Reĝido Hiacinto kaj la kara Reĝidineto

Madame Leprince de BEAUMONT

elangligis Donald J. HARLOW

el La blua felibro de Andrew LANG


Iam estis reĝo kiu profunde enamiĝis kun reĝidino, sed ŝi povis edziniĝi al neniu, ĉar ŝi estis sorĉita. La Reĝo do ekiris por serĉi feinon, kaj demandis, kion li povos fari por gajni la amon de la Reĝidino. La Feino diris al li:

"Vi scias, ke la Reĝidino havas grandan katon, kiun ŝi tre amas. Kiu estas sufiĉe lerta por surtreti la voston de tiu kato, al tiu viro ŝi edziniĝos."

Kiu estas sufiĉe lerta por surtreti la voston de tiu kato, al tiu viro ŝi edziniĝos

La Reĝo diris al si, ke tio ne estos tre malfacila, kaj li foriris de la Feino, preta por pulvorigi la voston de la kato prefere ol ne surtreti ĝin.

Vi povas supozi, ke post nelonge li iris por vidi la Reĝidinon, kaj kaĉjo, kiel kutime, eniris antaŭ li, arkigante la dorson. La Reĝo faris longan paŝon, kaj kredis, ke li havas la voston sub sia piedo, sed la kato tiel rapide turnis sin, ke nur aeron li surtretis. Kaj tiel daŭris dum ok tagoj, ĝis la Reĝo komencis kredi, ke tiu fatala vosto estas plena de hidrargo — ĝi neniam eĉ momenton ĉesis moviĝi.

Li tamen finfine sukcesis trovi kaĉjon en sia dormo kaj kun la vosto oportune kuŝanta. La Reĝo, do, sen perdi momenton, peze metis sian piedon sur ĝin.

Kun terura hurlo la kato eksaltis kaj tuj ŝanĝiĝis al alta viro, kiu, fiksinte siajn kolerajn okulojn al la Reĝo, diris:

"Vi edzinigos la Reĝidinon ĉar vi sukcesis nuligi la sorĉon, sed mi venĝos min. Vi naskigos filon, kiu neniam feliĉos ĝis li konscios, ke lia nazo estas tro longa, kaj se vi iam ajn rediros al iu ajn tion, kiun mi ĵus diris al vi, vi tuj malaperos, kaj neniu iam ajn aŭ revidos aŭ priaŭdos vin."

Kvankam la Reĝo terure timis la sorĉiston, li tamen ne povis eviti priridi tiun minacon.

"Se mia filo havos tiom longan nazon," li diris al si, "li devos ĉiam vidi ĝin aŭ palpi ĝin; almenaŭ, se li ne estos blinda aŭ senmana."

Sed, ĉar la sorĉisto jam malaperis, li ne malŝparis plimultan tempon je pensado, sed eniris por serĉi la Reĝidinon, kiu baldaŭ konsentis edziniĝi kun li. Tamen, ili nelonge estis geedzoj kiam la Reĝo mortis, kaj al la Reĝino restis nenio por prizorgi krom ŝia fileto, laŭnome Hiacinto. La eta Reĝido havis grandajn bluajn okulojn, la plej belajn en la mondo, kaj dolĉan buŝeton, sed, ho ve! lia nazo estis tiom grandega, ke ĝi kovris la duonon de lia vizaĝo. La Reĝino, vidante tiun nazegon, estis nekonsolebla, sed ŝiaj kunulinoj certigis ŝin, ke ĝi vere ne estas tiel granda, kiel ĝi ŝajnas esti; ke ĝi estas Roma nazo, kaj oni malferminte iun ajn historilibro tuj rimarkos, ke ĉiu heroo havas nazegon. Al la Reĝino, amanta sian bebon, plaĉis tio, kion ili diris al ŝi, kaj kiam ŝi ree rigardis Hiacinton, lia nazo certe ne ŝajnis al ŝi TIEL granda.

Oni tre zorge edukis la Reĝidon; kaj, tuj kiam li povis paroli, oni ripetis al li multajn terurajn rakontojn pri homoj kun mallongaj nazoj. Al li rajtis proksimiĝi neniu, kies nazo ne pli-malpli similis la lian, kaj la korteganoj, por gajni la favoron de la Reĝino, kutimis kelkajn fojojn ĉiutage ektiri la nazojn de siaj beboj por plilongigi ilin. Sed, kion ajn ili faris, tiuj estis nenio kompare kun tiu de la Reĝido.

Kiam li komencis kompreni la mondon, li studis la historion; kaj kiam ajn liaj instruistoj parolis pri iu granda reĝido aŭ bela reĝidino, ili zorge informis lin, ke tiu havis longan nazon.

En lia ĉambro pendis bildoj, ĉiuj pri homoj kun nazegoj; kaj la Reĝido maturiĝis tiom konvinkiĝinte pri la granda beleco de longa nazo, ke li estus tute rifuzinta havi la sian eĉ centimentron malpli longa!

Post lia dudeka datreveno, la Reĝino decidis, ke jam estas tempo, ke li edziĝu, do ŝi komandis, ke oni alportu la portretojn de pluraj reĝidinoj por lia inspekto, kaj inter la ceteraj estis bildo de la Kara Reĝidineto!

Tiu estis la filino de granda reĝo, kaj iam ŝi mem posedos kelkajn regnojn; sed Reĝido Hiacinto dediĉis eĉ ne penseton al io tia, lin tiom frapis ŝia beleco. La Reĝidino, kiun li opiniis tute rava, tamen posedis impertinentan nazeton, kiu, sur ŝia vizaĝo, estis kiel eble plej bela, sed tiom embarasis la korteganojn, kiuj jam delonge alkutimiĝis priridi nazetojn, ke ili foje komencis priridi la ŝian antaŭ ke ili povis pensi; sed tio ne taŭgis antaŭ la Reĝido, kiu tute ne komprenis la amuzaĵon, kaj efektive ekzilis du el la korteganoj kiuj kuraĝis malestime mencii la nazeton de la Kara Reĝidineto!

La ceteraj, avertite de tio, lernis pensi antaŭ paroli, kaj unu eĉ kuraĝis diri al la Reĝido, ke, kvankam estas vere, ke neniu viro povas valori ion ajn, ne havante longan nazon, tamen la beleco de virino estas alia afero; kaj li konis klerulon kiu komprenis la grekan lingvon kaj legis en kelkaj antikvaj manuskriptoj, ke la belega Kleopatra mem havis "klinpintan" nazeton!

La Reĝido donis al li belegan donacon kiel premion por tiu bona novaĵo, kaj tuj sendis ambasadorojn por peti la Karan Reĝidineton kiel edzinon. La Reĝo, ŝia patro, konsentis; kaj Reĝido Hiacinto, kiu, entuziasma por vidi la Reĝidinon, veturis tri leŭgojn por renkonti ŝin, estis antaŭeniranta por kisi al ŝi la manon kiam, hororige por ĉiuj apudstarantoj, la sorĉisto aperis kun la subiteco de fulmo kaj, ekkaptante la Karan Reĝidineton, formalaperis kun ŝi!

...kaj, ekkaptante la Karan Reĝidineton, formalaperis kun ŝi!

La Reĝido restis tute nekonsolebla, kaj deklaris, ke nenio konvinkos lin reiri al sia regno ĝis li retrovos ŝin, kaj rifuzante permesi, ke iu ajn el liaj korteganoj sekvu lin, li surĉevaliĝis kaj malgaje forrajdis, lasante al la besto elekti la propran vojon.

Tiel okazis, ke li baldaŭ atingis grandan ebenaĵon, trans kiu li rajdis la tutan tagon, ne vidante unusolan domon, kaj ĉevalo kaj rajdanto terure malsatis kiam, je la noktiĝo, la Reĝido ekvidis lumon, kiu ŝajne brilis el groto.

Li alrajdis ĝin kaj vidis maljunulineton, kiu ŝajnis esti almenaŭ centjara.

Ŝi surprenis siajn okulvitrojn por rigardi Reĝidon Hiacinto, sed pasis longa tempo antaŭ ol ŝi povis sekure fiksi ilin, ĉar ŝia nazo estis tiom mallonga.

La Reĝido kaj la Feino (tiu ŝi fakte estis), rigardinte unu la alian, tuj ekridegis kaj sammomente kriis, "Ho, kiel amuza nazo!"

"Ne tiel amuza kiel la via," diris Reĝido Hiacinto al la Feino; "sed, sinjorino, mi petas, ke vi ĉesu pripensi niajn nazojn — tiajn, kiaj ili estas — kaj bonvole doni al mi ion por manĝi, ĉar mi malsategas, kiel ankaŭ mia kompatinda ĉevalo."

"Tutkore," diris la Feino. "Kvankam via nazo estas tiom ridinda, vi tamen estas la filo de mia plej kara amiko. Mi amis vian patron kvazaŭ li estus mia frato. Li posedis tre belan nazon!"

"Bonvolu diri, do, kio mankas al la mia?" diris la Reĝido.

"Ho! Al ĝi ne mankas io ajn," respondis la Feino. "Tute male, ĝi estas troa. Sed tio ne gravas, oni povas esti estimindulo malgraŭ ke la nazo tro longas. Mi estis diranta al vi, ke mi estis amiko de via patro; li ofte vizitis min antaŭ jaroj, kaj vi devas scii, ke tiutempe mi estis tre bela; almenaŭ, li kutimis diri tion. Mi volus rakonti al vi konversacion, kiun ni ĝuis kiam mi lastfoje vidis lin."

"Jes," diris la Reĝido, "mi manĝinte havos grandan plezuron aŭdi ĝin; sed bonvolu, sinjorino, mi petegas, mi hodiaŭ ankoraŭ ne manĝis.

"La kompatinda knabo pravas," diris la Feino; "mi forgesis. Do envenu, kaj mi donos al vi vespermanĝon, kaj dum vi manĝos mi povos kelkvorte rakonti al vi mian rakonton — ĉar ankaŭ al mi ne plaĉas la senfinaj rakontoj. Tro longa lango estas pli malbona ol tro longa nazo, kaj mi memoras, ke kiam mi estis juna oni multe admiris min pro tio, ke mi ne estas babilema. Oni kutimis diri al la Reĝino, mia patrino, tion. Ĉar kvankam vi povas vidi, kia mi nun estas, mi estis la filino de granda reĝo. Mia patro —"

"Via patro, mi kuraĝas diri, ricevis manĝon kiam li malsatis!" interrompis la Reĝidon.

"Ho! certe," respondis la Feino, "kaj vi tuj vespermanĝos. Mi nur volis diri al vi --"

"Sed mi vere ne povas aŭskulti ion ajn ĝis mi estos manĝinta," kriis la Reĝido, kiu estis iĝanta tre kolera; sed tiam, rememorante, ke li prefere estu ĝentila ĉar li bezonis la helpon de la Feino, li aldonis:

"Mi scias, ke pro mia plezuro aŭskulti vin mi devus entute forgesi la propran malsaton; sed mia ĉevalo, kiu ne povas aŭdi vin, vere bezonas nutraĵon!"

La Feinon tre flatis tiu komplimento, kaj ŝi diris, alvokante siajn servistojn:

"Eĉ unu plian minuton vi ne atendos, tiom ĝentila vi estas, kaj malgraŭ la grandegeco de via nazo vi ja estas agrabla homo."

"Pesto prenu tiun maljunulinon! Kiom ŝi babilaĉas pri mia nazo!" la Reĝido diris en si. "Oni povus preskaŭ supozi, ke la mia ricevis la ekstran longecon, kiu mankas al la ŝia! Se mi ne tiom malsatus, mi baldaŭ rezignus pri ĉi tiu babilpigo kiu opinias, ke ŝi malmulton diras! Kiel stultaj estas homoj, ke ili ne vidas la proprajn mankojn! Jen la rezulto de ŝia reĝidineco; ŝin trodorlotis flatantoj, kiuj kredigis ŝin pri tio, ke ŝi nur modere parolas!"

La servistoj dume surtabligis la vespermanĝon, kaj ege amuzis la reĝidon aŭdi la Feinon, kiu metis al ili mil demandojn simple por la plezuro aŭdi sian paroladon; li aparte rimarkis unu servistinon kiu, senatente pri la temo, ĉiam provis laŭdi la saĝecon de la mastrino.

"Nu!" li pensis, manĝante sian vespermanĝon, "mi tre ĝojas, ke mi venis ĉi tien. Tio simple montras al mi, kiom saĝa mi estis, ke mi neniam aŭskultis flatantojn. Tiaj homoj senhonte laŭdas nin antaŭ niaj vizaĝoj, kaj kaŝas al ni niajn difektojn aŭ nomas ilin virtoj. Miaflanke, min ili neniam trompos. Mi esperas, ke mi konas miajn difektojn."

Kompatinda Reĝido Hiacinto! Li vere kredis, kion li diris, kaj tute ne komprenis, ke la homoj laŭdantaj lian nazon priridas lin, same kiel la servistino de la Feino priridas ŝin; ĉar la Reĝido vidis ŝin ruze ridi kiam ŝi povis tion fari sen rimarko de la Feino.

Li tamen nenion diris, kaj baldaŭ, kiam lia malsato komencis malaperi, la Feino diris:

...via nazo faras tian ombron, ke mi tute ne povas vidi, kio troviĝas sur mia telero

"Kara Princo, ĉu mi rajtas peti, ke vi movu vin iomete en tiu direkto, ĉar via nazo faras tian ombron, ke mi tute ne povas vidi, kio troviĝas sur mia telero. Ha! dankon. Nun ni parolu pri via patro. Kiam mi vizitis lian Kortegon, li estis nur knabeto, sed tio okazis antaŭ kvardek jaroj, kaj de tiam mi estas en ĉi tiu dezerta loko. Diru al mi, kio nuntempe okazas; ĉu la sinjorinoj tiom amas la amuziĝon kiom en tiu tempo? Kiam mi estis tie, oni ĉiutage vidis ilin ĉe festoj, teatroj, baloj kaj promenadoj. Ho, ve! Kian longan nazon vi havas! Mi ne povas kutimiĝi al ĝi!"

"Verdire, sinjorino," diris la Reĝido, "mi volus, ke vi ĉesus mencii mian nazon. Ne povas gravi al vi, kia ĝi estas. Mi estas tute kontenta pri ĝi, kaj neniel deziras, ke ĝi mallongiĝu. Oni devas akcepti kion oni ricevas."

"Nun vi koleras min, kompatinda Hiacinto," diris la Feino, "kaj mi certigas vin pri tio, ke mi ne intencis malkontentigi vin; tute male, mi volis servi al vi. Sed, kvankam mi vere ne povas eviti, ke via nazo ŝoku min, mi tamen provos diri nenion pri ĝi. Mi eĉ provos pensi, ke vi havas ordinaran nazon. Verdire, oni povus el ĝi fari tri kutimajn nazojn."

La Reĝido, jam ne malsata, tiom senpacienciĝis pri la senĉesaj rimarkigoj de la Feino pri lia nazo, ke li finfine ĵetis sin sur sian ĉevalon kaj rapide forrajdis. Sed kie ajn li trafis dum sia vojaĝado, li opiniis la homojn frenezaj, ĉar ĉiuj priparolis lian nazon, kaj li tamen ne povis konvinki sin konfesi, ke ĝi estas tro longa, ĉar dum la tuta vivo li kutimis aŭdi por ĝi la etikedon "bela".

La maljuna Feino, volante feliĉigi lin, finfine kreis planon. Ŝi fermis la Karan Reĝidineton en palaco el kristalo, kaj metis tiun palacon tie, kie la Reĝido nepre trovos ĝin. Ekstrema estis lia ĝojo revidi la Reĝidinon, kaj li plenforte eklaboris por provi rompi ŝian prizonon; sed malgraŭ ĉiaj penoj, li entute malsukcesis. Li senespere pensis, ke li almenaŭ provos veni sufiĉe proksime por paroli al la Kara Reĝidineto, kiu, siavice, etendis sian manon, ke li povu kisi ĝin; sed, kiel ajn li turnis sin, li neniam povis levi ĝin al siaj lipoj, ĉar lia longa nazo ĉiam malhelpis. La unuan fojon li rimarkis, kiom longa ĝi fakte estas, kaj elkriis:

"Nu, estas konfesinde, ke mia nazo estas tro longa!"

La kristala prizono tuj disflugis en mil splitetoj, kaj la maljuna Feino, ektenante la manon de la Kara Reĝidineto, diris al la Reĝido:

"Nu, diru se vi ne multon ŝuldas al mi. Tute ne valoris, ke mi parolu al vi pri via nazo! Vi neniam konscius kiel eksterordinara ĝi estas se ĝi ne malhelpus, ke vi faru tion, kiun vi deziras. Vidu, kiel memamo malebligas, ke ni konu niajn difektojn de menso kaj korpo. Nia rezono vane provas montri ilin al ni; kaj ni rifuzas vidi ilin ĝis ni trovos ilin baroj kontraŭ niaj interesaĵoj."

Reĝido Hiacinto, kies nazo nun similis tiun de ĉiu alia, ne evitis profiti de la ricevita leciono. Li edzinigis la Karan Reĝidineton, kaj ili kunvivis feliĉe por ĉiam.