Enkomputiligis Don HARLOW

Cindrulino, aŭ la vitra pantofleto

de Charles PERRAULT

elangligis Donald J. HARLOW

el La blua felibro de Andrew LANG


Iam estis sinjoro, kiu edzinigis, kiel sian duan edzinon, la kiel eble plej orgojlan virinon. De sia antaŭa edzo ŝi havis du filinojn de humoro simila al ŝi; ili ja estis tute similaj al ŝi en ĉio. De alia edzino, ankaŭ li havis junan filinon, sed senparalele bonan kaj humore dolĉan, kion ŝi heredis de la patrino, kiu estis kiel eble plej bona homo.

Tuj post la fino de la geedziĝa ceremonio, la bopatrino komencis montri sian veran humoron. Ŝi ne povis toleri la bonajn ecojn de tiu bela knabino, tiom malpli pro tio, ke ili ŝajnigis ŝiajn filinojn malamindaj. Ŝi donis al la knabino la plej aĉan laboron en la domo: ŝi devis skrapi telerojn, tablojn ktp, kaj purigi la ĉambron de la sinjorino, kaj tiujn de la fraŭlinaj filinoj; ŝi devis dormi en malpura superplafonejo, sur aĉa fojna lito, dum la fratinoj kuŝis en belaj ĉambroj kun inkrustitaj plankoj, sur litoj de la plej lasta modo, kaj kie ili posedis spegulojn tiel grandajn, ke ili povas vidi sian plenan longecon, de kapo ĝis piedo.

La kompatindulino pacience toleris ĉion, kaj ne kuraĝis informi sian patron, kiu estus riproĉinta ŝin; ĉar lia edzino entute regis lin. Fininte sian laboron, ŝi kutimis iri al la kamena angulo, kaj eksidi inter la cindroj, pro kio oni ofte nomis ŝin Cindrulinaĉo; sed la pli juna, ne tiom malĝentila kaj miskonduta kiel la pli aĝa, nomis ŝin Cindrulino. Malgraŭ sia malelegantaj vestaĵoj, Cindrulino tamen estis centoble pli bela ol la fratinoj, kvankam ili ĉiam riĉe vestis sin.

Okazis, ke la filo de la Reĝo okazigis balon, kaj invitis al ĝi ĉiujn homojn de fasono. Ankaŭ niaj junaj fraŭlinoj invitiĝis, ĉar ili bonege montris sin inter la moduloj. Ili tre ĝojis pro tiu invito, kaj mirinde okupiĝis selektante tiajn robojn, subrobojn, kaj kapvestaĵojn, kiajn konvenus por ili. Jen nova problemo por Cindrulino; ĉar estis ŝi kiu gladis la tolaĵojn de la fratinoj kaj plisis iliajn faldaĵojn; la tutan tagon ili diskutis nenion krom tio, kiel ili vestu sin.

Cindrulino

"Miaflanke," diris la pli aĝa, "mi portos mian ruĝan veluran kompleton kun franca bordero."

"Kaj mi," diris la pli juna, "portos mian kutiman subrobon; sed por kompensi tion, mi portos mian orfloran mantelon kaj mian diamantan kolieron, kiu tute ne estas la plej ordinara en la mondo."

Ili alvokis la plej bonan haveblan servistinon por fari siajn kapvestaĵojn kaj ordigi iliajn duoblajn pinglaĵojn, kaj ili ricevis siajn ruĝajn brosojn kaj flikaĵojn de Fraŭlino de la Poche.

Ankaŭ Cindrulinon ili alvokis por konsili ilin pri tiuj aferoj, ĉar ŝi havis bonegajn ideojn, kaj ĉiam kiel eble plej bone konsilis ilin, kaj cetere proponis siajn servojn por vesti iliajn kapojn, kion ili tre volis. Dum ŝi faris tion, ili diris al ŝi:

"Cindrulino, ĉu ne plaĉus al vi viziti la balon?"

"Ve!" diris ŝi, "vi priŝercas min; ne homoj kiel mi iros tien."

"Vi tute pravas," ili respondis; "estus ridinde vidi Cindrulinaĉon ĉe balo."

Alia homo krom Cindrulino misvestus iliajn kapojn, sed ŝi estis tre bone, kaj perfekte vestis ilin. Ili pasigis preskaŭ du tagojn ne manĝante, tiom ili ĝojis. Ili rompis pli ol deko da laĉoj provante streĉe laĉi sin, ke ili estu sveltaspektaj, kaj ili ĉiam troviĝis antaŭ la spegulo. Finfine alvenis la ĝojiga tago; ili iris al la Kortego, kaj Cindrulino perokule sekvis ilin kiel eble plej longe, kaj ne plu vidante ilin ŝi ekploris.

Ŝia baptopatrino, kiu rimarkis ŝiajn larmojn, demandis al ŝi, kia estas la problemo.

"Mi volus — mi volus —" La ceteron ŝi ne povis elbuŝigi, interrompate de larmoj kaj ploregado.

Tiu baptopatrino ŝia, kiu cetere estis feino, diris al ŝi, "Vi volus viziti la balon; ĉu ne?"

"Je-e-es," kriis Cindrulino, ĝemegante.

"Nu," diris la baptopatrino, "estu bona knabino, kaj mi aranĝos, ke vi iru." Tiam ŝi kondukis la junulinon al ŝia ĉambro, kaj diris al ŝi, "Alkuru la ĝardenon, kaj venigu al mi kukurbon."

Cindrulino tuj iris por preni la plej bonan, kiun ŝi povis trovi, kaj portis ĝin al la baptopatrino, ne povante bildigi al si, kiel tiu kukurbo povos ebligi al ŝi viziti la balon. La baptopatrino elfosis la tutan internon, lasante nur la ŝelon; farinte tion, ŝi frapis ĝin per sia magia bastoneto, kaj la kukurbo tuj fariĝis bela diliĝenco tute orumita.

Ŝi tiam iris por kontroli sian musokaptilon, kie ŝi trovis ses musojn, vivantajn, kaj ordonis la Cindrulino iomete levi la pordeton; elirante, ĉiu muso, frapetite de ŝia bastoneto, tiumomente fariĝis bela ĉevalo, kio entute kreis tre belan aron de ses ĉevaloj, bele kaj muskolore grizaj. Mankis nur ŝoforo.

"Mi kontrolos," diris Cindrulino, "ĉu eble estas rato en la ratokaptilo — ni povos fari ĝin ŝoforo."

"Vi tute pravas," respondis la baptopatrino; "iru kaj kontrolu."

Cindrulino, la baptopatrino kaj la rato-ŝoforo

Cindrulino alportis al ŝi la kaptilon, kaj en ĝi troviĝis tri grandegaj ratoj. La baptopatrino elektis tiun el la tri kiu havis la plej grandan barbon, kaj, tuŝite de ŝia bastoneto, tiu fariĝis grasa kaj gaja ŝoforo kun la plej belaj vizaĝharoj, kiujn oni iam ajn vidis. Post tio ŝi diris al ŝi:

"Ankoraŭfoje vizitu la ĝardenon, kaj vi trovos ses lacertojn malantaŭ la akvumilo — venigu ilin al mi."

Tuj kiam ŝi faris tion ŝia baptopatrino faris ilin ses lakeoj, kiuj tuj alsaltis la malantaŭon de la diliĝenco, kun uniformoj tute ornamitaj de oro kaj arĝento, kaj tenis sin tiel firme kvazaŭ ili estus farintaj nenion alian dum siaj tutaj vivoj. La Feino tiam diris al Cindrulino:

"Nu, jen diliĝenco kiu taŭgas por vizito al balo; ĉu ĝi ne plaĉas al vi?"

"Ho! jes," kriis ŝi; "ŝed ĉu mi iru tien kiel mi estas, en ĉi tiuj aĉaj ĉifonoj?"

Ŝia baptopatrino nur tuŝetis ŝin per sia bastoneto, kaj tiumomente ŝiaj vestaĵoj fariĝis el ŝtofo el oro kaj arĝento, inkrustita de juveloj. Farinte tion, ŝi donis al ŝi du vitrajn pantofletojn, la plej belajn en la tuta mondo. Tiel belvestite, ŝi eniris la diliĝenco; sed la baptopatrino, preter ĉio, komandis, ke ŝi ne restu ĝis post la noktomezo, samtempe dirante al ŝi, ke se ŝi restos unu plian minuton, la diliĝenco refariĝos kukurbo, la ĉevaloj — musoj, la ŝoforo — rato, la lakeoj — lacertoj, kaj ŝiaj vestaĵoj fariĝos tiaj, kiaj ili estis antaŭe.

Ŝi promesis al la baptopatrino, ke ŝi nepre foriros de la balo antaŭ la noktomezo; kaj tiam ŝi forveturis, pro ĝojo preskaŭ ne povante resti trankvila. La filo de la Reĝo, informite, ke venis granda reĝidino, kiun neniu konas, mem alkuris por akcepti ŝin; li donis al ŝi sian manon kiam ŝi devenis de la diliĝenco, kaj kondukis ŝin al la balo, inter la tutan kunularon. Tuj silentiĝis, oni ĉesis dancadi, kaj la violonoj ĉesis muziki, ĉar ĉiu atentis la apartajn belaĵojn de la nekonata noveveninto. Nenio tiam estis aŭdeble krom konfuzita bruo de:

"Ha! kiel bela ŝi estas! Ha! kiel bela ŝi estas!"

La Reĝo mem, kvankam maljuna, tamen ne povis eviti rigardi ŝin, kaj mallaŭte diris al la Reĝino, ke jam pasis longa tempo depost kiam li vidis tiel belegan estaĵon.

Ĉiuj la sinjorinoj okupis sin diskutante ŝiajn vestaĵojn kaj kapvestaĵon, ke ili la postan tagon farigu similajn laŭ la sama modelo, se nur ili povos trovi tiel belan ŝtofon kaj manojn tiel kapablajn por fari ilin.

La filo de la Reĝo kondukis ŝin al la plej honora sidloko, kaj poste kondukis ŝin por danci kun si; tiel gracie ŝi dancadis, ke ili tiom pli kaj pli admiris ŝin. Oni surtabligis bonegan frandaĵaron, de kiu la juna reĝido manĝis eĉ ne eron, tiom intense li rigardadis ŝin.

Ŝi iris kaj eksidis apud siaj fratinoj, milfoje ĝentilante al ili, donante al ili parton de la oranĝoj kaj citronoj, kiujn la Reĝido donacis al ŝi, kio tre surprizis ilin, ĉar ili ne rekonis ŝin. Dum Cindrulino tiel amuzis siajn fratinojn, ŝi aŭdis, ke la horloĝo sonoras kvaronhoron antaŭ la noktomezo, je kio ŝi tuj salutas la kunularon kaj kiel eble plej forrapidis.

Atinginte la hejmon, ŝi tuj serĉis sian baptopatrinon, kaj, dankinte ŝin, ŝi diris, ke ŝi ne povos sed certe volas viziti la postatagan balon, ĉar la filo de la Reĝo deziris ŝin.

Dum ŝi avide rakontis al la baptopatrino tion, kiu pasis ĉe la balo, ŝiaj du fratinoj frapis sur la pordo, kiun Cindrulino alkuris kaj malfermis.

"Kiom longe vi restis!" kriis ŝi, gapante, frotante al si la okulojn kaj streĉiĝante kvazaŭ oni ĵus vekis ŝin; ŝi tamen neniel emis dormi post kiam ili ekiris el la hejmo.

"Se vi estus ĉe la balo," diris unu el la fratinoj, "vi ne dormemus pro ĝi. Venis tien la plej bela reĝidino, la plej bela iam ajn vidita de homaj okuloj; ŝi milfoje ĝentilis al ni, kaj donis al ni oranĝojn kaj citronojn."

Pri tio Cindrulino ŝajnigis sin tre indiferenta; ŝi ja demandis ilin pri la nomo de la reĝidino; sed ili diris al ŝi, ke ili ne scias tion, kaj ke la filo de la Reĝo estas tre maltrankvila pro ŝi kaj donus la mondon por informiĝi pri ŝia identeco. Aŭdinte tion, Cindrulino, ridetante, respondis:

"Do ŝi nepre estas belega; kiel feliĉaj vi certe estis! Ĉu mi do ne povos vidi ŝin? Ha! kara Fraŭlino Ĉarlotino, bonvolu prunti al mi vian flavan kompleton, kiun vi ĉiutage portas."

"Ho, nepre!" kriis Fraŭlino Ĉarlotino; "prunti miajn vestaĵojn al malpurega Cindrulinaĉo kiel vi! Ĉu mi estas stultulo?"

Cindrulino ja atendis tian respondon, kaj ĝojis pri la rifuzo; ĉar ŝi havus gravan problemon se ŝia fratino pruntis al ŝi tion, kiun ŝi ŝerce petis.

La postan tagon la du fratinoj estis ĉe la balo, kaj ankaŭ Cindrulino, sed pli belege vestita ol antaŭe. La filo de la Reĝo ĉiam estis kun ŝi, kaj neniam ĉesis komplimenti kaj afable paroli al ŝi; al kiu la tuta afero estis tiel ekscita, ke ŝi tute forgesis tion, kiun ŝia baptopatrino rekomendis al ŝi; tial ŝi finfine aŭdis la horloĝon sonori la noktomezon kiam ŝi supozis, ke ne estas pli malfrue ol la dek-unua; ŝi tiam ekstaris kaj ekfuĝis, tiel lerta, kiel cervino. La Reĝido sekvis, sed ne povis kapti ŝin. Ŝi postlasis unu el siaj vitraj pantofletoj, kiun la Reĝido tre zorge prenis. Ŝi atingis sian hejmon, tute elĉerpita, kaj en siaj malnovaj vestaĵaĉoj, havante el sia kostumo nur unu el la pantofletoj, simila al tiu, kiun ŝi faligis.

Cindrulino fuĝas

Oni demandis al la gardistoj ĉe la palaca pordego: Ĉu ili ne vidis reĝidinon eliri.

Ili diris: Ili vidis neniun eliri krom junulinon, tre malriĉe vestitan, kun la etoso pli de kampara servistino ol de ĝentilsinjorino.

Kiam la du fratinoj revenis de la balo Cindrulino demandis ilin ĉu ili bone distris sin, kaj ĉu la bela sinjorino revenis.

Ili informis ŝin, ke jes, sed ke ŝi forrapidis tuj kiam la horloĝo sonoris la noktomezon, kaj tiel haste, ke ŝi faligis unu el siaj vitraj pantofletoj, la plej belaj en la mondo, kiun la filo de la Reĝo prenis; ke li faris nenion krom atenti ŝin dum la tuta balo, kaj ke li certe amegas la belan virinon kiu posedis la vitran pantofleton.

Kaj ili raportis tute vere; ĉar post kelkaj tagoj la filo de la Reĝo proklamigis, kun trumpeta muziko, ke li edzinigos tiun, al kies piedo la pantofleto taŭgos. Liaj dungitoj komencis provi ĝin ĉe la reĝidinoj, poste ĉe la dukinoj kaj la tuta Kortego, sed vane; oni alportis ĝin al la du fratinoj, kiuj kiel eble plej forte provis ŝovi siajn piedojn en la pantofleton, sed tion ili tute ne povis fari. Cindrulino, vidante tion kaj konante sian pantofleton, ridante diris al ili:

"Nu, ankaŭ mi provu."

La fratinoj ekridegis, kaj komencis priŝerci ŝin. La sinjoro komisiita provi la pantofleton honeste rigardis Cindrulinon kaj, rimarkante, ke ŝi estas tre bela, diris:

Estas tute juste, ke ŝi provu, kaj cetere oni ordonis al li permesi al ĉiu provi.

Li sidigis Cindrulinon kaj, metante la pantofleton al ŝia piedo, li rimarkis, ke ĝi tre facile suriras, kaj konvenas por ŝi kvazaŭ ĝi estas farita el vakso. Eksterordinare granda estis la mirego de la du fratinoj, sed ĝi estis abunde pli granda kiam Cindrulino prenis el sia poŝo la alian pantofleton kaj surprenis ĝin. Tiam envenis la baptopatrino, kiu, tuŝante per sia bastoneto la vestaĵojn de Cindrulino, faris ilin pli riĉaj kaj belaj ol estis tiuj, kiujn ŝi antaŭ faris.

Kaj nun la du fratinoj trovis ŝin tiu bela sinjorino, kiun ili vidis ĉe la balo. Ili sternis sin ĉe ŝiaj piedoj por pardonpetegi pri la malbonaĵoj, kiujn ili faris al ŝi. Cindrulino starigis ilin kaj, brakumante ilin, kriis:

Ke ŝi tutkore pardonas ilin, kaj deziras, ke ili ĉiam amu ŝin.

Oni kondukis ŝin al la juna reĝido, tiel vestite; li opiniis ŝin pli ĉarma ol antaŭe, kaj, post kelkaj tagoj, edzinigis ŝin. Cindrulino, kiu estis same bona kiel bela, loĝigis siajn du fratinojn en la palaco, kaj tiun saman tagon fianĉinigis ilin al du grandaj lordoj de la Kortego.