Enkomputiligis Don HARLOW

La flava gnomo

laŭ Madame d'Aulnoy.

elangligis Donald J. HARLOW

el La blua felibro de Andrew LANG


Iam estis reĝino kiu estis la patrino de multaj infanoj, kaj el ili restis sole unu filino. Sed ŝi valoris almenaŭ mil.

Ŝia patrino, jam de la morto de ŝia patro la reĝo amis nenion tiom kiom tiun reĝidineton, tiom timis perdi ŝin, ke ŝi trodorlotis ŝin, kaj neniam provis korekti ŝiajn misojn. Sekve, tiu eta homo, kiu estis kiel eble plej bela kaj kiu iam portos kronon, maturiĝis tiel orgojla kaj tiel amanta sian belecon, ke ŝi malŝatis ĉiun alian en la mondo.

La Reĝino, ŝia patrino, per karesoj kaj flatoj helpis kredigi al ŝi, ke nenio estas tro bona por ŝi. Preskaŭ ĉiam ŝi portis la plej belajn robetojn, kiel feino, aŭ kiel reĝino eliranta por ĉasi, kaj la sinjorinoj de la Kortego sekvis ŝin vestitaj kiel arbarfeinoj.

Kaj por eĉ pli vanigi ŝin, la Patrino okazigis, ke ŝian portreton pentru la plej lertaj pentristoj, kaj sendis ĝin al kelkaj najbaraj reĝoj, al kiuj ŝi tre amikis.

Vidinte tiun portreton ili ĉiuj enamiĝis kun la Princino -- sed al ĉiu ĝi malsame efikis. Unu ekmalsanis, unu tute freneziĝis, kaj kelkaj el la plej bonŝancoj ekvojaĝis por vidi ŝin kiel eble plej baldaŭ, sed tiuj kompatindaj reĝidoj, ekvidinte ŝin, tuj fariĝis ŝiaj sklavoj.

Neniam ekzistis pli gaja Kortego. Dudek ŝatindaj reĝoj faris sian eblon por agrabligi sin, kaj elspezinte multegan monon por prezenti unu distraĵon, ili opiniis sin bonŝancaj se la Reĝidino diris, "Tio estas interesa."

Tiom da admirado ege plaĉis al la Reĝino. En ĉiu tago ŝi ricevis sep- aŭ okmil sonetojn, kaj similan nombron da elegioj, madrigaloj kaj kantoj, kiujn sendis al ŝi ĉiuj poetoj de la mondo. Ĉia prozaĵo kaj poeziaĵo verkita en tiu tempo rilatis al Belega -- tiu estis la nomo de la Reĝidino -- kaj ĉiujn iliajn kamenfajrojn hejtis tiuj versaĵoj, kiuj kraketis kaj fajrerŝprucis pli bone ol iu ajn speco de ligno.

Belega jam estis dekkvinjara, kaj ĉiu el la Reĝidoj volis edzinigi ŝin, sed neniu el ili kuraĝis tion diri. Kiel ili povus, sciante, ke iu ajn el ili povus dehaki al si la kapon kvin aŭ ses fojojn tage, nur por kontentigi ŝin, kaj tion ŝi opinius nura malgravaĵo, tiom malmulte ŝi atentus pri tio? Oni povas bildigi al si, kiom ferkora ŝiaj amantoj opiniis ŝin; kaj la Reĝino, kiu volis vidi ŝin jam edzino, ne sciis, kiel persvadi al ŝi seriozi pripensi tion.

"Belega", ŝi diris, "mi ja deziras, ke vi ne estu tiom orgojla. Kial vi tiom malŝategas tiujn bonajn reĝojn? Mi deziras, ke vi edzigu unu el ili, kaj vi tute ne provas kontentigi min."

"Mi estas tute feliĉa," respondis Belega: "bonvolu lasi min en paco, sinjorino. Neniu plaĉas al mi."

"Sed vi estus tre feliĉa kun iu ajn el tiuj Reĝidoj," diris la Reĝino, "kaj mi ege koleros se vi enamiĝos kun iu, kiu ne sufiĉe valoras por vi."

Sed la Reĝidino tiom altopiniis pri si, ke ŝi ne opiniis iun ajn el siaj amantoj sufiĉe lerta aŭ bela por ŝi; kaj ŝia patrino, kiu fariĝis tre kolera pri ŝia insisto ne edziniĝi, komencis deziri, ke ŝi ne estus permesinta al tiu tiom da decidlibereco.

Finfine, ne sciante kion fari, ŝi decidiĝis interkonsiliĝi kun iu sorĉistino, laŭnome "La Feino de la Dezerto". Tion ŝi nur malfacile povis fari, ĉar tiun gardis kelkaj teruraj leonoj; sed, feliĉe, la Reĝino antaŭlonge aŭdis, ke iu dezirante preteriri tiujn leonojn devus ĵeti antaŭ ilin kukon faritan el milia floro, sukeraĵo, kaj krokodilovoj. Tiun kukon ŝi propramane kuiris, kaj, metinte ĝin en korbeton, ekiris por serĉi la Feinon. Sed, ĉar ŝi ne alkutimiĝis longe promenadi, ŝi baldaŭ laciĝis, eksidis ĉe la piedo de arbo por ripozi, kaj tuj ekdormis. Kiam ŝi vekiĝis, tre konsternis ŝin la rimarko, ke la korbo malplenas. La kuko malaperis! kaj, tiom pli malbone, tiumomente ŝi aŭdis la muĝadon de la leonegoj, kiuj eksentis ŝian proksimecon kaj venis por serĉi ŝin.

"Kion mi faru?" ŝi elkriis; "ili formanĝos min," kaj, ne povante iri eĉ unu paŝon pro timego, ŝi komencis plori kaj apogis sin ĉe la arbo, sub kiu ŝi dormis.

Tiumomente ŝi aŭdis iun diri: "Hm, hm!"

Tiumomente ŝi aŭdis iun diri: 'Hm, hm!' />
</td>
</tr>
</table> <br clear=

Ŝi plenĉirkaŭe rigardis, kaj tiam supere al la arbo, kaj ŝi vidis tie etulon, kiu manĝis oranĝojn.

"Ha! Reĝino," li diris, "mi bone konas vin, kaj mi scias, kiom vi timegas la leonojn; kaj tute prave, ĉar ili jam manĝis multajn aliajn homojn; kaj kion vi povas atendi, ĉar mankas al vi kuko por doni al ili?"

"Mi devos decidi perei," diris la kompatinda Reĝino. "Ve! Tio ne tiom gravus al mi se nur mia kara filino jam estus edzino."

"Ha! vi havas filinon," kriis la Flava Gnomo (li havas tian nomon ĉar li ja estis gnomo, kaj havis flavan vizaĝon, kaj loĝis en la oranĝarbo). "Tio ĝojigas min, ĉar mi mem serĉadas edzinon tra la tuta mondo. Nu, se vi promesos, ke ŝi fariĝos mia edzino, eĉ ne unu el la leonoj, tigroj aŭ ursoj tuŝos vin."

La Reĝino rigardis lin, kaj preskaŭ tiom timis lian malbelegan vizaĝon kiom antaŭe la leonojn, kaj ŝi ne povis diri eĉ unu vorton.

"Kion! vi hezitas, sinjorino," kriis la Gnomo. "Certe plaĉas al vi manĝiĝi ankoraŭ vivante."

Kaj kiam li parolis, la Reĝino vidis la leonojn, kiuj kuris al ili laŭ deklivo.

Ĉiu havis du kapojn, ok piedojn, kaj kvar vicojn da dentoj, kaj iliaj haŭtoj estis solidaj kiel testudo-karapacoj, kaj ruĝe brilis.

Vidinte tiun teruraĵon, la kompatinda Reĝino, kiu tremis kiel kolombo ekvidinte falkon, elkriis kiel eble plej laŭte, "Ho! kara S-ro Gnomo, Belega edziniĝos vin."

"Ĉu, do!" li malestime diris. "Belega estas ja beleta, sed mi ne aparte volas edzinigi ŝin -- ŝi restu via."

Ho! nobla moŝto," diris la Reĝino, ege timante, "ne rifuzu ŝin. Ŝi estas la plej ĉarma Reĝidino de la mondo."

"Nu, do," li respondis, "pro bonkoreco mi akceptos ŝin; sed nepre ne forgesu, ke ŝi estas mia."

Dum li parolis, pordeto malfermiĝis en la trunko de la oranĝarbo, la Reĝino rapide eniris, ĝustatempe, kaj la pordo knale fermiĝis antaŭ la vizaĝoj de la leonoj.

Tiom konfuzita estis la Reĝino, ke komence ŝi ne rimarkis alia pordeto en la oranĝarbo, sed ĝi baldaŭ malfermiĝis, kaj ŝi trovis sin en kampo plena je kardoj kaj urtikoj. Ĝin ĉirkaŭis kota sulko, kaj je ioma distanco troviĝis pajle tegita dometo, el kiu venis la Flava Gnomo, tre vigle. Li portis lignajn ŝuojn kaj flavan jaketon, kaj ĉar li havis tre longajn orelojn kaj neniom da hararo, li entute aspektis ŝoka.

"Mi estas tiom ĝoja," li diris al la Reĝino, "ke, ĉar vi estos mia bopatrino, vi povas vidi la dometon, en kiu via Belega loĝos kun mi. Per ĉi tiuj kardoj kaj urtikoj ŝi povos nutri azeneton, kiun ŝi povos laŭplaĉe rajdi; sub ĉi tiu humila tegmento neniu vetero ĝenos ŝin; ŝi trinkos la akvon de ĉi tiu rivereto kaj manĝos ranojn -- ili estas tre dikaj en ĉi tiu regiono; kaj mi estos ĉiam kun ŝi, bela, agrabla, kaj gaja, kiel vi nun vidas min. Ĉar se ŝia ombro restos al ŝi pli proksime ol mi, tio surprizegos min."

La malfeliĉa Reĝino, tuj vidante, kiom mizera estos la vivo de ŝia filino kun tiu Gnomo, ne povis toleri tiun ideon, kaj senvorte kaj sensense ekfalis.

Kiam ŝi rekonsciiĝis, ŝi tute surprizite trovis, ke ŝi kuŝas en la propra lito, hejme, kaj tiom pli, ke ŝi portas la plej belan puntan noktoĉapon, kiun ŝi iam ajn vidis. Komence ŝi supozis, ke ĉiuj ŝiaj aventuroj, la teruraj leonoj, kaj ŝia promeso al la Flava Gnomo, ke li edzinigos Belegan, nepre estis sonĝo, sed restis la nova ĉapo, kiun ties belaj rubando kaj punto, por rememorigi ŝin pri tio, ke la tuto efektive okazis, kio tiom malfeliĉigis ŝin, ke ŝi povis nek manĝi nek trinki nek dormi, pripensante tion.

La Reĝidino, kiu, malgraŭ sia miskondutado, vere kaj tutkore amis sian patrinon, tre malfeliĉis, kiam ŝi rimarkis la malgajecon de la Reĝino, kaj ofte demandis, kia estas la problemo; sed la Reĝino, kiu deziris, ke ŝi ne ekkonu la veron, nur respondis, ke ŝi malsanas, aŭ ke unu el ŝiaj najbaroj minacas militi kontraŭ ŝi. Belega bone sciis, ke io estas kaŝita de ŝi -- kaj ke neniu el tiuj estis la vera kialo de la maltrankvileco de la Reĝino. Ŝi do decidiĝis, ke ŝi iros por konsiliĝi pri tio kun la Feino de la Dezerto, aparte pro tio, ke ŝi ofte aŭdis pri ties saĝeco, kaj ŝi opiniis, ke ŝi povus samtempe peti konsilon pri tio, ĉu estus bone edziniĝi, ĉu ne.

Ŝi do tre zorge kuiris iom de la ĝusta kuko por pacigi la leonojn, kaj unu nokton tre frue iris supren al sia ĉambro, pretekstante, ke ŝi enlitiĝos; sed ŝi anstataŭe volvis sin en longa blanka vualo, kaj deiris laŭ sekreta ŝtuparo, kaj tute sole ekiris por trovi la Sorĉistinon.

Sed atinginte la saman fatalan oranĝarbon, kaj vidante ĝin kovrita de floroj kaj fruktoj, ŝi haltis kaj komencis pluki oranĝojn -- kaj tiam, demetinte sian korbon, ŝi sidiĝis por manĝi ilin. Sed kiam jam estis la horo por pluiri, la korbo estis malaperinta, kaj, kvankam ŝi serĉis ĉie, eĉ ne spuron ŝi povis trovi. Ju pli ŝi serĉis ĝin, des pli ŝi timis, kaj finfine ŝi ekploris. Tiam ŝi subite vidis antaŭ si la Flavan Gnomon.

"Kia estas la problemo, bela?" li diris. "Kial vi ploras?"

"Ve!" ŝi respondis; "ne mirinde, ke mi ploras, ĉar mi perdis la korbon da kuko, kiu devis helpi min sekure atingi la kavernon de la Feino de la Dezerto."

"Kaj kial vi deziras ŝin, bela?" diris la monstreto, "ĉar mi estas ŝia amiko, kaj cetere mi estas tute same tiel lerta kiel ŝi."

"La Reĝino, mia patrino," respondis la Reĝidino, "lastatempe suferas tiel profundan malgajecon, ke mi timas, ke ŝi mortos; kaj mi timas, ke eble mi kulpas pri tio, ĉar ŝi tre deziras, ke mi edziniĝu, kaj mi devos verdiri al vi, ke ĝis nun mi trovis neniun, kiun mi opinias taŭga kiel edzo. Do pro tiu diversaj kialoj mi volas konsiliĝi kun la Feino."

"Ne plu ĉagreniĝu, Reĝidino," respondis la Gnomo. "Mi povas informi vin pli bone ol ŝi. La Reĝino, via patrino, promesis edzinigi vin -- "

"Promesis edzinigi MIN!" interrompis la Reĝidino. "Ho! ne. Certe ne. Ŝi estus dirinta tion al mi se ŝi farus tion. Mi estas tro interesita pri la afero por ke ŝi promesu ion ajn sen mia konsento -- vi certe eraras."

"Bela Reĝidino," subite ekkriis la Gnomo, surgenuiĝante antaŭ ŝi, "mi flatas min, ke ne malplaĉos al vi ŝia elekto, kiam mi diras al vi, ke al MI ŝi promesis la feliĉon edzinigi vin."

"Vi!" kriis Belega, repaŝante. "Mi patrino volas, ke mi edziniĝu al vi! Kiel vi povas esti tiom stulta, eĉ pensi tion?"

"Ho! ne tiom gravas al mi, ke mi havu tiun honoron," kolere kriis la gnomo; "sed jen, venas la leonoj; ili manĝos vin en tri glutoj, kaj jen fino al via kaj via orgojlo."

Kaj, ja, tiumomente la kompatinda Reĝidino aŭdis iliajn timigajn hurlojn dum ili pli kaj pli proksimiĝis.

"Kion mi faru?" ŝi elkriis. "Ĉu ĉiuj miaj feliĉaj tagoj devos ĉi tiel finiĝi?"

La malica gnomo rigardis ŝin kaj komencis spite ridi. "Almenaŭ," li diris, "kontentigos vin, ke vi mortos senedze. Bela Reĝidino tia, kia vi, certe preferos morti ol esti la edzino de kompatinda eta gnomo kiel mi."

"Ho, ne koleru min," kriis la Reĝidino, kunkroĉante la manojn. "Mi preferus edziniĝi al ĉiuj gnomoj de la mondo ol morti laŭ ĉi tiu terura maniero."

"Bone rigardu min, Reĝidino, antaŭ ol vi ĵuros," li diris. "Mi ne volas, ke vi trorapide promesu al mi."

"Ho!" ŝi kriis, "venas la leonoj. Sufiĉe mi rigardis vin. Mi tiom timas. Tuj savu min, alie mi pereos pro teruro."

Dirinte tion, ŝi tuj falis sensensa, kaj kiam ŝi rekonsciiĝis, ŝi trovis sin en sia liteto, hejme; kiel ŝi iris tien, ŝi ne povis konstati, sed ŝi estis vestita en la plej belaj punto kaj rubandoj, kaj sur ŝia fingro estis ringeto fabrikita el unusola ruĝa haro, tiel strikta, ke, malgraŭ multaj provoj, ŝi ne povis demeti ĝin.

Kiam la Reĝidino vidis tiojn, kaj memoris, kio okazis, ankaŭ ŝi fariĝis ege malgaja, kio surprizis kaj alarmis la tutan Kortegon, kaj la Reĝinon pli ol iun ajn. Cent fojojn ŝi demandis al Belega, ĉu io estas malbona ĉe ŝi; sed tiu ĉiam respondis, ke ne estas problemo.

Finfine la ĉefaj homoj de la regno, maltrankvilaj por vidi la Reĝidinon edzino, sendis al la Reĝino por peti, ke ŝi elektu edzon por la Reĝidino kiel eble plej baldaŭ. Ŝi respondis, ke nenio pli plaĉus al ŝi, sed ke ŝia filino ŝajnis nevolanta edziniĝi, kaj ŝi rekomendis al ili mem iri kaj priparoli la aferon kun la Reĝidino; kaj tion ili tuj faris. Nu, Belega estis multe malpli orgojna post sia aventuro kun la Flava Gnomo, kaj ŝi ne povis elpensi pli bonan metodon por liberigi sin de la monstreto ol edziniĝi al iu potenca reĝo; ŝi do respondis pli favore al ilia peto ol ili antaŭe esperis, dirante ki, kvankam ŝi estas tre feliĉa en sia nuna situacio, tamen, por kontentigi ilin, ŝi konsentos edziniĝi al la Reĝo de la Orminejoj. Tiu estis tre bela kaj potenca Reĝido, kiu amis la Reĝidinon jam multajn jarojn, sed ne supozis, ke ŝi iam ajn amos lin. Vi povas facile bildigi al vi, kiel feliĉa li estis, kiam li aŭdis tiun novaĵon, kaj kiom koleriĝis ĉiuj aliaj reĝoj, perdante por ĉiam la esperon edzinigi la Reĝidinon; tamen, Belega ne povis edziniĝi al dudek reĝoj -- ŝi ja trovis malfacila elekti unu, ĉar ŝia vanteco kredigis ŝin, ke estas neniu en la mondo taŭga por ŝi.

Oni tuj komencis prepari por la plej granda geedziĝo, kiu iam ajn okazis en la palaco. La Reĝo de la orminejoj sendis tiel grandajn monsumojn, ke la tutan maron kovris la ŝipoj, kiuj venigis ĝin. Oni sendis kurierojn al ĉiuj plej gajaj kaj rafinitaj Koretegoj, aparte al la Kortego de Francio, por elserĉi ĉiun novan kaj karan por ornami la Reĝidinon, kvankam ŝia peleco jam estis tiel perfekta, ke neniu vestaĵo povus plibeligi ŝin. Almenaŭ, tion pensis la Reĝo de la Orminejoj, kaj li neniam feliĉis se li ne estis kun ŝi.

Rilate la Reĝidinon, ju pli ŝi vidis la Reĝon, des pli li plaĉis al ŝi; li estis tiel malavara, tiel bela kaj tiel lerta, ke ŝi fine amis lin preskaŭ tiom, kiom li amis ŝin. Kiel feliĉaj ili estis dum ili kunvagadis en la belaj ĝardenoj, foje aŭskultante dolĉan muzikon! Kaj la Reĝo ofte verkis kantojn por Belega. Jen unu, kiu plaĉegis al ŝi:

Gajas en arbaro ĉie
Kiam ŝi promenas tie.
Floroj falas tra l' aero,
Flirte falas al la tero,
Kun esper' al treto ŝia.
Floroj sur la tig' gracia
Ŝin plename vidadoras
Se ŝi ilin pretersoras.
Kara! ĉe la birdoj piaj
Eĥas la amkantoj niaj,
Mi vin amas tre adore
Dum ni promenas kor-ĉe-kore.

Ili vere estis ege feliĉaj. Ĉiuj sensukcesaj rivaluloj de la Reĝo jam iris hejmen pro malespero. Ili tiel malfeliĉe adiaŭis la Reĝidinon, ke ŝi ne povis eviti kompati ilin.

"Ha! fraŭlino," diris al ŝi la Reĝo de la Orminejoj, "kial do? Kial vi malŝparas vian kompaton je tiuj reĝidoj, kiuj tiom amas vin, ke vi povus kompenci iliajn seniluziiĝojn per unusola rideto?"

"Mi bedaŭrus," respondis Belega, "se vi ne rimarkos, kiom mi kompatas tiujn reĝidojn, kiuj foriras de mi por ĉiam; sed por vi, moŝto estas tre malsame; vi havas ĉiun kialon esti kontenta pri mi, sed ili malĝoje foriras, do vi ne domaĝu mian kompaton al ili."

La Reĝon de la Orminejoj tre konkeris la bonkora akcepto de lia interveno fare de la Reĝidino, kaj, sternante sin ĉe liaj piedoj, li milfoje kisis ŝian manon kaj petis ŝian pardonon.

Finfine alvenis la feliĉa tago. Ĉio estis preta por la edziniĝo de Belega. Sonoris la trumpetojn, ĉiuj stratoj de la urbo havis pendantajn flagojn kaj ŝutitajn florojn, kaj la homoj amase kuris al la granda placo antaŭ la palaco. La Reĝino tiom ĝojis, ke ŝi preskaŭ ne povis dormi, kaj ŝi ellitiĝis antaŭ la tagiĝo por doni necesajn ordonojn kaj por elekti la juvelojn, kiujn la Reĝidino estis portonta. Tiuj certe estis diamantoj, eĉ sur la ŝuoj, kiujn ili kovris, kaj sur ŝia robo de arĝenta brokaĵo estis brodita deko da sunradioj. Vi povas imagi, kiom kostis tiuj; sed nenio povus pli brili, krom la beleco de la Reĝidino! Sur la kapo ŝi pordis belegan kronon, ŝia bela hararo ondis preskaŭ al ŝiaj piedoj, kaj ŝia statua formo estis facile distingebla inter ĉiuj sinjorinoj, kiuj servis ŝin.

Ne malpli nobela kaj belega estis la Reĝo de la Orminejoj; facile oni povis vidi per lia vizaĝo, kiom li feliĉis, kaj ĉiu kiu iris apud lin revenis ŝarĝite de donacoj, ĉar ĉirkaŭ la tuta bankedejo oni aranĝis mil barelojn da oro, kaj sennombrajn velurajn sakojn broditajn kun perloj kaj plenajn je mono; ĉiu enhavis almenaŭ centmil ormonerojn, kiujn oni donacis al ĉiu, al kiu plaĉis etendi la manon, kion hazarde faris multaj homoj, pri tio estu certa -- verdire, kelkaj trovis tion entute la plej amuza ero de la geedziĝa festo.

La Reĝino kaj la Princino estis pretaj ekiri kun la Reĝo kiam ili vidis, almarŝantajn al ili de la fino de la longa galerio, du grandajn baziliskojn, kiuj trenis post si aĉe fabrikitan skatolon; malantaŭ tiuj venis alta maljunulino, kies malbeleco eĉ pli surprizis ol ŝia ekstrema maljuneco. Ŝi portis krispon el nigra tafto, ruĝa velura kapuĉo, kaj tute ĉifitan juplarĝigilon, kaj ŝi peze apogis sin per lambastono. Tiu maljuna strangulino, dirante eĉ ne unu vorton, tri fojojn stumblis ĉirkaŭ la galerio, sekvate de la baziliskoj, tiam haltis en la mezo kaj, minace levante la lambastonon, ŝi kriis:

"Ho, ho, Reĝino! Ho, ho, Reĝidino! Ĉu vi supozas senpune rifuzi la promeson, kiun vi faris al mia amiko la Flava Gnomo? Mi estas la Feino de la Dezerto; sen la Flava Gnomo kaj ties oranĝarbo, miaj grandaj leonoj estus tuj formanĝintaj vin, tion mi diras al vi, kaj en Feujo ni ne toleras, ke oni tiel insultu nin. Tuj decidu, kion vi faros, ĉar mi ĵuras, ke vi edziniĝos al la Flava Gnomo. Se tio ne okazos, mi bruligu mian lambastonon!"

"Ha! Reĝidino," diris la Reĝino, plorante, "kion mi do aŭdas? Kion vi promesis?"

"Ha! patrino mia," malgaje respondis Belega, "kion VI mem promesis?"

La Reĝo de la Orminejoj, kolerante ke tiu fia maljunulino malhelpas lian feliĉecon, aliris ŝin, kaj minacante ŝin per si glavo li diris:

"Tuj eliru el mia ladno, kaj por ĉiam, mizera estaĵo, ke mi ne senvivigu vin kaj tiel liberigu min de via malico."

Tuj post kiam li eldiris tiujn vortojn, la kovrilklapo de la skatolo brue ekfalis sur la plankon, kaj, hororige por ili, elsaltis la Flava Gnomo, rajdanta sur granda hispana kato. "Malprudenta junulo!" li kriis, kurante inter la Feinon de la Dezerto kaj la Reĝon. "Ne tuŝu ĉi tiun estimindan Feinon! Via kverelo estas kun mi sola. Mi estas via malamiko kaj via rivalulo. Tiu malfidela Reĝidino, kiu volus fariĝi via edzino, estas promesita al mi. Vidu, ĉu ŝi ne havas sur sia fingro ringon faritan el unu el miaj haroj. Nur provu depreni ĝin, kaj vi baldaŭ trovos, ke mi estas pli potenca ol vi!"

"Monstretaĉo!" diris la Reĝo; "ĉu vi kuraĝas nomi vin amanto de la Reĝidino kaj pretendi tian trezoron? Ĉu vi scias, ke vi estas gnomo -- ke vi estas tiom malbelega, ke oni ne povas toleri rigardi vin -- kaj ke mi mem jam antaŭlonge mortigus vin se tia glora morto indus al vi?"

Ege kolera pro tiuj vortoj, la Flava Gnomo spronis sian katon, kiu horore kriis, kaj saltis flanken-flanken -- terurante ĉiun krom la kuraĝan Reĝon, kiu proksime postkuris la Gnomon ĝis tiu, elprenanta tranĉilegon per kiu li estis armita, defiis al la Reĝo renkonti lin en duhoma batalo, kaj klakbruege rapidis malsupren al la korto de la palaco. La tute provokita Reĝo rapide sekvis, sed ili ĵus ekstaris frontante unu la alian, kaj la tuta Kortego ĵus elkuris sur siajn balkonojn por rigardi, kio okazas, kiam subite la suno sange ekruĝiĝis, kaj tiom senlumiĝis, ke ili preskaŭ ne povis vidi. La tondroj muĝis kaj la fulmoj ŝajnis kvazaŭ ili bruligos ĉion; la du baziliskoj aperis, po unu ĉe ambaŭ flankoj de la malbona Gnomo, kiel gigantoj, altaj montoj, kaj fajro flugis el iliaj buŝoj kaj oreloj, ĝis ili similis flamantajn fornojn. Nenio tia povis teruri la noblan junan Reĝon, kaj la aŭdaco de liaj rigardoj kaj agoj trankviligis tiujn, kiuj rigardis, kaj eble eĉ embarasis la Flavan Gnomon mem; sed eĉ LIA kuraĝo velkis kiam li vidis, kio okazas al lia amata Reĝidino, Ĉar la Feino de la Dezerto, kiu ŝajnis eĉ pli terura ol antaŭ, rajdante sur flugilhava grifo kaj kun longaj serpentoj volvitaj ĉirkaŭ la kolo, donis al ŝi tian lancofrapon, ke Belega falis al la brakoj de la Reĝino, sangante kaj sensense. Ŝia amanta patrino, kiu sentis sin tiom vundita de la frapo kiom la Reĝidino mem, eligis kriojn kaj lamentojn tiel penetrajn, ke la Reĝo, aŭdante ilin, tuj perdis sian kuraĝon kaj saĝecon. Rezignante pri la batalo, li rapidis al la Reĝidino, por savi ŝin aŭ morti kun ŝi; sed la Flava Gnomo estis tro rapida por li. Saltante per sia hispana kato sur la balkonon, li ekkaptis Belegan el la brakoj de la Reĝino, kaj antaŭ ol iu ajn el la Kortegaj sinjorinoj povis malhelpi, li saltis sur la tegmenton de la palaco kaj malaperis kun sia kaptaĵo.

La Reĝo, senmova pro hororo, senespere rigardis tiun teruran okazaĵon, kiun li tute ne povis malebligi, kaj por eĉ pli malbonigi la situacion, ĉiu senlumiĝis, kaj li sentis sin portata tra la aero per forta mano.

Tiu nova malbonŝanco estis pro la ago de la fia Feino de la Dezerto, kiu venis kun la Flava Gnomo por helpi lin forporti la Reĝidinon, kaj enamiĝis je unua vido kun la bela juna Reĝo de la Orminejoj. Ŝi supozis, ke se ŝi forportos lin al iu timiga groto kaj ĉenkatenos lin al roko, tiam la mortotimo baldaŭ igos lin forgesi Belegan kaj fariĝi ŝia sklavo. Kiam ili atingis la lokon, do, ŝi tuj redonis al si la vidpovon, sed ne liberigis lin de la ĉenoj, kaj per sia magia povo ŝi aspektis antaŭ li kiel juna kaj bela feino, kaj pretekstis, ke ŝi venis tien tute laŭ ŝanco.

"Kion mi vidas?" ŝi kriis. "Ĉu estas VI, kara Reĝido? Kiu malbonŝanco venigis vin al ĉi tiu malgaja loko?"

La Reĝo, kiun tute trompis ŝia ŝanĝita aspekto, respondis:

"Ve! bela Feino, la feino, kiu venigis min ĉi tien, unue forigis mian vidpovon, sed laŭ ŝia voĉo mi sciis, ke ŝi estas la Feino de la Dezerto, kvankam mi ne povas diri al vi, kial ŝi forportis min."

"Ha!" kriis la preteksta Feino, "se vi kaptiĝis de ŜI, vi ne eskapos ĝis vi edziĝos kun ŝi. Ŝi tiel forportis pli ol unu Reĝidon, kaj ŝi certe havos ĉion, kiun ŝi volas." Dum ŝi tiel pretekstis kompati la Reĝon, li subite rimarkis ŝiajn piedojn, kiuj similis tiujn de grifo, kaj tuj eksciis, ke ĉi tiu estas la Feino de la Dezerto, ĉar ŝiaj piedoj estis unu parto de ŝi, kiujn ŝi ne povis ŝanĝi, kiom ajn bela ŝi povis ŝajnigi sian vizaĝon.

Ŝajnigante rimarki nenion, li konfidence diris:

"Nu, mi ne malŝatas la Feinon de la Dezerto, sed mi tute ne povas toleri la manieron laŭ kiu ŝi protektas la Flavan Gnomon kaj tenas min ĉenkatenita ĉi tie kiel krimulon. Verdire estas, ke mi amas ravan reĝidinon, sed se la Feino liberigus min, mia dankemo necesigus, ke mi amu ŝin solan."

"Ĉu vi vere certas pri tio, Reĝido?" diris la Feino, tute trompite.

"Certe", respondis la Reĝido; "kiel mi povus trompi vin? Komprenu, ke estas multe pli flate por mia vanteco, esti amata de feino ol de simpla reĝidino. Sed, eĉ se mi pereas pro amo por ŝi, mi pretekstos malamegi ŝin ĝis mi liberiĝos."

La Feino de la Dezerto, tute trompita de tiuj vortoj, tuj decidis transporti la Reĝidon al pli bela loko. Do, eniginte lin en sian ĉaron, al kiu ŝi ligis cignojn anstataŭ la vespertojn, kiuj ĝenerale trenis ĝin, ŝi forflugis kun li. Sed imagu la malfeliĉon de la Reĝido kiam, de la vertiĝiga alteco je kiu ili rapidis tra la aero, li ekvidis sian amatan Reĝidinon en kastelo konstruita el polurita ŝtalo, kies muroj tiel varme reflektis la sunradiojn, ke neniu povus alproksimiĝi, ne suferante ĝiscindran bruliĝon! Belega sidis en veprejo apud rivereto, apogante la kapon sur la mano kaj amare plorante, sed ĝuste kiam ili preterflugis ŝi rigardis supren kaj vidis la Reĝon kaj la Feinon de la Dezerto. La Feino estis tiel lerta, ke ŝi povis ŝajni belega ne nur al la Reĝo, sed ankaŭ la kompatinda Reĝidino opiniis ŝin la plej bela estaĵo, kiun ŝi iam ajn vidis.

"Kion!" ŝi kriis; "ĉu mi ne estis sufiĉe malfeliĉa en ĉi tiu soleca kastelo, al kiu tiu terura Flava Gnomo venigis min? Ĉu mi ankaŭ sciu, ke la Reĝo de la Orminejoj ĉesis ami min tiel rapide post kiam li ĉesis vidi min? Sed kiu povas esti mia rivalulino, kies fatala beleco estas pli multa ol la mia?"

Dum ŝi diris tion, la Reĝo, kiu vere amis ŝin kiel antaŭe, sentis sin terure malgaja ĉar li estis tiel rapide forportata de sia amata Reĝidino, sed li bone sciis, kiel potenca estas la Feino, por povi esperi eskapi de ŝi krom per grandaj pacienco kaj ruzado.

Ankaŭ la Feino de la Dezerto vidis Belegan, kaj ŝi provis legi en la okuloj de la Reĝo la efekton, kiun tiu neatendita vido estigis en li.

"Neniu povas diri al vi, kion vi volas scii pli bone ol mi," li diris. "Tiu hazarde renkontiĝo kun malfeliĉa reĝidino, kiun mi provizore ametis antaŭ ol mi tiel bonŝancis konatiĝi kun vi, iom efektis al mi, mi konfesas tion, sed vi estas tiom pli or mi ol ŝi estas, ke mi preferus morti ol foriri de vi."

"Ha, Reĝido," ŝi diris, "ĉu mi povas kredi, ke vi vere tiom amas min?"

"La tempo pruvos tion, fraŭlino," respondis la Reĝo; "sed se vi volas konvinki min, ke vi iom ŝatas min, mi petas, ke vi ne rifuzu helpi Belegan."

"Ĉu vi komprenas, kion vi petas?" diris la Feino de la Dezerto, kuntirante la brovojn kaj suspekte rigardante lin. "Ĉu vi deziras, ke mi uzu mian arton kontraŭ la Flava Gnomo, kiu estas mia plej kara amiko, kaj senigu lin je orgojla reĝidino, kiun mi devas vidi kiel mian rivalulinon?"

La Reĝo suspiris, sed ne respondis -- verdire, kion oni povus diri al tia klarvida homo? Finfine ili atingis vastan herbejon, gajan pro ĉiaj floroj; ĝin ĉirkaŭis profunda rivero, kaj multaj riveretoj mallaŭte murmuris sub la ombrodonaj arboj, kie ĉiam estis malvarmete kaj freŝe. Iom for staris belega palaco, kies muroj estis el travideblaj smeraldoj. Tuj kiam la cignoj trenantaj la ĉaron de la Feino surteriĝis en portiko, kiu estis pavumita de diamantoj kaj havas arkojn el rubenoj, ili salutas ĉiuflanke miloj da belaj estaĵoj, kiuj ĝoje venis por renkonti ilin, tiel kantante:

"Kiam regnus amo en la koro,
Ne helpas strebi kontraŭ ĝi.
Por fieraj plias la doloro,
Por am' triumfo estas pli."

Plaĉegis al la Feino de la Dezerto aŭdi ilin kanti pri ŝiaj triumfoj; ŝi kondukis la Reĝon al la plej belega ĉambro, kiun oni povas bildigi al si, kaj lasis lin sola dum iometa tempo, nur por tio, ke li ne sentos sin kaptito; sed li certis, ke ŝi ne vere foriris, sed rigardis lin de iu kaŝejo. Do, li aliris grandan spegulon kaj diris al ĝi, "Findinda konsilanto, mi provu fari min bela por la rava Feino de la Dezerto; ĉar mi povas pensi pri nenio krom tio, kiel feliĉigi ŝin."

Kaj li tuj eklaboris por bukligi sian hararon, kaj, vidante sur la tablo pli belan jakon ol sia, li zorge surprenis ĝin. La Feino revenis tiel feliĉe, ke ŝi ne povis kaŝi sian ĝojon.

"Mi tute bone scias pri la laboro, kiun vi faris por feliĉigi min," ŝi diris, "kaj mi devos informi vin, ke vi jam perfekte sukcesis. Se vi vere amas min, ne estas malfacile fari tion."

La Reĝo, kiu pro diversaj kialoj volis restigi bona la humoron de la maljuna Feino, daŭre faris belajn paroladetojn, kaj post iom da tempo estis permesate, ke li sole promenu apud la marbordo. La Feino de la Dezerto per siaj sorĉoj okazigis tiel teruran tempeston, ke la plej kuraĝo ŝipstiristo rifuzis aventuri en ĝi, do ŝi ne timis, ke ŝia kaptito povos fuĝi; kaj li trovis trankviliga la eblecon malfeliĉe pensi pri sia terura situacio, sen interrompo de sia kruela kaptinto.

Post nelonge, freneze marŝante tien-ĉi tien, per sia bastono li skribis sur la sablo la jenajn strofojn:

"Sur jena bordo mi povas fine
Per larmoj solvi vundon mian.
Ve! Ve! plu ĝuas mi ne
La karan, nek balzamon ŝian.

"Kaj vi, kolera Mar' tempesta,
Fortenas min de ŝia lito;
Ĉi tie, sur marbord malfesta,
Via pov' tenas min kaptito.

"Mia kor' malpezas en pesil';
Pro sort' kruela ŝrumpis ĝi.
Kial mi vivas en ekzil'
Sen mia kara, for de mi?

"Ho! belaj Nimfoj, elsub la mar',
Aŭdante mian dolorkanton,
Donu trankvilon al ondar'
Kaj liberigu ĉi-amanton!"

Dum li ankoraŭ skribis, li aŭdis voĉon, kiu malgraŭ lia neintereso allogis lian attenton. Vidante, ke la ondoj alruliĝas pli alte ol antaŭe, li ĉirkaŭrigardis, kaj baldaŭ vidis belulinon kiu malrapide flosis al li sur la kresto de ondego, kun longa hararo disvastigita ĉirkaŭ ŝi; en unu mano ŝi tenis spegulon, kaj en la alia -- kombilon, kaj anstataŭ piedojn ŝi havis belan fiŝvoston, per kiu ŝi naĝis.

Surprizo pri tiu neatendita vidaĵo mutigis la Reĝon; sed tuj kiam ŝi venis sufiĉe proksime por aŭdiĝi, ŝi diris al li, "Mi scias, kiom malfeliĉa vi estas pro perdo de via Princino kaj pro kaptiteco fare de la Feino de la Dezerto; se tio plaĉos al vi, mi helpos al vi fuĝi de ĉi tiu fatala loko, kie vi alie devos daŭrigi vian lacan ekzistadon dum almenaŭ tridek jaroj."

La Reĝo de la Orminejoj preskaŭ ne sciis, kiel respondi tiun proponon. Ne ĉar li ne multe volis eskapi, sed ĉar li timis, ke eble temas pri alia rimedo per kiu la Feino de la Dezerto provas trompi lin. Dum li hezitis, la Marvirino, divenante liajn pensojn, diris al li:

"Vi povas fidi min; mi ne provas kapti vin. Mi tiom koleras kontraŭ la Flava Gnomo kaj la Feino de la Dezerto, ke mi certe ne volas helpi ilin, precipe ĉar mi konstante vidas vian kompatindan Reĝidinon, kies beleco kaj boneco des pli kompatigas min; kaj mi diras al vi, ke se vi fidos min, mi helpos al vi eskapi."

"Mi absolute fidas vin," kriis la Reĝo, "kaj mi obeos ĉiun vian instrukcion; sed se vi vidis mian Reĝidinon, mi petas, ke vi diru al mi, kiel ŝi fartas kaj kio okazas ĉe ŝi."

"Ni ne malŝparu tempon parolante," ŝi diris. "Venu kun mi kaj mi portos vin al la Kastelo el Ŝtalo, kaj ni lasos sur ĉi tiu bordon figuron tiel similan al vi, ke ĝi trompos eĉ la Feinon."

Tion dirinte, ŝi tuj amasigis faskon da agariko kaj, tri fojojn priblovinte ĝin, ŝi diris:

"Karaj agarikoj, mi ordonas, ke vi restu ĉi tie etendite sur la sablo ĝis la Feino de la Dezerto venas por forporti vin." Kaj la agarikoj tuj eksimilis la Reĝon, kiu tute mirigite rigardis ilin, ĉar ili eĉ portis jakon similan al la lia, sed ili kuŝis tie, palaj kaj senmovoj, kiel la Reĝo mem kuŝus se unu el la grandaj ondoj kaptus lin kaj ĵetus lin sensensa sur la bordon. Kaj tiam la Marvirino brakumis la Reĝon, kaj ili ĝoje fornaĝis kune.

"Nun," diris ŝi, "estas sufiĉe da tempo, ke mi informu vin pri la Reĝidino. Malgraŭ la bato, kiun la Feino de la Dezerto donis al ŝi, la Flava Gnomo igis ŝin surseliĝi malantaŭ li sur lia terura hispana kato; sed ŝi baldaŭ svenis pro doloro kaj teruro, kaj ne rekonsciiĝis ĝis ili estis interne de la muroj de lia timiga Kastelo el Ŝtalo. Tie ŝin akceptis la kiel eble plej belaj junulinoj, kiujn oni povis trovi, portitaj tien de la Flava Gnomo; ili rapidis servi ŝin kaj ĉiel bone traktis ŝin. Ili kuŝigis ŝin sur kanapo kovrita de orteksaĵo, brodita de perloj same grandaj kiel nuksoj."

"Ha!" interrompis la Reĝo de la Orminejoj, "se Belega forgesos min kaj konsentos edziniĝi al li, mia koro frakasiĝos."

"Ne necesas timi tion," respondis la Marvirino, "la Reĝidino pensas pri neniu krom vi, kaj la terura Gnomo ne povas persvadi ŝin rigardi lin."

"Daŭrigu, mi petas," diris la Reĝo.

"Kio restas por diri?" respondis la Marvirino. "Belega sidis en la arbaro, kiam vi preterflugis, kaj vidis vin kun la Feino de la Dezerto, kio estis tiel lerte aliformigita, ke la Reĝidino kredis ŝin la pli bela el la du; vi povas bildigi al vi ŝian malesperon, ĉar ŝi supozis, ke vi enamiĝis kun tiu."

"Ŝi supozas, ke mi amas tiun!" kriis la Reĝo. "Kia fatala eraro! Kiel oni montru al ŝi la veron?"

"Vi plej bone scias," respondis la Marvirino, afable ridetante al li. "Kiam homoj tiom amas unu la alian, kiom vi du, ili ne bezonas konsilon de aliaj."

Dum ŝi parolis, ili atingis la Kastelon el Ŝtalo, kies apudmara flanko estis la sola, kiun la Flava Gnomo lasis neprotektita de la teruraj brulantaj muroj.

"Mi bone scias," diris la Marvirino, "ke la Reĝidino sidas apud la rivereto, ĝuste kie vi vidis ŝin dum vi preterflugis., sed ĉar vi devos kontraŭbatali multajn malamikojn antaŭ ol vi atingos ŝin, akceptu ĉi tiun glavon; armita per ĝi, vi povas defii ĉiun danĝeron kaj venki la plej grandajn malfacilaĵojn, nur gardu kontraŭ unu afero -- tio estas, neniam lasu ĝin fali el via mano. Adiaŭ; nun mi atendos apud tio roko, kaj se vi bezonos mian helpon forporti vian amatan Reĝidinon, mi helpos vin, ĉar la Reĝino, ŝia patrino estas mia plej kara amikino, kaj pro ŝi mi iris por savi vin."

Tion dirinte, ŝi donis al la Reĝo glavon fabrikitan el unusola diamanto, kiu estis pli brila ol la suno. Li ne povis trovi vortojn por esprimi sian dankon, sed li petis, ke ŝi kredu, ke li tute ŝatas la gravecon de la donaco, kaj neniam forgesos ŝian helpon kaj bonkorecon.

Ni nun reiru al la Feino de la Dezerto. Rimarkante, ke la Reĝo ne revenis, ŝi rapidis por serĉi lin, kaj atingis la marbordon, kun cento el la sinjorinoj de ŝia kunularo, kiuj estis por li ŝarĝitaj de belegaj donacoj. Kelkaj portis korbojn da diamantoj, aliaj orpokalojn mirinde fabrikitajn, kaj sukcenon, koralon, kaj perlojn, aliaj portis sur siaj kapoj amasojn de la pli riĉaj kaj belaj ŝtofoj, dum la ceteraj alportis fruktojn kaj florojn kaj eĉ birdojn. Sed kiom hororis la Feino, sekvanta tiun gajan grupon, kiam ŝi ekvidis, sternitan sur la sablo, la figuron de la Reĝo, kiun la Marvirino kreis el agariko. Frapite de surprizo kaj malfeliĉego, ŝi eligis teruran ekkrion, kaj ĵetis sin sternita apud la falsa Reĝo, ploregante kaj hurlante, kaj alvokante siajn dek-unu fratinojn, kiuj ankaŭ estis feinoj, kaj kiuj venis por helpi ŝin. Sed ĉiujn trompis la figuro de la Reĝo, ĉar, kiom ajn lertaj ili estis, la Marvirino estis eĉ pli lerta, kaj ili nur povis helpi al la Feino de la Dezerto konstrui mirindan monumenton super tio, kiun ili kredis la tombo de la Reĝo de la Orminejoj. Sed dum ili kolektis jaspon kaj porfiron, agaton kaj marmoron, oron kaj bronzon, statuojn kaj ajxojn por fari senmorta la memoron de la Reĝo, tiu estis dankanta la bonan Marvirinon kaj petanta, ke ŝi ankoraŭ helpu lin, kion ŝi bonkore promesis fari dum ŝi malaperis; kaj tiam li ekiris al la Kastelo el Ŝtalo. Li marŝis rapide, maltrankvile ĉirkaŭrigardante, kaj ankoraŭfoje sopirante sian karan Belegan, sed li iris nelongan distancon kiam lin ĉirkaŭis kvar teruraj sfinksoj, kiu estus baldaŭ disŝirintaj lin per siaj akraj ungegoj se li ne havus la diamantan glavon de la Marvirino. Ĉar tuj kiam li montris ĝin antaŭ iliaj okuloj, ili ekfalis ĉe liaj piedoj, tute senfortaj, kaj li mortigis ilin per unu bato. Sed tuj kiam li turnis sin por daŭrigi sian serĉon, li renkontis ses drakojn kovritajn de skvamoj pli malmolaj ol fero. Kiom ajn timiga estis tiu renkonto, la kuraĝo de la Reĝo restis nedifektita, kaj helpe de sia mirinda glavo li dispecigis ilin unu post alia. Li nun esperis, ke liaj malfacilaĵoj trafis finon, sed post alia sinturno li renkontis iun, kiun li ne sciis venki. Dudek-kvar belaj kaj graciaj nimfoj aliris lin, portante girlandojn, per kiuj ili baris al li la vojon.

"Kiel vi iros, Reĝido?" ili diris; "estas nia devo gardi ĉi tiun lokon, kaj se ni permesos al vi preteriri, vin kaj nin trafos grandaj malbonŝancoj. Ni petegas al vi ne insisti daŭrigi. Ĉu vi volas mortigi dudek-kvar junulinojn, kiuj tute neniam kaŭzis al vi ĝenojn?"

La Reĝo de la Orminejoj renkontas la dudek-kvar nimfojn

La Reĝo ne sciis, kion fari aŭ diri. Tute kontraŭis liajn ideojn kiel kavaliro, fari ion ajn, kiun virino petis, ke li ne faru; sed, dum li hezitis, voĉo en lia orelo diris:

"Frapu! frapu! kaj ne hezitu, aŭ via Reĝidino estos por ĉiam perdita!"

Do, ne respondante al la nimfoj, li tuj impetis antaŭen, rompante iliajn girlandojn, kaj diskurigis ilin al ĉiuj direktoj; kaj poste pluiris en alia baro al la arbareto kie li vidis Belegan. Ŝi sidis apud la rivereto, ŝajne pala kaj laca kiam li atingis ŝin, kaj li estus ĵetinta sin ĉe ŝiaj piedoj, sed ŝi retiriĝis de li same indigne kvazaŭ li estus la Flava Gnomo.

"Ho! Reĝidino," li elkriis, "ne koleru min, Lasu al mi klarigi ĉion. Mi ne estas malfidela, mi ne kulpas pri tio, kiu okazis. Mi estas mizera aĉulo kiu malplaĉis al vi, ne povante eviti tion."

"Ha!" kriis Belega, "ĉu mi ne vidis vin flugi traaere kun la kiel eble plej bela estaĵo? Ĉu tio estis kontraŭ via volo?"

"Certe jes, Reĝidino," li respondis; "la fia Feino de la Dezerto, kiun ne kontentigis ĉenkateni min ĉe roko, forportis min en sia ĉaro ĝis la alia flanko de la tero, kie mi eĉ nun restus kaptito sen la neatendita helpo de amika marvirino, kiu portis min ĉi tien por savi vin, mian Reĝidinon, el la maltaŭgaj manoj kiuj tenas vin. Ne rifuzu la helpon de via plej fidela amanto." Tion dirinte, li ĵetis sin ĉe ŝiajn piedojn kaj ekkaptis ŝian robon. Sed, ve! tion farante li forlasis la magian glavon, kaj la Flava Gnomo, kiu kaŭris malantaŭ laktuko, vidante tion, tuj elsaltis kaj ekprenis ĝin, ĉar li bone sciis pri ĝia mirinda potenco.

Vidante la Gnomon, la Reĝidino eligis terurkrion, sed tio nur agacis la monstreto; murmurante kelkajn sorĉvortojn, li alvokis du gigantojn, kiuj ligis la Reĝon per ferĉenegoj.

"Nun," diris la Gnomo, "mi regas la sorton de mia rivalulo, sed mi donos al li la vivon kaj permesos al li foriri bonsane se vi, Reĝidino, konsentos edziniĝi al mi."

"Mi prefere mortu mil fojojn," kriis la malfeliĉa Reĝo.

"Ve!" kriis la Reĝidino, "ĉu vi devos morti? Ĉu povus okazi io pli terura?"

"Pli terure estus, ke vi edziniĝu al tiu aĉuleto," respondis la Reĝo.

"Almenaŭ," ŝi daŭrigis, "ni mortu kune."

"Kontentigu min pri tio, ke mi mortu por vi, mia Reĝidino," li diris.

"Ho, ne, ne!" ŝi kriis, turnante sin al la Gnomo; "prefere ol tio, mi faros laŭ via volo."

"Kruela Reĝidino!" diris la Reĝo, "ĉu vi igos la vivon terura por mi, edziniĝante al alia antaŭ miaj okuloj?"

"Tamen ne," respondis la Flava Gnomo; "vi estas rivalulo, kiun mi tro timas; vi ne vidos nian geedziĝon." Tion dirinte, malgraŭ la larmoj kaj krioj de Belega, li pikis la Reĝon tra la koro per la diamanta glavo.

La kompatinda Reĝidino, vidante la amanton kuŝantan morta ĉe ŝiaj piedoj, ne plu povis vivi sen li; ŝi falis apud li kaj pereis pro frakasita koro.

Tiel finiĝis tiuj malbonŝancaj geamantoj, kiujn eĉ la Marvirino ne povis helpi, ĉar la tuta magia potenco perdiĝis kun la diamanta glavo.

Rilate la fian Gnomon, li preferis vidi la Reĝidinon mortinta ol edziniĝinta al la Reĝo de la Orminejoj; kaj la Feino de la Dezerto, kiam ŝi aŭdis pri la venturoj de la Reĝo, faligis la grandiozan monumenton, kiun ŝi konstruis, kaj ŝi tiom koleris pri la ruzo, kiun li faris kontraŭ ŝi, ke ŝi malamis lin same kiel ŝi antaŭe amis lin.

La bonkora Marvirino, mornante pri la malfeliĉa sorto de la geamantoj, ŝanĝigis ilin al du altaj palmarboj, poreterne starantaj unu apud la alia, kunflustrantaj pri sia fidela amo kaj karesantaj unu la alian per siaj interplektitaj branĉoj.