas medicinestron por mia flegejo," li informis min. "Mi komprenas, ke via fako, ĝis limoj permeseblaj en la Armeo, estis mensa malsano. Mi timas, ke vi trovos miajn metodojn tre malsimilaj al la ortodoksaj. Ĉar mi foje sukcesas, kiam aliaj malsukcesas, mi tamen opinias min pravigita je daŭrigo de miaj eksperimentoj; kaj nur tiom, d-ro Rhodes, povas pretendi iu ajn el miaj kolegoj."

Min ĝenis la cinika sinteno de la viro, kvankam mi ne povas pretendi, ke mensa kuracado nuntempe estas ekzakta scienco. Kvazaŭ responde al mia penso, li daŭrigis:

"Mia ĉefa intereso kuŝas en tiuj regionoj de la psiĥologio, kiujn la ortodoksa scienco ankoraŭ ne kuraĝis esplori. Laborante kun mi, vi vidos kelkajn strangaĵojn; sed mi nur petas, ke vi proponu malfermitan menson kaj fermitan buŝon."

Tion mi entreprenis, ĉar, kvankam mi instinkte ektimis la viron, tamen ekzistis ĉe li tiel kurioza allogo, tia sento de potenco kaj aventura esploremo, ke mi decidis supozi lin bonintenca kaj atendi okazaĵojn. Lia eksterordinare stimula personeco, kiu ŝajnis kordi mian cerbon ĝis konĉerta piĉo, kredigis min, ke li eble estos mem kuraco por homo, kiu provizore perdis la kontakton kun la vivo.

"Se vi ne multe devos paki," li diris, "mi povas ŝofori vin al mia ejo. Se vi bonvolos marŝi kun mi al la aŭtejo, mi veturigos vin al via loĝejo, kolektos viajn aĵojn, kaj ni estos tie antaŭ la noktiĝo."

Ni rapidis laŭ la Portsmouth-vojo ĝis ni atingis la urbon Thursley kaj tie, je mia surprizo, mia kunulo turnis nin dekstren kaj aŭtis laŭ ĉarvojeto trans la erikejo.

"Jen la Leo, aŭ kampo, de Thor," li diris, dum la duonruinigita lando disvolviĝis ĉirkaŭ ni. "Ĉi tie oni ankoraŭ oldastile adoradas."

"Romkatolike?" mi demandis.

"La Katolika Eklezio, mia kara, estas novaĵo. Temas pri la pagana adorado. La kamparanoj ĉiregionaj ankoraŭ retenas erojn el la antikva ritoj ili supozas, ke tio portas al ili bonŝancon, aŭ simile superstiĉas. Ili tute ne konas ĝian internan signifon." Li momente paŭzis, poste turnis sin al mi kaj diris, kun eksterordinara emfazo:"Ĉu vi iam pensis, kio estus la signifo, se homo kun la Scio povus kunpecigi tiun riton?"

Mi konfesis, ke ne. Verdire, mi estis konfuzita, sed li certe venigis min al la plej nekristana loko, kiun mi iam ajn vizitis.

Lia flegejo tamen bele kontrastis kun la sovaĝa kaj senviva ĉirkaŭa tereno. La ĝardeno estis amaso da koloro, kaj la domo -- antikva kaj multela kaj kovrita de lineoj, same rava interne kaj ekstere: ĝi memorigis min pri la Oriento, ĝi memorigis min pri la Renesanco, tamen ĝi ne havis stilon krom tiu de varmeta riĉa koloro kaj komforto.

Mi baldaŭ fiksiĝis en mia tasko, kiun mi trovis ege interesa. Kiel mi jam diris, la laboro de Taverner komencis tie, kie rezignis la ordinara medicino, kaj mi devis flegi tiajn kazojn, kiajn la ordinara kuracisto sendus al la sekureco de azilejo kiel frenezajn. Sed Taverner, per siaj strangaj labormetodoj, videbligis la kaŭzojn, kiuj funkcias kaj interne de la animo kaj en tiu tenebra regno, kie loĝas la animo. Tio ĵetis tute novan lumon sur la problemo, kaj ofte ebligis, ke li savu homon el la mallumaj influoj, kiuj ĉirkaŭas lin. Interesa ekzemplo de liaj metodoj estis la afero pri la ŝafmurdado.

II

Je unu pluva posttagmezo ĉe la flegejo, nin vizitis najbaro -- sufiĉe malfota okazo, ĉar oni iom mise opiniis pri Taverner kaj liaj metodoj. Nia vizitanto demetis sian gutantan makintoŝon, sed rifuzis lozigi la koltukon kiun, malgraŭ la varmeco de la tago, ŝi striktigis ĉe la kolo.

"Mi kredas, ke via estas specialisto pri mensaj malsanoj," ŝi diris al mia kolego. "Tre plaĉus al mi diskuti kun vi aferon, kiu ĉagrenas min."

Taverner kapjesis, akraokule gvatante ŝin por simptomoj.

"Temas pri mia amiko -- efektive, mia finaĉo, ĉar, kvankam li petis, ke mi liberigu lin de la fianĉeco, mi ĝis nun rifuzis; ne ĉar mi volas teni homon, kiu ne amas min, sed ĉar mi estas konvinkita, ke li ankoraŭ amas min, kaj ke inter ni sin trudis io, pri kiu li rifuzas paroli al mi.

"Mi petis, ke li estu honesta kun mi, kaj ke ni dividu la problemon, ĉar afero, kiu por li estas nesuperebla obstaklo, eble ne estos tia por mi; sed vi komprenas la konduton de viroj, kiam ili sentas sian honoron minacata." Ŝi ridetante rigardis nin du. Neniu virino iam ajn kredas, ke ŝiaj virparencoj estas maturaj; kaj eble ŝi pravas. Tiam ŝi klinis sin antaŭen kaj avide kunpremis la manojn. "Mi kredas, ke mi trovis la ŝlosilon de la mistero. Mi petas vin, diru al mi, ĉu temas pri ebla solvo."

"Bonvolu klarigi al mi la apartaĵojn," diris Taverner.

Ŝi klare kaj koncize donis al ni la bezonataĵojn.

"Ni gefianĉiĝis kiam Donald deĵoris ĉi tie dum sia trejniĝo (tio estis antaŭ kvin jaroj), kaj ĉiam ekzistis inter ni la plej perfekta konkordo ĝis li venis el la Armeo, kiam ni ĉiuj ekrimarkis en li ian ŝanĝon. Li venis al la domo same ofte, sed li ĉiam volis eviti, ke ni du estu kune solaj. Ni kutimis kune promenadi trans la erikejoj, sed lastatempe li absolute rifuzis tion fari. Poste, senaverte, li skribis kaj informis, ke li ne povos edziĝi kun mi, kaj ne volas revidi min; kaj en la letero li skribis kuriozaĵon. Li skribis: 'Eĉ se mi venus al vi kaj petus al vi ricevi min, certe ne faru tion.'

"Miaj parencoj supozis, ke li enamiĝis kun alia virino, kaj ili koleregis pro tio, ke li forlasis min, sed mi kredas, ke temas pri iu pli grava afero. Mi skribis al li, sed ricevis neniun respondon, kaj mi jam konkludis, ke mi devos forgesi la tutan aferon, kiam li subte reaperis. Nu, jen la stranga parto.

"Unu nokton ni aŭdis la farmbirdojn kriĉi, kaj supozis, ke vulpo atakas ilin. Miaj fratoj eliris armite de golfbatiloj, kaj mi ankaŭ iris. Atinginte la kokejon, ni trovis plurajn birdojn kun la gorĝoj elŝiritaj kvazaŭ rato estus atakinta ilin; sed la knaboj eltrovis, ke la pordo estis rompe malfermita, afero neebla por rato. Ili diris, ke cigano certe provis ŝteli la birdojn, kaj ordonis, ke mi reiru al la domo. Mi revenis tra la ĝardeno, kiam iu subite paŝis antaŭ min. Estis tute lume, sub luno preskaŭ plena, kaj mi rekonis Donaldon. Li etendis siajn brakojn, kaj mi iris al li, sed anstataŭ kisi min, li subite klinis la kapon kaj -- rigardu!"

Ŝi demetis la tukon de la kolo kaj montris al ni duoncirklon da bluaj kontuzetoj sur la haŭto, ĝuste sub la orelo: nemisrekonebla spuro de homaj dentoj.

"Li celis la ĉefvejnon," diris Taverner; "vi bonŝancis, ke li ne rompis la haŭton."

"Mi diris al li:'Donald, kion vi faras?' Mia voĉo ŝajnis rekonsciigi lin, ĉar li lasis min kaj forkuris tra la arbustojn. La knaboj persekutis lin, sed ne kaptis lin, kaj ni poste neniam vidis lin."

"Mi supozas, ke vi informis la policon?" diris Taverner.

"Patro diris al ili, ke iu provis prirabi la kokejon, sed ili ne scias, pri kiu temas. Ĉar mi ne diris al ili, ke mi vidis Donaldon."

"Kaj vi promenas sola sur la erikejoj, sciante, ke li eble atendas en la regiono?"

Ŝi kapjesis.

"Mi konsilas, ke vi ne tion faru, f-ino Wynter; tiu viro kredeble estas eksterordinare danĝera, precipe por vi. Ni resendos vin per la aŭto."

"Ĉu vi do opinias, ke li freneziĝis? Ĝuste tion mi pensis. Mi kredas, ke li konsciis pri sia freneziĝo, kaj tial li nuligis nian gefianĉecon. D-ro Taverner, ĉu nenion vi povas fari por li? Ŝajnas al mi, ke Donald ne estas ordinare freneza. Ni iam havis domservistinon, kiu ekfreneziĝis, kaj ŝia tuto ŝajnis frenezi, se vi tion komprenas; sed pri Donald, ŝajnas, ke nur malgranda parto de li estas freneza; kvazaŭ lia frenezeco estus ekstera. Ĉu vi povas kapti la sencon de mia priskribo?"

"Ŝajnas al mi, ke vi tute klare priskribas kazon de psiĥa interfero -- tion oni nomins, en bibliaj tempoj, 'posediĝo de demono,'" diris Taverner.

"Ĉu vi povas iel helpi lin?" entuziasme demandis la junulino.

"Mi eble povos multe helpi lin, se vi povos konvinki lin viziti min."

Je nia posta vizito en la konsiliĝejo de Harley Strato, ni trovis, ke la servisto aranĝis por ni renkonton kun iu Kapitano Donald Craigie. Ni trovis en li personecon de aparta ĉarmo -- unu el tiuj maltrankvilaj, imagemaj homoj, kiuj estas potencialaj artistoj. Ordinare li estus bonega kunulo, sed frontante nin trans la konsiliĝejo, li estis homo sub nubo.

"Mi devos ĉion konfesi pri la afero," li diris. "Supozeble Beryl informis vin pri la kokoj."

"Ŝi diris al ni, ke vi provis mordi ŝin."

"Ĉu ŝi diris, ke mi ja mordis la kokojn?"

"Ne."

"Nu, tion mi faris."

Estis momenta silento. Poste Taverner ekparolis.

"Kiam la afero komencis?"

"Post mia batalmalsano. Eksplodo pelis min el tranĉeo, kaj tio tre multe ĝenis mian menson. Mi supozis, ke mi estis bonŝanca, ĉar mi estis en malsanejo nur dek tagojn, sed jen la sekvo."

"Ĉu vi estas homo, kiu hororas pri sango?"

"Ne aparte. Mi ne ŝatis ĝin, sed mi povis toleri. Oni alkutimiĝas al tio en la tranĉeoj; ĉiam iu vundiĝas, eĉ en la plej kvieta periodo."

"Kaj mortas," diris Taverner.

"Jes, kaj mortas," diris nia paciento.

"Do aperis en vi ia sangavido?"

"Jen la afero."

"Karno nesufiĉe kuirita kaj tiel plu, mi supozas?"

"Ne, tio ne utilas por mi. Estas terure diri tion, sed min allogas la freŝa sango, sango venanta el la vejnoj de la viktimo."

"Ha!" diris Taverner. "Tio aliigas la aferon."

"Mi supozas, ke ĝi ne povus fariĝi pli nigra."

"Tute male, tio ĵus dirita de vi faras la rezulton multe pli esperinda. Vi ne havas sangavidon, aferon de la subkonscia menso, sed vivavidon, kiu estas ja tute alia afero."

Craigie rapide levis la kapon. "Ĝuste tiel! Mi neniam antaŭe povis vorte priskribi ĝin, sed vi ĵus trafis la celon."

Mi vidis, ke la klarvido de mia kolego donis al li profundan konfidencon.

"Mi petas vin, ke vi provizore vizitu mian flegejon kaj estu persone observata de mi," diris Taverner.

"Tion mi volus fari, sed restas unu afero menciinda antaŭ ol mi venos. Tiu afero komencis aliigi mian personecon. Komence ĝi ŝajnis esti io ekster mi, sed nun mi respondas ĝin, preskaŭ helpas, kaj volas satigi ĝin, tamen ne kreante ĉagrenon por mi. Tial mi celis la kokojn, kiam mi vizitis la domon de la ges-roj Wynter. Mi timis, ke paneos mia sinregado kaj celos Beryl. Fine tio okazis, do mia evito ne multe helpis. Verdire, ĝi malbone efikis, ĉar cedinte al la deziro, mi poste sentis min pli proksima al 'Ĝi'. Mi ja scias, ke estus pli bone mortigi min, sed mi ne kuraĝas. Mi sentas, ke mortinte mi devos fronti -- ĝin."

"Vi ne timu viziton al la flegejo," diris Taverner. "Ni prizorgos vin."

Post lia foriro, Taverner diris al mi: "Ĉu vi iam aŭdis pri vampiroj, Rhodes?"

"Jes, certe," mi diris. "Unu fojon, suferante de insomnio, mi dormigis min, legante Drakulon."

"Jen," indikante per la kapo la direkton de la foriranto, "estas aparte bone specimeno."

"Ĉu vi volas diri, ke vi kondukos tiel naŭzan kazon al Hindhead?"

"Ne naŭza, Rhodes, temas pri animo en karcero. La animo eble ne estas tro bela, sed ĝi estas sammondano. Liberigite, ĝi baldaŭ purigos sin."

Mi kutimis ofte miri pri la mirinda toleremo kaj kompatemo, kiun Taverner disponigis al eraranta homaro.

"Ju pli vi vidos la homan naturon," li iam diris al mi, "des malpli vi emos kondamni ĝin, ĉar vi rekonos, kiom forte ĝi luktis. Neniu miskondutas pro deziro, nur pro tio, ke temas pri la malpli grava el du malbonoj."

III

Post du tagoj oni alvokis min el la flegeja kontoro por akcepti novan pacienton. Temis pri Craigie. Li atingis la bonvenigan maton, kaj tie li haltis. Li ŝajnis tiel plene honta, ke mi ne volis administri la pripensitan mistraktadon, kiu estas kutima en tiaj cirkonstancoj.

"Mi sentas, kvazaŭ mi pelas obstinan ĉevalon," li diris. "Mi volas eniri, sed ne povas."

Mi alvokis Taverner-on, kaj lia ĉeesto ŝajnis trankviligi la pacienton.

"Ha," li diris, "vi donas al mi konfidencon. Mi sentas la kapablon defii 'Ĝin,'" kaj li rektigis la ŝultrojn kaj transpaŝis la sojlon. Post lia enveno, ŝajnis, ke lia menso senpeziĝis, kaj li tre feliĉe alkutimiĝis al la rutino de la ejo. Beryl Wynter kutimis promeni tien preskaŭ ĉiun posttagmezon, sen scio de la familio, por gajigi lin; li fakte ŝajnis survoje al plena resaniĝo.

Unu matenon mi trapromenadis la ĝardenon kun la ĉefĝardenisto, projektante kelkajn plibonigetojn, kiam mi menciis al mi tion, kion mi estis poste memoronta.

"Oni supozus, ke jam estus resenditaj ĉiuj germanaj kaptitoj, ĉu ne, sinjoro? Sed ne. Antaŭ kelkaj noktoj mi renkontis unu el ili sur la aleo malantaŭ la malfronta pordo. Mi neniam intencis revidi ilian aĉan batalgrizon."

Mi trovis lian malŝaton simpatia; li mem estis kaptito de ili, kaj tia memoro ne malaperas.

Mi ne plu pripensis lian mencion, sed post kelkaj tagoj mi rememoris ĝin, kiam venis al mi unu pacienco, dirante:

"D-ro Rhodes, mi opinias vin eksterordinare nepatriama, ĉar vi uzas germanajn kaptitojn en la ĝardeno, kiam laboron ne trovas tiom da eksiĝintaj soldatoj."

Mi certigis ŝin, ke tion ni ne faras, ĉar neniu germano travivus eĉ unutagan laboron sub estrado de nia ekskaptita ĉefĝardenisto.

"Sed mi nepre vidis tiun viron ĉirkaŭmarŝanta la oranĝeriojn hieraŭ nokte je la ferma horo," ŝi deklaris. "Mi rekonis lin per lia plata ĉapo kaj griza uniformo."

Mi menciis tion al Taverner.

"Diru al Craigie, ke li nepre ne eliru post la sunsubiro," li diris, "kaj diru al f-ino Wynter, ke prefere ŝi provizore forrestu."

Post unu-du noktoj, dum mi promenadis en la ĝardeno, fumante postmanĝan cigaredon, mi renkontiĝis kun Craigie dum li rapidis tra la arbustaro.

"Tio malplaĉos al d-ro Taverner," mi kriis post li.

"Mi maltrafis la poŝtosakon," li respondis, "kaj mi iras al la poŝtkesto."

La postan vesperon mi ankoraŭfoje trovis Craigie-on en la ĝardeno post la sunsubiro. Mi rapidis al li.

"Komprenu, Craigie," mi diris, "se vi vizitas ĉi tie, vi devas obei la regulojn, kaj d-ro Taverner deziras, ke vi restu interne post la sunsubiro."

Craigie montris la dentaron kaj graŭlis al mi kiel hundo. Mi kaptis lin je la brako kaj marŝigis lin al la domo, kaj raportis la aferon al Taverner.

"Tiu estaĵo restarigis ĉe li sian influon," li diris. "Ni ne povas neestigi ĝin per malsato, disigante ĝin de li; ni devos uzi aliajn metodojn. Kie ĝuste nun troviĝas Craigie?"

"Li pianas en la salono," mi respondis.

"Ni do iru al lia ĉambro kaj sensigeligu ĝin."

Dum mi sekvis d-ron Taverner supren li diris al mi: "Ĉu vi iam pripensis tion, kial Craigie hezitis sur la sojlo?"

"Mi tute ne atentis," mi diris. "Tia konduto estas sufiĉe ofta en kazoj de mensa malsano."

"Ekzistas sfero de influo, ia psiĥa ŝirmbotelo, ĉirkaŭ ĉi tiu domo, por forteni malbonajn estaĵojn; laŭ la populara lingvaĵo, 'sorĉo'. La akompananto de Craigie ne povis enveni, kaj ne plaĉis al ĝi postresti. Mi supozis, ke ni eble povos lacigi ĝin, fortenante Craigie- on de ĝiaj influoj, sed ĝi jam tro forte regas lin, kaj li intence kunlaboras kun ĝi. Malbonkomunikado koruptas bonkonduton, kaj oni ne povas kunuli kun tia aĵo sen poluiĝo, aparte kiam temas pri sentiva kelto kiel Craigie."

Kiam ni atingis la ĉambron, Taverner iris al la fenestro kaj signis ĉe la kadro, kvazaŭ li forbalaas ion.

"Jen," li diris. "Nun ĝi povos enveni kaj kapti lin, kaj ni vidu, kion ĝi faros."

Ĉe la pardo li denove paŭzis, kaj signis super la kadro.

"Mi opinias, ke ĝi ne preteriros tion," li diris.

Kiam mi revenis al la oficejo, mi trovis vilaĝan policanon, kiu atendis por paroli kun mi.

"Mi estus danka se vi daŭre kontrolus vian hundon, sinjoro," li diris. "Oni lastatempe plendadas pri ŝafmortigado, kaj la faranta besto laboras interne de kvinkilometra radiuso, kies centro estas ĝuste ĉi tiu ejo."

"Nia hundo estas Airedale," mi diris. "Mi dubas, ĉu ĝi povus kulpi. Ĝenerale estas la skotaj ŝafhundoj, kiuj komencas ŝafmortigi."

Je la dudek tria horo ni malŝaltis la lumilojn kaj enlitigis la pacientojn. Je peto de Taverner, mi ŝanĝis al malnova kompleto kaj kaŭĉukplandaj tenisoŝuoj kaj kunvenis kun li en la fumejo, kiu troviĝis sub la dormoĉambro de Craigie. Ni sidis en la mallumo, atendante okazojn.

"Mi ne deziras, ke vi faru ion ajn," diris Taverner, "nur sekvu por vidi, kio okazos."

Nelonge ni devis atendi. Post proksimume kvaronhoro ni aŭdis susuradon inter la grimpaĵoj, kaj jen, malsupren venis Craigi manon post pugno, svingante sin per la grandaj visteriaj ŝnuroj, kiuj vestis la muron. Kiam li malaperis en la arbustojn, mi forglitis post li, restante en la ombro de la domo.

Li hundotrotis laŭ la erikaj padoj al Frensham.

Komence mi kuris kaj kaŭris, profitante de ĉiu ombraĵo, sed post nelonge mi rimarkis, ke tia prudenteco ne necesis. Craigie jam absorbiĝis en la propraj aferoj, kaj tial mi pli proksimiĝis al li, sekvante post eble sesdek metroj.

Li svinge moviĝis, en ia kura troto, kiu memorigis al mi spurhundon. La vastaj, malplenaj ebenaĵoj de tiu forlasita regiono etendiĝis ambaŭflanke de ni, zonoj de nebuleco plenigis la kavaĵojn, kaj la altaĵoj de Hindhead siluetis ĉe la steloj. Mi ne sentis malkvietecon -- kiel viro kontraŭ viro, mi supozis min egala al Craigie, kaj, aldone, mi portis tion, kion oni teĥnike nomas "trankviligilo" -- duonmetron da plumba gastubo enŝovitan en iom da kaŭĉukan tubon. Tio ne troviĝas inter la oficialaj ekipaĵoj de la plej bonaj azilejoj, sed oni ofte trovos ĝin en la piediko de la prizorganto.

Se mi estus sciinta, kion mi devos pritrakti, mi ne estus tiom dependinta de mia "trankviligilo". La nescio foje estas bonega anstataŭaĵo por kuraĝo.

El la eriko antaŭ ni ŝafo subite ekstaris, kaj komenciĝis la ĉaso. Jen forkuris Craigie, persekute, kaj jen forkuris la terurita kastrito. Ŝafo povas tre rapide kuri dum mallonga distanco, sed la povra lanpeza besto ne povis daŭrigi la takton, kaj Craigie atingis ĝin, turnante ĝin laŭ grade malkreskantaj cirkuloj. Ĝi falpuŝiĝis, surgenuiĝis, kaj li falis sur ĝin. Li levis ĝian kapon, kaj mi ne povis vidi, ĉu aŭ ne li utiligis tranĉilon, ĉar nubo transiris la lunon, sed, iomete lumeca en la ombro, mi vidis ion duone travideblan pasi inter mi kaj la senforma luktanta amaso en la eriko. Kiam la luno superis la nubojn, mi rekonis la platsupran ĉapon kaj grizan uniformon de la germana armeo.

Mi tute ne povas transdoni la naŭzan hororon de tiu vidaĵo -- la estaĵo nehoma helpanta al la homo kiu, tiumomente, ankaŭ estis nehoma.

Laŭgrade la luktoj de la ŝafo malforikiĝis kaj ĉesiĝis. Craigie rektigis la dorson kaj ekstaris; tiam li ekkuris je sia senŝanĝa troto al la oriento, kun la griza kunulo malantaŭ la kalkanoj.

Kiel mi faris la vojaĝon hejmen, tion mi ne scias. Mi ne kuraĝis rigardi malantaŭe, ke mi ne trovu Estaĵon ĉe mia kubuto; ĉiu ventospiro, kiu bloviĝis trans la erikejon, ŝajnis esti malvarmaj fingroj sur mia nuko; piceoj etendis longaj brakojn por kapti min dum mi trapasis sub ili, kaj eriko-arbustoj ekstaris kaj prenis homan formon. Mi moviĝis kiel kuranto en premsonĝo, avide provante atingi retiriĝantan celon.

Mi finfine pelmelis trans la lunlumaj gazonoj de la dormo, senatente pri eventualaj rigardantoj tra fenestroj, saltis en la fumejon, kaj ĵetis min sternen sur la kanapon.

IV

"Nu, nu!" diris Taverner. "Ĉu entute estis tiel malbone?"

Mi ne povis klarigi al li, kion mi vidis, sed li ŝajne komprenis.

"Kiudirekten iris Craigie post kiam li forlasis vin?" li demandis.

"Al la lunleviĝo," mi informis lin.

"Kaj vi estis survoje al Frensham? Li celas la hejmon Wynter. Tre serioze estas, Rhodes. Ni devas sekvi lin; eble estas jam tro malfrue. Ĉu via stato permesas, ke vi venu kune?"

Li donis al mi fortikigan glason da brando, kaj ni iris por elejigi la aŭton. Kun Taverner mi sentis min sekura. Mi povis kompreni la fidon, kiun li inspiris en siaj pacientoj. Kio ajn estu tiu griza ombro, mi sentis, ke li povos trakti ĝin, kaj ke mi estos sekura en liaj manoj.

Post tempo nelonge ni atingis nian celon.

"Mi intencas lasi la aŭton ĉi tie," diris Taverner, turnante ĝin al herboplena aleo. "Ni ne volas veki ilin se tio estas evitebla."

Ni singarde transiris la roskovritan herbaron al la brutejo, kiu flankis la ĝardenon de la familio Wynter. Ĝin apartigis de la gazono malalta barilo, kaj ni povis komandi la tutan fronton de la domo kaj facile atingi la tereson laŭdezire. Ni haltis en la ombro de rozpergolo. La grandaj floraroj, senkoloraj en la lunlumo, ŝajnis terura moko pri nia afero.

Dum iom da tempo ni atendadis, kaj tiam mian okulon trafis movo.

Sur la herbaro malantaŭ ni, io malrapide trotadis; ĝi sekvis larĝan arkon, ĉe kies fokuso troviĝis la domo, kaj malaperis en bosketon je la maldekstro. Eble temis pri fantaziaĵo, sed mi kredis povi vidi nebulaĵeton malantaŭ ĝiaj kalkanoj.

Ni restis tie, kie ni estis, kaj li baldaŭ reaperis, ĉifoje moviĝante laŭ malpli granda cirklo -- evidente proksimiĝante al la domo. La trian fojon li pli rapide reaperis, kaj tiufoje li troviĝis inter ni kaj la teraso.

"Rapidu! Antaŭu lin," ekflustris Taverner. "Venontan fojon li supreniros laŭ la grimpaĵoj."

Ni transgrimpis la barilon kaj kuris trans la gazonon. Dum ni faris tion, la formo de junulino aperis en unu fenestro; estis Beryl Wynter. Taverner, facile videbla en la lunlumo, metis la fingron sur la lipojn kaj gestis, ke ŝi devenu.

"Mi intencas fari ion tre riskan," li flustris, "sed ŝi estas kuraĝa junulino, kaj se ŝia kuraĝo ne paneos, ni ja sukcesos."

Post kelkaj sekundoj ŝi glitis el flanka pordo kaj venis al ni, kun mantelo super la noktorobo.

"Ĉu vi pretas entrepreni eksterordinare aĉan taskon?" Taverner demandis al ŝi. "Mi povas garantii, ke vi estos perfekte sekura, tiel longe, kiel vi restas trankvila, sed se via kuraĝo malaperos, vi havos grandan danĝeron."

"Ĉu tio rilatas al Donald?" ŝi demandis.

"Jes ja," diris Taverner. "Mi esperas forigi de li la aĵon, kiu ombras lin kaj provas obsedi lin."

"Mi vidis ĝin," ŝi diris; "ĝi similas grizan nebulaĵeton, kiu ŝvebas malantaŭ li. Ĝi havas la plej teruran vizaĝon, kiun oni iam ajn vidis. Ĝi hieraŭ nokte venis al la fenestro, nur la vizaĝo, dum Donald cirkuladis ĉirkaŭ la domon."

"Kion vi faris?" demandis Taverner.

"Mi faris nenion. Mi timis, ke se iu trovus lin, oni eble sendus lin en azilejon, kaj tiam ni neniam povus resanigi lin."

Taverner kapjesis.

"'Perfekta amo forigas timon,'" li diris. "Vi povos fari tion, kio estas bezonata."

Li starigis fraŭlinon Wynter sur la terason en la plena lunlumo.

"Tuj kiam Craigie vidos vin," li diris, "retiriĝu ĉirkaŭ la angulon de la domo en la ĝardenon. Rhodes kaj mi tie atendos vin."

Mallarĝa pordarko staris inter la teraso kaj la malantaŭo, kaj en tiu arko Taverner petis, ke mi atendu.

"Kaptu lin kiam li preteriros vin, kaj por via vivo, tenegu," li diris. "Nur gardu, ke li ne dentu vin; tiaj aferoj estas infektaj."

Ni ĵus enposteniĝis kiam ni aŭdis la kurtroton reveni ankoraŭ unu fojon, ĉifoje sur la teraso mem. Li evidente ekvidis fraŭlinon Wynter, ĉar la duonsilenta plaŭdado fariĝis sovaĝa pelmelo trans la gruzon, kaj la junulino silente glitis tra la arko kaj provis rifuĝi malantaŭ Taverner. Ĝuste post ŝi venis Craigie. Nur unu plian metron kaj li estus kaptinta ŝin, sed mi kaptis liajn kubutojn kaj sekure tenis lin. Dum momento ni balanciĝis kaj batalis sur la roskovritaj platŝtonoj, sed mi ŝlosis lin per delonge konata lukta teno kaj malebligis movadon.

"Nun," diris Taverner, "se vi bonvolos teni je Craigie, mi traktos la alian. Sed ni unue devos forigi ĝin de li, aŭ ĝi retiriĝos al li, kaj li eble mortos pro la ŝokiĝo. Nun, fraŭlino Wynter, ĉu vi estas preta fari vian rolon?"

"Mi estas preta fari ion ajn, kio necesas, " ŝi respondis.

Taverner elprenis ĥirurgian tranĉileton el poŝa ujo kaj tranĉetis je la haŭto de ŝia nuko, ĝuste sub la orelo. Guto de sango malrapide aperis, nigra en la lunlumo.

"Jen la logaĵo," li diris. "Nun iru al Craigie kaj forlogi tiun estaĵon; certigu, ke ĝi sekvos vin, kaj logu ĝin al malfermita spaco."

Dum ŝi aliris, Craigie saltegis kaj luktegis en miaj brakoj kiel sovaĝa besto, kaj tiam io griza kaj ombreco aperis el la senlumeco de la muro kaj ŝvebis dum momento preskaŭ apud mia kubuto. Fraŭlino Wynter pliproksimiĝis, preskaŭ enirante ĝin.

"Ne tro proksimen," kriis Taverner, kaj ŝi haltis.

Tiam la griza ombro decidis; ĝi foriris de Craigie kaj aliris ŝin. Ŝi retiriĝis al Taverner, kaj la Estaĵo aperis en la lunlumo. Ni tute klare povis vidi ĝin, de ĝia platsupra ĉapo ĝis la ĝisgenuaj botoj; ĝiaj altaj vangostoj kaj mallarĝaj okuloj indikis, ke ĝi devenis el tiu sudorienta angulo de Eŭropo, kie strangaj triboj ankoraŭ defias la civiliziĝon kaj daŭrigas siajn eĉ pli strangajn kredojn.

La ombreca formo pludrivis, sekvante la junulinon trans la ĝardenon, kaj kiam ĝi estis jam ses-sep metrojn for de Craigie, Taverner rapide elpaŝis malantaŭ ĝin, malebligante ĝin retiriĝon. Ĝi tuj turnis sin, konsciante lian ĉeeston, kaj tiam komenciĝis ia ludo de "kato-en- angulo". Taverner provis peli ĝin en ian psiĥan mortigejon, kiun li kreis por akcepti ĝin. Nevideblaj al mi, la linioj de psiĥa potenco limantaj ĝin evidente klarvideblis por la estaĵo, kiun ni persekutis. Tien kaj tien ĝi glitis, penante eskapi, sed Taverner ĉiam gvidis ĝin al la apico de la nevidebla triangulo, kie li povis doni al ĝi la coup de grace.

Jen okazis la fino. Taverner saltis antaŭen. Okazis Signo kaj Sono. La griza formo komencis rotacii kiel giroskopo. Pli kaj pli rapide ĝi moviĝis, kaj ĝiaj konturoj komencis mergiĝi en kirliĝanta spiralo el nebuleco; tiam ĝi frakasiĝis. En la kosmon fuĝis la partikloj konsistigintaj ĝian formon, kaj kun la preskaŭ sensona kriĉo de maksimuma rapideco la animo foriris al sia fina celo.

Tiam io leviĝis. La platŝtona loko fariĝis ordinara malantaŭa ĝardeno anstataŭ frida infero de senlima hororo, la arboj ĉesis esti tenaklohavaj minacantoj, la senlumeco de la muro jam ne estis embuskejo, kaj mi sciis, ke neniam plu la griza ombro drivos el la mallumo por fari sian teruran ĉasadon.

Mi delasis Craigie, kiu falis amase ĉe miaj piedoj: fraŭlino Wynter iris por veki la patron, dum Taverner kaj mi helpis la preskaŭ senkonscian viron eniri la domon.

***

Mi neniam sciis, kiajn superecajn mensogojn Taverner rakontis al la familio, sed post nemultaj monatoj ni ricevis, anstataŭ la kutiman peceton de nuptokuko, vere grandan pecegon, kun noto de la novedzino, en kiu ŝi ordonis, ke ĝi iru en la oficejan ŝrankon, kie, ŝi sciis, ni tenas proviantojn por tiuj noktomezaj manĝoj, kiujn la strangaj kutimoj de Taverner trudas al ni.

Dum unu el tiuj noktomezaj sinŝtopigoj mi demandis al Taverner pri la stranga afero de Craigie kaj lia kunulo. Jam longan tempon mi ne povis mencii ĝin; la rememoro pri tiu hororiga ŝafmortigo estas afero nerememorinda.

"Vi certe aŭdis pri vampiroj," diris Taverner. "Jen tipa kazo. Dum pli- malpli cent jaroj ili estas preskaŭ nekonataj en Eŭropo -- almenaŭ en Okcidenta Eŭropo -- sed la Milito kaŭzis novan epidemion, kaj oni raportis sufiĉe multajn kazojn.

"Kiam oni unu observis ilin -- tio estas, kiam iun povran knabon oni trovis atakanta la vunditojn, ili kondukis lin malantaŭ la liniojn kaj mortpafis lin, kio ja ne estas kontentiga metodo por trakti vampiron, se oni ne ankaŭ ĝenas sin por bruligi la kadavron, laŭ la bona malnova modo trakti praktikantojn de nigra magio. Poste nia malnaiva generacio konkludis, ke temas ne pri krimo, sed pri malsano, kaj metis la malbonŝanculon afliktitan de tiu terura obsedo en azilejon, kie li kutime mallonge vivis, ĉar la provizo de lia stranga nutraĵo ne estis plu havebla. Sed neniu eĉ pensetis, ke eble temas pri pli ol unu faktoro -- ke ili vere devas trakti fian partnerecon inter mortinto kaj vivanto."

"Tion mi ne tute komprenas," mi diris.

"Sciu, ke ni havas du fizikajn korpojn," diris Taverner, "la densan materian, kiun ni ĉiuj konas, kaj la subtilan eteran, kiu enloĝas ĝin, kaj kiu agas kiel la medio de la vivofortoj, kies funkciado klarigus multon se la scienco nur degnus studi ĝin. Kiam homo forpasas, la etera korpo, kun la animo, eltiriĝas el la densa formo kaj ŝvebas ĉirkaŭ ĝi dum eble tri tagoj, aŭ ĝis la putriĝo komenciĝas, kaj tiam la animo eltiriĝas ankaŭ el la etera korpo, kiu siavice mortas, kaj la homo eniras la unuan fazon de la postmorta vivo, kiu estas la puriga.

"Estas eble reteni la eteran korpon preskaŭ senfine, se haveblas provizo da vivoforto, sed, manke de stomako por digesti manĝaĵon kaj ŝanĝi ĝin al energio, la estaĵo devas dependi de iu, kiu posedas tion, kaj fariĝas spirita parazito, laŭnome vampiro.

"En Orienta Eŭropo troveblas bona scio pri nigra magio. Nu, supozu, ke iu viro kun tia scio estas mortpafita. Li scias, ke post tri tagoj, kiam mortos la etera korpo, li devos fronti juĝon, kaj post siaj vivagoj li kompreneble volas eviti tion, do li starigas ligon kun la subkonscia menso de alia animo ankoraŭ posedanta korpon, se li povas trovi iun konvenan por liaj celoj. Tre pozitiva homo estas senutila; li devas trovi negativan, kiel needukitan mediumon. Tio estas unu el la multaj danĝeroj de mediumeco por la needukitaj. Tia negativa stato estas portempe kreebla de, ekzemple, batalŝokiĝo, kaj tia animo, kian ni diskutas, povas ekinflui multe pli altan estaĵon -- ekzemple, Craigie -- kaj uzi ĝin kiel rimedon por ricevi nutraĵon."

"Sed kial la estaĵo limigis siajn atentojn al Craigie, kaj ne instigis lin ataki aliajn?"

"Ĉar se ĝi farus tion, Craigie mortus post ne pli ol semajno, kaj tiam ĝi trovus sin sen la homa laktobotelo. Anstataŭ agi tiel, ĝi funkciis pere de Craigie, igante al li elĉerpi ekstran vivoforton de aliaj kaj mem transdoni ĝin; tial Craigie avidis vivoforton, ne sangon, kvankam la freŝa sango de viktimo estis la rimedo por sorbi la vivoforton."

"Do, tiu germano, kiun ni ĉiuj vidis?"

"Nura kadavro, nesufiĉe mortinta."