Enkomputiligis Don HARLOW

La komedio de la anasoj

de Lusin

el Noveloj de Lusin, paĝoj 160-163


Kelkan tempon post tio, kiam la blinda rusa poeto s-ro Vasilij Eroŝenko (1) estis alveninta al Pekino kun sia gitaro, li plendis al mi:

"Solece! solece! tiel solece kiel en la dezerto!"

Tio kredeble estis vera, sed mi tiel ne sentas. "Enirinte en ĉambron kun orkideoj kaj restinte tie longe, oni ne plu sentos ĝian aromon." Mi nur pensas ke tie ĉi estas tre brue. Sed mia tiel nomata eble ankaŭ estas lia tiel nomata solece.

Tamen, ŝajnas al mi ke troviĝas en Pekino nek printempo nek aŭtuno. Malnovaj pekinanoj asertas ke la klimato ŝanĝiĝas lastatempe, ĉar antaŭe tie ĉi ne estis tiel varme kiel nun. Sed ĉiuokaze mi opinias ke troviĝas nek printempo nek aŭtuno. La fino de la vintro koniĝas kun la komenco de la somero. La somero estas apenaŭ pasinta, kiam komenciĝas denove la vintro.

Iutage, ĉe la vintrofino kaj somerkomenco, krome en la nokto, mi hazarde trovis liberan tempon kaj iris viziti s-ron Eroŝenko. Li loĝis en la hejmo de s-ro Ĝongmi. Tiam ĉiuj en la domo jam endormiĝis, kaj la tuta mondo ŝajnis tre kvieta. Li sola duonkuŝis sur la lito, kun la altaj brovoj iom kuntiriĝintaj inter la longaj blondaj haroj, pensante pri sia antaŭe vizitita lando Birmo, pri ĝiaj someraj noktoj.

"Dum tiaj noktoj," li diris, "ĉie en Birmo estis muziko. En la domoj, inter la herboj kaj sur la arboj, ĉie estis ĉirpado de insektoj. La diversaj sonoj kune formis ĥoron, tre mirindan. Intertempe enmiksiĝis la siblado de serpentoj: 's -- s --!' kiu ankaŭ bone harmoniis kun la ĉirpado de insektoj ..." Li meditis kvazaŭ intencante rememori la tiaman scenon.

Mi ne povis diri ion. Tian mirindan muzikon mi efektive neniam aŭdis en Pekino. Sekve kiel ajn patriota mi estu, mi neniel povis pledi, ĉar kvankam li vidis nenion okule, liaj oreloj ne estis surdaj.

"En Pekino eĉ kvakado de ranoj ne ekzistas ..." li ekĝemis denove.

"Rankvakado ja ekzistas!" La ĝemo ekkuraĝigis min, sekve mi protestis. "En somero, post pluvego, vi povas aŭdi multajn ranojn kvaki. Ili ĉiuj estas en fosaĵoj, kiuj sin trovas ĉie en Pekino."

"O ..."


Kelkajn tagojn poste, miaj vortoj ja pruviĝis veraj, ĉar s-ro Eroŝenko jam sukcesis aĉeti dekon da ranidoj. Post la aĉeto li metis ilin en la lageton en la centro de la korto antaŭ la fenestro. La lageto tri futojn longa kaj du futojn larĝa estas ia lotuslageto fosita de Ĝongmi por kreskigi lotusojn. Kvankam el la lotuslageto neniam elkreskis eĉ duono da lotusfloro, tamen ĝi estas efektive ideala loko por bredi ranojn.

La ranidoj naĝis are en la akvo. S-ro Eroŝenko ankaŭ venis viziti ilin de tempo al tempo. Iam la infanoj diris al li: "S-ro Eroŝenko, al ili kreskis piedoj." "O!" li ridetis ĝoje.

Sed la kulturado de laget-muzikistoj estis nur unu el la okupoj de Eroŝenko. Li ordinare insistis pri memvivtenado, ĉiam asertante ke virinoj povas paŝti, dum viroj devas entrepreni terkulturadon. Tial, kiam ajn li renkontis iun tre intiman amikon, li kutime konsilis al li kreskigi brasikojn en la korto. Li ankaŭ plurfoje konsilis al la edzino de Ĝongmi bredi abelojn, kokojn, porkojn, bovojn aŭ kamelojn. Poste efektive troviĝis en la hejmo de Ĝongmi multe da kokidoj, kiuj diskuris ĉien en la korto kaj finbekis la junajn foliojn de la flegataj herbetoj. Kredeble tio estis la rezulto de la konsilo.

Ekde tiam venadis ankaŭ la kamparano, kiu vendis kokidojn. Ĉiun fojon oni aĉetis kelkajn, ĉar la kokidoj tre facile malsanas je dispepsio aŭ sunfrapo kaj tre malofte vivas longe. Unu el ili eĉ fariĝis la heroo de la Tragedio de Kokido, la ununura novelo kiun verkis s-ro Eroŝenko en Pekino. Iun antaŭtagmezon la kamparano neatendite alportis anasidojn kiuj mallaŭte bleketis. Sed la edzino de Ĝongmi diris, ke ŝi ne volas ilin. Tiam elvenis ankaŭ Eroŝenko. Oni metis unu en liajn manojn, kaj sur tiuj la anasido bleketadis. Pensante ke la anasidoj estas ankaŭ tre amindaj, li ne povis ne aĉeti ilin. Entute li aĉetis kvar, por po okdek moneretoj.

La anasidoj estis vere tre amindaj, pinflore flavaj tutkorpe. Metite sur la teron, ili paŝis ŝanceliĝe, intervokante unu la alian kaj ĉiam estante kune. Ĉiuj asertis, ke tio estas bona, kaj ke oni aĉetu kobitidojn morgaŭ por nutri ilin. "La monon mi ankaŭ povos pagi," promesis Eroŝenko.

Post tio li iris por lekcii, kaj ankaŭ disiris ĉiuj aliaj. Nelonge poste, kiam la edzino de Ĝongmi alportis malvarman fanon por nutri ilin, de malproksime aŭdiĝis plaŭdado. Ŝi alkuris tien kaj trovis, ke la kvar anasidoj sin banas en la lotuslageto, eĉ cirklosaltante kaj ion manĝante. Kiam ili estis pelitaj surborden, la tuta lageto pleniĝis je ŝlima akvo. Poste klariĝis la akvo kaj malkovriĝis el la ŝlimo kelkaj maldikaj lotusradikoj, sed ĉiel ajn neniu ranido kun kreskintaj piedoj estis trovebla plu.

"Sinjo Iroŝikon, ne plu estas filoj de la rano." Antaŭ vesperiĝo, kiam la infanoj vidis lin reveni, la plej juna rapidis tiel diri.

"Ho, la ranoj?"

Elvenis ankaŭ la edzino de Ĝongmi, kaj ŝi raportis, ke la anasidoj formanĝis la ranidojn.

"Ho ve! ..." li diris.


Kiam la anasidoj perdis la flavan plumaron, s-ro Eroŝenko eksopiris al sia "Patrino Rusio" kaj urĝeme veturis al Ĉita.

Kiam ĉie kvakis ranoj, la anasidoj jam plenkreskis, du blankaj kaj du miksakoloraj, kaj anstataŭ bleketi ili jam kvakadis. La lotuslageto ne estis sufiĉe granda por ilia restado. Feliĉe la tereno de la hejmo de Ĝongmi situis en tre malalta loko, kaj kiam ekfalis somera pluvo, la korto tuj pleniĝis je akvo. Ili komencis ĝoje naĝi, subakviĝi, svingi la flugilojn aŭ kvakbleki.

Nun estas denove vintrokomenco post somerfino, sed nenia novaĵo aŭdiĝis de s-ro Eroŝenko. Mi ne scias, kie li restas.

Nur la kvar anasoj ankoraŭ kvakblekas en la dezerto.

Oktobro 1922.


Piednoto

(1) Vasilij Jakovleviĉ Eroŝenko (1889-1952) multe vojaĝis kaj estis fama inter progresemaj rondoj en Ĉinio kaj Japanio. Multe verkis en la japana kaj instruis Esperanton en Ŝanhajo (192) kaj Pekino (1922). El liaj esperantaj verkoj aperis: Turo por Fali, Unu paĝeto el Mia Lerneja Vivo kaj Ĝemo de Unu Soleca Animo. Gajnis la unuan premion en konkurso por la plej bona prononco de Esperanto ĉe la Universala Kongreso en Nürnberg, 1923.