Enkomputiligis Don HARLOW

Vivo de Andreo Cseh

de Ed BORSBOOM

Ĉapitroj 1 kaj 2

Eldonis Internacia Esperanto-Instituto, 2003

l. DEVENO KAJ JUNAĜO    1895-1911

En la jaro 1848 revolucio ruliĝis tra Eŭropo. Ĝiaj ondoj ŝancelis la reĝimojn en Parizo, Romo, Berlino kaj eĉ en la malgranda Nederlando. Tie la reĝo, timanta la perdon de sia krono, ŝanĝis la absolutan monarĥion al parlamenta demokratio. El Vieno la kanceliero fuĝis kaj oni abdikigis la imperiestron favore al lia 18-jara nevo Franz Josef. Tre minaca estis en tiu urbo la ribelado, ĉar ĝi inspiris la diversajn popolojn en Danuba Monarĥio al proklamado de sendependiĝo. La aŭstra armeo sukcesis sufoki tiujn strebojn, escepte en Hungario. La popolo tie sub la gvido de grafo Batthyany kun bona rezulto kontraŭbatalis la centran registaron. La nova imperiestro petis la helpon de la caro en Moskvo, kiu sendis armeon. La rusoj fine venkis la malobeantojn.

Sed la antaŭa situacio ne revenis en Hungario. La gvidantoj organizis grandskale pasivan rezistadon. La homoj bojkotis la aŭstran administran aparaton. Ili ekzemple ne plu uzis la oficialan poŝton. Ankaŭ la hungaraj regnaj oficistoj strikis. La lando fariĝis paralizita. La registaro en Vieno decidis anstataŭi ilin per funkciuloj el aliaj partoj de la granda regno. Oni varbis interesitojn inter alie en Ĉeĥio.

En la modesta banloko Bohdaneč, dek kilometrojn nordokcidente de la urbo Pardubice, loĝis la parencaro Čech. La nomo devenas de unu el la slavaj gentoj, ĉeĥoj, kiuj en la 6-a jarcento penetris en la regionon de la hodiaŭa Ĉeĥio. Pluraj el tiu parencaro tradicie laboris kiel instruisto en bazaj kaj mezgradaj lernejoj. Iun el ili, la ĉirkaŭ 25-jaran Jakub Čech, kiu posedis gimnazian diplomon kaj flue parolis la ĉeĥan kaj germanan, logis ŝtata posteno en la fora lando. Li iris tien proksimume en 1849. Ĉu li jam havis edzinon aŭ trovis ŝin en la nova hejmloko estas nekonate. Jakub ricevis la funkcion de administranto de la ŝtata ormineja malsanulejo en Baia de Criş, cent kilometrojn okcidente de Alba Julia. Tiuj urboj lokiĝis en Transilvanio, kiu troviĝis tute sude en la aŭstra-hungara regno kaj limtuŝis Rumanion kaj Serbion.

Ĝi estis strategia provinco ĉe la rando de la imperio. Ĝi havis la taskon ŝirmi la limon kontraŭ konkerantoj. Pro tio ĝi jam delonge posedis rekompense vastan aŭtonomion. Kiel limgardanto ĝi tre taŭgis, ĉar la orienta kaj suda flankoj formis malfacile transireblan baraĵon pro alta montaro, nomita Karpatoj.

La teritorio apartenis jam en Mezepoko al la madjara reĝlando. Transilvanio tiam servis kiel bufro-ŝtato kontraŭ rabemaj nomadoj el orientaj stepoj. Malgraŭ la montoj multaj malamikoj povis nerimarkite enpenetri, pro tio ke en tiu regnoparto troviĝis densaj arbaroj kaj apenaŭ loĝantoj. La madjaraj reĝoj decidis popoli ĝin. Hungaraj farmistoj el la gento de Szekler, emaj al tiea instalo, ricevis privilegion pri grundo kaj libera statuso kontraŭ la devigo pri defend-preteco.

Tio ne sufiĉis. En la 12-a jarcento oni varbis plie germanajn koloniistojn el la regiono de la rivero Mosel. Logis ilin regada aŭtonomio, propra jurisdikcio kaj ricevo de grundo. La germanoj konstruis siajn memstarajn sep urbojn, en kiuj prosperis vigle kultura vivo kun altnivela instruado. Kiel ĉiuj geografiaj nomoj en Transilvanio ili ekzistis en tri ekvivalentoj laŭ la germana, hungara kaj rumana. La plej gravaj el tiuj sep nomiĝis Hermannstadt–Nagyszeben–Sibiu kaj Kronstadt–Brasso–Braşov. Aliaj estis la provinca ĉefurbo Klausenburg–Kolozsvar–Cluj, la hungara centra urbo Neumarkt–Marosvasarhely–Tîrgu Mureş, kaj la romkatolika episkopa urbo Karlsburg–Gyulafehervar–Alba Julia.

Nur dum la 17-a jarcento rumanoj, altiritaj de la bonstato kaj eblo trovi rifuĝlokon, komencis trans Karpatoj guti en la landon. Ilia nombro malrapide, sed daŭre kreskis. Ili apartenis al la malriĉa tavolo de la loĝantaro, vivtenis sin kiel kampuloj aŭ ŝafistoj. La virinoj dungigis sin kiel servantinoj ĉe hungaraj aŭ germanaj familioj. Inter la hungaroj oni trovis bienulojn, prosperajn farmistojn kaj oficistojn. Komerco, industrio, ekspluato de minejoj, kaj la metioj estis en la manoj de la germana popolparto. Kvara grupo estis la judoj, kiujn oni renkontis tra tuta Transilvanio. Ili devenis el Hispanio, kiam tie la inkvizicio komencis grandskale persekuti ilin en la 15-a jarcento. El kvanta vidpunkto relative malgranda, sed pro la aparta lingvo, religio kaj moroj tiuj sefardoj, kiel nomiĝis judoj el la ibera duoninsulo, formis atentindan komunumon. Ĝenerale ili estis akceptitaj ĉe la aliaj kaj ne suferis pro antisemitismo. Ili trovis eĉ potencan patronon en la persono de la transilvana ĉefepiskopo, grafo Majláth, kiu ekoficis antaŭ la dua mondmilito.

Tiel statis la populacio en la komenco de la 19-a jarcento. Ekzistis aŭtonoma provinco kun tri ĉefaj popolgrupoj, kiuj vivis relative en paco unu apud la alia. Ne tute, ĉar la subklaseco de la rumanoj faris ilin latente malkontenta elemento. Ankaŭ la problemo pri hegemonio inter hungaroj kaj germanoj vekis foje akran malakordon en iliaj politikaj starpunktoj. Kvankam ne ekzistas ekcesoj kiel en Bjalistoko, kie inter la diversaj popoloj regis malamo, interbataloj, venĝemo kaj persekutoj, la situacio en Transilvanio estas iel komparebla kun tiu en la naskiĝurbo de Zamenhof. Kaj la demando de Edmond Privat valoras ankaŭ ĉi tie: En kiu loko pli nature elkreskus homo, kies vido pli alten superflugis trans naciaj egoismoj al pure homa mondrigardo?Tia homo estis ankaŭ Andreo Cseh. Li poste memoris sian hejmlandon, ĉiam laŭ sia kutimo pentrante ĝin pli bele ol la realo estis: Transilvanio, kiu meritas esti tutmonde konata pro la edifaj ekzemploj en la paca kunvivado de diversaj nacioj.

Unu afero estis vera: la transilvanoj funde lernis en la pasintaj jarcentoj, ke pro la vundebla loko ĉe la limo ili nepre bezonas unu la alian. Solidareco kaj certa konkordo necesis por transvivi kaj tio kreis tolereman sintenon inter la malegalaj loĝantoj. Ĉiu parolis sian fino-ugran, ĝermanan, latinidan lingvon kaj konfesis sian propran religion. Hungaroj apartenis precipe al la romkatolika, germanoj al la protestanta, kaj rumanoj al la ortodoksa eklezio.


Jakub generis tri infanojn: unu filinon Aranka kaj du filojn. Aranka edziniĝis al iu kun la familia nomo Lehrer. De la knaboj unu servis kiel oficiro en la aŭstra armeo kaj june batalmortis dum milita ekspedicio en Bosnio. La alia eniris post la fino de la gimnazio kiel oficisto en la ŝtatan aparaton. Li naskiĝis en 1862 kaj ricevis la nomojn Otto, Felix. Per tio la patro eble volis manifesti sian aŭstran lojalecon. Li bone elektis, ĉar la integriĝo de hungaroj kaj aŭstroj bezonis ankoraŭ plurajn jardekojn. Supozeble hejme ĉe Jakub oni parolis la germanan, ĉar Otto rigardis ĝin sia gepatra lingvo. Li en la lernejo kaj per la kontakto kun kamaradoj lernis la hungaran. Ĝin li cetere neniam flue, sed tamen sufiĉe parolis. Verŝajne estis Otto, kiu ŝanĝis sian ĉeĥan nomon Čech al la hungara skribmaniero Cseh.

Jakub vivis mizerete. Estas vere, ke la patra ofico havis siajn beneficojn. Li akiris propran dometon, pecon da grundo por kultivi legomojn kaj fruktojn kaj teni kapron, ŝafon kaj kokinojn, eble ankaŭ oficajn vestojn kiel uniformon. Nur la salajro en mono tre modestis. Kvankam malriĉeco ne estas malvirto, ĝi tamen premis la familion. Oni eĉ skribis al la parencoj en Ĉeĥio por financa helpo.

Komence de la naŭdekaj jaroj, eble post la morto de la patro, Otto transloĝis al la urbeto Luduş, tiutempe nombranta ĉirkaŭ 1000 enloĝantojn. Vakis tie la posteno de aktisto ĉe la distrikta tribunalo. Li ricevis ĝin kontraŭ malalta salajro kaj unu el tiuj kaŭrantaj dometoj, kiuj ne povis rektiĝi pro la ripetitaj tataraj, turkaj kaj aŭstraj atakoj. Tiuj oficistaj kabanoj tieaj apartenis al la grafa familio Bethlen kaj kune nomiĝis "korto de Bethlen". Post iom da tempo Otto estis fikse instalita ĉe la juĝejo kaj li konsideris edziĝon. Liaj enspezoj ankoraŭ modestegis, sed li estis sana, relative juna kaj havis bonajn perspektivojn kiel regna oficisto. Kiamaniere trovi taŭgan kunulinon? Li elkovis ekstravagancan planon. La jenan historion mi notis el la buŝo de la 83-jara Andreo Cseh.

En Luduş Otto ne konas allogan kandidaton. Antaŭ nelonge li aŭdis pri knabina internulejo de la monaĥinoj de Sankta Francisko en Sibiu. Kial ne serĉi tie? Li vojaĝas al tiu urbo kaj post mallonga serĉado trovas la lernejon. Li revenas iom antaŭ la fino de la posttagmezaj lecionoj kaj proksime de la konstruaĵo atendas. Subite la kradopordo malfermiĝas kaj inoj svarmas el la korto. La junaj forkuras, sed la pli aĝaj kelkope kaj digne surpaŝas la trotuaron. Tiujn ĉi Otto speciale observas. Inter ili troviĝas adoltino, kiu trovas plaĉon antaŭ lia vizaĝo. La sekvan tagon la fraŭlo denove ekstaras sur la sama loko kaj jen ree elvenas la knabino.

Nun li en certa distanco postiras ŝin. Je tiu momento ŝi malaperas en simplan domon. Evidente ŝi loĝas tie. Kiel daŭrigi? Otto volas unue konsideri la situacion kaj elpensi adekvatan strategion. Li foriras. La trian tagon li revenas ĝuste antaŭ la vespermanĝo. Li sonigas la pordofrapilon kaj aperas mezaĝa virino. Je la komuniko, ke li havas seriozan aferon por priparoli, nia heroo estas enlasita. En la ĉambro kolektiĝas la domanoj. Nur tri personoj: la patrino kun sia 18-jara infano Gabriella, kaj la avino. La svatiĝanto tuj prezentas sin kaj mallonge donas informojn pri sia aĝo, familio, loĝloko, laboro kaj financa situacio. Fine post paŭzeto la vizitanto diras la kialon de sia veno, abrupte konkludante: "Pro tio, ke mi nun povas vivteni familion, mi serĉas edzinon. Mi petas la manon de la fraŭlino."

Granda konsterniĝo ekregas! La trio, verŝajne por defendi sin, laŭte rifuzas. En tiu momento Otto tiras el la poŝo pistolon kaj surtabligas ĝin. Emocie li akcentas: "Se mi ne ricevos vian filinon, mi mortpafos min ĉi tie." La virinoj ektimegas kaj subite la patrino krias: "Akceptite, vi edziĝos kun Gabriella."

Kunludis en tio verŝajne la penso, ke la fremda, bone vestita sinjoro povus elimini la mizeron, en kiu ili vivis. Sen regulaj enspezoj pro jama morto de la edzo kaj patro, sen la ŝanco pri socia refortiĝo, la ligo de Gabriella al oficisto almenaŭ signifis plibonigon de ties vivkondiĉoj.

Ne ekzistis obstakloj por la geedziĝo. La hungara fianĉino Gabriella Komaromy de Belényes devenis el malriĉiĝinta familio transilvana, kiu tradicie loĝis en la ĉirkaŭaĵo de Sibiu. Gabriella, naskita en 1876, estis konsiderinde pli juna ol la amanto. Tio okazis ne malofte en tiu epoko. Viro devis prizorgi solidan ekziston, antaŭ ol serĉi vivkunulinon. Ambaŭ apartenis al la romkatolika religio kaj aktive praktikis ĝin. Otto sufiĉe parolis ŝian lingvon, por fari ĝin la hejma lingvo. Krome por regna oficisto, laboranta en la hungara reĝlando, ŝajnis plej oportune, edziĝi al tiunacia junulino. Estis decidite, aranĝi la geedziĝon en Sibiu post la fino de la lerneja studo de la knabino. Je la festo de Sankta Katarino, la 24-an de novembro 1894 okazis la ceremonio. La nova paro ekloĝis en Luduş, kie Otto panlaboris.


Laŭ la gregoria kalendaro la 12-an de septembro 1895 inter la 12-a kaj 13-a horo Gabriella akuŝis je sia unua filo Andreo. La helpanta kuracisto antaŭtimis la baldaŭan estingiĝon de la vivo, ĉar la etulo estis ekstreme febla. Li misaŭguris. Li ne supozis, ke la novnaskito dum sia tuta vivo laboregos por alta idealo kaj atingos la konsiderindan maljunecon de 83 jaroj.

En la tiama Transilvanio la enskribado de civitanoj estis tasko de la eklezia administracio. La romkatolika pastro enmatrikulis la idon sub la latinaj nomoj Andreas Gregorius Joannes. La bapto baldaŭ okazis. Hazarde 1895 estis la jaro de ĉi koncerne grava evento: la registaro enkondukis ekde la 1-a de oktobro 1895 la civilan registradon. Kvankam ne deviga, ĉar la bebo naskiĝis antaŭ tiu dato, Otto evitis ĉian riskon kaj komence de oktobro ekstre enmatrikulis lin en la magistratejo de Luduş. Tie oni notis lin sub la hungarigitaj nomoj András Gergely János. En 1896 Gabrielle akuŝis je dua fileto. Li en malpli ol unu jaro mortis pro pulminfekto. Ne plu naskiĝis infanoj en la familio.

Andreo prospere kreskis kaj iris en 1900 al la lernejo. En Danuba-Monarĥio la instruado estis tiel organizita, ke infanoj komencis la elementan lernejon en la aĝo de ses aŭ, nur en kelkaj esceptaj lokoj, de kvin jaroj. Tiu, kiu montris kapablojn, povis daŭrigi la studon en gimnazio. Tiu daŭris dum 8 klasoj de la deka ĝis la dekoka jaro. Nur mallonge Andreo vizitis la lernejon en Luduş. La familio transloĝis en 1901 al la pli granda urbeto Haţeg, 100 kilometrojn sudokcidente de Alba Julia. Verŝajne la patro ricevis iom pli altan ŝtatan oficon. En 1905 Andreo finis tie la elementan lernejon kaj laŭ ĝia atesto li ricevis por ĉiuj fakoj la epiteton 'brila'.

Tia inteligenta bubo devus plu lerni. Restis por la patro unu problemo. Li ne gajnis sufiĉe por kovri tiajn elspezojn. Sed ekzistis solvo. La romkatolika eklezio praktikis sistemon de stipendioj por talentaj junuloj. La estro de la paroĥo, al kiu la familio Cseh apartenis, aranĝis tra sia ĉefo la senkostan studadon. La gepatroj povis elekti unu el la sep katolikaj gimnazioj en Transilvanio. Ili decidis pri tiu en Alba Julia, kun kiu Haţeg estis fervoje ligita. La distanco tamen necesigis, ke la filo fariĝu internulo.

Kia emocia tago en la fino de aŭgusto 1905. Por la knabeto eĉ iom timiga. Li eliris el la sekura medio kaj eniros en tute ne konatan mondon. Por la gepatroj, speciale por panjo, ĝi estis aflikta. Tiel frue la pupilo de ŝia okulo forlasis la hejmon dum multaj jaroj, eble por ĉiam. La adiaŭo signifis ion definitivan, epoko fermiĝis. La historia momento postulis konkretan memoron. Ĉe la loka fotografisto la familio pozis por oficiala foto. Ni ne scias, kiel la vojaĝo al Alba Julia okazis. Certe Andreo utiligis la vapor-vagonaron kaj supozeble Otto akompanis sian filon al la fora urbo kaj lasis lin en la internulejo.

Alba Julia profunde impresis la dekjarulon. Ĝi ne estis vere granda urbo, proksimume kun 15.000 enloĝantoj, sed kompare kun la kamparaj urbetoj Luduş kaj Haţeg ĝi aperis antaŭ liaj okuloj kiel riĉa metropolo. Alba Julia havis longan historion. Jam antaŭ la invado de la romiaj legioj staris tie fortreso. Kiam la konkerantoj el Romo okupis en la dua jarcento de nia erao Transilvanion, ili tuj vidis la strategian valoron de tiu loko kaj konstruis garnizonejon. Apud ĝi kreskis ilia ĉefurbo kun la nomo Apulum. En dokumentoj ekde la naŭa jarcento oni indikis ĝin per la latinigita formo Alba Julia, kio signifis 'blanka fortikaĵo'-n.

En la tempo de Andreo la urbo funkciis kiel fokuso de la romkatolika potenco en la provinco. La ĉef-episkopo, lia moŝta grafo Majláth de Székhely rezidis en vasta palaco. Proksime de lia bieno majestis la romanika katedralo. Plue imponis aliaj arĥitekturaj valoraĵoj: la gimnazio kaj internulejo, la biblioteko de Batthyany, la seminario, la alta domo de grafo Bethlen, la citadelo kun remparo kaj ĝiaj pordegoj. Ĉiuj katolikaj konstruaĵoj estis koncentritaj en la pli supre troviĝanta antikva parto. Pro la situo tiu tuto okupis iom apartan, eĉ izolitan lokon rilate la ceterajn novajn kvartalojn, kiuj etendiĝis ĉe la piedo de la monteto. La religia centreco trenis en sia spuro ankaŭ konsiderindan kulturan aktivadon. Oni konservis la historian karakteron de stratoj kaj placoj kaj flegis la ĝeneralan aspekton per parkoj kaj vegetaĵoj. Kaj alia surprizo por la internulo. La loĝantaro ne nur konsistis el parolantoj de la rumana, sed certaj partoj ankaŭ uzis la hungaran kiel la patrino kaj la germanan kiel la patro. Krome buntigis la strataspekton hebreoj kaj relative multaj ciganoj. Inoj el ĉi lasta gento ŝatadis rigardi manplaton por antaŭdiri la estonton. Ankaŭ ĉe junaj studantoj. Kvankam Andreo ne konis tiun magion, ĝi ravis lin. Entute la spektro de popoloj kun ĝia varieco lingva kaj mora fascinis la knabon. Bela kaj alloga urbo!

Pri la gimnazia periodo ekzistas nur unu fonto. Estas konservitaj la atestoj de ĉiuj ok klasoj de tiu lernejo plus la abiturienta diplomo. Gimnaziano ricevis nur unu fojon en la fino de studjaro ateston, ĉi kaze ĉiam en la lastaj tagoj de junio. La juĝo ne okazis per notoj, sed per priskribo. Oni aplikis kvar kategoriojn, kiuj estis indikitaj dorsflanke sur la dokumento: 1 estas brila, 2 bona, 3 sufiĉa, 4 nesufiĉa. Andreo ĝenerale atingis 'brilan', kelkfoje 'bonan', nur unu fojon por gimnastiko 'sufiĉan', neniam 'nesufiĉan'.

En la unua kaj dua klasoj la sekvantaj fakoj estis instruitaj laŭ jena vico sur la listo: religio, hungara, latina, geografio, biologio, matematiko, geometrio, kaligrafio, gimnastiko, kantado. En la tria oni aldonis germanan, historion. En la kvara francan, unu jaron fakultative kaj Andreo elektis ĝin. En la kvina oni aldonis grekan, en la oka filozofion. Fakoj de la finekzameno en 1913 estis hungara, latina, historio, matematiko, religio, greka, germana, filozofio, biologio, geometrio. En ĉiu Andreo atingis 'brilan', nur en filozofio 'bonan'. Frapas detalo. La rumanan lingvon oni tute ne instruis. Ĝi estis taksita kiel malgravaĵo. Andreo ne sciis ĝin, kvankam hejme en Puj la servistino parolis nur rumane.

Pri la privataj cirkonstancoj en la gimnazio kaj internulejo ni scias nenion. Kiel estis la kontakto de Andreo kun liaj samklasanoj? Nur unu frazon ĉi rilate Andreo poste menciis. En la somera ferio de 1911 li vagonaris de la gepatra vilaĝo al klaskamaradoj en la urbeto Petroşeni. Kiel estis la kontakto kun liaj instruistoj kaj ĉu li havis la ŝancon dum tiuj ok jaroj interŝanĝi kelkajn frazojn kun la episkopo, grafo Majláth ? Tiu ĉi funkciis kiel plej supera ĉefo de la gimnazio, kiun li de tempo al tempo inspekte vizitis. Andreo menciis, ke li forte interesiĝis pri ĉiu aparta lernanto kaj ke li ankaŭ konis ĉiun el ili. Sed ĉu tio kondukis al aŭdienceto inter li kaj Andreo? Kion la knaboj – knabinoj tie ne studis – faris en siaj liberaj horoj? Ĉu ili rajtis eniri la sekularajn kvartalojn de la urbo, iom for de la katolika bastiono? Unu blanka paĝo en la biografio.

En 1911 Otto Cseh fariĝis direktoro de la katastro en Puj. Tiu ĉi vilaĝo troviĝis en la regiono kun rumana plimulto, 18 km sudoriente de Haţeg proksime al la montaro, kie la regna limo tuŝis Rumanion. La patro akceptis la promocion en tiu fora angulo por akiri pli memstaran postenon kaj pli altan salajron. En Puj paradis nur kvar konstruaĵoj el briko. Ĉe la enirejo el la direkto de Haţeg staris maldekstre de la vojo alta katolika preĝejo kaj dekstre teretaĝa masonita domo, funkcianta duone kiel katastra kontoro kaj duone kiel loĝejo por la estro kun lia familio. Daŭrigante la vojon oni venis en la centron kun stacidomo kaj ortodoksa preĝejo. En 1924 la filo devis akcepti en la vilaĝo gaston, kiu vagonare alvenis je noktmezo. Andreo iam notis, mi iris al la stacidomo kun petrola lampo en la mano. En tia modesta medio eklaboris Otto Cseh.

Andreo vojaĝis en la somera ferio de 1911 por la unua fojo al tiu kvieta, neriĉa loko. Li estis promesinta al kelkaj klaskamaradoj, loĝantaj eĉ pli ĉe-lime en Petroşeni, viziti ilin. En iu julia tago li sidis en la vagonaro tien kaj lia okulo estis tirita al afiŝo, gluita sur unu el la vagonvandoj. Temis pri nova mondolingvo Esperanto. Li antaŭ iom da tempo en Alba Julia jam legis ion pri ĝi en la katolika junulgazeto 'Nia Standardo', sed ne okupiĝis pri la afero. Nun denove kaptis la vorto lian atenton.

La teksto invitis mendi gramatikon kaj vortaron kontraŭ sendo de dek-centima poŝtmarko al iu budapeŝta adreso. Neimageble, Andreo vidis antaŭ si tiajn librojn en la latina kaj germana. Kiel dikaj ili estis, sekve en mondolingvo ili devus superi eĉ tiujn ekzemplerojn. La prezo vere ŝajnis bagatelo. Li decidis skribi. Sed venis nur koverto kun la ŝlosilo de Ĉefeĉ kun specimeno de esperanta gazeto 'Hungara Studento'. Andreo pensis, ke oni trompis lin kaj sentis seniluziiĝon. Ne rigardante la sendaĵon, li flanken metis ĝin. Post kelkaj tagoj, ripozante sub la morusarbo en la hejma ĝardeno, li tamen ekinteresiĝis pri la libreto. Laŭ lia propra eldiro: Ene de unu horo mi ellernis la gramatikon kaj vespere finlegis la gazeton. Dum tiu somerferio Andreo Cseh fariĝis esperantisto.

2. LA ĴURO POR REUNUIGI LA HOMARON    1911-1919

Dum la unuaj jaroj de la 20-a jarcento Esperanto atingis el Varsovio la pli forajn landojn en Eŭropo. La lingvo aperis ekzemple en Rumanio, Svisio kaj Nederlando. En Rumanio donis la decidan puŝon Henriko Fischer Galati, kiu naskiĝis en 1879 en la urbo Galaţi. Komence volapukisto li lernis Esperanton en 1903, tuj poste instruis ĝin al konatoj en sia urbo kaj fondis kun ili la unuan societon rumanan. Kiel li fariĝis esperantisto, li rakontis en publika parolado dum la universala kongreso en Dresdeno en 1908. La teksto estis presita sur la kovrilo de tiutempaj Esperanto-ŝlosiloj.

En la jaro 1903, komencante vojaĝon al la Oriento, mi sidis en la manĝvagono de trajno, kiu portis min de Bukareŝto al la havena urbo Constanţa ĉe Nigra Maro. Tie mi rimarkis unu sinjoron, kiu sensukcese penadis klarigi ion al la kelnero. Ĉi tiu uzis sian tutan lingvoscion, parolante rumane, serbe, turke, bulgare kaj ruse. Sed vane! La fremdulo ne komprenis lin. Tiam mi alpaŝis helpeme – krom la rumana lingvo mi parolis ankoraŭ sep aliajn lingvojn – kaj mi demandis germane, france, angle, itale, hungare, poste eĉ hispane kaj greke, ĉu mi povus lin iel helpi? Ĉio estis vana! En ĉi tiuj 12 lingvoj la fremdulo komprenis neniun.

En tiu momento mi rememoris pri gazetartikolo, kiun mi antaŭ kelka tempo skeptike legis, kaj mi demandis: "Ĉu vi parolas esperante?" Kun ĝojkrio respondis la fremdulo: "Jes, mi parolas!" Kaj li daŭrigis en lingvo, kiun mi mem ne komprenis tiam, ĉar per tiu unu frazo estis elĉerpita mia tuta Esperanto-scio. Kiam la fremdulo tion rimarkis, li tuj trovis la solvon. Li ŝovis en mian manon malgrandan libreton en la angla lingvo, la tiel nomatan Esperanto-ŝlosilon, kiu estas eldonita en preskaŭ ĉiu lingvo. Ĉi tiu eta libro, pezanta nur kvin gramojn, entenas la tutan gramatikon de Esperanto kun vortareto. Kaj nun komenciĝis la lernado. Kiam post dek horoj ni revidis nin sur la ferdeko de la vaporŝipo, survoje al Konstantinopolo, ni jam sukcesis sufiĉe bone interkompreniĝi per Esperanto. Mi eksciis tiam, ke mia kunvojaĝanto estas svedo kaj parolas kvar lingvojn: la svedan, norvegan, danan kaj finan. Do ni kune, la fremdulo, la kelnero kaj mi, parolis entute 16 lingvojn kaj tamen ne povis kompreni unu la alian!

De tiu tago mi estas fervora esperantisto kaj se tiutempe mi estis eble la sola esperantisto en mia lando, hodiaŭ mi staras antaŭ vi kiel reprezentanto de 700 rumanaj adeptoj de la Internacia Lingvo, kiu certe triumfos, ĉar ĝi estas necesega, kiel mi tion klopodis al vi pruvi per rakonto de ĉi tiu malgranda okazintaĵo.

Henriko Fischer Galati estis modelo de la ideala propagandisto. Kun senbridaj entuziasmo kaj energio li starigis en Rumanio grupojn kaj nacian asocion, iniciatis gazetojn, eldonis lerno-librojn, gvidis kursojn, kaj organizis la laboron de fervoraj samideanoj. Krome Henriko estis riĉa homo kaj povis financi la materiajn bezonojn de la movado per grandaj sumoj. Lia mono devenis de la patro, kiu konstruis siatempe industriajn entreprenojn, precipe en Galaţi. Li heredigis al la filo sian havaĵon: domojn, fabrikojn, petrolputojn. La lasta siavice vendis la ĉefan parton kaj transloĝis al Bukareŝto, kie li plene dediĉis sin al kulturaj okupoj. En la rumana ĉefurbo li aĉetis kaj estris du grandajn presejojn-eldonejojn: Tiparniţi por ordinaraj kaj Bibliofila por luksaj libroj. Dank’ al sia stimulo de artoj kaj sciencoj – li posedis unikajn grafikajn kaj bibliofilajn kolektojn – siaj sprita elokventeco kaj brilaj kvalitoj personaj, la malavara mecenato kaj aktiva helpanto de klerigaj kaj filantropiaj institucioj facile akiris por Esperanto favoron kaj efektivan apogon. Kiamaniere tio efektiviĝis, montras jena historio, kiun Andreo en 1935 priskribos en kolumno.

Antaŭ la mondmilito okazis en Galaţi, rumana urbo ĉe Danubo, ke la polico trovis sur la strato vagantan viron. Li ne povis doni respondojn je la demandoj de la policistoj, ĉar li ne konis la lingvojn, en kiuj la policistoj al li parolis. Oni traserĉis liajn poŝojn, sed oni ne trovis pasporton aŭ ian alian legitimilon. La tuta polica oficejo estis senkonsila. Fine oni decidis meti la strangan viron en areston, registri lin en la listo de "trovitaj objektoj" kaj atendi, ĝis kiam iu serĉos lin.

La senlingvulo en la malliberejo malĝoje sidadis, sed dum tio la providenco laboris. En unu vespero la policestro sidis en kafejo kun granda societo. Por amuzi sian amikaron, li rakontis pri la senlingvulo. La hazardo tiel aranĝis, ke en la societo estis ankaŭ Henriko Fischer Galati. Aŭdinte la historion pri la arestito, li tuj diris: "Sinjoro policestro, la problemo estas solvita. Ekzistas nova lingvo, farita de la pola kuracisto, doktoro Zamenhof. Ĝia nomo estas Esperanto. Ĉi tiu lingvo estas admirinde simpla kaj tiel facila, ke oni povas ĝin ellerni dum kelkaj tagoj. Faru provon, devigu vian senlingvulon kaj ankaŭ unu policiston, lerni Esperanton, kaj vi vidos, ke post unu aŭ du semajnoj vi povos pritrakti la aferon de la trovita homo, eĉ se li venis rekte el la luno."

"Bone," respondis la policestro, "sed kiamaniere ni instruos tiun homon, ĉar li ja ne scias niajn lingvojn?" "Tio ne malhelpas," replikis Henriko Fischer, "ĉar mi havas kolekton de 'Esperanto-ŝlosiloj' en preskaŭ ĉiu grava lingvo de la mondo. Tiuj ŝlosiloj estas tre malgrandaj libretoj, kiuj pezas nur kvin gramojn kaj kostas nur dek centimojn, sed tamen entenas koncize la tutan gramatikon kaj vortaron de Esperanto. Ili estas tre taŭgaj por rapide lerni el ili la novan lingvon. Ni montru al la senlingvulo la tutan kolekton. Espereble li trovos inter la ŝlosiloj tiun, kiu estas presita en lingvo al li konata."

La policestro ĝoje akceptis la originalan proponon. Henriko Fischer transdonis siajn ŝlosilojn al la policejo. Tie la estro dismetis la diverslingvajn kaj diverskolorajn libretojn sur tablo, simile kiel antaŭdiristino sternas siajn multsignifajn kartojn antaŭ la avidaj okuloj de la naiva kliento, aĉetanta dolĉajn iluziojn. Oni kondukis la malliberulon al la tablo. Li rigardis la libretojn, sed sen rezulto. Li tute ne reagis. Eble li pensis, ke estas ia nova kartludo aŭ polica ceremonio por eltrovi krimojn. La policestro ekkoleris. Li telefonis al Henriko Fischer: "La eksperimento fiaskis. Nia homo konas neniun lingvon de la mondo. Verŝajne li estas Marsano." Sed Henriko Fischer, ĉiam preta por novaj proponoj, sen hezito respondis: "Tio ne helpas! Kie estas volo, tie estas vojo. Metu vian Marsanon en miajn manojn kaj mi liveros al vi la rezulton."

La policestro konsentis, kaj Henriko Fischer ekagis. Li aranĝis kurson de la lingvo Esperanto, laŭ originala kaj speciala sistemo, pri kiu mi parolos iam alifoje. Komenciĝis la kurso kaj inter la gekursanoj oni rimarkis du seriozajn virojn, kiuj sidis unu apud la alia. Unu el ili estis la senlingvulo mem, la alia estis detektivo, kies tasko estis lerni Esperanton kaj gardi la arestiton. La kurso progresis kaj post kelkaj semajnoj la instruisto kun triumfa voĉo telefonis al la policestro: "Mia promeso estas plenumita. La senlingvulo parolas!"

Kaj vere, oni povis okazigi la pritrakton, eldemandi la misteran viron pere de la kunlerninta detektivo. Oni eksciis, ke li ne estis danĝera Marsano, sed milda kaj honesta homo el iu angulo de la senfina rusa imperio. Malbonŝance dum la travojaĝo li perdis sian pasporton kaj falis en ĉi tiun aventuron.

Tiu pioniro, Henriko Fischer Galati, ebligos dum la 20-aj jaroj la nekredeblan floradon de la movado en Rumanio.

En Svisio oni fondis nacian esperantan societon en 1902. Aliĝis al la tieaj verduloj en la posta jaro du gimnazianoj el Ĝenevo: Hector Hodler kaj Edmond Privat. Ili kreis revueton 'Juna Esperantisto', la gazeton 'Esperanto' krome en 1908 la amikoj naskis novan organizon UEA. Hodler, filo de la fama pentristo Ferdinand Hodler, juna mortis en 1920. Privat fariĝos gvidanto de la internacia Esperanto-movado. Edmond laŭ la legendo piedmigris al la unua universala kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905. Tie li parolis la lingvon de Zamenhof jam kun matura elokventeco. La impreso de tiu kunveno kun ĝia emocia atmosfero inspiros lin dum la tuta vivo. En la biografio 'Vivo de Zamenhof' li notis pri tio:

Naskiĝo nova de l’ homaro kun odoro de lulilo. Amikaro simpla kaj sincera. Manpremoj. Kompreniĝo reciproka. Paroloj de modesta viro. Grandeco vera de l’ genio, vivanta per ligilo sur niaj lipoj. Spirito potenca de l’ animo pura. Kortremo de l’ homiĝo komuna. Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min ĝis tombo!

Fininte la lernejon la abituriento Privat vojaĝis dum 1907-1908 tra Anglio kaj Usono, kie li havis aŭdiencon ĉe la prezidanto Theodore Roosevelt. Dum 1909-1911 li studis beletron en la universitato de Parizo kaj akiris pri ĝi universitatan diplomon. Edziĝo okazis. En 1912 li kun la edzino veturis al Rusio por viziti i.a. la ĉefministron por pledi favore al la liberigo de la konata esperantisto Postnikov, erare aŭ maljuste arestita. Ree al Usono en 1913. Tie li parolis kun la nova prezidanto Woodrow Wilson. Dum la unua mondmilito la sviso laboris kiel militĵurnalisto ĉe la frontoj en Danuba Monarĥio kaj Polio. Por tiu ĉi lando li gvidis en 1916 kampanjon por ĝia sendependeco kaj du jarojn poste li doktoriĝis per la tezo "La pola ribelo en 1830 kaj ĝiaj eĥoj en la okcidento".

En Nederlando aperis en 1900 en Amsterdamo lernolibreto de la 13-jara gimnaziano J.C. Bruijn, sed la Esperanto-movado komenciĝis en 1901, kiam Dreves Uitterdijk publikigis la unuan lernolibron laŭ la franca modelo de De Beaufront. Li samjare varbis la volapukiston Hindrik Bulthuis, estanta ekde de tiam vera motoro por la Internacia Lingvo en la tuta lando, sed precipe en sia urbo Hago. Senlace li okupiĝis pri propagando, gvido de lecionoj kaj precipe verkado. Li eldonigis proksimume 35 librojn, inter ili lernilojn, originalajn romanojn kaj tradukojn el la mondliteraturo.

Al unu el liaj kursoj en 1909 aliĝis la filino de la eksa volapukisto kaj industriisto F.F.A. Dirksen el Roterdamo. Ŝi, naskita en 1887-09-22, fariĝis instruistino de elementa lernejo, mallongan tempon estis edziniĝinta kaj nun studis Esperanton. La bela Julia Dirksen estis laŭ karaktero aktivega, regema kaj ŝi daŭre entreprenis aferojn. En la sama grupo ĉe Bulthuis troviĝis Jan Isbrucker, naskita en 1889-07-19, studento pri elektroniko en la teknika universitato de Delft. Li estis inteligenta, milda viro kaj havis fajnan senton pri humuro. La junaj homoj, kun egalaj idealo kaj kapablo harmonie solvi problemojn, geedziĝis en 1915. La paro generis tri idinojn: Juul en 1916, Ellen en 1918 kaj Nora en 1920. Julia kaj Jan Isbrucker rapide akiris inter la samideanoj renomon de gravaj organizantoj.

En Transilvanio, la hejmprovinco de Andreo Cseh, ankoraŭ en la 19-a jarcento oni jam trovis pionirojn de Esperanto. Tie ekstaris en 1897 la unua esperantisto, la poligloto kaj eminenta lingvisto d-ro Gábor Bálint. Tiu ĉi hungaro naskiĝis en 1844 en la transilvana vilaĝo Catalina, finis la gimnazion en Oradea kaj regis tiam jam dek fremdlingvojn. En Vieno kaj Budapeŝto li akiris diplomojn pri teologio kaj juro, tamen li ĉiam inklinis al la fenomeno de lingvoj. Inter 1871-1874 li entreprenis vojaĝon al Astraĥano kaj Mongolio por esplori kaj priskribi kion la indiĝenoj parolis. Pli malfrue li partoprenis en ekspedicio al Hindio, Japanio kaj Tibeto ankaŭ por filologiaj konoj. Ĉirkaŭ 1890 li lekciis kiel profesoro en la universitato de Ateno. En la greka ĉefurbo Bálint unuafoje aŭdis pri Esperanto.

En 1893 li revenis hejmen, ĉar oni fondis speciale por li katedron pri ural-altaja lingvistiko en la universitato de Cluj. Kvar jarojn poste pere de artikolo de la franco Gaston Moch, la scienculo serioze ekokupiĝis pri Esperanto. Tuj li faris prelegojn al siaj disĉiploj en Cluj pri la problemo de mondolingvo kaj la solvo de Zamenhof. Li eldonis sur hektografitaj paĝoj la 16 ĉefregulojn de Esperanto kaj gvidis ankaŭ kurson. Unu el la studentoj, Ábel Barabás, verkis la unuan Esperanto-lernolibron, por kiu Bálint mem verkis antaŭparolon. Tiu libro migris al aliaj partoj de Hungario. La grajno ekĝermis. En 1911 budapeŝtaj esperantistoj surgluis reklamafiŝojn en vagonaroj. Unu tian Andreo legis survoje al Petroşeni, ĝi decide inspiris lin.


Andreo iris la vojon de la plimulto de junaj komencantoj en Esperanto. Aŭtodidakte li lernis la lingvon, en ĉi tiu kazo pere de la ŝlosilo de Ĉefeĉ, baldaŭ disvastigis ĝin, instruante kelkajn klaskamaradojn kaj li komencis korespondi. En 'Hungara Studento' Andreo trovis 20 adresojn kaj laŭ sia propra konfeso li skribis al ĉiu. Eĉ ĉiu respondis. Ĉu tiuj mencioj tute veras, ni ne scias. Andreo ŝatis fari el okazaĵo aventuron iom pli belan ol la realaj faktoj diktis.

Ekzistas la trafa konstato de Alfred Polgar, la viena felietonisto, ke historiojn oni neniam ĝuste travivas, ilin malofte ĝuste rakontas. Andreo apartenis al la kategorio, kiu ĉiam volis liveri anekdoton kiel eble plej frapan. Li facile ŝanĝis detalojn por akiri la maksimumon de streĉo aŭ sprito.

Certe estas, ke Andreo skribis al kvar personoj. Al Ricardo Albiol, kuracisto en Valencia, Hispanio; Andreo posedos ankoraŭ en 1949 lian portreton. Al Antti Räty en Kelvá, Finio. Je 1946-11-07 Räty mendos librojn ĉe Andreo. Tiu ĉi respondos, ke li gardadis la fotografaĵon de Antti, kiu perdiĝis dum la dua mondmilito. Al Kalle Väisälä en Göttingen, Germanio. En la respondo staras i.a. Mi ne estas germano, sed fino el la urbo Joensuu. Tamen nuntempe mi loĝas en Germanio kiel studento ĉe la universitato de Göttingen. Por prepari mian disertacion mi studas ĉi tie la algebran solvon de la ekvacioj de la kvina grado. Ĝi estas tre interesa temo. Kiam Andreo partoprenos en 1949 en la germana Esperanto-kongreso en Göttingen li rememoros en parolado tiun korespondon. La urbo Göttingen estis en mia vivo la unua eksterlanda urbo, kun kiu mi, dank’ al Esperanto, havis kontakton. Kiam mi ankoraŭ estis knabo, lernanta en la gimnazio kaj novbakita esperantisto, en la jaro 1912 unu el miaj unuaj korespond-amikoj estis Kalle Väisälä. Andreo skribis ankaŭ al samideano en Madagaskaro.

Jen kelkaj konkludoj. La lasta topografia nomo montras, ke en 1911 Esperanto jam ne estis eŭropa afero, sed ke ĝi penetris en aliajn kontinentojn. Krome oni povas konstati, ke Andreo neniam forgesis la iamajn samideanojn kaj ke li tre interesiĝis pri la personoj mem, petante portretojn, kiujn li enarĥivigis. Cetere tiuj kvar korespondantoj estis sufiĉe ekzotaj por junulo el Transilvanio. Verŝajne li intence elektis ilin. Finio kaj precipe Hispanio restos en lia vivo ŝtatoj, por kiuj li sentis apartan interesiĝon kaj simpation. Hispanio ludos poste iom gravan rolon en lia Ĉe-kurso.

Kiel ĉiuj freŝaj adeptoj de Zamenhof Andreo volis partopreni en iu Esperanto-aranĝo. La momento estis favora je pentekosto en 1914. Post la finekzameno de la gimnazio en 1913 la abituriento adiaŭis sian amatan Alba Julia kaj reiris hejmen. Restis la kaloĉaja arĝentsonor’ de l’ rememor’ pri l’ tempoj, kiuj ĉesis. Ĝojriĉa temp’ de l’ knab’ facilanima. Ho vivabund’ en kora fund’; viv’ estas ja senlima. En Puj la kuracisto konsilis al la gepatroj, teni la laŭ li feblan filon dum unu jaro hejme, por ke tiu ĉi povu ripozi kaj kolekti novajn fortojn. Tiel okazis. Ĝis septembro 1914 Andreo havis malmultajn okupojn kaj li utiligis la okazon, vojaĝi al Szeged, kie oni organizis la trian hungaran kongreson de Esperanto inter la 31-a de majo kaj la 1-a de junio.

Ĝi imponis lin. Je la unua fojo li vidis amason da esperantistoj. Ĉeestis 250 personoj. Krome li konatiĝis kun la influriĉa, rom-katolika prelato, Aleksandro Giesswein, depost 1912 prezidanto de Hungara Esperanto-Societo. Brila sciencisto kun modernaj ideoj pri pacifismo kaj feminismo. Dimanĉmatene Giesswein celebris la meson en la preĝejo Sankta Rokuso kaj poste li gvidis la laborkunsidojn. Oni decidis pri nova regularo por kunigi ĉiujn hungarajn esperantistojn sub unu tegmenton. Longan diskuton kaŭzis la venonta kongreso en 1915. Ĉu ili kune kun la aŭstroj organizos ĝin jes aŭ ne? Delikata temo, ĉar ĉu komuna kunveno ne ŝajnigus, ke Hungario estus nur provinco de Aŭstrio? Oni grandnombre akceptis unu kongreson, ĉar tio povus fariĝi fratiga festo. Tiu idealo ne realiĝis. Ekflamis du monatojn poste la mondobrulo!

Kun unu aliĝinto Andreo speciale amikiĝis: kun Julio Baghy. Ili daŭre akompanis unu la alian al la kongresaj programeroj kaj tra la urbo. Dum iu promeno Baghy, kiel pasia fumanto, volis aĉeti cigaredojn. Ni eniris en tabakvendejon. Evidentiĝis, ke li estas pasia ne nur kiel fumanto, sed ankaŭ kiel aktoro kaj propagandisto. Ĉar en la butiko kun fervoro kaj talento li ludis la rolon de fremdulo, veninta el malproksima lando kaj parolanta nur en Esperanto. Li faris ĉiujn siajn petojn kaj demandojn en Esperanto, kaj mi devis ludi la rolon de tradukisto. Tiamaniere li ricevis la deziratajn cigaredojn, sed ankaŭ la vendisto ricevis grandan dozon da propagando pri Esperanto laŭ la plej efika demonstracia metodo.

Tiu ĉi anekdoto, eternigita en kolumno de Andreo Cseh 1936-12-05, montras esencan flankon de lia karaktero. Kvankam Julio Baghy iniciatis la skeĉon, la kamarado volonte rolis en ĝi. Andreo ŝatis la ludon de mistifikoj. Tio daŭre revenas en lia aktivado. Ekzemple li uzos ĝin kiel gravan elementon en lia Ĉe-kurso en la 20-aj jaroj. Mistifiko estas trompeto kun la celo ŝerci aŭ amuzi, same kiel blago estas mensogeto kun la sama celo. Oni rigardu ilin pozitivaj nocioj. Male al ĉarlataneco. Per ĝi oni miskondukas la publikon por akiri propran profiton. Ne ĝustas, atribui al Andreo Cseh tiun lastan kvalifikon, kion kontraŭuloj poste de tempo al tempo faros.


En 1912 unuigis sin la balkanaj ŝtatoj Serbio, Bulgario, Montenegro kaj Grekio kontraŭ sia iama subpreminto Turkio. Ili atakis la malamikon en oktobro 1912 kaj plene venkis ĝin. La packontrakto de majo 1913 mallonge tenis sin, ĉar la aliancanoj kverelis unu kun la alia pri la divido de la predo. La sekva dua balkana milito, en kiu krome partoprenis Rumanio, okazis inter junio kaj aŭgusto 1913. Tiuj eventoj subite baris la prosperan antaŭenmarŝon de Esperanto en tiu regiono, precipe en Bulgario.

Atanas Atanasov el Sofio priskribas en 'Rememoroj de Esperantisto' siajn travivaĵojn. La tuta popolo en entuziasmo ĵetis sin al la sudo. La kanonoj ektondris, la milito ekblekis sian kanton. Anstataŭ labori por Esperanto en Sofio mi vagas tra la montaro de la kirĝalia regiono kun pafilo en la mano kun tornistro sur la dorso. Malgrasa, malpura, longbarba, mi marŝas morte laca, mi dormas sub la ĉielo sur altaj montosuproj. Mi estas malsatega; oni ne povas alporti al ni regule panon, ĉar sur la kapraj vojetoj, tra kiuj pasas nia taĉmento, ne povas marŝi ĉevaloj. En mia dorssako estas la kajero de la gazeto 'Internacia Lingvo'. En la momento, kiam mi en soldata armiĝo estis forlasanta mian hejmon kaj kisis lastfoje la manon de mia patrino ĉe la pordo, la poŝtisto ĵus alportis ĝin. Mi prenis kaj instinkte ŝovis la numeron en la tornistron.

Notindas, ke Andreo Cseh neniam skribe aŭ buŝe menciis tiujn militojn. Kiel 17-jara gimnaziano kaj poste hejme en Puj malfor de la najbaroj Rumanio kaj Serbio li nepre devas esti rimarkinta la malpacon tuj preter la limo. Kial tiu silento? Eble pro tio, ke la vasta Danuba Monarĥio estis unika regno. La vivo tie aspektis al la civitanoj sekura kaj trankvila. Kune loĝis ne nur aŭstroj, hungaroj kaj germanoj, sed ankaŭ bohemoj, kroatoj, rutenoj, serboj, slovakoj, slovenoj. Regis super la unueco imperiestro depost nememorebla tempo. Jes, la unueco estis delikata. Ĝi dependis ne precipe de reguloj, proklamitaj en la ĉefĉefurbo Vieno, sed de la interpopola agordiĝo, bazita sur ia komuna fatosento: kune daŭrigi aŭ kune perei. Franz Josef simbolis la psikologian histon, kiu kuntenis la tuton. En tiu iel paradiza atmosfero, kie milito aŭ ĝia minaco absolute ne havis lokon, kreskis Andreo Cseh.

Tamen en la mond’ eterne militanta ne regis longdaŭra paco. La 28-an de junio 1914 la aŭstra-hungara tronheredonto Franz Ferdinand vizitis la ĉefurbon de Bosnio, Sarajevo. Estis danĝera vojaĝo. Danuba Monarĥio aneksis en 1908 tiun landon, ĉar Serbio estis pretendinta havi posedrajton sur ĝin. La imperiestro Franz Josef volis malebligi al tiu ŝtato ties surprizan akaparon de Bosnio. Ekzistis bosnianoj, kiuj strebis al integriĝo kun Serbio kaj pere de perforto al forigo de fremdaj regantoj. Ili kaptis la ŝancon de atenco. Dum la aŭtoveturado de Franz Ferdinand kaj lia edzino tra Sarajevo iu junulo mortpafis la paron. Malgraŭ la ne-pruvo de enmikso en la konspiron fare de Serbio, Vieno postulis de tiu ŝtato satisfakcion. Kiam oni ne tute plenumis ĝin, Danuba Monarĥio deklaris 1914-07-28 la militon al Serbio. La unua mondmilito estis komenciĝinta.

Unu ŝtato post la alia nun glitis en la katastrofon. Rusio eniris ĝin por helpi Serbion, Germanio por helpi Danuban Monarĥion, Francio por helpi Rusion, kaj tiel plu. Kvazaŭ ĉenreakcio preskaŭ ĉiuj landoj sur la terglobo sekvis. Tiuj, kiuj staris je la flanko de Danuba Monarĥio, nomiĝis la centraj potencoj. La aliaj kiel Rusio, Francio, Britio, Usono nomiĝis la aliancaj potencoj. Nur plenmano restis ekster la mondobrulo, inter kiuj neŭtraluloj troviĝis Svisio, Nederlando kaj Hispanio.

Provizore la vivo en la imperio de Franz Josef ne multe ŝanĝiĝis. Sole la vokadon al militservo de junaj viroj oni ĉie rimarkis. Ankaŭ esperantistoj eniru la armeon. Julio Baghy ekzemple, la freŝa kamarado de Andreo, fariĝis rekruto en januaro 1915. Jam en septembro de la sama jaro rusoj ĉe la orienta fronto kaptis la kontraŭvolan soldaton kaj transportis lin kun aliaj militkaptitoj al koncentrejo en Siberio. Post ses longaj jaroj la 23-an de decembro 1920 li revenos hejmen en Hungario.

Andreo povis sekvi sian originan planon: studi en la politeknika universitato de Budapeŝto. Li vojaĝis tien en aŭgusto 1914 kaj akiris ĉambron en domo por transilvanaj junuloj. En Budapeŝto ankaŭ li devis aperi antaŭ la milita komisiono de medicinistoj, kiu ekzamenis la sanon de novaj armeanoj. Oni taksis la studenton tro malforta por aktivi sur la batalkampo. Li ricevis administran funkcieton en iu armea oficejo en la ĉefurbo. La laboro estis tiel minimuma, ke li kombinis ĝin kun la lernado en la universitato. Pro tio, ke por inĝeniera fako oni bezonas sufiĉe da korpa forto, kion li ne posedis, Andreo saltis post du-tri monatoj al alia studobjekto: juro. Por gajni iom da poŝmono li serĉis eĉ trian okupon kaj trovis ĝin kiel skribisto en unu el la ministerioj.

La knabo el Transilvanio serĉis en la nova urbo kontakton kun esperantistoj. Li renkontis Paŭlon Balkányi, unu jaron pli aĝa ol li, kiu devenis el burĝa familio – lia patro estis kuracisto – kaj oficis en banko. Balkányi lernis Esperanton en 1909 kaj ekde 1912 energie kaj sur tre diversaj terenoj laboradis por la disvastigo de la Internacia Lingvo. Poste li fariĝos unu el ĝiaj plej brilaj kaj kuraĝaj propagandistoj. Li invitis Andreon al sia hejmo kaj liaj gepatroj petis la malriĉan, plaĉan studenton unu fojon en la semajno veni por manĝi kun la familio.

Kreskis fortika amikeco. Domaĝe, post kelkaj monatoj ankaŭ Balkányi devis soldatservi. Ambaŭ junuloj dum jaroj ne vidis unu la alian. Paŭlo Balkányi revenis de la fronto en 1918.

Alia esperantisto, kun kiu Andreo konatiĝis, estis la pli ol 50-jara Jozefo Popper. Andreo priskribis ilian unuan intervidon jene. Estis malseka aŭtuna vespero en la jaro 1914. Mi staris sur bulvarda trotuaro en Budapeŝto antaŭ la redakcio de la ĵurnalo 'Pesti Hirlap'. En la fenestroj de la redakcio pendis grandaj afiŝoj kun freŝaj sciigoj pri la furiozanta mondmilito. Mi legis la novaĵojn kaj kun mi multaj aliaj homoj, el kiuj pluraj aldonis siajn rimarkojn pri la kruelaj okazintaĵoj. Mi ĉirkaŭrigardis: miksaĵo el la grandurba popolo. Ankaŭ soldatoj, milit-vunditoj kaj rifuĝintoj. En momento mia rigardo haltis sur viro, kiu portis larĝrandan ĉapelon kaj vastan pluvmantelon, kaj sur la mantelo – verdan kvinpintan stelon. Mi alpaŝis al li: "Bonan vesperon, sinjoro! Mi vidas, ke vi estas esperantisto." "Jes! Ĉu ankaŭ vi? Mi estas feliĉa. Vi aperas en la plej ĝusta momento." Post reciproka forta manpremo mi demandis lin pri la kaŭzo de lia granda ĝojo. Li respondis: "Mi serĉegas kamaradon, por labori por Esperanto." "Bone," mi diris, "ni kunvenu morgaŭ por paroli pri la kunlaboro." "Ĉu morgaŭ? Tro malfrue! Ni devas komenci jam hodiaŭ!"

Kun Popper Andreo travivis multajn aventurojn. En 'Vortoj de Andreo Cseh' la aŭtoro donis ses kolumnojn, en kiuj li rememoris ilian komunan agadon por diskonigi Esperanton. Ili gluis reklamajn markojn sur ĉiun foston de lanternoj kaj tramhaltejoj. Ili petis permeson ĉe Julio Szini, fama romanisto kaj kontraŭulo de Esperanto por traduki unu el liaj libroj. Tiel ambaŭ klopodis tikli lian eventualan vantecon. Efektive Szini akceptis la proponon, poste eĉ konvinkiĝis pri la utilo de la lingvo kaj lernis ĝin. Ili metis esperantajn ŝlosilojn en stacidoma aŭtomato por kajobiletoj, tiel ke ĉe ĉiu uzo la aparato elvomis bileton plus libreton. Manĝante en restoracio, ili laŭtete parolis Esperanton. La ĉirkaŭaj gastoj opiniis ĝin la itala kaj koleregis, ĉar la italoj eniris en 1915 la militon je la flanko de la aliancaj potencoj. Andreo kolumnis:

Mia sagaca amiko ekstaris kaj en la hungara lingvo laŭte deklaris: "Estimataj gesinjoroj, mi atentigas vin, ke mia amiko ne estas italo kaj ni ne parolis itale." Sur la vizaĝoj de la gastoj ŝanĝiĝis la esprimo. Anstataŭ malamika malamo aperis atendo kaj demando. Iu ekparolis: "Al kiu nacio do li apartenas?" Kaj tiam mia maljuna amiko solene, ĉiun silabon akcentante respondis: "Li estas hispano." Iu demandis: "Ĉu ankaŭ Hispanio militas kontraŭ ni?" Iu gasto diris: "Hispanio ne militas. Ĝi estas neŭtrala." En tiu momento ektondris aplaŭdo kaj mi fariĝis la centro de ovacio kaj simpatio. Efektive mi reprezentis tiam la hispanan landon kaj ĝian popolon, kvankam tute senvole.

Ambaŭ kamaradoj, cetere sen krimkonduto, arestigis sin por atingi artikolon en ĵurnalo kun esperebla titolo 'Senkulpaj viktimoj de Esperanto'. Jozefo Popper sendis dum kelkaj semajnoj ĉiunokte telegramon al policestro, kiu kontraŭlaboris Esperanton. Laŭ tiu sistemo de propagando ili tamburis ĝis en 1916 pri la verdstela lingvo.


La 17-an de augusto 1916 Rumanio subskribis kontrakton kun la aliancaj potencoj, ke ĝi konsentas eniri en la militon je ilia flanko, kondiĉe ke ĝi akiros la teritoriojn, kie loĝas rumanoj. Dek tagojn poste Rumanio deklaris la militon al Danuba Monarĥio. Tiuj eventoj havis lokon en la somera ferio de Andreo, kiu kiel kutime pasigis sian libertempon en Puj.

La gepatroj povis rekte priparoli kun li la danĝeran situacion rilate al sia propra regiono, limtuŝanta la malamikan rumanan ŝtaton. Ili opiniis pli sekura, se la filo ne revenos al Budapeŝto, sed restos proksime ĉe ili. Sed kie daŭrigi la studadon? La sola ne tro fora loko estis la teologia altlernejo en Alba Julia, la urbo, kie li estis havinta tiel plezurigan lernejan tempon. Li volis ricevi rektan konsilon de la plej supera estro de la romkatolika centro, la episkopo Majláth de Székhely, ĉar ĉi tiun li iom konis kaj tre fidis. La moŝto siavice rememoris la inteligentan gimnazianon kaj akceptis lin dum aŭdienco.

Grafo Majláth estis unika viro. Li apartenis kun la grafoj Batthyany kaj Bethlen al la elstaraj nobeloj de Hungario. Lia riĉa familio posedis vastajn kampojn kaj bienojn en Transilvanio. Li mem disponis pri eksterordinaraj kvalitoj, precipe sur la tereno de socia rilatado. Li amis homojn, ŝatis kunesti kun ili, ĝuste taksis ilin, kun korsento aŭskultis al ili, kaj provis ĉiam honorigi iliajn specialajn dezirojn. Tiu ĉi noblulo konfesis la romkatolikan religion, sed en la praktiko li aperis kiel granda humanisto. Li akceptis aliajn kredojn kaj konvinkojn, kaj helpis ĉiun, ne konsiderante genton aŭ lingvon. Ĉia fanatikeco tute fremdis al li!

La interparolo inter ambaŭ viroj okazis en agrabla etoso. Rapide evidentiĝis, ke ili harmoniis en siaj ideoj. Regis plena agordiĝo. Majláth komprenis la problemon de Andreo Cseh kaj rimarkis, ke tiu ĉi, estante modera katoliko, precipe interesiĝas en la teologio kiel fako. Sed kiuj profesiaj ebloj ekzistos post la studo, demandis Andreo. Majláth , volonte edukonte la talentulon en sia seminario, larĝe skizis la praktikan flankon. Principe la studo kondukas al paroĥestreco, eventuale kombine kun instruisteco pri religio. Tio signifas sufiĉe memstara kaj sendependa laboro. Krome sacerdotaj okupoj ne postulas grandan fizikan forton. Li tuŝis ankaŭ la internacian karakteron de la romkatolika eklezio, certe alloga por iu, tiel kaptita de la mondolingvo Esperanto. Laste Majláth aldonis, ke agi kiel bona adepto de Vatikano estas unu afero, sed agi kiel bona homo en la socio estas dua, certe ne malpli grava, afero. La vidpunkto de liberala katolikismo ĉe la eminentulo, lia humanisma pensmaniero plaĉis al Andreo. Eĉ pli, ili helpis lin transiri Rubikonon.

Hejme li sciigis sian intencon. La pia patrino ne malemis al pastriĝo de sia sola ido, sed la patro kontraŭis la filan planon, ĉar el tio sekvos la estingiĝo de la transilvana branĉo de la familio Cseh. Ĉu tiu prezo ne estus tro alta? La triopo longe diskutis. Fine Otto rezignis je sia starpunkto kaj Andreo povis ekstudi teologion.

Tamen antaŭ lia baldaŭa forvojaĝo al Alba Julia la historio interŝovis ĝenan eventon. Kio ŝajnis al multaj nekredebla en 1914, tio fariĝis reala fakto en 1916. Malamikaj trupoj sukcese penetris en la sudan parton de la imperio. Rumana korpuso tuj post la militdeklaro transiris Karpatojn por konkeri Transilvanion. Ĝi okupis 1916-08-29 la urbon Braşov kaj avancis en la direkto de Tirgu Mureş kaj Sibiu. Senprokraste la germanoj trajne transportis kelkajn diviziojn de la okcidenta fronto al la nova batalkampo. Samtempe komence de septembro hungaraj aŭtoritatoj ordonis la evakuon de gravaj regnaj oficejoj el la zono, rekte antaŭ la rumana armeo.

Otto Cseh ricevis instrukcion enpaki la havaĵon de la katastro en Puj kaj foriri kun ĝi plus la familio al la urbo Arad. Oni disponigis por tiu celo unu brutvagonon fervojan. Kaj rapide ĉio devis okazi. Ne estis tempo por okupi sin pri privataj posedaĵoj. Ili restis en la domo, fordonontaj al detruo kaj pereo. Andreo, ĝuste ankoraŭ hejme, helpis la patron, malplenigi kontoron kaj arĥivejon kaj fine en la malluma nokto de la rifuĝo li momenton haltis inter la pakaĵoj en la vagono. Li meditis pri la absurda, iom surrealisma sceno. Fulmis tra lia kapo, ke vivi por atingi daŭran pacon estus sencoriĉa celo kaj ke la ne-forlasebla rimedo estu la disvastigo de la zamenhofa lingvo. Subite li metis du fingrojn supren kaj mallaŭte diris en Esperanto: Mi ĵuras labori, mi ĵuras batali, por reunuigi la homaron.

Cetere la rumana fronto ne atingis la gepatran loĝlokon. Ĝi haltis 1916-09-25 proksimume 29 km sudoriente de Puj ĉe la urbeto Petroşeni. La plej avanca pozicio de rumanoj kuris laŭ linio de nordoriento al sudokcidento sub Tîrgu Mureş ĉe Praid preter iom norde de Sibiu tra Petroşeni al Orşova. En oktobro germana-aŭstra-hungara armeo pelis la entrudinton trans Karpatojn kaj en novembro la centraj potencoj okupis Bukareŝton. Bastono batas, bastono resaltas. Otto Cseh povis reinstali sian katastron en Puj.

Malgraŭ tiu sukcesa militista operacio vidiĝis signo de la pereo de Danuba Monarĥio. Je la 21-a horo, la 22-an de novembro 1916, la regnaro ricevis simptoman frapegon. Mortis la simbolo de ĝia unueco, la agonianta 87-jara imperiestro Franz Josef post atako de bronkito. Tiu forpaso meze de la apokalipsa tumulto sur la terglobo okazis senbrue, preskaŭ nerimarkite. Ĝi nur signale anoncis la disfalon de la same agonianta monarĥiego.

Andreo jam tiam studis en la seminario en Alba Julia, kien li estis vojaĝinta tuj post la nokta ĵuro. Okazis funebra ceremonio pro la evento en Vieno, sed oni havis aliajn zorgojn en la kapo. La milito daŭris kaj daŭris kaj pro tio komencis manki necesaĵoj por vivadi. La prezoj rapide saltis supren kaj Otto bezonis monon por kovri siajn ĉiutagajn elspezojn. En letero de Andreo Cseh, skribita en Puj kaj datita 1917-09-11, al nenomita esperantisto en Rózahegy Cellulóze, li petas por la patro prunton kun 7% anstataŭ la banka 8%. Plie Andreo aldonas la problemon de vestaĵoj: Pli granda estas nia mizero rilate vestaĵojn, precipe tolaĵojn. Ankaŭ mi jam tute eluzis miajn subvestojn, ili ĉiuj ĉifoniĝis. Pro tio mi prenas la kuraĝon peti de vi konsilon, ĉar vi kiel fakkonanto certe povus rekomendi ian firmon aŭ aĉetfonton, kie ni povus aĉeti bonkvalitan tolon aŭ pretajn tolvestaĵojn pro ne tiel altegaj prezoj, kiel oni nun disvendas. Ĉu la fabriko, kie vi nun deĵoras ne vendas tolon pomalgrande? Kara sinjoro, bonvolu ne koleri pro mia jena peto, kiun mi prezentas nur, ĉar mi jam konas vian bonan, humanan kaj helpeman koron. Kaj konvenas ankaŭ al la spirito de Esperantismo esti bonfaremaj unu al la alia.

Pro la malfacila tempo Andreo ankoraŭ ne povas labori por Esperanto. Li skribas en la sama letero: Ankaŭ min ĉagrene tuŝis la anonco en 'Pesti Hirlap' pri la instruado de Ido. Kun granda ĝojo mi plenumus vian deziron, sinjoro, koncepti defendleteron por nia afero, sed unue pro la multa, la tutan tagon okupanta laboro mi apenaŭ havas tempon iom libere spiri, due mi opinias, ke la magistraro ne okupiĝos pri tiu ĉi afero, ili simple forĵetus la leteron.

Estus multe pli bone, komenci jam fine ian propagandlaboron por haltigi la disvastiĝon de Ido. Tamen tiu ĉi sukceso de Ido min ne tre malesperigas, ĉar en la eksteraj landoj staras nia afero sufiĉe bone, kiel oni povas konkludi el la raportoj de 'Esperanto' el Ĝenevo, kaj nia lando ne estas mezurdona en internaciaj rilatoj. Kiam alvenos la tempo (post la milito eble tuj) por decidi pri la problemo de lingvo internacia, tiam niaj germanaj, britaj, francaj kaj rusaj samideanoj certe ekkonos sian taskon kaj ili faros ĉion por nia venko.

La milito trenadis sin kaj funde subfosis Danuban Monarĥion. La imperio estis elĉerpita. La registaro en Vieno decidis la 3-an de novembro 1918 je armistico. Okazis revolucio en Budapeŝto, kie komunistoj akaparis la potencon. Rumanio decidis forigi ilin kaj sendis sian armeon denove trans Karpatojn al Hungario, kie en aŭgusto 1919 la nova proleta reĝimo estis renversita. Rumanio retiris sin, sed daŭre restis en Transilvanio. Tie ĝi jam la 1-an de decembro 1918 estis organizinta manifestacion en Alba Julia, al kiu veturis laŭ rumana takso proksimume 100.000 transilvanaj rumanoj. Oni proklamis la kuniĝon de la provinco kun Rumanio. La akto estis ratifikita en la packontrakto de Trianon inter Hungario kaj la aliancaj potencoj en junio 1920. Kaj tiel la kuniĝo fariĝis definitiva. Transilvanio apartenis al Rumanio kaj la loĝantoj fariĝis rumanoj.

Andreo ne vidis la popolan demonstracion, ĉar grafo Majláth provizore estis translokiĝinta la seminarion al Pécs. La instituto revenis al la episkopa urbo kelkajn monatojn poste kaj Andreo sukcesis tie la 25-an de julio 1919 en la seminaria finekzameno. Per tio li ricevis la rajton labori kiel pastro kaj instruisto pri religio en Transilvanio.

Vivo de Andreo Cseh
Ed Borsboom
Hago - Nederlando
Internacia Esperanto Instituto, 2003
313 paĝojn (17 ĉapitrojn), ISBN 90-805651-2-1
© kopirajto ĉe verkinto kaj eldonisto