La bronza ringo

originale aperis en Traditions Populaires de l'Asie Mineure. Carnoy et Nicolaides. Paris: Maisonneuve, 1889.

elangligis Donald J. HARLOW

el La blua felibro de Andrew LANG


En unu lando iam vivis Reĝo, kies palacon ĉirkaŭis vasta ĝardeno. Kvankam la ĝardenistoj multis kaj la grundo bonis, tiu ĝardeno tamen liveris nek florojn nek fruktojn, ankaŭ nek herbaron nek ombrajn arbojn.

La Reĝo malesperis pri tio, ĝis diris al li saĝa maljunulo:

"Viaj ĝardenistoj ne komprenas siajn aferojn: sed kion atendi de homoj, kies patroj estis ŝuistoj kaj ĉarpentistoj? Kiel tiuj povis lerni kulturi vian ĝardenon?"

"Vi tute pravas," kriis la Reĝo.

Daŭrigis la maljunulo, "Vi do devus alvoki ĝardeniston, kies patro kaj avo estis antaŭ li ĝardenistoj, kaj tre baldaŭ via ĝardeno plenos je verda herbaro kaj gajigaj floroj, kaj vi ĝuos ĝiajn bongustegajn fruktojn."

La Reĝo do sendis kurierojn al ĉiu urbo, urbeto kaj vilaĝo en sia regno, por serĉi ĝardeniston kies prapatroj ankaŭ estis ĝardenistoj, kaj post kvardek tagoj unu tia troviĝis.

"Venu kun ni kaj estu ĝardenisto de la Reĝo," ili diris al li.

"Kiel povas iri al la Reĝo," diris la ĝardenisto, "iu simpla malriĉulo kiel mi?"

"Tio neniel gravas," ili respondis. "Jen novaj vestaĵoj por vi kaj por via familio."

"Sed mi ŝuldas monon al kelkaj."

"Ni pagos viajn ŝuldojn," ili diris.

La ĝardenisto do permesis al si persvadiĝi, kaj foriris kun la kurieroj, kunvenigante ankaŭ siajn edzinon kaj filon; kaj la Reĝo, ĝojante pri la trovo de vera ĝardenisto, konfidis al tiu la prizorgadon de sia ĝardeno. Tiu homo trovis tute ne malfacila igi, ke la reĝa ĝardeno nasku florojn kaj fruktojn, kaj post fino de unu jaro la parko estis tute alia loko, kaj la Reĝo ŝutis sur sian novan serviston donacojn.

La ĝardenisto, kiel vi jam aŭdis, havis filon, tre belkreskan junulon, kun tute agrabla ĝentileco, kaj ĉiun tagon tiu portis al la Reĝo la plej bonajn fruktojn de la ĝardeno, kaj al ties filino la plej belajn florojn. Nu, tiu Reĝidino estis mirige bela kaj havis nur dek-ses jarojn, kaj la Reĝo jam komencis pensi, ke jam temp' está ke ŝi edziniĝu.

"Kara filino," li diris, "vi estas sufiĉe aĝa por havi edzon, mi tial pripensas edzinigi vin al la filo de mia ĉefministro."

"Patro," respondis la Reĝidino, "mi neniam edziniĝos al la filo de la ministro."

"Kial ne?" demandis la Reĝo.

"Ĉar mi amas la filon de la ĝardenisto," respondis la Reĝidino.

Aŭdinte tion, la Reĝo komence tre koleris, kaj poste li ploris kaj ĝemis, kaj deklaris, ke tia edzo ne estas sufiĉe kvalita por lia filino; sed la juna Reĝidino ne estis forturnebla de sia intenco edziniĝi al la filo de la ĝardenisto

La Reĝo tiam konsiliĝis kun siaj ministroj. "Jen kion vi devos fari," ili diris. "Por senigi vin de la ĝardenisto vi sendu ambaŭ svatantojn al tre fora lando, kaj kiu la unua revenos, tiu edzinigos vian filinon."

La Reĝo sekvis tiun konsilon, kaj la filo de la ministro ricevis belegan ĉevalon kaj monujon plenplenan de ormoneroj, dum la filo de la ĝardenisto havis nur maljunan laman ĉevalan kaj monujon da kupreroj, kaj ĉiu supozis, ke li neniam revenos de sia vojaĝo.

La tagon antaŭ la foriro, la Reĝidino renkontiĝis kun sia amanto kaj diris al li:

"Kuraĝu, kaj ĉiam memoru, ke mi vin amas. Akceptu ĉi tiun monujon plenan je juveloj kaj pro amo al mi utiligu ilin kiel eble plej bone, kaj rapide revenu kaj postulu min kiel edzinon."

La du svatantoj kune foriris de la urbo, sed la filo de la ministro ekgalopis sur sia bona ĉevalo, kaj tre baldaŭ malaperis aliflanke de la plej foraj montetoj. Li vojaĝis kelkajn tagojn, kaj fine atingis fonton apud kiu ĉifonita maljunulino sidis sur ŝtonego.

"Bonan tagon al vi, juna vojaĝanto," ŝi diris.

Sed la filo de la ministro ne respondis.

"Kompatu min, vojaĝanto," ŝi denove parolis. "Mi mortas pro malsato, kiel vi vidas, kaj tri tagojn mi sidas ĉi tie kaj neniu donis ion ajn al mi."

"Lasu min, fia sorĉistino," elkriis la junulo; "mi povas nenion fari por vi," kaj tion dirinte li pluiris.

Tiun saman vesperon la filo de la ĝardenisto alrajdis la fonton sur sia lama griza ĉevalo.

"Bonan tagon al vi, juna vojaĝanto," diris la almozulino.

"Bonan tagon, kara sinjorino," li respondis.

"Juna vojaĝanto, kompatu min."

"Akceptu mian monujon, kara sinjorino," diris li, "kaj surĉevaliĝu malantaŭ mi, ĉar viaj kruroj certe ne estas fortikaj."

Akceptu mian monujon, kara sinjorino

La maljunulino ne atendis duan inviton, sed surĉevaliĝis malantaŭ li, kaj tiel ili atingis la ĉefurbon de potenca regno. La filo de la ministro loĝis en granda gastejo, la filo de la ĝardenisto kaj la maljunulino deĉevaliĝis ĉe la gastejo por almozuloj.

La postan tagon la filo de la ĝardenisto aŭdis laŭtan surstratan bruon, kaj preteriris la heroldoj de la Reĝo, blovante per ĉiaj bruigiloj, kaj kriante:

"La Reĝo, nia mastro, estas maljuna kaj malsana. Li donos grandan kompenson al tiu, kiu resanigos lin kaj redonos al li la fortecon de la junaĝo."

Tiam la maljuna almozulino diris al sia bonfarinto:

"Jen kion vi devos fari por ricevi la kompenson promesitan de la Reĝo. Eliru el la urbo ĉe la suda pordego, kaj tie vi trovos tri hundetojn malsamkolorajn; la unua estos blanka, la dua nigra, la tria ruĝa. Vi devos mortigi ilin kaj tiam aparte bruligi ĉiun, kaj kunpreni la cindrojn. Metu la cindrojn de ĉiu hundo en sako de ties koloro, tiam iru antaŭ la pordon de la palaco kaj kriu, 'Konata medicinisto venis de Janina en Albanio. Sole li povas resanigi la Reĝon kaj redoni al li la fortecon de la junaĝo.' La medicinistoj de la Reĝo diros, 'Jen fraŭdulo, homo neklera,' kaj ili faros ĉiajn malfaciligojn, sed finfine vi venkos ilin, kaj prezentos vin antaŭ la malsana Reĝo. Vi tiam devos postuli tiom da ligno, kiom povas porti tri muloj, kaj grandan kaldronon, kaj devos fermi vin en ĉambro kun la Sultano, kaj kiam la kaldrono ekbolos, vi devos ĵeti lin en ĝin, kaj tie lasi lin ĝis la karno entute forfalos de la ostoj. Tiam aranĝu la ostojn en la ĝustaj lokoj, kaj ĵetu sur ilin la cindrojn el la tri sakoj. La Reĝo reviviĝos, kaj estos tute sama kiel li estis kiam li havis dudek jarojn. Kiel kompenson, postulu la bronzan ringon, kiu havas la potencon doni al vi ĉion, kion vi deziras. Iru, filo mia, kaj ne forgesu miajn instrukciojn."

La junulo obeis la instrukciojn de la maljuna almozulino. Elirinte el la urbo li trovis la blankan, ruĝan kaj nigran hundojn, kaj mortigis kaj bruligis iln, kunmetante la cindrojn en tri sakojn. Tiam li alkuris la palacon kaj kriis:

"Konata medicinisto venis de Janina en Albanio. Sole li povas resanigi la Reĝon kaj redoni al li la fortecon de la junaĝo."

La medicinistoj de la Reĝo komence priridis la nekonatan vojaĝanton, sed la Sultano ordonis, ke oni enlasu la fremdulon. Ili alportis la kaldronon kaj la ŝarĝojn de ligno, kaj tre baldaŭ la Reĝo boladis. Je la tagmezo la filo de la ĝardenisto aranĝis la ostojn laŭ iliaj lokoj, kaj kiam li disŝutis la cindrojn sur ilin, la maljuna Reĝo tuj reviviĝis, por trovi sin denove juna kaj forta.

"Kiel mi povas kompensi vin, mian bonfarinton?" li kriis. "Ĉu vi akceptos la duonon de miaj trezoroj?"

"Ne," diris la filo de la ĝardenisto.

"Mian filinon kiel edzinon?"

"Ne."

"Akceptu duonon de mia regno."

"Ne. Donu al mi nur la bronzan ringon, kiu povas tuj doni al mi ĉion, kion mi deziras."

"Ve!" diris la Reĝo, "mi ege ŝatas tiun mirindan ringon; tamen vi havos ĝin." Kaj li donis ĝin al li.

La filo de la ĝardenisto reiris por adiaŭi al la maljuna almozulino; tiam li diris al la bronza ringo:

"Pretigu belegan ŝipon en kiu mi povos daŭrigi mian vojaĝon. La kareno estu el bela oro, la mastoj el arĝento, la veloj el brokato; la ŝipanaro konsistu el dek-du junaj viroj noblaspektaj, reĝe vestitaj. Sankta Nikolao stiros. Pri la kargo, tio estu diamantoj, rubenoj, smeraldoj kaj karbunkoj."

Kaj sur la maro tuj aperis ŝipo kiu ĉiumaniere similis la priskribon diritan de la filo de la ĝardenisto, kaj, surŝipiĝinte, li daŭrigis sian vojaĝon. Li baldaŭ alvenis ĉe granda urbo kaj lokigis sin en mirinda palaco. Post kelkaj tagoj li renkontis sian rivalulon, la filo de la ministro, kiu jam elspezis sian tutan monon kaj estis reduktita al la malagrabla metio de portisto de polvo kaj rubo. La filo de la ĝardenisto diris al li:

"Kiu estas via nomo, kia via familio, kaj de kiu lando vi venas?"

"Mi estas la filo de la ĉefministro de granda nacio, tamen vidu, al kia hontiga metio mi estas reduktita."

"Aŭskultu min; kvankam mi scias nenion pli pri vi, mi helpos vin. Mi donos al vi ŝipon por reporti vin al via lando, je unu kondiĉo."

"Kia ajn ĝi estas, mi vole akceptas ĝin."

"Sekvu min al mia palaco."

La filo de la ministro sekvis la riĉan fremdulon, kiun li ne rekonis. Kiam ili atingis la palacon, la filo de la ĝardenisto signalis al siaj sklavoj, kiuj entute senvestigis la noveveninton."

La sklavoj obeis lin.

"Nun, junulo," diris la riĉa fremdulo, "mi donos al vi ŝipon, kiu reportos vin al la propra lando."

Kaj, elirante, li enmanigis la bronzan ringon kaj diris:

"Bronza ringo, obeu vian mastron. Pretigu por mi ŝipon en kiu la duonputraj traboj estu nigre farbitaj, la veloj estu ĉifonoj, kaj la maristoj estu malfirmaj kaj malsanemaj. Unu estu perdinta kruron, alia — brakon, la tria estu ĝibulo, alia — lama aŭ bulpieda aŭ blinda, kaj la plimulto estu malbelegaj kaj cikatritaj. Iru, plenumigu miajn ordonojn."

La filo de la ministro ekveturis en tiu antikva ŝipo, kaj dank' al favoraj ventoj finfine atingis sian landon. Malgraŭ lia kompatinda stato je la reveno, oni ĝojante akceptis lin.

"Mi la unua revenis," li diris al la Reĝo; "nun plenumu vian promeson kaj donu al mi la Reĝidinon kiel edzinon."

Do ili tuj komencis pretiĝo por la nupta festo. Rilate la kompatindan Reĝidinon, ŝi malĝojis kaj koleris pri tio.

La postan matenon, je la matenmanĝo, mirinda ŝipo kun ĉiuj veloj etenditaj ekankris antaŭ la urbo. La Reĝo tiumomente staris hazarde antaŭ la palaca fenestro.

"Kiu stranga ŝipo estas tiu," li elkriis, "kun ora kareno, arĝentaj mastoj, kaj silkaj veloj, kaj kiuj estas la princeskaj junuloj, kiuj estas ĝiaj ŝipanoj? Kaj ĉu mi ne vidas Sanktan Nikolaon kiel stiriston? Tuj iru kaj invitu la ŝipestron veni al la palaco."

Lia servistoj obeis lin, kaj tre baldaŭ envenis rave bela juna princo, vestita en riĉaj silkaĵoj, ornamitaj de perloj kaj diamantoj.

"Junulo," diris la Reĝo, "vi estas bonvena, kiu ajn vi estas. Favoru min estante mia gasto tiom longe, kiom vi restos en mia ĉefurbo."

"Multajn dankojn, moŝto," respondis la ŝipestro, "mi akceptas vian proponon."

"Mia filino tuj edziniĝos," diris la Reĝo; "ĉu vi transdonos ŝin?"

"Tio al mi plaĉos, moŝto."

Baldaŭ venis la Princino kaj ŝia fianĉo.

"Sed, ĉu eblas?" kriis la juna ŝipestro; "ĉu vi edzinigus ĉi tiun ravan princinon al tia viro?"

"Sed li estas la filo de mia ĉefministro!"

"Ĉu gravas? Mi ne povas transdoni vian filinon. Tiu ŝia fianĉo estas unu el miaj servistoj."

"Via servisto?"

"Sendube. Mi renkontis lin en fora urbo, kie li estis reduktita al portado de polvo kaj rubo el la domoj. Mi kompatis lin kaj dungis lin kiel unu el miaj servistoj."

"Neeblaĵo!" kriis la Reĝo.

"Ĉu vi deziras, ke mi pruvu tion, kiun mi diras? Tiu junulo revenis en ŝipo, kiun mi pretigis por li, misfunkcia ŝipo kun nigra kaduka kareno, kaj la maristoj estis malfirmaj kaj kriplaj."

"Tute vere," diris la Reĝo.

"Falsaĵo," kriis la filo de la ministro. "Mi ne konas tiun ulon!"

"Moŝto," diris la juna ŝipestro, "ordonu, ke la fianĉo de via filino senvestiĝu, kaj vidu, ĉu la formo de mia ringo ne estas sigelita sur lia dorso."

La Reĝo estis tiel ordononta kiam la filo de la ministro, por savi sin de tia maldignaĵo, konfesis la verecon de la rakonto.

"Kaj nun, moŝto," diris la juna ŝipestro, "ĉu vi ne rekonas min?

"Mi rekonas vin," diris la Reĝidinon; "vi estas la filo de la ĝardenisto, kiun mi ĉiam amas, kaj al vi mi volas edziniĝi."

"Junulo, vi estos mia bofilo," kriis la Reĝo. "Jam komenciĝis la geedziĝaj festaĵoj, do vi edzinigos mian filinoj ĉitage."

Kaj tiel, tiutage, la filo de la ĝardenisto edzinigis la belan Reĝidinon.

Pasis kelkaj monatoj. La juna paro estis tiel feliĉa kiel la tago estas longa, kaj la Reĝo pli kaj pli kontentis, ke li havigis al si tian bofilon.

Sed baldaŭ okazis, ke la estro de la ora ŝipo devis fari longan vojaĝon, kaj tenere brakuminte sian edzinon, li ekveturis.

En la limregionoj de la ĉefurbo loĝis maljunulo, kiu pasigis sian vivon studante nigrajn artojn — alĥemion, astrologion, magion, sorĉadon. Tiu viro eksciis, ke la filo de la ĝardenisto sukcesis edzinigi la Reĝidinon nur helpe de la ĝinoj kiuj obeis la bronzan ringon.

"Mi posedu tiun ringon," li diris al si. Do li iris al la marbordo kaj kaptis kelkajn ruĝajn fiŝetojn. Verdire, ili estis mirinde belaj. Tiam li revenis, kaj, pretermarŝante la fenestron de la Reĝidino, li komencis elkrii:

"Kiu deziras kelkajn belajn ruĝajn fiŝetojn?"

La maljunulo montras la fiŝetojn al la Reĝidino

La Reĝidino aŭdis lin kaj elsendis unu el siaj sklavinoj, kiu diris al la maljuna kolportisto:

"Kion vi akceptos kontraŭ viajn fiŝojn?"

"Iun bronzan ringon."

"Iun bronzan ringon, maljuna naivulo! Kaj kie mi trovu tion?"

"Sub la kuseno en la ĉambro de la Reĝidino."

La sklavino reiris al sia mastrino.

"Tiu maljuna frenezulo akceptos nek oron nek arĝenton," ŝi diris.

"Kion li do deziras?"

"Iun bronzan ringon kaŝitan sub kuseno."

"Trovu la ringon kaj donu ĝin al li," diris la Reĝidino.

Kaj finfine la sklavino trovis la bronzan ringon, kiun la estro de la ora ŝipo neintence postlasis, kaj ĝin portis al la viro, kiu tuj foriris kun ĝi.

Atinginte sian domon li tuj enmanigis la ringon kaj diris, "Bronza ringo, obeu vian mastron. Mi deziras, ke la ora ŝipo fariĝu el nigra ligno, kaj la ŝipanaro — hidaj nigruloj; ke Sankta Nikolao malaperu el la stirejo kaj ke la sola kargo estu nigraj katoj."

Kaj la ĝinoj de la bronza ringo obeis lin.

Trovante sin sur la maro en tia mizera stato, la juna ŝipestro ekkomprenis, kiu iu certe ŝtelis de li la bronzan ringon, kaj li laŭte prilamentis sian malbonŝancon; sed tio neniel helpis.

"Ve!" li diris en si, "kiu forprenis mian ringon, tiu verŝajne ankaŭ forprenis mian karan edzinon. Kiel valoros reveturi al mia lando?" Kaj li veladis de insulo al insulo, kaj de bordo al bordo, kredante, ke kien ajn li iris, ĉiu priridis lin, kaj tre baldaŭ lia malriĉeco estis tiel granda, ke li kaj la ŝipanoj kaj la kompatindaj nigraj katoj havis nenion manĝeblan krom herbaĵojn kaj radikojn. Post longtempa vagado li atingis insulon, kiun loĝis musoj. La ŝipestro albordiĝis kaj komencis esplori la landon. Ĉie troviĝis musoj, nenio krom musoj. Kelkaj el la nigraj katoj sekvis lin, kaj, dum kelkaj tagoj ne manĝinte, ili timige malsatis, kaj furioze intervenis inter la musojn.

Tiam la musreĝino konsiliĝis.

"Tiuj katoj manĝos ĉiun el ni," ŝi diris, "se la ŝipestro ne enkaĝigos la ferocajn bestojn. Ni sendu al li amabasadon el la plej bravaj inter ni."

Kelkaj musoj proponis sin por tiu komisio, kaj ekiris por trovi la junan ŝipestron.

"Ŝipestro," ili diris, "rapide foriru de nia insulo, alie ni, ĉiu muso elinter ni, pereos."

"Bonvole," respondis la juna ŝipestro, "je unusola kondiĉo. Tiu estas, ke vi unue reportu al mi bronzan ringon, kiun iu lerta magiisto ŝtelis de mi. Se vi tion ne faros, mi surinsuligos ĉiujn miajn katojn, kaj vi ekstermiĝos."

La musoj tute konsternitaj foriris. "Kio estas farebla?" diris la Reĝino. "Kiel ni trovu tiun bronzan ringon?" Ŝi denove konsiliĝis, alvokante musojn de ĉiu parto de la mondo, sed neniu sciis, kie troviĝas la bronza ringo. Subite tri musoj alvenis de forega lando. Unu estis blinda, la dua — lama, kaj al la tria mankis oreloj pro detondo.

"Ha, ha, ha!" diris la novevenintoj. "Ni venas de forega lando."

"Ĉu vi scias, kie troviĝas la bronza ringo kiun obeas la ĝinoj?"

"Ha, ha, ha! ni scias; maljuna sorĉisto ekposedis ĝin, kaj nun li tenas ĝin tage en la poŝo kaj nokte en la buŝo."

"Iru kaj prenu ĝin de li, kaj kiel eble plej baldaŭ revenu."

La tri musoj do konstruis por si boaton kaj ekvelis al la lando de la magiisto. Atinginte la ĉefurbon ili surteriĝis kaj kuris al la palaco, postlasante ĉe la bordo nur la blindan muson por prizorgi la boaton. Tiam ili atendis ĝis la nokto. La fia maljunulo enlitiĝis kaj metis en sian buŝon la bronzan ringon, kaj tre baldaŭ li dormis.

"Kion ni nun faru?" la du bestetoj demandis unu la alian.

La muso kun detonditaj oreloj trovis lanternon plenan je oleo kaj botelon plenan je pipro. Ŝi do trempis sian veston unue en la oleo, poste en la pipro, kaj tenis ĝin ĉe la nazo de la sorĉisto.

"Atiŝa! atiŝa!" ternis la maljunulo, sed li ne vekiĝis, kaj la ŝoko saltigis la bronzan ringon el lia buŝo. Rapide kiel penso, la lama muso ekkaptis la valoran talismanon kaj forportis ĝin al la boato.

Bildigu al vi la malesperon de la magiisto, kiam li vekiĝis kaj povis nenie trovi la bronzan ringon!

Sed niaj tri musoj jam ekvelis kun sia gajnitajxo. Favora venteto alportis ilin al la insulo, kie ilin atendis la musreĝino. Ili nature komencis paroli pri la bronza ringo.

"Kiu el ni meritas la pliparton de la kredito?" ili ĉiuj samtempe ekkriis.

"Certe mi," diris la blinda muso, "ĉar sen mia gvatopovo nia boato certe fordrivus al la vasta maro."

"Tute ne," kriis la muso kun la detonditaj oreloj; "mia estas la kredito. Ĉu mi ne igis, ke la ringo saltu el la buŝo de tiu ulo?"

"Ne, ĝi estas mia," kriis la lamulo, "ĉar mi forkuris kun la ringo."

Kaj post koleraj vortoj ili komencis interbatadi, kaj, ve! kiam la kverelo plej fortis, la bronza ringo enfalis la maron.

"Kiel ni povos fronti nian reĝinon," diris la tri mustoj, "kiam pro nia stulteco ni perdis la talismanon kaj kondamnis nian popolon al tutplena ekstermiĝo? Ni ne povos reiri al nia lando; ni surteriĝu sur jena dezertinsulo kaj tie metu punkton al niaj mizeraj vivoj." Proponite, farite. La boato atingis la insuloj, kaj la muso surteriĝis.

La blindan muson rapide forlasis ŝiaj du fratinoj, kiuj eliris por ĉasi muŝojn, sed malgaje vagante laŭ la bordo ŝi trovis mortintan fiŝon, kaj ekmanĝis ĝin, kiam ŝi trafis ion tre malmolan. Je ŝiaj krioj la du ceteraj musoj alkuris.

La musoj trovis la ringon

"Estas la bronza ringo! Estas la talismano!" ili ĝoje kriis, kaj, reenirinte sian boaton, ili baldaŭ atingis la musan insulon. Kaj ĝustatempe, ĉar la ŝipestro estas pretiĝanta por surterigi sian ŝipon da katoj, kiam musa ambasado alportis al li la valoran bronzan ringon.

"Bronza ringo," komandis la junulo, "obeu vian mastron. Mia ŝipo aspektu kiel antaŭe."

La ĝinoj de la ringo tuj eklaboris, kaj la antikva nigra ŝipo denove fariĝis la mirinda ora ŝipo kun brokataj veloj; la belaj maristoj alkuris la arĝentajn mastojn kaj la silkajn ŝnurojn, kaj tre baldaŭ ili ekvelis al la ĉefurbo.

Ha! kiom gaje la maristoj kantis dum ili transflugis la vitrecan maron!

Finfine ili atingis la havenon.

La ŝipestro surteriĝis kaj kuris al la palaco, kie li trovis la fian maljunulon dormanta. La Reĝidino forte brakumis sian edzon. La magiisto provis eskapi, sed li kaptiĝis kaj ligiĝis per fortikaj ŝnuroj.

La postan tagon la sorĉisto, ligita al la vosto de sovaĝa mulo ŝarĝita de nuksoj, disŝiriĝis ĝis tiom da pecoj, kiom estis nuksoj sur la dorso de la mulo.