Enkomputiligis Don HARLOW

La svatanto

de L. N. NEWELL

El la novelaro Bakŝiŝ


En Eŭropo oni plej nature kaj facile amikiĝas al fraŭlino se oni estas fraŭlo; la honestaj knabinoj ne kutimas altiri la atenton de la edzoj. Kontraŭe, en Egiptujo, mi konatiĝis kun Nigma ĝuste tial, ke mi ne estis fraŭlo, sed respektinda kaj sendanĝera edzo. Se oni vidus ŝin parolanta al mi (diskrete, kompnemeble, een troa ridado), tamen ne povus esti skandalo; se oni estus vidinta ŝin babilanta kun juna senedzina viro, ŝia reputacio estus ruinigita por ĉiam, kun, por egiptino, teruraj sekvoj.

Iam mi instruis en knabina lernejo, kaj tie, en la porinfana fako, instruis ankaŭ Nigma Jusef. Mi tuj rimarkis ŝin, ĉar inter siaj taskoj, ŝi devis ankaŭ prizorgi la tabelon de 1a lecionoj por la duagradaj klasoj, kaj mi devis aranĝi mian laboron komsulte kun ŝi.

Ŝi tiam havis proksimume dudek-kvin jarojn, kaj estis mezalta, kun korpo svelta kaj tre gracila; kaj kiam ŝi forgesis, ke ŝi devas imiti la eŭropajn sinjorinojn, ŝi sin movis sufiĉe bele. Kion plu? Tre nigraj haroj – longaj, kompreneble; grandaj nigraj okuloj, blankegaj dentoj, lipoj iomete tro larĝaj, haŭto malpale bruna. Ŝi ofte ridis. kaj ŝia esprimo estas afable mokema. La voĉo estis iom raŭka, sed ne malagrabla; ŝi estis helpema, kaj ŝajnis bonkora.

Kun mi ŝi evidente volis amikiĝi, pro du kialoj: unue, ŝi ŝatis ĉion eŭropan, kaj kompense malŝatis preskaŭ ĉion egiptan; due, mi flue parolis la francan lingvon, kaj ŝi tute ne parolis la anglan lingvon. Simile al tre multaj egiptinoj el la "respektindaj" familioj, ĉu mahometanaj, ĉu kristanaj, ŝi estis edukita en franca lernejo – ĉu laika, ĉu religia, mi ne plu memoras. Kredeble religia, ĉar Nigma estas koptino, kaj la koptoj preferas la kristanajn lernejojn.

Ĉe nia unua intervjuo, la franca lingvn tuj faris ligon inter ni; mi ĝojis, ĉar mi povis paroli al ŝi senpene, anstataŭ paroli malrapide kun iu, kiu apenaŭ komprenas la anglan lingvon; ŝi ĝojis, ĉar ŝi povis rilati kun eŭropano.

Tamen, la unua interparolado ne estis sen danĝero. Kiam ŝi estis aranĝinta la horojn de miaj lecionoj, ŝi diris al mi, kun la surfaca rideto de tiu, kiu estas preta ofendiĝi: "Vi ne ŝatas akcepti ordonojn de virino, ĉu? Kaj precipe de brunulino kia mi?"

Evidente komplimento estis necesa, kaj mi faris mian eblon.

"Kontraŭe," mi respondis, "ĝi faras nuran laboron efektiva plezura. Kaj, se vi scius kiom mi suferis por brunigi mian haŭton! Ĝi estas la koloro, kiun mi plej admiras."

Cetere, en tiu komplimento troviĝis apenaŭ mensogeto. Ŝi nomis min flatemulo, sed ridetis kontente; kaj mi rimarkis, ke ni ne estas farinta al mi malamikon. Ŝi diris jam de la komenco la familiarajn tu kaj toi, kiel tre multaj egiptoj france parolantaj.

Tio estis mia unua percepto pri ŝia preskaŭ malsana sento pri la propra senindeco, ŝia timo pri malrespekto aŭ malestimo; ŝi deziregis esti eŭropanino, kaj dolore konsciis, ke ŝi estas "nur" (la vorto estas ŝia, ne mia), nur egiptino brunhaŭta. Ŝi mem proponis, ke mi malestimu ŝin, ĉar ŝi bezonis aŭdi mian aserton, ke mi tute ne malestimas ŝin.

Poste, ŝi tre ofte kaptis la okazon alparoli min, kiam mi eliris klasejon post leciono; ŝi kvazaŭ embuskis min, kaj alpafis al mi torenton da francaj frazoj. Tamen, mi ne tro lasis mian viran memestimon fieriĝi; mi sciis, ke ŝi ne persekutas min, ĉar mi estas mi, Noel Mansell; eĉ ne tial, ke mi estas virseksulo; sed nur tial, ke mi estas tre blonda membro de la angla raso; kaj ĉar tio estis honoro, kiun mi partoprenis kun kvindek milionoj da aliaj homoj, mi ne tro vantis mian allogon.

Ŝi parolis pri diversaj aferoj, ne tre interesaj: pri la klimato, pri la lernejaj ferioj, pri la karaktero de miaj instruatinoj kaj similaĵoj. Tamen, nia rilato progresis ĝis la punkto, kiam mi povis inviti ŝin tetrinki kun mia edzino kaj mi en nia hejmo.

Ŝi levis la kapon kun rapida rideto, kiam mi diris tion; konfirmante mian suspekton, ke ŝi estas esperinta tiun inviton jam de longe. Tamen, ŝi devis antaŭeviti repuŝon al ŝia fervoro, kaj diris: "Vi estas tre afabla. Sed kial via edzino interesiĝas pri egipta instruistino? Ŝi ne vere deziras renkonti min."

Mi estis alkutimiĝinta al dci, kaj havis mian respondon preta. "Sed, fraŭlino, mi multe parolis al ŝi pri vi, kaj ŝi senpacienoe atendas la okazon vin vidi. Ĉu proksiman ĵaŭdon?"

"Mi ne scias, ĉu mi povos. Petu, ke ŝi sendu al mi invitleteron, kaj tiam mi sciigos vin pri la afero."

Tion mi ne estis atendinta; sed post momento mi divenis la veron, kiun ŝi ne volis konfesi. Respektinda egipta fraŭlino ne povas viziti amikojn sen la permeso de siaj gepatroj; kaj Nigma bezonis la leteron por montri al ili kaj por havi la permeson.

Nu, ni sendis la leteron, kaj ŝi respondis, ke ŝi volonte venos, se ŝi povos kunvenigi sian fraton, "ĉar ŝi timas trairi la urbon sola." Kio signifas, ke ŝi ne estas permesata viziti amikojn sen dueno, ĉu patro, patrino aŭ frato.

Ili alvenis; Nigma estis sin vestinta honore al la okazo. Ŝi portis helan robon, tre modan laŭ la gusto de Egiptujo, kiu estas sufiĉe simila al la gusto de Parizo: altajn kalkanumojn, kiuj iom malbonigis ŝian belan marŝon, ĉar ŝi ne tute kutimis al ili; kaj en tiu varmega klimato, ŝi portis longajn ĝiskubutajn gantojn. Kaj – kompatindulino! – por impresi mian edzinon, ŝi estis teginta sian vizaĝon per blanka pudro. Tion ŝi faris por kaŝi sian brunecon, sed ĝi nur donis malsanecan aspekton al ŝia velura haŭto. Mi suspektis, ke ŝi portis la gantojn samkiale.

Post la salutoj, ŝi sidis silente, singardeme rigardante mian edzinon por vidi, ĉu necesas sin prepari kontraŭ rikanoj. Iom post iom ŝi trankviliĝis, kaj komencis babili, laŭ la kutimo de virinoj en ĉiu lando, pri roboj kaj modoj kaj similaj virinaj aferoj. Dume, mi konversis kun la frato, junulo dudekjara, kiu estis provonta la Bachot, kaj estis edukata en franca religia kolegio. Mi miris, kiom la francoj sukcesas stampi la egiptojn per franca aspekto; li parolis kaj gestis kiel franca junulo, kiu kombinas necertecon pri sia valoro kaj pri sia impreso ĉe aliaj, kun la opinio, ke li ĉion scias pri la mondo. Ni parolis pri la literaturo. "Jes" li informis min, "en la angla literaturo estas bonaĵoj, sed entute ĝi ne multe valoras kompare kun la franca. Mankas al la angloj formo, stilo; ili havas geniulojn, sed barbarajn geniulojn." Li rigardis min por vidi, kian impreson li faras; mi faris la taŭgan respondon.

"Sed Shakespeare, Milton? Ĉu estas poezio pli bela, ol ilia?"

Kaj tiel plu: la kutima konkurado kiam franco renkontas anglon.

Nin ne aŭskultis Nigma; ŝi havis pratikan menson, kiu ne malŝparas tempon pri la literaturo. Ŝi estis tiam parolanta pri filmoj kaj la beleco de la aktorinoj.

"Ĉu vi iam vidis Greta Garbo? Mi pensas, ke ŝi estas bela. Kia blanka haŭto! Ne kia mi, brunulino! Kion mi farus, se nur mi povus esti blanka, kiel ŝi!"

"Sed kial, fraŭlino? Vi sinjorinoj ja estas amuzaj: jen en Eŭropo preskaŭ ĉiuj virinoj volas esti brunaj, kaj sidadas multajn horojn sub la suno por bakiĝi. Ili eĉ pagas grandajn sumojn por kosmetikoj brunigaj. Kaj jen vi kaj aliaj egiptinoj, kiuj volas la kontraŭon! Laŭ mia opinia, la bruna haŭto estas pli bela, ofte, ol la blanka."

"Ah, sed ne estas la sama afero", ŝi diris. "Ili estas eŭropaninoj, do ili bone povas brunigi sin, mi estas egiptino."

Frazo certe neklara, tamen mi ĝin komprenis, ĉar mi estis jam renkontinta la egiptan snobismon pri haŭtkoloro. Ekzistas multaj egiptoj blankaj aŭ preskaŭ blankaj; ili estas la plej feliĉaj kaj malestimas iujn aliajn. Poste, estas tiuj, kies haŭto havas la koloron de kafolakto; ilin ridigas la brunuloj de meza kaj suda Egiptujo. Ĉi tiuj siavice povas moki nur la nubianojn kaj sudananojn nigrajn. Kiujn la sudananoj malestimas, tion oni ankoraŭ ne eltrovis, se certe iujn. Mi ne surpriziĝus, konstatante, ke tiu ĉena malestimo trairas tutan Afrikon ĝis Cape Town.

Mi ankaŭ aciis, ke tiu snobismo estas pli forta ĉe la virinoj, ol ĉe la viroj: egipto konsentus edzinigi virinon pli brunan, ol li, sed egiptino ne volas edziniĝi al viro pli bruna, ol ŝi; ŝi tro sentas sian superecon.

"Nu," mi diris al Nigma, "aranĝu kun kuracisto, ke li donu al ni vian haŭton, kaj al vi nian, kaj ĉiu estos kontenta!"

Tiu ideo amuzis ŝin, kaj ŝi komencis paroli ankoraŭ pli hejmece. Ŝi naive interesiĝis pri la mebloj, bildoj kaj drapoj de angla hejmo, kaj volis rigardi ankaŭ la subvestojn de mia edzino. La du virinoj foriris en la litĉambron, kaj mi aŭdis viglan konversadon kaj ridojn. La plimulton ŝi admiris, sed ne povis kompreni la simplecon, senornamecon de kovriloj, vestoj kaj similaj aferoj. Ŝi ĉion rigardis, admiris, sed ŝi ne notis por poste imiti; spite ŝian ŝaton pri ĉio eŭropa, mankis al ŝi la risorto, kiu instigus al ŝi eŭropanigi sin.

Entute, la vizito estis sukcesa; Nigma tiom sentis sin senembarasa, ke ni eĉ persvadis al ŝi instrui al ni araban kanton de la felahoj. La penso, ke ni volas lerni kamparanan kanton, longe ridigis ŝin: vere komika ideo; sed fine ŝi ekkantis, iom ruĝiĝante, ĉar ŝi kantas laŭ la maniero de la neinstruitaj kamparanoj, anstataŭ laŭ la xnaniero de Badia' Mesabni, la plej moda kantistino en Egiptujo.

Post tio, ŝi pli ofte parolis al mi en la lernejo, sed zorgis ne paroli pri la vizito, se alia instruisto troviĝis en aŭdodistanco. Baldaŭ temis pri revizito, ĉar necesis prezenti siajn eŭropajn amikojn al la familio. Estis aranĝite, ke je unu el la festotagoj ni iru al la domo de ŝia patro.

La egiptoj estas gregemaj homoj, kaj plej feliĉe laboras multope, kune babilante kaj ridante. Ili ŝatas la kunpremon de siaj kunuloj; ekzemple, unu taksio aŭ fiakro ofte devas enteni dek aŭ dek-du homojn samtempe. Same pri la hejmo; la familianoj ŝatas kune vivi, kaj ĉar la egiptaj familioj estas grandaj, ili kunloĝigas nekredeblan nombron da homoj en unu malgranda apartamento.

Tial, kiam oni eniras egiptan hejmon, oni estas prezentata al tiom da familianoj, ke estas neeble memori ĉiujn. Mi do havas nur malklaran memoron pri la personoj, kiujn ni renkontis dum nia unua vizito en la familio de Nigma Jusef, krom pri Nigma mem, ŝia frato, kiun ni jam konis, kaj – plej granda surprizo – angla soldato, serĝento en la regimento tiam deĵoranta en la urbo. La anglaj soldatoj en Egiptujo estas la plej solecaj homoj en la mondo, kaj mi tre miris pri la ĉeesto de ĉi tiu.

Komence la konversado estis malfacila, kiel ĉiam ĉe tiaj internaciaj kunsidoj. La soldato parolis la francan lingvon kun aĉa akcento, sed sufiĉe flue; tamen, ni devis atenti, ke li, mia edzino kaj mi ne komencu privatan konversadon en la angla lingvo pro facileco. La virinoj baldaŭ trovis temon por si: fanfaronado kaŝita pri siaj kudraĵoj. brodaĵoj, trikaĵoj. Mi rigardis longan serion da vestoj, kovriloj, tablotukoj kaj similaĵoj, paciencege broditaj kaj ornamitaj de Nigma kaj ŝia fratino, kaj zorge konservataj en ŝranko, por ke ili ne difektiĝu per la uzado. Mi rimarkis, ke la prudeco de la egiptinoj tamen permesas, ke ili montru tiel siajn kalsonojn kaj similajn intimaĵojn.

Poste, mi sukcesis ne malĝentile paroli kun la soldato. Li estis juna kaj tre blonda, proksimume dudekokjara, kun brosaj lipharoj; unu el tiuj angloj, kiuj aspektas ĉiam, kvazaŭ ili ĵus sin banis. Liaj grizaj okuloj estis seriozaj kaj malkaŝaj, kaj mi baldaŭ rimarkis, ke ili sekvas la formon de Nigma pli ofte, ol la aliajn.

"Jes," li diris, responde al demando mia, "mi konas la familion jam de sep-ok monatoj. La plej aĝa frato estas kontlibristo en la kantino, kiun mi estras, kaj iam li invitis min. Mi estis sufiĉe kontenta akcepti, ĉar ni ne konatiĝas kun multaj homoj en tiu ĉi lando ... La franca lingvo? Nu, mi iomete lernis en la duagrada lernejo en Anglujo; kaj mi studis el libro tie ĉi; mi pensis, ke se mi vizitas la familion, mi devus almenaŭ iom paroli kun ili, kaj nur la plej aĝa parolas la anglan lingvon." Mi suspektis, ke precipe kun Nigma li volis paroli; li estis tiom fremda en tiu medio, ke nur tia kialo igus lin lerni la francan lingvon kaj vizitadi la familion.

Tiam Nigma interrompis nian interparoladan, proponante, ke ni rigardu la familian foto-albumon. Tiu rito estas plenumata de ĉiu gasto ankaŭ en Egiptujo; kaj same kiel en Eŭropo, ĝi tre utiLas por ŝtopi truon en la konversado. Tiun celon ĝi trafis, kvankam estis unu momenta embaraso. En la albumo staris foto de egipta oficiro, kun agla vizaĝo preskaŭ nigra; li aspektis tre vireca, efektive bela tipo. Ni tion diris: "Kia bela viro!"

Nigma rigardis nin momente, tute senkomprene. Ni rimarkis, ke ni faris eraron. Sed feliĉe nia eraro amuzis ŝin, kaj ŝi ridegis. "Sed ... sed," ŝi balbutis, "li estas nigra! Aŭskultu, patro, ili opinias la nigrulon bela!" Kaj sub la ŝirmo de ŝia ridado, ni ekparolis pri io alia. Ni petis, ke ŝi ludu iun muzikaĵon per la piano, kiu staras en la sidĉambro.

"Ne, vi ne deziras aŭdi min ludi, ĉu? Kiel egipta muziko povas interesi vin?"

Ni sciis la respondon al tia demando, kaj baldaŭ ŝi ekludis. Ŝi prezentis al ni la plej lastan ĵazaĵon, por montri, ke ŝi scias ion alian, ol la mizera popolkanto, pri kiu ni estis petintaj dum ŝia vizito al ni. Ni aplaŭdis, kaj ne kuraĝis peti, laŭ nia prefero pluajn felahajn kantojn.

Post longa vespermanĝo, kaj babilado pri la klimato, pri la lernejaj ferioj, pri la karaktero de ŝiaj kaj miaj instruatinoj, ni foriris samtempe kun la soldato, kiu nomiĝis Felton. Kun li mia edzino kaj mi marŝis al la centro de la urbo, por trafi aŭtobusojn. Kaj dum ni zigzagis tra la mallumaj stratoj, evitante koton kaj azenrajdantojn, ni ĉiuj havis tiun jukon en la animo, kiun oni havas, kiam kunveno ne marŝis bone, kiam la intimia fluo de la parolado mankis, kiam oni montris sin malsprita.

Mi singardeme paroiis al FeLton pri Nigrna. "Eksterordinare agrabla junulino, tiu Nigma. Ŝi havas grandan kuraĝon, ĉar ŝi sukcesis venki la antaŭjuĝojn de la familio, kaj laboras ekstere. Maloftaĵo, tio."

"Je-es," li parolis malrapide, "ŝi estas alloga knabino. Jes, mi tre ŝatas ŝin. Efektive, –" li haltis, kaj rigardis min serĉe por reoertiĝi, ke mi estas tia homo, al kia oni povas paroli sen timi mokon. La anglo ĉiam timas mokon pri siaj amaferoj.

"Efektive," li daŭrigis, post moment, "mi kelkfoje pensis, ke mi ŝatus promeni kun ŝi." Li uzis la anglan popolan esprimom por la antaŭfianĉeca interkoniĝo, kunpromenado, reciproka provado. "Ŝi estas honesta knabino, kaj serioza." Subite li konsciis, pri kia temo li parolas, kaj ruĝiĝis; kaj marŝis kelkajn minutojn senparole.

"Nu", li daŭrigis, kun tiu bezono pri malkaŝa parolado, kiun ĉiu el ni kelkfoje sentas ce nekonatoj, "mi ne scias, kion pensus mia familio. Ŝi ja ne estas blonda, tion vi vidis. Tamen, kiel gravas la koloro? Se ŝi estus bona edzino?"

Mi kapklinis konsente; efektive, mi pensis, ke spite la diferencojn pri raso, vivspertoj, medioj, tia edziĝo povus ruliĝadi trankvile. La afero tre interesis min, ĉar edziĝo inter anglo kaj egiptino estas tre malofta; precipe tial, ke ili neniam havas okazan renkontiĝi. Felton kaj Nigma ŝajnis reciproke taŭgaj, ĉar ŝi estis inteligenta kaj pli bone edukita, ol la plimulto el la egiptinoj; kaj li evidente ne havis antaŭjuĝojn pri raso, koloro aŭ lingvo; ili faris, efektive, tre interesan kompromison inter la ideoj, pensmanieroj kaj kutimoj de la du rasoj. Estis videble, ke li ŝatas, preskaŭ amas ŝin, pli ol li vorte konfesis. Mi ne sciis, ĉu ŝi amas lin, sed ŝi tiom admiris ĉion eŭropan, kaj tiom deziris eskapi el ĉio egipta, ke ŝi nepre farus sian eblon por feliĉigi lin.

"Tamen, mi ne deziras nun paroli al ŝi pri la ideo," Felton daŭrigis; "mi ankoraŭ ne sufiĉe konas ŝin. Mi neniam havas okazon paroli al ŝi sola. Ĉiam estas kun ni aŭ fratino aŭ frato, aŭ alia familiano. Ŝi ŝajne ne komprenas, ke mi deziras paroli al ŝi sola kelkfoje. Mi plurfoje invitis ŝin iri kun mi al kino; ŝi akceptis nur unufoje, kaj tiam venis ankaŭ la patro kaj patrino."

Nun mi komprenis la malfacilaĵon: spite sian restadon en Egiptujo, Felton ankoraŭ sciis tre malmulte pri la moroj de la egiptoj. Fraŭlino neniam povas esti sola kun viro, eĉ en sia hejmo, ĝis kiam li estas jam petinta pri ŝia mano al ŝia patro, kaj paginta al ĉi tiu la doton. Tiam, kelkfoje, li estas permesata pasigi duonhonon sola kun sia fianĉino en la sidĉambro, sed eĉ tiam li ne povas promeni kun ŝi sola, aŭ iri al kino. Mi demandis al mi, ĉu tion mi devus klarigi al Felton; farante tion, mi riskus tute senkuraĝigi lin; ne farante tion, mi lasus lin en senbaza espero, kaj kaŭzus al li eventuale pli grandan elreviĝon. Nu, mi nenion diris; dum mi estis ankoraŭ pesanta la aferon, ni atingis la haltejon de la aŭtobusoj, kaj disiĝis.

Nu, post tiu tago, Nigma kaj mi havis tute novan temon por konversado, kiam ni renkontiĝis en la lernejo. Pli ĝuste, ni havis nur unu. Ŝi konstante parolis pri Felton, pri lia honesta karaktero, lia blondeco, lia vasta scio kaj kompreno pri la mondo, liaj grandaj kapablaj manoj, lia fortikeoo. Mi rimarkis, ke interesas ŝin ne nur la anglo, sed ankaŭ la viro; mi kredas, ke ŝi estis enamiĝinta al li. Ankaŭ ŝia karaktero ŝajnis ŝanĝiĝi; ŝi ne perdis la iom mallarĝan elrigardon de la egiptino, sed tamen ŝi estis pli komprenema, pli vivoplena, pli virineca, malpli knabineca; kaj super ĉio, ŝia memfido multe kreskis; ŝi ne plu antaŭvidis rikanojn.

Tiel daŭris du monatojn; tiam finiĝis la lerneja jaro; mi foriris kun la edzino al Aleksandrio por unumonata libertempo, kaj ne renkontis Nigna dum tri monatoj. Kaj kiam mi vidis ŝin en la lernejo, ŝi estis tiom okupita pri la reorganizo de la klasoj, ke tute ne estis tempo por konversado.

Baldaŭ ni invtis, ke ŝi tetrinku kun ni, kaj sendis la kutiman invitleteron. Ĉi tiun fojon venis kun ŝi ŝia edziniĝinta onklino, bela virino, pli juna ol Nigma.

Post la salutoj kaj demandaj pri libertempo, ni komencis paroli pri pasintaj aventuroj, ridi pri komunaj memoroj. Nigma parolis al ni sufiĉe facile, senembarase, sed ŝi ridis malpli ofte, ol antaŭe. Ŝi diris sarkasmajn frazojn de tempo al tempo; tion mi neniam aŭdis ĉe ŝi antaŭe. Mi rimarkis en ŝia voĉo amaran tonon. Kaj al frazoj pri la varmeco, la belaj ĝardenoj kaj promenejoj de Aleksandrio, la novaj lernantnoj en la lermejo, kaj tiel plu, ŝi respondis sen sia kutima entuziasmo.

Fine, mia edzino turnis la konversadon al temoj pli intimaj. "Kiel do," ŝi diris al Nigma, "ĉu vi ankoraŭ ne estas edziniĝinta?"

"Kiu volus edzinigi min?" ŝi respondis, kun stranga rideto, kiu ŝajnis al mi kolereta. "La viroj preferas la blankajn virinojn; oni ne deziras negrinon, kia mi."

Denove tiu obsedo pri la koloro; ĝi estus jam tedinta min, se mi ne estus diveminta suban tragedion. Evidente la aferoj iris malbone.

En Egiptujo ne estas maldelikate demandi pri la aferoj, eĉ la amaferoj, de aliaj; ni do kuraĝigis ŝin, ke ŝi rakontu al ni, kio okazis.

"Sed tiu anglo – ni ja vidis, ke li interesiĝas pri vi?"

"Ĉu mi scias? Li sendube edziĝis al iu angla fraŭlino, kiu estas pli bela, ol mi. Sed kiel tio gravas al mi?" Ŝi provis rideti, kaj altigis sian belforman nazon kvazaŭ malestime. "Mi estas instruistino, dank' al Dio, kaj tiel mi restos libera ĝis la morto. Mi ne estos la sklavino de iu ajn viro."

"Sed ĉu vi ne renkontadas lin – ĉu li ne plu venas al via domo?"

"Ne, li ne plu venas; li ĉesigis siajn vizitojn jam antaŭ tri monatoj." Pro sia manko de memfido, Nigma vidis en tio tediĝon pri ŝi; la anglo trovis ŝin neinteresa, "tro indiĝena", tro nigra. En la tonoj de ŝia voĉo mi aŭdis doloron kaŝitan, la doloron de virino, kiu senespere deziras viron, kaj maltrafis sian okazon. Kompatinda Nigma; ŝi volis, pli ol iam antaŭe, esti eŭropana, esti edzino, kaj pli ol iam antaŭe, ŝi malesperas pri eskapo el sia teda familia vivo.

Ni provis klarigi al ŝi, ke ne pro malestimo Felton ĉesigis siajn vizitojn, sed pro tute aliaj kaŭzoj.

"Li ja ŝatis vin, Nigma. Sed li deziris koni vin pli bone, lasi, ke vi konu lin pli bone antaŭ ol proponi la edziĝon. Kaj malfeliĉe tio estis neebla."

"Sed kiel neebla? Li ja venis al ni ĉiusemajne, ni ofte vidis unu la alian, ni ofte babilis kune. Li estus povinta paroli pri la afero al mia patro – li ne estus postulinta tre altan doton."

Certe Nigma estis leginta francajn romanojn; certe ŝi sciis, ke eŭropanoj admiras la romantikan amon, volas edziĝon de animoj – kio postulas longan konadon sen la ĉeesto de aliaj. Eble ŝi pensis, ke tio estas nur en romanoj.

"Ne estas eble koni unu la alian profunde, se ĉiam ĉeestas la gepatroj," mi diris. "Li volis promeni kun vi sola, iri kun vi al kino, paroli libere sen la embaraso de la ĉeesto de aliaj. Kaj supozeble, kiam li trovis tion neebla, li opiniis, ke estas nur unu afero farebla: ne plu vidi vin."

Surprizis min, ke Nigma ne divenis tion antaŭe, ĉar estas ankaŭ egiptaj junuloj, kiuj rifuzas edziĝi samkiale; sed ŝia menso estis irinta en alian direkton. Kiam ŝi aŭdis nian opinion, ŝia vizaĝo esprimis unue nekredemon; poste ĝi aspektis kolera, kaj ŝi ruĝiĝs. Mi supozis, ke ŝi riproĉos al Felton, ke li tion ne diris malkaŝe; sed ne.

"Ĉu tiel? Ĉu tiel?" ŝi fine diris. Miksita kun ŝia kolero estis ankaŭ ia sento pri malŝarĝo; rekuraĝiĝis ŝia memestimo. "Estas ĉiam same ĉe ni. Ni egiptinoj aŭ devas edziniĝi al viroj, kiujn ni apenaŭ konas, aŭ ni tute ne edziniĝas, ĉar la viroj ne volas edzinigi virinon, kiun ili ne konas. Tiuj malmodernaj.egiptoj! Kial ni ne povas esti liberaj, kiel la eŭropaninoj?"

"Sed, Nigma, kial vi ne insistis iom liberiĝi? Kial vi ne reinvitas lin nun? Vi povus poste fari tion, kion li petus. Vi ja laboras, vi subtenas vin mem, vi rajtas fari tion, kio plaĉas al vi. Diru al la frato, ke li reinvitu Felton, kaj tiam promenu kaj vin amuzu sola kun li, spite la gepatnojn. "

"Tio estas neebla."

"Sed kial neebla?"

"Ĉar – ĉar ĝi estas neebla. Ili ne permesus. Kaj kion dirus la najbaroj? Oni dirus terurajn aferojn pri mi, kaj en la tuta vivo neniu viro volus edzinigi min."

Mi komprenis, ke la ribelemo de Nigma eluziĝis; ŝi estis tiom luktinta por labori ekster la hejmo, ke ne plu restas morala forto por la nun necesa batalo. Cetere, se ŝi ja ribelus, kaj spitus la opinion de la familianoj kaj najbaroj, ŝi eĉ ne povus plu okupi sian postenon: en kmabina lernejo oni me volas fraŭlinojn kun malbona reputacio.

"Kion mi povus fari?" ŝi diris malespere. "Mi ne povas akcepti egipton, kiun mi vidis nur dum interparoloj kun la gepatroj, kaj anglo same ne volos akcepti min."

Ni provis ŝin gajigi, dirante, ke eble Felton revenos, ke estas tre multaj viroj, kiuj volonte edziĝus al ŝi: ni parolis laŭ la hipokrita maniero de la homoj eu tiaj okazoj – ni ja sciis, ke apenaŭ estas espero por kompatinda Nigma ...

Ŝi ankoraŭ estas en mia lernejo. Preskaŭ ĉiutage ni konversas kaj ŝercas pri la lernejaninoj, la ferioj, kaj similaj temoj. De tempo al tempo ŝi vizitas nin, aŭ ni ŝin; kaj ni tiom intimiĝis, ke ni povas ŝerce nomi ŝin la nigrulino, sudanino, kaj tiel plu. Sed ni ne plu aŭdas pri svatantoj; viroj ne venas serĉi ŝin. Nigma antaŭvidas plurajn jarojn da laboro en la lernejo, ĝis kiam ŝi tediĝos pri tia sencela laboro; kaj tiam ŝi reiros al la stato el kiu ŝi luktis: ŝi estos denove perfekte honesta kaj respektinda fraŭlino, kiu tute dependas de sia familio kaj ne havas fantaziajn ideojn pri la moderna virino, amo kaj edziĝo, kaj promenoj sola kun viro.