Enkomputiligis Don HARLOW

La Ĵuro de Piulo

de L. N. NEWELL

El la novelaro Bakŝiŝ


La egipta vilaĝo staris sur sltaĵeto tiom malalta, ke oni apenaŭ rimarkis ĝin; tamen sufiĉe alta por protekti la domojn kontraŭ la inundoj de Nilo. La kotajn domojn kaj kolombo-turojn origis la preskaŭ horizontalaj rsdioj de la suno. Revidiĝis la koloroj, kiujn paligis la tagmeza suno: precipe la smeralda verdo de la kampoj kaj palmoj, kaj la oro de la mezdistancaj sablodunoj; ĉe la horizonto, la montetoj surmetis delikatajn purpurojn, malvojn, brunojn.

Abdallah Abd er-Rihim, sidante kaŝe en la sukerkanoj, ne rimarkis la belecon de la vespero; li fiksis anstataŭe siajn okulojn sur la vilaĝo por vidi, ĉu iu venas en lia direkto. Certiĝinte, ke de tie li ne estas observata, li turnis sian rigardon al la bordoj de la kanalo; kelkcent metrojn for, samtempe karesante la tubon de sia fusilo senscie. Sur la vojeto laŭlonge de la kanalo, paŝis pezaj bubaloj kun kriemaj knabinetoj sur ĝiaj ĝiboj, kaj sekretemaj azenoj rajdataj de nigre vestitaj virinoj. Aliaj virinoj trempis vazojn en la akvon; poste ili metis la pezegajn vazojn sur la kapon, kaj kun tiu majesta, ebena paŝado, kiu estas la plej gracia marŝmaniero en la mondo, kun rektaj dorsoj kaj elstarantaj mamoj, iris al la vilaĝo por prepari la vesperan manĝon.

Ankaŭ de tiu flanko, nenia danĝero; ĉiu pensas nur pri reiro al la vespera preĝo kaj la familia manĝo. Abdallah tiam turnis sian rigardon al la vojo, apud kiu li atendas, kaj kiu kondukas al la kampoj de Abd el-Aziz Mahmud, la plej riĉa terposedanto de la vilaĝo. Li tamen ne atendis Abd el-Aziz, kiu en sia aĝo jam ne iras al la kampoj por labori, sed ties plej aĝan filon, Husejn Abd el-Aziz. Post dudek minutoj ĉiu fidela Mahometano devos nepre genui por diri la vesperan preĝon, kaj Husejn kutimas tion fari hejme, anstataŭ sur la kampo kun siaj laboristoj.

Abdallah atendis sen ia malpacienco; ĉi tiun momenton li atendis jam de kvar monatoj, jam de la tago, kiam oni metis lin en la malliberejon. Oni akuzis, ke li seksatencis la dek-dujaran filinon de Abd el-Aziz en kotonkampo; kiam homoj alkuris responde a1 la krioj de la knabino, Abdallah forkuris, kaj poste en la policejo ĵuris, ke li estis en sia propra kampo dum la tuta mateno. Sed frato de la knabino estis vidinta lin kaŝkuri el la kotonkampo, kaj Abdallah ne povis trovi sufiĉajn atestantojn por ĵuri, ke li ja ne estus povinta tie troviĝi. La juĝisto kondamnis lin je trimonata mallibero, kun punlaboro. Ĉiutage en sia karcero, ĉiutage kiam li ŝvitegis sur la vojo, kiun li riparis, Abdallah ĵuris, ke li venĝos sin kaj nun la momento estis veninta.

Li aŭskultis; li aŭdis malproksimajn kriojn de knabinoj, foran blekadon de azeno, sed ne la frapetadon de azenhufoj sur la apuda vojeto. Li komencis timi, ke ĉi tiun tagon Husejn ne venos, aŭ escepte estas irinta hejmen pli frue. "Ho Dio," diris en si Abdallah, "ke li venu hodiaŭ, ke mi ne maltrafu; mi promesas marŝi preĝante, proksiman vendredon, trifoje ĉirkaŭ la tombo de ŝejĥo Suliman, krom fari la vendredajn preĝojn en la moskeo." Li reekzamenis sian fusilon; ĉio pura kaj en ordo, kun kartoĉo en la tubo.

Subite li ekĝojis; ŝajne Dio aŭdis lian preĝon. Sonis huffrapetoj sur la vojeto, kaj baldaŭ aperis Husejn, pense rajdanta, kaj portanta ankoraŭ sian sunombrelon super sia turbano. Li tenis en la mano sian rozarion, senĉese murmurante "Allah, Allah, Allah," ĉe ĉiu globeto.

Abdallah kaŭris pli malalte en la kanoj, levis sian fusilon, kaj kun ankoraŭ unu preĝo al Dio, ke li ne maltrafu, tiris la ĉanon. La figuro sur la azeno etendis la brakojn, kvazaŭ bene, falis antaŭen sur la kolon de la azeno, kaj senbrue glitis teren, kie ĝi kuŝis, senforma amaso. La azeno trankvile deiris la vojeton, kaj komencis manĝeti la herbojn en la apuda kampo.

Momente Abdallah atente rigardis la figuron sur la tero; ĉu ĝi moviĝas? Ne; ĉio bona; Dio ja aŭdis lian preĝon. Li aŭskultis: nenia bruo; eĉ la akratonaj knabinetoj estas jam hejme en la vilaĝo, de kiu leviĝas spiraletoj el plua fumo. Kun longaj paŝoj, kurba dorso, Abdallah ŝtele kuris tra la kampoj al la vilaĝo, ĉiam ŝirmante sin malantaŭ la altaj kreskaĵoj. Li eniris la vilaĝon ne per la vojo, sed tra fendo inter sia domo kaj la najbara, kaj silente, fantome glitis tra la pordo en la mallumon de la ununura ĉambreto. En unu angulo estis hela trueto en la obskuro, kie virino kaŭris super sterka fajro kaj odoranta poto. Ŝi sentis lian ĉeeston kaj sin turnis.

"Kie vi estis, 0 Abdallah?" ŝi diris. "Estas jam la preĝo."

Efektive de la vilaĝa minareto sonis la paca voĉo de la muezino, vokanta ĉiun mahometanon al la preĝo. Kun grunto Abdallah piede silentigis 1a virinon, kaj levis la akvovazon por lavi la kapon, manojm kaj piedojn, laŭ la preĝorito. Poste li sternis pajlomaton sur la tero, kaj komencis sian vesperan preĝon, starante, genuante, per funto tuŝante la teron, kaj murmurante rapide sed senerare 1a eternajn vortojn. Dum li preĝis, ĉia ekscito, ĉia zorgo malaperis el lia vizaĝo; li estis nur sekvanto de Muhammad, panolanta kun sia Dio; kaj sur lian animon pezis nenia ĝeno.

Fininte la preĝon, li silenteme manĝis, kaj poste trankvile kuŝiĝis apud la virino sur la tero, ambaŭ volvitaj en lantukoj. Kaj dormis, kiel decas al justulo, kiu plenumis ĉiun sian devon.

Kial li estu maltrankvila? Venĝo pro ofendo aŭ insulto estas la leĝeca moro de la felaho; la sento pri honoro estas tre delikata kaj flamiĝema, kaj tiu, kiu ne kuraĝas ataki siajn malamikojn, baldaŭ nomiĝas virino ― la plej ofenda el ĉiuj insultoj. Mortigo, remortigo, familia milito, kiu daŭros ofte tri-kvar generaciojn, ĉio ĉi estas tute natura afero; kaj la felaho ne komprenas, kial la Egipta Registaro tiel severe punas la venĝintojn; kvankam li filozofece elportas la punon, kiam ĝi lin trafas.

Abdallah do dormis pace; tiom pli tial, ke li kredis sin nesuspektebla: lin vidis ja neniu, kaj kiu povos pruvi, ke li ne pasigis la tutan posttagmezon en sia kampo ĝis la vespera preĝo?

Tamen, lian dormon oni ne lasis longe trankvila. Post du horoj fusil-tenilo frakase malfermis la pordon de lia domo, kaj enpaŝis du ghaffir, policaj noktogardistoj. La edzino hurlis timege, Abdallah leviĝis salte kun blasfemo, kaj palpebrumis kolere en la lumo de lantsrno.

"Bone, jen vi estas, O Abdallah," diris unu el la gardistoj. "Vi venos kun ni ĉi mokte," kaj li etendis la manon por kapti la ŝultron de Abdallah.

"Kion vi volas?" respondis Abdallah, forpuŝante la manon de la gardisto kun malestima gesto. "Vi ne havas aferon kun mi."

"Ĉu tiel? Kaj la kadavro de Husejn Abd el-Aziz, kiel ĝi okazis?"

"Uallahi, je Dio! Ĉu mi scias? Ĉu mi estas via ekzekutisto de hundoj?"

"Balaŝ kalam, ĉesigu vortadon," kaj la gardisto denove etendis la manon.

"Lasu!" kriis Ahdallsh kolere, ripete forpuŝante la manon kun la malestima, obstina pacienco de eĉ kolera egipto.

Nun ambaŭ gardistoj etendis la brakojn, ksj komenciĝis furioza sed mallonga lukto. Lerte unu el la gardistoj frapis per sia fusilo la ventron de Abdallah; li rigidiĝis senspire, kaj ili surmetis al li la mankatenon.

Tiam ili trenmarŝigis lin al la subpolicejo, kiu situis meze de la kampoj, duonkilometron ekster la vilaĝo. La procesieton sekvis lia edzino, hurlante, blasfemante, kaj per ĉiaj fivortoj insultante la gardistojn. Alvenis ankaŭ vilaĝanoj, kun membroj de la famiilio de la murdito; ili provis bati, alkraĉi, ponardi Abdallah, kaj la gardistoj devis eĉ pli lukti kaj sin riski por protekti sian arestiton, ol por lin aresti.

Fine, meze de bruego kaj konfuza luktado en la mallumo, ili sukcesis lin loĝigi en karcero sur la policeja korto, kaj frapbalai la homamason ekster la policejon. Grade la amaso foriris al siaj domoj, sed la edzino de Abdallah longe kriegis ekster la pordego, skuante la kradon; fine eĉ ŝi sidis, poste kuŝis sur la tero, por dormi ĝis la mateno.

En la mateno alvenis la polica leŭtenanto, junulo tre bela kaj vireca en sia kakia uniformo, kun gaje klinita fezo kaj blankaj gatboj. Li sidis en sia oficejo, blanka kaj senornama, mendis kafon, bruligis cigsredon, kaj tedite komencis legi la raporton de la serĝento pri la trovo de la kadavro, plendo kaj akuzo de la familio de la murdito, kaj la aresto de Abdallah.

"Venigu lin, " li diris lace al la atendanta policano.

Oni enmarŝigis Abdallah, duone luktantan, kun vundoj kaj sekiĝinta sango ĉie sur siaj vizaĝo, brakoj, ŝultroj, kaj kun ŝirita galabijo.

Li komencis paroli torente, preskaŭ antaŭ ol trapasi la pordon.

"Ja bej, Allah jitaŭil omrak! O bejo, Dio longigu vian vivon! Diru al ĉi tiuj hundidoj, ke ..."

"Ua omrak! Kaj vian!" respondis la leŭtenanto. "Silentigu lin."

Policano pugnofrapis la buŝon de Abdallah, kaj Abdallah ĵetis al la policano murdeman rigar'on.

"Vi astas Abdallah Abd er-Rihim Hasan?"

"Jes, O bejo."

"Vi loĝas en Uadi Sial?"

"Jes, O bejo."

"Bone. Abd el-Aziz Mahmud el-Bedaŭi akuzas, ke hieraŭ vespere vi pafmortigis lian filon, Husejn Abd el-Aziz Mahmud. Li kaj kvin aliaj atestantoj deklaras, ke vi plurfoje kaj publike ĵuris venĝon kontraŭ la familio de Abd el-Aziz pro via malliberiĝo."

"O honorinda moŝto! Ĉu klera sinjoro, kia vi, kredas tiajn hundojn? Uallahi! mi ..."

"Silentigu lin," lakone ordonis la leŭtenanto. La policano ripetis la pugnofrapon, kaj Abdallah la rigardon.

"Vi estas arestita, kaj restos tie ĉi por la magistrata enketo. O soldato, remetu lin en la karceron. Vi povas forigi la katenon."

La policanoj, nomataj en Egipiujo soldatoj, forigis Abdallah, luktantan kaj kriantan al la leŭtenanto komplimentojn kaj plendojn; baldaŭ fermiĝis la pordo de lia karcero, kaj denove li estis sola. La leŭtenanto mendis pluan kafon, bruligis pluan cigaredon, kaj oscedis. En tiaj subpolicejoj ja nenio okazas.

En sia karcero Abdallah longe furiozis, kaj laŭtvoĉe recitis la maljustaĵojn, kiujn li suferas. Sian monologon li variigis jen per malbenoj kaj venĝoĵuroj kontraŭ siaj falsaj akuzantoj, jen per prova parolado, konvinkonta eĉ la plej "malfacilan" juĝiston, ke li estas denaska senkulpulo. Sed la tago pli kaj pli varmiĝis, kaj fine liaj vortoj fariĝis nur murmuro, kaj eniris la silenton de la tagmeza dormo.

Oni vekis lin je la kvara kaj duono, por konduki lin antaŭ la reprezentanton de la urba magistrato. Li stumblis el la helega lumo sur la korto en la obskuron de la ofioejo, kaj staris palpebrumanta antaŭ la tablo, kie sidis tri viroj. Malantaŭe, en la centro, estis la reprezentanto de la magistrato, sendata par fari la leĝan enketon: li estis grasa hometo, ŝvitanta en siaj fezo kaj eŭropanaj vestoj; dum la tuta intervjuo li svingetadis unu piedon kaj frapadis 1a tablon laŭtakte per sia krajono, krom dum la nomentoj, kiam li parolis. Ĉe lia dekstra mano sidis lia skribisto, ombra hamo, kiu estis tiom miopa, ke li pasigis 1a tutan tempon aŭ kun la nazo tri centrimetrojn for de sia skribpapero, aŭ kun ĝi antaŭenpuŝata agle por iom vidi la parolantojn. Maldekstre sidis la leŭtenanto, kun tedita esprimo ankoraŭ sur sia vineca vizaĝo.

La reprnezentanto ne donis al Abdallah okazon por komenci la konversacion; li tuj komencis sian formalan demandadon.

"Abdallah Abd er-Rihim Hasen?"

"Jes, via honora moŝto."

Kaj tiel plu. La skribisto ĉion knaris sur paperon, ŝajne skribante per la nazo. Fininte tiun scenon, la reprezentanto mendis kafon, bruligis cigaredon, kaj sin turnis par priparoli la Kabineton de Sedki Paŝao kun la leŭtenanto. Ili parolis tute malkaŝe antaŭ Abdallah ksj la policanoj; kiel tiuj brutuloj povus kompneni la parolojn de la efendija, de la edukataro? Dume, Abdallah staris senmove, kaj pensis iom angore pri la venonta intervjuo.

Kritikinte la Kabinetom de Sedki Paŝao el ĉiuj vidpunktoj, la reprezentanto oscedis, kaj ordonis al la poicano venigi "la aliajn."

Past du-tri minutoj eniris deko da homoj, ĉiuj vestitaj en la ceremonia kaftano kaj blanka turbano de la iom riĉa kamparano. Ili basvoĉe salutis la efendion, kaj tuj kaŭris en linio, kun postaĵo sur kalkanoj, kaj etenditaj brakoj apogataj sur genuoj. Dum unu-du minutoj ili fiksis la okulojn sur Abdallah, kun medita esprimo, kiu trankvile promesis, ke post la nepra puno de la leĝo, venos ankaŭ la saldo de kontoj laŭ la kamparana moro. Tiam ili turnis la kapon al la tablo kaj aŭskultis. Malantaŭ ili staris kvar policanoj; ankaŭ akuzantoj kaj atestantoj ekscitiĝas, kaj kelkfoje estas neoese trankviigi ankaŭ ilin per kelkhora restado en karcero.

"Abd el-Aziz Mahmud!" diris la reprezentanto.

"Effendim!" respondis fortika maljunulo, kun faltaj vangoj kaj barbo sub la mentono.

"Kiam vi lastfoje vidis vian filan Husejn?"

"Effendim, je tagmezo; li venis por doni monon, kiun li estis kolektinta de terluanto."

"Kiam li foriris al via domo?"

"Je la kvara. Li iris rigardi miajn laboristojn en la kampo apud la kanalo."

"Kaj li ne revenis laŭ kutimo je la vespera preĝo. Kiam vi komencis serĉi lin?"

"Ni atendis du trionojn de horo sen manĝi. Mi tiam sendis mian filon Fuad al la kampo."

"Fuad Abd el-Aziz!"

"Effendim!" respondis Fuad.

"Vi iris survoje al la kampo apud la kanalo. Kie vi trovis la kadavron de via frato?"

"Sur la vojeto, kiu iras al nia kampo, sep minutojn for de la vilaĝo. Li kuŝis sur la ventro. Mi kriis lian nomon, sed li ne respondis. Tiam mi vidis, ke li mortis."

"Kion vi faris tiam?"

"Mi kaptis lian azenon, kiu estis en la apuda kampo, kaj rajdis hejmen por informi mian patron. Li iris al la policejo por informi, ke tiu hundo Abdallah, kiu ĉiam estis malpura kaj fava, mortigis nian Husejn."

Ĉe tio Abdallah, kiu ĝis nun estis starinta senmova, kvazaŭ la afero lin neniel koncernus, eksaltis, kvazaŭ oni estus lin vipinta.

"Vi mensogas! Oni pafmortigas hundon de via familio, kaj vi venas tien 8i por azenbleki pri honestaj homoj!" Li volis daŭrigi per kelkaj rimarkoj pri la honoro de la virinoj de tiu familio, kiam la reprezentanto donis la malnovan ordonon, "Silentigu lin."

Neoesis du policanoj ĉi foje por ŝtopi tiun buŝon, kaj, eĉ kiam silenta, li spiris forte kaj okule minacis siajn senhontajn akuzantojn. La lukton rigardis la reprezentanto, kiel oni rigardas muŝojn sur fenestrovitro.

Nun la demandoj direktiĝis al Abdallah.

"Kaj kial vi mortigis Husejn?"

"Kial mi mortigus tiun sesdekidon? Mi atentas miajn aferojn. Ĉu mi havas tempon por fari la laboron de la pendigisto?"

"Bone. Vi diras, ke vi ne mortigis lin. Nu, rigardu tion ĉi." La repnezentanto gestis al policano, kiu donis al li fusilon. "Kio estas tio?"

Abdallah silentis.

"Via fusilo, ĉu ne? Ni trovis ĝin en via domo. Eble spirito ĝin metis tien? Kies ĝi estas?"

"Ĝi estas mia, " respondis Abdallah, atente observante la reprezentanton.

"Kaj per ĝi vi pafis Husejn, ĉu ne? Vi atendis en la kanoj, kaj pafis lin, kiam li alproksimiĝis?"

"Ne, je la profefo Muhammad, li estu feliĉa! Mi ne uzas mian pafilon jam de semajnoj."

"Vi ne uzas ĝin jam de semajnoj. Bone. Mi komprenas. Kaj kiel estas, ke jen en la tubo estas tute freŝe bruligita pulvo? Eble via edzino iras ĉasi?"

Abdallah interne malbenis sian stulteoon, ke li ne purigis la fusilon; sed sur lia vizaĝo aperis esprimo de kompleta nekompreno.

"Freŝa pulvo? Via moŝto, Dio protektu vin! Vi eraras. Kiel povus esti freŝa pulvo, se mi ne pafas jam de monatoj?"

"Ĉu tiel? Sendube la diabletoj. Eble la juĝisto kredos vin, kaj ne min."

"Ja baŝa, O paŝao, kiel mi povus memori? Eble mi iris hieraŭ kaj pafis unu el la hundoj, kiuj difektas miajn kreskaĵojn." Indigne: "Ĉu mi memorus ĉiun hundaĉon, kiun mi pafas?"

La reprezentanto ridetis grase, kaj kapjesis. "Mi ja komprenas. Dum semajnoj en la vilaĝo, vespere en la kafejo, vi laŭte ĵuras, ke vi venĝos vin pro tiu afereto, pno kiu vi pasigis tri monatojn en malliberejo. Vi informas la mondon, ke la maljunulo Abd el-Aziz bedaŭros siajn mensogojn. Kaj tiam, por pruvi viajn vortojn, vi prenas vian fusilon unu vesperon, kaj iras pafmortigi – hundaĉon en via kampo. Tie1, ĉu ne?"

"Ĉu mi atentus tiajn friponojn?" La malestimo sur lia vizaĝo estis admirinda. "Ili ne indas alkraĉon. 0 noblulo, mi estas konata en la vilaĝo. Neniu eĉ unufoje aŭdis min minaci tiun familiaĉon: neniu diras tion. Ĉu Dio permesus al tia mensoganto vivi?"

La reprezentanto sin turnis al la linio el kaŭrantaj viroj. "Muhammad, Ali, Nasr, Abd el-Hamid. Nur, ĉu vi aŭdis aŭ ne aŭdis Abdallah deklari, ke li scias protekti sian honoron, kaj ke li mortigos la tutan familion de Abd el-Aziz?"

Konfuze ĥoro jesis emfaze, kun multaj ĵuroj je la nomo de Allah.

Ĉe tia malnobleoo, Abdallah tute furiozis. "Idoj de publikulinoj!" li kriegis. "Malbenojn sur viaj patroj! De kie vi havas viajn filojn, 0 Abd el-Aziz? Ĉu kalvulo, kia vi, povas fari idojn al siaj edzinoj?"

Ĉe tiu eksplodo estis ĥaoso en la oficejo. La viroj leviĝis kune kaj ekkuris por dispecigi Abdallah. Ĉiu samtempe kriegis, malbenante kaj blasfemante, kaj meze de la bruego la policanoj batalis por restarigi kvieton. Fine el la konfuzo apartiĝis tri grupoj: 1a akuzantoj, la policanoj, kaj Abdallah kun siaj gardistoj, ĉiuj anhelantaj, kun freŝa sango sur vizaĝoj kaj ŝultroj.

La leŭtenanto oscedis. "Sufiĉas, ĉu ne? Ni povas atendi la prooeson." La reprezentanto kapjesis, kaj ordonis al policano alporti kafon. Oni forpelis la akuzantojn kaj atestantojn, kiel ŝafojn, kaj remetis Abdallah en lian karceron. Kiel antaŭe, li laŭte informis la mondon pri siaj suferoj kaj afliktoj, dum la aliaj malliberuloj malbenis lian patron kaj faris malkomplimentojn pri lia patrino; en la sekvanta insulto-duelo, kriata de karcero al karoero, Abdallah resereniĝis.

Pasis du horoj. Subite li aŭdis novan, familiaran sonon tra la ekstera fenestro de sia karcero, kiu malfermiĝis sur la kampvojeton kondukantan al la tombejo. De fore, aŭdiĝis basa kantado kun forta ritmo, sur fono de virina ululado: la egipta mortoveo tremanta kaj ripetata. Baldaŭ la konfuzaj sonoj pliklariĝis kaj plilaŭtiĝis, kaj la procesio aperis preteriranta la policejon. Ĉe l' antaŭo marŝis la viroj, blanke vestitaj, kun seriozaj, senĉagrenaj vizaĝoj. La plej proksimaj viraj parencoj subportis ŝultroportilon, sur kiu kuŝis la ĉerko. Tiuj, kiuj ne povis atingi unu el la teniloj, metis manon sur la portilon mem, kaj tiel marŝis kantante. La unua portanto estis Abd el-Aziz mem, kun okuloj fiksitaj sur la eterneco. Post la viroj iris la virinoj, nigre vestitaj. Ili kriis, ploris jen rektigante la dorson kaj svingante la brakojn al 1a ĉielo; jen kurbigante sin kaj prenante polvon de la tero por verŝi sur la kapon. Ĉiu-kelkpaŝe ili haltis, ŝiretis siajn vestojn ĉe la brusto, kaj levis la kapon por ululi kun blinda malespero.

La procesio forpasis, kiel dancistoj trans scenejon, kaj la ĉantado kaj hurlado fariĝis nura murmuro en la malproksimo.

Abdallah daŭris rigardi tra la fenestro, kontente ridetante. Fine, kvita kun tiu hundaro. Tamen, ne. Estas ĉi tiu akuzo, ĉi tiu mallibereco; tion oni devas pagigi. Abdallah grincigis siajn dentojn. Denove lia kolero plenigis lian koron, ĝis ĝi eksplodis en subita ekkrio: "Allah!" Li ekpaŝis tien kaj reen furioze.

Tiam frapis lin alia penso: morgaŭ estos vendredo, kiam li devus plenumi sian ĵuron, marŝi trifoje preĝante ĉirkaŭ la tombo de la sanktulo, ŝejĥo Suliman. Tio ĝenis lin; se oni ne plenumas ĵuron, teruraj aferoj povas okazi: oni falas en puton, aŭ renkontas homon kun malbona okulo, kaj forgesas forgesti la malbonon; aŭ venas en la nokto diabletoj por turmenti kaj malebligi la dormon. Teruraj aferoj, precipe tiuj diabletoj, kiuj povas tute mizerigi la vivon al la homo.

Li ja devos iri morgaŭ al la tombejo por fari tiujn preĝojn; sed kiel – en malliberejo? Kiel, kiel – en malliberejo? Horon, du horojn li cerbumadis, jen paŝante, jen kaŭrante kun etenditaj brakoj. Ĉu mortigi la gardiston? Sed denove, kiel? Pri la puno sekvonta tian pluan murdon li ne pensis: la egipta kamparano ne kutimas antaŭpensi la rezultojn de siaj agoj.

Subite li haltis, kaj staris kvin minutojn senmove meze de la karcero. Li ridetis; li havis sian planon. Li iris al la kradpordo de la karoero kaj elrigardis. Estis mallume ekstere. En la oficejo, nenia lumo: la leŭtenanto ne deĵoras. Apud la pordego de la korto, nur unu sola figuro kun fusilo – la gardisto; ankaŭ la serĝento foriris por siaj aferoj. Abdallah tre singarde provis altiri la atenton de la gardisto; eĉ la aliaj malliberuloj devos ne scii pri la plano.

"Tsss! 0 soldato, aŭdu!"

Je la tria provo, la gardisto aŭdis, kaj base grumblante, venis al la karcer-pordo.

"0 azeno. kion vi volas? Ĉu mi estas tie ĉi por vin atenti?"

"Aŭdu: kion oni faros al mi?"

"Ĉu mi scias? Kredeble pendigo."

"Pendigo? Allah-Allah-Allah! Mizero! Kial mi naskiĝis?"

"Allah fi! Ekzistas tamen Dio!" diris kompate la gardisto.

"Sed vi ne komprenas! Mi faris ĵuron, pro ... pro ia grava afero, ke morgaŭ mi marŝos preĝante trifoje ĉirkaŭ la tombo de Suliman. Nun mi ne povas. Ĉu vi komprenas, kiel mi turmentiĝos?"

La gardisto estis tre religia homo, kaj ankaŭ bonkora, kaj li bone perceptis la malfacilan situacion, en kiu troviĝis Abdallah.

"Tamen," li diris konsole, "la diabletoj ne povos longe vin turmenti."

"Sed ĉu mi povos morti, ne plenuminte tian promeson?" Abdallah flustris ankoraŭ pli sekrete. "Aŭdu: vi estas bona homo; vi helpos min, kaj Dio rekompencos vin per riĉeco kaj multaj filoj. Nur malgranda afero: vi malŝlosos mian pordon, mi foriros por unu horo, kaj revenos rapide, nevidate kaj neniu scios pri la afero. 0 soldato, mi ĵuras per la Profeto, ke mi ne perfidos vin; mi ĵuras, ke mi revenos je la ĝusta tempo."

"Ĉu vi estas frenezulo? Cetere," aldonis la gardisto, "mi ne deĵoras dum la nokto. Mi finas post duonhoro, kaj revenos nur tagmeze morgaŭ. Neeble."

"Rabuna jigazik! Dio vin rekompencos! Ne estas necese iri nokte. Lasu min eliri post la tagmezo morgaŭ; ĉiu en la mondo estos dormanta; neniu min vidos; estos pli sendanĝere, ol dum la nokto. O homo, kion vi volus fari? Ĉu vi ne plenumus ĵuron?"

Tiu petego, kaj tia rezonado, ŝancelis 1a decidon de la gardisto; li estis pia homo. Abdallah vidis sian avantaĝon, kaj tuj almetis la finkonvinkan argumenton.

"Mi havas du pundojn kaŝitajn. Mia edzino scias, kie ili estas. Mi diros al ŝi, ke ŝi donu al vi la monon, kiam mi estos farinta miajn preĝojn. Du pundoj!"

Du pundoj preskaŭ egalas la salajron por tuta monato, kaj estas argumento nerezistebla.

"Du pundojn kaj duonon," diris la gardisto.

"Ja salám! Ana meskin! 0 Paco! Mi estas malriĉega!" diris Abdallah. "Du pundojn kaj dek piastrojn."

"Du pundojn kaj tridek piastrojn," firme respondis la gardisto.

"Mi malsatos, tamen, bone. Estu tiel."

"Tamen, vi ja ĵuras reveni, ĉu ne? Se vi malaperus, mi perdus mian oficon, mian pension, kaj krome pasigus kelkajn jarojn en malliberejo," diris la gardisto, kun ektimo.

"Ĉu mi estas mensogema kristano?" lin trankviligis Abdallah. "Vi meme apenaŭ rimarkos, ke mi forrestis etan tempon."

La gardisto reiris al la pordego por saluti la serĝenton revenintan de siaj privataj aferoj, kaj Abdallah kuŝiĝis sur la nuda planko, kaj dolĉe dormis. Sur liaj lipoj estis rideto.

Fariĝis laŭ la plano. Je tagmezo, oni ŝanĝis la gardistojn. La leŭtenanto foriris por siaj tagmanĝo kaj siesto. La serĝento kaj la gardisto, la sama gardisto, sidis sur benko apud la pordego.

La mondo estis silenta. Blankega sunlumo torente falis senbrue; ĉio paliĝis en la varmo. Baldaŭ la kapo de la serĝento kliniĝis; li ronkis. Similaj dormosonoj aŭdiĝis el la apudaj karceroj,

La gardisto zorgeme leviĝis, kaj piedpintis al la pordo de la karcero, kaj ĝin malŝlosis per la ŝlosilo, kiu pendis ĉe lia zono. Abdallah silente eliris nudpiede, kaj gestante al la ĉielo por ripeti sian ĵuron, glitis tra la korto, sur la eksteran vojeton.

Tagmeza silento kaj soleco. En domoj, sur kampoj, la homoj ĉie kuŝis dormantaj post la peza laboro de la mateno. Abdallah sin turnis en la direkto de la tombejo, kaj komencis kuri. Necesis tio, spite la varmon, ĉar estis multo farenda en lia malgranda horo.

En ses-sep minutoj li atingis la tombejon, kaj irinte rekte al la tombo de la sankta ŝejĥo, ĉirkaŭiris ĝin trifoje, preĝante.

Nun, kun trankvila konscienco, li sin turnis al la dua afero. Ankoraŭ kurante, sed tre zorge, por ne esti vidata, se troviĝus iu maldormemulo, li ekiris en la direkto de unu el la kampoj, kie probable li trovos la filojn kaj laboristojn de Abd el-Aziz. Ankoraŭ dek minutojn da vojo, kaj li alvenis. Dio estu laŭdata, jen ili. Sur la rando de la kampo kuŝis ses viroj: Fuad Abd el-Aziz, liaj du pli junaj fratoj Ali kaj Salah ed-Din, kaj tri laboristoj. Ĉiuj profunde dormis.

Abdallah ĉirkaŭrigardis, kaj tuj rimarkis longan tranĉilon uzatan por dehaki la sukerkanojn. Li prenis ĝin, pesis, kaj klinante sin, pikfrapis ĝin en la koron de Fuad. La mortigato ĝemegis, malfermis la okulojn larĝe, kurbigis siajn fingrojn, kaj kuŝis senmove.

Abdallah rigardis la aliajn; ili ne vekiĝis. Tiam li aliris al Ali, kaj zorgeme sed peze piedfrapis lian nazon tiel, ke la sango elŝprucis. Ali ruliĝis sur la tero, kaj saltis staren. Li rekonis Abdallah, kaj momente turnis sian rigardon al Fuad. Guste kiam lia buŝo malfermiĝis por krii, Abdallah pugnofrapis lian okulon; Ali falis ieren, koliziante kun Salah ed-Din, kiu leviĝis siden, surprizita kaj ankoraŭ duondorma. Abdallah sin turnis, kaj forkuregis. Du-tri momentojn li aŭdis la kriojn de la nun vekiĝintaj laboristoj, poste, nenion; oni prizorgis, senutile, Fuad.

Dek minutojn poste, li estis jam ĉe la pordego de la policejo. Silento; ĉiu, krom la gardisto, ankoraŭ dormis. Senparole, ili iris al la karcero, Abdallah eniris ĝin, la gardisto reŝlosis la pordon, kaj reiris al sia benko. Li iom puŝis la serĝenton, por ke tiu vekiĝu; la gardisto opinias, ke estas jam lia vico por dormi.

Pasis unu horo; la leŭtenanto estis ĵus reveninta de sia siesto, kiam alvenis Abd el-Aziz, Ali, Salah ed-Din kaj aliaj familianoj, kriegante, ĵurante venĝon, postulante la tujan mortigon de Abdallah. Estis por ĉi tiu bonŝance, ke li estis fermita en karcero, alie la furiozantoj estus lin mortigintaj spite la policanojn.

La leŭtenanto devis alvoki pluan taĉmenton el apuda kazerneto, antaŭ ol li povis rekvietigi sian polirejon. `Tiam, li kolektis la familianojn en sia oficejo por atendi la reprezentanton de la magistrato, kiu, farinte alian enketon tiumatene en la sama distrikto, tiumomente pace dormis en la vilaĝo.

Post lia alveno kun sia skribisto, oni ordonis al ok policanoj stari kun la familianoj de Abd el-Aziz; nur tiam ili malŝlosis la karceron de Abdallah, kaj lin kondukis al la oficejo.

Abdallah riaardis Abd el-Aziz kun duone subpremita triumfo en siaj okuloj. Ĉi-foje, tamen, la familianoj ne rigardis lin mediteme kaj digne; kontraŭe, ili salte stariĝis kaj estis sur lin kurontaj; nur malfacile la policanoj sukoesis ilin rekaŭrigi sur siajn kalkanojn.

"Nun, kio estas? Kial ĉi tiu bruego? Ĉu vi estas frenezaj?" diris la repnezentanto.

Ĥaoso; ĉiu volis paroli, krii samtempe. Silentigo flanke de la policanoj. La reprezentanto fingromontris al Ali.

"Tiu homo murdis mian fraton Fuad," diris Ali. "Ni ĉiuj estis dormantaj sur la kampo. Subite mi sentis teruran frapon sur la vizaĝon – vi ankoraŭ vidas la sangon sur miaj vestoj – kaj mi vekiĝis. Antaŭ mi staris tiu malbenita hundo; mi ekstaris kaj vidis Fuad senviva sur la tero. Tiam tiu homaĉo frapis min teren kaj forkuris. Mi falis sur Salah ed-Din, kiu ankaŭ vidis lin forkuranta, kaj rekonis lin. Tiam ni vekis la laboristojn, kaj forportis Fuad al nia domo."

"Frenezuloj!" kriis Abdallah. "0 bejo, ĉu vi iam aŭdis tiajn mensogojn? Ĉu malliberulo promenas libere por mortigi eĉ tiajn hundojn?"

"Silentigu 1in," diris la reprezentanto. Oni faris, sed ĉi tiun fojon Abdallah eĉ ne rigardis la pugnofrapinton.

"Kaj vi," diris la reprezentanto al Ali, "kion vi respondas al tio? Ĉu vi freneziĝis, aŭ ĉu vi sonĝis?"

"Je Dio kaj je Lia Profeto mi ĵuras, ke lin mi vidis kaj neniun alian! Ĉu mi ne havas okulojn? Ĉu mi kaj mia frato sonĝus la saman sonĝon?"

La reprezentanto fermis siajn okulojn, kaj suspiris. Li kutimiĝis al la mensogado de akuzantoj kaj akuzatoj, sed estis en ĉio ĉi mensogo pli ol ordinara; estis teda afero. Li malfermis la okulojn, kaj ordonis venigi la serĝenton.

La serĝento, aŭskultinte ĉion ĉe la pordo, sciis pri kio temas.

"0 serĝento, ĉu io eksterordinara okazis hodiaŭ?"

"Kisl eksterordinara? Kion via moŝto volas diri?"

"Ĉu malliberulo eliris la policejon, aŭ eĉ sian karceron?"

"Effendim!" kriis la serĝento indigue. "Ĉu mi ne faras mian devon? Ĉu mi lasas promeni krimulojn kaj rabistojn?"

Li tamen rigardis, dum frakcio de sekundo, la gardiston, kun eksuspekto en sia okulo.

"Respondu klare: ĉu Abdallah aŭ iu alia eliris la karceron eĉ kelkajn minutojn hodiaŭ?"

"Uallahi, neniam!"

Nun ankaŭ la reprezentanto rigardis la gardiston kuu ioma nalfido. "Ja Muhammad!" li vokis.

"Effenciim!" respondis la gardisto, kun timego en sia koro; li jam malbenis la impulson, kiu igis lin riski siajn oficon kaj pension, kaj longan restadon en malliberejo. Tamen, li ekvidis esperon.

"Kaj vi, kion vi faris? Ĉu vi liberigis Abdallah ĉi posttagmeze?" lin demandis la reprezentanto.

"Kial mi farus tion? Ĉu mi esias freneza? Li estis enŝlosita, kaj kiel li forirus kiam la ŝlosilo pendas ĉe mia zono? Rigardu, jen ĝi!" li diris triumfe; evidente por li la ŝlosilo estis klara pruvo pri lia senkulpeco.

"Kaj," li diris kun subita inspiro, "kiel Abdallah povus eliri la pordegon sen esti vidata de la serĝento?"

Kaj li sin retiris el la diskuto, sukcesinte ŝovi la respondeoon sur la ŝultrojn de sia superulo, kiu ja ne povas konfesi, ke dum pli ol unu horo li dormis, tiel ke la tuta malliberularo estus povinta forkuri.

"Vi vidas, via moŝto, "diris Abdallah preskaŭ ridante, "tiuj filoj de sesdek estas tre ruzaj. Kies sango estas sur la vesto de Ali? Kaj kial la labbristoj ne vidis min? Jen la vero, kaj mi provokas ilin malpruvi ĝin! Tiuj enviuloj Ali kaj Salah ed-Din ĵaluzis siajn pli aĝajn fratojn; ili volis mem heredi la tutan bienon de sia patro. Ili murdis jen unu, jen la alian, kaj por kovri sian diablan krimon, ili akuzas min – senkulpulon, kiu malutilis al alia neniam!"

"Filo de diabloj, vi mensogas! Dio sufoku vin!" kriis la familio de Abd el-Aziz, kaj ili denove saltis feroce al Abdallah. Ĉi tiun fojon eĉ la leŭtenanto devis partopneni la batalon por restarigi ordon. Kiam reestis iom da kvieto, Abdallah daŭrigis preskaŭ fanfarone, dum la reprezentanto rigardis de unu vizaĝo al alia, kun kolera mistifikiĝo.

"Sed Dio," daŭrigis Abdallah, "ne permesis tian krimon; Li protektas la senkulpajn kaj la piajn. Ili faris tro; ili volis akuzi homon, ke li faris krimon dum li estis kilometron for en karcero, kun gardistoj kaj bone ŝlosita pordo. El-Hamdulillah! Dankon al Dio! Li frenezigis miajn malamikojn!"

La reprezentanto rigardis 1a leŭtenanton, la leŭtenanto rigardis 1a reprezentanton, kaj ili ambaŭ kapjesis.

"Forigu ĉiujn," ordonis la leŭtenanto.

"Vi scias," li aldonis poste, kiam li kaj La reprezentanto estis solaj, "mi ne surpriziĝus, se tiu Abdallah sin savus tute senpune. Mi estas certa, ke li faris la unuan murdon, sed se ŝajnas, ke Abd el-Aziz kaj liaj filoj mensogis la duan fojon, kial ne ankaŭ la unuan fojon?"

Kaj efektive Abdallah liberiĝis tute senpune, pro necerteco de atestaĵo kaj reciproka kontraŭdirado de atestantoj. Kaj li estis prudenta: li sciis, ke estos ĉiam danĝere resti en la sama distrikto kun Abd el-Aziz kaj liaj filoj; li translokigis sin kaj sian edzinon tuj al Kairo, kie homo, kiu havas malamikojn, povas malaperi.