Enkomputiligis Don HARLOW

Bakŝiŝ

de L. N. NEWELL

El la novelaro Bakŝiŝ


Ni staris sur Bastiono de la Citadelo, alte en la vespera aero; sub la piedoj kuŝis Kairo, etendiĝante ĝis la sabloj de la horizonto, kie tranĉis la palbluan ĉielon la arogeme silentaj Piramidoj. Malantaŭ ni estis muroj kaj fortikĵoj, konstruitaj de Napoleono, de la Mamelukoj, kaj de la granda Muhammad Ali; kaj en tiuj palacoj oni nun aŭdis la signalajn vokojn kaj la klarionojn de la anglaj soldatoj. Antaŭ ni staris la domoj de la kairaj milionoj: kunpremita amaso da verva, baraktanta vivo, senĉese luktanta por pano, por volupto, por feliĉo, por amo, por iom da ripozo. Sed nun silente; silente staris la sennombraj domoj kaj minaretoj, oraj kie lavis ilin la horizontalaj radioj de la suno, brune purpuraj en la ombroj kaj en la ombraj stratoj. Estis la horo de la vespera preĝo; kaj miloj da etaj fum-kolonetoj leviĝis al la blua zenito.

Ni turnis nin, kaj komencis senparole malsupreniri laŭ la serpenta vojo, suben en la pulsantan vivon. Ĉiam suben, stumblante tra tordita abismo el kastelmuroj, preter palpebrumantaj lanternetoj kaj la reflektoj sur la bajonetoj de gardostarantoj. Subite ni eliris el la lasta pordego, kaj ekiris laŭ la ankoraŭ klina strato. Ŝvebis ankoraŭ iom da lumo, sed la aero plidensiĝis, preskaŭ palpebla, kaj la homoj pasantaj estis misteraj blankaj ombroj. La urbo estis strange silenta.

Ni konsciis malantaŭ ni la gvatan bat-batadon de piedoj sur la strata polvo. Sekvis nin kelkaj knabinetoj en blankaj roboj, kies grandaj okuloj kaptis kaj spegulis la lastajn erojn de la lumo. Ili nenion diris, sed atente sekvadis. Ili plimultiĝis; baldaŭ estis deko, dudeko, multaj dekoj: ili ŝajne solidiĝis el la aero. Kaj tiam, kvazaŭ responde al signalo, ili ĉiuj kune komencis krii: "Bakŝiŝ, bakŝiŝ, bakŝiŝ! ..." Nubanta, maldensa sono, senĉese ĉirkaŭanta nin; kvazaŭ ĥoro el miloj da birdetoj, ekscititaj pro la proksimeco de la sunleviĝo. La son-nebulo volvis nin, kirliĝanta, leviĝanta, sinkanta; ŝajnis, ke la knabinetoj jam ne ekzistas, nur ilia akuta, delikata, birda krietado daŭris. Kvazaŭ ĝia netereca sono havis nenian rilaton kun sia tre praktika, tereca signifo.

Ni preskaŭ forkuris de tiu insista sono; ni rapidis laŭ la mallumaj, turniĝantaj stratoj; kaj tiam ni subite eskapis sur grandan placon, kie estis helaj lumoj, la kornobruoj de taksioj, kaj la familiaraj krioj de gazetvendistoj. La birdoĥoro refandiĝis en la ombrojn malantaŭe; kaj ni komencis paroli denove per normala voĉo.