Enkomputiligis Don HARLOW

La dormanta belulino en la arbaro

elangligis Donald J. HARLOW

el La blua felibro de Andrew LANG


Iam estis reĝo kaj reĝino, kiuj neesprimeble bedaŭris tion, ke ili ne havis gefilojn. Ili vizitis ĉiujn banejojn de la mondo; votojn, pilgrimojn, ĉiujn metodojn ili provis, senrezulte.

Finfine la Reĝino tamen naskis filinon. Okazis bela bapto; kaj la Reĝidino havis kiel baptopatrinojn ĉiujn feinojn, kiujn oni povis trovi en la tuta regno (ili trovis sep), ke ĉiu el ili povu fari donacon al ŝi, kio estis tiutempe la kutimo inter feinoj. Tiel la Reĝidino havis ĉiujn imageblajn perfektaĵojn.

Post la fino de la baptoceremonio, la tuta grupo revenis al la palaco de la Reĝo, kie estis pretigita granda festeno por la feinoj. Antaŭ ĉiun el ili oni metis belegan kovrilon kun kesto el densa oro, en kiu troviĝis kulero, tranĉilo kaj forketo, ĉiuj el pura oro inkrustita de diamantoj kaj rubenoj. Sed sidiĝante ĉe la tablo, ili vidis veni en la halon tre maljunan feinon, kiun ili ne invitis, ĉar pasis jam pli ol kvindek jaroj depost kiam ŝi eliris el sia turo, kaj oni supozis ŝin aŭ mortinta aŭ sorĉita.

La reĝo ordonis por ŝi kovrilon, sed ne povis doni al ŝi oran keston kiel al la ceteraj, ĉar oni faris nur sep por la sep feinoj. La maljuna Feino opiniis sin ofendita, kaj inter siaj dentoj murmuris kelkajn minacojn. Unu el la junaj feinoj sidanta apud ŝi aŭdis tiun grumbladon; kaj, kredante, ke ŝi eble donos al la Reĝidineto iun misŝancan donacon, tuj post la foriro de la tablo iris kaj kaŝis sin malantaŭ la drapiroj, ke ŝi povu finparoli, kaj kiel eble plej ripari la malbonon, kiun la maljuna Feino eble intencis.

Dume, ĉiuj feinoj komencis fari siajn donacojn al la Reĝidino. La plej juna donacis al ŝi, ke ŝi estu la plej bela homo en la mondo; la posta, ke ŝi havu la saĝecon de anĝelo; la tria, ke ŝi estu tre lerta en ĉio, kiun ŝi faros; la kvara, ke ŝi perfekte dancu; la kvina, ke ŝi najtingale kantu; kaj la sesa, ke ŝi ĝis perfekteco povu ĉiel muziki.

Venis la vico de la maljuna Feino. Kapneante pli pro spito ol pro aĝo, ŝi diris, ke la Reĝidino suferos manpikon fare de ŝpinilo, kaj ke ŝi pereos pro la vundo. Tiu terura donaco tremigis la tutan grupon, kaj ĉiuj ekploris.

La juna Feino tuj elvenis el malantaŭ la drapiroj, kaj laŭte diris ĉi tiujn vortojn:

"Estu certaj, ho Reĝo kaj Reĝino, ke via filino ne pereos pro tiu katastrofo. Verdire, mi tute ne povos malfari tion, kiun faris la pli aĝa Feino. La Reĝidino ja pikos sian manon per ŝpinilo; sed ŝi ne peros, nur profunde ekdormos, cent jarojn, fine de kiu periodo iu reĝido venos kaj vekos ŝin."

La Reĝo, por eviti la misŝancon antaŭdiritan de la maljuna Feino, tuj proklamigis, ke neniu rajtas, sub minaco de morto, ŝpini per ŝpinbastono kaj ŝpinilo, aŭ eĉ posedi en sia domo ŝpinilon. Poste eble dek-kvin aŭ dek-ses jaroj, kiam la Reĝo kaj Reĝino foriris por viziti unu el siaj plezurpalacoj, la juna Reĝidino unu tagon distris sin kurante supren-malsupren en la palaco; irante de unu apartamento al alia, ŝi atingis ĉambreton supre de la turo, kie bona maljunulino, sola, ŝpinis per sia ŝpinilo. Tiu bona virino neniam aŭdis la kontraŭŝpinilan proklamon de la Reĝo.

"Sinjorino, kion vi faras?" diris la Reĝidino.

"Mi ŝpinas, karulino," diris la maljunulino, ne sciante, kiu ŝi estas.

"Ha!" diris la Reĝidino, "tio estas ege bela; kiel vi faras tion? Donu ĝin al mi, ke mi vidu, ĉu ankaŭ mi povos fari tiel."

Tuj kiam ŝi prenis ĝin en sian manon, ĉu ŝi estis tro rapidema, ĉu iom mallerta, aŭ ĉu tion okazigis la dekreto de la Feino, ĝi pikis ŝian manon, kaj ŝi eksvenis.

La bona maljunulino, tute ne sciante kion fari pri tio, alvokis helpon. Homoj multenombre alvenis de ĉiu direkto; ili ĵetis akvon kontraŭ la vizaĝon de la Reĝidino, mallaĉis ŝiajn vestaĵojn, frapis la manplatojn, kaj frotis ŝiajn tempiojn per hungara akvo; sed nenio povis reveki ŝin.

Kaj nun la Reĝo, kiu alvenis pro la bruo, pripensis la antaŭdiron de la feinoj, kaj, vere supozante, ke tio laŭnecese okazos ĉar la feinoj diris tion, portigis la Reĝidinon al la plej bela apartamento de la palaco, kaj kuŝigis ŝin sur lito brodita de oro kaj arĝento.

Oni estus supozinta ŝin anĝeletino, pro ŝia beleco; ĉar ŝia sveno tute ne malpliigis ŝian aspekton; ŝiaj vangoj estas diantaj, kaj ŝiaj lipoj – koralaj; ŝiaj okuloj ja estis fermitaj, sed mallaŭta spirado estis aŭdebla, kio konvinkis la ĉirkaŭantojn, ke ŝi ne pereis. La Reĝo komandis, ke oni ne perturbu ŝin, sed lasu ŝin trankvile dormi ĝis venos la horo de vekiĝo.

La bona Feino, kiu savis al ŝi la vivo kondemnante ŝin dormi dum cent jaroj, estis en la regno Matakin, dekdu-mi leŭgojn for, kiam tiu akcidento trafis la Reĝidinon; sed ŝin tuj informis pri ĝi gnometo, kiu posedis botojn de sep leŭgoj, tio estas, botoj per kiuj li povis transiri sep leŭgojn de tereno je unu paŝo. La Feino tuj venis, kaj alvenis post horo en fajra ĉaro tirata de drakoj.

La Reĝo elĉarigis ŝin, kaj ŝi aprobis ĉion, kiun li faris, sed povante bone antaŭscii, ŝi ekpensis, ke kiam la Reĝidino vekiĝos, ŝi ne scios fari pri si, ĉar ŝi estos tute sola en tiu antikva palaco; ŝi do faris ĉi tion: ŝi tuŝis per sia magia bastoneto ĉion en la palaco (escepte de la Reĝo kaj Reĝino) – instruistinoj, honordamoj, sinjorinoj de la dormoĉambro, sinjoroj, oficiroj, servistoj, kuiristoj, subkuiristoj, preparistoj, gardistoj kun ties helpantoj, paĝioj, lakeoj; ŝi simile tuŝis ĉiujn ĉevalojn en la ĉevalejoj, la grandajn hundojn en la ekstera korto, kaj ankaŭ beletan Mopsi, la spanieleton de la princino, kiu kuŝis apud ŝi sur la lito.

Kiam ŝi tuŝis ilin, ili tuj ekdormis, ne vekiĝonte antaŭ ol sia mastrino, ke ili estu pretaj servi ŝin laŭ ŝia deziro. Eĉ la rostostangoj ĉe la fajro, plenaj je perdrikoj kaj fasanoj, ankaŭ ekdormis. Ĉio okazis en la daŭro de momento. Feinoj ne bezonas multe da tempo.

Kaj nun la Gereĝoj, kisinte sian karan filinon sen veki ŝin, eliris el la palaco kaj proklamis, ke neniu kuraĝo proksimiĝi al ĝi.

Tio tamen ne necesis, ĉar en la daŭro de kvaronhoro ekkreskis ĉirkaŭ la parko tiel granda nombro de arboj, grandaj kaj malgrandaj, arbustoj kaj rubusoj, interplikiĝante, ke nek homo nek besto povis trapenetri; nenio plu estis videbla krom la nuraj suproj de la palacaj turoj; kaj ankaŭ tio nur de sufiĉe longe for. Neniu dubis, ke la Feino tiel donis eksterordinaran specimenon de sia arto, ke la Princino, dum ŝi dormadis, devos timi nenion de scivolemaj homoj.

Post paso de cent jaroj, la filo de la reganta Reĝo, kiu estis de alia familio ol tiu de la dormanta Reĝidino, ĉasante tiuflanke de la lando, demandis:

Kiuj estas tiuj turoj, kiujn li vidas meze de densa arbaro?

Ĉiu respondis laŭ tio, kiun li aŭdis. Kelkaj diris:

Ke ĝi estas antikva kastelruinaĵo, kiun hantas fantomoj.

Aliaj, Ke ĉiuj sorĉistoj kaj sorĉistinoj de la lando tie festas sian sabaton aŭ noktan kunvenon.

La plej ofta opinio estis: Ke tie loĝas ogro, kaj ke li portas tien ĉiujn infanetojn, kiun li povas kapti, por povi trankvile formanĝi ilin; neniu povas sekvi lin, ĉar nur li havas la kapablon trairi la arbaron.

La Reĝido estis konfuzita, ne sciante, kion kredi, kiam tre bona kamparano tiel parolis al li:

"Se plaĉos al via reĝida moŝto, pasis nun kvindek jaroj de kiam mi aŭdis de mia patro, kiu aŭdis de mia avo, ke en tiu kastelo troviĝas reĝidino, la plej bela iam ajn en la mondo; ke ŝi devos dormi tie cent jaroj, kaj ke ŝin devos veki la filo de reĝo, por kiu ŝi estas konservita."

La junan Reĝidon tuj farigis tiuj vortoj; li kredis, ne pripensante la aferon, ke li povos meti punkton al ĉi tiu malofta aventuro, kaj, pelate de amo kaj honoro, tiumomente decidis kontroli pri la afero.

Tuj kiam li antaŭeniris al la arbaro, ĉiuj arbegoj, arbustoj kaj rubusoj mem cedis antaŭ li; li promenis al la kastelo, kiun li vidis fine de granda avenuo, sur kiun li iris; kaj iom surprizis lin, ke neniu el liaj subuloj povas sekvi lin, ĉar la arboj denove kuntiriĝis tuj post kiam li preteriris ilin. Li tamen ne ĉesis pluiri; juna kaj amorema reĝido ĉiam estas brava.

Li atingis vastan eksteran korton, kie ĉio vidata de li povus frostigi pro hororo la plej sentiman homon. Ĉie regis terura silenteco; ĉie montriĝis ŝajno de morto, kaj nenio estis videbla krom la sternitaj korpoj de homoj kaj bestoj, ĉiuj ŝajne mortintaj. Li bamen bone sciis, pro la rubenkoloraj vizaĝoj kaj ŝvelintaj nazoj de la gvardihelpantoj, ke ili nur dormas; kaj iliaj kalikoj, en kiu restis kelkaj vingutoj, bone montris, ke ili ekdormis ebriaj.

Li tiam transiris korton marmore pavimitan, supreniris laŭ la ŝtuparo kaj atingis la gardistejon, kie gardistoj staris range, kun fusiloj sur la ŝultroj, kaj kiel eble plej laŭte ronkadis. Post tio li transiris kelkajn ĉambrojn plenajn je sinjoroj kaj damoj, ĉiuj dormantaoj, kelkaj starantaj, aliaj sidantaj. Li fine atingis ĉambron orumitan, kie li vidis sur lito kun malfermitaj kurtenoj la plej belan vidaĵon – reĝidinon, kiu aspektis dekkvin-dekses-jaraĝe, kaj kies brila, eĉ brilega, beleco enhavis ion diecan. Li tremante kaj admire alproksimiĝis, kaj falis sur siajn genuojn antaŭ ŝi.

Kaj nun, ĉar la sorĉo finiĝis, la Reĝidino vekiĝis kaj rigardis lin per okuloj pli teneraj ol oni povus unuavide supozi.

"Ĉu tiu estas vi, mia Reĝido?" ŝi diris al li. "Vi longe atendis."

La Reĝido, ravite de tiuj vortoj, kaj tiom pli de la maniero laŭ kiuj ili eldiriĝis, ne sciis, kiel montri sian ĝojn kaj dankemon; li certigis al ŝi, ke li amas ŝin pli bone ol sin; ilia diskuto estis nekontinua, ili ploris pli ol parolis – malmulte da elokventeco, multe da amo. Li estis pli konfuzita ol ŝi, kaj pri tio ni ne miru; ŝi havis tempon pripensi tion, kiun ŝi diros al li; ĉar estas tre verŝajne (kvankam la historio ne mencias tion), ke la bona Feino, dum tiom longa dormado, donis al ŝi tre agrablajn sonĝojn. Mallonge, ili kunparoladis dum kvar horoj, kaj tamen ne diris la duonon de tio, kiun ili volis diri.

Dume, la tuta palaco vekiĝis; ĉiu pripensis siajn aferojn, kaj ĉar la pli multaj ne estis enamiĝintaj, ili estis pretaj morti pro malsato. La ĉefa honordamo, same malsata kiel la ceteraj, tre senpacienciĝis, kaj laŭte informis la Reĝidinon, ke la vespermanĝo estas preta. La Reĝido helpis al la Reĝidino stariĝi; ŝi estis tute vestita, kaj tre belege, sed lia reĝida moŝto tre zorgis ne informi ŝin, ke ŝi estas vestita kiel lia praavino, kaj havis punton videblan super alta kolumo; malgraŭ tio, ŝi aspektis tute ne malpli rava kaj bela.

Ili eniris la grandan halon de speguloj, kie ili vespermanĝis servate de la oficiroj de la Reĝidino; per la violonoj kaj hobojoj oni antikvajn melodiojn muzikis, tamen tre bonegajn, kvankam jam pasis cent jaroj de kiam ili lastfoje muzikis; kaj post la vespermanĝo, sen prokrasto, la ĉefa almozdisdonisto geedzigis ilin en la kastela preĝejo, kaj la ĉefa honordamo fermis la kurtenojn. Ili ne multe dormis – por la Reĝidino, tio ne estis bezonata; kaj la postan matenon la Reĝido forlasis ŝin por reiri al la metropolo, kie lia patro certe sopiris lin. La Reĝido informis lin:

Ke li ĉasante perdiĝis en la arbaro, kaj ke li dormis en la dometo de karbisto, kiu donis al li fromaĝon kaj brunan panon.

La Reĝo, lia patro, kiu estis bonulo, kredis lin; sed ne eblis persvadi lian patrinon pri lia vereco; kaj ĉar li preskaŭ ĉiutage eliris por ĉasi, kaj ĉar li ĉiam havis iun kialon por fari tion, kaj ĉar li ofte ne revenis dum tri-kvar noktoj, ŝi komencis suspekti, ke li estas edziĝinta, ĉar li loĝis kun la Reĝidino pli ol du jarojn, kaj ili naskis du gefilojn, el kiuj la pli aĝa, filino, nomiĝis Matena, kaj la malpli aĝan, filon, ili nomis Tago, ĉar li estis multe pli bela ol sia fratino.

La Reĝino kelkfoje parolis al sia filo, por informiĝi kiel li pasigis sian tempon, kaj por klarigi al li, ke li devos laŭ sia devo kontentigi ŝin. Sed li neniam kuraĝis konfidi al ŝi sian sekreton; li timis ŝin, kvankam li amis ŝin, ĉar ŝi estis de la ogra raso, kaj la Reĝo tute ne estus edziniginta ŝin se ne temus pri ŝia riĉeco; oni eĉ flustris en la Kortego, ke ŝi estis tre ogrema, kaj ke kiam ajn ŝi vidis infanojn pretirantajn, estis tute malfacile por ŝi ne ekmanĝi ilin. Kaj tial la Reĝido neniam diris al ŝi eĉ unu vorton.

Sed kiam la Reĝo estis mortinta, kio okazis proksimume du jarojn poste, kaj li vidis sin reganto kaj mastro, li senkaŝe deklaris sian geedziĝon; kaj grandceremonie li iris por konduki sian reĝinon al la palaco. Ili belege eniris la ĉefurbon; ŝi rajdis inter siaj du gefiloj.

La Reĝo postnelonge foriris por militi kontraŭ la Imperiestro Kontalabuto, sia najbaro. Li lasis al la Reĝino sia patrino regi la regnon, kaj honeste rekomendis al ŝi prizorgi liajn edzinon kaj gefilojn. Li devis daŭrigi la ekspedicion dum la tuta somero, kaj tuj post lia foriro la Reĝino-patrino sendis sian bofilinon al kamapara domo en la arbaro, ke ŝi povu tiom pli facile kontentigi sian hororigan deziron.

Kelkajn tagojn poste ŝi mem iris tien, kaj diris al sia kuireja komizo:

"Plaĉos al mi morgaŭ vespermanĝi je la malgranda Matena."

"Ho! Sinjorino!" ekkriis la kuireja komizo.

"Tiel estu," respondis la Reĝino (dirante tion per la voĉo de Ogrino, kiu forte deziras festeni je freŝa viando), "kaj mi manĝos ŝin kun saŭco de Robert."

La kompatindulo, bone sciante, ke li ne provu trompi Ogrinojn, prenis sian tranĉilegon kaj iris supren al la ĉambro de la malgranda Matena. Ŝi tiam havis kvar jarojn, kaj venis al li saltante kaj ridante, por brakumi lin je la kolo kaj peti de li sukeraĵon. Je tio li ekploregis, la tranĉilego elfalis el lia mando, kaj li iris al la malantaŭa korto, kaj mortigis ŝafideton, kaj spicis ĝin per saŭco tiel bona, ke la mastrino certigis al li, ke ŝi neniam antaŭe manĝis ion tiel bonan. Li samtempe ekprenis la malgrandan Matenan kaj portis ŝin al sia edzino, por kaŝi ŝin en la loĝejo, kiun li posedis malantaŭ la korto.

Proksimume ok tagojn poste, la fia reĝino diris al la kuireja komizo, "Mi vespermanĝos je la malgranda Tago."

Eĉ ne unu vorto li diris, decidinte trompi ŝin same kiel li antaŭe faris. Li eliris por trovi la malgrandan Tagon, kaj vidis lin kun malgranda rapiro en la mano, per kiu li skermis kontraŭ simiego; la knabo tiam havis nur tri jarojn. Li ekkpatis tiun inter siaj brakoj, kaj portis lin al sia edzino, ke ŝi kaŝu lin en sia ĉambro kun la fratino, kaj en la ĉambro de la malgranda Tago li kuiris junan kapridon, tre molan, kiun la Ogrino trovis mirinde bonega.

Ĝis tiam, ĉio en ordo; sed unu vesperon tiu fia Reĝino diris al sia kuireja komizo:

"Mi manĝos la Reĝinon kun la sama saŭco, kiun mi ĝuis ĉe la infanoj."

Nun la kompatinda kuireja komizo senesperiĝis pri eventuala trompo. La juna Reĝino estis dudekjara, se ne kalkuli la cent jarojn, kiujn ŝi transdormis; kaj li ne sciis, kiel trovi en la korto beston tiel firman. Li tiam decidis, ke li savos al si la vivon, tranĉante la gorĝon de la Reĝino; kaj irante al ŝia ĉambro, intencante fari tion, li kiom eble plej kolerigis sin, kaj venis en la ĉambron de la juna Reĝino kun ponardo en la mano. Li tamen rifuzis surprizi ŝin, sed informis ŝin, tre estime, pri la ordonoj, kiujn li ricevis de la Reĝino-patrino.

"Do faru tion" (diris ŝi, etendante la nukon). "Plenumu viajn ordonojn, kaj tiam mi iros al miaj gefiloj, miaj kompatindaj infanoj, kiujn mi tiom kaj tiel tenere amis."

Ĉar ŝi supozis ilin mortintaj, jam de kiam oni forprenis ilin sen ŝia scio.

"Ne, ne, sinjorino" (kriis la kompatinda kuireja komizo, kun larmoj); "vi ne pereos, kaj tamen revidos viajn gefilojn; sed vi devos iri hejmen kun mi al mia loĝejo, kie mi kaŝis ilin, kaj mi ankoraŭfoje trompos la Reĝinon, donante al ŝi junan cervinon anstataŭ vi."

Tion dirinte, li tuj kondukis ŝin al sia ĉambro, kie, lasante ŝin por brakumi siajn gefilojn kaj plori kun ili, li iris kaj preparis junan cervinon, je kiu la Reĝino vespermanĝis, vorante ĝin kun la sama apetito kvazaŭ ĝi estus la juna Reĝino. Ŝi tre ĝuis tiun kruelaĵon, kaj ŝi jam kreis rakonton por la Reĝo, okaze de lia reveno, pri tio, kiel la frenezaj lupoj formanĝis la Reĝinon lian edzinon kaj ties du gefilojn.

Unu vesperon kiam ŝi laŭkutime vagis tra la kortoj kaj ĝardenoj de la palaco por kontroli, ĉu ŝi povos flari freŝan viandon, ŝi aŭdis, en tiu teretaĝa ĉambro, la ploradon de la malgranda Tago, ĉar lia patrino intencis draŝi lin ĉar li miskondutis; kaj ŝi samtempe aŭdis la malgrandan Matenon pardonpetante pro sia frato.

La Ogrino tuj rekonis la voĉojn de la Reĝino kaj ties filinoj, kaj tre kolera pro tiu trompo al ŝi, la postan matenon ŝi komandis, je la tagiĝo (per terura voĉo, kiu tremigis ĉiun), ke ili alportu al la centro de la granda korto kuvegon, kiun ŝi ordonis plenigi per bufoj, vipuroj, serpentoj kaj ĉiaj lacertoj, por ĵetigi en ĝi la Reĝinon kaj ties gefilojn, la kuirejan komizon, ties edzinon kaj servistinon; pri kiuj ŝi ordonis, ke oni venigu ilin kun la manoj ligitaj malantaŭe.

Tiel oni venigis ilin, kaj la ekzekutistoj estis ĵetontaj ilin en la kuvegon kiam la Reĝo (neatendite) surĉevale eniris la korton (ĉar li venis rajdante) kaj mirigite demandis, kion signifas tiu hororiga ekspozicio.

Neniu kuraĝis informi lin, kiam la Ogrino, tute kolere vidinte tion, kio okazas, ĵetis sin en la kuvegon, kaj tuj voriĝis de la fibestoj, kiujn laŭ ŝia ordoni oni ĵetis en ĝin por aliaj. La Reĝo devis senti grandan bedaŭron, ĉar ŝi ja estis lia patrino; sed li baldaŭ kontentigis sin per siaj belaj edzino kaj gefiloj.