Enkomputiligis Don HARLOW

Respektinda Sinjorino

de L. N. NEWELL

El la novelaro Bakŝiŝ


Fatma Muhammad estis unu el tiuj knabinoj, kiuj teorie devus finiĝi malbone; sed kiuj, praktike, fariĝas tre respektataj kaj solidaj membroj de la socio.

Ŝi estis en mia klaso en la knabina lernejo, kie mi instruis la anglan lingvon; mi do havis okazon por studi ŝin tre zorge ĉiutage dum du jaroj. Tamen, mi ne povas diri, ke mi ĉion komprenis pri ŝi; ekzemple, eĉ ĝis la fino, mi ne povis diveni pri kio ŝi pensas ― se efektive ŝi pensis.

Oni tuj rimarkis, ke ŝi estas tre bela, laŭ la egipta kriterio. Si havis dek sep jarojn, kio egalas havi dudek tri aŭ dudek kvar ĉe eŭropanino. Ŝiaj haroj estis orbrunaj; okuloj preskaŭ sukcenkoloraj kaj tre grandaj ― okuloj neordinaraj, sed tre belaj. Ĉiu trajto estis delikata kaj belforma, nazo rekta, oreloj, lipoj, mentono. Nure, estis averta kontrasto inter ŝiaj lipoj kaj ŝia korpo. La korpo estis gracile graseta, kun maturaj kurboj, sed la lipoj havis tre malmulte da volupto. Mi kelkfoje pensis, ke iu viro, edziĝinte al ŝi pro tiuj promesplenaj kurboj, akre elreviĝos kiam li hurtos la malmolan fakton, kiun simboligas tiuj ĉarmaj lipetoj.

Mi neniam estis certa, ĉu ŝi estas iom inteligenta, aŭ tute stulta. Ŝi tute simple ignoris la instruadon, kaj ŝvebis super rezultaj riproĉoj. Certe ŝi ne povis respondi la demandojn al ŝi faritajn en klaso; mi havis la impreson, ke ŝi eĉ ne deziras. Ŝi ja venis al la lernejo sufiĉe regule, eble propravole kun nur malmulta instigo de siaj gepatroj: estas la modo ĉe la modernemaj egiptaj viroj elekti edzinon almenaŭ parte edukitan; kaj la kafa'a, la unua parto de la Duagrada Diplomo, havas sian valoron. Ŝi do, teorie, edukiĝis; sed miakrede ŝi bone konsciis, ke en siaj okuloj, korpo, graseteco, ŝi havas diplomojn senkompare pli allogajn al la svatemuloj, kaj ŝi do ĝuste taksis kaj lokigis la lernejan instruadon. Tion oni ne povas nomi malinteligenta.

En la klasoj, kun la instruisboj ― ĉiuj viroj ― ŝi neniam provis profiti per sia seksa ĉarmo; eble ŝi sentis, ke nenio valora estas gajnebla el ni kretpolvuloj.

Kontraŭe, ŝi ne malofte kaŭzis al kelkaj instruistoj senpovan koleron. Ne al mi, feliĉe; tamen, mi komprenis ŝian efikon ĉe la aliaj.

Ekzemple, mi demandas al ŝi, "Kio estas la verba substantavo de to depart?" aŭ "Ŝanĝu en raportan paroladon ĉi tion ..." (jes, tiel ni devis instrui la lingvojn en tiu tempo, por sukcesigi ĉe la ekzamemoj; feliĉe, aferoj nun ŝanĝiĝas).

Fatma stariĝas, junona figuro, kaj min rigardas per siaj grandaj okuloj, ĝentile, sed sen ia ajn intereso. La aliaj knabinoj ĉiam provas respondi, eĉ scie per eraro. Sed ne Fatma; la afero ne tiom interesas ŝin. Mi ripetas pacience la demandon; ankoraŭ ŝi rigardas min trankvile, dum tridek aliaj knabinoj svingas la manon al ĉielo, kaj angore murmuras, "Sir, sir! I know!" Mia aspekto jam tedas Fatma; ŝi turnas la kapon, rigardas al la fenestro, trankvile, senembarase, konsciante, ke ŝin okupas pli gravaj aferoj. Kaj fine mi devas diri, ke ŝi residu, ― nepovinte eligi el ŝi eĉ unu vorton.

Kiu povas diri, ke ŝi mapravis? Mi ja ne. Tamen, estis kelkfoje kolerige. Mi memoras unu fojon, kiam mi estis instruanta en alia klaso. Mi aŭdis bruon sur la korto, kaj ― ĉar miaj klasanoj estis skribantaj eseon ― povis elrigardi.

Mi vidis Farag Effendi, la instruiston pri matematiko, kondukata de la lernejestro kaj kelkaj servistoj al la lavejo. Li estis tute blankvizaĝa, preskaŭ svenanta, kaj de lia brako kaj mano fluis rapide sango.

Poste mi aŭdis la historion. Ne ricevinte de Fatma respondon al sia demando, Farag estis ordoninta, ke ŝi staru antaŭ la klaso; li volis, verŝajne, embarasi ŝin, eĉ timigi, por fine rompi tiun superecan silenton. Nu, li tute malsukcesis, kaj, eluzinte sian pacienoon, ordonis, ke ŝi eliru la ĉambron. Kaj ĉar ŝi iris iom tro malrapide. li provis kapti ŝin ĉe la ŝultro por puŝi ŝin tra la pordo, Sed lia mano glitis (ŝi estis sufiĉe peza) kaj ŝoviĝis tra la pordovitro, kaj ĝi kaj lia brako multe vundiĝis.

Post tio Fatma restis hejme du-tri semajnojn; ne pro honto aŭ embaraso, mi kredas, sed por ne malŝpari almenaŭ tioman tempon pri bagatelaĵoj.

Mi diris, ke ŝi ne provis profiti sian seksan allogon. Tamen, tiu allogo tre forte efikis, precipe ĉe la knaboj de la lernejo.

La knaba lernejo estis apud la knabina; ilin dividis alta muro kun fera pordo. La plimulton el miaj lecionoj mi faris en la knaba lernejo; mi do havis tablon kaj seĝon tie en la instruista ripozejo, kaj tien portis ĉiujn kajerojn por korektado.

La knaboj ― de dek du ĝis dudek du jaroj (mi havis barbulojn sidantajn flanke de dek-kvarjaruloj) ― baldaŭ rimarkis, ke en la knabina lernejo troviĝas belegulino, kaj ĉe la fino de la tago, ili kuris dekope por vidi Fatma-n eliri la lernejon; ili provis alparoli ŝin (tamen, ŝi estis prudenta, kaj ĉiam irigis alian knabinon kun si), kaj sekvis ŝin eĉ ĝis ŝia domo.

La afero estis fariĝonta skandalo: la knaboj komencis babili kaj ludi ankaŭ kun la aliaj lernejanipnoj ― afero nepermesebla en Egiptujo. Fine estis necese ŝanĝi la horojn de la lecionoj; la knabinoj komencis kaj finis la lecionojn dek minutojn antaŭ ol la knaboj, do irante hejmen povis tute eviti ilin.

Sed la admiro, aŭ amo, aŭ kio ajn, kiu ŝprucis en la koroj de la knaboj tiel facile ne venkiĝis. Ili sendis al ŝi amleterojn per la poŝto, aŭ al la lernejo aŭ al ŝia hejmo. Unu senhontulo eĉ aŭdacis demandi al mi inter du lecionoj, "Sinjoro, kio estas la nomo de la bela knabino en la alia lernejo?" Tio senspirigis min tiom, ke mi forgesis puni lin per duhora malliberigo.

Aliaj subaĉetis la lernejajn servistojn, ke ili transportu mesaĝojn ― kiujn, mi kredas, Fatma neniam respondis, kvankam ŝi supozeble legis ilin avide, eble ridante kun iu kunulino.

Sed la plej aŭdacan ruzon elpensis iu friponeto, kiu ŝajne havis monon nek por la poŝto nek por subaĉeto de la servistoj.

Unu tagon mi prenis kajeraron el la knaba lernejo, kaj ĝin disdonis al la knabinoj. Post du-tri minutoj, Fatma levis la manon kaj kriis, "Sinjoro, sinjoro!"

Mi aliris al ŝia skribotableto, kaj demandis kion ŝi volas.

"Edi?" ŝi diris arablingve. "Kio estas tio ĉi?" Ŝi montris al mi la lastan paĝon de sia kajero, sur kiu oni estis skribinta dek liniojn arabe.

"Kiel mi scias?" mi respondis. "Ĉu mi scias la araban lingvon? Kion vi skribis tie?"

"Mi ne skribis ĝin", ŝi respondis. "Kiam mi donis al vi la kajeron, ne estis skribo tie".

"Bone, traduku ĝin, por ke mi sciu pri kio temas."

Ĉe tio ŝi komencis kaŝridi, klinante la kapon antaŭen, kaj kovrante la buŝon per la mano. Kaj pluan vorton el ŝi mi ne povis ricevi.

Mi portis la kajeron al alia knabino, kun la sama rezulto. Tiam mi elŝiris la paĝon por forporti ĝin, por ke egipta kolego traduku ĝin al mi. Kiam li legis ĝin, ankaŭ li ridetis, kaj klarigis, ke ĝi estas tre entuziasma amletero, multe parolanta pri la belaj okuloj de Fatma, kaj proponanta rendevuon por la proksima tago.

Sendube, la skribinto meritis punon pro tio, sed lia ruzo tiom amuzis min, ke mi eĉ ne provis eltrovi kiu li estas.

Nu, venis junio, la monato de la publikaj ekzamenoj. Fatma iris kun la aliaj, por provi la unuan ekzamenon. Estis ŝia dua jaro kun mi; ŝi estis provinta la saman ekzamenon la autaŭan jaron, kaj tute ne sukcesis. Mi povis imagi ŝin, sidanta en la tendego de la ekzameno, rigardante kun trankvila malestimon la demandojn, kiujn ŝi ne povas respondi.

Tamen, se ŝi ne povis brili en la ekzamenoj, ŝi famiĝis alimaniere. Unu tagon, ĉe la fino de ekzamenkunsido, ĵurnalisto de iu arablingva ĵurnalo atendis ekster la tendego kun sia fotografilo. Li deziris aktualaĵojn pri la ekzamenoj, kaj estis decidante fotografi la lernantinojn. Hazarde, li elektis Fatma-n, kaj la proksiman matenon tuta Egiptujo vidis ŝin sur la ĵurnalo, kun la subskribo: "La Egipta Virino de la Estonteco; la Plej Bela Ekzamenatino de la Jaro Triumfe Iras el la Ekzamenejo". Oni skribis ankaŭ ŝian nomon, kaj la nomon de la lernejo, kie ŝi estis studinta.

Jam tiun tagon mi devis aŭskulti la ŝercojn senfinajn de miaj egiptaj kolegoj; ne nur tiun tagon, sed ankaŭ dum multaj postaj tagoj, ĉar la egipto povas ĝui la saman ŝercan multe pli longe ol la eŭropano. Oni proponis fari por mi miajn lecionojn senpage, oni proponis eĉ fari miajn lecionojn kaj min pagi por la privilegio; kaj oni faris sennombrajn demandojn pri mia metodo instrui la anglan lingvon.

Nu, kia ajn mia metodo instrui, Fatrna denove nalsukcesis en la ekzameno, eĉ pli malglore ol la antaŭan fojon. Tiel finiĝis ŝia senutila edukado, kaj ŝi neniam revenis al la lernejo.

Tamen, ne tiom senutila. Tiu malestimata eduko levis ŝin alten en la socio. Ĉar iu paŝao, tre riĉa kaj ne tro maljuna, vidis ŝian foton en la ĵurnalo; kaj supozis, ke ŝi sendube estas tre brila, se tiel elektita, kaj tre admiris ŝian belecon (hazarde la foto estis klara kaj bona): la bela virino fama estas ĉiam pli bela, ol la bela virino nekonata ― eĉ se ŝi estus fama nur pro murdaĉo.

Nu, mallonge. li komunikis kun la patro de Fatma, faris konvenajn proponojn pri doto, kaj tiel plu, kaj ili geedziĝis post nur du monatoj.

De tiam mi neniam denove vidis Fatma-n, sed mi kelkfoje imagis al mi, per kia rigardo de trankvila supereco ŝi regalus min, se hazarde la vivo kunĵetus nin denove.