Enkomputiligis Don HARLOW

Bovisto kaj teksistino

kompilis JE Ŝengtaŭ

elĉinigis Censinio kaj Seimin, ilustris Ŭang Ŝuhuj

el la rakontaro Bovisto kaj Teksistino, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1988


[Bovisto kaj Teksistino estas unu el la popularaj fabeloj de Ĉinio. En ĝi oni trovas ne nur la rilaton inter la steloj Altairo kaj Vego, sed kiel formiĝis nia galaksio, kiun en Ĉinio oni nomas "Arĝenta Rivero".

Dum lasta jardeko la Ĉina Esperanto-Eldonejo aperigis plurajn libretojn kun fabeloj de la ĉinoj kaj nacimalplimultoj de Ĉinio. Bovisto kaj Teksistino aperis en libreto samnoma, kiu enhavas ankaŭ la novelojn Meng Ĝjangnju, Ljang Ŝanbo kaj Ĝu Jingtaj (kiu inspiris la konatan samnoman simfonion, kiu en la Okcidento kutime nomatas La Papilio-Geamantoj), kaj La Blanka Serpento. Supozeble tiuj libroj haveblas pere de via lokaj aŭ internaciaj libroservoj.]


Estis orfo. Li vivis ĉe la pliaĝa frato kaj ties edzino, kiuj donis al li la taskon paŝti bovon.

La frato kaj ties edzino traktis lin tre malbone, tamen la bovo fariĝis lia intima amiko. Ambaŭ kune pasigis la tagojn kaj noktojn. Kaj pro tio oni nomis lin Bovisto.

Bovisto atenteme prizorgis sian amikon. Li bone sciis, ke ĝi devas bone ripozi post taga laborego. Li do ĉiutage purigis ĝiajn kapon, korpon kaj piedojn kaj tenis la stalon ĉiam en ordo. Somere li ripozigis ĝin en arbaro kaj forpelis por ĝi zumemajn tabanojn per ventumilo; kaj vintre li paŝtis ĝin sur la suna deklivo de monto.

Bovisto ĉiam atentis, ke la amiko havu la plej bonan nutron. Li kondukis ĝin tien, kie troviĝis la plej grasaj herboj. Kiam ĝi soifis, li gvidis ĝin al la supra parto de rivero, ke ĝi trinku puran akvon.

La knabo estis kantema. Li mem verkis melodion kaj tekston, tute improvize. Li kantis por si, kaj ankaŭ por la amiko. Li do ne zorgis, ĉu aliaj homoj povus lin priridi. Kiam li kantis, la bovo streĉis la orelojn kaj fermetis la okulojn, kvazaŭ ĝuante la liberan melodion.

La knabo ofte babilis kun la bovo, kvankam ĝi ne scipovis paroli. Kiam li rakontis ion, la bovo jen malferrnis la buŝon, lin rigardante tenere, jen faris kapoklinon kvazaŭ aprobante lian ideon. Vidinte tion li tre ĝojis. Li do konfidis al ĝi ĉion, pri kio li pensis.

Jaroj pasis sagrapide, kaj Bovisto jam fariĝis bela junulo. Iutage la frato diris al li:

"Vi jam plenkreskiĝis kaj devas havi propran familion. Ni dividu inter ni la posedaĵon. La bovo apartenu al vi kaj la resto al mi."

"Kial vivi kun ili, se ili ne amas min?" Pensis Bovisto. "Estas bonege, ke mi havas la bovon kun mi."

Bovisto forlasis la fraton kaj bofratinon. Li migris de monto al monto, akompanate de la intima amiko. Li haltis ĉe iu montpiedo kaj konstruis por si kabaneton el ligno. Ĉiutage li kolektis sekajn branĉojn surmonte kaj vendis ilin en bazaro por aĉeti manĝajon kaj ion bezonatan.

Iun nokton Bovisto, tute laca, kuŝis en la kabaneto. Subite li aŭdis obtuzan vokon: "Bovisto!" Kiu venas? Leviĝinte li ĉirkaŭrigardis en malforta stellumo kaj trovis neniun. Li proksimiĝis al la bovo.

"Bovisto!"

Ehe! Bonege! La bovo povas paroli.

"Bovisto!" murmuris la bovo. "Morgaŭ vespere feinoj sin banos en la lago ĉe arbareto trans la dekstra monto. Ĉu vi bone aŭdas?"

"Jes, mi tre tre bone aŭdas. Bonege!" Kaj li sin ĵetis al la bovo. Li brakumis ĝian grandan kapon, karesante ĝin senĉese. "Bona bovo! Vi finfine povas paroli kun mi! Daŭrigu do la rakonton pri la feinoj!"

"Ne rakonto, sed vero! Aŭskultu plu! Morgaŭ vespere, feinoj venos sin bani. Ili metos siajn vestojn sur herbejon... "

"Kie la herbejo?" scivolis la ekscitita junulo.

"Iru morgaŭ, ĉiam dekstren, sur tiun monton, kaj vi trovos tie arbareton. Trairinte ĝin, vi vidos lagon. La feinetoj ludos tie. Prenu el iliaj vestoj la rozkoloran kaj poste kuru kun ĝi en la arbareton. Bone kaŝu vin kaj pacience atendu, ĝis ili elakviĝos. Kaj tiu, kiu serĉos la veston, estos via edzino."

"Ĉu vere?" De longe li volis fondi sian familion kaj deziris kunulinon; sed tio venis tiel subite, tute ekster lia atendo, ke li ne povis tuj kredi la fidelan kaj honestan amikon.

"Mi ne mensogas. Ne perdu la ŝancon!"

"Bone!" Li saltis de ĝojo.

La sekvan tagon, tuj post sunsubiro, Bovisto surgrimpis la menciitan monton, trairis la arbareton kaj atingis la lagon.

Purpurbluaj ondetoj trembrilis en la vesperruĝo. Audiĝis arĝenta ridado. Jen feinoj, ludantaj en la akvo.

Li hastis al la herbejo kaj vidis amason da belegaj vestoj. Post serĉado li fine rimarkis la rozgazan veston. Li levis ĝin kaj forrapidis en la arbareton.

Iom poste la feinoj surbordiĝis unu post alia. "Rapide! Ni jam tro longe ludis," trilis unu el la feinoj. "Se la avino scius, ke ni venis en la homan mondon, ŝi nin solide punus."

Sekvis dolĉa voco: "Kial hasti? Ne ĉiutage ni trovas la ŝancon alteriĝi kaj nin amuzi. Ni restu iom pli longe!..."

"Ni venu alifoje!" urĝis la aliaj feinoj, surmetante vestojn.

"Kie mia vesto ? Ĉu vi vidis ?" -- La sama dolĉa voĉo.

Tion aŭdinte, Bovisto kuris el la arbareto, tenante ŝian veston ambaŭmane. Vidinte homon, la feinoj teruriĝis kaj tuj forflugis. Kaj la dolĉvoĉulino ŝirmis la bruston per siaj longaj haroj.

"Ne ĉagreniĝu, feino! Jen via vesto," diris Bovisto.

Ŝi prenis la veston kaj ĝin surmetis. Kaj dum ŝi kombis la nigran hararon, li rakontis al ŝi, kiel li pasigis la infanecon; kial li forlasis sian fraton kaj bofratinon kaj kian vivon nun li havas. Fine li diris, ke lia fidela amiko la bovo sciigis, ke hodiaŭ ŝi sin banos ĉi tie.

Ŝi tute absorbiĝis de lia detala rakontado. Amo kaj kompato al la junulo plenigis ŝian koron. Kaj ankaŭ ŝi rakontis al li pri sia vivo en la ĉielo.

Si kaj la forflugintaj feinoj estas nepinoj de la Okcidentĉiela Reĝpatrino. Ĉar ŝi estas la plej lerta en teksado, la avino nomas ŝin Teksistino. Matene kaj vespere, ŝia avino ornamas la ĉielon per la brokaĵoj de ŝi teksitaj, kaj tiajn brokaĵojn la homoj vidas irizaj nuboj ĉe aŭroro kaj krepusko. Sed tiom da brokaĵoj la avino bezonas, ke Teksistino devas laboregi tage kaj nokte, sen ripozo, sin trovante kvazaŭ en malliberejo. Ŝi arde deziras lasi la teksilon almenaŭ por momento por ĝue rigardi siajn brokaĵojn, kiuj, senkompare belaj, pendas glimante sur la firmamento, sed la severa avino eĉ tion malpermesas. Kiam la rozkoloraj nubflokoj ŝvebas sur la cielo, Teksistino povas vidi nur ilian oran randon, tra la mallarĝa fenestro. Oni diras, ke ĉio en la ĉielo estas bona. Tute ne! Mankas eĉ la ebleco vidi propran laboron! Ekzistas nur mallibereco! Teksistino ĉiam sin nutras per la espero forlasi la ĉielon, pasigi almenaŭ momenton sur la tero, tute libere kaj senĝene, kaj propraokule vidi, kia estas la homa mondo.

Ŝi diris sian esperon al la fratinoj, kaj ĉi lastaj, kiuj sentas la saman enuon ĉe la avino, ĝoje aprobis: "Bone, ke ni iom amuziĝu sur la tero! Sed tion ni devas fari plej sekrete. Malfeliĉe, se la avino tion scius."

Posttagmeze la reĝpatrina moŝto prenis pli multajn tasojn da miljara vino ol sufiĉe kaj dormetis sur sia trono. Profite de tio la feinetoj ŝtele forflugis el la ĉielo. Kiel ĝojaj ili estis! Kaj baldaŭ ili atingis la lagon. La kristale klara akvo estis aparte alloga. Ili decidis iom naĝi kaj sin bani en la lago. Kiel libere kaj gaje ili ludis!

Aŭskultante la sinceran rakonton de la feino, Bovisto diris: "Feino, kial reiri al la ĉielo, se tie la vivo estas tiel teda? Vi kapablas labori, ankaŭ mi; ni geedziĝu kaj vivu kune dum la tuta vivo."

La feino klinis la kapon, ŝia vizaĝo forte ruĝiĝis. Iom pensante ŝi diris: "Bone, vi diris prave. Ni geedziĝu."

Ambaŭ sin direktis mano en mano al la kabaneto. Kiam ili vidis la bovon, Bovisto prezentis: "Tiu ĉi estas mia kunulo ekde mia infaneco."

Teksistino frapetis la beston sur ĝia kolo kaj karesis ameme ĝiajn orelojn per la vango. La bovo reciprokis per plezurplena alrigardo, kvazaŭ dirante, "Jes, ĝuste vi, kiu devas esti la novedzino de mia Bovisto."

La nova vivo tiel komenciĝis, feliĉe kaj pace. Ĉiutage Bovisto laboris surkampe kaj Teksistino sin okupis pri teksado. Fojfoje ŝi iris al kampo por lerni kultivadon.

Post du jaroj naskiĝis fileto kaj filineto. Kiam la infanoj scipovis paroli, la patrino ofte rakontis al ili en libera vespero tion kaj tion pri la ĉielo. La du kapetoj leviĝis kaj ilia rigardo sin fiksis jen al tiu stelo jen al alia. Teksistino rakontis al ili multe pri la feinoj. Ŝi tamen ne diris, ke ŝi mem estas feino, forkurinta el la ĉielo.

Feliĉa ŝi estis nun. Sed ŝi sopiris de tempo al tempo al la bonkoraj fratinoj. Kiel ili nun vivas? Ĉu la senkompata avino ilin punis? Ĉu ili malkaŝis al ŝi, ke Teksistino estas ĉi tie? Timo kaj maltranlcvilo turmentis ŝin. Sed nenio gravis, ĉar la feliĉo estis multe pli granda kaj la amo multe pli forta.

Iutage, kiam Bovisto nutris la maljunan bovon, ĝia voĉo denove aŭdiĝis, kaj larmoj vualis ĝiajn okulojn. "Mi ne povas plu vin helpi en la laboro. Mi baldaŭ mortos. Ne forgesu depreni mian haŭton. Bone ĝin konservu. Ĝi utilos al vi. Surmetu ĝin, kiam vi estos senhelpa!"

Tiel parolinte la bovo fermis la okulojn kaj ĉesis spiri.

Bovisto, en profunda aflikto, faris ĉion laŭ la vortoj de sia fidela amiko. Kaj la juna paro, plorante senĉese, enterigis la beston sur montdeklivo malantaŭ la kabano.

Intertempe, en la ĉielo, famo pri la aventuro de la feinoj fine atingis la orelojn de la reĝpatrino. Por forigi ilian ludemon, ŝi ordonis enkarcerigi ilin. Ŝi aparte koleris kontraŭ Teksistino, kiu aŭdacis restadi surtere, ĉar mankis jam la plej lerta teksistino kaj, tiom pli, ŝi rigardis la agon de Teksistino kiel gravan sakrilegion. Ŝi ordonis fari pridemandadon al la enkarcerigitaj feinoj. Sed ĉiu firme asertis, ke neniu scias la kieon de Teksistino. Fine, la rigora avino povis fari nenion alian ol sendi ĉielajn trupojn por serĉi la malobeeman nepinon.

Post longa serĉado la ĉielaj soldatoj finfine informiĝis pri ŝi. Sciiĝinte, ke Teksistino estas jam dzino de malriĉa bovisto, la reĝpatrino eksplodis de kolerego. Iutage ŝi persone venis al la bovista kabano. Ŝi kaptis la nepinon je la brako kaj ŝin tiris eksteren. Tio forte surpri zis la gefilojn de Teksistino. Ili sin kroĉis al la patrino, ke la maljuna fremdulino ne sukcesu en la forkapto. Sed vane! La reĝpatrino krude forpuŝis ilin kaj levis ilian patrinon en la aeron. La kompatinda Teksistino povis fari nenion. Per larmoplenaj okuloj ŝi rigardis la amatajn infanojn. Ŝia koro brulis de malamo al la avino. Ŝi havis multe da vortoj sed ŝi ne povis eldiri ĉi-momente. Fine aŭdiĝis nur "Rapide al paĉjo!"

Kaj la knabo kuris al Bovisto, kiu tiam laboris surkampe.

Reveninte hejmen, Bovisto trovis nur duonfinitan ŝtofon sur la teksilo, kuiratan rizon sur la kameno kaj la plorantan filineton ĉe la sojlo. Li decidis postkuri por savi la edzinon. Sed li ne kapablis flugi! Subite la vortoj de la bovo revenis al li en la kapon. Li haste surmetis la felon, sidigis la du infanojn en korbojn kaj vektoportis ilin el la domo.

Apenaŭ elkabaniĝinte li sentis sin flugi. Vento fajfis preter liaj oreloj.

Li jam povis vidi sian edzinon, trenatan de la reĝpatrino.

"Haltu!" li kriegis. "Jen mi venas."

Abrupte la reĝpatrino tiris jadan harpinglon el la harligo kaj per ĝi faris longan strekon sur la ĉielo malantaŭ si. Tuj estiĝis riverego kiu tiom larĝis kaj tiel forte ondis, ke Bovisto devis halti. De tiam Bovisto kaj Teksistino povis nur rigardi unu al la alia trans la rivero.

Teksistino ricevis severan punon, sed ŝi neniam forlasis la firman volon revidi siajn karulojn.

Fine, post ŝia persista petado, la avino permesis al ŝi rendevui Boviston unu fojon en ĉiu jaro, vespere de la sepa tago de la sepa monato (l).

Tiutage sennombraj pigoj flugis al la ĉiela riverego por fari ponton, ke Bovisto kaj Teksistino povu proksimiĝi unu al la alia. Tial en tiu tago oni malmulte vidas ilin surtere. Oni diras, ke tiunokte, se oni sin kaŝas sub vito-pergolo, oni povas aŭdi la intiman babiladon de Bovisto kaj Teksistino sur la pigoponto.

Bovisto kaj Teksistino fariĝis steloj, tio estas Altairo kaj Vego ambaŭflanke de la Lakta Vojo (2).

(Kompilita de JE Ŝengtaŭ)


Piednotoj

(1) Laŭ la luna kalendaro.
(2) Ĉinoj kutime nomas Altairon Bovisto, Vegon Teksistino kaj la Laktan Vojon Arĝenta Rivero (t.e. la ĉiela riverego).