Rumpelstilckin

Originale el la Fratoj Grimm

elangligis Donald J. HARLOW

el La blua felibro de Andrew LANG


Iam estis malriĉa muelisto kun tre bela filino. Okazis, ke unu tagon li havis aŭdiencon antaŭ la reĝo, kaj por ŝajni homo sufiĉe grava li diris al la reĝo, ke li havas filinon, kiu povas ŝpini fojnon al oro. "Jen vere valora talento," diris la reĝo al la muelisto; "se via filino estas tiel lerta, kiel vi diras, morgaŭ venigu ŝin al mia palaco kaj mi provos ŝin." Kiam oni venigis al li la junulinon, li kondukis ŝin al ĉambro da fojno, donis al ŝi ŝpinradon kaj spindelon, kaj diris: "Nun eklaboru kaj ŝpinu la tutan nokton ĝis la tagiĝo, kaj se antaŭ tio vi ne ŝpinos la fojnon al oro, vi pereos." Tiam li fermis post si la pordon kaj lasis ŝin sola en la ĉambro.

La vireto aperas antaŭ la muelistfilino

Do la kompatinda muelistfilino sidiĝis, kaj ne sciis, kion en la tuta mondo ŝi faru. Ŝi havis tute nenian ideon kiel ŝpini fojnon al oro, kaj finfine tiom mizeriĝis, ke ŝi ekploris. La pordo subite malfermiĝis kaj enpaŝis vireto, dirante: "Bonan vesperon, fraŭlino muelistino; kial vi tiel amare ploras?" "Ho!" respondis la junulino, "mi devos ŝpini fojnon al oro, kaj eĉ ideeton kiel fari ĝin mi ne havas.." "Kion vi donos al mi se mi ŝpinos ĝin por vi?" demandis la vireto. "Mian kolieron," respondis la junulino. La vireto akceptis la kolieron, sidiĝis apud la rado, kaj virrr, virrr, virrr, la rado tri fojojn rotaciis, kaj la bobeno pleniĝis. Tiam li anstataŭis ĝin per alia, kaj virrr, virrr, virrr, la radio tri fojojn rotaciis, kaj ankaŭ la dua pleniĝis; kaj tiel daŭris ĝis la mateno, kiam la fojno entute malaperis, kaj ĉiuj bobenoj estis orplenaj. Tuj kiam la suno aperis, la Reĝo venis, kaj vidante la oron li miregis, sed lia koro nur sopiris pli ol ĉiam la karan metalon. Li lokigis la muelistfilinon en alia ĉambro, multe pli granda ol la unua, plenplena je fojno, kaj petis ŝin, ke se ŝi taksas sian vivon valora, ŝi ŝpinu la tuton al oro antaŭ la posta mateno. La junulino ne sciis, kion fari, kaj ekploris; tiam la pordo, same kiel antaŭe, malfermiĝis, kaj la vireto aperis kaj diris: "Kion vi donos al mi se mi ŝpinos la fojnon al oro por vi?" "La ringon de mia fingro," respondis la junulino. La vireto akceptis la ringon, kaj virrr! denove rotaciis la ŝpinrado, kaj kiam tagiĝis li ŝpinis la tuton de la fojno al glimanta oro. Pretermezure plaĉis al la reĝo vidi tion, sed lia avareco por oro ankoraŭ ne estis satigita, kaj li venigis la muelistfilinon al ĉambro ankoraŭ pli granda kaj fojnoplena, kaj diris: "Vi devos forŝpini ĉiom el ĉi tio dum la nokto; sed se vi sukcesos, ĉifoje vi fariĝos mia edzino." "Verdire estas, ke ŝi nur estas muelistfilino," li pensis; "sed mi ne povus trovi edzinon pli riĉan se mi traserĉus la tutan mondo." Kiam la junulino estis sola, trian fojon la vireto aperis, kaj diris: "Kion vi donos al mi, se mi ankoraŭ unu fojon ŝpinos por vi la fojnon?" "Nenion pli mi havas doneblan," respondis la junulino." "Do promesu al mi, ke kiam vi estos Reĝino, vi donos al mi vian unuan idon." "Kiu scias, kio povos okazi antaŭ tio?" pensis la muelistfilino; kaj cetere, ŝi ne vidis alian elturniĝon, do ŝi promesis al la vireto tion, kion li postulis, kaj li ankoraŭfoje eklaboris kaj ŝpinis la fojnon al oro. Kiam la reĝo matene alvenis, kaj trovis ĉion tia, kian li deziris, li tuj edzinigis ŝin, kaj la muelistfilino fariĝis reĝino.

Kiam pasis unu jaro, ŝi naskis belan filon, kaj ŝi ne plu pripensis la vireton, ĝis unu tagon kiam li subite enpaŝis ŝian ĉambron kaj diris: "Nun donu al mi tion, kion vi promesis." La Reĝino konsterniĝis, kaj proponis al la vireto ĉiujn riĉaĵojn de sia regno, se li nur lasus al ŝi la infanon. Sed la vireto diris: "Ne, vivantaĵo estas por mi pli kara ol ĉiuj trezoroj de la mondo." La Reĝino tiam ekploregis tiel amare, ke la vireto kompatis ŝin, kaj diris: "Mi donos al vi tri tagojn dum kiuj diveni mian nomon, kaj se dum tiu tempo vi bone divenos, vi rajtos reteni vian idon."

Tiam la Reĝino la tutan nokton pripensadis la nomojn, kiujn ŝi en la vivo aŭdis, kaj ŝi sendis kurieron por traserĉi la landon kaj kolekti, proksime kaj malproksime, ĉiujn nomojn, kiujn li renkontos. Kiam la vireto alvenis la postan matenon ŝi komencis per Kasper, Melĥior, Belŝacer, kaj ĉiuj aliaj nomoj, kiujn ŝi sciis, unu post alia, sed je ĉiu eldiro la vireto vokis: "Tiu ne estas mia nomo." La postan tagon ŝi sendis por peti la nomojn de ĉiuj homoj en la distrikto, kaj havis por la vireto je lia apero longegan liston de la plej nekutimaj kaj eksterordinaraj. "Ĉu vi nomo estas, eble, Ŝafkruro, Kurbkruro, Spindelkruro?" sed li ĉiam respondis: "Tiu ne estas mia nomo." Je la tria tago la kurerio revenis kaj anoncis: "Mi ne povis trovi novajn nomojn, sed kiam mi trafis altan monteton ĉe la angulo de arbaro, kie la vulpoj kaj leporoj vespere diris 'ĝis' inter si, mi vidis dometon, kaj antaŭ la dometo brulis fajro, kaj ĉirkaŭ la fajron kapriolis ege groteska vireto, kiu saltis sur unu kruro kaj kriis:

"Morgaŭ biero, hodiaŭ kuko,
La idon mi havos en mia tuko;
Ĉar oni ne scias en la reĝa dom'
Ke Rumpelstilckin estas mia nom'!"

Vi povas bildigi al vi la ĝojon de la Reĝino kiam ŝi aŭdis la nomon, kaj kiam la vireto aperis mallonge poste kaj demandis: "Nun, reĝina moŝto, kiu estas mia nomo?" ŝi komence demandis: "Ĉu via nomo estas Konrado?" "Ne." "Ĉu via nomo estas Haroldo?" "Ne." "Ĉu hazarde via nomo estas Rumpelstilckin?" "Iu demono informis vin! iu demono informis vin!" hurlis la vireto, kaj pro kolerego puŝis sian dekstran piedon tiom en la grundon, ke ĝi malaperis ĝis lia talio; tiam, pasie, li kaptis la maldekstran piedon per ambaŭ manoj kaj ŝiris sin en du pecojn.

La vireto ŝpinas fojnon al oro