Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉirkaŭ tagmeze

de Quim Monzó

elkatalunigis Hektor Alos i Font


La viro enspiras la fumon de cigaredo kaj malkroĉas la telefonon.

- - Ha lo?

- - Saluton -diras ina voĉo.- Estas mi.

La viro rektigas la dorson. Premas la cigaredon kontraŭ la cindrujon apud la telefono. Li parolas mallaŭte:

- - Milfoje mi diris, ke vi ne telefonu min hejmen.

- - Nu...

- - Mi ĉiam diris al vi, ke vi telefonu al la oficejo.

- - Ĉu vi povas paroli?

- - Kompreneble ne. Vi povas imagi.

- - Kie estas... ŝi?

- - En la dormoĉambro.

- - Ĉu ŝi... aŭdas vin?

- - Ne. Sed ŝi povas tuj eniri.

- - Pardonu. Mi bedaŭras. Sed mi bezonis telefoni vin nun. Mi ne povis atendi ĝis morgaŭ, en la laborejo.

Estas paŭzo. La viro ĝin rompas.

- - Kial?

- - Ĉar tiu situacio tre suferigas min.

- - Kiu situacio?

- - La nia. Kiu alia, do?

- - Sed... Aŭskultu, kara...

- - Ne! Nenion diru. Ne necesas. -Ŝi klopodas ironii kaj ne tre sukcesas.- Eble ŝi aŭdos vin.

- - Ŝi ne aŭdas, nun. Aŭskultu...

- - Mi kredas, ke jam estas tempo fari decidon.

- - Kiun decidon?

- - Ĉu vi ne imagas?

- - Mi ne emas ludi enigmojn, Maria.

- - Mi devas elekti. Inter vi kaj li.

- - Do?

- - Do, ĉar vi ne povas doni al mi ĉion, kion mi deziras... Ni ne trompu unu la alian: por vi, mi neniam estos pli ol... -ŝi profunde enspiras. Malproksime aŭdeblas ambulanco.- Vi ne volas forlasi ŝin, ĉu? Mi ne scias, kial mi demandas. Mi jam konas la respondon.

- - Kio estas tiu bruego?

- - Mi telefonas de budo.

- - Ni jam priparolis tion mil fojojn. Ĉiam mi estis sincera al vi. Mi neniam kaŝis, kiaj estas la aferoj. Ni plaĉas unu al la alia, ĉu ne? Do...

- - Sed mi ĝisgorĝe hokiĝis de vi. Vi... mi ja scias, ke vi tute ne.

- - Mi ĉiam diris, ke mi ne volas vundi vin. Neniam mi promesis ion ajn. Ĉu mi ion promesis al vi?

- - Ne.

- - Vi decidu, kion ni devas fari.

- - Jes.

- - Ĉu mi ne ĉiam diris al vi, ke nur vi decidu, kion ni faru?

- - Jes. Tial mi telefonas. Ĉar mi jam decidis.

- - Mi ĉiam estis honesta al vi. -Li haltas.- Kion vi decidis?

- - Mi decidis... ne plu vidi vin.

La virino diras tion kaj ekploras. Ŝi ploras sufiĉe longe. Iom post iom, la singultoj mallaŭtiĝas. La viro profitas por ekparoli.

- - Mi bedaŭras, sed se vere tion vi...

La virino interrompas:

- - Sed, ĉu vi ne komprenas, ke mi ne volas ĉeeesi viiidi viiin?

Kiam la viro ne plu aŭdas la ploron, ekparolas:

- - Maria...

- - Ne. -Ŝi purigas sian nazon.- Mi preferas, ke vi nenion diru.

Subite, la viro laŭtigas la voĉon.

- - Nu, mi fakte elektus aŭton kun pli alta efikeco.

- - Kion?

- - Ĉefe, se vi devas tiel multe stiri eksterurbe. -Li haltas momenton.- Jes. -Li denove paŭzas.- Jes, mi komprenas. Nu, pri tio mi ne scias, kion konsili. Sed ŝajnas, ke plej konvena por vi estas aŭto kun multe pli da..., da... -Li kvazaŭ serĉas la vorton.- Bone, jes. Sed ĝi suĉas tro da benzino.

- - Ĉu vi ne povas paroli?

- - Kompreneble ne.

- - Ŝi estas apude, ĉu?

- - Jes.

- - Antaŭ vi?

- - Jes. Sed tiu modelo estas iom malpli kosta ol la japanaj. Kaj la japanaj...

- - Via edzino antaŭ vi kaj mi ĉi tie, sen scii, kion fari. -Ŝi indignas pli kaj pli.- Sen fari finan decidon kaj forigi tiun kor-premon.

- - La idealo estas kvar pordoj. Por via familio, kvar pordoj.

- - Ĉu vi komprenas, ke ne estas alia elirejo? Ni ne povas tiel daŭrigi. Eĉ ne unu civilizitan dialogon ni havas!

- - Sed tiu konsumas ĉirkaŭ ses litrojn kaj duonon.

- - Vi paroladas pri aŭtoj, pri litroj da benzino, pri tio, ĉu kvar-porda, kaj mi eĉ ne kuraĝas kroĉi.

- - Momenton. -La viro kovras la parolilon per la mano. La ino aŭskultas dampitan konversacion.- Ŝi diras, ke... -Li rekovras la parolilon kaj denove levas la manon.- Diru al Llusa, ke Anna tre ŝatis la kukon.

- - Kun kiu ŝi kredas, ke vi parolas?

- - Bone, ĝis la!

- - Ĉu vi volas, ke mi kroĉu aŭ...? Sed antaŭ ol fini, diru, ĉu ni morgaŭ renkontiĝos.

- - Jes.

- - Mi neniam ŝanĝiĝos. Mi telefonas por diri, ke ni finis kaj tamen mi demandas, ĉu morgaŭ... Ĉu en la kutima loko?

- - Jes.

- - Je la sama horo?

- - Ĝuste.

- - Kaj -ŝi ekparolas mielvoĉe- ĉu ni faros, kiel ĉiam? Mi imagas vin antaŭ mi, surgenue: vi levas mian jupon... Ĉu vi lekos min? Ĉu vi mordos min? Ĉu vi tre dolorigos min?

- - Jaaa. -Subite li reparolas mallaŭte.- Kriste, Maria! Ŝi preskaŭ komprenis. Ŝi nun estas en la kuirejo, sed povas tuj reveni. Kaj se ŝi petintus la telefonon por paroli kun vi?

- - Kial ŝi volus paroli kun mi?

- - Mi ne volas diri kun vi: mi volas diri kun kiu ŝi pensis, ke mi parolas.

- - Vi estas nekomprenebla. Kaj mi estas nekomprenebla. Eĉ mi mem ne komprenas min. Riproĉoj min ronĝas, mi decidas fini kaj sufiĉas aŭdi vian voĉon, por ke ĉiuj miaj decidoj forvaporiĝu. Mi tre ŝatus esti kun vi. Venu. Ĉu vi povas? Kompreneble ne. Ne gravas. Mi nervoziĝas, kiam mi ne povas aŭdi vin. Ĉu vi amas min?

- - Kompreneble.

- - Prefere mi kroĉu. Ĝis.

- - Kie vi estas?

- - En trinkejo; mi jam diris.

- - Ne. Vi diris, ke vi estas en budo.

- - Do, se vi sciis, ke mi estas en budo, kial vi redemandas?

- - Tamen vi ne estas en budo, sed en trinkejo. Nu, vi tion diras nun.

- - Trinkejo, budo: ne gravas.

- - Ho, "ne gravas", "ne gravas".

- - Hej, sufiĉas!

- - Kion vi planas fari, nun?

- - Nun? Vi volas diri, pri nia afero?

- - Ne. Mi volas diri: tuj. Ĉu vi iros al kinejo? Ĉu vi tagmanĝis? Ĉu vi devas ĉeesti lecionon pri aktorado?

- - Nu, mi kroĉas.

- - Atendu momenton.

- - Mi...

- - Foje, Maria, mi pensas, ke se nur ni volus, se nur ni vere dezirus, ni povus igi, ke ĉio iru aliel, sen tiom da streĉo.

- - Nu, ja.

- - Ja, kio?

- - Jes.

- - Kio okazas? Ĉu vi ne povas paroli? Ĉu estas iu, kaj tial vi ne povas paroli?

- - Hm, jes.

- - Vi rendevuis lin en trinkejo kaj li jam alvenis. Aŭ li estis kun vi kaj nun proksimiĝis al la telefono. Jes aŭ ne? Aŭ kio do?

- - Nu, mi redonos al vi la libron. Estu trankvila, karulino.

- - Nun vi parolas al mi ine.

- - Ĝis do! Telefonu. Kaj memorigu min, ke mi redonu la libron.

- - Ha, ne. Nun ne kroĉu. Vi suferigis min dum mi povis nur respondadi stultaĵojn al vi kaj nun...

- - Tiun mi ne konas. Rediru la titolon...

- - Perfekte. Vi rolas bonege. Nun vi diros la titolon de la libro. Ĉu ne?

- - Ja...

- - Tre bona, tiu "ja". Ĝi verŝajnigas, ĝi igas la dialogon reala kun tiu knabino, kiun vi supozeble alparolas.

- - La amo posttagmeze, vi diras?

- - Ĉu tio estas kaŝa kritiko aŭ invito?

- - Sed multe pli bona ol La amo posttagmeze estis La cent martirigoj. Nu, almenaŭ laŭ mi.

- - Vidu, ĉi tiun mi ne legis. Ĉu ankaŭ ĝi estas romano?

- - La cent martirigoj teda?

Subite, la viro denove parolas gravavoĉe:

- - Mi jam tion diris al vi, ulo. Ĝi konsumas multe malpli ol la alia.

- - Sed la ĉefrolulo de La amo posttagmeze estas pli verŝajna.

- - Kaj kiel eblas, ke firmao kia Peugeot ne antaŭvidis tian kazon?

- - Sed tio okazis en Nun ni ambaŭ same kaptiĝis. Ĉu mi eraras?

- - Tute ne.

- - Kaj do?

- - Nenio.

Estas mallonga paŭzo.

- - Ĉu vi vidas, ke nenio fareblas? Nun mi povas reparoli. -Denove ekestas paŭzo.- Vi nenion diras? Ĉu finiĝis via parolemo aŭ vi volas forlasi la aŭtomobilan fakon kaj transiri al alia?

- - Ankaŭ mi estas denove sola.

- - Do ĝis!

- - Vi pravas. Prefere ni adiaŭu.

- - Sed antaŭe mi devas ion diri al vi.

- - Diru do.

- - Mi gravediĝis. -Li ne respondas.- Ĉu vi aŭdas? Mi gravediĝis. De vi.

- - Kial de mi? Kiel vi scias, ke estas mi?

- - Ĉar de la lasta monataĵo mi kuŝis nur kun vi, kreteno!

- - Kaj tiu fianĉo, kiu donas ĉion, kion mi ne povas? Ĉu li ne...? Pardonu. Kion vi planas fari?

- - Kion mi planas fari? Ĉu vi havas nenion por diri?

- - Mi? Ne.

- - Ja. Nun mi klare vidas, kia vi estas. Nun mi komprenas, ke, se mi iam troviĝus en tiu situacio, vi entute fajfus pri ĉio.

- - Kion signifas "se mi iam troviĝus"?

- - Tio signifas, ke, kompreneble, mi ne gravediĝis. Ĉu vi kredas, ke mi estas stulta? Subite mi ekemis kontroli, kiel vi reagus antaŭ tia situacio. Ĉu vi eble kredas, ke se mi vere estus graveda, mi demandus vian opinion pri kion mi faru aŭ ne?

Lia voĉo estas kolera:

- - Aŭskultu, Maria...!

La virino lin incitas:

- - Kion? Kion mi aŭskultu?

- - Vi scias, ke mi ne toleras, ke vi parolu al mi tiel, en tia tono, nek ke vi mistifiku min!

- - Ha, ĉu ne?

- - Mi forbatos vin!

- - Ha, ĉu?

- - Mi rompos al vi la lipojn.

- - Jes...

- - Ĝis vi krios.

- - Jes...

- - Mi vin ŝnuros ĉe litpiedo.

- - Jes, jes...

- - Mi kraĉos en vian buŝon.

- - Jes!

- - Kaj mi vangofrapos vin, ĝis vi sangos.

- - Jes, jes!

- - Kaj mi vin trudos...

- - Fari kion? Fari kion?

- - Mi vin trudos...

- - Fari kion?

- - Mi plenigos per ĝi vian buŝon. Kaj mi vin altrudos gluti ĉion: vi faligos eĉ ne unu guton.

- - Eĉ ne unu.

La ino anhele spiras. La viro ekscitiĝis.

- - Mi diris eĉ ne unu. Leku tiun, kiu fluas sur via suba lipo.

- - "Porkino", diru min "porkino"...

- - Porkino. Surgenuiĝu kaj malfermu la buŝon.

La ino snufas.

- - Sufiĉas. Mi devas tion diri al vi, ne gravas, kio okazos. Sencelas daŭrigi tion pli longe. -Ŝi silentas momenton, kvazaŭ por ekkuri.- Aŭskultu: mi ne estas Maria.

- - Kion tio signifas, ke vi ne estas Maria?

- - Ke mi ne estas Maria: tion tio signifas. Maria estas... Maria petis, ke mi telefonu kaj alparolu vin, kvazaŭ estus ŝi.

- - Vi azenigas min.

- - Ŝi devis foriri. Kaj ŝi volis, ke...

- - Foriri kien?

- - Ekster la urbon. Ŝi volis, ke vi kredu, ke ŝi estas ĉi tie kaj ne... Okazas, ke... Mi ne plu povas kredigi, kio ne estas. Vidu: Maria kaj mi konatiĝis en la lecionoj pri aktorado. Ankaŭ mi studas en la teatro-instituto. Ŝi petis, ke mi telefonu vin kaj tiel agu, ke ni kverelu. Ĉar morgaŭ vi devis renkontiĝi kaj ŝi ankoraŭ ne estos reveninta. Ĉu vi aŭdas?

- - Kie ŝi estas?

- - Ŝi foriris semajnon. Kun fianĉo.

- - Kun kiu?

- - Kun Jaume.

- - Kun Jaume?

- - Jes.

- - Kun kiu Jaume?

- - Jaume Ibarra.

- - Sed, aŭskultu: Jaume Ibarra estas mi. Kun kiu vi kredis, ke vi parolas? Al kiu numero vi telefonis?

- - Ĉu vi estas Jaume?

- - Jes.

- - Diable!

- - Kun kiu vi kredis, ke vi parolas?

- - Kun Joan.

- - Kun Joan? Tio estas: Maria kaj Joan...

- - Nun mi komprenas: mi diskis unu numeron anstataŭ la alian.

- - Kaj kial vi havas mian telefon-numeron?

- - Okazas, ke Maria notis la du numerojn, unu ĝuste super la alia, kaj mi eraris: mi diskis unu anstataŭ la alian.

- - Kial ŝi notis mian telefonon, se vi ne devis telefoni min? Aŭ ĉu vi devis telefoni ankaŭ min? Sed se vi diris, ke vi pensas, ke ŝi foriris kune kun mi...

- - Se mi rakontus al vi, vi ne kredus.

- - Diru ion al mi, nuuu... Kiel vi nomiĝas?

- - Carme.

- - Carme, diru...

La virino interrompas.

- - Momenton. Ĉu vere vi estas Jaume? Sed Jaume loĝas kun neniu! Estas Joan, kiu loĝas kun sia edzino! Kial vi diris, ke via edzino estas antaŭ vi?

- - Ankaŭ vi ne estas la enkarniĝinta Vero.

- - Sed se vi pensis, ke vi parolas kun Maria, kial vi volis kredigi min, ke vi loĝas kun virino?

- - Nu, ĉar kun Maria, foje (lastatempe malofte, fakte, sed foje) ni faras tiajn aferojn. Kvazaŭ lude.

- - Ŝi neniam diris tion al mi.

- - Kial ŝi tion dirus al vi? Ĉu vi ĉion rakontas unu al la alia?

- - Preskaŭ.

- - Ha, ĉu? Kaj pri mi, kion ŝi rakontas?

- - Ho!

- - Kion signifas tiu "ho"?

- - Ĝi signifas, ke ĉiujn interesajn aferojn ŝi rakontas.

- - Kristale detale?

- - Kristale detale kaj eĉ totale.

- - Kie vi estas?

- - En trinkejo, mi jam diris.

- - Vi diris ankaŭ, ke vi estas en budo.

- - Denove pri la budo!

- - Kion vi faras, nun?

- - Vi jam demandis tion antaŭe.

- - Kiam vi estis Maria. Nun, kiam vi estas Carme, vi eble devas fari ion alian. Cetere, ankaŭ kiam vi estis Maria, vi ne respondis la demandon.

- -La viro mordas sian lipon.- Kial ni ne renkontiĝu?

- - Kiam?

- - Ĉu hodiaŭ?

- - Nepre vespere. Posttagmeze mi frekventas kurson.

- - Vespere, do.

- - Kie?

- - En la trinkejo de Ritz?

- - En ordo.

- - Je la oka?

- - Je la oka mi finas la lecionon. Ni renkontiĝu je la oka kaj duono.

- - Kiel mi rekonos vin?

- - Mi vestos la ledan jakon: tiun, kiun vi donacis al ŝi monaton antaŭ ol... Mi surportos la ledan jakon.

- - Monaton antaŭ ol kio? -La virino silentas.- La jakon: mi donacis al ŝi monaton antaŭ ol kio?

- - Mi devas tion diri, Jaume. Aliel, mi eksplodos.

- - Diru, do.

- - Maria mortis. Vi donacis la jakon monaton antaŭ ol ŝi mortis. Aŭskultu... Vi ne devus... Mi sciis, kiel vi amis unu la alian. Kaj kiam ŝi mortis mi decidis, ni decidis, la tuta klaso...

- - Mi kredas, ke tio estas tro akra ŝerco.

- - Ni renkontiĝu kaj parolu. Je la oka kaj duono. Ĉu bone? Aŭ, se vi volas, mi malvizitos la lecionon.

- - Mi vidis ŝin pasintsemajne.

- - Jam antaŭ kvin monatoj ŝi mortis.

- - Mi vidis ŝin multfoje en la lastaj kvin monatoj. Pasintsemajne mi estis kun ŝi. Kaj ŝi tute vivis, tute belis. Ŝi estis nenia fantomo.

- - De kvin monatoj vi renkontas iun Marian, kiu ne estas Maria.

- - Kaj, laŭ vi, kiu rolis Marian la tutan tempon?

- - Mi.

- - Mi rimarkintus.

- - Mi diras la veron.

- - Se vere, kial vi decidintus, ke ni morgaŭ ne renkontiĝos?

- - Ĝisorele mi satas Mariumi.

- - Tamen, vi ĵus akceptis, ke ni renkontiĝu.

- - Ĉar mi iras kiel Carme, ne kiel Maria. Jaume, bonvolu, mi poste ĉion klarigos.

- - Kaj kial vi ne rimarkis, ke mi ne estas Joan, sed Jaume?

- - Ĉu vi vere kredas, ke mi ne sciis, kien mi telefonas? Vi kompreneble estas Jaume. Mi perfekte konas vin. Mi vin havis kiel fianĉon kvin monatojn. Kaj kvin monatoj sufiĉas por multo. Eĉ por scii -la ina voĉo rompiĝas-, ke mi enamiĝis al vi kiel idiotino. Kaj mi volas fini tiun farson.

- - Mi kredas nenion el ĉio ĉi. Kiel vi povintus sukcesi, ke mi nenion rimarkis dum niaj renkontiĝoj (dum, laŭ vi, niaj renkontiĝoj), ke vi ne estas Maria?

- - Pensu, ke mi studas teatron.

- - Eĉ se vi multan teatron studas! Kiel vi volas kredigi min, ke mi ne rimarkintus la diferencon? Mankas nur, ke vi nun rakontu la fabelon de la ĝemel... Sed, vere: Maria havas, havis, ĝemelan fratinon.

- - Estas mi.

- - Mi neniam vidis ŝin.

- - Vi ja ŝin vidis. Tio estas: vi ja min vidis. De antaŭ kvin monatoj, dufoje semajne. Kelkajn semajnojn nur unufoje: ĝuste pri tio ni devus paroli. Ĉar mi ŝatus vidi vin pli ofte. Ĉu ni renkontiĝu, kiel ni diris? Je la oka kaj duono?

- - Ĉu vere vi nomiĝas Carme?

- - Je la oka kaj duono, ĉu bone?

- - Jes.

- - Mi tre amas vin. Se mi iam ĉesus ami vin, mi mortus.