Enkomputiligis Don HARLOW

Ali Ford

de L. N. NEWELL

El la novelaro Bakŝiŝ


Por atingi la perditan oazon Siŭa, oni devas trajne aŭ aŭtomobile veturi tricent kilometrojn okcidenten de Aleksandrio, tra la dezerto horde de la maro. Tiam oni atingas la vilaĝeton Mersah Matruh, al kiu oni alportas akvon ŝape ĉiusemajne el Aleksandrio; oni sin turnas sud-okcidenten kaj veturas ankoraŭ tricent kilometrojn tra mortega dezerto, senvoja. senhoma, preskaŭ senputa.

Tiu nord-afrika dezerto estas plata preskaŭ preter imageblo. Se vi povas bildigi al vi, kiel aspektas la mondo al mikrobo sidanta meze de flavbruna bilardtablo, tiam vi havas palan ideon pri tiu senfina plataĵo, kiu ŝajnas tratranĉi la ĉieion. Direkto perdas signifon meze de tiu sensigna, senŝanĝa etendaĵo, kaj oni sin gvidas laŭ la kompaso nur pro religieca fido. Timiga, kiam oni pensas, ke ĉiuminute oni pli kaj pli malproksimiĝas de homoj, de arboj, de akvo, de ĉio formhavanta kaj rekonebla. Terura, kiam jam frumatene la suno sternas ĉiuflanke fantomajn miraĝojn, kiuj diable sugestias pri akvo, ripozo, malvarmeto, neniam atingeblaj. Ĉio dronas en la flave senkolora lumo, sub kiu vidiĝas nenia ombro; via aŭtomobilo ŝajnas naĝi tra senfina universo el orflava varmego, albloviĝanta forno.

Tamen, homoj kuraĝas transiri tiun dezerton, por alporti leterojn al la egiptaj ŝtatservistoj en Siŭa; nun per aŭtomobilo, sed antaŭelonge per kamelo. Oni rakontas, ke tiun laboron entreprenis du fratoj, kiuj ekiris sur siaj kameloj alterne. La vojaĝo daŭris dek tagojn, do revenante, la unua frato renkontis en la kvina tago la duan; tiel ili vidis unu la alian dufoje en tri semajnoj. Oni plue rakontas, ke ili eĉ ne haltis por konversi en la mezo de tiu dezerto; nur svingis la manon, kaj pluiris.

Tamen, ne tute senviva estas tiu dezerto. Unu-dufoje dum la transiro, se vi havas bonajn okulojn, vi perceptas kelkajn ombretojn glitantajn proksime de la horizonto. Vi sulkigas la okulojn, kaj vidas, ke areto da gazeloj forkuras.

Kaj ne tute plata. Ĉar post duono de la vojo, oni alvenas al subita rompo en la tersurfaco; la dezerto haltas, kaj rekomenciĝas unu metron pli alte, formante klifeton longan je mi ne scias kiom da centoj da kilometroj. Tamen, eĉ tie ĉi ne astas ombro aŭ ripozejo, krom ĉe unu loko, kiun konas la dezertanoj. Ĝi estas kavaĵeto, kiu povas ŝirmi kvar homojn de la suno je tagmezo. Tio, kaj nenio alia; la sola ombro en senfina vasto.

Tie oni haltas unu horon por eligi la lumon el la okuloj, kaj manĝi. Tiam antaŭen, horon post horo, ĝis malfrue en la posttagmezo, kiam aperas la unua el la montetoj, kiuj gardas la vojon, kiu malsupreniras al Siŭa. Malsupreniras; ĉar la oazo kuŝas ducent metrojn sub la marnivelo, kaj – oni tion facile komprenas – estas varma loko. La montetoj plimultiĝas; ili ĉiuj havas la saman formon: longe piramido, kun la supro fortranĉita horizontale je mezalto. La vento kaj sablo de jarmiloj skulptis ilin en formojn simetriajn. arĥitekturajn; oni devas alvoki sian racion por ne kredi, ke tio estas la laboro de homaj manoj. Kaj inter tiuj kolosaj ŝajno-temploj de forgesita raso, la vojeto serpentumas ĉiam malsupren al la perdita oazo.

Perdita dum mil jaroj. La antikvaj egiptoj, grekoj kaj romanoj konis ĝin. Tie oni lokigis la plej faman orakolon de la antikveco: en la templo de Jupiter-Amono. Ĉi tien venis Aleksandro por konsulti pri sia sorto; oni profetis al li oni ne scias plu kian gloron, kaj de tiam komenciĝis tiu frenezo, kiu kondukis lin al sia morto milojn da kilometroj for.

Kaj tiam perdiĝis la oazo. Oni ne plu scias, kie ĝi troviĝas. kvankam estis ĉiam legendoj pri ĝi, kaj oni trovis menciojn en la antikvaj 1ibroj. La flamaj propagandistoj de Islamo ĝin netrovis, enradikigis la novan fidon kaj reperdis ĝin. Ĝis la fino de la dek-oka jarcento, kiam iu fneneza germano aŭ anglo sukoesis ĝin atingi – kaj reveni viva. Reveni viva estis maloftaĵo; la berberaj indiĝenoj feroce forpelis fremdulojn, kaj krome estis pli ol ordinare fanatikaj mahometanoj; kaj ili tuj mortigis el-kelb el-nasrani, la kristanan hundon, se ili kaptis lin en sia urbo. Eĉ ĵus antaŭ la milito de 1914, estis ankoraŭ danĝere por eŭnopano, kaj tre malmultaj tien iris.

Fine ni vidis, etenditan sub ni, la oazon mem. Ĝi estis vasta, proksimume kvardek kilometrojn larĝa; ĉe la horizonto ni vidis grandan salan lagon, kaj preter ĝi, la dunojn de la vera Saharo. Kaj tuj antaŭ niaj piedoj estis tio, kion ni apenaŭ esperis vidi denove: werdo – verdaj palmaroj, verdaj olivarboj, verdaj ĝardenoj, kaj ni eĉ vidis 1a putojn, de kiuj dependas la vivo de la trimil enloĝantoj, ĉar neniam pluvas en Siŭa.

Kaj tiam nia gvidanto donis al ni nian unuan surprizon. Li kondukis nin al strangforma monteto – ĝi aspektis kiel litkovrilo sub kiu oni sternis multajn oranĝojn – sur kies flanko estis hotelo, tute reala hotelo. Vere, ke ĝi estis konstruita el salo kaj koto, kiel ĉiuj siŭaj domoj, kaj la tegmento el palmotrunkoj; sed interne estis perfekta kombino el la barbara oaza komforto kaj la civilizita komforto; kaj la fenestrojn kovris drat-gazo por protekti kontraŭ la danĝeraj malariaj moskitoj.

Nur la proksiman matenon ni rimarkis, ke tiu monteto, taŭge nomita Monteto de la Mortintoj, konsistas nur el egiptaj tombejoj de la fanaona epoko; apud ĉiu sulko sur la surfaco oni trovas la pordetojn de la elĉizitaj kavoj, kaj ĉie sur la tero kuŝas miloj da homaj ostoj kaj kranioj. Ni tamen dormis bone ĉiunokte.

Enirinte la hotelon, mi rimarkis, kun plua surprizo, serviston, kun la aspekto de la bone edukita egipta sofragi – la tipa tabloservisto, en longa blankega robo, larĝa ruĝa zono, kaj fezo. Li estis alta kaj svelte digna; lia vizaĝo estis malgrasa kaj tre bruna, preskaŭ nigra, sed tute ne havis negrajn karakterizaĵojn.

Mi alparolis lin arablingve, kaj li ĝentile respondis.

"Saidah, ja sidi! Mfodlak, ŝil eŝ-ŝantah guŭa, ŭa gibha andi. Saluton, o sinjoro! Bonvolu porti la valizon internen, kaj donu ĝin al mi."

"Hader, ja hadritak! Volonte, o honora moŝto!" li reapondis. kaj rapide, silente li eliris al la aŭtomobilo, kaj enportis niajn pakaĵojn.

Ni falsidis sur kanapon, suspirante, kaj komencis admiri la pajlomatojn kaj aliajn oazajn fabrikaĵojn, per kiuj la hotelo estis gaje ornamita. Subite oni alparolis min en perfekta angla lingvo.

"Excuse me, Sir, but would you like to go up and wash now, or would you prefer me to bring you a cup of tea here first? Pardonu min, sinjoro, sed ĉu vi deziras iri al via ĉambro por vin lavi nun, aŭ ĉu vi preferas, ke mi unue alportu tason da teo ĉi tien?"

La voĉo kaj la stilo de la fr~azo estis tiaj, kiajn oni atendus de kultura anglo. Mi ĉirkaŭrigardis la ĉambron suprizite, car la vo8o malsimilis tiun de nia gvidanto. Sed estis neniu tie krom la sofragi. Mi do returnis al li la okulojn nekredeme. Li sin klinis, kaj ripetis "I was just saying, Sir, that perhaps you would prefer a cup of tea before washing. Mi ĵus diris, sinjoro, ke eble vi preferos trinki teon antaŭ ol lavi vin."

Mi malfermis 1a buŝon fiŝe du-trifoje, kaj subite hontis, ke mi estas parolinta al li komence per mia fuŝa egipta dialekto; samtempe, mi aprezis la takton, kiu igis lin unue respondi arablingve, anstataŭ tuj angle.

"Er – yes, perhaps I would. Thanks. Eble jes, dankon." mi balbutis: kaj mi ne estas tute preta ĵuri, ke mi ne iomete ruĝiĝis. Tian efikon havis lia kultura voĉo kaj la nuanco de la universitato Oxford. Tamen, nenio estis impertinenta aŭ riproĉa en lia rigardo; tute respektema, kiel ĉe perfekta angla servisto.

Jen estis problemo, kiu tre interesis min. Mi sciis, ke en Siŭa troviĝas nur berberoj, parolantaj berberan dialekton tre antikvan, ĉie alie formortintan, kaj ĉe la viroj, ankaŭ iom la araban lingvon. Sed preskaŭ nenian kontakton ili havis kun eŭropanoj, kaj mi ne ekspektis trovi eĉ la fuŝ-anglaĵon de la drogmanoj. Mi estus ŝatinta demandi rekte al la sofragi mem, sed al tia digna homo anglo ne kuraĝas fari personajn demandojn. Mi decidis postuli klarigon de nia gvidanto, kiu estis ankaŭ la posedanto de la hotelo, kaj konis ĉiun en la Okcidenta Dezerto jam de tridek jaroj.

Tamen, atendis min ankoraŭ alia surprizo. Kiam ni estis trinkintaj nian teon, 1a sofragi revenis, kaj diris kun sinklino, "Your rooms are ready, Sir. Wouldjer like to 'ave a look at 'em? Viaj ĉambroj estas pretaj, sinjoro. Ĉu vi ŝatus ilin rigardi?" Certe tute ordinara frazo ĉe servisto; sed jsn la surprizo: la unua frazo estis belakcenta, la dua eu la trenvoĉo, kun la malbona gramatiko, de la needukita londonano. Mi dankis lin, kaj sekvis al la supera etaĝo, tute mistifikita de tiu nigra berbero, loĝanta meze de la Saharo, kiu parolas jen kiel angla klerulo, jen kiel londona stratvendisto.

Post la vespermanĝo, nia gvidanto klarigis la aferon. Ali, la sofragi, estis knabo sesjara en 1915, kiam la anglaj soldatoj, batalantaj kontraŭ la militema sekto Senusija, alvenis en Siŭa. Ĝuste tiam Ia gepatroj de Ali mortis. La soldatoj rimarkis iun tagon la malpuregan, malsatan bubon, kaj donis al li manĝaĵojn. Post tio, estis jam neeble forigi lin. Li revenis ĉiutage por peti manĝaĵon, kaj fine la soldatoj tiom ekŝatis lin, ke ili decidis lin adopti talismano de la bataliono. Ili sciis jam, ke liaj gepatroj estas mortintaj, do estis nenia malfacilaĵo.

Ili vestis lin per ĉifita soldat-jako, kiu varmigis ankaŭ liajn maleolojn. Ili banis lin, kaj instruis al li helecon de la sinlavado. La soldatoj apartenis al sekcio de kirasitaj aŭtomobiloj, kaj la knabeto tre ĝuis la veturojn en tiuj ferocaspektaj drednaŭtoj de la tero.

Li eĉ iris en batalon kun ili. La Senusija estas mahometana sekto, tre puritana kaj militema, kiu jam delonge volis konkeri Egiptujon. Ili loĝas malproksime de la civilizacio, meze de la dezerto, kaj kutime rifuzas ĉiun kontakton kun kristanoj. La priokupoj de Anglujo dum la milito de 1914 ŝajnis doni al ili bonegan okazon por ataki la okcidentan bordon de la Ni1a valo, kaj oni devis sendi en la Okcidentan Dezerton milojn da soldatoj, egiptaj kaj anglaj, por ilin repeli. Ali do havis tre ofte okazojn por vidi la kurantajn dezertajn batalojn, kaj dufoje li eĉ vundiĝis, malgrave, per fusilkuglo. La soldatoj ameme kuracis 1in, kaj kudris al la maniko de lia jako du orajn galonetojn, la signojn, kiujn rajtas porti vunditaj soldatoj.

Dume, li lernis la anglan lingvon, kaj ankaŭ la gvidadon kaj riparadon de la kirasitaj aŭtomobiloj. La duan aferon li tre bone ellernis; tiel bone, ke oni nomis lin Ali Ford, honore al la granda usonano, nomo kiun li ankoraŭ portas, forgesinte ŝajne la nomon de sia patro. Sed la unuan aferon, la anglan lingvon, li ne tiom bone sciis: liaj soldataj kamaradoj estis nekleraj londonanoj, kaj iliajn akcenton kaj gramatikon li alprenis.

Post ioma tempo, la sekcio estis forordonita al Egiptujo, poste al Palestino, fine al Irako. Ĉien iris Ali Ford, talismano de la tuta bataliono. Li kreskis, plifortiĝis; la soldatoj havis specialan metodon por doni al li korpan ekzercon. Ili elmetis lin el la aŭtomobilo meze de la dezerto, adiaŭis lin, kaj foriris, ne tro rapide. Kriante, plorante, blasfemante, Ali Ford kuregis post la aŭtomobilo; kaj kiam laŭ la opinio de la soldatoj, li havis sufiĉan ekzercon por hodiaŭ, oni haltigis la aŭtomobilon, kaj lin reprenis en ĝin.

Tiam oni avancis lin: li fariĝis servisto de oficiro, kaj forpasis el la vivo de la ordinaraj soldatoj. Kun la oficiroj li lernis tute novan vortaron, novajn voĉnuancojn, pli korektan gramatikon; fine, li plejofte parolis kiel lingve purema universitatano. Tamen, de tempo al tempo, la lingvo de lia plej frua juneco reinfluis lin, kaj tiam li parolis per tre komika miksaĵo, tiu kiu estis min surprizinya. Sed ambaŭ dialektojn – la londonanan kaj la Oxford-an – li parolis perfekte, kiel vera anglo.

La oficiroj, kiujn li servis, restis aŭ en Palestino aŭ en Egiptujo, ĝis 1920. Tiam oni maldungis Ali Ford, bedaŭre; por li ne estis loko en Anglujo.

Unue li serĉis laboron kiel servisto al aliaj oficiroj; kaj dum ioma tempo li tiel sukcesis. Sed estis en li io tro nekutima: la kombino el nigra haŭto kaj egipta vestaro, kun tiu kultura angla parolado, ŝokis, embarasis la oficirojn, kiujn li servis: ja neniu malŝatas neatenditaĵojn p1i ol profesia oficio. Ali drivis de unu posteno al alia; kaj lia lasta dunganto estis kolonelo, ruĝvizaĝa, kun longaj grizaj lipharoj, kiu estis akirinta neniun novan ideon jam de la Hinda Ribelo. Ĉe li Ali restis unu tagon kaj kvaronon. Estis en A1eksandrio, kaj dum la unua iago de lia servado, la kolonelo ekdeziris rigardi la ŝipojn enirantajn la havenon. Li do ordonis al Ali, en tiu angla-araba ĵargono, kiun parolas britoj en Egiptujo, "Hat exaz! Donu vitraĵon!" Ezaz aŭ vitraĵo, en tiu dialekto, povas signifi: vitro, glaso, botelo aŭ io ajn el vitro. La kompatinda kolonelo preskaŭ saltis el la haŭto, kiam sonis el tiu indiĝeno (ĉiu brunulo aŭ nigrulo estas "indiĝeno", laŭ brita oficiro, eĉ en Anglujo!) delikate modulita frazo: "Certainly, Sir. Telescope or binoculars? Volonte, sinjoro. Teleskopon aŭ binoklon?"

La proksiman matenon, Ali nur malfrue alportis la matenmanĝon de la kolonelo, kiu kriis kaj blasfemis, laŭ la kutimo de koloneloj. Ali Ford respekteme sin klinis, kaj diris digne: "I'm extremely sorry, Sir; I was taking my morning tub. Mi tre bedaŭras, sinjoro; mi estis prenanta mian ĉiumatenan banon." La frazo, to take one's morning tub, estas karakteriza frazo de la aristakrata kaj burĝa klasoj; la laboristoj esprimus la ideon alie. Kiam la kolonelo retrankviliĝis (li estis en granda danĝero de apopleksio), li tuj maldungis Ali Ford: "indiĝeno" kiu parolas la anglan lingvon klere kaj estas tiom pura, ke li sin banas ĉiumatene, estas anomalio, kiun ne povis toleri lia ne tre elasta mondrigardo.

Post tio Ali malesperis pri taŭga laboro ĉe la britaj oficiroj, kaj decidis reiri al sia oazo kaj tie loĝi. Mia informanto, la posedanto de la hotelo, tie trovis lin, kaj tuj dungis, ĉar sperta servisto estis tie altvalora, kie troviĝis nur berberoj. Ĉar venis turistoj maksimume unu fojon en monato, Ali Ford ne havis multe da laboro, kaj nur malaltan salajron, sed lia patrino laboris por subteni lin, farante lanajn galabijojn; kaj baldaŭ li edziĝis, kaj ankaŭ lia edzino laboris por plenigi la poton. Tamen, verŝajne, la lasta eksperimento ne tre hone sukcesis; nia gvidanto informis nin, ke Ali eksedziĝis antaŭ du-tri semajnoj.

Nu, post tia historio mi apenaŭ kuraĝis ordoni al Ali, ke li alportu teon aŭ purigu miajn ŝuojn; mi ja diris, ke li aspektis kiel perfekta angla servisto, kaj tio sufiĉe priskribas lian sintenadon. Sed baldaŭ mi povis pli facile interrilati kun li; 1a hotelestro estis ofte okupita pri siaj aferoj, kaj ne povis nin gvidi tra la oazo, kaj Ali anstataŭis lin. Tiam ni povis alparoli unu la alian kiel egaluloj, kaj mi estis multe pli feliĉa. Cetere, li estis perfekta gvidisto: la siŭanoj ja estis lia popolo, kvankam li rigardis ilin de alte.

"Ili estas bonaj homoj, sinjoro", li diris, "sed tre mankas al ili la eduko. Ili estas necivilizitaj personoj. Ekzemple, rigardu tiun virinon, kiu eĉ ne kuraĝas rigardi vin eŭropanojn; ŝi, kiel ĉiuj aliaj virinoj, eĉ ne paroletas la araban lingvon. Eĉ la viroj parolas ĝin tre malbone." Aŭ alian fojon: "Rigardu tiun kranion de azeno, kaj tiun noktovazon, fiksitajn sur la muro de la domo. Ĉu vi kredus, ke oni metis ilin tien por protekti la domojn kontraŭ 1a diabletoj? Kaj kion vi pensas pri tiuj infanoj, kiuj forkuras, kriante kaj svingante la manojn, kiam vi aperas?"

"Nu," mi respondis, "ili ŝajnas al mi tre ĝentilaj; rigardu, kiel ili mansalutas al ni ĉiam."

"Jes," diris Ali, "tiel ŝajnas al vi, sed efektive ili kredas, ke ĉiuj 'kristanaj hundoj' havas la malbonan okulon, kaj ili direktas al vi la fingrojn por forgesti la malbonŝancon, kiun vi kaŭzos al ili. Ili estas terure malkleraj homoj, sinjoro."

Li kondukis nin tra la tunelaj stratoj de la urbeto Siŭa, kaj la forlasita urho Aghurmi, kiu enhavas la ruinojn de la templo, kiun Aleksandro vizitis, kaj kiu estas enloĝata de fantomoj jarmilaj. Ali sciis multe pri sia oazo, kaj ĉion klarigis elegante. Ni feliĉe havis intimajn spertojn pri la vivo de la oazanoj, kiajn alie ni ne estus povintaj havi.

Spite sian malestimon pri la berberoj de Siŭa, Ali tute ne estis humila pri si mem. "Rigardu," li unufoje diris, "kiel nigraj estas multaj el la oazanoj. Ili" (li ĉiam diris "ili", neniam "ni") "kutimis enporti negrajn sklavojn, kaj interedziĝis kun ili. Num tre malmultaj estas pursangaj. Mi tre dubas, ĉu oni iam povos civilizi ilin."

Iom posi iom ni fariĝis pli intimaj, kaj mi kuraĝis demandi, kial li eksedziĝis. Li parolis tute malkaŝe pri la afero; milde, kompreneme, juĝe.

"Ŝi estas tre bonkora virino, sinjoro, mia eksedzino. Sed bedaŭrinde ŝi nenion scias. Kiel ŝi povus? Ŝi ja neniam eliris la oazon; ŝi ne vojaĝis. Baldaŭ ŝia babilado tedis min; ŝi parolis sensencajn aferojn. Kion cni faru? Viro ja bezonas inteligentulinon kiel edzinon."

"Kion ŝi faras nun?"

"Ŝi reiris al siaj gepatroj; sed," li aldonis bedaŭreme, kun la rigardo sur la tero, "ŝi estas tre malfeliĉa."

Nu, post tre mallonga tempo, nia vzito finiĝis, kaj estis tempo reiri al Mersah Matruh. Sed antaŭ ol foriri, mi havis unu pluan revelacion pri Ali Ford.

En la mateno, dum ni estis pakantaj niajn valizojn, mi aŭdis virinajn ploron kaj singultadon sur la korto. Mi metis la kapon ekster la fenestron, kaj vidis virinon, junan, belan, en la uniforma vesto de Siŭa: vindaĵo kun larĝaj, malpale bluaj kaj grizaj strioj. Ŝi estis parolanta al Ali Ford, kiu rigardis ŝin kun pensema, senemocia vizaĝo. Mi nenion komprenis el ŝiaj paroloj, ĉar ŝi parolis berbere; sed evidente ŝi petegis 1in pri io. Baldaŭ la sonoj ĉesis, kaj verŝajne ŝi foriris.

Kiam Ali estis portinta niajn valizojn en la aŭtomobilon, mi kuraĝis demandi al li, ĉu tiu virino estas lia edzino.

"Jes, sinjoro," li respondis, "tiu sinjorino estas mia eksedzino. Ŝi petadis. ke mi reprenu ŝin. Estas terura malhonoro, esti resendata al siaj gepatroj."

"Kaj kion – se vi permesas la demandon – kion vi intencas fari?"

"Nu, kion mi povas? Mi ne povas vidi ŝin tiel malfeliĉa. Mi promesis reedziĝi al ŝi; mi esperas, ke ŝi estos trankvila. Kion povas fari viro, se virino tiel petas?"

Efektive; aŭ, pli ĝuste, kion povas fari ĝentilhomo, kiu klere parolas la anglan lingvon kvazaŭ angla ĝentilhomo, se virino petegas lian amon? Noblesse oblige, eĉ en Siŭa.

Tiam ni ekiris el la oazo, kaj dum senfinaj horoj soife veturadis tra ŝtona kaj sabla flavejo, kie pecoj de la tero flotas miraĝe en la ĉielo, kaj la ĉielo eniĝas en la teron, aspektante kiel allogaj, malvarmetaj lagoj; ĝis kiam, en la sunsubira lumo, ni subite rondiris la ŝultron de monteto, kaj vidis antaŭ ni la bluegan Mediteraneon.