La belulino kaj la besto

Originale de Madame de VILLENEUVE

elangligis Donald J. HARLOW

el La blua felibro de Andrew LANG


Iam, en tre fora lando, vivis komercisto, kiu tiel bonŝancis en ĉiuj siaj entreprenoj, ke li estis eksterordinare riĉa. Ĉar li tamen havis ses filojn kaj ses filinojn, li trovis, ke lia mono ne estas tro multe por permesi, ke ili ĉiuj havu ĉion, kiun ili deziris, kion ili kutimis fari.

Sed unu tagon tute neatendita malbonŝanco trafis ilin. Ilia domo ekbrulis kaj rapide bruliĝis ĝis la tero, kun ĉiuj splendoraj mebloj, libroj, bildoj, oro, arĝento kaj karaj havaĵoj, kiujn ĝi entenis; kaj jen nur la komenco de iliaj problemoj. Ilia patro, kiu ĝis tiu momento ĉiel prosperis, subite perdis ĉiun ŝipon, kiun li havis sur la maro, aŭ pro piratoj, paneoj aŭ fajroj. Tiam li aŭdis, ke liaj komizoj en foraj landoj, kiujn li entute fidis, montriĝis nefidelaj; kaj finfine el granda riĉeco li falis en plej profundan malriĉecon.

Restis al li nur dometo en dezerta loko almenaŭ cent leŭgojn de la urbo, en kiu li vivis, kaj al tiu li devis retreti kun siaj gefiloj, kiuj malesperis pri la ideo vivi tiel alian vivon. La filinoj ja en la komenco esperis, ke iliaj geamikoj, tiel multenombraj dum ili estis riĉaj, insistos, ke ili restu en iliaj domoj nun kiam ili ne plu havas propran. Sed ili baldaŭ eltrovis, ke ili estas solaj, kaj ke iliaj antaŭaj geamikoj eĉ kulpigas ilian ekstravagancon pri iliaj malbonŝancoj, kaj tute ne intencas proponi al ili helpon. Do nenio restis por ili sed foriri al la dometo, kiu staris meze de senluma arbaro, kaj ŝajnis la plej malgaja loko sur la tero. Ĉar ili estis tro malriĉaj por havi servistojn, la knabinoj devis forte labori, kiel kamparanoj, kaj la filoj siavice kulturis la kampojn por vivteni sin. Malglate vestitaj, kaj plej simple vivante, la knabinoj senĉese bedaŭris la luksaĵojn kaj amuzaĵojn de la antaŭa vivo; nur la plej juna provis estis kuraĝa kaj gaja. Ŝi estis same trista kiel ĉiu kiam malbonŝanco trafis la patron, sed, baldaŭ regajninte sian naturan gajecon, ŝi eklaboris por vivi kiel eble plej bone, por amuzi siajn patron kaj fratojn kiel eble plej multe, kaj por provi persvadi siajn fratinojn esti kun ŝi en dancado kaj kantado. Sed ili rifuzis fari ion tian, kaj ĉar ŝi ne estis tiel plendema kiel ili, ili deklaris, ke nur por tiu mizera vivo ŝi taŭgis. Sed ŝi efektive estis multe pli bela kaj lerta ol ili; efektive, ŝi estis tiel bela, ke oni ĉiam nomis ŝin Bela. Post du jaroj, kiam ili ĉiuj komencis kutimiĝi al sia nova vivo, io okazis por perturbi ilian trankvilecon. Ilia patro ricevis novaĵon, ke unu el liaj ŝipoj, kiun li kredis perdita, sekure atingis la havenon kun riĉa kargo. Ĉiuj gefiloj tuj ekkredis, ke finiĝis ilia malriĉeco, kaj volis tuj ekiri al la urbo; sed ilia patro, kiu estis pli prudenta, petis, ke ili atendu iomete, kaj, kvankam estis la rikolta tempo kaj oni nur malbone povis funkcii sen li, mem determinis iri, por fari demandojn. Nur la plej juna filino dubetis, ke ili estos tiel riĉaj kiel antaŭe, aŭ almenaŭ sufiĉe riĉaj por komforte vivi en iu urbo kie ili ankoraŭfoje trovos amuzaĵojn kaj gajajn kunulojn. Ili do ĉiuj ŝarĝis sian patron de komisioj por juveloj kaj roboj kies aĉeto postulus fortunon; nur Bela, certa ke tio ne utilos, petis nenion. Ŝia patro, rimarkinte ŝian silentecon, diris: "Kaj kion mi alportu por vi, Bela?"

"Mi nur deziras, ke vi sekure revenu hejmen," ŝi respondis.

Sed tio nur kolerigis ŝiajn fratinojn, kiuj imagis, ke ŝi kulpigas ilin pro tio, ke ili petis tiajn multekostaĵojn. Tio tamen plaĉis al ŝia patro, sed ĉar li pensis, ke je sia aĝo ŝi certe devus ŝati belajn donacojn, li diris, ke ŝi elektu ion.

"Nu, kara patro," ŝi diris, "ĉar vi insistas pri tio, mi petas, ke vi alportu al mi rozon. Mi ne vidis rozon ekde kiam ni venis ĉi tien, kaj mi tiom amas ilin."

La patro adiaŭas Belan

La komercisto do ekiris kaj kiel eble plej rapide atingis la urbon, sed nur por trovi, ke liaj antaŭaj kunuloj, supozante lin mortinta, dividis inter si la varojn, kiujn la ŝipo alportis; kaj post ses monatoj de laboro kaj elspezoj li trovis sin tiel malriĉa, kiel je la komenco, ĉar li povis rehavigi al si ĝuste tiom por pagi la koston de la vojaĝo. Tiom pli malbone, li devis forlasi la urbon en la plej terura vetero, kaj kiam li atingis distancon de kelkaj leŭgoj de la hejmo li estis preskaŭ elĉerpita pro malvarmego kaj lacecego. Kvankam li sciis, ke necesos kelkaj horoj por trairi la arbaron, li tamen estis tiel entuziasma atingi la finon de la vojaĝo, ke li decidis pluiri; sed nokto trafis lin, kaj la profunda neĝo kaj amara frostego malebligis, ke lia ĉevalo plu portu lin. Eĉ ne dometo videblis; la sola ŝirmo, kiun li povis trovi, estis la kava trunko de arbego, kaj tie li kaŭris la tutan nokton, kiu ŝajnis al li la plej longa, kiun li iam konis. Malgraŭ lia laceco, la hurlado de la lupoj tenis lin maldorma, kaj eĉ kiam finfine tagiĝis li ne estis en pli bona stato, ĉar la falinta neĝo kovris ĉiun vojon, kaj li ne sciis, kien turni sin.

Fine li konstatis ian vojeton, kaj kvankam en la komenco ĝi estis tiel malglata kaj glita, ke li falis pli ol unu fojon, ĝi tamen baldaŭ fariĝis pli facila, kaj kondukis lin al arboavenuo, kiu finiĝis ĉe belega kastelo. Ŝajnis tre stranga al la komercisto, ke neniom da neĝo falis sur la avenuo, kiun entute komponis oranĝarboj, kovritaj de floroj kaj fruktoj. Kiam li atingis la unuan korton de la kastelo, li vidis antaŭ si agatan ŝtuparon, kaj iris supren laŭ ĝi, kaj trairis kelkajn belege meblitaj ĉambroj. La plaĉa varmeco de la aero revivigis lin, kaj li sentis sin tre malsata; sed ŝajnis esti neniu, de kiu li povis peti manĝaĵon, en tiu tuta vasta kaj belega palaco. Profunda silento ĉie regnis, kaj finfine, enua pri vagado tra malplenaj ĉambroj kaj galerioj, li haltis en ĉambro malpli granda ol la ceteraj, kie brulis klara fajro kun kanapo etendita proksime al ĝi. Supozante, ke tio estas pretigita por iu atendita, li sidiĝis por atendi ĝis tiu venos, kaj baldaŭ falis en dolĉan dormon.

Kiam lia ekstrema malsato vekis lin post kelkaj horoj, li ankoraŭ estis sola; sed tableto, sur kiu troviĝis bona vespermanĝo, estis metita apud li, kaj, ĉar li manĝis nenion dum dudek-kvar horoj, li tuj komencis manĝi, esperante, ke li baldaŭ havos okazon danki sian bonkoran regalanton, kiu ajn tiu estis. Sed neniu aperis, kaj eĉ post alia longa dormo, de kiu li vekiĝis tute freŝa, mankis spuro de iu ajn, kvankam nova manĝo de kuketoj kaj fruktoj estis pretigitaj sur la tableto apud lia kubuto. Nature timema, li komencis teruriĝi pro la silento, kaj li decidis ankoraŭfoje traserĉadi ĉiujn ĉambrojn; sed tio ne utilis. Eĉ ne servisto estis videbla; mankis spuro de vivo en la palaco! Li komencis scivoli, kion li faru, kaj amuzis sin pretekstante ke ĉiuj vidataj trezoroj estas liaj, kaj scivolante, kiel li dividos ilin inter siaj gefiloj. Tiam li iris malsupren al la ĝardeno, kaj kvankam en ĉiu alia loko estis vintro, ĉi tie brilis la suno, kaj kantis la birdoj, kaj floris la floroj, kaj la aero estis mola kaj dolĉa. La komercisto, ekstaza pro ĉio, kion li vidis kaj aŭdis, diris al si:

"Ĉio ĉi tio estas certe por mi. Mi tuj iros kaj venigos miajn gefilojn por dividi ĉi ĉiujn ĝojojn."

Malgraŭ tio, ke li estis tiel malvarma kaj laca kiam li atingis la kastelon, li kondukis sian ĉevalon al la ĉevalejo kaj manĝigis ĝin. Nun li intencis seli ĝin por sia hejmenira vojaĝo, kaj li turnis sin laŭ la vojo, kiu kondukis al la ĉevalejo. Tiu vojeto havis ambaŭflanke rozheĝon, kaj la komercisto pensis, ke li neniam vidis aŭ flaris tiel eskvizitajn florojn. Ili rememorigis lin pri lia promeso al Bela, kaj li haltis kaj ĵus plukis unu por porti al ŝi kiam lin surprizegis stranga bruo malantaŭ li. Turnante sin, li ekvidis teruran Beston, kiu ŝajnis tre kolera kaj diris, per terura voĉo:

La apero de la terura Besto

"Kiu rajtigis vin pluki miajn rozojn? Ĉu ne sufiĉis, ke mi permesis al vi esti en mia palaco, kaj estis bonkonduta al vi? Jen kiel vi montras vian dankon, ŝtelante miajn florojn! Sed via malrespekto ne restos nepunita." La komercisto, terurita de tiuj furiozaj vortoj, faligis la fatalan rozon, kaj, ĵetinte sin sur siajn genuojn, elkriis: "Pardonu min, nobla sinjoro. Mi vere estas danka al vi pro via gastamo, kiu estis tiel bonega, ke mi ne povis supozi, ke vin ofendus mia pluko de aĵo tiel eta kiel rozo." Sed la koleron de la Besto ne malpliigis tiu parolado.

"Vi estas tute preta kun senkulpigoj kaj flatado," li kriis; "sed tio ne savos vin de la morto, kiun vi meritas."

"Ve!" pensis la komercisto, "se mia filino povus nur scii, en kian danĝeron ŝia rozo kondukis min!"

Kaj li senespere komencis diri al la Besto ĉiujn siajn malbonŝancojn, kaj la kialon de lia vojaĝo, ne forgesante mencii la peton de Bela.

"La elaĉetmono por reĝo preskaŭ ne havigus ĉion, kion miaj aliaj filinoj petis," li diris: "sed mi supozis, ke mi povos almenaŭ porti al Bela ŝian rozon. Mi pardonpetas vin, ĉar vi vidas, ke mi ne intencis malutilon."

La Besto momenton pripensis, kaj tiam li diris, kun malpli furioza tono:

"Mi pardonos vin je unu kondiĉo — tio estas, ke vi donu al mi unu el viaj filinoj."

"Ha!" kriis la komercisto, "se mi estus sufiĉe kruela por aĉeti la propran vivon je la kosto de unu el miaj gefiloj, kian pretekston mi povus inventi por venigi ŝin ĉi tien?"

"Ne necesus preteksto," respondis la Besto. "Se ŝi entute venos, ŝi devos veni laŭvole. Je neniu alia kondiĉo mi akceptos ŝin. Vidu, ĉu iu ajn el ili estas sufiĉe kuraĝa, kaj sufiĉe kore amas vin, por veni kaj savi al vi la vivon. Vi ŝajnas honestulo, do mi fidos al vi iri hejmen. Mi donos al vi monaton por vidi, ĉu iu ajn el viaj filinoj revenos kun vi kaj restos ĉi tie, por liberigi vin. Se neniu el ili volos, vi devos veni sola, adiaŭinte ilin por ĉiam, ĉar tiam vi apartenos al mi. Kaj ne supozu, ke vi povos kaŝi vin de mi, ĉar se vi ne obeos vian promeson, mi venos kaj prenos vin!" malafable diris la Besto.

La komercisto akceptis tiun proponon, kvankam li ne vere supozis, ke iu ajn el liaj filinoj estos persvadebla veni. Li promesis reveni je la menciita tempo, kaj tiam, dezirante eskapi de la proksimeco de la Besto, li petis permeson tuj ekiri. Sed la Besto respondis, ke li ne povos iri ĝis la venonta tago.

"Tiam vi trovos ĉevalon pretan por vi," li diris. "Nun iru kaj vespermanĝu, kaj atendu miajn ordonojn."

La kompatinda komercisto, pli mortinta ol vivanta, reiris al sia ĉambro, kie la plej bongusta vespermanĝo estis jam surmetita sur la tableto, kiu staris antaŭ flameganta fajro. Sed li estis tro terurita por manĝi, kaj nur gustumis kelkajn el la pladoj, timante, ke la Besto koleros se li ne obeos ties ordonojn. Finmanĝinte, li aŭdis grandan bruon en la apuda ĉambro, kio, li sciis, signifis, ke la Besto venas. Ĉar li povis fari nenion por eskapi de la vizito, restis nur ŝajni kiel eble plej malmulte tima; do kiam la Besto aperis kaj raŭke demandis, ĉu li bone manĝis, la komercisto humile respondis, ke jes, dank' al la afableco de la gastiganto. Tiam la Besto avertis, ke li memoru ilian interkonsenton, kaj ke li pretigu sian filinon precize por tio, kion ŝi devos atendi.

"Morgaŭ ne ellitiĝu," li aldonis, "ĝis vi vidos la sunon kaj aŭdos la sonoron de ora sonorilo. Tiam vi trovos vian matenmanĝon atendanta vin ĉi tie, kaj la ĉevalo, kiun vi rajdos, estos preta sur la korto. Li ankaŭ reportos vin kiam vi venos kun via filino post monato. Adiaŭ. Portu rozon al Bela, kaj memoru vian promeson!"

La komercisto estis nur tro feliĉa kiam la Besto foriris, kaj kvankam pro tristeco li ne povis dormi, li kuŝis ĝis la sunleviĝo. Tiam, post rapida matenmanĝo, li iris por pluki la rozon por Bela, kaj suriris la ĉevalon, kiu tiel rapide forportis lin, ke post momenteto li ne plu vidis la palacon, kaj li restis ankoraŭ volvita en malgajaj pensoj kiam ĝi haltis antaŭ la pordo de la dometo.

Liaj gefiloj, kiuj estis maltrankvilaj pro lia longa foresto, rapidis renkonti lin, avide scivolante pri la rezulto de lia vojaĝo, kiun ili supozis favora, vidante lin rajdanta sur belega ĉevalo kaj volvita en riĉa mantelo. Komence li kaŝis de ili la veron, nur malĝoje dirante al Bela kiam li donis al ŝi la rozo:

"Jen, kion vi petis, ke mi portu al vi; vi eble ne scias, kiom ĝi kostis."

Sed tio tiom ekscitis ilian scivolemon, ke li baldaŭ rakontis al ili ĉiujn siajn aventurojn de komenco ĝis fino, kaj tiam ili ĉiuj estis tre malkontentaj. La knabinoj laŭte lamentis pri siaj perditaj esperoj, kaj la filoj deklaris, ke ilia patro ne reiru al tiu terura kastelo, kaj komencis plani mortigi la Beston se ĝi venos por forpreni lin. Sed li rememorigis ilin, ke li promesis reiri. Tiam la knabinoj tre koleris kontraŭ Bela, kaj diris, ke ŝi tute kulpis, kaj se ŝi estus petinta ion saĝan la afero neniam okazus, kaj amare plendis, ke ili devos suferi pro ŝia stulteco.

Kompatinda Bela, tre malfeliĉa, diris al ili:

"Mi ja estigis ĉi tiun misŝancon, sed mi certigas vin, ke mi senkulpe faris tion. Kiu povus diveni, ke somermeze peti rozon estigus tiom da mizero? Sed ĉar mi mem fuŝis, estas nur juste, ke mi suferu pro tio. Mi do reiros kun mia patro por plenumi lian promeson."

Komence, neniu pretis akcepti tiun aranĝon, kaj ŝiaj patro kaj fratoj, kiuj kore amis ŝin, deklaris, ke nenio igos al ili lasi ŝin iri; sed Bela restis firma. Kiam la horo proksimiĝis ŝi disdonis siajn posedaĵetojn al siaj fratinoj, kaj adiaŭis ĉion, kion ŝi amis, kaj kiam alvenis la fatala tago ŝi instigis kaj feliĉigis la patron kiam ili kune suriris la ĉevalon, kiu antaŭe reportis lin. Ĝi ŝajnis flugi, ne galopi, sed tiel glate, ke Bela ne timis; ŝi ja ĝuus la vojaĝon se ŝi ne timus, kio okazos al ŝi fine de ĝi. Ŝia patro ankoraŭ provis persvadi al ŝi reiri, sed vane. Dum ili parolis, noktiĝis, kaj tiam, surprizege por ili, mirindaj kolorlumoj komencis brili ĉie, kaj belegaj piroteknikaĵoj ekflamis antaŭ ili; ili iluminis la tutan arbaron, kiu eĉ sentiĝis plaĉe varmeta, kvankam antaŭe estis amare frostega. Tio daŭris ĝis ili atingis la avenuon de oranĝarboj, kie statuoj tenis flamantajn torĉojn, kaj kiam ili proksimiĝis al la palaco, ili vidis, ke ĝi estas iluminata de tegmento ĝis tero, kaj ke muziko mallaŭte sonas el la korto. "La Besto certe estas tre malsata," diris Bela, provante ridi, "se li tiom ĝojas pri la alveno de sia predo."

Sed malgraŭ sia maltrankvileco, ŝi ne povis ne admiri ĉiujn mirindaĵojn, kiujn ŝi vidis.

La ĉevalo haltis piede de la ŝtuparo, kiu kondukis al la teraso, kaj kiam ili deĉevaliĝis ŝia patro gvidis ŝin al la ĉambreto, en kiu li antaŭe estis, kie ili trovis belegan fajron, kaj la tableton delikate servitan de delica vespermanĝo.

La komercisto sciis, ke tio estas por ili, kaj Bela, kiu nun tiom malpli timis kiam ŝi trairis tiom da ĉambroj kaj tute ne vidis la Beston, tute pretis ekmanĝi, ĉar ŝia longa rajdo ege malsatigis ŝin. Sed tuj post kiam ili finis la manĝon ili aŭdis proksimiĝi la paŝojn de la Besto, kaj Bela tenis sian patron pro teruro, kiu tiom pli altiĝis kiam ŝi vidis lian timon. Sed kiam la Besto efektive aperis, kvankam ŝi tremis vidante lin, ŝi tamen penegis kaŝi sian teruron, kaj estime salutis lin.

Tio evidente plaĉis al la Besto. Rigardinte ŝin li diris, en tono kiu eble teruros la plej aŭdacan koron, kvankam li ne ŝajnis kolera:

"Bonan vesperon, maljunulo. Bonan vesperon, Bela."

La komercisto estis tro terurita por respondi, sed Bela dolĉe respondis: "Bonan vesperon, Besto."

"Ĉu vi venis laŭvole?" demandis la Besto. "Ĉu vi estos kontenta resti ĉi tie kiam via patro foriros?"

Bela kuraĝe respondis, ke ŝi estas tute preta resti.

"Tio plaĉas al mi," diris la Besto. "Ĉar vi propravole venis, vi rajtos resti. Pri vi, maljunulo," li aldonis, turnante sin al la komercisto, "je la morgaŭa tagiĝo vi foriru. Kiam vi aŭdos sonoron, rapide ellitiĝu kaj matenmanĝu, kaj vi trovos la saman ĉevalon atendantan por porti vin hejmen; sed memoru, ke vi neniam plu atendu revidi mian palacon."

Tiam turnante sin al Bela, li diris:

"Konduku vian patron al la apuda ĉambro, kaj helpu al li elekti ĉion, kio laŭ vi plaĉus al viaj gefratoj. Vi tie trovos du kofrojn; kiel eble plej plenigu ilin. Estas nur juste, ke vi sendu al ili ion tre karan kiel memoraĵon pri vi."

Tiam li foriris, dirinte, "Adiaŭ Bela; adiaŭ, maljunulo"; kaj kvankam Bela komencis tre maltrankvile pensi pri la foriro de sia patro, ŝi timis malobei la ordonojn de la Besto; kaj ili iris en la apudan ĉambron, kiu havis bretojn kaj ŝrankojn ĉie. Ilin ege surprizis la riĉaĵoj, kiujn ĝi entenis. Estis la belegaj roboj taŭgaj por reĝino, kun ĉiuj ornamaĵoj portendaj kun ili; kaj kiam Bela malfermis la ŝrankojn, ŝin tre mirigis la belajn juvelojn, kiuj kuŝis amase sur ĉiu breto. Elektinte vastan kvanton, kiun ŝi dividis inter siaj fratinoj — ĉar ŝi faris por ĉiu el ili amason de la mirindaj roboj — ŝi malfermis la finan keston, kiu plenis je oro.

"Mi opinias, patro," ŝi diris, "ke, ĉar la oro estos por vi pli utila, pli bone estos ke ni elprenu la aliajn aĵojn, kaj plenigu la kofrojn per ĝi." Tion ili faris; sed ju pli multe ili enmetis, des pli da spaco ŝajnis esti, kaj finfine ili reenmetis ĉiujn juvelojn kaj robojn, kiujn ili elprenis, kaj Bela eĉ aldonis tiom pli el la juveloj kiom ŝi povis porti; kaj tiam la kofroj ne estis tro plenaj, sed ili estis tiel pezaj, ke elefanto ne povus porti ilin!

"La Besto mokis nin," kriis la komercisto; "li certe pretekstis doni al ni ĉi ĉiujn aĵojn, sciante, ke mi ne povos forporti ilin."

"Ni atendu por scii," respondis Bela. "Mi ne povas kredi, ke li intencis trompi nin. Ni povas nur fermligi ilin kaj lasi ilin pretaj."

Ili tion faris kaj revenis al la ĉambreto, kie, mirige, ili trovis pretan matenmanĝon. La komercisto bonapetite manĝis la sian, ĉar la malavareco de la Besto kredigis al li, ke li eble baldaŭ povos kuraĝi reveni kaj vidi Belan. Sed ŝi sentis sin certa, ke ŝia patro por ĉiam forlasos ŝin, do ŝi estis tre malgaja kiam laŭte sonoris la duan fojon, por averti ilin, ke alvenis la tempo por disiĝi. Ili iris malsupren al la korto, kie atendis du ĉevaloj, unu ŝarĝita de la kofroj, la alia preta por lia rajdado. Ili stamfadis la teron pro sia senpacienco ekiri, kaj la komercisto devis rapide adiaŭi Belan; kaj tuj kiam li surĉevaliĝis, li foriris tiel rapide, ke post momenteto ŝi ne plu povis vidi lin. Tiam Bela komencis plori, kaj malgaje revagis al sia ĉambro. Sed ŝi baldaŭ trovis sin tre dormema, kaj ĉar ŝi havis nenion pli bonan por fari, ŝi kuŝiĝis kaj tuj ekdormis. Kaj tiam ŝi sonĝis, ke ŝi promenadas apud rivereto borderita de arboj, kaj lamentis sian malfeliĉan sorton, kiam juna princo, pli bela ol iu ajn, kiun ŝi iam ajn vidis, kaj kun voĉo kiu penetris ŝian koron, venis kaj diris al ŝi, "Ha, Bela! vi ne estas tiel misŝanca, kiel vi supozas. Ĉi tie vi rekompenciĝos por ĉio, kion vi suferis aliloke. Via ĉiu deziro plenumiĝos. Nur provu detekti min, sendepende de mia eventuala kaŝmaskeco, ĉar mi elkore amas vin, kaj feliĉigante min vi trovos vian feliĉecon. Estu same korfidela kiel vi estas bela, kaj restos por ni nenio alia dezirebla."

"Kion mi povas fari, Princo, por feliĉigi vin?" diris Bela.

"Nur estu danka," li respondis, "kaj ne tro fidu viajn okulojn. Kaj, preter ĉio, ne forlasu min ĝis vi estos savinta min de mia kruela mizero."

Post tio ŝi kredis trovi sin en ĉambro kun majesta kaj bela sinjorino, kiu diris al ŝi:

"Kara Bela, provu ne bedaŭri ĉion, kion vi postlasis, ĉar vi estas destinita por pli bona sorto. Nur ne lasu vin trompi eksteraj aspektoj."

Bela sonĝas pri la Princo

Bela trovis siajn sonĝojn tiel interesaj, ke ŝi ne volis eldormiĝi, sed baldaŭ la horloĝo vekis ŝin mallaŭte vokante ŝian nomon dek-du fojojn, kaj tiam ŝi ellitiĝis kaj trovis sur la vestotablo ĉion, kiun ŝi povus deziri; kaj fininte sian tualeton, ŝi trovis vespermanĝon atendantan en la ĉambro apud ŝia. Sed vespermanĝo ne bezonas multe da tempo kiam oni estas tute sola, kaj tre baldaŭ ŝi komforte sidiĝis en angulo de la kanapo, kaj komencis pripensi la ĉarman Princon, kiun ŝi vidis en sia sonĝo.

"Li diris, ke mi povos feliĉigi lin," diris Bela al si.

"Ŝajnas, do, ke tiu terura Besto tenas lin kaptito. Kiel mi povos liberigi lin? Mi scivolas, kial ambaŭ diris al mi, ke mi ne fidu je eksteraj aspektoj? Mi tion ne komprenas. Sed cetere temis nur pri sonĝo, do kial ĝeni min pri tio? Pli bone ke mi iru kaj trovu ion por fari por amuzi min."

Ŝi do ekstaris kaj komencis esplori kelkajn el la multaj ĉambroj de la palaco.

La unuan, kiun ŝi eniris, tegis speguloj, kaj Bela vidis sin ĉiuflanke reflektata, kaj pensis, ke ŝi neniam vidis ĉambron tiel ĉarman. Tiam ŝian okulon kaptis braceleto pendanta de lustro, kaj prenante ĝin ŝi ege surpriziĝis trovi, ke ĝi tenas portreton de ŝia nekonata admiranto, ĝuste kiel ŝi vidis lin en sia sonĝo. Kun granda ĝojo ŝi surbrakigis la braceleton, kaj pluiris al galerio de bildoj, kie ŝi baldaŭ trovis portreton de la sama bela Princo, vive granda, kaj tiel bone pentrita, ke dum ŝi studis ĝin li ŝajnis afable rideti al ŝi. Finfine forprenante sin de la portreto, ŝi trairis en ĉambron, kiu enhavis ĉiun muzikilon sub la suno, kaj tie ŝi amuzis sin dum longa tempo, provante kelkajn el ili, kaj kantanta ĝis ŝi laciĝis. La posta ĉambro estis libraro, kaj ŝi vidis ĉion, kion ŝi iam ajn volis legi, krom ĉio, kion ŝi jam legis, kaj ŝajnis al ŝi, ke tuta vivo ne sufiĉus eĉ por legi la nomojn de la libroj, estis tiom da ili. Je tiu horo jam krepuskiĝis, kaj vaksaj kandeloj en diamantaj kaj rubenaj kandelingoj komencis flamigi sin en ĉiu ĉambro.

Bela trovis sian vespermanĝon surtabligitan ĝuste je la horo, kiam ŝi preferis manĝi ĝin, sed ŝi vidis neniun nek aŭdis sonon, kaj, kvankam ŝia patro avertis ŝin, ke ŝi estos sola, ŝi komencis trovi ĉion teda.

Sed baldaŭ ŝi aŭdis la Beston veni, kaj trememe scivolis, ĉu li nun intencas manĝi ŝin.

Li tamen ŝajnis tute ne feroca, kaj nur diris raŭke:

"Bonan vesperon, Bela." Ŝi respondis gaje kaj sukcesis kaŝi sian teruron. Tiam la besto demandis ŝin, kiel ŝi amuzis sin, kaj ŝi diris al li ĉion pri la ĉambroj, kiujn ŝi vidis.

Tiam li demandis, ĉu ŝi pensas, ke ŝi povos esti feliĉa en ĉi tiu palaco; kaj Bela respondis, ke ĉio estas tiel bela, ke se ŝi ne povos esti feliĉa, ŝi estos tre malfacile plaĉebla. Kaj post unu horo da babilado Bela komencis pensi, ke la Besto tute ne estas tiel terura kiel ŝi komence supozis. Tiam li ekstaris por foriri de ŝi, kaj per sia raŭka voĉo diris:

"Ĉu vi amas min, Bela? Ĉu vi edziniĝos al mi?"

"Ho! kion mi diru?" elkriis Bela, ĉar ŝi timis rifuzi kaj tiel kolerigi la Beston.

"Diru 'jes' aŭ 'ne' sen timo," li respondis.

"Ho! ne, Besto," rapide diris Bela.

"Ĉar vi rifuzas, bonan nokton, Bela," li diris.

Kaj ŝi respondis, "Bonan nokton, Besto," tre feliĉa scii, ke ŝia rifuzo ne provokis lin. Kaj post lia foriro ŝi baldaŭ estis en la lito kaj dormanta, kaj sonĝanta pri sia nekonata princo. Ŝi kredis, ke li venas kaj diras al ŝi:

"Ha, Bela! kial vi tiel mistraktas min? Mi timas, ke mia sorto estos malfeliĉeco dum ankoraŭ multaj longaj tagoj."

Kaj tiam ŝanĝiĝis ŝiaj sonĝoj, sed la ĉarma Princo rolis en ĉiuj; kaj kiam alvenis la mateno ŝia unua penso estis rigardi la portreton, por vidi, ĉu ĝi vere similas al li, kaj ŝi trovis, ke nepre jes.

Tiun matenon ŝi decidis amuzi sin en la ĝardeno, ĉar la suno brilis, kaj ĉiuj fontanoj petolis; sed ŝin mirigis trovi, ke ĉiu loko estas konata al ŝi, kaj ŝi baldaŭ atingis la rivereton, kie kreskis la mirtoj kie ŝi unuafoje renkontis la Princon en sia sonĝo, kaj tio pensigis ŝin, pli ol iam ajn, ke la Besto nepre tenas lin kaptito. Kiam ŝi estis laca, ŝi reiris al la palaco, kaj trovis novan ĉambron plenan je ŝtofoj por ĉia laboro — rubandojn el kiuj fari bantojn. Poste estis birdejo plenplena je raraj birdoj, kiuj estis tiel malsovaĝaj, ke vidinte Belan ili tuj flugis al ŝi kaj staris sur ŝiaj ŝultroj kaj ŝia kapo.

"Belaj estaĵetoj," ŝi diris, "mi ege deziras, ke via kaĝo estus pli proksima al mia ĉambro, ke mi ofte aŭdu vin kanti!"

Tion dirinte ŝi malfermis pordon, kaj feliĉe trovis, ke ĝi kondukas al ŝia ĉambro, kvankam ŝi supozis, ke tiu estas tute aliflanke de la palaco.

La ĉambro de papagoj kaj kakatuoj

Estis pli da birdoj en ĉambro pli longe for, papagoj kaj kakatuoj kiuj povis paroli, kaj ili salutis Belan laŭ ŝia nomo; ŝi ja trovis ilin tiel distraj, ke ŝi portis unu-du al sia ĉambro, kaj ili parolis kun ŝi dum ŝi vespermanĝis; post kio la Besto faris sian kutiman viziton, kaj proponis al ŝi la samajn demandojn kiel antaŭe, kaj tiam kun raŭka "bonan vesperon" li foriris, kaj Bela enlitiĝis por sonĝi pri sia mistera Princo. La tagoj rapide pasis en diversaj amuzoj, kaj post iom da tempo Bela eltrovis alian strangaĵon en la palaco, kio ofte plaĉis al ŝi kiam ŝi tediĝis pri sia soleco. Estis unu ĉambro kiun ŝi ne aparte rimarkis; ĝi estis malplena, krom ke sub ĉiu fenestro staris tre komforta seĝo; kaj la unuan fojon, kiam ŝi trarigardis la fenestron, ŝajnis al ŝi, ke nigra kurteno malebligis, ke ŝi vidu ion eksteran. Sed la duan fojon kiam ŝi eniris la ĉambron, laca, ŝi eksidis sur unu el la seĝoj, kaj tuj la kurteno ruliĝis flanken, kaj antaŭ ŝi oni prezentis tre amuzan pantomimon; estis dancoj, kaj koloraj lumoj, kaj muziko, kaj belaj roboj, kaj ĉio estis tiel gaja, ke Bela ekstazis. Post tio ŝi laŭvice provis la sep ceterajn fenestrojn, kaj ĉe ĉiu el ili videblis iu nova kaj surpriza distraĵo, pro kio Bela neniam plu povis senti sin soleca. Ĉiun vesperon post la vespermanĝo la Besto venis por viziti ŝin, kaj ĉiam antaŭ diri bonan nokton li demandis al ŝi per sia terura voĉo:

"Bela, ĉu vi edziniĝos al mi?"

Kaj ŝajnis al Bela, ĉar nun ŝi pli bone komprenis lin, ke kiam ŝi diris, "Ne, Besto," li foriris tre malgaje. Sed ŝiaj feliĉaj sonĝoj pri la bela juna Princo baldaŭ forgesigis al ŝi la kompatindan Beston, kaj la sola afero, kiu entute perturbis ŝin, estis la konstanta postulo, ke ŝi malfidu eksterajn aspektojn, lasu al la koro kaj ne la okuloj gvidi ŝin, kaj multaj aliaj perpleksaĵoj, kiujn, kiom ajn ŝi pripensadis ilin, ŝi ne povis kompreni.

Do ĉio daŭris dum longa tempo, ĝis finfine, kiom ajn feliĉa ŝi estis, Bela komencis sopiri vidon de la patro kaj la gefratoj; kaj unu nokton, vidante ŝin aspekti tre malgaje, la Besto demandis al ŝi, kia estas la problemo. Bela jam tute ĉesis timi lin. Nun ŝi sciis, ke li vere estas afabla, malgraŭ siaj ferocaj aspektoj kaj sia timiga voĉo. Ŝi do respondis, ke ŝi sopiras ankoraŭfoje vidi sian hejmon. Aŭdinte tion, la Besto ŝajnis malĝojige afliktita, kaj mizere ploradis.

"Ha! Bela, ĉu vi havas tian koron, ke vi tiel forlasus malfeliĉan Beston? Kion pli vi bezonas por feliĉigi vin? Ĉu vi volas eskapi pro tio, ke vi malamas min?"

"Ne, kara Besto," mallaŭte respondis Bela, "mi ne malamas vin, kaj mi tre bedaŭrus neniam plu revidi vin, sed mi sopiras revidi mian patron. Nur lasu al mi foriri dum du monatoj, kaj mi promesas reveni al vi kaj resti la ceteron de mia vivo."

La Besto, kiu malgaje ĝemadis dum ŝi parolis, nun respondis:

"Mi ne povas rifuzi al vi ion ajn, kiun vi petas, eĉ se ĝi kostos al mi la vivon. Prenu la kvar skatolojn, kiujn vi trovos en la ĉambro apud la via, kaj plenigu ilin per ĉio, kion vi volas kunporti. Sed rememoru vian promeson kaj revenu kiam la du monatoj finiĝos, aŭ vi eble havos bonan kialon por penti pri tio, ĉar se vi ne revenos ĝustatempe vi trovos vian fidelan Beston mortinta. Vi ne bezonos ĉaron por reporti vin. Nur adiaŭu ĉiujn viajn gefratojn la nokton antaŭ ol vi forvenos, kaj kiam vi estos en la lito turnu ĉi tiun ringon sur via fingro kaj firme diru: 'Mi volas reiri al mia palaco kaj revidi mian Beston.' Bonan nokton, Bela. Timu nenion, dormu pace, kaj antaŭlonge vi revidos vian patron."

Tuj kiam Bela estis sola ŝi rapidis plenigi la skatolojn per ĉiuj raraj kaj karaj aĵoj, kiujn ŝi vidis ĉirkaŭ si, kaj nur kiam ŝi laciĝis amasigi aĵojn en ili, ili ŝajnis plenaj.

Tiam ŝi enlitiĝis, sed preskaŭ ne povis dormi pro ĝojo. Kaj kiam ŝi finfine komencis sonĝi pri sia amata Princo, doloris ŝin vidi lin etenditan sur herba riverbordo, malfeliĉa kaj laca, kaj preskaŭ ne kiel si.

"Kio okazas?" ŝi kriis.

Li riproĉe rigardis ŝin, kaj diris:

"Kiel vi povas demandi tion al mi, kruelulino? Ĉu vi ne postlasas min al mia eventuala morto?"

"Ha! ne tiom malĝoju," kriis Bela; "mi nur iras por certigi al mia patro, ke mi estas sekura kaj feliĉa. Mi fidele promesis al la Besto, ke mi revenos, kaj li mortus pro malfeliĉeco se mi ne plenumus mian promeson!"

"Ĉu tio gravus al vi?" diris la Princo. "Certe ne!"

"Mi ja estus tute nedanka se al mi ne gravus tiel afabla Besto," indigne kriis Bela. "Mi mortus por savi lin de doloro. Mi certigas al vi, ke ne kulpas li pri tio, ke li estas tiel malbela."

Ĝuste tiam ŝin vekis stranga sono — iu parolis ne longe for; kaj malfermante la okulojn ŝi trovis sin en ĉambro, kiun ŝi neniam antaŭe vidis, kiu certe ne estis tiel belega kiel tiuj, al kiuj ŝi kutimiĝis en la palaco de la Besto. Kie ŝi povus esti? Ŝi ellitiĝis kaj rapide vestis sin, kaj tiam vidis, ke ĉeestis en la ĉambro ĉiuj el la skatoloj, kiujn ŝi pakis la antaŭan nokton. Dum ŝi scivolis, per kia magio la Besto transportis ilin kaj ŝin al ĉi tiu stranga loko, ŝi subite aŭdis la voĉon de la patro, kaj elkuris kaj ĝoje salutis lin. Ŝiaj gefratoj ĉiuj miris pri ŝia apero, ĉar ili neniam supozis revidi ŝin, kaj senfinaj estis la demandoj, kiujn ili proponis al ŝi. Ŝi ankaŭ aŭdis multon pri tio, kio okazis ĉe ili dum ŝi estis for, kaj pri la hejmenvojaĝo de ŝia patro. Sed ili laŭte lamentis kiam ili aŭdis, ke ŝi nur revenis por esti kun ili mallongan tempon, kaj tiam devos reiri por ĉiam al la palaco de la Besto. Tiam Bela demandis de sia patro, kion li opinias pri la signifo de ŝiaj strangaj sonĝoj, kaj kial la Princo konstante petegis, ke ŝi ne fidu eksterajn aspektojn. Post multe da pripensado, li respondis: "Vi mem diris al mi, ke la Besto, kiom ajn terura li estas, elkore amas vin, kaj meritas viajn amon kaj dankon pro siaj mildeco kaj afableco; mi opinias, ke la Princo deziras, ke vi komprenu, ke vi devus rekompenci lin plenumante lian volon, malgraŭ lia malbeleco."

Bela ne povis eviti vidi, ke tio tre verŝajnas; tamen, pensante pri sia kara Princo, kiu estis tiel bela, ŝi tute ne inklinis edziniĝi al la Besto. Ĉiukaze, dum du monatoj ŝi ne devis decidi, sed povis ĝui sin kun la fratinoj. Sed kvankam ili denove estis riĉaj, kaj ree loĝis en urbo, kaj havis multajn konatojn, Bela trovis, ke nenio multe amuzas ŝin; kaj ŝi ofte pensis pri la palaco, kie ŝi estis tiel feliĉa, aparte ĉar hejme ŝi neniam eĉ unu fojon sonĝis pri la kara Princo, kaj sen li ŝi sentis sin tre trista.

Tiam ŝiaj fratinoj ŝajnis jam kutimiĝi esti sen ŝi, kaj eĉ trovis ŝin iom embarasa, do ŝi ne estus malfeliĉinta fine de la du monatoj se ne temus pri ŝiaj patro kaj fratoj, kiuj petegis, ke ŝi restu, kaj ŝajnis tiel ĉagrenitaj pri la penso pri ŝia foriro, ke ŝi ne havis la kuraĝon adiaŭi ilin. Ĉiun tagon kiam ŝi ellitiĝis, ŝi intencis diri tion nokte, kaj kiam venis nokto ŝi refoje prokrastis ĝin, ĝis fine ŝi havis mornan sonĝon, kiu helpis al ŝi decidi. Ŝi pensis vagadi laŭ soleca vojeto en la palaca ĝardeno, kiam ŝi aŭdis ĝemojn, kiuj ŝajnis veni de kelkaj arbustoj, kiuj kaŝis la enirejon de kaverno, kaj rapide alkurante por vidi, kia povus esti la problemo, ŝi trovis la Beston etenditan sur sia flanko, verŝajne mortanta. Li mallaŭte riproĉis ŝin pro tio, ke ŝi estas la kialo de lia malfeliĉeco, kaj sammomente aperis majesta sinjorino, kiu tre serioze diris:

"Ha! Bela, vi alvenis nur ĝustatempe por savi al li la vivon. Vidu, kio okazas kiam homoj ne plenumas siajn promesojn! Se vi prokrastus ankoraŭ unu tagon, vi trovus lin mortinta."

Belan tiom teruris tiu sonĝo, ke la postan matenon ŝi anoncis sian intencon tuj reiri, kaj tiun nokton ŝi adiaŭis la patron kaj ĉiujn gefratojn, kaj tuj kiam ŝi estis en la lito ŝi turnis la ringon sur la fingro, kaj firme diris, "Mi volas reiri al mia palaco kaj revidi mian Beston," kiel estis ordonite al ŝi.

Tiam ŝi tuj ekdormis, kaj nur vekiĝis aŭdante la horloĝon diri "Bela, Bela" dek-du fojojn per sia muzika voĉo, kio tuj informis ŝin, ke ŝi vere estas ree en la palaco. Ĉio estis tute sama kiel antaŭe, kaj ŝiaj birdoj ĝojis revidi ŝin! Sed Bela pensis, ke ŝi neniam konis tagon tiel longan, ĉar ŝi tiom deziris revidi la Beston, ke ŝi sentis kvazaŭ neniam alvenos vespermanĝo.

Sed kiam ĝi tamen alvenis, kaj aperis neniu Besto, ŝi vere timis; do, longtempe aŭskultante kaj atendante, ŝi kuris al la ĝardeno por serĉi lin. Laŭlonge de la vojetoj kuris kompatinda Bela, vane alvokante lin, ĉar neniu respondis, kaj eĉ spuron de li ŝi ne povis trovi; ĝis finfine, tute elĉerpite, ŝi haltis por minuta ripozo, kaj vidis, ke ŝi staras kontraŭ la ombra vojeto, kiun ŝi vidis en sia sonĝo. Ŝi kuris laŭ ĝi, kaj, tutcerte, jen la kaverno, kaj en ĝi kuŝis la Besto — dormanta, ŝi supozis. Tute ĝoja, ke ŝi trovis lin, ŝi alkuris lin kaj karesis lian kapon, sed, hororige, li nek moviĝis nek malfermis la okulojn.

La mortanta Besto

"Ho! li pereis; kaj mi tute kulpas," diris Bela, amare plorante.

Sed tiam, refoje rigardante lin, ŝi kredis, ke li ankoraŭ spiras, kaj rapide alportante iom da akvo de la plej proksima fontano, ŝi aspergis ĝin sur lian vizaĝon, kaj, ĝojige por ŝi, li komencis reviviĝi.

"Ho! Besto, vi tiom timigis min!" ŝi kriis. "Mi neniam sciis, kiom mi amas vin, ĝis ĵus nun, kiam mi timis, ke mi tro malfruas por savi al vi la vivon."

"Ĉu vi vere povas ami tiel malbelan estaĵon kiel min?" mallaŭte diris la Besto. "Ha! Bela, vi revenis ĝustatempe. Mi estis mortanta ĉar mi kredis, ke vi forgesis vian promeson. Sed nun reiru kaj ripozu, mi post iom da tempo revidos vin."

Belan, kiu duone atendis, ke li koleros al ŝi, certigis lia milda voĉo, kaj ŝi reiris al la palaco, kie vespermanĝo atendis ŝin; kaj poste la Besto envenis kiel kutime, kaj parolis pri la tempo, kiun ŝi pasigis kun la patro, demandante, ĉu ŝi ĝuis tion, kaj ĉu ili ĉiuj ĝojis revidi ŝin.

Bela ĝentile respondis, kaj tute ĝuis rakonti al li ĉion, kio okazis ĉe ŝi. Kaj kiam finfine venis la horo de lia foriro, kaj li demandis, kiel li tiel ofte demandis antaŭe, "Bela, ĉu vi edziniĝos al mi?"

Ŝi mallaŭte respondis, "Jes, kara Besto."

Kiam ŝi parolis, lumego eksaltis antaŭ la fenestroj de la palaco; piroteknikaĵoj krakadis kaj pafiloj pafis, kaj trans la avenuo de oranĝarboj, en leteroj konstruitaj el lampiroj, estis skribite: "Longe vivu la Princo kaj lia Novedzino."

Turnante sin por demandi al la Besto, kio povus esti la signifo de ĉio, Bela trovis, ke li jam malaperis, kaj anstataŭ li tie staris ŝia amata Princo! Sammomente aŭdeblis la radoj de ĉaro sur la teraso, kaj du sinjorinoj envenis la ĉambron. Iun el ili Bela rekonis kiel la majestan sinjorinon kiun ŝi vidis en siaj sonĝoj; la alia estis ankaŭ tiel granda kaj reĝineca, ke Bela preskaŭ ne sciis, kiun saluti la unuan.

Sed al sia kunulino diris tiu, kiun ŝi jam konis:

"Nu, Reĝino, jen Bela, kiu havis la kuraĝon savi vian filon de la terura sorĉo. Ili amas unu la alian, kaj mankas nur via konsento pri ilia geedziĝo por perfekte feliĉigi ilin."

"Mi tutkore konsentas," elkriis la Reĝino. "Ĉarma junulino, kiel mi povos iam ajn danki vin pro restaŭri mian karan filon al sia natura formo?"

Kaj tiam ŝi tenere brakumis Belan kaj la Princon, kiu dume estis salutita de la Feino kaj ricevis ties gratulojn.

"Nun," diris la Feino al Bela, "mi supozas, ke vi volas, ke mi alvoku ĉiujn viajn gefratojn por danci ĉe via geedziĝo?"

Kaj tion ŝi faris, kaj la tujpostan tagon oni festis la geedziĝon kun maksimuma pompo, kaj Bela kaj la Princo vivis feliĉe por ĉiam.