Enkomputiligis Don HARLOW

Oriente de l' suno kaj okcidente de l' luno

de Asbjørnsen kaj Moe.

elangligis Donald J. HARLOW

el La blua felibro de Andrew LANG


La norvega originalo estas legebla ĉi tie


Iam estis malriĉa kultivisto kiu havis multajn gefilojn, kaj malmulton por doni al ili, ĉu manĝaĵojn, ĉu vestaĵojn. Ĉiuj estis belaj, sed el ĉiuj la plej bela estis la plej juna filino, kies beleco estis tia, ke ĝi ne havis limojn.

Iam okazas -- tio estis malfrue en iu ĵaŭda vespero, aŭtune, kun sovaĝa vetero ekstere, tiom da pluvo kaj ventego, ke la dometaj muroj tremadis -- ke ĉiuj sidis kune apud la kameno, ĉiu okupita pri io aŭ alia, kiam iu subite tri fojojn frapis la fenestro-vitron. La viro eliris por vidi, kio okazas, kaj kiam li atingis la eksteron, tie staris blanka ursego.

"Bonan vesperon," diris la Blanka Urso.

"Bonan vesperon," diris la viro.

"Ĉu vi donos al mi vian plej junan filinon?" demandis la Blanka Urso; "se vi tion faros, vi estos riĉa ĝis sama grado, kiel via nuna malriĉeco."

La viro verdire ne konstraŭstarus riĉiĝon, sed li pensis en si: "Unue mi demandu al mi filino pri tio," kaj li tial eniris kaj diris al ili, ke ekstere troviĝas blanka ursego, kiu fidinde promesis riĉigi ilin ĉiujn se nur li rajtus havi la plej junan filinon.

Ŝi diris ne, kaj rifuzis toleri tion; la viro do reeliris kaj interkonsentis kun la Blanka Urso, ke tiu revenu la postan ĵaŭdan vesperon por ricevi ŝian respondon. Tiam la viro persvadis ŝin, kaj tiom parolis al ŝi pri la ricevotaj riĉaĵoj, kaj kiel tio estos bona ankaŭ por ŝi, ke finfine ŝi decidigis sin iri, kaj lavis kaj flikis siajn ĉifonaĵojn, kiel eble plej beligis sin, kaj pretigis sin por foriri. Tre malmulton ŝi havis por kunporti.

La postan ĵaŭdan vesperon la Blanka Urso venis por ŝi. Ŝi sidigis sin sur lia dorso kun sia saketo, kaj tiel ili foriris. Kiam ili jam iris grandan parton de la distanco, la Blanka Urso diris: "Ĉu vi timas?"

"Ne, tute ne," ŝi diris.

"Forte tenu mian pelton, kaj tiam ne estos danĝero," diris li.

Kaj tiel ŝi rajdis ĝis longe, longe for...

Kaj tiel ŝi rajdis ĝis longe, longe for, ĝis ili atingis montegon. Tiam la Blanka Urso frapis sur ĝi, kaj malfermiĝis pordo, kaj ili eniris kastelon kie troviĝis multaj hele lumigitaj ĉambroj kiuj brilis pro oraĵoj kaj arĝentaĵoj, simile granda halo en kiu estis bone pretigita tablo, kaj tiel belega ĝi estis, ke estus malfacile komprenigi iun ajn pri ĝia beleco. La Blanka Urso donis al ŝi arĝentan sonorileton, kaj diris al ŝi, ke bezonante ion ajn ŝi simple tintigu tiun sonorileton kaj la dezirataĵo aperos. Do, post ke ŝi manĝis, kaj kiam la nokto alproksimiĝis, ŝi dormemiĝis post la vojaĝo, kaj volis enlitiĝi. Ŝi tintigis la sonorileton, kaj tuŝinte ĝin ŝi tuj trovis sin en ĉambro, kie staris lito tute preta por ŝi, tiel bela, kiel oni povus deziri por endormi. Ĝi havis silkajn kapkusenojn, kaj silkajn kurtenojn kun oraj borderoj, kaj ĉio en la ĉambro estis el oro aŭ arĝento, sed post ke ŝi kuŝiĝis kaj estingis la lumilon, iu viro venis kaj kuŝiĝis apud ŝi, kaj jen! temis pri la Blanka Urso, kiu dumnokte forigis sian bestan formon. Ŝi tamen neniam vidis lin, ĉar li ĉiam venis post ke ŝi estingis la lumilon, kaj foriris antaŭ la taglumo aperis.

Dum iom da tempo ĉio okazis bone kaj feliĉige, sed fine ŝi komencis esti tre malĝoja kaj malĝaja, ĉar la tutan tagon ŝi devis esti sola; kaj ŝi ja volis hejmeniri al la gepatroj kaj gefratoj. Tiam la Blanka Urso demandis, kion ŝi volas, kaj ŝi diris al li, ke estas tre teda tie en la montego, kaj ke ŝi devas esti sola, kaj ke en la hejmo de la gepatroj estas ĉiuj gefratoj, kaj ke ŝi tiom malgajas ne povante iri al ili.

"Oni povas ordigi tion," diris la Blanka Urso, "se vi nur promesos al mi, ke neniam vi kaj via patrino solaj parolos, sed nur kiam ankaŭ aliaj ĉeestos; ĉar ŝi kaptos vin je la mano," li diris, "kaj volos konduki vin en ĉambron por paroli sole kun vi; sed tion vi nepre ne permesu, alie vi venigos al ni ambaŭ teruran mizeron."

Do iun dimanĉon la Blanka Urso venis kaj diris, ke ili nun povos ekiri por vidi ŝiajn gepatrojn, kaj tien ili vojaĝis, ŝi sidante sur lia dorso, kaj ili iris longegan vojon, kio bezonis longegan tempon; sed finfine ili atingis blankan biendomegon, kaj ŝiaj gefratoj ĉirkaŭkuris ekster ĝi, ludante, kaj tiel bela ĝi estis, ke rigardi ĝin estis plezurige.

"Nun viaj gepatroj loĝas ĉi tie," diris la Blanka Urso; "sed ne forgesu, kion mi diris al vi, alie vi faros teruran malbonaĵon kaj al vi kaj al mi."

"Tute ne," ŝi diris, "neniam mi forgesos"; kaj tuj kiam ŝi eniris sian hejmon, la Blanka Urso turnis sin kaj reiris.

Oni ege ĝojis kiam ŝi eniris al siaj gepatroj, kaj ŝajnis kvazaŭ tiu ĝojado neniam finiĝos. Ĉiu opiniis sin ne kapable esti sufiĉe danka al ŝi pro ĉio, kiun ŝi faris por ili ĉiuj. Nun ili havis ĉion deziratan, kaj ĉio estis kiel eble plej bona. Ĉiuj demandis ŝin, kiel ŝi fartas en sia medio. Ŝi diris, ke ankaŭ ĉe ŝi ĉio estas bona, kaj ke ŝi havas ĉion, kiun ŝi povus deziri. Mi ne scias, kiajn aliajn respondojn ŝi donis, sed mi pli-malpli certas, ke ili ne ricevis multajn informojn de ŝi. Sed en la posttagmezo, tuj post la tagmezmanĝo, ĉio okazis ĝuste kiel diris la Blanka Urso. Ŝia patrino volis paroli sole kun ŝi en ties ĉambro. Sed ŝi rememoris tion, kiun diris la Blanka Urso, kaj nepre ne iris. "Kion ni devas diri, tion ni povos iam ajn diri," ŝi respondis. Sed ŝia patrino iel persvadis ŝin, kaj ŝi devis rakonti ĉion. Do ŝi diris, ke ĉiun nokton iu viro venis kaj kuŝiĝis apud ŝi kiam la lumiloj estis estingitaj, kaj ke ŝi neniam vidis lin, ĉar li ĉiam foriris antaŭ la taglumo aperis, kaj ke ŝi daŭre vivis malgaje, pensante pri tio, kiom feliĉa ŝi estus se ŝi povus vidi lin, kaj ke la tutan tagon ŝi devis esti sola, kaj ke ĉio estas teda kaj soleca. "Ho!" horore kriis la patrino, "verŝajne vi dormas kun trolo! Sed mi instruos al vi, kiel vidi lin. Vi prenu pecon de unu el miaj kandeloj, kaŝitan ĉe via brusto. Uzu tion por rigardi lin dum li dormas, sed gardu, ke neniom da vakso falu sur lin."

Ŝi do prenis la kandelon, kaj kaŝis ĝin ĉe sia brusto, kaj je vesperiĝo la Blanka Urso venis por forporti ŝin. Kiam ili jam iris iom da distanco laŭ la vojo, la Blanka Urso demandis al ŝi, ĉu ĉio ne okazis precize kiel li antaŭdiris, kaj ŝi devis konfesi, ke jes. "Do se vi faris, kion deziris via patrino," li diris, "vi venigis grandan mizeron al ni ambaŭ." "Ne," ŝi diris, "mi faris nenion." Do kiam ŝi atingis sian hejmon kaj enlitiĝis, ĉio estis kiel antaŭe, kaj viro venis kaj kuŝiĝis apud ŝi, kaj malfrue en la nokto, kiam ŝi povis aŭdi, ke li dormas, ŝi ekstaris kaj ŝaltis lumilon, fajrigis sian kandelon, lasis la lumon brili sur lin, kaj vidis lin, kaj jen li estis la plej bela princo, kiun okuloj iam ajn vidis, kaj ŝi tiom ekamis lin, ke ŝajnis al ŝi, ke ŝi tuj mortos se ŝi ne tiumomente kisos lin. Ŝi do kisis lin; sed tion farante, ŝi permesis, ke tri gutoj da varma vakso falu sur lian ĉemizon, kaj li vekiĝis. "Kion vi do faris?" li demandis; "vi venigis mizeron al ni ambaŭ. Se vi estus povinta reteni vin dum la daŭro de unu jaro, mi liberiĝus. Mi havas duonpatrinon, kiu sorĉis min tiel, ke tage mi estas blanka urso, kaj nokte -- viro; sed nun ĉio finiĝis inter vi kaj mi, kaj mi devos foriri de vi, kaj iri al ŝi. Ŝi loĝas en kastelo, kiu situas oriente de l' suno kaj okcidente de l' luno, kaj ankaŭ tie estas princino kun nazo kiu longas tri metrojn, kaj nun ŝin mi devos edzinigi."

...ŝi ekstaris ..., fajrigis sian kandelon, lasis la lumon brili sur lin, kaj vidis lin...

Ŝi ploris kaj lamentis, tamen tute vane, ĉar li devis iri. Tiam ŝi demandis al li, ĉu ne eblas, ke ŝi iru kun li. Sed ne, tio ne eblas. "Ĉu vi do diros al mi la vojon, kaj mi serĉos vin -- certe mi tion rajtas fari!"

"Jes, vi rajtas tion fari," li diris; "sed ne estas vojo tien. Ĝi situas oriente de l' suno kaj okcidente de l' luno, kaj neniam vi povos trovi la vojon tien."

Kiam ŝi matene vekiĝis, kaj Princo kaj kastelo jam malaperis, kaj ŝi kuŝis sur verdaĵeto meze de senluma, densa arbaro. Apud ŝi kuŝis tiu sama saketo da ĉifonaĵoj, kiujn ŝi mem kunportis de sia hejmo. Do kiam ŝi estis forfrotinta la dormaĵojn el la okuloj, kaj plorinta ĝis laceco, ŝi ekiris, kaj tiel promenadis dum multegaj longegaj tagoj, ĝis fine ŝi atingis montegon. Ekster ĝi sidis maljunulino, kiu manumis oran pomon. La junulino demandis, ĉu tiu scias la vojon al la Princo, kiu loĝas kun la duonpatrino en la kastelo kiu situas oriente de l' suno kaj okcidente de l' luno, kaj kiu devos edzinigi princinon kun nazo longante tri metrojn. "Kiel okazas, ke vi scias pri li?" demandis la maljunulino; "eble estas vi, kiu devus havi lin." "Jes, tiu estas mi," ŝi diris. "Do temas pri vi?" diris la maljunulino; "Mi scias nenion pri li krom ke li loĝas en kastelo, kiu situas oriente de l' suno kaj okcidente de l' luno. Longan tempon vi bezonos por atingi ĝin, se efektive vi povos atingi ĝin; sed mi pruntos al vi mian ĉevalon, kiun vi povos rajdi al maljunulino kiu estas mia najbaro; eble ŝi povos informi vin pri li. Atinginte ŝin, vi devos frapi la ĉevalon sub la maldekstra orelo kaj peti, ke ĝi iru hejmen; sed vi rajtos reteni la oran pomon."

La junulino do sidigis sin sur la ĉevalo, kaj rajdis longan distancon, kaj finfine ŝi atingis la monton, kie maljunulino sidis ekstere kun ora kardilo. La junulino demandis al ŝi, ĉu ŝi scias la vojon al la kastelo kiu situas oriente de l' suno kaj okcidente de l' luno; sed tiu ripetis tion, kiun diris la unua maljunulino: "Mi scias nenion pri ĝi krom ke ĝi estas oriente de l' suno kaj okcidente de l' luno, kaj ke longan tempon vi bezonos por atingi ĝin, se efektive vi povos atingi ĝin; sed mi pruntos al vi mian ĉevalon por rajdi al maljunulino, kiu loĝas proksime al mi: eble ŝi scias, kie situas la kastelo. Kaj kiam vi atingos ŝin, simple frapu la ĉevalon sub la maldekstra orelo kaj petu, ke ĝi reiru hejmen." Tiam ŝi donis al la junulino la oran kardilon, ĉar tiu eble utilos al ŝi.

La junulino do sidigis sin sur la ĉevalo, kaj denove rajdis tre lacigan distancon, kaj post tre longa tempo ŝi atingis montegon, kie maljunulino sidis kaj ŝpinis ĉe ora ŝpinrado. Ankaŭ ĉe tiu virino ŝi demandis, ĉu tiu scias la vojon al la Princo, kaj kie trovi la kastelon kiu situas oriente de l' suno kaj okcidente de l' luno. Sed ankoraŭfoje temis pri la sama afero. "Eble estas vi, kiu devis havi la Princon," diris la maljunulino. "Jes ja, tiu estas mi," diris la junulino. Sed tiu antikvulino sciis la vojon ne pli ol la ceteraj -- ĝi situis oriente de l' suno kaj okcidente de l' luno, tion ŝi sciis, "kaj longan tempon vi bezonos por atingi ĝin, se efektive vi povos atingi ĝin," ŝi diris; "sed mi pruntos al vi mian ĉevalon, kaj mi opinias, ke vi rajdu al la Orienta Vento kaj demandu al li: eble li scias, ke situas tiu kastelo, kaj blovos vin tien. Sed atinginte lin, vi devos nur frapi la ĉevalon sub la maldekstra orelo, kaj li revenos hejmen." Kaj tiam tiu donis al ŝi la oran ŝpinradon, dirante: "Eble ĝi utilos al vi."

Multegajn tagojn la junulino devis rajdi, longan kaj lacigan tempon, antaŭ ke ŝi alvenis tie; sed finfine ŝi jes alvenis, kaj tiam ŝi demandis al la Orienta Vento, ĉu tiu povus diri al ŝi la vojon al la Princo loĝanta oriente de l' suno kaj okcidente de l' luno. "Nu," diris la Orienta Vento, "Mi aŭdis pri tiu Princo, kaj pri lia kastelo, sed mi ne scias la vojon al ĝi, ĉar neniam mi blovis tiom longe; sed, se tio plaĉos al vi, mi iros kun vi al mia frato la Okcidenta Vento; eble li scios, ĉar li estas multe pli forta ol mi. Sidu sur mia dorso, kaj mi povos porti vin tien." Ŝi do sidigis sin sur lia dorso, kaj ili rapide iris! Kiam ili alvenis, la Orienta Vento eniris kaj diris, ke la junulino, kiun li alportis, estas ĝuste tiu kiu devus havi la Princon ĉe la kastelo, kiu situas oriente de l' suno kaj okcidente de l' luno, kaj ke nun ŝi vojaĝas por retrovi lin; kaj pro tio li venis kun ŝi, kaj volus informiĝi, ĉu la Okcidenta Vento scias, kie situas la kastelo. "Ne," diris la Okcidenta Vento; "ĝis tie mi neniam blovis; sed se tio plaĉos al vi, mi iros kun vi al la Suda Vento, ĉar li estas multe pli forta ol ni ambaŭ, kaj li longdistance vagadis, kaj eble li povos diri al vi tion, kiun vi volas scii. Vi rajtos sidigi vin sur mia dorso, kaj tiam mi portos vin al li."

Ŝi do tion faris, kaj vojaĝis al la Suda Vento; kaj la vojo ne estis tre longa. Kiam ili alvenis, la Okcidenta Vento demandis al li, ĉu li povos informi pri la vojo al la kastelo kiu situas oriente de l' suno kaj okcidente de l' luno, ĉar ŝi estas la junulino, kiu devus edziniĝi al la Princo loĝanta tie. "Nu, do," diris la Suda Vento, "ĉu jen ŝi? Nu," li diris, "en mia vivo mi multe vagadas, sed neniam mi blovis tiom da distanco. Tamen, se tio plaĉos al vi, mi iros kun vi al mia frato, la Norda Vento; li estas la plej aĝa kaj forta el ni ĉiuj, kaj se li ne scias ĝian situon, neniu en la tuta mondo povos informi vin. Vi rajtos sidi sur mia dorso, kaj tiam mi portos vin tien." Ŝi do sidigis sin sur lia dorso, kaj ili rapidege foriris de lia hejmo, kaj la vojo estis mallonge. Kiam ili proksimiĝis al la loĝejo de la Norda Vento, tiu estis tiom sovaĝa kaj malkontenta, ke ili sentis malvarmajn ekblovojn longe antaŭ ke ili alvenis. "Kion vi deziras?" li muĝis defore, kaj aŭdante tion ili frostiĝis. Diris la Suda Vento: "Jen mi, kaj jen ŝi, kiu devus havi la Princon loĝantan en la kastelo kiu situas oriente de l' suno kaj okcidente de l' luno. Kaj nun ŝi volas demandi al vi, ĉu vi iam estis tie kaj povos diri al ŝi la vojon, ĉar ŝi deziras retrovi lin."

"Jes," diris la Norda Vento, "mi scias, kie ĝi situas. Mi iam tien blovis tremolfolion, sed mi poste estis tiom elĉerpita, ke dum multaj tagoj post tio mi tute ne povis blovi. Tamen, se vi vere volas iri tien, kaj ne timas iri kun mi, mi portos vin sur mia dorso, kaj provos blovi vin tien."

"Mi devos iri tien," ŝi diris; "kaj se ekzistas metodo por iri, mi uzos ĝin; kaj mi ne timas, ne gravas kiom rapide vi iros."

"Tute bone, do," diris la Norda Vento; "sed vi devos dormi ĉinoke ĉi tie, ĉar se ni volas iri tien, ni devos komenci kun la tago."

...kaj jen ili ekiris, alte tra la aero...

La Norda Vento vekis ŝin tre frue la postan matenon, kaj pufkreskigis sin, kaj li fariĝis tiom granda kaj forta, ke estis timige lin vidi, kaj jen ili ekiris, alte tra la aero, kvazaŭ ili ne haltus ĝis ili atingus la finon de l' mondo. Sub ili okazis tia tempesto! Ĝi falblovis arbarojn kaj domojn, kaj kiam ili estis super la maro, la ŝipoj miloble pereis. Kaj tiel ili pluiradis, kaj pasis longa tempo, kaj pasis eĉ pli da tempo, kaj ankoraŭ ili estis super la maro, kaj la Norda Vento laciĝis, kaj li plulaciĝis, kaj finfine li fariĝis tiom lacega, ke li preskaŭ ne plu povis blovi, kaj li falis kaj falis, pli kaj pli malsupren. ĝis finfine li flugis tiel malalte, ke la ondoj lavis la piedojn de la kompatindulinon, kiun li portis. "Ĉu vi do timas?" diris la Norda Vento. "Mi ne timas," ŝi respondis; kaj tio estis vera. Sed ili ne estis longe for de la tero, kaj estis en la Norda Vento nur tiom da forto, ke li povis ĵeti ŝin sur la bordon, sub la fenestrojn de iu kastelo kiu situis oriente de l' suno kaj okcidente de l' luno; sed tiam li estis tiom laca kaj elĉerpita, ke li devis ripozi kelkajn tagojn antaŭ ke li povis reiri al sia hejmo.

La postan matenon ŝi sidiĝis sub la muroj de la kastelo por manumi la oran pomon, kaj la unua homo kiu aperis estis la ino kun la longa nazo, tiu kiu havos la Princon. "Kiom vi deziras kontraŭ tiu via ora pomo, knabino?" diris tiu, malfermante la fenestron. "Ĝi estas aĉetebla kontraŭ nek oro nek mono," respondis la junulino. "Se ĝi estas aĉetebla kontraŭ nek oro nek mono, kio do aĉetos ĝin? Nomu tion," diris la Princino.

"Nu, se mi rajtos iri al la ĉitiea Princo, kaj pasigi kun li la nokton, vi havos ĝin," diris la junulino veninta kun la Norda Vento. "Jes, vi tion rajtos," diris la Princino, ĉar ŝi jam decidis, kion ŝi faros. Do la Princino ricevis la oran pomon, sed kiam la junulino tiunokte iris supren al la apartamento de la Princo, tiu dormis, ĉar la Princino tiel aranĝis. La kompatindulino vokis lin kaj skuis lin, kaj foje ŝi ploregis; sed ŝi ne povis veki lin. En la mateno, tuj post tagiĝo, alvenis la Princino kun la longa nazo, kaj elpelis ŝin. En la tago ŝi denove sidiĝis sub la fenestroj de la kastelo, kaj komencis kardi per sia ora kardilo; kaj tiam ĉio okazis same kiel antaŭe. La Princino demandis al ŝi, kion ŝi deziras kontraŭ ĝi, kaj ŝi respondis, ke ĝi estas aĉetebla kontraŭ nek oro nek mono, sed ke la Princino havos ĝin se ŝi rajtos iri al la Princo kaj esti dumnokte kun tiu. Sed kiam ŝi iris al la ĉambro de la Princo, denove li dormis, kaj, malgraŭ vokoj kaj skuoj kaj ploregoj, li pludormadis, kaj ŝi ne povis revivigi lin. Kiam alvenis la taglumo, alvenis ankaŭ la Princino kun la longa nazo, kiu refoje elpelis ŝin. En la taglumo, la knabino ankoraŭfoje sidiĝis sub la kastelaj fenestroj, por ŝpini per sia ora ŝpinrado, kaj ankaŭ tion la Princino kun la longa nazo volis havi. Do ŝi malfermis la fenestron, kaj demandis, kion la junulino akceptos por ĝi. La junulino diris same kiel ŝi antaŭe diris -- ke ĝi estas aĉetebla kontraŭ nek oro nek mono, sed se ŝi rajtos iri al la Princo kiu loĝas tie, kaj pasigi kun li la nokton, la Princino havos ĝin.

"Jes," diris la Princino, "mi ĝoje konsentos pri tio."

Sed en tiu loko troviĝis kelkaj forŝtelitaj kristanaj homoj, kaj ili sidis en la ĉambro apud tiu de la Princo, kaj aŭdis, kiel jam du noktojn iu virino estis tie kaj vokis lin kaj ploregis, kaj ili informis la Princon pri tio. Do tiun vesperon, kiam la Princino revenis kun sia dormiga trinkaĵo, li pretekstis trinki, sed forĵetis ĝin malantaŭ si, ĉar li ja suspektis, ke temas pri dormiga trinkaĵo. Kaj kiam la junulino eniris la ĉambron de la Princo, ĉifoje li maldormis, kaj ŝi devis diri al li, kiel ŝi venis tien. "Vi ĝustatempe alvenis," diris la Princo, "ĉar morgaŭ mi devus edziĝi; sed mi ne havos tiun longnazan Princinon, kaj sole vi povas min savi. Mi diros, ke mi volas vidi, kion povas fari mia nova edzino, kaj petos al ŝi lavi la ĉemizon, kiu surhavas la tri gutojn da vakso. Tion ŝi konsentos fari, ĉar ŝi ne scias, ke ĝuste vi faligis ilin sur ĝin; sed neniu povas forlavi ilin, kiu ne estas naskita de kristanaj gepatroj; tio ne estas farebla de troloj; kaj tiam mi diros, ke neniu estos mia edzino escepte la virinon, kiu povos tion fari, kaj mi bone scias, ke vi povos." La tutan nokton estis inter ili grandegaj ĝojo kaj gajo, sed la postan tagon, kiam la geedziĝo devis okazi, la Princo diris, "mi devos vidi, kion povos fari mia novedzo." "Tion vi rajtas," diris la duonpatrino.

"Mi havas belan ĉemizon, kiun mi volas porti kiel nuptoĉemizon, sed iel falis sur ĝin tri gutoj da vakso, kaj necesas, ke ili estu forlavitaj, ĉar mi ĵuris edzinigi neniun escepte la virinon, kiu povos tion fari. Se ŝi ne povos tion fari, ŝi ne valoros edziniĝi kun mi."

La Princino kun la longa nazo komencis lavi laŭ sia kapablo, sed...

Nu, ili supozis, ke temas pri tre eta afero, kaj konsentis fari tion. La Princino kun la longa nazo komencis lavi laŭ sia kapablo, sed ju pli ŝi lavis kaj frotis, des pli la makuloj pligrandiĝis. "Ha! vi tute ne scipovas lavi," diris la maljuna trolinaĉo, kiu estis ŝia patrino. "Jen, donu al mi." Sed ankaŭ ŝi nelonge havis la ĉemizon ĝis ĝi aspektis eĉ pli aĉe kaj, ju pli ŝi lavis kaj frotis ĝin, des pli la makuloj grandiĝis kaj nigriĝis.

La aliaj troloj devis do veni kaj lavi, sed ju pli ili faris tion, des pli la ĉemizo fariĝis nigra kaj aĉa, ĝis finfine ĝi estis same nigra, kvazaŭ ĝi estus trafluginta la kamenon. "Ho," kriis la Princo, "eĉ ne unu el vi valoras por io ajn! Jen, almozulino sidas ekster la fenestro, kaj mi vetos, ke ŝi povos pli bone lavi ol iu ajn el vi! Ha, ino, envenu!" li kriis. Ŝi do envenis. "Ĉu vi povos lavpurigi ĉi tiun ĉemizon?" li kriis. "Ho! Mi ne scias," ŝi diris; "sed mi provos." Kaj tuj kiam ŝi prenis la ĉemizon kaj trempis ĝin en la akvo, ĝi fariĝis blanka kiel drivanta neĝo, fakte eĉ pli blanka. "Vin mi edzinigos," diris la Princo.

Tiam la maljuna trolinaĉo tiom koleregis, ke ŝi krevis, kaj ankaŭ la Princino kun la longa nazo kaj ĉiuj troletoj ŝajne krevis, ĉar poste oni aŭdis nenion pri ili. La Princo kaj lia edzino liberigis ĉiujn kristanajn homojn, kiuj estis enkarcerigitaj tie, kaj forportis kun si tiom da oro kaj arĝento, kiom ili povis porti, kaj iris longe, longe for de la kastelo kiu situis oriente de l' suno kaj okcidente de l' luno.