Rakonto pri junulo, kiu ekvojaĝis por lerni, kio estas timo

Originale el la Fratoj Grimm

elangligis Donald J. HARLOW

el La blua felibro de Andrew LANG


Iu patro havis du filojn, el kiuj la pli aĝa estis lerta kaj inteligenta, kaj ĉiam sciis, kion li faras; sed la pli juna estis stulta, kaj povis nenion lerni aŭ kompreni. Tiom, ke homoj vidantaj lin elkriis: "Kia ŝarĝo li estos sur la patro!" Kiam io estis farenda, la pli aĝa ĉiam devis fari ĝin; sed se io estis bezonata poste aŭ nokte, kaj la vojo kondukis trans la tombejon aŭ similan fantomecan lokon, tiu ĉiam respondis: "Ho! ne, patro: nenio igos min iri tien, la loko tremigas min!" ĉar li timis. Aŭ, kiam ili vespere sidis ĉirkaŭ la fajro rakontante fabelojn kiuj frostigas la haŭton, la aŭskultantoj foje diris: "Ho! ĝi tremigas min," la pli juna sidis en angulo, aŭdis la elkrion, kaj ne povis kompreni, kion ĝi signifas. "Oni ĉiam diras, ke ĝi tremigas! ĝi tremigas! Nenio min tremigas. Verŝajne temas pri arto tute preter mia kapablo."

Iam okazis, ke unu tagon lia patro diris al li: "Aŭskultu, vi ĉe la angulo; vi kreskas granda kaj forta, kaj vi devos lerni gajni vian panon. Rigardu vian fraton, la penojn, kiujn li faras; sed forĵetita estas la mono, kiun mi elspezis por klerigi vin." "Kara patro," li respondis, "mi ĝoje lernos — efektive, se tio eblus mi volus lerni tremi; tion mi ankoraŭ tute ne komprenas." La pli aĝa aŭdinte tion ekridis, kaj pensis en si: "Je ĉielo! kia stultulo estas mia frato! li neniam sukcesos; kiel la branceto estas kurba, tiel la arbo klinas." La patro ĝemis, kaj respondis al li: "Vi baldaŭ lernos tremi; sed tio ne helpos al vi vivteni vin."

Post nelonge, kiam la sakristiano venis por viziti ilin, la patro alparolis lin, kaj diris, kiel malbone la pli juna filo traktas ĉion: li nenion sciis nek lernis. "Nur pripensu! kiam mi demandis al li, kiel li intencas vivteni sin, li efektive petis instruiĝi tremi." "Se nur tion li deziras," diris la sakristiano, "mi povos instrui tion al li; nur sendu lin al mi, mi baldaŭ poluros lin." Al la patro tute plaĉis tiu propono, ĉar li pensis: "Tio estos bona disciplino por la junulo." La sakristiano do kondukis lin al sia domo, kaj lia devo estis, sonorigi. Post kelkaj tagoj li noktomeze vekis lin, kaj petis lin ellitiĝi kaj iru supren al la turo kaj sonorigu. "Nun, kara, mi instruos al vi tremi," li pensis. Li sekrete ŝteliris antaŭen, kaj kiam la junulo estis supre, kaj turnis sin por ekkapti la sonorilŝnuron, li vidis blankan figuron starantan kontraŭ la truo de la sonorilejo. "Kiu estas?" li vokis, sed la figuro ne respondis, kaj neniel moviĝis. "Respondu," kriis la junulo, "aŭ foriru; vi havas nenian kialon ĉeesti je ĉi tiu nokta horo." Sed la sakristiano restis senmova, tial ke la junulo supozu lin fantomo. La junulo duan fojon vokis: "Kion vi volas ĉi tie? Se vi estas honestulo, parolu, aliel mi falbatigos vin laŭ la ŝtuparo." La sakristiano pensis: "Li tute ne povas vere intenci tion," do faris nenian sonon, kaj staris kvazaŭ li estus fabrikita el ŝtono. Tiam la junulo trian fojon kriis al li, kaj ĉar ankaŭ tio ne efikis, li alkuris la spektron kaj faligis ĝin laŭ la ŝtuparo, tial ke ĝi falis eble dek ŝtupojn kaj restis kuŝante en angulo. Je kio li sonorigis, iris hejmen al la lito dirante eĉ ne vorton, kaj ekdormis. La sakristianedzino longe atendis sian edzon, sed li neniam aperis. Finfine ŝi fariĝis maltrankvila, kaj vekis la junulon, kaj demandis: "Ĉu vi ne scias, kie estas mia edzo? Li iris al la turo antaŭ vi." "Ne," respondis la junulo; "sed iu staris sur la ŝtuparo tie, tuj antaŭ la plankopordo en la sonorilejo, kaj ĉar li rifuzis respondi al mi, aŭ foriri, mi supozis lin fripono kaj faligis lin. Prefere vi iru kaj kontrolu, ĉu estis li; se jes, mi estos tre malfeliĉa." La edzino kuris kaj trovis la edzon, kiu kuŝis ĝemante en angulo, kun rompita kruro.

La fantomo en la sonorilejo

Ŝi portis lin malsupren, poste rapidis laŭte protestante al la patro de la junulo. "Via filo estigis belan misaĵon," ŝi kriis; "li ĵetis mian edzon laŭ la ŝtuparo tiel, ke li rompis al si la kruron. Prenu la sentaŭgulon el nia domo." Tio hororigis la patron, kiu rapidis al la junulo kaj forte riproĉis lin.

"Kiajn malsanktajn ŝercojn vi faras? Certe la malbonulo enkapigis ilin al vi." "Patro," li respondis, "nur aŭskultu min; mi estas tute senkulpa. Li staris tie en la nokto, kiel iu, kiu intencis malbonon. Mi ne sciis, kiu li estas, kaj tri fojojn avertis lin, ke li aŭ parolu aŭ foriru." "Ho!" ĝemis la patro, "vi alportos al mi nenion krom misaĵoj; foriru de antaŭ miaj okuloj, mi ne plu traktos kun vi." "Jes, patro, vole; nur atendu ĝis la tagiĝo, tiam mi ekvojaĝos kaj lernos tremi, kaj tiel mi majstros arton, kiu vivtenos min." "Lernu laŭvole," diris la patro, "ĉio estas por mi egala. Jen kvindek dolaroj por vi, ekiru kun ili en la vastan mondon; sed diru al neniu, de kie vi venas, aŭ kiu estas via patro, ĉar mi hontas pri vi." "Jes, patro, laŭ via volo; kaj se nur tion vi petas, mi facile povos memori ĝin."

Je la tagiĝo la junulo metis la kvindek dolarojn en sian poŝon, ekiris sur la malfacila ĉefvojo, kaj daŭre murmuradis al si: "Se nur mi povus tremi! se nur mi povus tremi!" Tiumomente aperis viro, kiu aŭdis la junulon paroli al si, kaj kiam ili iom pluiris kaj povis vidi pendigejon la viro diris al li: "Vidu! jen la arbo, kie oni pendigis sep homojn, kiuj nun lernas flugi; sidiĝu sub ĝi kaj atendu la noktiĝon, kaj tiam vi baldaŭ lernos tremi." "Se nur tion mi devos fari," respondis la junulo, "tio estas facile farebla; sed se mi tiel rapide lernos tremi, tiam vi havos miajn kvindek dolarojn. Nur revenu al mi morgaŭ matene, frue." Tiam la junulo iris al la pendigarbo kaj sidiĝis sub ĝi, kaj atendis la vesperon; kaj ĉar li sentis sin malvarma, li konstruis fajron. Sed je la noktomezo tiom frostis, ke malgraŭ la fajro li ne povis resti varme. Kaj kiam la vento blovis la kadavrojn unu kontraŭ la ceteraj, ĵetante ilin tien-reen, li pensis en si: "Se vi pereas tie apud la fajro, pensu, kiel tiuj kompatinduloj en la arbo tremas kaj skuiĝas!" Kaj pro la tenereco de sia koro, li starigis ŝtupetaron kaj grimpis supren, malhokis unu kadavron post alia, kaj deprenis ĉiujn sep. Tiam li kirlis la fajron, blovis sur ĝi, kaj sidigis ilin ĉiujn cirkle, ke ili varmigu sin. Sed ili sidis tie kaj ne moviĝis, kaj la fajro ekbruligis iliajn vestaĵojn. Tiam li diris: "Gardu vin, aliel mi rependigos vin." Sed la mortintoj ne aŭdis kaj lasis, ke iliaj ĉifonoj daŭre brulu. Tiam li koleriĝis, kaj diris: "Se vi mem ne prizorgos vin, tiam mi ne povos helpi vin, kaj mi ne intencas bruli kun vi"; kaj li vice rependigis ilin. Tiam li residiĝis ĉe sia fajro kaj ekdormis. La postan matenon la viro venis al li, kaj dezirante la kvindek dolarojn, diris: "Nun vi scias tremi." "Ne," li respondis, "kiel do? Tiuj uloj supre neniam malfermis la buŝojn, kaj estis tiel stultaj, ke ili lasis bruli tiujn kelkajn ĉifonojn, kiujn ili portas sur siaj korpoj." Tiam la viro komprenis, ke tiun tagon li ne ricevos kvindek dolarojn, kaj li foriris, dirante: "Nu, benu min se mi iam antaŭe en la vivo renkontis tian homon."

Ankaŭ la junulo foriris, kaj komencis murmuri en si: "Ho! se mi povus tremi! se mi povus tremi!" Portisto marŝante post li aŭdis tiujn vortojn, kaj demandis al li: "Kiu vi estas?" "Mi ne scias," diris la junulo. "De kie vi venas?" "Mi ne scias." "Kiu estas via patro?" "Mi ne rajtas diri." "Kion vi konstante murmuras en vi?" "Ho!" diris la junulo, "mi donus ĉion por tremi, sed neniu povas instrui tion al mi." "Sensencaĵo!" diris la portisto; "venu kun mi, kaj mi baldaŭ aranĝos la aferon." La junulo iris kun la portisto, kaj tiuvespere ili atingis gastejon, kie ili pasigos la nokton. Tiam, enirante la ĉambron, li rediris, tute laŭte: "Ho! se mi povus tremi! se mi povus tremi!" La gastejestro, aŭdinte tion, ekridis kaj diris: "Se tion vi sopiras, vi ĉi tie ricevos ĉian okazon tion fari." "Ho! silentu!" diris la gastejestredzino; "tiom da homoj jam pagis siajn vivojn pro sia scivolemo, oni milfoje kompatus se tiuj belaj okuloj neniam plu vidus la taglumon." Sed la junulo diris: "Ne gravas, kiel malfacile, mi insistas lerni tion; ĝuste tion mi ekvojaĝis por fari." Li rifuzis ĉesi ĝeni la gastejestron ĝis tiu informis lin, ke en la distrikto troviĝas fantomplenan kastelon, kie oni povus facile lerni tremi se oni rigardus ĝin dum tri noktoj. La Reĝo promesis sian filinon kiel edzinon al la viro, kiu kuraĝos fari tion, kaj ŝi estis la plej bela fraŭlino sub la suno. Ankaŭ kaŝita en la kastelo estis multe da trezoro, gardata de malbonaj animoj, kiuj tiam estus liberaj, kaj ĝi sufiĉus fari malriĉulon riĉega. Multaj jam eniris, sed ĝis nun neniu iam ajn elvenis. Do la junulo iris al la Reĝo kaj diris: "Se mi rajtos, plaĉos al mi rigardi tri noktojn en la kastelo." La Reĝo rigardis lin, kaj, ĉar li plaĉis, tiu diris: "Vi rajtas peti tri aĵojn, nevivantajn, kaj tiujn vi rajtos porti kun vi en la kastelon." Tiam li respondis: "Nu, mi petos fajron, tornilon, kaj skulptan benkon kun tranĉilo."

Fantomaj katoj kaj hundoj

La postan tagon la Reĝo metigis ĉion en la kastelon; kaj je la noktiĝo la junulo ekokupis sian tiean postenon, konstruis brilan fajron en unu el la ĉambroj, metis apud ĝi la skulptan benkon kun tranĉilo, kaj sidigis sin sur la tornilo. "Ho! se mi nur povus tremi!" li diris: "sed ankaŭ ĉi tie mi ne lernos tion." Proksimume je la noktomezo li volis plikonstrui la fajron, kaj dum li blovis li aŭdis el angulo ŝrikon. "Aŭ, miaŭ! ni frostas!" "Stultuloj!" li kriis; "kial vi hurlas? Se vi frostas, venu kaj sidu apud la fajro kaj varmigu vin." Kaj kiam li parolis, du nigraj kategoj feroce saltis antaŭen kaj eksidis, po unu ĉe ĉiu flanko de li, kaj sovaĝe rigardis lin per siaj fajraj okuloj. Post iom da tempo, kiam ili varmigis sin, ili diris: "Amiko, ĉu ni kartludetu?" "Kial ne?" li respondis; "sed unue, mi vidu viajn piedojn." Tiam ili etendis siajn ungojn. "Ha!" diris li; "ungegojn vi havas! Atendu: mi devos unue fortondi ilin." Je kio li kaptis ilin ĉe la nukoj, levis ilin al la skulpta benko, kaj firme ligis iliajn piedojn. "Zorge rigardinte vin," li diris, "mi ne plu deziras kartludi kun vi"; kaj dirinte tiujn vortojn li mortbatis ilin kaj forĵetis ilin en la akvon. Sed kiam li tiel sendis la du al sia fina ripozo, kaj estis residiĝonta apud la fajro, el ĉiu niĉo kaj angulo elvenis nigraj katoj kaj nigraj hundoj kun fajraj ĉenoj tiel svarme, ke li tute ne povis eskapi. En plej terura maniero ili hurlis, saltis sur lian fajron, disĵetis la tuton, kaj provis estingi ĝin. Li dum iom da tempo trankvile rigardis, sed kiam ĝi ne plu estis ŝerco li ekprenis sian skulptotranĉilon kaj vokis: "For, kanajloj!" kaj atakis ilin. Kelkaj fuĝis, kaj la ceterajn li mortbatis kaj ĵetis en la suban lageton. Kiam li revenis li reblovis sur la fajreroj, kaj varmigis sin. Kaj dum li tiel sidis liaj okuloj rifuzis plu resti malfermitaj, kaj ŝteliris al li la deziro dormi. Tiam li ĉirkaŭrigardis kaj rimarkis en angulo grandan liton. "Ĝuste tion mi bezonas," li diris, kaj kuŝigis sin sur ĝi. Sed kiam li volis fermi al si la okulojn, la lito komencis movi sin, kaj ekkuris tra la kastelo. "Bonege," li diris, "nur iomete pli rapide." Tiam la lito pelmelis kvazaŭ tirate de ses ĉevaloj, trans sojlojn kaj ŝtuparojn, tie supren, tie malsupren. Subite — bam, bam! saltante ĝi renversiĝis, kaj kuŝis sur li kiel monto. Sed li ĵetis la tukojn kaj kusenojn en la aeron, elvenis elsube, kaj diris: "Nun, kiu deziras, tiu veturu," kuŝiĝis apud la fajro, kaj dormis ĝis la tagiĝo. Matene venis la Reĝo, kaj kiam li vidis lin kuŝantan sur la planko li supozis, ke la fantomoj trois por li, kaj ke li estas mortinta. Tiam li diris: "Kompatinda! kaj tiel bona ulo li estis." La junulo aŭdis tion, ekstaris, kaj diris: "Nu, tio ankoraŭ ne okazis." Tio mirigis la Reĝon, sed li ĝojis, kaj demandis, kiel li fartas. "Tute bone," li respondis; "kaj nun, kiam mi travivis unu nokton, mi travivos ankaŭ la du ceterajn." Kiam li iris al la gastejestro, tiu larĝigis la okulojn, kaj diris: "Nu, mi neniam supozis revidi vin vivanta. Ĉu vi lernis tremi?" "Ne," li respondis, "tio estas tute senespera; se nur iu povus instrui tion al mi!"

La duan nokton li ankoraŭfoje iris al la malnova kastelo, sidiĝis antaŭ la fajro, kaj komencis sian jam delongan refrenon: "Se mi nur povus tremi!" Kiam alproksimiĝis la noktomezo, ekbruis, unue mallaŭte sed poste laŭgrade laŭtiĝante; tiam dum minuto ĉio estis silento, kaj fine, kun laŭta kriĉo, duono de homo falis el la kameno antaŭ lin. "Ha-lo, supre!" kriis li; "bezonata estas alia duono, la jena ne sufiĉas"; tiam rekomenciĝis la bruo, aŭdiĝis kaj kriado kaj ŝrikado, kaj tiam falis la alia duono. "Atendu momenton," li diris; "mi kirlos por vi la fajron." Kiam li faris tion kaj denove ĉirkaŭrigardis, la du pecoj jam unuiĝis, kaj hororigaspekta viro sidis sur lia seĝo. "Nu," diris la junulo, "tion mi ne atendis, tiu sidloko estas mia." La viro provis forŝovi lin, sed la junulo eĉ ne momenton permesis tion, kaj, perforte forpuŝinte lin, refoje eksidis sur sia loko. Tiam alfalis pli da viroj, unu post alia, kiuj alpreninte naŭ skeletajn krurojn kaj du kraniojn, starigis ilin kaj kegloludis per ili. La junulo pensis, ke eble ankaŭ li volos ludi, kaj diris: "Nu, jen; ĉu vi permesos, ke mi ludu?" "Jes, se vi havas monon." "Mi havas sufiĉe da mono," li respondis, "sed viaj pilkoj ne estas sufiĉe rondaj." Tiam li prenis la kraniojn, metis ilin sur la tornilon, kaj tornis ilin ĝis ili estis rondaj. "Nun ili pli bone ruliĝos," diris li, "kaj hup-la! nun komenciĝos la plezuro." Li ludis kun ili kaj perdis iom el sia mono, sed kiam la dekdua sonoris ĉio malaperis de antaŭ liaj okuloj. Li kuŝiĝis kaj pace dormis. La postan matenon venis la Reĝo, deziranta novaĵojn. "Kiel vi ĉifoje fartis?" li demandis. "Mi kegloludis," li respondis, "kaj perdis kelkajn pencojn. "Ĉu vi do ne tremis?" "Tute ne," diris li; "mi gajis. Ho! se mi nur povus tremi!"

La trian nokton li ree sidiĝis sur la benko kaj diris, tre malfeliĉe: "Se mi nur povus tremi!" Kiam jam malfruis, ses grandegaj viroj alvenis portante ĉerkon. Tiam li kriis: "Ha! ha! tiu verŝajne estas mia kuzeto, kiu mortis antaŭ nur kelkaj tagoj"; kaj fingre alvokante li kriis: "Venu, kara kuzeto, venu." Ili metis la ĉerkon sur la plankon, kaj li alproksimiĝis al ĝi kaj demetis la kovrilon. En ĝi kuŝis kadavro. Li palpis ties vizaĝon, kaj ĝi estis glacie malvarma. "Atendu," li diris, "mi iomete varmigos vin," iris al la fajro, varmigis al si la manon, kaj metis ĝin sur la vizaĝon de la viro, sed la mortinto restis malvarma. Tiam li ellevis lin, sidiĝis apud la fajro, kuŝigis lin sur la genuo, kaj frotis al li la brakojn por recirkuligi la sangon. Kiam ankaŭ tio ne efikis li rememoris, ke se du homoj kunkuŝas en lito ili varmigas unu la alian; do li metis lin en la liton, kovris lin, kaj kuŝiĝis apud li; post iom da tempo la kadavro varmiĝis kaj komencis moviĝi. Tiam la junulo diris: "Nun, kara kuzeto, kio okazus se mi ne varmigus vin?" Sed la mortinto ekstaris kaj elkriis: "Nun mi strangolos vin." "Kion!" diris li, "ĉu nur tiel vi dankas min? Vi devos tuj reiri en vian ĉerkon," levis lin, enĵetis lin, kaj fermis la kovrilon. Tiam revenis la ses viroj kaj reelportis lin. "Mi simple ne povas tremi," li diris, "kaj estas klare, ke mi dum tuta vivo ne lernos tion ĉi tie."

La fantoma maljunulo

Tiam envenis viro, pli ol kutime granda kaj kun terura aspekto; sed li estis maljuna kaj havis blankan barbon. "Ho! mizera estaĵo, nun vi baldaŭ ekscios tremi," li kriis, "ĉar vi devos morti." "Ne tiel rapide," respondis la junulo. "Se mi devos morti, vi devos unu kapti min." "Mi baldaŭ ekprenos vin," la monstro diris. "Afable, tamen, ne tiom fanfaronu, mi estas tiel forta kiel vi, eĉ pli forta." "Tion ni baldaŭ scios," diris la maljunulo; "se vi estas pli forta ol mi, tiam mi liberigos vin; venu, ni provu." Tiam li antaŭis lin tra kelkaj senlumaj koridoroj al forĝejo, kaj prenanta hakilegon li batis unu el la ambosoj per unu frapo en la teron. "Mi povas fari pli bone ol tio," kriis la junulo, kaj iris al la alia amboso. La maljunulo alproksimiĝis por pli bone vidi, kaj pendis antaŭ li lia blanka barbo. La junulo ekprenis la hakilegon, fendis la amboson, kaj enŝtopis la barbon de la maljunulo. "Nun mi kaptis vin," diris la junulo; "ĉifoje estas via vico morti." Tiam li prenis feran stangon kaj batadis la maljunulon ĝis tiu ploretante petegis, ke li ĉesu, kaj li donos al li multajn riĉaĵojn. La junulo eltiris la hakilegon kaj liberigis lin. La maljunulo rekondukis lin al la kastelo kaj montris al li en la kelo tri kestojn da oro. "Unu el tiuj," diris li, "apartenas al la malriĉuloj, unu al la Reĝo, kaj la tria estas via." Tiumomente sonoris la dekdua, kaj la spirito malaperis, lasante la junulon sola en mallumo. "Mi certe povos trovi elirejon," diris li, kaj palpserĉante li fine retrovis la vojon al la ĉambro kaj ekdormis ĉe la fajro. La postan matenon la Reĝo venis, kaj diris: "Nu, nun vi tutcerte lernis tremi?" "Ne," li respondis; "kiel do? Mia mortinta kuzo estas ĉi tie, kaj venis maljuna barbulo, kiu montris al mi, malsupre, amasojn da mono, sed neniu diris al mi ĝis nun, kia estas tremado." Tiam la Reĝo parolis: "Vi liberigis la kastelon de ĝia malbeno, kaj vi edzinigos mian filinon." "Tio estas tute ĉarma," li diris; "sed mi ankoraŭ ne scias tremi."

Tiam oni elportis la oron kaj festis la geedziĝon, sed la juna Reĝo, kvankam li tre amis sian edzinon, kaj kvankam li estis tre feliĉa, tamen ankoraŭ diradis: "Se nur mi povus tremi! se nur mi povus tremi!" Finfine ŝi senesperiĝis pri li. Tiam ŝia servistino diris: "Mi helpos vin; ni baldaŭ tremigos lin." Do ŝi eliris al la rivereto kiu fluis tra la ĝardeno, kaj venigis al si sitelon da gobietoj. Tiunokte, kiam la juna Reĝo dormis, la edzino devis forpreni de li la vestaĵojn, kaj verŝi sur lin la sitelon da gobietoj, tiel ke la fiŝetoj naĝis ĉirkaŭ li. Tiam li vekiĝis kaj elkriis: "Ho! mi tremas, kiel mi tremas, kara edzino! Jes, nun mi scias tremi."